Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo

LA JARKOMENCO DE 2005, kun la Monda Socia Forumo en Portalegro kaj kun certaj decidoj sur ŝtata nivelo, precipe en Latinameriko, ŝajnas montri ke ni eniris novan etapon en la luktado inter novliberalismo kaj ties alternativo.

Pri la klopodoj de la imperiisma centro etendi kaj firmigi sian hegemonion sur la tutan mondon kaj de la diversaj epicentroj tranĉi sian pecon de la kuko, kun la aktualaj kaj estontaj sekvoj, mi ne parolu, ĉar sufiĉas la artikoloj pri tio en ĝuste tiu ĉi Diplo.

Aliflanke montriĝas ke alternativo iom post iom formuliĝas kaj ankaŭ komencas organiziĝi. Mi konsilas legi pri tio la mallongan intervjuon “Ignacio Ramonet pri Portalegro 2005, Le Monde diplomatique kaj Kubo”, en kiu li bilancas la ĵus okazintan Portalegran Forumon. La “portalegra interkonsento”, do, la postuloj komune konsiderataj plej gravaj kaj urĝaj de la bunta diverseco de la NRO-oj kaj progresemaj movadoj de la mondo, komencas fortiĝi interalie ankaŭ per tio ke ili eniras parte jam en la programojn de kelkaj ŝtatoj.

Kaj ĉar neniu povas lukti por pli bona mondo sen esti honeste informata pri kio okazas en la nuna mondo kaj sen disponi pri seriozaj analizoj el la vidpunkto de la grandega plimulto de la homaranoj, estas facile kompreneble kian gravan rolon ludas tiurilate Le Monde diplomatique.

Kaj la Esperantistoj en ĉio ĉi? Pri la ĉiutaga informado, Esperantujo disponas, de kelka tempo, pri Ĝangalo, redaktata ne hazarde en Brazilo, la origina lando de la mondaj sociaj forumoj, en Latinameriko, kie okazas la nuntempe verŝajne plej gravaj analizoj kaj diskutoj de la okazantaj kaj de la fareblaj kaj dezirindaj mondaj ŝanĝoj — kompreneble larĝe ignorataj de la “okcidentaj” amaskomunikiloj. Kaj pri konstanta analizado, ni disponas, ekde kelkaj jaroj, pri Le Monde diplomatique en Esperanto, kun mezume 250 ĉiutagaj vizitoj.

Sed, en Esperanto kiel en aliaj lingvoj, informado kaj analizado — kvankam nepraj kondiĉoj — ne sufiĉas por agado, kiu povas esti efika nur se ĝi estas organiziĝinta. En nia medio ekzistas pluraj organizoj kiuj kapablas agi. Ni vidu iom pli proksime ilian agadkapablon.

Universala Esperanto-Asocio (UEA)

LA PLEJ GRANDA Esperanta organizo estas la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun proksimume 7.000 indivuduaj membroj, al kiuj aldoniĝas la membroj de la landaj Esperanto-asocioj ligitaj kun UEA. La organiza strukturo estas sufiĉe komplika, kaj kompreneble ĝi estas, kiel ĉiuj tradiciaj organizoj, piramideca: la decidojn faras la estraro kiun dum la kongreso elektas ĉiujare komitatoj diversmaniere elektitaj per referendumo inter la individuaj membroj kaj per elektoj ene de la landaj organizoj. Tiu piramideco facile kaŭzas disputojn inter la deciduloj — kiuj ja kutime ne estas la “simplaj” membroj-, kaj tio efektive okazis en UEA kaj preskaŭ eksplodigis la tutan asocion. Sed montriĝis ke la gvida skipo rekaptis la stirilon kaj gvidis la ŝipon en pli trankvilajn akvojn.

Sed kio esence limigas la agadkapablon de UEA ne estas ĝia piramideco, sed la fakto ke ĝi estas “neŭtrala” en tiu senco ke ĝi ne enmiksiĝas en politikajn kaj sociajn diskutojn ekster la lingva demando. Ĝi zorgas precipe pri la propagando por la lingvo Esperanto kaj pri gravaj servoj por siaj individuaj membroj. Pro tio oni nomas tian organizon “poresperanta”, kontraste al tiuj kiuj laboras ne por, sed pere de Esperanto. Alia trajto, tiu kiu limigas la aliĝon al UEA kiel indivuda membro, estas la fakto ke ĝi postulas sufiĉe altan kotizon, kiun ne povas pagi la plej multaj homoj en la evolulandoj.

Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.)

LA DUA GRANDA orgnizo en Esperantujo, kvankam ege pli malgranda — ĝia estraro, kiu tie nomiĝas plenumkomitato, parolas pri proksimume 900 membroj — nomiĝas Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.), kies statuto montras ke ĝi celas esti klasbatala organizo de la monda laboristaro kaj kiu klare difinas sin peresperanta asocio. Tiu asocio havus la plej belajn kondiĉojn por efike agi en la politika kampo de Esperantujo, se ĝia agado ne estus bremsata de konsiderinda opinidiferenco inter ĝiaj membroj, kiuj parte laboras en diversaj frakcioj; ekzemple ekzistas la anarkiisma Liberecana Frakcio — pli granda ol ĉiuj aliaj frakcioj kune-, la Komunista Frakcio, la Sennaciisma Frakcio, la Frakcio pri Distribua Ekonomio, la Liberpensula Frakcio... Tiuj frakcioj povus agadi eksteren, sed ilia difinita tasko estas varbi en la respektivaj nacilingvaj partioj kaj movadoj por Esperanto kaj por S.A.T., do havas limigitan agadkampon. Tio estus certe, ĉe bona volo de ĉiuj membroj, superebla limo.

Sed la precipaj malhelpoj de efika ekstera agado estas ĉe S.A.T. la piramideco — la asocion gvidas la plenumkomitato, elektita por 3 jaroj, surbaze de decidoj de la kongresoj (ĉiujaraj) validigendaj de sekvantaj referendumoj (kiuj en la praktiko okazas nur ĉiujn 3 jarojn por reelekto de la gvidaj instancoj); kaj krome la fakto ke la membroj devas pagi kotizon, plejofte nepageblan de homoj en “nepagipovaj” landoj.

La eldonado de la plej prestiĝa vortaro en Esperanto, la Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV), estas prave unu el la fieroj de tiu asocio. Sed ĝia eldono kiel senpaga cifereca vortaro en la reto aŭ sur kompaktdisko fiaskas pro la fakto ke S.A.T., ĉar la membrokotizoj ne sufiĉas, financas sin parte per vendado de la papera versio de la vortaro kaj pro tio kontraŭas ĝian ciferecan eldonon, per kiu la vortaro estus senpage akirebla ankaŭ de malriĉuloj — certe la plimulto de la Esperantistaro. Dum antaŭe eblis diri ke S.A.T. garantias la ekziston de PIV, eblas diri nun inverse, ke PIV garantias la ekziston de S.A.T. Kaj ke la ekzisto de S.A.T. estas nuntempe la malhelpo por grandskala disvastigo de la vortaro en cifereca formo.*

* Iuj diras, akre kaj kruele, eĉ ŝoke, sed kun certa realismo: “Laŭ la mezuro en kiu senpaga akiro de cifereca NPIV estas dezirinda por la Esperantistoj, la ekzisto de SAT estas nedezirinda por la Esperantistaro.”

Krome, la aktuala situacio, en kiu la plenumkomitato praktikas specon de esceptostato*, faras ke la “reale ekzistanta” S.A.T. ne spegulas asocion kiun ĝia statuto priskribas kaj preskribas. Rezulte de tio, ĝi estas nun ne tre alloga eĉ por kamaradoj kiuj disponas pri sufiĉe da mono por membriĝi en ĝi. Etoso kaj fortrilatoj inter diktatorecaj statutrompuloj kaj “statutemuloj“ ne lasas multan esperon ke estontaj evoluoj eble povus forigi tiun certe gravan makulon.

