Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La aŭtisto kiu, ĉe la elveturo el Durham, en Nord-Karolinio, veturas sur la vojo al Hillsborough, penetras en la koron de stranga teritorio. Apenaŭ malaperas el lia retrospegulo la noblaj turoj de la universitato de Duke, kiam paradas sub liaj okuloj McDonald’s, Cracker Barel, Wendy’s, Chick-fil-A, Arby’s, Waffle House, Bojangles, Biscuitville, Subway, Taco Bell kaj Kentucky Fried Chicken (KFC). Ĉiuj grandaj nomoj de la rapidmanĝo unu apud la alia sur vojpeco de apenaŭ kilometro kaj duono. Se oni trairas piede tiun zumegantan arterion el asfalto kaj kalorioj, oni rimarkas, ke ĝiaj randoj estas plenaj de grasaj paperoj kaj de kartonaj glasetoj. Sed tiu pejzaĝo ja kutime apreziĝas nur tra aŭtofenestro kaj kun fone de aŭtoradio. La ĉeesto de piediranto ĉe la vojrando havas cetere la talenton konfuzi la aŭtistojn, pro kio la ĵurnalisto, kiu tie promenis, dufoje estis preskaŭ renversita.
Tamen ne veturilo plenfrape vundis min; sed ia vizio: la sponta kompreno de tio, kio donas al la rapidmanĝa restoracio ĝian fatalan efikecon. Rapida trairo tra la Waffle House sufiĉas por konstati tion, kio estas ludata en tiu industrio. Modula konstruaĵo, ĉenlabora produktado de vafloj, duujaj fritiloj, vicigo de distribuantaj spicujoj kaj eĉ la sprita kovrileto el plasto sur la kaftaseto, kun ĝia refaldebla beko, elpensita por ke la kliento frande trinketu sian trinkaĵon sen timi ke guto falos sur lian brusttolaĵon: jen atestoj pri la homa inventemo, kiujn oni povas nur admiri. Kaj tamen, tiu koncentrato de efikeco estas akirita je la prezo de giganta malŝparo — de brulaĵo, de klimatizilo, de grundo, de ruboj. Ĉi tie, ĉefverko de industria inĝenierarto, tie, diboĉo de resursoj kaj de senkompate ekspluateblaj laboruloj.
Kun emocio oni pensas pri la eksterordinara nacia fortostreĉo, kiu necesis por atingi tiun revolucion de amasa gastronomio. Ĉu la subvencioj al la kampkulturo, la laboroj de akvumado, la programoj de konstruado de rapidvojoj, ĉiuj ĉi grandaj laborejoj pri kiuj la lando orgojlas de okdek jaroj, servis lastanalize nur por konstrui nacion de manĝaĉfabrikoj, vojon de Hillsborough je kontinenta skalo? Ĉu tia kolektiva elano por ebligi el kelkaj homoj amasigi tunojn da mono dum la aliaj strebegas por mizera salajro?*
Lastan someron, en Durham, escepta evento skuis la sektoron de rapidmanĝaj restoracioj: striko. Ago des pli neatendita, ĉar ĝi okazis en federacia ŝtato, Nord-Karolinio, kiu estis fama pro sia ĝisosta malamikeco al sindikatoj, kaj kiu cetere flatas sin esto ia lulilo de la rapidmanĝo, ĉar tri gigantoj de la sektoro — Hardee’s, Bojangles kaj Krispy Kreme — naskiĝis en ĝia teritorio.
La movado ekiris ĉe filio de Burger King. Situanta sur vojkruciĝo meze de nenio, la establo similas pli al fortikaĵeto de la Tartara Dezerto ol al restoracio. Iun matenon je la 6-a horo, manpleno da dungitoj viciĝas antaŭ la enirejo de la konstruaĵo kaj komencas skandi: “La laboristaj rajtoj estas parto de la homaj rajtoj!” Je tiu frua horo la mensoj malfacile varmiĝas, do oni provis alian sloganon: “Oni ne povas vivi per sep dolaroj dudek kvin”” — aludo al la minimuma horsalajro praktikata en tiu branĉo.
La senditoj de la lokaj informĉenoj baldaŭ aperas, same kiel du patroloj de la polico. Kliento, kiu sidas sola ĉetable de la Burger King kontemplas la scenon. Dum la pinta horo proksimiĝas, aŭtistoj hupas por montri sian subtenon.
