Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu s-ro Faure Gnassingbé estos kandidato al sia propra sukcedo okaze de la togolanda prezidanta elekto de 2015? Lia foriro estas unu el la temoj de la dialogo komencita meze de majo de ĉiuj politikaj partioj. Brulvunditaj de la mortigaj perfortaĵoj kaj la fraŭdoj, kiuj makulas la balotojn de kvardek jaroj, la oponantoj nun postulas garantiojn. Unuavice, la ĉeson de la franca subteno al la diktaturo.
EN TOGO, kiun Amnesty International antaŭe kvalifikis “Teroro-ŝtato”*”, franca ĵurnalisto kunsentas malprecizan ĝenatecon. Venante el lando, kiu subtenas de kvardek naŭ jaroj sangoverŝan reĝimon, la raportisto estas asociita al dubindaj profesiaj praktikoj. La korespondanto de la agentejo France-Presse (AFP) kaj la kunparolanto de la generalo Gnassingbé Eyadéma, kiu gvidis la landon de 1967 ĝis 2005, longtempe estis... s-ro Jean-Christophe Mitterrand, filo de la prezidanto François Mitterrand (1981-1995).
Ankoraŭ hodiaŭ, iuj kolegoj de la internaciaj amasinformiloj aŭ de afrikaj gazetoj gardis la kutimon veni preni sian “koverton” ĉe la prezidejo, kiel konfirmas iliaj vivkutimoj en Parizo. Francaj militistoj enkadrigas subpreman armeon, dum diplomatoj kaŭcias la balotojn kaj la murdojn.
Dum tridek naŭ jaroj, la generalo Eyadéma enkarnigis la diktarurojn de la Francafriko. Li konigis sin per sia kontribuo al la murdo de Sylvanus Olympio, unua elektita prezidanto de Togolando, la 13-an de januaro 1963*. Lia sukcedanto havas kiel nuran legitimecon, ke li estas filo de tia patro, kaj sekvas lian modelon. En 2005, la fraŭdata “elekto” de s-ro Faure Gnassingbé kaŭzis milon da mortoj inter la oponantoj kaj kvardek mil rifuĝintojn*.
En Lomé, en la ladurbo de la kvartalo Bé Alaglo, s-ino Akoko Agbezouhlon akceptas nin kun granda rideto kaj klarigas, en la mina lingvo, kiel ŝi vivas en flikita kabano. Tiu 36-jara virino lupagas 8.000 afrikajn frankojn (12 eŭrojn) monate por tio, kio similas al kaputa loĝejo, al memproklamita “kvartalestro”. “Ĉi tie ne estas senpaga kuracejo, kaj iuj publikaj lernejoj restas sen instruisto, ŝi rakontas. Mi estis devigata enskribi miajn infanojn en privata lernejo.” Por pagi la 50.000 afrikajn frankojn (76 eŭrojn) de la jara aliĝkotizo, ŝi faras etajn neregulajn laborojn, kiel ekzemple kudradon aŭ vendon de memkuiritaj pladoj, kiel akpan, tipe togolanda plado el maizo.
LOMEO, la ĉefurbo, kvazaŭ forlasita de preda registaro, havas nek urbestron, nek elektitojn! La loĝantoj de kvar el la plej vastaj kvartaloj vivas de pluraj monatoj kun piedoj en akvo, manke de urbaj aranĝoj por stabile teni la lagunon. Oni devas diri, ke oni konstruis sub la marnivelo, memorigas la loĝantoj, montrante sian zonon por indiki la nivelon de la lasta river-altiĝo. Tia estas la vivmaniero de la etpopolanoj de landoj kun preskaŭ sep milionoj da loĝantoj, klasita cent kvardek naŭa el cent sesdek kvar landoj laŭ la skalo de homa disvolveco*.