* Skandalo de eksiĝo kaj reveno de ĝia prezidanto, kiu spionas siajn membrojn per spionprogramo, konflikto de la Plenumkomitato kun la Ĝenerala Konsilantaro kiu devus helpi kaj kontroli ĝin, kontraŭstatutaj decidoj, interalie ekskludo de kritikanto, ktp.
La Civito

LA TRIA ORGANIZO en Esperantujo estas la sufiĉe freŝdata “Civito”, kun sidejo en Svislando. Ĝi celas esti “kvazaŭŝtata” asocio agnoskita de la ŝtatoj, kompareble kun la ŝtata agnosko de la Malta Ordeno. Ĝi stariĝis de kaj ĉirkaŭ la skipo kiu eldonas la prestiĝan kaj altnivelan kulturgazeton Literatura Foiro, kiu favoras kaj praktikas sian koncepton de la Manifesto de Raŭmo, laŭ kiu Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ identigilo kaj laŭ kiu la Esperantistaro estas lingva komunumo en diasporo. La membroj ne bezonas kotizi, kaj kandidatoj povas peti aligon, se ili apartenas al iu el la “establoj” ligitaj kun la Civito, ekzemple se ili estas abonantoj de “Literatura Foiro” aŭ “Heroldo de Esperanto”. Ĝia strukturo estas piramideca kaj ĝiaj decidorganoj memorigas tiujn de la renesancaj italaj respublikoj — senato, konsulo, ktp.

Ĝia membraro estas kompreneble, rilate politikajn konceptojn, plej diversa, kaj tio speguliĝas en la diversaj “listoj” — blanka (kristana, politike dekstra), verda (ekologia), ruĝa (politike maldekstra)-, kiuj verŝajne povas agadi eksteren, sed ŝajnas ke ankoraŭ mankas sufiĉe da membroj por efika agado. La civitanoj videble aktivas en la feminisma movado. Lastatempe stariĝis, ene de la Civito, iu nova maldekstro, kiu, kontraste al S.A.T., forlasis la nocion de klasoj kaj klasbatalo, opiniante ke klasoj ne plu ekzistas...

Malgraŭ la ekstrema opinidiferenco de la civitanoj, la asocio partoprenas la mondajn kaj regionajn forumojn, dum S.A.T. partoprenis nur la Eŭropan Socian Forumon kaj ne disponas pri la necesaj rimedoj por partopreni la Mondan Socian Forumon.

La ĉefaj bremsoj por vasta aliĝo al tiu organizo ŝajnas esti ĝuste ĝia specifeco: ke ĝi celas esti kvazaŭŝtata asocio agnoskenda de la regnoj de la mondo, de la Unuiĝintaj Nacioj, de Unesko, ktp., kaj precipe ĝia ŝtatimite piramideca karaktero.

Paperepokaj kaj retepokaj organizoj

APARTE DE TIUJ tri asocioj, ekzistas multege da plej diversaj organizoj, multaj kunlabore ligitaj kun UEA, ankaŭ kelkaj politikaj, kiuj ja povus agadi eksteren, se ili havus sufiĉe da aktivaj membroj.

Ĉiuj menciitaj organizoj estas tradicie strukturitaj. Tio signifas, ke ili havas ie sian sidejon kie ili estas registritaj kaj kie ili respondecas antaŭ la ŝtataj instancoj; ili havas sian statuton kiu difinas la strukturan estiĝon de decidoj — ĝenerale piramidecan; iliaj membroj kunvenas almenaŭ unufoje jare en ĉefkunveno kie ili elektas estraron, kiu siavice, laŭ la volo de la ĉefkunveno, agadas kaj eble agigas la membraron. Tiujn tradiciajn organizojn mi nomu paperepokaj, ĉar la ĉefaj moviĝoj okazas aŭ per rekta (fizika, korpa) kunveno de la membroj kaj per paperaj dokumentoj sendataj per la helika poŝto (gazetoj, referendumoj) kaj pro tio bezonas nepre piramidecan strukturon (estraron) kiu decidas anstataŭ la membroj inter la kunvenoj. Tiu strukturo do malhelpas ke la membroj mem povas decidi inter la jarĉefkunvenoj (kongresoj, konferencoj ktp.). Asocio devas nepre esti paperepoka, se ĝiaj membroj grandparte aŭ eĉ nur parte ne havas retaliron aŭ retpoŝtadreson.

La alternativo al paperepoka asocio estas la retepoka asocio, kiu laboras ekskluzive per elektronikaj rimedoj, ekzemple per retpoŝto, dissendolistoj kaj retpaĝoj. Tia asocio tute ne bezonas piramidecan strukturon — ĝi ne bezonas estraron aŭ plenumkomitaton kiu decidas anstataŭ la membroj; ne bezonas ĝeneralan sekretarion kiu sidas en iu ĉefurbo kaj havas grandajn kondiĉojn por ĉiuspeca manipulado kaj eble ne ĉiam diras la veron al siaj membroj; ne bezonas prezidanton kiu reprezentas la asocion al la ekstera mondo kaj povas fari ĉiajn arbitraĵojn se la estraro akceptas tion, ĝis la venonta kongreso-, ĉio ĉi, kune kun la eblaj disputoj inter tiaj instancoj, kiajn oni vidis pasintece ĉe UEA kaj nun pli kaj pli ĉe S.A.T., estas, por membroj de retepoka asocio, nur balasto el antaŭaj tempoj, komplete sennecesa kaj nur premsonĝo el la papera epoko.

Tipe retepokaj fenomenoj estas la diversaj diskutgrupoj kaj dissendolistoj, en kiuj grupiĝas homoj kiuj volas diskuti laŭ temoj aŭ laŭ lingvoj. Ili estas parte mastrumataj, sed grandparte ne. Okazas pli aŭ malpli libera diskutado, babilado, ie kaj tie disputoj ĝis la rando de insultoj, sed la praktikaj valoroj de tiuj diskutadoj estas kutime la sento troviĝi inter samideanoj, homoj de sama intereso, aŭ ricevi informojn pri io, aŭ eĉ solvi problemojn. Multaj tiaj forumoj dediĉas sin al konkretaj demandoj, ekzemple ellaboras vortaron — ekzemple la retan vortaron REVO — aŭ al la ĉiutaga hejma lingvouzo de denaskuloj, aŭ ili Esperantigas komputilprogramojn, do faras tre utilan laboron por la tuta Esperantistaro. Sed ilia organiziteco estas kutime tre limigita, ĝuste ĉar ili pritraktas limigitan kampon kaj ĝenerale ne estas registritaj asocioj.

Registrita asocio havas la avantaĝon ke ĝi povas fari validajn kontraktojn kaj ankaŭ ricevi mondonacojn kaj heredaĵojn kaj kompreneble, laŭbezone, membrokotizojn. Sed kutime la registritaj asocioj estas paperepokaj kaj sekve kun piramideca strukturo.

Reta permanenta asembleo

STARIĜAS LA DEMANDO, kiel tiuj Esperantistoj, kiuj volas partopreni sialingve en la batalo por “alia mondo”, povas pli grandskale organizi sin. Ne nur tiu parto de alimondistoj kiuj aliĝas al la diskutlisto de Esperanta Attac, ne nur la komunistoj kiuj aliĝas al IKEK, ktp., sed ĉiuj kiuj volas nialingve fari ion por la interesoj de la monda laborista klaso — kies interesoj estas ja esence ne aliaj ol tiuj de la tuta homa specio. Ĉiuj Esperantistoj kiuj klopodas por disvolvi — komencante ĉe si mem — sennaciecan pens- kaj ag-manieron kaj senton de homa solidareco. Ĉiuj kiuj strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo, socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, gardante la planedon Tero por estontaj generacioj...

Tiuj homoj devus kuniĝi en unu asocio en kiu ne ekzistas plenumkomitato nek alia estraro, nek prezidanto kaj ĉiuj ĉi paperepokaj reliktoj, sed asocio bazdemokratia kaj perfekte travidebla, en kiu ĉiu membro egalrajte kundiskutas kaj kundecidas, ĉie en la mondo kaj ĉiumomente. Kompreneble ĝi devas esti pure reta — alie tio ne eblus. Kaj ĝi devas esti senpaga, ĝi ne postulu kotizojn — ili ne estus pageblaj por la plej multaj, kaj ankaŭ ne necesaj, ĉar orgnizo funkcianta ekskluzive per la reto, povas aranĝi sin tiel ke mono ne necesas. Mastrumantoj jes, ili estu elekteblaj kaj tuj revokeblaj.

La sola nigra punkto estas la fakto, ke la plimulto de la homoj sur Tero ne havas retaliron. Sed tiuj grandparte ankaŭ ne havas kurenton, trinkakvon, parte ne scias legi kaj skribi kaj ankaŭ ne havas monon por kotizi en paperepoka organizo aŭ eĉ nur por sendi leteron al tia organizo. Mondskale organiziĝi por ke ili havu trinkakvon kaj alfabetiĝu, tion povas fari nur aliaj homoj kun la necesaj personaj kondiĉoj. Sed eĉ homoj kun tre modestaj vivkondiĉoj povas partopreni en tiu agado, ĉar multaj el ili, kaj ĉiutage pli, disponas pri retpoŝt-adreso.

