Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kvin jarojn post kiam ili venkis la gerilon de la Tigroj de liberiĝo de Eelam (LTTE), la armeo kaj la registaro de Sri-Lanko komencis ripari la batalzonojn. La urboj reviviĝas. Sed, sen vera repaciĝo nek politika reformo, la lando restas dividita inter la sinhala plimulto kaj la tamila malplimulto. Grandiĝas frustro kaj kolero aŭdiĝas, aparte en la Nordo.
Reprenita de la registara armeo en januaro 2009, la urbo Kilinochchi, en la nordo de Sri-Lanko, restis dum pli ol dudek jaroj la “ĉefurbo” de la Tigroj de Liberiĝo de la Tamila Eelam (LTTE). La sendependista gerilo transformis ĝin en montro-fenestron de sia kvazaŭ-ŝtato, kun ministrejoj kun tigraj bildoj kaj eĉ “policistoj” punantaj la tro rapidajn aŭtomobilistojn. Tiu ŝajniga normaleco ne povas tamen forgesigi al la malmultaj vizitantoj la person-kulton al la ĉefo de la Tigroj, Velupillai Prabhakaran, mortigita dum la lastaj bataloj de majo 2009, nek la grandan proporcion de soldat-infanoj en la vicoj de la “liberigantoj”.*.
De nun Kilinochchi plu estas montrofenestro, sed de la venkintoj de la interna milito. La prezidanto de la respubliko Mahinda Rajapaksa, kies armeo ekstermis la LTTE, volas transformi ĝin en modelon por la nordo de Sri-Lanko, oficiale “liberigita de terorismo”. “Bonvenon en Kilinochchi, urbo de paco, de espero kaj de harmonio”, proklamas paneloj en la angla lingvo. Kvankam ruinoj kun multaj pafspuroj ankoraŭ videblas tie kaj tie ĉi, ŝajne-normala vivo regas tie. La ŝoseo A9 aspektas tute nova. La fervojo, interrrompita dum du jardekoj, ligas la urbon al la granda urbo Vavuniya en duonhoro. Malaperis plejparto de la kontrol-punktoj, same kiel la min-kampoj. Naskiĝis komercejoj, hoteloj. Nur la akvo-rezervejo, viktimo de la lastaj bataloj, restas falinte. La impresa restaĵo ŝajnas dediĉita al atesti: “Neniam plu detruoj!”, oni povas legi sur panelo apud la ruinaĵoj.
Oficiro de paraŝutistoj akceptas nin por gvidata vizito. Li kondukas nin en trietaĝan konstruaĵon, kiu enhavas ludejon por infanoj kaj fontanon: “Bonvenon en la Harmoni-Centro, li anoncas. Vi vidos kiel feliĉaj estas la homoj en Kilinochchi, malgraŭ tio, kion diras la propagando de la tamila diasporo.” Tiu ĉi nombras ĉirkaŭ sepcent kvindek mil homojn, kiuj vivas ĉefe en Eŭropo kaj en Kanado.
Sur la ter-etaĝo, dekoj da tamilaj junulinoj, en uniformo, sekvas kursojn. Granda parto da ili estis soldatoj en la vicoj de la Tigroj, asertas la oficiro, kaj la armeo proponis al ili laboron. Oni poste prezentas al ni eksan kolonel-leŭtenanton, kiu batalis du jardekojn en la vicoj de la LTTE: “Mi komandis cent kvindek soldatojn. Dufoje monate, kun la aliaj oficiroj ni renkontis Prabhakaran por ricevi la ordonojn”, klarigas Naxpadan, 37-jara, kiu apogas sin sur artefaritan kruron kaj preferas ne diri sian familian nomon. Cirkaŭita de la malamikoj komence de 2009, li ne uzis la cianido-kapsulon, kiun ĉiu Tigro devis engluti kaze de kaptiĝo. “Mi kapitulacis, sufiĉis jam. En la militkaptitejo, la armeo proponis al mi profesian formadon de ĉarpentisto. Hodiaŭ mi perlaboras mian vivon. Mi havas pli bonajn eblecojn nun ol antaŭe kun la Tigroj. Miaj proksimuloj ne komprenas mian elekton. Sed mi havas tri infanojn, kiuj devas manĝi.”