Okaze de la elektoj, la provizoraj rezultatoj — kiuj ĝenerale likas antaŭ la nuligoj, nepre sekvataj de subpremo — montras la kreskantan popularecon de la opoziciaj partioj. La loĝantaro de la suda parto de la ĉefurbo ŝajnas des pli favori la opozicion, ke la privilegiitoj de la reĝimo ofte afiŝas luksegan vivmanieron, loĝantaj en luksaj vilaoj rande de Atlantiko.
La aktuala historio de Togolando rakontas sinsekvon de nerealigitaj esperoj rilate demokratian transiron. Ĝis 1987, la lando estis regata de ununura ŝtat-partio*. Kvankam la reĝimo iom post iom malfermiĝis, la prezidanta klano sciis uzi perforton kaj organizi ĉiuspecan manipuladon por teni sin ĉe la regloko. Ne plu kalkuleblas la interkonsentoj, malfacilege ellaboritaj kun la opozicio, kaj senĉese malvalidigitaj de la regantoj sub la indiferenta rigardo de la “internacia komunumo”. Per tiu ludo, la oponantoj akceptas la riskon esti “ellogataj” kaj, miskreditigitaj, forlasas siajn principojn favore al personaj interesoj.
En novembro-decembro 1991, la fino de la malvarma milito malfermis demokratigo-eraon sur la kontinento. Nacia konferenco de la “vivaj fortoj” de la lando nomumis ĉefministro s-ron Josefo Kokou Koffigoh, eksan prezidanton de la asocio de advokatoj de Lomeo kaj fondinton de la Ligo por homrajtoj. Sed la trupoj de la generalo Eyadema rapide ĉesigis la eksperimenton, sieĝante dum du monatoj la ĉefministrejon. La franca ambasadoro Bruno Delaye provis mediacion sensukcese. Izolita, devigita kunlabori kaj poste demisii, s-ro Koffigoh konstatis, ke la partio de Eyadéma nuligis per sia perforto la esperojn de transigo. Ĉar la eksa ĉefministro alvokis al la fino de la ĝenerala striko decidita de la Kolektivo de la demokratia opozicio(KDO), tiu lasta publike kondamnis la sintenon de s-ro Koffigoh, konsiderata ambigua kaj fine tro “kunlaborema”.
Konfrontitaj al pli kaj pli rezoluta opozicio, la regantoj sukcesis ligi al si, iom ĥaose, famajn personecojn. S-ro Edem Kodjo, brila ekonomikisto, kaj s-ro Yawovi Agboyibo, advokato, estis ambaŭ esperoj por la opozicio. Sed ambaŭ estis ellogitaj, en 1994, de la generalo Eyadéma, kiu donis al ili ministeriajn postenojn. Fama figuro de la opozicio, s-ro Gilchrist Olympio, filo de la unua prezidanto, miskreditigis sin kunlaborante kun la reĝimo post 2010, kiam li estis la karisma gvidanto de tuta popolo. Renkontinte plurajn fojojn la prezidanton Gnassingbé, li konsentis partopreni registaron de Nacia Unueco. La tri kvaronoj de lia partio tiam forlasis lin por fondi la Aliancon Nacian por la Ŝanĝo (ANŜ), (ANC en la franca) — ja okulumo al la partio de Nelson Mandela. Intertraktadoj okazas inter la ĉefo de la ANŜ Jean-Pierre Fabre kaj la regantoj, cele “travideble” organizi la prezidantan elekton de 2015... Sed skeptikeco dominas. Kiam oni demandas s-ron Fabre pri la diktaturo, li ekkrias: “La filo estas eĉ pli malbona ol la patro!”
La forto de mafieca ŝtato kiel Togolando sidas ĉefe en ĝiaj milicoj. La ŝoktrupoj de la reĝimo, devenantaj el la Kabyé-etno, agas kontraŭleĝe, kaj kun granda aŭdaco*. Ĉiuj responsuloj de la opozicio aktivis en la tre viglaj naciaj organizaĵoj, inter kiuj la modela Togolanda Ligo de la Homrajtoj, kiu regule publikigas detalajn raportojn relajsatajn de okcidentaj asocioj*. La reĝimo timas tiun disvastigon en Eŭropon, kie ĝiaj subtenantoj povus finfine emociiĝi.