La paperepokaj asocioj, ĉu UEA, ĉu S.A.T., ĉu la Civito, ĉiuj havas ne nur sian sidejon, sed ankaŭ la centron de siaj membroj en la tielnomata Nordo, en la evoluintaj landoj. El la malriĉaj landoj povas partopreni nur escepte bonstataj homoj, kaj eĉ se okazas decidoj pri la “Sudo“, decidas la “Nordo“ — sur nivelo de internaciaj ŝtat-rilatoj kiel en la Esperanto-organizoj. En la Esperanto-organizoj tio okazas ne pro malico, eĉ kontraŭvole, simple pro la fakto ke paperepokaj organizoj bezonas monon por funkcii kaj do membrokotizojn, kiujn malriĉaj homoj ne povas pagi. Pro tio, pure reta asocio povas esti la levilo por ĉesigi tiun maljuston. Ĝi havas des pli da ŝancoj, ne nur por trovi membrojn en la Sudo, sed ankaŭ homojn kun alta soci-politika kaj politik-ekonomia konscio, ĉar ĝuste en la Sudo vekiĝas amase la certeco ke alia mondo ne nur eblas, sed ankaŭ farendas.

Pro tio ŝajnas al mi probable kaj konsilinde, ke tia permanenta reta asembleo estu kreota en la Sudo, de Sudanoj. Portalegro kaj la brazila Ĝangalo donas bonajn ekzemplojn por la progreso, en la makrosocio kaj niasocie. La rolo de la riĉaj socioj — makrosocie kaj Esperante — estas helpi ilin ĉe tio. Por tio, la kamaradoj el riĉaj socioj eĉ ne bezonas forlasi siajn nunajn asociojn, ili povos partopreni en la nova reta asembleo kaj per tiu sperto eble eĉ riĉigi la diskutojn en sia paperepoka asocio — kaj inverse. Kaj organizi kunlaboradon de ambaŭ. La utilo estas por ĉiuj...

Vilhelmo LUTERMANO.

REAGOJ:

5a julio 2005 Respondo al Jakvo Schram
de Vilhelmo Lutermano

Jakvo Schram skribas:

“Mi neniam eksiĝis el SAT, tio estas kontrolebla en la prefektejo de Parizo kiu mi estas oficiale registrita kiel prezidanto de SAT.”

La artikolo ne diris, ke Schram eksiĝis el SAT, sed menciis skandalon pri lia eksiĝo kaj reveno.

Tamen, ĉar li invokas prefektejan ateston, necesas ĉi tie aldoni, ke li en decembro 2004 deklaris sian eksiĝon skribe antaŭ pli ol 90 membroj de SAT — bone dokumentite-, inter ili ĉiuj membroj de ĉiuj ĝiaj gvidorganoj inkluzive de ties sekretarioj, kaj ke li en la sekvaj tagoj ripete kaj pruveble asertis ke li ne estas plu membro de SAT. Ŝajnas ke li forgesis diri tion ankaŭ al la prefekto...

“Mi ne posedas iun programon kiu spionas sed uzas por traserĉi interreton la tre bonan kaj rekomendindan programon “DEVONAGENT”. Libera aĉetebla de ĉiuj homoj. Per ĝi mi povis legi tekstojn el la diskutforumo de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT. Mi atentigis pri tio la sekretario [...]

Tiu diskutforumo estis la instanco kiu devis laŭstatute kaj laŭ donita okazo juĝi pri la agado de Schram. Li ne apartenas al tiu forumo, sed per kombino de tiu menciita kaj alia programo li “subaŭskultis” la diskuton tie, ekspluatis tekstojn de tie por sia agado en la Plenumkomitato kaj nur poste sciigis la sekretarion pri tio.

[...] kaj nun, homoj kiuj klare ne havas iun komprenon pri komputiloj nomas tion programon DEVONAGENT spiona programo. Jen al kiu nun homoj alte edukita perdas sian tempon. Paroli pri aferoj pri kiu ili eĉ ne komprenas minimumon.”

Spiona fotilo povas esti tute simpla fotilo de... spiono.

“Pri la neta gajno rilate PIV mi eĉ ne volas reagi pro tro ridinda kaj plene freneza aserto de homo kiu estas tre for de iu realeco. jakvo Schram”

Bedaŭrinde, la menciita aserto tute ne estas freneza, sed bone priskribas la realon...

“PS: ĉu eblas ke Le Monde Diplo Eo ĉesas esti simpla etburĝa klaĉgazeto aŭ ĉu vere la nova politiko de Le Monde Diplomatique estas fifamigi Esperanto-asociojn kaj doni liberan forumon al iu ajn klaĉoj kaj klaĉuloj?”

La prezidanto de la SAT-estraro devus scii ke la informoj en la menciita artikolo kaj de Michel Duc Goninaz ne estas etburĝa klaĉo, sed necesaj scioj se oni volas fari al si realisman bildon pri la situacio en tiu asocio.

Estas domaĝe ke la insulta komento de Jakvo Schram neniel helpas por plibonigi tiun situacion.

Vilhelmo Lutermano.

* 11a aprilo 2005

> Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo

Respondo de Jakvo Schram al Michel Duc Goninaz (vd sube):

Mi volas nur reagi al la atakoj de Michel Duc Goninaz kiuj rekte rilatas mian personon. Li diras: [2] Skandalo de eksiĝo kaj reveno de ĝia prezidanto, kiu spionas siajn membrojn per spionprogramo, konflikto de la Plenumkomitato kun la Ĝenerala Konsilantaro kiu devus helpi kaj kontroli ĝin, kontraŭstatutaj decidoj, interalie ekskludo de kritikanto, ktp.

Mi neniam eksiĝis el SAT, tio estas kontrolebla en la prefektejo de Parizo kiu mi estas oficiale registrita kiel prezidanto de SAT. Mi ne posedas iun programon kiu spionas sed uzas por traserĉi interreton la tre bonan kaj rekomendindan programon “DEVONAGENT”. Libera aĉetebla de ĉiuj homoj. Per ĝi mi povis legi tekstojn el la diskutforumo de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT. Mi atentigis pri tio la sekretario kaj nun, homoj kiuj klare ne havas iun komprenon pri komputiloj nomas tion programon DEVONAGENT spiona programo. Jen al kiu nun homoj alte edukita perdas sian tempon. Paroli pri aferoj pri kiu ili eĉ ne komprenas minimumon.

Pri la neta gajno rilate PIV mi eĉ ne volas reagi pro tro ridinda kaj plene freneza aserto de homo kiu estas tre for de iu realeco. jakvo Schram

PS: ĉu eblas ke Le Monde Diplo Eo ĉesas esti simpla etburĝa klaĉgazeto aŭ ĉu vere la nova politiko de Le Monde Diplomatique estas fifamigi Esperanto-asociojn kaj doni liberan forumon al iu ajn klaĉoj kaj klaĉuloj?

1a aprilo 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo.

de Michel DUC GONINAZ:

“Sed kio esence limigas la agadkapablon de UEA ne estas ĝia piramideco, sed la fakto ke ĝi estas “neŭtrala” en tiu senco ke ĝi ne enmiksiĝas en politikajn kaj sociajn diskutojn ekster la lingva demando. Ĝi zorgas precipe pri la propagando por la lingvo Esperanto kaj pri gravaj servoj por siaj individuaj membroj.”

Se UEA havus nur individuajn membrojn kaj ebligus servojn por ili, ĝi estus konforma al la celoj de ĝiaj fondintoj, kaj ĝi estus “peresperanta”. ne “poresperanta”. Bedaŭrinde “UEA” estas fakte IEL. Aliflanke, ĝia partopreno en la nuna internacia batalo kontraŭ la lingvaj imperiismo kaj diskriminacio estas ege grava kaj tre pozitiva enmiksiĝo en sociajn kaj politikajn aferojn. El tiu ĉi vidpunkto ĝi estas pli “progresema” ol SAT, kiu ĝis nun ne difinis sian starpunkton rilate al tiuj aferoj (krom per la deklaracio de la Lektura Kongreso, 1978!) kaj en kiu la influo de iuj Lantiaj ideoj favoras imperiismon.