En la etaĝoj, civilevestitaj armeanoj malantaŭ giĉetoj detale priskribas, kun fotoj kaj filmetoj, kiel ili disdonas al la loĝantaro profesian instruadon, retojn por fiŝado, bovinojn aŭ kokoso-plantidojn. Unu giĉeto akceptas la kandidatojn por elmigrado en la Golfo-landojn, kie du milionoj da sri-lankanoj jam laboras. Alia giĉeto akceptas la plendojn rilate la “malaperintojn”, viktimojn de ekstertribunalaj ekzekutoj. “La familioj de malaperintoj preferas veni ĉi tien ol al la policejo”, asertas juna civilvestita leŭtenanto. Laŭ sendependaj fontoj, la Harmony Center, kiu dependas de la ministrejo pri defendo, proponas monon al la familianoj de malaperintoj, por ke tiuj kvietiĝu. La formulado de la demandoj celas timigi la petantojn. Ekzemple: “Kiel vi povas aserti, ke ne estas la LTTE, kiuj mortigis vian filon? Kiel vi povas aserti, ke via filo aŭ filino estis rabita de armeanoj? Ĉu vi povas identigi la armeanojn, kiuj kaptis lin/ŝin?”
Daŭras la gvidata vizito. Ni sekvas la oficiron ĝis la orfejo de Senchcholai, ĉe la enirejo de la urbo. Cento da knabinetoj trankvile atendas nin en la halo. Tiam alvenas la direktoro de la orfejo, s-ro Kumaran Pathmanathan, kies irvojo povas mirigi... Batalanto sub la nomo “KP”, tiu sesdek-jarulo kun voĉo kaj rigardo strange mildaj, estis unu el la plej serĉataj homoj en la mondo. Kunfondinto de la LTTE, en 1976, li estis respondeculo pri la armilo-provizado dum tri jardekoj, kaj estis eĉ suspektata pri partopreno en la suicid-atenco, kiu mortigis la baratan ĉefministron Rajiv Gandhi en 1991. KP estis arestita en Malajzio en aŭgusto 2009, kaj transdonita al Sri-Lanko. Liberigita en oktobro 2012, li de post tiam mastrumas tiun orfejon destinatan al la viktimoj de la bataloj, kun la favoro de la centra registaro bazita en la landa ĉefurbo, Kolombo. Nia gvidanto ĝentile salutas la eksan malamikon, antaŭ ol lasi nin solaj.
Kun la financa subteno — volonta aŭ trudata — de la diasporo*, kun sia ŝiparo kaj siaj fortikaj rilatoj en sud-orienta Azio, KP montriĝis tre lerta por armigi la LTTE en la tempo de la ribelo. En marto 2007, la registaraj trupoj eĉ havis la surprizon esti bombataj de militaviadiloj je la koloroj de la Tigroj. Ĉi tiuj restos en la historio, kiel la unua gerilo, kiu disponas pri aviad-armiloj. Kiam oni demandas al la eksa loĝistikisto kiel li realigis ĉi tiun eksterordinaraĵon, li modest-miene respondas: “Ni malmuntis la aparatojn por transporti ilin en konteneroj.” Kia homo estis Prabhakaran, la ĉefo de la LTTE? “Private, li povis esti simpatia. Sed li aŭskultis nur sin mem kaj neniu aŭdacis kontraŭdiri lin: tro danĝere.” Kiel li analizas la malvenkon de la Tigroj, longtempe perceptitaj kiel nevenkeblaj? “Post la 11-a de septembro 2001, Prabhakaran ne komprenis, ke la mondo ŝanĝiĝis. La LTTE estus devintaj evolui; estintus necese intertrakti.”