Sed la subtenoj de s-ro Gnassingbé montras strangan konstantecon. La belga eksa eŭropa Komisionano Louis Michel ja permesis al si, de Lomeo, vigle mallaŭdan paroladon kontraŭ s-ro Fabre*. Ĉu li superkontrolos la venontajn elektojn, kiel li ĵus faris ĉe la prezidanta elekto en Malio, kiel misin-estro de la “eŭropaj observantoj”? La Eyadéma-klano jam legitimigis antaŭajn elektojn fare de eminentaj internaciaj juristoj, interalie la franco Charles Debbasch*.
La togolanda socio organiziĝas. En Lomeo, lokaj komitatoj de civitanoj floras kaj memmastrumas sin eksterleĝe. En la kvartalo “sub la akvo”, Kangnikopé, tia komitato, spontana kaj konsistanta el volontuloj, provas lukti kontraŭ la perioda inundo, helpe de teramaso kaj pumpiloj. Ĝi ankaŭ zorgas pri la mezlernejo, futbal-tereno, kaj kovrita bazaro. Ĉiu ekprenas respondecon: la mankoj de la ŝtato fariĝas lernejo de paliativa demokratio.
Sed estas precipe la partioj, kiuj strukturas la loĝantaron. De preskaŭ kvar jaroj, la ANŜ de s-ro Fabre kunvenigas homamasojn, semajnfine sur la plaĝo de Lomeo kaj en la kvartaloj. Meze de februaro okazis en nordista kvartalo, plimulte loĝata de kabyé, granda publika kunveno. La pastroj, pastoroj kaj imamoj malfermas la kunvenon. Alterne en la lingvoj mina, kabyé aŭ kotokoli, la oratoroj sekvas unu la alian dum horoj, sub varmega suno. De monatoj, la aktivuloj ankaŭ atendas siajn respondeculojn en la kamparo, en la vilaĝoj, kun mirinda kolektiva konscio pri la kadukiĝo de la lando. Ili foje esprimiĝas kun mesiisma tono, retrovante la fervoron de la antaŭaj elektoj, kiuj ĉiuj finiĝis en sango.
La simbola ekzemplo de la nova opozicio venas de la mirinda Kolektivo “Ni savu Togolandon” (CST en la franca), gvidata de la karisma advokato Ajavon Zeus. Starigita en aprilo 2012, ĝi konsistas el naŭ organizaĵoj, inter kiuj pluraj estas defendantoj de homrajtoj, kaj ses politikaj partioj kaj movadoj. La kolektivo sukcesis kunigi cent mil homojn surstrate tiun jaron, por postuli justan balotan reformon kaj la “finon de despotismo”. La rezultoj restas miksitaj kaj nedeterminitaj, ĉar la akiritaj interkonsentoj estas preskaŭ tuj neataj de la regantoj. La CST publikigis detalan raporton pri la krima incendio de la bazaroj de Togolando* demonstranta, ke en januaro 2012 la homoj de la reĝimo plenumis tiujn krimojn, por akuzi kaj miskreditigi la opozicion.
Tiu stranga “politika neidentigita objekto”* uzas ĉiujn rimedojn: SMS, retmesaĝojn, afiŝojn, demonstraciojn, plendojn ĉe tribunalo, kunordigon de agado kun la diasporo. La modelo de la “arabaj revolucioj” estas eksplicite sekvata: la opozicio atendas, ke unu el la diktatoraj domenoj de la “Francafriko” falos. La fajrero eble venos baldaŭ de Burkina Faso, kie la prezidanto Blaise Compaoré estas kritikata de juristoj kaj de oponantoj, kiuj suspektas lin aranĝi por si kvaran prezidan mandaton, kio estas perforto al la Konstitucio. Aŭ eble de Kameruno, kie la manifestacioj kontraŭ Francujo multobliĝas. Aŭ ĉu estos de Gabono, kie la prezidanto Ali Bongo ne havas saman karismon kiel sia patro... Kaj kial ne de Togolando?
