Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Eŭropo, unue apogita al la usona hegemonio, poste eniĝinta en la tutmondigita financa kapitalismo, estas nun en la minaco dissplitiĝi. La graviĝo de la malegalecoj inter la landoj kaj regionoj, kiuj konsistigas ĝin, inter la nordo kaj la sudo, efektive anstataŭis la antaŭan dividon inter oriento kaj okcidento. Germanio tronas en la kerno de tiu spaco, en kiu ĉiu lando fariĝas la eventuala predonto de siaj najbaroj. Do, kion fari?
ĈU EŬROPO mortis, vivu Eŭropo? De la komenco de tiu ĉi jaro, en kiu okazos la elektoj al la Eŭropa Parlamento — kiu havas por la unua fojo la taskon elekti la prezidanton de la Komisiono —, la paradoksoj kaj malcertecoj de la konstruado de la eŭropa komunumo ne malaktualiĝis.
Unuflanke la pesimistoj anoncas, ke la paralizo kaj la dissolviĝo daŭre minacas, ĉar neniu el la aplikataj receptoj solvis la kontraŭdiron ennaskitan en politika konstruaĵo, kies gvidprincipo implicas la antagonismon de la interesoj de ĝiaj membroj. Ili daŭrigis la recesion, akrigis la malegalecojn inter nacioj, generacioj kaj sociaj klasoj, blokis la politikajn sistemojn kaj generis radikalan malfidon de la loĝantaroj al la institucioj kaj al la eŭropa konstruado kiel tia.
Aliflanke la adeptoj de la metodo Coué uzas ĉiun “ne negativan signon” por anonci, ke refoje la eŭropa projekto profite uzas siajn krizojn por relanĉiĝi, en kio la ĝenerala intereso superas la diverĝajn tendencojn. Kio certe malfortigas tiajn deklarojn, estas, ke ĉe pli preciza rigardo ĉiuj menciitaj signoj (ekz-e la banka unio) koncernas duonajn disponojn, kun same multaj limiĝoj kiel noviĝoj.
Kio tamen malpermesas trakti ilin kiel ridindaj, estas la argumento de subkuŝanta neceso: la ekonomio de la eŭropaj nacioj estas tro interdependaj, iliaj socioj tro submetitaj al la komunumaj meĥanismoj, por ne timi la katastrofon kiu estus por ĉiuj malmuntiĝo de la Unio. Sed tiu argumento baziĝas siavice sur la antaŭsupozo, ke en historio kiel en politiko la kontinueco ĉiam venkas, kio ankaŭ signifas ke la krizo havas simple konjunkturan karakteron.
EN SIA TUTAĴO, tiuj taksoj nuligas sin reciproke kaj povas okazigi nur retorikajn turnirbatalojn. Mankas al ili pli da historia profundo por kompreni, kiu ŝanĝo, en procezo jam pli ol duonjarcento, montras la nunan “grandan krizon”. Pli da rigoro en la analizo de la kontraŭdiroj, kiujn ĝi montras ene de la institucia konstruado, speciale koncerne la interplektiĝon de la politikaj strategioj kaj de la ekonomiaj logikoj. Fine, pli da radikaleco en la pritakso de la jam produktitaj ŝanĝoj, ne nur sur la nivelo de la distribuo de la povoj, sed ankaŭ sur tiu de la difinado de la agantoj kaj de la loko de alfrontiĝo inter alternativaj projektoj. Mi ne kapablus kontentigi la leganton je tia programo, sed mi skizos tion, kio ŝajnas al mi esti la tri ĉefaj dimensioj de analizo de la krizo, kaj de ĝia solvo en iu aŭ alia senco.
La unua dimensio koncernas la historion, sen kiu ni komprenus nek al kiaj realaj tendencoj — ne redukteblaj al “projekto” aŭ al “plano” — respondas la transformado de Eŭropo en postnacian sistemon, nek kial ĝia finiĝo kaj eĉ ĝia formo restas tiom malcertaj. Ni insistu ĉi tie pri du faktoj, unu bone konata de la historiistoj, la alia subtaksata en la debatoj inter adeptoj kaj kontraŭuloj de federismo, speciale kiam ili limigas sin al la nivelo de jura arĥitekturo.