Malgraŭ promesplena batalĉeso en februaro 2002, la LTTE, konvinkitaj pri sia militista supereco, restis sur sia ekstrema pozicio, defendante la kreadon de ŝtato sub ilia aŭtoritato en la nordo kaj oriento de la lando. Neakceptebla por Kolombo, kiu finfine ekatakis. “Necesas iri antaŭen, konkludas KP. Ni nenion ricevis per la armiloj. Mi sentas min afliktita, tiom da homoj perdis sian vivon.” La maljuna gerilano konfidas, ke li rifuĝis en la hindua spiriteco. Al la tamila diasporo, kiu lin akuzas, ke li ŝanĝis sian opinion kaj partion, li respondas: “Ili ne konas la ĉi tiean situacion. Iuj kredas, ke Prabhakaran ankoraŭ vivas! Ili devas akcepti la realecon.” Sub-komprenata: la milito estas perdita, necesas adaptiĝi. KP aŭdacas kritikon kontraŭ la venkintoj: “La armeo okupas multe tro da agrokulturaj teroj. Tio kreas subpreman senton ĉe la tamiloj. Mi regule parolas pri tiu grava problemo al la militistoj kaj al la registaro.”
Ĉe la armea stabo, ni renkontas la mastron de la loko: la Ĝenerala Komandanto Sudantha Ranasinghe, ĉef-komandanto de la sri-lanka armeo en la regiono. La ejo estas vasta. En la ŝtuparo kondukanta al lia oficejo, du freskoj vid-al-vide staras. Sur la unua, la sinhala kavalerio atakas la britajn invadantojn en 1803. Sur la dua, la sri-lanka armeo dispremas la lastan bastionon de la Tigroj en majo 2009. La komparo estas klara. La Ĝenerala Komandanto Ranasinghe bedaŭras, ke Usono rifuzis lian vizopeton, same kiel al la aliaj gvidantoj akuzitaj pri militkrimoj*: “Tiuj akuzoj estas maljustaj. Rigardu ĉion, kion la armeo faras por la tamiloj: ni liberigis ilin el terorismo. Multaj nun laboras por ni, inkluzive eksaj Tigroj! Mi fieras pri nia agado por rerajtigi la eksajn soldat-infanojn. Kaj Usono ne plu devus doni lecionojn, post Guantanamo!”
Tiu altranga militisto tre mallerte pravigas iujn faktojn, kiel ekzemple la okupadon de agrokulturaj teroj fare de la armeo. “La homoj diras, ke estas ilia tero, sed ili ne povas pruvi ĝin, ĉar la teroristoj detruis la registrojn. Ni ne povas redoni terojn, aŭ kompensaĵojn, sen esti certaj pri la identeco de la proprietulo.” Kaj la nombro de militistoj estas, laŭ li “tri divizioj, tio estas ses mil homoj.” Ĉi tiu takso ne ŝajnas fidinda, ĉar unu divizio enhavas inter sep kaj naŭ mil homojn... La Komandanto evitas respondi kiam oni demandas ĉu tiuj trupoj restos longe ĉi tie: “Kial ni devus foriri? Estas Sri-Lanko ĉi tie. Kaj ni ne malmobilizos: la sri-lanka soldato partoprenas la disvolvadon de sia lando.” Ĉie en la Nordo, la militistoj konstruas infrastrukturojn. Ili ankaŭ mastrumas restoraciojn, hotelojn, kaj eĉ farmojn, kun risko konkurenci la lokajn dungitojn kaj nutri iom pli la koleron de la loĝantoj.