Tagmeze la strikantoj komencas larĝigi la movadon kaj kunvenas antaŭ filio de McDonald’s en la urbocentro de Durham, poste antaŭ tiu de Little Caesar ĉe oktraka vojo en la urbo Raleigh. Ilia nombro kreskas videble. Amasigitaj ĉe la bordo de la trotuaro, ili svingas afiŝojn dum iliaj infanoj ludas sub la raĥitaj* arboj kiuj ĝisvivas en tiu antaŭurba zono. Kamionistoj hurligas siajn sirenojn kiel signon de solidareco. Oni aŭdas ankaŭ kelkajn insultojn, lanĉitajn de preterpasantaj ŝoforoj veturigistoj.
La lasta etapo de la tago okazas ĉe la KFC de Raleigh. Estas la 16-a horo; la somera varmo ne malvigligis la ardon de la protestuloj, kies nombro nun leviĝas al cent kvindek. Al ili aliĝis la pastra moŝto William Barber la 2-a, loka gvidanto de la Nacia Asocio por Avancado de kolorhaŭtuloj (National Association for the Advancement of Colored People, NAACP), kiu organizas semajnajn kunvenojn por denunci la subpreman politikon de la nova respublikana guberniestro Patrick McCrory, kiu respondecas pri milo da arestoj de manifestaciantoj ekde lia enfunkciiĝo en januaro 2013.
Kun sia konturo de koloso iomete volbita de la artrozo kaj kun sia potenca basa voĉo, kiu respektigas la urban bruon, la pastro Barber alparolas la amason antaŭ la KFC. Egale, diras li, kiom da laborhoroj li akumulis: neniam salajrulo de rapidmanĝa restoracio atingas la sojlon de sufiĉa enspezo. Kion la strikantoj postulas, aldonas li, estas la rajto “ĝui la frukton de sia laboro”. La esprimo ne estis elektita hazarde: ĝi troviĝis inter la postuloj de la nigrulojn en la sudaj federaciaj ŝtatoj post la fino de la sklavismo. La aludo fariĝas klara, kiam la oratoro aldonas: “Mi venis ĉi tien por diri al vi, ke tiu frukto estas putra. La frukto estas putra kiam vi laboras en KFC kaj kiam vi povas apenaŭ pagi la kokidaĵon kiun vi preparas. La frukto estas putra kiam via laboro konsistas en nutri aliajn homojn, sed kiam ĝi ne ebligas al vi nutri viajn proprajn infanojn.”
Multaj aferoj estis skribitaj pri la senprecedenca socia movado, kiu trabalais la sektoron de la rapidmanĝaj restoracioj en Usono de pli ol jaro, de Pensilvanio ĝis la ŝtato Novjorko, de Rhodes Island ĝis Sud-Karolinio, kaj kiu kulminis, la 5-an de decembro 2013, per nacia striko en pli ol cent urboj de la lando. Sed kion oni spertis tiun tagon en Nord-Karolinio, tio ne estis striko en la tradicia senco. En aliaj ŝtatoj la laborĉesigoj, subtenataj de la potenca sindikato de dungitoj de la servosektoro (Service Employees International Union, SEIU), estis sufiĉe amasaj por kaŭzi la fermon de multaj establoj. Nenio tia okazis en Durham kaj Raleigh, kie la batalo limiĝis al sporadaj kolektivaj protestoj. Ĉi tie, tre malmultaj dungitoj ĉesigis la laboron. Kaj neniu sindikato helpis ilin: la sola organizita subteno venis de kolektivo de defendo de la loĝantoj, Action NC.
Do ne vere mirigas, ke la laboristoj de la rapidmanĝo renkontitaj tiun tagon en Nord-Karolinio, ŝajnas absolute nenion scii pri la praktikoj de laborista organizaĵo. Kiel strikantino koncedis, malkomforte sur siaj altaj kalkanoj, la konflikto surprizis ilin. Neniu estis preparita por la korpa defio de strikposteno. Ankaŭ neniu serioze pensis malinstigi la konsumantojn trairi la pordon de la establo. Kaj kiam la varmo fariĝis sufoka, certaj strikantoj ne hezitis reveni mem en sian laborlokon por mendi trinkaĵon. La plej multaj cetere eĉ ne dum sekundo imagis, ke ilia ago povus altiri la fulmojn de ilia dungisto — problema naiveco, sed logika en ŝtato, kie la sindikataj rajtoj preskaŭ tute ne ekzistas. Nord-Karolinio havas efektive la plej malaltan kvoton de sindikateco de Usono.