“LA DUA GRANDA organizo en Esperantujo, kvankam ege pli malgranda — ĝia estraro, kiu tie nomiĝas plenumkomitato, parolas pri proksimume 900 membroj — nomiĝas Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.)”

Normale, SAT ne devus enkalkuliĝi en “Esperantujo”, sed ni supozu, ke sociologo ĝin tiel priskribus. La prezento, kiun vi faras, supozigas, ke en Esperantujo estas nur du organizaĵoj (UEA kaj SAT, malgraŭ via aldono de la “Civito”, kiu ne estas asocio), kaj tiaokaze esti la dua signifas esti la lasta (vi certe memoras la sovetian anekdoton, laŭ kiu “Pravda” raportis jene pri kurkonkurso inter Breĵnev kaj Reagan: “en kurkonkurso nia Ĝenerala Sekretario akiris la duan lokon, kaj la Usona prezidanto la antaŭlastan”). Sed se oni konsideras ĉiujn internaciajn esperantlingvajn asociojn, oni observas, ke SAT ne estas la dua laŭ membronombro, sed nur la kvara: IFEF kaj IKUE havas pli grandan membraron. La plenum-komitato normale ne estas estraro. La fakto, ke ĝi konsideras sin tia, kreis la nunan krizon.

“Tiu asocio havus la plej belajn kondiĉojn por efike agi en la politika kampo de Esperantujo,”

Agi politike en “Esperantujo” tute ne estas en la celoj de SAT — “nur kleriga, eduka, kultura organizo” — difinitaj en ĝia statuto.

“La eldonado de la plej prestiĝa vortaro en Esperanto, la Nova Plena Ilustrita Vortaro (NPIV), estas prave unu el la fieroj de tiu asocio. Sed ĝia eldono kiel senpaga cifereca vortaro en la reto aŭ sur kompaktdisko fiaskas pro la fakto ke S.A.T., ĉar la membrokotizoj ne sufiĉas, financas sin parte per vendado de la papera versio de la vortaro kaj pro tio kontraŭas ĝian ciferecan eldonon, per kiu la vortaro estus senpage akirebla ankaŭ de malriĉuloj — certe la plimulto de la Esperantistaro. Dum antaŭe eblis diri ke S.A.T. garantias la ekziston de PIV, eblas diri nun inverse, ke PIV garantias la ekziston de S.A.T. Kaj ke la ekzisto de S.A.T. estas nuntempe la malhelpo por grandskala disvastigo de la vortaro en cifereca formo. [1]”

Jakvo Schram asertis la malon en intervjuo ĉe Libera Folio (6an de januaro 2004): “La sensencaj rakontoj ke nova PIV savis SAT de bankroto, estas same idiota kaj freneza diro kiel la rakonto ke SAT estas komunista asocio.” La vero estas, ke:

1. La vendo de la unua eldono de la nova PIV alportis al SAT netan profiton de ĉ 60000 eŭroj (laŭ mia tre proksimuma takso; ni atendas pli precizajn ciferojn, kiuj ĝis nun ne estis publikigitaj). Por trovi la 25850 eŭrojn necesajn por presi la duan eldonon, oni devis denove alvoki al donacoj, pruntoj, al antaŭmendo fare de UEA ks, ĉar “ni ne havas monon”. Kien do iris la mono? Estus logike uzi la profiton de la unua eldono por malaltigi la vendoprezon de la dua. Male, oni ĝin plialtigis.

2. Mi diris delonge, ke mi estas centprocente favora al KD-a eldono (kiu, eĉ kalkulante ĉiajn kostojn kaj sufiĉe larĝan marĝenon, povus vendiĝi por 10 eŭroj), al papera eldono en ekz. Ĉinio por difinitaj mondpartoj, kaj aliaj rimedoj, kiuj ebligus malaltigi la prezon por multaj akirantoj. Oni eĉ povus antaŭvidi retan version.

[2] Skandalo de eksiĝo kaj reveno de ĝia prezidanto, kiu spionas siajn membrojn per spionprogramo, konflikto de la Plenumkomitato kun la Ĝenerala Konsilantaro kiu devus helpi kaj kontroli ĝin, kontraŭstatutaj decidoj, interalie ekskludo de kritikanto, ktp.

Mi ne scias, ĉu s-ro Schram spionis “siajn” (sed, diable, kial “siajn”?) membrojn, sed estas vere, ke li spionis la membrojn de la Ĝenerala Konsilantaro. En normala asocio, tian homon oni senhonore forpelus. Aliflanke, tute ne ekzistas inter la Plenumkomitato kaj la Ĝenerala Konsilantaro konflikto alia, ol tiu, kiun la plimulto de la PK kreis, deklarante, ke la ĜK — kiu, analizante dubindan decidon de la PK, faris sian normalan laboron — “atakas” la PK-on, ne plu rajtos ricevi la PK-protokolojn ktp. Homoj, kiuj opinias, ke la eksigo, eĉ se provizora, de membro ekster la statuta proceduro, estas kontraŭstatuta, troviĝas kaj en la Plenum-Komitato kaj en la Ĝenerala Konsilantaro.

la “reale ekzistanta” S.A.T. ne spegulas asocion kiun ĝia statuto priskribas kaj preskribas.

Aŭ okazos perestrojko aŭ ĝi ne okazos. Se ĝi okazos, aŭ ĝi sukcesos aŭ ne (ĉar jam tro malfrue). Ekzistas do du ebloj el tri, por ke SAT kolapsu, kiel kolapsis la “reale ekzistanta” socialismo.

Michel DUC GONINAZ

29a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo

de Paul VINCENT

Mi trovas interesaj la proponojn por nova perreta organizo. Mi esperas ke ĝi klare celos esti utila ne nur por si mem sed ankaŭ por la ceteraj E-aj organizoj grandaj aŭ malgrandaj, ĉar ankaŭ tiuj organizoj havas siajn utilecojn. Ĉiu organizo kompreneble havas proprajn problemojn kaj malfortojn kaj nova organizo ne evitos tion. Certe ni esperas ke iam ĉiuj popoloj (kaj ĉiuj individuoj) respektos unu la aliajn kaj ke estos en la homaro ĝhenerala interhelpo kiu ne nur respektos la diversecojn sed ankaŭ utiligos ilin. Ĉu inter la Esperantistaj organizoj ne eblas doni pli da ekzemploj ke tia politiko eblas kaj tre utilas por ĉiuj? Kaj se tia politiko havus sukcesojn en Esperantio, ĉu la ne-esperantistaj organizoj kaj individuoj revantaj pri “alia mondo” ne povus pli facile subteni tian interhelpon kaj kompreni la utilecon de Esperanto por nova esperplena mondo? Amike kaj samideane via .............

18a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo

de Raymond Brisebois

Multe tiun ĉi artikolon ŝatas mi pro la instigo al agado utila pere de esperantistoj por ke ili plene kaj efike partoprenu la kreskantan movadon mondvastan klopodantan ŝaki se ne fine matigi la ankoraŭ ĉiuaspekte poluciantajn agentojn de imperiismo naciajn kaj korporaciajn, novajn kaj malnovajn. Vera desubmisma agado revolucia estas bezonata por informi kaj eduki la publikon tutmondan pri kiel repreni rajtojn jam delonge forŝtelitajn fare de morale kadukitaj kaj socio-politike kaj ekonomie minacaj korporacioj komercaj internaciaj, kaj fare de la registaroj naciaj pliiĝante malpotenciĝantaj jaro post jaro kaŭze de tiu senspirite devoranta kaj komplotema maŝinaro komerca.

La simpla vero estas, malgraŭ ĉiaj dolĉaj protestoj konvinkemaj, nenia korporacio, speciale tiuj “publikaj”, kapablas kunekzisti partnere en homa socio, se tiu socio celas socian harmonion, kunlaboron, socian justecon, kaj egalrajtecon. La dogmo komerco-etika estas [tiu-korporacie] postvivodevige unik-cela: profitcela. Ties kampanjo por iel ajn, iom ajn ĉasi ĉian profiton estas, severa, sen-etika, socio-malkonscia, kaj samtempe parasita kaj predema. Kial ni ankoraŭ toleras tian organizon kontraŭ-socian kunekzisti kun ni?