Reveninte en la urbon, ni trovas du sesdek-jarajn tamilojn, kiuj konsentas atesti: “Ni ne timas, ĉar ni estas jam mortaj: tro da niaj proksimuloj estis mortigitaj. Kial tiom da militistoj, kiam la milito estas finita? Por kontroli nin! Tio ja estas okupado. Kiam kvin aŭ ses homoj kunvenas, civilvestitaj policanoj tuj intervenas.” Ili ridegas kiam oni elvokas la Harmony Center: “propagando! La granda plimulto de la homoj estas kontraŭ la registaro.” La ciferoj ja parolas: je la provincaj elektoj en septembro 2013, la tamilaj urboj Kilinochchi kaj Jaffna je pli ol 80% voĉdonis por la aŭtonomistoj de la Tamila Nacia Alianco (TNA). La du homoj ne kaŝas, ke ili preferis la Tigrojn ol la militistojn: “Ni ne diras, ke ĉio estis perfekta. La soldat-infanoj, tio estis hontinda. Sed ni sentis nin pli liberaj kun la LTTE ol kun la armeo hodiaŭ. Estis nia registaro.” Niaj atestantoj subite ĵetas maltrankvilan rigardon malantaŭ si: du junaj viroj spionas nin, klavumante siajn poŝtelefonojn. Ni finas la intervjuon.
Ni prenas nian aŭton kaj iras al la kamparo. For de spionaj rigardoj, ni pridemandas la loĝantojn de vilaĝeto. Iuj estas kriplaj. Ili rakontas kiel, en la lastaj bataloj, la armeo bombadis ilin ĉiuflanke. “Ni ĉiuj perdis parencojn.” Junulino ekploregas, rakontante, ke soldatoj montriĝis “tremalicaj” kun ŝi... “La registaro, asertas kamparano, promesis 50.000 rupiojn [290 eŭrojn] al ĉiu familio, sed ni ricevis nur 20.000 rupiojn [115 eŭrojn].La helpoj iras precipe al tiuj, kiuj konsentas kunlabori.” Defendantoj de la homrajtoj konfirmas tiujn dirojn. Same, la ŝoseoj “estas konstruitaj de sinhaloj, koleras la vilaĝanoj. Ĉiuokaze, ni ne posedas aŭtojn. Tiuj ŝoseoj utilas nur por venigi pli da soldatoj. Ni timas ilin, homoj malaperas”. Ili sentas sin okupita lando, kaj ankaŭ ili diras, ke ili preferis la LTTE: “Ne estis korupto, nek krimoj. Iliaj tribunaloj juste juĝis. La Tigroj fiksis la prezojn: unu kilogramo da rizo kostis 35 rupiojn, kontraŭ 80 aŭ 100 hodiaŭ. Virino povis iri nokte sur la strato sen danĝero.” Kaj pri la varbado de soldat-infanoj? “Ili volontulis!”, ili pretendas. La vilaĝanoj estas tiom amaraj, ke ili idealigas sian antaŭan vivon sub la aŭtoritato de la Tigroj...
Starigante marmorajn monumentojn je la gloro de la armeo, la registaraj soldatoj detruis la tombejojn de la Tigroj. “Hodiaŭ, niaj solaj tombejoj estas ĉi tiuj ruinaĵoj”, diras homo montrante reston de muro distruita de kugloj. Tiu elradikigo de la memoro ne helpos la registaron repaciĝi kun la loka loĝantaro. Fine, kaj precipe, tiuj vilaĝanoj ne komprenas, ke ilia voĉdono favore al la aŭtonomistoj de la TNA, ĉe la elektoj de la norda provinca konsilio, utilis al nenio: “La elektitoj de la TNA klarigis al ni, ke ili havas neniun povon, la registaro de Kolombo ĉion decidas. En la tempo de la LTTE, ne ekzistis balotoj, sed ne gravis, ĉar estis nia registaro...” Ĉiuj atestaĵoj diskrete kolektitaj en la nordo de la lando konfirmas ĉi tiujn timojn, afliktojn kaj nostalgiojn. Sur la marbordo, la fiŝistoj plendas ankaŭ pro enveno de sinhalaj konkurenculoj venintaj el la sudo, kaj eĉ pro ĉinaj fiŝkapto-ŝipegoj. En la oriento de la insulo, ĉe la limo de zonoj tamilaj kaj sinhalaj, la vilaĝanoj bedaŭras la amasan alvenon de sinhalaj kamparanoj, perceptitaj kiel “koloniantoj”. Ĝenerala sento pri senposediĝo aperas: “La sinhaloj povas ĉion fari, ni povas nenion fari.”