La plendmotivoj, male, estis tute solidaj. Kun nigra robo kaj krucifikso* ĉe la kolo, s-ino Willietta Dukes havas unu mizere pagatan dungon post la alia en franĉizitaj* rapidmanĝejoj. Ŝi diras esti sindonema al sia laboro kaj zorgema kontentigi la klienton. Sed post dek ses jaroj en la vaporo de fritoleo kaj en prizorgado de siaj infanoj, ŝi daŭre ne havas rimedojn por akiri loĝejon. Ŝi loĝas ĉe sia plej aĝa filo en ties gastĉambro. Ŝi diras, ke dume ŝiaj dungistoj brue gratulas sin pro la kromaĵojn kiujn ili ricevas. Iun tagon la ĉefo de ŝia skipo konfidis al ŝi la teĥnikon redukti la streson: vespere, en la domo, malstreĉiĝi en varma bano. “Dum mi eĉ ne havas domon!”, suspiras s-rino Dukes. Antaŭ nelonge ŝia direktejo sendis al ŝi poŝtaĵon — liveritan per FedEx — en kiu ĝi avertis ŝin kontraŭ la fieco de la sindikatoj ...
S-ino Lucia Garcia kondukis sian 6-jaran filon al la strikposteno de Burger King. Ŝi laboras en antaŭurba McDonald’s, kie la bona sorto atribuis al ŝi 7,95 dolarojn hore — 70 centonojn pli ol la minimuma salajro. Malgraŭ tiu privilegio, kaj kvankam ŝia edzo ankaŭ laboras, ŝi kaj ŝia familio manĝas ĝissate nur danke al la nutraĵpakaĵoj de la eklezio. La pinto de absurdo por iu kiu la tutan tagon servas hamburger-ojn. “Tio malĝojigas, ŝi konfesas, ĉar tio hontigas miajn filinojn.”
Ĉiuj jam scias pri la salajropolitiko kiu regas en la rapidmanĝejoj, kiuj dungas dek tri milionojn da homoj en Usono. Ĉiu konas ankaŭ la argumenton, per kiu ili volas pravigi tiun politikon: la dungitoj estas ĉefe sendiplomaj junuloj, ili ne bezonas zorgi pri familio kaj spertas tiun unuan dungon kiel ŝancon por aliri al pli enspeziga situacio. Resume, labori en rapidmanĝejo estas, laŭ ili, ia servo al la nacio, nuntempa versio de la militservo, kiun faris niaj antaŭuloj.
La situacio de la dungitoj de tiu branĉo en Nord-Karolinio montras la vantecon de tiu infanrakonto. Ofte temas pri plenkreskulo en matura aĝo, krome familiaj patroj aŭ patrinoj. Almenaŭ unu strikanto inter la pridemanditoj en Raleigh estis universitata diplomito. Laboro estas laboro, kaj en tiuj ĉi tempoj de malabundo, tiuj restoracioj kun kriantaj ŝildoj, kiuj liveras nutraĵon ja mizerkvalitan, sed je alireblaj prezoj, estas por multaj la sola disponebla panakira laboro, sendepende de la aĝo kaj de la kvalifiko.
Tiuj, kiuj uzas la lingvajn elementojn de la mastraro de la rapidmanĝejoj, havas nenian ideon pri la konsiderinda klopodado de la mastraro por teni la salajrojn al tiom malalta nivelo. Fakte la salajrokondiĉoj trudataj al la personaro estis ellaboritaj kun ne malpli diligentega zorgemo ol la receptoj de la hamburger-oj aŭ la kovriloj de la kartonaj glasetoj. Ili devenas el inĝenierarto destinita fari la laboristojn same interŝanĝeblaj kiel la boteletojn de majonezo.