La historio de la eŭropa konstruado estas sufiĉe longa por esti trairinta plurajn malsamajn fazojn, dense ligitajn kun la transformadoj de la “mondsistemo”.* Estas komforta trovi ilin per la interrilato inter la sinsekvaj etendiĝoj de la eŭropa sistemo kaj la kreskanta komplekseco de la institucioj, kiuj certigas ilian integriĝon kaj samtempe prizorgas la nestabilajn ekvilibrojn inter nacia suvereneco kaj komunuma regado. Ni distingu do tri fazojn: unu, tiu de la Eŭropa Komunumo de Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) post la sekvoj de la eventoj de la jaro 1968 kaj de la petrolkrizo (sen forgesi la atako de Richard Nixon kontraŭ la reĝimo de Bretton Woods;*; la alia, de la komenco de la 1970-aj jaroj ĝis la disfalo de la sovetia sistemo kaj la germana reunuiĝo en 1990; la lasta, fine, de la etendiĝo orienten ĝis la momento de la krizo aperinta per la krevo de la usona spekulveziko en la jaro 2007 kaj, koncerne Eŭropon, per la ŝtata nepagopovo de Grekio, evitita lastmomente en 2010 per la konataj kondiĉoj.
Ĉu tiu momento estas la enirpunkto en novan fazon? Mi pensas tion, kvankam la streĉiĝoj, kiujn ni observas, ne devenas nur el la rapidmarŝa eniro en la tutmondiĝon, kiu antaŭregis la komunuman politikon jam de dudek jaroj — aŭ ĝuste pro tio, ĉar tiuj streĉiĝoj, naciaj same kiel sociaj, ja atingis punkton de rompiĝo. Komenciĝis periodo de malcerteco kaj de fluktuadoj, kaj kun ĝi la ebleco de disforkiĝo, kies preciza formo ankoraŭ ne videblas.
Pro tio la dua punkto gravas. Estas eraro kredi, ke la evoluo de la konstruado de Eŭropo sekvas rektan vojon kies solaj variabloj estus la antaŭiĝo aŭ malfruiĝo en la realigo de la “projekto”. Male, ĉiu fazo enhavis konflikton inter pluraj vojoj.
La unua fazo, post 1945, troviĝis en la kunteksto de la malvarma milito, sed ankaŭ de la rekonstruado de la industriaj sistemoj kaj de la institucioj de la reĝimoj de sociala sekureco en Okcidenta Eŭropo. Ĝi enhavas fortan streĉiĝon inter la integriĝo en la usona influsfero kaj la serĉado de geopolitika kaj geoekonomia renaskiĝo de Eŭropo (kiu, laŭ la faktoj, kongruis kun la perfektiĝo de la eŭropa sociala modelo) — je tiu dua tendenco, kiu, en la praktiko, venkis, kompreneble en kapitalisma kadro.
Same okazis, kun inversa rezulto, en la ĵusa fazo, ne profite al usona hegemonio, nun malfortiĝanta, sed al la enkorpiĝo en la tutmondiĝintan financkapitalismon. La decida ludo okazis en Germanio, decidita per la aliĝo de la kanceliero Gerhard Schröder (1990-2005) al la industria konkurenckapablo per malaltaj salajroj.
Sed la decida demando estas, kiel fariĝis la decidoj kaj kiel transformiĝis la fortrilato en la intera fazo, tiu de la franca-germana kunsuvereneco kaj de la “granda komisiono” prezidata de s-ro Jacques Delors (1985-1995). Ĝuste en tiu momento formuliĝis la projekto de duobla supranacia avanco: per kreado de la unueca mono kaj per disvolvado de la “Eŭropo sociala”, kiujn oni konsideras la du pilierojn de la “granda merkato”. Oni scias, ke fakte unu el ili fariĝis la centra institucio de la Unio (kvankam ne ĉiuj membroŝtatoj partoprenas en ĝi), dum la alia limiĝis al formalaj dispozicioj de la laborjuro. Necesus detala historio de tiu ŝanĝo, kiu montras ne nur individuajn respondecojn, sed objektivajn politikajn kaŭzojn — interalie, apud la premoj de la novliberalismo, oni ne devus forgesi la nekapablon de la eŭropa sindikata movado influi la komunumajn decidojn, nekapablo radikanta en la provincismo de ĝiaj naciaj komponantoj same kiel en la malekvilibro de la fortrilatoj, kiam okazis pli kaj pli da delokadoj. Jen grava instruo por la estonteco.