Ĉe la norda ekstremaĵo, la granda urbo Jaffna estis konkerita, perdita, kaj reprenita de la militantoj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. La historia lulilo de la tamila kulturo en Sri-Lanko ankoraŭ restas prisemita de ruinoj. Tamen la veturiloj estas pli kaj pli multnombraj kaj, tie aŭ tie ĉi, hoteloj malfermiĝis: la eksterlandanoj de la ne-registaraj organizaĵoj (NRO) lasis sian lokon al kelkaj turistoj. Policanoj kaj militistoj restas ĉiam same multnombraj, kvankam la baraĵoj malaperis. Malantaŭ sia malnovega skribotablo, la sekretario de la tamila federacia partio (Ilankai Tamil Arasu Kachchi — ITAK), unu el la ĉefaj partoj de la TNA, s-ro Xivoi Kulanayagan, esprimas sian frustriĝon: “La tamiloj donis al ni sian fidon por ke ni demokratie luktu por iliaj rajtoj: la TNA disponas pri tridek sidlokoj el tridek ok en la provinca konsilio. Sed ni povas nenion fari. La malmultajn prerogativojn, kiujn donis la 13-a amendo de la Konstitucio al la provinca konsilio, la guberniestro, nomumita de la respublika Prezidanto, ja donas al si mem. La loĝantoj tre koleras.” Vane la TNA postulas la malmilitistigon de la provincoj de Nordo kaj Oriento.
En la episkopejo ni renkontas la episkopon, lia Moŝto Thomas Savundaranayagam. De nia lasta vizito en 2010*, li ankoraŭ atendas novaĵojn de unu el siaj pastroj kaj lia asistanto, “malaperintaj” okaze de kontrolo en aŭgusto 2006... “La ŝtato devas kompreni, ke la norda provinca konsilio portas la voĉon de la popolo kaj ke ĝi devas doni al ĝi prerogativojn. Ĝi nenion faris por repacigi la loĝantojn de la lando. Tuj post la milito, la prezidanto estus povinta inviti ĉiujn sidiĝi ĉirkaŭ tablo. Estis maltrafita okazo. Anstataŭ tio, la registaro neas la aspirojn de la tamila popolo kaj reduktas la internan militon je “homhelpa operacio de lukto kontraŭ terorismo”.” En la longa daŭro, la situacio povas atingi danĝeran punkton. Fine de aprilo 2014, du elektitoj de la TNA publike deklaris, ke ili “luktos kun la tamila loĝantaro se la diktatora situacio pludaŭros”. Kelkajn tagojn antaŭe, en la duoninsulo Jaffna, tri tamiloj, akuzitaj pri “terorismo”, estis mortpafitaj de la armeo. Tio estas la plej grava incidento depost 2009.
En Kolombo, la defendantoj de la homrajtoj ankaŭ bedaŭras la foreston de repaĉiĝo-procezo: “La registaro volas kredi, ke la repaciĝo povas okazi per nura ekonomia evoluado, analizas s-ro Paikiasothy Saravanamuttu, direktoro de la Centro por la politikaj alternativoj (CPA). Sed oni ne konstruas pacon per betono. Pruvo de tio estas la rezulto de la provincaj balotoj: grandega sukceso de la TNA. La milito finiĝis, sed ne la konflikto, kies radikoj resendas al la rifuzo de la sinhala plimulto rekoni eĉ plej etan aŭtonomecon al la tamila malplimulto.”