En sia libro Fast Food Nation*, la ĵurnalisto Eric Schlosser priskribas manian konkuron al normigado. La nutraĵoj alvenas frostigitaj al la restoracio antaŭ ol esti kuirotaj de fidindaj maŝinoj, kies uzado bezonas nenian apartan kvalifikon. “Laborpostenoj intence “senkvalifikitaj” estas provizeblaj per malmultekostaj laboristoj, skribas la ĵurnalisto. La dependo vide al la laboristo aŭ de la laboristino estas konsiderinde mildigita per la facilo per kiu li aŭ ŝi estas anstataŭigebla.”
Tiurilate la nomo “restoracio” montriĝas maltaŭga: la industriistoj de tiu branĉo mem preferas doni al ĝi la terminon “nutraĵsistemo”. Ne necesas diri, ke en tia sistemo la sindikatoj ne estas bonvenaj. Laŭ Schlosser, McDonald’s havis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj “flugantan taĉmenton” de superaj kadruloj taskitaj sufoki ĉian emon de sindikatiĝo en ĉiuj partoj de la lando. Pli lastatempe, en 2009, la Nacia Asocio de Restoracioj (NRA) faris bruan kampanjon kontraŭ leĝprojekto, kiu volis faciligi la starigon de sindikatoj en la entreprenoj. La mastroj de la hamburger havas ankaŭ armeon de timindaj premgrupistoj, inter kies unua rango troviĝas s-ro Richard Berman, la fondinto de la Centro por la libereco de la konsumanto, kiu inundas la komunikilojn per kontraŭsindikataj akuzoj kaj de pledoj favore al la necedebla rajto plenŝtopi sin per nutraĵo malutila al la sano.
Ĝenerale la usonanoj adoras la entreprenistojn kiuj normigas sian nutraĵon. Ilia kolektiva bildo estas saturita de celebrado de la grandaj patriotoj de nutraĵ-edukado: la pioniro de la hamburger je 15 centonoj, la inventinto de la false meksika gastronomio, la genio de la pico finbakita en tridek sekundoj, la konstruinto de kvaretaĝa sandviĉo, ktp. Ĉiuj gloraj bonfaristoj kaĵolataj de la komunikiloj kaj kies memoraĵoj estas avide aĉetataj en la librovendejoj kaj al kiuj la kandidatoj de prezidant-elektoj neniam forgesas prezenti siajn omaĝojn. Iuj cetere eĉ mem konkursis por la Blanka Domo ...
Kaj krome ekzistas la trupo de iom malpli heroaj etmastroj, nomataj la franĉizigiĝintoj, kiuj metas sian ambicion en la servon de marko kaj de sistemo konceptita de iu alia. Certe ili neniam spertos la gloron de Harland Sanders, la fondinto de la imperio KFC; tamen, ili ankaŭ brilas per sia individuismo kaj sia sento de iniciato, kun kiu ili dediĉas sin senĉese al ia nova koncepto de pico en eskima stilo aŭ de glaceigita dolĉaĵo kun havaja gusto. Ankaŭ tiujn Usono amas. Ĉu ili ne estas parto de “niaj najbaroj”, kiel emfazis ĉefartikolisto de Fox News incitegita de la strikmovado en la rapidmanĝejoj? Kial ne rekoni ke ili “energie laboris dum sia tuta vivo kaj riskis sian propran monon” por prosperigi la usonan revon, kiel memorigis kelkajn tagojn poste alia komentisto de la sama ĉeno?
Tiuj mitoj estas potenca armilo. S-ro Williard (“Mitt”) Romney memoris tion dum la elektokampanjo de 2012. En parolado, kiun li faris en Ĉikago, la respublikana kandidato por la Blanka Domo ekzaltis la “entrepren-spiriton” de James John Liautaud, la fondinto de la ĉeno Jimmy John’s Gourmet Sandwiches. Li poste precizigis, ke la granaj homoj kun tia harditeco “atendas nenion de la ŝtato”, ĉar ili preferas [“kalkuli pri si mem kaj diri al si: “Kion mi povas fari por pliboniĝi? Kion mi povas fari por realigi la projektojn kiujn mi konceptas por mi mem kaj por mia familio?””