Ĉu la prezidanta elekto, kiu okazos en 2015, estigas okazon renversi la reĝimon? Principe, s-ro Gnassingbé ne plu estas elektebla. Sed la konstituci-juristo Debbasch esperas, ke li trovis juran solvon: ĉirkaŭiri la malpermeson, modifante la nomon de la prezidanta partio. Sufiĉus ŝanĝi la nomon, kaj jen ...
TEORIE, lokaj elektoj, kiuj ebligos al la opozicio mezuri sian influon, devus okazi antaŭe. Sed nenio pretas: nek la listoj, nek la Nacia Sendependa Elekta Komisiono (CENI en la franca), nek la reguloj pri financado de la kampanjoj. La interkonsentoj subskribitaj kun la partioj jam ne estas respektataj. La balotaj teritorio-disdividoj ne estis refaritaj, dum la establitaj distriktoj estas sur sociaj kaj klanaj bazoj, favoraj al la reganta partio.
Se la balotreguloj ne estos reviziataj, nur unusola kandidatiĝo de la opozicio — logike tiu de s-ro Fabre, gvidanto de la ANŜ — ebligos ties sukceson. Sed ekzistas aliaj kandidatiĝoj, kiel tiu de la trockista aktivulo Claude Améganvi por la Partio de la laboristoj, tiu de la bunta Alianco, kaj precipe tiu de la eksa ĉefministro Agbéyomé Kodjo (2000-2002), fariĝinte antaŭ nelonge firma opoziciulo. Fronte al ili, la “elektaj teknikoj” de la diktaturo preciziĝas: nova kandidatiĝo de s-ro Gnassingbé, korupto de la opozicio kaj ties divido per la fordungo de famuloj, ĉantaĝa priŝtelo de la investistoj por financi la elektojn, luksaj kontraktoj kun tre parizaj komunik-agentejoj, kiel Euro RSCG en 1998 kaj en 2003.
Nova fakto: la togolanda armeo, kiu kutimas sange subpremi la kontestadon de la fraŭdaj elektoj, ŝajnas nun malpli sekura. La maljustega proceso kontraŭ “Kpatcha”, duon-frato de s-ro Gnassingbé, akuzita pri perfidego kaj torturita, dividis la armeon, laŭ militistoj, kiuj preferas resti diskretaj. Sed, en Lomeo, oni pensas, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ke Francujo finfine ja tion rimarkos. Ĉar, duon-jarcenton post la sendependiĝoj, la elektoj de Togolando fine decidiĝas en Parizo. Jes ja, la neformala “kvinopo” en Lomeo, konsistanta el reprezentantoj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Evoluado (PNUD en la franca), de la Eŭropa Unio, de la ambasadoroj de Germanujo (eksa koloniinto, same kiel Francujo), de Usono kaj de Francujo, povus plilongigi la marasmon, serĉante ambiguajn kaj nefidindajn kompromisojn inter la reĝimo kaj la demokrata opozicio.
En 2015, necesos do gvati la konsilojn donitajn al la prezidanto François Hollande kaj al lia ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius, fare de la “Afrika Direktoro” de tiu ministrejo, s -ro Jean-Christophe Belliard, kaj la du konsilantoj de la prezidejo, s-ino Hélène Le Gal kaj s-ro Thomas Mélonio. Ĉar, per sia milita aktivismo en Malio kaj en Centr-Afrika Respubliko, Francujo verŝajne trovis manieron iom plilongigi sian kuratorecon.
Michel GALY