La komento de s-ano Mickle alie estas respondenda, ĉar mi tute ne komprenas la danĝeron je Esperanto ĉirkaŭ la de li ĉagrena “etnopluralisma” orientiĝo de UEA. Kiel alie ekzisti neŭtrale kaj proponi kunvenigilon samkiel Esperanton sen agnoski la ekzistorajton de diversaj kulturoj, etnoj, kaj lingvogrupoj? Kiel povas esti iel ajn dekstrema tia orientiĝo kia festas kulturajn kaj lingvajn diferencojn kaj do emas ankaŭ protekti ilin?

Mi ankaŭ komentos pri la respondo de s-ano Silfer, kiu en la lasta “Heroldo Komunikas” kontribuis artikolon (fakte identa al lia respondo al la lutermana artikolo citita supre), antaŭ-komentinte ke temas pri ekzemplero de lia “privata respondo” al S-ano Lutermano pri ĉi ties artikolo. Iu devas informi nian amikon Silfer-n ke artikoloj kaj respondoj en “Le Monde Diplomatique” esperantlingva ja estas “publikaj”.;-)

rB

15a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo

de Vilhelmo Lutermano

Monda Asembleo Socia (MAS)

La Fondo-Asembleo laboras rete

Ekde dimanĉo, 13-a de marto, funkcias la reta diskutejo de la Fondo-Asembleo de MAS, kaj la Asembleo jam laboras.

Mi memorigu ke la fondado de Monda Asembleo Socia okazas rete — ĝi estis nur lanĉita de la fondo-kunveno, kiu okazis la 5-an de marto en Havano, Kubo.

Nun estas diskutataj:

‣ la celoj (kiel unua parto de la statuto)

‣ la cetera, organiza parto de la statuto

‣ regularo pri aliĝo

‣ teksto por la akceptopaĝo

‣ “Oftaj demandoj”

La akceptopaĝo de MAS estas jam disponebla, sed ĝia enhavo ankoraŭ ne decidita.

‣ vl

7a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Kani

Ĉu SAT aŭ S.A.T.? Kial UEA aŭ IKEK estas tiaj kaj SAT estas S.A.T.? Ĉu tio montras amon, malamon al tro piramideca organizo, respekton al ties signifo, ktp.?

Respond:

* 9a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Vilhelmo Lutermano

Kani, ĉu vi povus rigardi en vian presitan S.A.T.-statuton, ĉu tie la punktoj intertempe estas for? Mi pensis pri oficialeco.

Amike, Vilhelmo.

6a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Vilhelmo Lutermano:

2005-03-05: La Malferm-Kunveno de Fonda Asembleo de Monda Asembleo Socia (MAS) okazis sabaton, la 5-an de marto, matene, en la kadro de la V-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio “Esperanto: realo kaj estonteco“, (Muzeo de Historio de la Sciencoj Carlos J. Finlay, strato Cuba 460 inter Armargura kaj Teniente Rey, Malnova Havano, Havano, Kubo), en la salono Zamenhof, en ĉeesto de 1 belga, 1 franca, 22 kubaj kaj 1 meksika Esperantistoj kun retpoŝt-adreso kaj ĉeeste de kromaj kubaj Esperantistoj.

Prezidis la kunvenon Alberto García Fumero; informis Vilhelmo Lutermano.

La ĉeestantoj kun retpoŝt-adreso kaj retaliro deklaris sin Malferm-Kunveno de perreta Fondo-Asembleo, kiu siavice diskutu kaj poste decidu pri sia statuto, kaj tiu decido faru el la Fondo-Asembleo la Mondan Asembleon Socian (MAS).

La MALFERM-KUNVENO decidis:

1. por doni al la projekto Monda Asembleo Socia sufiĉe longan fazon de memdifino: malfermon de perreta Fonda Asembleo de la Monda Asembleo Socia, kiu daŭrigu la laboron de tiu ĉi Malferm-Kunveno ĝis findecido pri la statuto de MAS;

2. ke la deklaro de la findecidita statuto estu samtempe la fonda ago de MAS, per kiu la Fonda Asembleo fariĝu la MONDA ASEMBLEO SOCIA kaj ĝiaj listoj MAS-diskuto kaj MAS-asembleo — ĝis tiam listoj de la Fonda Asembleo — alprenu sian plenan econ kiel listoj de MAS;

3. ke la statutpropono de Vilhelmo Lutermano, kune kun la rimarkoj de Roberto Sartoro kaj de Paulo Rodrigues de Oliveira servu kiel provizora statuto, pri kiu la Fondo-Asembleo diskutu kaj decidu.

4. ke la Fondo-Asembleo eklaboru tuj post la Malferm-Kunveno, ekde kiam la teknikaj kondiĉoj pretas por tio;

5. ke taskitoj por teknika funkciado de la Fondo-Asembleo estas Florent Jugla (Francio); por mastrumado de la listo MAS-diskuto estas taskita Vilhelmo Lutermano;

6. (ne decidite, sed implicite: ke la Fondo-Asembleo decidu pri mastrumado de la listo MAS-asembleo, kiel ankaŭ pri la ceteraj funkcioj);

8. (ne decidite, sed memkompreneble: ke samtempe kun la findecido pri la statuto ĉiuj taskoj kaj funkcioj estos denove submetotaj al voĉdonado.)

‣ vl

2a marto 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de

Karaj legantoj,

se ne ĉiuj signoj trompas min, tiam la TUTMONDA ASEMBLEO (TAS) fondiĝos treege baldaŭ.

Tiuj inter vi, kiuj intencas fariĝi fondomembroj, povas sciigi tion al mi.

Mi aldonas ĉi tie la ĝisnunan formon de la statut-propono. Se vi deziras proponi ŝanĝojn, bonvolu fari tion ĝis plej laste ĵaŭdon, la 3-an de marto, eble ĉi tie (sed, se vi preferas, al mia privata retpoŝt-adreso, vd supre).

Antaŭdankas,

Vilhelmo Lutermano.

Propono por statuto de la asocio TUTMONDA ASEMBLEO (TAS):

STATUTO DE LA ASOCIO

Tutmonda Asembleo (TAS),

en la sekvo nomata TAS.

1.CELOJ

1.1

TAS havas la celon defendi tutmonde la interesojn de la granda klaso de salajruloj, laboruloj kaj homoj kiuj ne profitas ekspluatadon de aliies laboro, kiuj ne estas kapitalistoj aŭ ties rektaj helpantoj. Tiu klaso estas, pro konveno, en la sekvo mallonge nomata monda laborista klaso. TAS plenumas sian celon en Esperanto, en permanenta interreta asembleo — en la sekvo nomata “asembleo“, certigante al ĉiuj siaj membroj partoprenon en la diskutoj kaj en la decidoj laŭ la principoj de baz-demokratio kaj kompleta travidebleco por ĉiuj membroj.

1.2

Konsciaj ke la interesoj de la monda laborista klaso ne estas esence aliaj ol tiuj de la tuta homa specio, la TAS-anoj klopodas por disvolvi — komencante ĉe si mem — sennaciecan pens- kaj ag-manieron kaj senton de homa solidareco. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo, socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, gardante la planedon Tero por estontaj generacioj.

1.3

TAS celas per konstanta uzo de la tuthomara lingvo Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

1.4

TAS celas servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celoj estas analogaj al tiuj de TAS; peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (originaloj kaj tradukoj) kaj aŭdvida materialo spegulanta la idealon de TAS.

Ĝi strebas al bonaj rilatoj kaj kunlaborado kun sam- kaj simil-celaj Esperanto-organizoj.

2. Membroj:

2.1

Ekzistas du specoj de membroj: aktiva kaj subtenanta.

2.2

Kiel aktivaj membroj estas allaseblaj homoj scipovantaj Esperanton, disponantaj pri retpoŝta adreso kaj subskribintaj la statuton de TAS. Membroj kiuj, dum tri jaroj da aparteno al TAS ne partoprenis iel (per diskuto aŭ decido aŭ per iaspeca subteno al TAS aŭ per plenumado de ties celoj) en la vivo de TAS, estas forstrekataj de la membrolisto sen interveno de la konflikt-komisiono, per simpla ago de la mastrumanto, kiu tamen devas averti la koncernan membron tri semajnojn antaŭ la ekskludo. Esperanta organizo povas membriĝi, sed ĝuas la rajtojn de subtenanta membro.

2.3

Subtenantaj membroj povas esti a) lernantoj de Esperanto, b) ĉiu homo aŭ organizo, Esperantista aŭ ne, kiu subtenas TAS per monhelpo. Ilia subtenanta membreco — kies minimuma alteco, por membroj b), difineblas per simpla decido de la asembleo — validas nur post subskribo de la statuto.