La eŭropa konstruado daŭre entenas alternativojn. Sed la ebleco uzi ilin dependas de la fortoj kaj de la projektoj, kiuj ne ĉiam ĉeestas.
La dua dimensio estas la ekonomio, kondiĉe ke oni komprenas ĝin en la tuteco de ĝiaj determinoj. Tio signifas, unuflanke, ke ne ekzistas ekonomio ekster sociala dimensio kaj la poziciiĝoj, kiujn ĝi implicas: por aŭ kontraŭ tiu aŭ tiu alia maniero de socialaj rilatoj ene de entrepreno kaj pri konsumado, por aŭ kontraŭ la protekto de la laboristoj kaj de iliaj kvalifikoj kontraŭ la sortoŝanĝoj, kiujn alportas la reĝimo de flekseblo. Kaj sekve ne ekzistas diseco inter ekonomio kaj politiko: ne nur ĉar nenia politiko povas difini sin sendependa de ekonomiaj devigoj — kion ĉiuj pretas koncedi — sed precipe ĉar ne ekzistas ekonomio kiu ne estas ankaŭ tutaĵo de decidoj (kolektivaj) kaj la rezulto de fortrilatoj.
EVIDENTE ĝuste tiun reciprokecon la novliberala retoriko ne ĉesas nei, nome de la ideo laŭ kiu “ne estas alternativo” al la postulo de financa profito. Sed tiu retoriko estas ĝuste la instrumento de la fortrilatoj. Kelkajn jardekojn post ĝia realigo, per la premo de la merkatoj, la konvertiĝo de la registaroj al la “politiko de oferto” kaj la kunordigita agado de la Eŭropa Komisiono, oni povas observi ĝiajn efikojn. Ĝi kondukas la eŭropan socion al la rando de dissplitiĝo kaj ĝiajn loĝantarojn al malespero, sed tamen doni al sia ekonomio, konsiderata kiel tutaĵon, ian ajn realan avantaĝon en la internacia konkurenckapablo.
Ni provu esti pli precizaj. Unu el la fontoj de profito el kapitalo en Eŭropo estas hodiaŭ aparta formo de tio, kion certaj marksistoj nomis la akumulado per senposedigo*, kun la precizigo, ke la resursoj, pri kiuj temas, jam ne estas tradiciaj “komunaj havaĵoj” aŭ individuaj proprietoj, sed konsistas en tutaĵo de rajtoj kaj de aliroj al publikaj servoj, kiuj funkcias kiel “socia proprieto”.*
Ekde la fino de la 19-a jarcento, la klasbataloj kaj la sociaj politikoj certigis al la laboristaj klasoj vivnivelon kiu leviĝis super la minimumo difinita de la “libera kaj sendifekta konkurenco” kaj kiu signifis ankaŭ certan limigon de la malegalecoj en la socio. Hodiaŭ ni vidas, nome de la konkurenckapablo kaj de la limigo de la publika ŝuldo, duoblan moviĝon en la kontraŭan direkton. Necesas malaltigi la realajn enspezojn de la laboro kaj provizorigi ĝin por fari ĝin pli “konkurenckapabla”, kaj samtempe disvolvi la amaskonsumon kiu baziĝas sur la aĉetpovo de la salajruloj aŭ, se ĝi mankas, sur ilia kapablo enŝuldiĝi. Oni povas certe imagi ke strategioj de “laŭzonigo” kaj de socia aŭ generacia diferencigo ebligas prokrasti la eksplodon de la kontraŭdiro inter tiuj celoj. Sed, kun la tempo, tiu povas nur pligraviĝi, sen paroli pri la sistemaj riskoj, kiujn la ŝuldo-ekonomio kunportas.
La eŭropa integriĝo, tiel orientita al la vojo de kvazaŭ konstitucia novliberalismo, trenas kun si alian efikon, kiu subfosas ĝiajn proprajn politikajn kaj moralajn kondiĉojn. Dum la ebleco superi la historiajn antagonismojn ene de postnacia konstruaĵo, en kiu la suvereneco estas kundividita, bezonis almenaŭ tendencan konverĝon de la ŝtatoj, el la triopa vidpunkto de komplementeco de iliaj kapabloj, egaligo de iliaj resursoj kaj reciprokan agnoskon de iliaj rajtoj, la triumfo de la konkurencprincipo kreis konstantan pligraviĝon de la malegalecoj. Anstataŭ kundisvolvadon de la regionoj de Eŭropo ni konstatas polusigon, kiun la krizo dramece akrigis. La distribuo de la industriaj entoj, de la dungoj kaj de la ŝancoj sukcesi, de la orientiĝoj kaj studfakoj en la eduksistemo, estas pli kaj pli malegala. Tiom, ke eblus diri, kun vido al la evoluo en la tuta kontinento ekde 1945, ke granda divido inter nordo kaj sudo anstataŭis la dividon inter oriento kaj okcidento, kvankam tiu disiĝo ne montriĝas per muro, sed per unudirekta fluado de la resursoj.