Elektita en 2005, kaj reelektita en 2010, la prezidanto Rajapaksa ja kalkulas esti reelektita en 2015. Li restas populara ĉe la sinhaloj, kiuj rekonas lian decidan agadon kontraŭ “terorismo”. Por tiuj lastaj la apartismo de la tamiloj resumiĝas je la perforto de la LTTE: atencoj en busoj, trajnoj aŭ temploj, amasmurdoj de sinhalaj aŭ islamaj vilaĝanoj, militkaptitoj vivbruligitaj, murdoj de elektitoj aŭ de kiu ajn tamilo, kiu aŭdacas kritiki Prabhakaran... Ili ne komprenas la akuzojn pro militkrimoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). UN taksas, ke la bataloj kaŭzis pli ol cent mil mortojn inter 1972 kaj 2009, kaj “dekmilojn da” dum la fina sturmo en 2009 (Vd la artikolon Kolombo rifuzas ĉiun enketon*. Restoraciisto de la suda marbordo memorigas, ke “Kiam ili devis vojaĝi kune, gepatroj uzis malsamajn busojn, por ne fari siajn infanojn orfaj, en kazo de atenco. Dum dudek kvin jaroj, neniu helpis nin, la Okcidento ne interesiĝis pri tiu konflikto. Tro malproksima, tro komplika. Vi eĉ volis, ke ni intertraktu kun tiuj teroristoj. Kaj nun, kiam ni sukcesis ĉesigi tiun inferon, vi venas ĝeni nin?”
Direktoro de pacista asocio, la “nacia konsilio por paco” (National Peace Council, NPC), s-ro Jehan Perera analizas la popularecon de la prezidanto: “Por multaj sinhaloj, Rajapaksa defendas la suverenecon de la lando kontraŭ la minacoj interna — la tamila apartismo — kaj ekstera — la enmiksiĝo de la internacia komunumo. Enfermita en tiu malvirta cirklo, li flatas la sinhalan naciismon, sed tiu politiko forturnas de li la tamilan malplimulton kaj pliincitas la etnan konflikton.” S-ro Perera insistas pri la foresto de dialogo kaj repaciĝo: “Tamiloj kaj sinhaloj apudvivas en la ĉiutaga vivo. Sed ili ne parolas pri politiko. Aŭ pli ĝuste, la sinhalo parolos pri ĝi, kaj lia tamila amiko silentos por ne ofendi lin, aŭ eĉ esti suspektata pri simpatio al la LTTE kaj altiri al si problemojn.” Tamila intelektulino, iam mort-minacita de la Tigroj, konfidis al ni tiun anekdoton: “Post la milito, mia sinhala kuracistino diris al mi: “Vi devas estis tiom feliĉaj, ke ni liberigis vin de la terorismo.” Ŝi estis sincera, mi ne kuraĝis respondi al ŝi, ke la aferoj estis pli komplikaj.” Tiu foresto de dialogo malhelpas ĉiun agnoski siajn proprajn erarojn, kaj la motivojn de la alia, kaj ĝi malbone aŭguras por la estonto*.
La naciisma diskurso de la prezidanto havas alian funkcion: forgesigi la nepotismon kaj korupton de la reĝimo. La du fratoj de la prezidanto, Basil kaj Gotabhaya, estis respektive nomumitaj ministro de ekonomia disvolvado kaj ministro pri defendo kaj urba evoluado... Ĉiu eksterlanda helpo kaj ĉia kunlabor-projekto devas iri tra la ŝtato-buĝeto kaj ricevi aprobon de tiuj du ministroj. La amasa ĉina alportaĵo, laŭ formo de pruntoj kun alta interez-kvoto (inter 6 kaj 7% jare) restas malklara kaj “netravidebla”.
S-ro Rajapaksa kondutas aŭtoritatisme: “Li opinias, ke ĉar li havas mandaton de la popolo, li povas ignori la apartigon de la povoj”, analizas observanto. Enprizoniginte sian eksan stabestron, la generalo Sarth Fonseka, kiu volis okupiĝi pri politiko, li abolis la limon fiksitan je du prezidant-mandatoj, kaj limoĝis la prezidantinon de la plej alta Kortumo.