Subtenantaj membroj ĝuas ĉiujn rajtojn de la aktivaj membroj kun la sola escepto de aktiva partopreno en la asembleo.

2.4

La mastrumanto povas rifuzi aniĝon de kandidato se tiu, en sia pasinteco, montris sian nekonformitecon kun la celoj de TAS aŭ kies konduto en aliaj establoj ne konformas al la neproj de bona funkciado de TAS. La rifuzita kandidato povas tamen apelacii ĉe la konflikt-komisiono kiu decidas lastinstance kaj, se negative, kun 12-monata valideco.

3. Organizo:

3.1

TAS funkcias esence per sia permanenta interreta asembleo de ĉiuj siaj membroj. Validas por TAS nur rezolucioj kaj decidoj faritaj en tiu interreta asembleo.

Propono estas starigita en la asembleo, se ĝi antaŭe estis proponita kaj diskutita en la diskutlisto kaj tie ricevinta la apogon de minimume 10% de la membroj kiuj, favoraj al la propono, deziras ties transigon al la asembleo por plua diskutado kaj voĉdonado. La voĉdonado en la asembleo devas ne finiĝi antaŭ 40 tagoj ekde ĝia komenco.

Ĉiuj decidoj estas adoptitaj per minimume 55-%-a plimulto de la voĉoj, por statutŝanĝaj decidoj necesas plimulto de minimume 75%.

3.2

La asembleo elektas konflikt-komisionon de tri membroj por trijara periodo, kiu esploras pri plendoj kontraŭ membroj kaj proponas al la asembleo solvon de la konflikto kiu povas iri ĝis ekskludo de membro el TAS.

La asembleo juĝas lastinstance.

Estas ekskludendaj membroj kies konduto dum unu jaro, malgraŭ avertoj de mastrumanto aŭ de la konflikt-komisiono, ne konformas al la statuto aŭ al la neproj de bona funkciado de TAS.

3.3

La asembleo elektas ankaŭ, por trijara periodo, mastrumanto(j)n por mastrumi la diskuton kaj la decidojn kaj plenumi la funkcion de “posedanto/fondinto” de la konferenca diskutlisto ĉe la respektiva reta provizanto (ekz-e yahoogroups.com). Ankaŭ la mastrumantoj respektive posedanto/fondinto de la aliaj diskutlistoj de TAS estas elektotaj de la asembleo.

3.4

La asembleo elektas kasiston por trijara periodo, kiu prezentas ĉiujare detalan kasraporton kun kopioj de konteltiroj. Decidoj de la asembleo pri elspezoj validas nur en la limoj de la monsumo pri kiu disponas la kasisto.

En tiuj limoj, la kasisto agas laŭ la decidoj de la asembleo.

3.5

La asembleo elektas delegiton — nomatan “prezidanto“ pro la difinoj de la ŝtataj leĝoj pri asocioj — de TAS por trijara periodo, kies tasko estas reprezenti TAS ĉe la ŝtata aŭtoritato, ĉe kie ĝi estas registrita, kun la rajtoj precizigitaj en 3.9.

3.6

Ĉiuj elektitoj estas tuj revokeblaj per plimulto de 55% da esprimiĝintaj voĉoj; la voĉdonado organizendas laŭ peto de 10% de la membroj (tiu kvorumo devas prezentiĝi ne en la asembleo, sed en la diskutlisto).

3.7

Apud la decidejo — la asembleo-, TAS disponas pri diskutlisto, por informoj, proponoj kaj diskutado kaj por decido ĉu propono estu transigota en la asembleon por findiskuto kaj decido. La asembleo povas krei aliajn diskutlistojn por aparte traktindaj temoj aŭ por interpersona babilado, starigi frakciojn aŭ fakgrupojn kun ties listoj, sed ĉiuj decidoj kaj elektoj por TAS okazas sole nur en tiu de la asembleo.

La lega kaj skriba aparteno al la asembleo, kun regula ricevo de la mesaĝoj, estas deviga por la aktivaj membroj; malabono de tiu listo signifas eksiĝon el TAS kaj sekvigas la forstrekon el ĉiuj aliaj listoj en kiuj TAS-membreco estas deviga.

La nepra travideblo de TAS por ĉiuj membroj postulas ankaŭ, ke ĉiu membro de TAS estu minimume lega membro — kun aŭ sen ricevo de la mesaĝoj — en ĉiuj listoj de TAS.

3.8

La asembleo povas starigi regularojn por diversaj aferoj. Regularoj ekzistas pri aliĝo al TAS kaj por frakcioj.

3.9

Ĉiu aktiva membro rajtas reprezenti TAS-on, surbaze nur de ties statuto kaj de ĝiaj decidoj, tamen sen iel engaĝi TAS-on aŭ iun el ĝiaj membroj.

Kamaradoj taskitaj de la Asembleo pri iuj aferoj, distingiĝas de ĉiuj aliaj nur per tio ke ili estas supozataj kompetentiĝi pri sia temo.

Pro respekto al la persono kaj al la privateco, neniu membro rajtas transdoni ekster TAS sciojn akiritajn en la kadro de TAS pri membroj aŭ ties diroj sen ties unuope eksplicita skriba kaj pruvebla konsento.

Malrespekto al tiu regulo sekvigas eksigon el TAS.

(4) Anekso:

Tiu ĉi statuto, valida tuj ĉe ekfunkciigo de la asembleo, estas submetota al voĉdona aprobo de la TAS-membroj, per plimulto de 75%, ekde aniĝo de la 200-a membro al TAS. Antaŭ tiu momento, respektive antaŭ unu jaro post ekfunkciigo de la asembleo, statutŝanĝo ne eblas. Tiu momento, nome la alveno de la ducenta membro, estos ankaŭ okazo por ĉiuj reelektoj de la asocio, se ĝi okazos antaŭ la laŭstatuta mandatfino. La unuaj elektoj, minimume por mastrumanto(j) de la du precipaj dissendolistoj — TAS-asembleo kaj TAS-diskuto — okazas ĉe la fondokunveno de TAS, la ceteraj elektoj okazos en la asembleo kiel eble plej baldaŭ.

REGULARO PRI ALIĜO

En multaj grandaj asocioj regas anonimeco por la plej multaj membroj, nur kelkaj aktivaj membroj konas sin reciproke, dum oni scias apenaŭ pri la ekzisto de la plej multaj. Ankaŭ la malfacilo renkontiĝi persone dum aranĝoj, postulas apartajn rimedojn por ekkoni sin reciproke. Do, kiel elemento de travideblo inter la membroj, ilia interkonatiĝo kaj proksimiĝo, forigo de anonimeco, necesas ke la membroj — eĉ tiuj kiuj malmulte partoprenas en la agado — estu por ĉiuj membroj klare identigeblaj kaj videblaj kiel proksimuloj.

Krome, la fakto, ke aliĝo kaj aneco estas senpagaj, faciligas ankaŭ la eblecon de fraŭda enŝteliĝo, ekzemple de varbistoj, per inventitaj nomoj, por ekscii retadresojn de la membroj.

Pro tiuj kialoj necesas por aliĝo detala proceduro: La kandidato devas sendi ĉiujn necesajn datenojn al la mastrumanto de la asembleo, kiu deponas ilin en dosierujon legeblan por ĉiuj membroj de TAS — kaj nur de ili — kaj kiu atestas pri la membreco. La punkto 14 (persona devontiĝo) estas ĉiujare refarenda kaj aldoniĝas al tiu de la antaŭa jaro.