Kiun lokon okupas Germanio en tiu sistemo bazita sur malegaleca disvolvado? Estis antaŭvidebla, ke la reunuigo de la lando post duonjarcenta diseco sekvigos reaperon de naciismo, kiel antaŭvideblis, ke la restarigo de Mitteleuropa* en kiu la germanaj entreprenoj kaj iliaj vicentreprenoj povis pleje profiti la resursojn de laborforto “kun malalta salajro kaj alta teĥnologia kapablo”*, produktas konkurencan avantaĝon kompare kun la ceteraj eŭropaj landoj. Sed ne estis neevitebla, ke tiuj du faktoroj transformiĝis en politikan hegemonion (eĉ “malgraŭvolan”, laŭ la moda formulo)*.
Tio venas el la ĉarnira pozicio, kiun Germanio sukcesis okupi inter la uzado de la resursoj de la eŭropa ekonomio, aŭ eĉ de ĝiaj malfortaĵoj (ekz-e en la ebleco deprunti je negativaj kvotoj en la financmerkatoj, kompensataj de la altaj kvotoj de aliaj eŭropaj landoj), kaj la specialiĝo de ĝia industrio pri eksportado ekster Eŭropo. Tiel ĝi troviĝas — en la momento — en la punkto, en kiu la naciaj avantaĝoj de la malegaleca disvolviĝo koncentriĝas, des pli ke ĝi estis — relative — malpli engaĝiĝinta ol aliaj (speciale Francio) en la financismigo de novliberala tipo.*
Sed la hegemonia efiko havas aliajn kaŭzojn, de la neekzisto de meĥanismoj de kolektivaj diskutado kaj ellaborado de “komunumaj” ekonomiaj politikoj ĝis la stulteco de la defendaj sintenoj de la aliaj registaroj (speciale la francoj, kiuj eĉ ne minuton konsideras engaĝiĝi por alternativaj formuloj de disvolvado de la supernaciaj institucioj). Tiu hegemonia efiko aldoniĝas al la diseco inter “la Eŭropo de riĉuloj” kaj “la Eŭropo de malriĉuloj”: ĝi estas nun parto de la strukturaj obstakloj al la eŭropa konstruado. Kaj certe ne la zorgo “relanĉi Eŭropon”, regule atribuata al la kancelierino Angela Merkel, ŝanĝos ion. Ia “germana demando” estos ankoraŭ por longa tempo en Eŭropo.
TAMEN estas io paradoksa en la aktuala situacio el la vidpunkto de la ideologio kaj de la celoj de la novliberalismo. En la momento, en kiu skiziĝas ŝanĝiĝoj de la konjunkturo kaj en kiu la ekonomikistoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aliĝas al la kritikantoj de la politiko de malabundo — kiu generas recesion kaj pligravigas la nepagkapablon de la enŝuldiĝintaj landoj —, ŝajnas ke Eŭropo kiel ekonomia unuo estas unu el la regionoj de la mondo kun la plej malbonaj ŝancoj por relanĉi sian aktivecon. Tiun paradokson certe ne eblas klarigi simple, sed oni povas mencii kelkajn ideologiajn kaŭzojn.
La unuaj devenas el la projekcio de la ordoliberala modelo de absoluta sendependeco de la centra banko al la unueca mono kompare kun la celoj de la “reala” ekonomia politiko. Aliaj devenas el ia malbona konscienco de la eŭropaj gvidaj klasoj, kiuj, post kiam ili pli ol aliaj devis koncedi al la publikaj politikoj de kejnza tipo, perceptas ĉian relanĉon de la ekonomio per la postulo kaj per la altigo de la vivnivelo de la popolaj klasoj kiel mortigan danĝeron refali en la logikojn de “sociala” kapitalismo.