Se la adeptoj de la persona disvolviĝo per la nutraĵsistemo “atendas nenion de la ŝtato”, la ŝtato, male, ege kalkulas kun ili. Tion pruvas la vojoj, la rubaĵkolektoj kaj la pruntaĵoj je malalta interezo kiujn ĝi senpage disponigas al ili. Aldoniĝas pli neatendita maskita subvencio. En Nord-Karolinio kiel en la cetera lando, multaj salajruloj de la rapidmanĝejoj — se ne la plimulto — ricevas el la publika potenco nutraĵkuponojn aŭ aliajn formojn de donaco en naturaĵo. Kiam la laboristoj montras, ke ili ne povas vivi per 7,25 dolaroj hore, tio tute ne estas elpensaĵo: ili estas efektive ne kapablaj vivi per la minimuma salajro, kaj eĉ malpli “realigi” ian ajn projekton. Resume, la registaro uzas la monon de la impostpaganto por malebligi ke ili mortu pro malsato kaj por komplezi iliajn dungistojn en la ĝuado de la tiel ricevataj profitoj.
Oni scias, kiel funkcias la gigantoj de la rapidmanĝejo: ili akumulas eksterordinarajn profitojn, distribuas malbonkvalitan nutraĵon kaj donas al siaj lokaj ĉefoj princajn plusojn. Krome ili pli kaj pli ofte apartenas al pensifondusoj aŭ al grupoj de spekulistoj kiuj kaŭzis la senfinan krizon pro kiu tiom da laboristoj havas nun jam neniun alian elekton ol peti ĵeteblan dungon en iliaj fritejoj.
La kazo de Burger King perfekte ilustras tiun meĥanismon. La iama usona numero du de la hamburger estas hodiaŭ jam nur ludilo en la manoj de la bankistoj. Akirita en 1997 de Diageo, multnacia entrepreno pri alkoholo, Burger King estis revendita en 2002 al financa konsorcio, kiu inkludas Goldman Sachs kaj Bain Capital, la investfonduso kreita de s-ro Romney. En la jaro 2010 ĝi pasis sub la regadon de la uson-brazila fonduso 3G Capital, kiu malprosperigis ĝin tiom ke ĝi ankoraŭ penas por releviĝi. Longa kaj dolora konflikto kun siaj salajruloj povas nur bonfartigi ĝin.
Similaj ekzemploj abundas. La ĉeno de frititaj kokidoj Bojangles unue ekscitis la avidon de Falfurrias Capital Partners antaŭ ol esti englutita de la investfonduso Advent International. Sun Capital Partners posedas la ĉenojn Friendly’s, Captain D’s, Johnny Rockets kaj Boston Market. Fog Cutter Capital Group kaj Consumer Capital Partners aĉetis respektive Fatburger kaj Smashburger. Roak Capital, siavice proprietulo de Arby’s, de Cinnabon, de Carvel kaj de Moe’s Southwest Grill, ĝia avido je tiu ĉeno logike kondukis ĝin plie al akiro de kompanio de rubaĵkolektado, Waste Pro.
Eĉ la franĉiziĝintoj, kiuj havas la afablan rapidmanĝejon (“fast food”) ĉe la stratangulo, jam ne vere estas simplaj “najbaroj”. Ankaŭ ĉe ili la sirenoj de Wall Street venkis la amon je grasodoro. La plej granda franĉizito de Burger King estas komerca kompanio kun sidejo en Sirakuzo, en la ŝtato Novjorko, kiu havas ne malpli ol kvincent sesdek ses rapidmanĝejojn. Ĝia prezidanto enpoŝigis proksimume du milionojn da dolaroj en 2011, inkluzive de akcioj. Alia aganto de Burger King, Strategic Restaurants, falis en la monujon de la investfonduso Cerberus Capital Management, kiu kolektas partoprenojn en proksimume tricent entreprenoj de la tuta mondo. Pizza Hut siavice cedis sian ĉefan franĉizon al Merrill Lynch, kiu poste revendis ĝin al la fonduso Olympic Growth fund V. Dume, la rentuloj de Valor Equity tranĉis al si pecon de Little Caesar kaj de Dunkin’ Donuts tra sia filio Sizzling Platter.
