Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nigra pintlisto

LA MODERNA asekuro estas nedisigeble ligita kun la reasekuro — la “asekuro de la asekuristoj” —, kiu sekvas ĝin kvazaŭ ĝia ombro.* Tiu ekzistas por la asekuristoj por ŝirmi sin kontraŭ riskoj, kiujn ili taksas gravaj kaj por kiuj ili kontraktas asekuron pri la asekuroj. La meĥanismo estas la sama kiel en la pli malalta grado: la asekuristo pagas asekurpagon al la reasekuristo, kiu pagas al li kompensaĵojn en kazo de katastrofo. Tiujn asekurpagojn la reasekuristo plej ofte investas en financajn obligaciojn, kies profitoj servas por pagi la kompensaĵojn al la asekuristoj. Tiel la reasekuristoj troviĝas ekde la 19-a jarcento en la unuaj lokoj de la internacia financo. La sektoro — hodiaŭ dominata de la kompanioj Munich Re (fondita en la jaro 1880) kaj Swiss Re (kreita en 1863) — aperis post incendioj kiuj detruis plurajn grandajn urbojn. En la jaro 1842, Hamburgo estis la viktimo de la flamoj; la germanaj asekuristoj troviĝis tiam en situacio de bankroto, kaj la reasekuro naskiĝis.

* Vd la artikolon de Razmig Keucheyan: Klimataj katastrofoj borse notataj. Kiam la financo interesiĝas pri la naturo.

Pluraj tipoj de riskoj lastatempe transformegis la sektoron: la terorismo, la teĥnologiaj riskoj kaj la plioftiĝo de naturkatastrofoj — ĉefe pro la klimata ŝanĝiĝo — kun ĉiam pli altaj kostoj. Swiss Re produktas tre kompletajn jarajn donitaĵojn, en la revuo titolita Sigma, pri la amplekso de la homaj kaj materiaj damaĝoj, kiuj rezultas el tio.* La sumoj koncernas ĉefe la asekuritajn havaĵojn, per aliaj vortoj la sumoj, kiujn la asekuristoj kaj reasekuristoj pagis al siaj klientoj. Nu, en la evolulandoj nur 3 elcentoj de la perditaj havaĵoj estas asekuritaj, kontraŭ pli ol 40 elcentoj en la evoluintaj landoj.*

* Kp www.swissre.com/sigma kaj pli speciale “Catastrophes naturelles et techniques en 2011”, Sigma, n-ro 2, Zuriko, 2012. La sekvantaj donitaĵoj estas prenitaj el tiu numero.
* “Adaptation to climate change. Linking disaster risk reduction and insurance”, United Nations International Strategy for Disaster Reduction Secretariat (UNISDR), Ĝenevo, 2009.

Kun 75 miliardoj da dolaroj la uragano Katrina, kiu furiozis en la regiono de Nov-Orleano en la jaro 2005, montriĝas ĝis nun la plej kosta epizodo de la historio pri asekuritaj damaĝoj ekde 1970 — kiam tiaj donitaĵoj ekkolektiĝis. La fakturo montriĝas eĉ pli alta, se oni konsideras la neasekuritajn havaĵojn. Poste sekvas la tertremo kun cunamo en Japanio en la jaro 2011 (35 miliardoj) — kiu kaŭzis ankaŭ la atomkatastrofon de Fukuŝimo* — la uragano Andrews de 1992 en Usono (25 miliardoj) kaj la teroristaj atencoj de la 11-a de septembro 2001 (24 miliardoj). Tiu 11-a de septembro estas la plej multekosta evento, kiun Swiss Re kvalifikas kiel “teĥnika”, do, sen rilato al naturfenomeno.

* Vd pri tiu la originale en Esperanto verkitan libron de Jasuo Hori: Tertrema katastrofo de Japanio. Taglibro. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, 165 paĝoj, ISBN 978-2-918300-56-4.

En Francio, en 2003, jaro de varmego, la kunmetitaj kostoj de la naturkatastrofoj estis pli ol 2 miliardoj da eŭroj, rekordo por la lando. Dum la lastaj dudek jaroj la ĉefa naturrisko estis la inundoj, sekvataj de sekeco. Inter la dudek kvin plej kostaj katastrofoj de la periodo 1970-2010, pli ol la duono okazis post 2001. La nombro de uraganoj de la kategorio 4 aŭ 5 duobliĝis en tridek kvin jaroj (ĉe tio 5 estas la maksimuma ventforto).

Tiaj eventoj povas kaŭzi altan materian koston, sed malaltan homan koston, kaj inverse. La plej mortigaj estas la ventegoj kaj la inundoj kaŭzitaj en 1970 de la ciklono Bhola en Bangladeŝo (tiam ankoraŭ Orienta Pakistano) kaj en la barata ŝtato Bengalo, kiuj kaŭzis proksimume tricent mil viktimojn. En tria pozicio troviĝas la tertremo en Haitio en 2010, kun ducent dudek du mil mortintoj. La eŭropaj varmego kaj sekeco de 2003, kiuj kaŭzis la morton de tridek kvin mil homoj, estas en la dekdua pozicio. Tiu estas cetere la unua registriĝo en la listo pri Eŭropo, dum tiu ĉi okupas kun Usono la plej altan lokon en la tabelo pri la finance plej kostaj katastrofoj. Tio pruvas — se tio ankoraŭ necesus — la efikon de la ekonomia disvolviĝo pri la nombro de mortintoj en tiaj situacioj.

Por la jaro 2011 — la lasta pri kiu nombroj disponeblas — Swiss Re nombris tricent dudek kvin katastrofojn, el kiuj sepdek kvin estas “naturaj” kaj cent kvindek “teĥnikaj”. Inter tiuj lastaj la reasekuristo taksis saĝa inkludi ... la “araban printempon”.

Razmig KEUCHEYAN.