La porregistara gazetaro enhavas multajn insultojn — “perfiduloj”, “por-LTTE” — kontraŭ ĉiu malakorda voĉo. Ekstremdekstrulaj grupetoj, pilotataj de la ministrejo pri defendo, atakis preĝejojn, moskeojn kaj eĉ manifestacion de advokatoj. Ĵurnalistoj “malaperis” aŭ estis murditaj. En marto 2012, ministro, s-ro Mervyn Silva, promesis “rompi la ripojn” de defendantoj de la homrajtoj*. En novembro 2013, kritika sinhala intelektulino, Nimalka Fernando, estis mort-minacata dum populara elsendo de la publika radio. “La registaro ne lasos sin ŝanceli pro komplotoj internaj aŭ el eksterlando”, ankoraŭ laŭte diris s-ro Rajapaksa la 2-an de majo. La prezidanto mem estis, en sia frujunaĝo, arda defendanto de la homrajtoj...
Cédric GOUVERNEUR
1815. La insulo Cejlono, antaŭe dividita en du sinhalaj reĝlandoj kaj unu tamila, fariĝas regata de Britujo.
4-a de februaro 1948. Sendependiĝo.
1956. La sinhala plimulto (74%) trudas sian lingvon kaj privilegias sian religion, budhismo. La tamiloj (18% de la loĝantaro) postulas aŭtonomecon de la Nordo kaj Oriento.
22-a de majo 1972. Cejlono fariĝas la Demokrata Socialista Respubliko de Sri-Lanko.
1976. Kreado de la Tigroj de liberiĝo de la tamila Eelam (LTTE), kondukataj de Velupillai Prabhakaran.
Julio 1983. Kontraŭ-tamilaj pogromoj.
1987-1990. Interkonsento kun Barato: la barata armeo alfrontas la LTTE en Jaffna (en la nordo), Kolombo venkas ekstrem-maldekstran popolribelon en la sudo.
1991. Murdo de la barata ĉefministro Rajiv Gandhi fare de la LTTE.
1997-2001. La LTTE ekregadas la nordon kaj grandajn partojn de la oriento.
Februaro 2002. Batalĉeso subskribita sub egido de Norvegujo. Unu jaron poste, la LTTE forlasas la intertraktadon (aprilo 2003).
Novembro 2005. Elekto de la prezidanto Mahinda Rajapaksa.
Septembro 2007. Reakirinte la regadon de la oriento, la armeo ekatakas la LTTE en la nordo.
2-a de januaro 2009. Kilinochchi, la eksa “ĉefurbo” de la LTTE, pasas sub la regado de la armeo.
Majo 2009. Oficiala fino de la milito kaj morto de Prabhakaran. La lastaj bataloj laŭdire kaŭzis kvardek mil mortojn. Proksimume tricent mil tamilaj civiluloj estas enfermitaj en tendaroj kontrolataj de la armeo.
26-a de januaro 2010. S-ro Rajapaksa estas reelektita prezidanto kaj lia partio gajnas la parlamentajn elektojn, la 8-an de aprilo. Li starigas la srilankan Komisionon por Repaciĝo (en la angla: LLRC).
Julio 2010. Krizo kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN), sekve de la nomumo, la 22-an de junio, de ekspertiza kolegio pri la malrespekto al la fundamentaj homrajtoj.
8-a de novembro 2012. Gvidanto de la Tamila Kunordiga Komitato en Francujo, Nadarajah Mathinthiran, alinomita “Parithi”, estas murdita en Parizo (20-a kvartalo).
27-a de marto 2014. La Konsilio pri homrajtoj de UN voĉdonas rezolucion postulantan enketon pri la malobeoj al la fundamentaj homrajtoj, ĉe la du partioj, de 2002 ĝis 2009.