Necesaj datenoj estas:

1. kompleta nomo (nepra)

2. kompleta adreso de la loĝloko (nepra)

3. naskiĝdato (nepra)

4. naskiĝloko (nepra)

5. Esperantistiĝo (nepra)

‣ per kurso (kiu precize, kie, ĉu rete, ĉu asocie)

‣ kiu ekzameno (se ekzistas)

6. membreco en aliaj Esperantaj organizoj (libervole, sed dezirinde)

7. retpaĝo (nepra se ekzistas)

8.publikaĵoj (paperaj, retaj — nepra se ekzistas)

9.lernita profesio (se ekzistas)

10. aktuala profesio respektive aktiveco (nepra)

11. apartaj kapabloj per kiuj mi povas servi al TAS (nepra)

12. foto el la lastaj 12 monatoj (nepra)

13. aldono de la frazo “Mi legis kaj aprobas la statuton de Tutmonda Asembleo kaj promesas agadi laŭ ĝiaj principoj kaj celoj“. (nepra)

14. persona devontiĝo — bonvolu zorge pripensi ĉion kaj pri ĉiu respondo fari kiom eble plej precizajn indikojn, ankaŭ kvantajn, por ke vi mem povu ĉiujare bilanci vian agadon, aldonante al ĉiu litero “jes“ aŭ “ne“ (nepra)

a) varbado de amikoj / konatoj por TAS

b) varbado per artikolo, faldfolio, afiŝo por Esperanto kaj TAS

c)reprezenti TAS-on ĉe regiona socia forumo, ĉe alia evento

ĉ) verkado (artikolo, beletro)

d) tradukado (parola/skriba) — dum aranĝoj, forumoj, aliokaze

e) monhelpo al TAS

f) aranĝo de personaj renkontiĝoj inter TAS-anoj

g) gastigado de TAS-ano (kiom, sub kiaj kondiĉoj?)

ĝ) ĉiĉeronado de TAS-ano (kie?)

h) alia, laŭ la celoj de TAS

Se 12. (cifereca foto) ne estas tuj disponebla, ĝi povas esti sendata ĝis maksimume du monatojn post la aliĝo.

Regularo pri la funkciado de la TAS-Frakcioj

La tasko de la Frakcioj, al kiuj TAS donas sian apogon, estas la propagando kaj aplikado de Esperanto ĉe la respektivaj partioj, movadoj aŭ tendencoj. Ĉar tiu ĉi propagando okazas unuavice per elmontro de la praktika utilo de Esperanto, la frakcioj rajtas proponi al la asembleo rimedojn, kiuj faciligas tiun ĉi propagandan laboron. Ĉiu agnoskita frakcio rajtas raporti pri sia laboro al la asembleo.

La Frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj en la funkciadon de TAS. Rilate la frakcianojn “membroj de TAS” validas la Statuto de TAS inkluzive la artikolon 7.2, kiu juĝas membrojn agantajn kontraŭ la interesojn de TAS.

Politika propagando inter TAS-anoj favore al la partioj aŭ movadoj de la Frakcioj povas okazi nur per vojoj kaj rimedoj ekster la kadro de TAS. Ĉiu tendence partipolitika materialo, manifestoj kaj deklaroj de partioj aŭ tendencoj, sendata ĉu de individuoj, ĉu de frakcioj, al unu el la forumoj de TAS (diskut- aŭ dissendolisto), submetiĝas al la permeso de ties respektiva mastrumanto. Teksto, kies karaktero estas partipolitike tendenca, ne povas aperi sub nomo de Frakcio, sed nur sub tiu de individuo(j).

La Frakcioj devas submeti kopion de sia regularo aŭ Statuto al la asembleo kaj, post ties agnosko, deponi ĝin kiel dokumenton en la listo de la asembleo. La principoj de la Regularo aŭ Statuto devas harmonii kun la Statuto de TAS.

Respondi

27a februaro 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Jeanne Marie CASH

Tre interesa artikolo, nuancita analizo, tute pripensinda. Tamen mi opinias, ke movado bezonas kompetentajn kaj sindonemajn gvidantojn. Tiaj nun mankas, ĉu la perreta organizo stimulos ilian aperon? Mi devas pripensi pri aliaj aspektoj.

Respondi

27a februaro 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de arserene

Mi akordighas kun la propono. Mi shatas la simplecon. Mi opinias ke nuntempe la personoj (ne-esperantistuloj) en ghenerale ne volas aparteni al kiu ajn asocio, organizajho k. simile, char la valoro de la Libero estas pli valorata ol antaue, (des malpli pro kiu ajn speco da devigatpagoj)

Respondi

27a februaro 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Giorgio Silfer

La interesa analizo de Vilhelmo Lutermano pri la nuna Esperantio meritus kelkajn precizigojn, kiujn mi tamen ne faros, escepte de du: la “Esperanta Civito” ne estas asocio, do asimili ĝin laŭ statuso al UEA aŭ SAT estas kvazaŭ asimili la Maltajn Kavalirojn aŭ aliajn senteritoriajn subjektojn de internacia juro al Greenpeace aŭ Service Civil International, kiuj estas NROj; krome ekzistas granda diferenco inter la piramidismo sen demokratio kaj nepre centralizita (tian praktikas UEA) kaj strukturo federisma, efektive demokratia kaj sen centralo (ne ekzistas unu sidejo, en Svislando), kiu karakterizas la Esperantan Civiton.

Se temas pri la Mondaj Sociaj Forumoj, mi referencus al artikolo aperinta en “Heroldo de Esperanto”, kiu distingas tri kategoriojn de konduto, fare de la esperantistoj. La partopreno de esperantistoj en Sociaj Forumoj havas tri motivadojn:

a) temas pri interesa bazaro, kie ili povus vendi sian varon, same kiel ĉe lingvofoiro aŭ aliloke; tielaj motivitoj apenaŭ interesiĝas pri la reala enhavo de la Forumo, kaj neniom kontribuas al la politika debato — ili restas en sia verda budo, disdonas flugfoliojn, informas laŭ siaj eblecoj pri la lingvo; tiam ĉeestas esperanto, sed ne Esperantio;

b) temas pri la plej grava manifestacio de (nov)maldekstruloj, kaj tiu parto (minoritata) de la esperantistaro kiu ne estas politike indiferenta kutime estas (aŭ volas esti) maldekstrema; do ili partoprenas ne nur kiel kolportistoj de vendota varo, sed ankaŭ kun la espero influi la ĝeneralan linion, karakterizi ĝin favore al esperanto; kaj, ĉar estas pli facile paroli kontraŭ ol paroli por, ili plejparte laboras kontraŭ la angla lingvo, kiu estas laŭ ili (sen distingo inter Shakespeare kaj Tony Blair, kiu cetere estus mem maldekstrulo...) unu el la vizaĝoj de la terura Moloĥ de la globalismo; do simple ili esperas rajdi la ĉevalon de la antiglobalismo por disvastigi konscion pri la lingva problemaro; tielaj motivitoj emas ĉeesti ne nur kiel lingvo, sed ankaŭ kiel (lingvo)politika movado — kvankam tia movado ne ekzistas, ĉar temas nur pri kelkaj malkongruaj molekuloj; kaj tute certe ĝi ne havas unuecan strategion, eĉ se ĝi foje retroviĝas en loze komuna taktiko;

c) temas pri manifestacio kiu povas donas novi elanon al diversaj tutmondismaj ideoj, de la mondcivitismo ĝis la ekumenismo; tiam la Monda Socia Forumo estas rigardata kiel io esence progresema, sed ne esence maldekstra (kaj prave, ĉar ankaŭ ekstremaj maldekstruloj konsideras ĝin nur socialdemokrataĵo, kaj preferas intifadi en Davoso); tielaj motivitoj celas ne nur la ĉeeston de esperanto, sed ankaŭ de Esperantio: do partopreni en la ĝenerala debato, alportante propran kontribuon, kiu ne estu limigita je la lingva problemaro.

En la kunteksto de a) kaj b) esperanto estas rigardata nur kiel komunikilo; en c) ĝi estas rigardata kiel identigilo.

Kiel a) kaj b) intencas ŝanĝi la mondan ordon, tion respondu la finvenkistoj: kiuj tamen estas inter si dissplititaj, kvazaŭ judoj en la epoko de Jesuo — ili ĉiuj atendis mesion, sed mankis interkonsento pri kia li estu (krom viro, kompreneble); c) la raŭmistoj respondas: la novan mondan ordon oni komencas ŝanĝi de ni mem, per nova lingva identeco. Nome atentante ne nur la komunikan funkcion de esperanto, sed ankaŭ ĝian funkcion de reprezentado.

Rilate al la specifa propono de Vilhelmo Lutermano, ĝi rememorigas la fikcian romanon “Ciudadanosdelmundo.com” de Joaquin Lorente, ĵus aperinta en Hispanio. En ĝi oni imagas, ke iaj mondcivitistoj kreas virtualan organizon, kiu iom post iom ellaboras la mondan revolucion per interreto, ĝis la tago T, en kiu...