Fine mi kredas ke oni ne devas ekskludi alispecan kalkulon, pli timigan, ilustritan de la obstino per kiu oni daŭrigis la malmuntadon kaj koloniigon de la greka ekonomio sub la preteksto de “strukturreformoj”. Ĝi estas la ideo ke, kiom ajn negativaj povas esti la rezultoj de la malabundo kaj de la monismo* por la ĝenerala prospero, ili ja preparas la kondiĉojn de kreskanta profiteblo almenaŭ por certaj investoj (aŭ certaj kapitaloj): tiuj, ĉu “eŭropaj” aŭ ne, kiuj jam grandparte “liberiĝis” el sia teritorio kaj povas tuj deloki siajn aktivecojn de unu loko al alia. Evidentas ke tiu kalkulo estas politike praktikebla nur tiom longe, kiom la “krea detruado” ne profunde tuŝas la socialan teksaĵon kaj la kunteniĝon de la dominantaj nacioj, por kio ne ekzistas garantio.
Aplikata al Eŭropo, la novliberala projekto ne kondukas al la transformado de ĝia celo: ĝi tendencas al ĝia malapero.
La antaŭe dirito jam klarigas, kiel la dimensioj de la krizo kuniĝas por konduki la eŭropan konstruadon al turnopunkto kiu enhavas la virtualecon de nova fazo, sed laŭ orientiĝoj komplete malkongruaj inter ili. Tamen, nek la kristaliĝo de la konflikto nek ĝia evoluo povas okazi ekster politika spaco de alfrontiĝo kaj de reprezentado. Per klaraj vortoj: ili dependas de la maniero laŭ kiu duobla problemo de legitimeco kaj de demokratio estos solvata. Jen la tria dimensio pri kiu mi volas insisti. Kiel aliri ĝin realisme?
Unue necesas eliri el la alfrontiĝo inter la “suverenisma” kaj la “federisma” retoriko, kiu baziĝas sur kontraŭeco de situacioj same imagaj: unuflanke la ideo de naciaj komunumoj iel naturaj, al kiuj daŭre eblus reveni por fondi la legitimecon de la institucioj pri la esprimo de la ĝenerala volo; aliflanke la ideo de virtuala eŭropa demos kunvokita por konsistigi sin kaj por esprimi sin pro la fakto ke ekzistas reprezenta strukturo sur supernacia nivelo.
La unua ideo ne nur abstraktas la kondiĉojn en kiuj la nacia suvereneco “tradukas” la povon, por la plimulto de la popolo, influi la decidojn de la regantoj: ĝi flegas ankaŭ la fikcion de senŝanĝa legitimeco de la naciŝtato kiel sola kadro en kiu la civitanoj uzas siajn rajtojn. La dua, inverse, sekvas proceduran koncepton de la legitimeco. Ĝi neniel demandas sin, kiuj politikaj procezoj efektive donis al la demokratia reprezentado konstitucian funkcion en la historio de la naciŝtatoj.
Oni devas noti la fakton, ke la eŭropa politika sistemo, kiom ajn malkohera ĝi ŝajnas, estas nun jam miksita sistemo, en kiu ekzistas pluraj niveloj de respondeco kaj de aŭtoritateco: ĝi estas multe pli federacia ol la plej multaj civitanoj perceptas, sed malpli demokratia ol ĝi pretendas esti, ĉar la potencdivido inter la komunumaj kaj la naciaj instancoj ebligas al ĉiu el ili organizi sian senrespondecon kaj blokas la formadon de kontraŭpovoj.
Tiu ĉi sistemo estis neniam stabila, sed la nuna krizo ankoraŭ malstabiligis ĝin per tio ke ĝi aperigis ene de si kvazaŭ suverenan instancon: la “sendependan” centran bankon, kiu situas ĉe la ĉarniro de la publikaj financoj de la ŝtatoj kaj de la internacia financmerkato. Nu, ĝia kreskinta povo respegulas nek la simplan evoluon de la teĥnokratio nek nur la akaparo de la privata kapitalismo. Temas pli ĝuste pri provo de “desupra revolucio”, en epoko en kiu la politika potenco jam ne disiĝas disde la ekonomia potenco kaj antaŭ ĉio financa.* La tuta demando estas, ĉu ĝi povas konduki al nova reĝimo de suvereneco, kaj kiujn solvojn de ŝanĝo oni povas proponi.