Sur la nivelo de la markoj kiel sur tiu de iliaj franĉizoj, la mastraro de la rapidmanĝa sistemo de Nord-Karolinio silentegas pri la striko de la lasta somero. Pro simpla kialo: mencii la malkontenton de ĝia laboristaro damaĝintus la bildon de sektoro zorgema aperi kiel forĝistoj de familia feliĉo. Nenio ronĝas la reputacion de restoracio pli ol kolera kelnerino postenigita antaŭ la enirejo kiu plendas ĉar ŝi ne povas vakcini sian sesjaran infanon pro manko de enspezoj.
La mutado de la ĉeno tamen ne malhelpis ĝin sendi al la fronto siajn gardhundojn. La striko apenaŭ komenciĝis, kiam la Instituto pri Dungpolitiko, unu el la premgrupoj gvidataj de s-ro Berman, aperigis plenan paĝon en la Wall Street Journal. Super la fotaĵo de japana kuireja roboto, reklammesaĝo proklamis, ke la ago de la strikantoj estas “ne batalo kontraŭ la estroj, sed batalo kontraŭ la teĥnologio”. La laboristoj ja komprenis la aludon: en la kazo de ilia obstino oni povus ankaŭ senprobleme rezigni pri ili, per instalo de aŭtomatoj en ĉiuj rapidmanĝejoj de la lando.
S-ro Berman ne malpravas. La ĵurnalistoj estis anstataŭigitaj per blogistoj, la laboristoj per robotoj, la universitataj profesoroj per asistantoj kaj per interretaj kursoj. Kial la dio de efikeco haltus sur tiu bona vojo? Oni volonte proponus al la politikaj gvidantoj enskribi sin en tiu listo ...
En Nord-Karolinio la rapidmanĝejo naskis legendan historion. Boddie-Noell estas la unua entrepreno kiu investis en malfermo de Hardee’s, nomo de ĉeno kiu vendas malmultekostajn hamburger-ojn kopiitajn de tiuj de McDonald’s. Dum pluraj jaroj ĝi fariĝis la plej granda franĉiz-firmao de tiu marko en Usono. Strange, ĝi ne estis aĉetita de pensifonduso kaj neniam minacis sian personaron anstataŭigi ĝin per robotoj. Tio estas familia afero, kies devizo — “Ni kredas en la homoj” — ŝajnas esti sincera. Ĝi flatas sin esti stariginta pastran oficon taskitan “subteni dungitojn kiuj havas personajn aŭ profesiajn zorgojn”. Tiuj videble ne malaperis, ĉar pluraj salajruloj de la entrepreno aliĝis al la strikpostenoj de Burger King. Boddie-Noell estas ankaŭ proprietulo de plantejo. Situanta en la proksimeco de Naŝvilo (Tenesio), la tereno de Rose Hill estas kronita de burĝa kampardomo konstruita fine de la 18-a jarcento de la antaŭuloj de la familio Boddie. La bonaj kaj la malbonaj momentoj en ĝia historio ilustras la sortoŝanĝojn de la usona kapitalismo.
La familio Boddie vendis Rose Hill en la plej malbona momento de la depresio de la 1930-aj jaroj, kiu ne domaĝis eĉ la unu elcenton de la plejriĉuloj. Ĝi povis reaĉeti sian bienon en 1979 danke al la enspezoj de la Hardee’s. Do, la mirakla interveno de la rapidmanĝeja sistemo ebligis al la heredantoj reakiri sian perditan paradizon. Hodiaŭ la burĝa kampardomo estis transformita en konferencejon. Ĝi akceptas ankaŭ edziĝfestojn por adeptoj de la sudŝtata folkloro.
Aleo bordata de florantaj neforgesuminojn gvidas la vizitanton ĝis ornamita ferpordego kun la blazono de la Boddie-dinastio. Iom poste, feeca nobeldomo kun senmakule blankaj muroj kaj kun antaŭpordo perfekte blua, kaj subtenata de kvar majestaj kolonoj. Oni premas la sonorilon, sed nenio moviĝas. Rose Hill ŝajnas esti tute senhoma. Vidi tiun luksan restadejon tiel neloĝata en tiuj tagoj de striko, tio aperigas alian vizion, tiun de mondo en kiu la laboristoj estas tute malaperintaj. Ili certe daŭre montros ridetan vizaĝon en la ŝildoj de la entreprenoj, sed la teĥnologio kaj la merkato faris ilin definitive interŝanĝeblaj.