La problemo de la antiglobalismo estas ĝuste tie: ĉu oni laboras por reformi la mondon laŭ anarkoida skemo (do ne gravas asembleoj, demokratiaj proceduroj, kaj des malpli taŭgas la ŝtatoj, UN ktp) aŭ laŭ skemo necese federisma, kiu inkluzivas la ŝtatojn? Porto-Alegro elektis la duan vojon.

Antaŭ ol fidi je teknologio, la propono de Lutermano devus elekti unu el la du supraj vojoj. Se temos pri la unua, supozeble la Esperanta Civito ne sekvos ĝin. Se temos pri la dua, tre probable la Esperanta Civito estos preta al dialogo. Sed kompreneble tion decidos ĝiaj demokratiaj organoj.

Kore salutas

Giorgio Silfer

Respondi

* 5a marto 2005 Esperant(i)o en la Sociaj Forumoj de José Antoniara (Chilio)

Mi alte taksas la seriozajn analizojn de s-ro Silfer kaj lian kapablon malkovri kaj klasifi ideologiajn nuancojn, tamen bedaŭrinde lia sĥemo distinganta tri kondutkategoriojn de la ceesto de Esperant(i)o en la Sociaj Forumoj maljuste karikaturigas la motivadon b), eble por diferencigi ghin disde la motivado c)

Laŭ mia sperto kiel partopreninto en du Mondaj kaj unu landa SF mi dirus ke jes ja venas tipe verdstelaj kaj politike iom naivaj esperantistoj al la SF (konduto a)), tamen estas bela kunlaboro inter ili kaj ni. Per “ni” mi celas aktivulojn kiuj laboras por atentigi la alimondisman movadon pri la lingva dimensio de la hegemonia globaligo (do, lingva imperiismo, lingva genocido kontraŭ la indiĝenaj popoloj, ktp), sed pleje subtene al pridiskutado de tia dimensio en nia komuna strebo al alternativa tutmondiĝo, t.e. tutmondiĝo de la socia justo kaj homaj rajtoj. Do estas senkompata karikaturo diri ke “ĉar estas pli facile paroli kontraŭ ol paroli por”, ni verŝajne nur (ĉu histerie, primitive?) kriaĉas kontraŭ la angla kiel “unu el la vizaĝoj de la terura Moloĥ de la globalismo”. Tute ne, ni estas plenrajtaj partoprenantoj de la tuta movado (cetere ne klasike maldekstraj), kiuj krome bonŝance scipovas Esperanton kaj klopodas montri al aliaj kompanoj ke ĝi utilus kiel ero kaj ilo de nia mondskala kaj bunta strebado por funda demokratio. Mi sincere opinias min mem aganta laŭ la kategorio c) kun iom da la kategorio b), tamen por mi E-o neniel estas ia identigilo. Ĝi nur estas unu el la elementoj de miaj alimondismaj espero kaj praktiko.

Respondi

25a februaro 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Gary Mickle

a) Vilhelmo Lutermano vidas ĝuste, ke la interreto estas bonega teknika rimedo por funkciigi rapide agantan bazdemokratian organizaĵon. Li tamen ne konsideras unu gravan akompanaĵon de la interretizo de la esperantistaro: la multiĝon de (rete tre facile disvastigeblaj) agadproponoj, kiuj pli kaj pli lavangas sur la esperantistojn. La nombro de esperantistoj dume ne kreskas proporcie kun la agadproponoj. Mi ne dubas, ke kelkaj progresemaj esperantistoj decidos favori ĝuste ĉi tiun projekton — sed ĉu sufiĉe multaj, por ke la perreta asocio estu pli ol rondeto?

b) Mi ne povas ne prikontesti la opinion, ke UEA estas “neŭtrala” en ĉiuj politikaj demandoj krom lingvaj. UEA jam delonge politike orientiĝas je milda formo de novdekstre influita etnoplurisma ideologio, kiu videbliĝas en ĝia engaĝiĝo por etnodiferencismo (eŭfemisme: “kultura diverseco”) kaj lingvonaciismo. Ne larĝiĝos la bazo por iaj ajn maldekstraj agadoj, ĉu en SAT, ĉu en la planata reta asocio, ĉu aliloke, ĝis tiu problemo iĝos pli konsciata.

c) La takso pri SAT estas malĝusta. SAT estas riproĉebla pro tio, ke ĝi dum tre longa tempo neglektis teni sian statuton kaj regularojn — kiuj devenas el la 20-aj kaj 30-aj jaroj — en konformeco kun siaj aktuala situacio kaj efektiva agadmaniero. Moralumado pri “diktatorecaj statutrompuloj” kaj “statutemuloj” ne adekvate priskribas la situacion. Okazas nun, ke pluraj membroj komencis pro motivoj, pri kiuj eblas nur spekulativi, obstrukci la funkciadon de SAT, postulante rigoran observadon de statuteroj kaj regularoj, kiuj de jardekoj estas ne aŭ nur parte aplikataj, kaj kiuj parte eĉ ne plu estas praktike sekveblaj. Aliaj, kiuj ne havas senliman tempon por la statutkvereloj, klopodas kiel eble plej bone elturniĝi, plenumante la plej necesajn taskojn kaj traktante la gravan monproblemon, kiun SAT frontas.

ĉ) La propono de senkotiza, nur-perreta asocio malrekonas unu utilon de la malnova kotizbazita asocisistemo. Tiu sistemo ebligas iugrade diferencigi la kotizojn laŭ la pagipovo kaj aldone kolekti donacojn de la monhavantaj esperantistoj. Oni povus kompari ĝin kun sistemo de progresiva impostado. Tiumaniere kolektiĝas monrimedoj, per kiuj eblis interalie planti la semon de Esperanto en la malriĉaj partoj de la mondo (kiel ekzemple okazis en Afriko — por nun diri ankaŭ ion pozitivan pri agado de UEA). Vilhelmo Lutermano alstrebas, ke ĝuste tiaj homoj el la malriĉa “Sudo” aliĝu al la projektata perreta asocio.

Respondi

* 27a februaro 2005 > Perspektivoj de la Esperanto-movado en la nuntempa mondo de Vilhelmo Lutermano

a)

Gary: “multiĝon de (rete tre facile disvastigeblaj) agadproponoj, kiuj pli kaj pli lavangas sur la esperantistojn“:

Gary ne povas scii ke mi jes ja antaŭvidis tion, nome per la paragrafo 7.1 de mia statut-propono — jen ĝi (TAS = Tutmonda Asembleo):

7.1. TAS funkcias esence per sia permanenta interreta asembleo de ĉiuj siaj membroj. Validas por TAS nur rezolucioj kaj decidoj faritaj en tiu interreta asembleo. Propono estas starigita en la asembleo, se ĝi antaŭe estis proponita kaj diskutita en la diskutlisto kaj tie ricevinta la apogon de minimume 10% de la membroj kiuj, favoraj al la propono, deziras ties transigon al la asembleo por plua diskutado kaj voĉdonado. La voĉdonado en la asembleo devas ne finiĝi antaŭ 40 tagoj ekde ĝia komenco. Ĉiuj decidoj estas adoptitaj per minimume 55-%-a plimulto de la voĉoj, por statutŝanĝaj decidoj necesas plimulto de minimume 75%.

Gary: “sed ĉu sufiĉe multaj, por ke la perreta asocio estu pli ol rondeto?“

Nu, ĉio serioza komenciĝas ete, sed ĉiaj konsideroj pledas por ĝi...

b)

Pri la neŭtraleco de UEA mi ne diskutu ĉi tie. Mi volis nur diri ke ĝi estas ne peresperanta, sed poresperanta asocio kaj — prave — limigas sian agadon al prilingvaj demandoj.

c)

Mia analizo estas tute alia ol tiu de Gary, sed mi ne volas profundigi tiun temon ĉi tie, ĉar ĝi ne havas sekvojn por la diskuto pri la estonta TAS. Mi estas kun plezuro je lia dispono ie en la Esperanta gazetaro.

ĉ)

Gary riproĉas al la estonta TAS ke ĝi “parazitos“ la poresperantajn organizojn; sed tiun riproĉon li povus fari al ĉiuj peresperantaj asocioj, de la komunista IKEK tra la KAT-Amikaro ĝis S.A.T. Kaj: ĉu la ebleco, ne nur kunbabili, sed ankaŭ plenrajte kundecidi, ne estas valora premio por lerninto de nia lingvo? Sed la nova TAS, kvankam peresperanta, havu en siaj celoj ankaŭ la instigon al lernado de Esperanto, do ...

Respondi