Pro tio la dua konfuzo kiun necesas forigi, koncerne la rilatojn inter legitimeco kaj demokratio. Se oni tenas sin je realisma difino, ne ideologia, de la legitimeco de la politikaj sistemoj, oni ne povas aserti ke la sola efektiva legitimeco estas tiu kiun donas la demokratiaj proceduroj: la tuta historio montras la malon. Oni scias, ke ĝuste en la situacioj nomataj esceptaj, diverstipaj aŭtoritatecaj strukturoj tendencas postuli kaj akiri la delegadon de la potenco de la loĝantaroj, kun aŭ sen konstitucia proceduro. Kio estas tamen surpriza en la nuna konjunkturo, estas ke la urĝo kontraŭstari la spekulajn atakojn kontraŭ la unueca mono kaj, rilate kun tio, iom reguligi financan sistemon eskapinta el ĉia kontrolo alportis nenian novan legitimecon al la Komisiono de Bruselo. Sekve, fronte al la “eksterordinaraj” iniciatoj de la Eŭropa Centra Banko kaj de ĝia prezidanto, la registaroj aŭ la ŝtatestroj povis prezenti sin kvazaŭ nur ili mem enkarnigus la popolan suverenecon kaj la rajton de la popoloj disponi pri si mem. La demokratio estis ronĝita ĉe la du flankoj samtempe, kaj la politika sistemo en sia tutaĵo faris paŝon survoje al la “sendemokratiigo”.
Tiu sperto trudas revenon al la meĥanismoj kaj la historiaj kaŭzoj kiuj apogis la privilegion de la naciŝtatoj pri legitimeco de la potenco. Por diri tion per kelkaj vortoj, parto de tiuj kaŭzoj venas el la senta povo de la nacia aŭ naciisma ideologio mem, speciale — sed ne nur — en la socioj kiuj forĝis sian kolektivan konscion en la rezistado al sinsekvaj imperiismoj kiuj tendencis neniigi ilian identecon kaj estingi ilian historion.
Sed, kun tempa distanco, alia faktoro akiras strategian signifon, en tio ke ĝi montras samtempe kial la formo nacio ne posedas kapablon de absoluta legitimeco kaj kial la demokratia legitimeco de la naciŝtato restas dependa de la socialaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, kaj ne simple de la formoj de reprezenta proceduro aŭ de la ideo de la “suvereneco de la popolo”. Tiu faktoro — speciale en la landoj de okcidenta Eŭropo — estas la fakto ke la transformado de la ĝendarma ŝtato en socialan ŝtaton alprenis la formon de konsistiĝo de socia naciŝtato, en kiu la konkero de la socialaj rajtoj dense ligiĝis kun perioda rekonstruado de la nacia aparteno (ekzemple speciale post la du mondmilitoj kaj, en Francio, post la koloniaj militoj)*. Tio klarigas samtempe kial la amaso de civitanoj vidis en la nacio la solan kadron de agnoskiĝo kaj de integriĝo en la komunumo kaj kial tiu civita dimensio de la nacieco erodas (aŭ degeneras en “popolismon” bazitan sur ekskludo de fremduloj) kiam la ŝtato ekfunkcias, fakte, ne kiel kovrilo de la sociala civitaneco, sed kiel la senpova spektanto de sia kadukiĝo aŭ kiel la fervora instrumento de sia malmuntado.
La krizo de la demokratia legitimeco en Eŭropo hodiaŭ estas do samtempe la fakto ke la naciŝtatoj havas jam nek la rimedojn nek la volon defendi aŭ renovigi la “socialan kontrakton” kaj la fakto ke la instancoj de la Eŭropa Unio havas nenian inklinon serĉi la formojn kaj enhavojn de sociala civitaneco sur pli alta nivelo — escepte se iun tagon ili estas devigataj al tio de ribelo de la loĝantaroj, aŭ de la ekkonscio pri la politikaj kaj moralaj danĝeroj por Eŭropo pro la kunefikoj de diktatoreco “desupra” fare de la financmerkatoj kaj de kontraŭpolitika malkontento nutrata “malsupre” de la provizoreco de la vivkondiĉoj, la malestimo al la laboro kaj la forrabo de la perspektivoj de estonteco.
Sed la priskribo de tiu sakstrato enhavas ankaŭ kelkajn lecionojn, eĉ tre hazardaj, pri la rimedoj eliri ĝin. Kiom ajn estas la daŭro kaj la amaro de la maltrafitaj okazoj, oni povas esperi ke la pesimismo de la sperto ne komplete neniigas la resursojn de la imagado — kiuj rezultas ankaŭ el pli bona kompreno de la faktoj. Enkonduki demokratiajn elementojn en la komunumajn instituciojn estus jam kontraŭpezo al la okazanta “konservativa revolucio”.* Sed tio ne liveras siajn proprajn politikajn kondiĉojn. Tiuj venos nur el samtempa ekpuŝo de la publikaj opinioj favore al returno de la eŭropaj prioritatoj, kiuj antaŭrangigas la dungon, la ensociigon de la junaj generacioj, la malgrandigon de la malegalecoj kaj la justan dividon de la impostaj ŝarĝoj por la financaj profitoj. Kaj tiu ekpuŝo okazos nur se la sociaj movadoj aŭ la moralaj “indignoj”, irantaj trans la limoj, sufiĉe fortigas sin por starigi dialektikon de potenco kaj de opozicio en la tuta eŭropa socio. La “kontraŭdemokratio” devas helpi la demokration.*
TIU ĈI legitimeco de la eŭropa konstruado ne dekreteblas aŭ eĉ inventeblas per jura argumentado. Ĝi povas rezulti nur tendence el tio ke Eŭropo fariĝas la celo kaj la kadro de la sociaj, ideologiaj, pasiaj, mallonge politikaj konfliktoj, kiuj koncernas ĝian propran estontecon. Paradokse, ĝuste kiam Eŭropo estos kontestata — eĉ perforte — jam ne nome de la pasinteco, kiun ĝi formetis, sed nome de la nuno, kiun ĝi dividas, kaj nome de la estonteco, kiun ĝi povas malfermi aŭ fermi, ĝi farigos daŭrema politika konstruaĵo. Eŭropo kapabla regi sin mem estas sendube Eŭropo demokratia anstataŭ Eŭropo oligarĥia kaj teĥnokrata. Sed Eŭropo demokratia ne estas la esprimo de demos abstrakta: ĝi estas Eŭropo en kiu la popolaj luktoj svarmas kaj baras la konfiskadon de la decidpovo.
Rezisti al la maldemokratiigo ne sufiĉas pro kristaligi historian gvidmanieron, sed estas nepra kondiĉo por “refari” Eŭropon.
La krizo de la aktuala Eŭropo, volonte kvalifikata ekzistograva ĉar ĝi alfrontigas siajn civitanojn al radikalaj decidoj kaj fine al “esti aŭ ne esti”, estis sendube preparita de la fakto ke ĝiaj institucioj kaj ĝiaj potencoj estis sisteme malekvilibrigitaj malfavore al la eblecoj de partopreno de la popoloj en ilia propra historio. Sed kio rapidigis ĝin, estas la fakto ke ĝi intence ekfunkciis ne kiel spaco de solidareco inter siaj membroj kaj de iniciato kontraŭ la riskoj de la tutmondigo, sed kiel instrumento de penetrado de la tutmonda konkurenco en la eŭropan spacon, kun malpermeso transigi rimedojn inter teritorioj* kaj malfavorante komunumajn entreprenojn, rifuzante ĉian “dealtan” harmoniigon de la rajtoj kaj vivniveloj, farante ĉiun ŝtaton ebla predanto de siaj najbaroj.
El tia memdetrua spiralo evidente ne eblas eliri per tio ke oni anstataŭigas unu konkurencon per alia — ekzemple al la konkurenco per salajroj, per impostreĝimoj kaj per interezkvoto de pruntoj substitui konkurencon per devaluto, kiel proponas certaj adeptoj de la reveno al naciaj valutoj.* Eblas eliri el ĝi nur per la invento kaj obstina proponado de alia Eŭropo ol tiu de la bankistoj, de la teĥnokratoj kaj de la politikaj rentuloj. Eŭropo de konflikto inter antitezaj socimodeloj, kaj ne inter nacioj serĉantaj sian perditan identecon. Eŭropo alimondigisma kapabla inventi por si mem kaj proponi al la mondo revoluciajn disvolvostrategiojn kaj etenditajn formojn de kolektiva partopreno — sed kapabla ankaŭ akcepti ilin kaj adapti ilin al sia propra uzado se hazarde ili estas proponitaj aliie. Eŭropo de la popoloj, tio signifas de la popolo kaj de la civitanoj kiuj konsistigas ĝin.
Etienne BALIBAR.