Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Jen rimedo trudi politikojn rifuzitajn de la popoloj

Nek paŭzo nek duboj por la probatalantoj de federacia Eŭropo

Nek la ekonomia stagnado de la Unio, nek la foresto de sendependa diplomatia vidado senkuraĝigas la eŭropajn federaciistojn. Male: ju malpli ilia projekto, perceptata kiel teknokrata kaj elitisma, trafas popolan konsenton, des pli ili strebas ĝin antaŭenigi, diskrete sed devige, sen ebleco retroiri. Jardekojn post jardekoj, la “konkretaj realigoj” de la federaciistoj fariĝis tiom da faktoj pri kiuj ne eblas plu diskuti.

APUD LA Panteono en Romo, s-ro Mario Monti ĝentile akceptas nin en sia oficejo de vivdaŭra senatano de la itala Parlamento. Li enkorpigas tiun spertan eliton, kiu regas en Eŭropo nome de la ekonomiaj leĝoj. Laŭvice eŭropa Komisionano, konsilisto de Goldman Sachs-banko, prezidanto de la pensfabriko Bruegel, tiu, kiun oni kromnomas “il Professore” ankaŭ okupis en sia lando la funkcion de prezidanto de la ministraro, taskita inter novembro 2011 kaj aprilo 2013 gvidi “teknikan registaron” celantan trankviligi la financajn merkatojn meze de la mona krizo.

Kion li opinias pri la projekto de federacia Eŭropo, tio estas, eŭropa ŝtato federanta siajn membro-ŝtatojn? “Se mi devus kvalifiki mian pozicion, mi dirus, ke mi konsideras federaciismon, do la federacian Eŭropon, kiel polusan stelon, altan referenc-punkton, kiu laŭ mi gvidu la konkretan kaj politikan agadon, sed pragmate kaj laŭgrade.” Pragmate, ĉar, laŭ s-ro Monti, se kelkaj politikoj povus esti pli centrigitaj je la eŭropa nivelo, aliaj pli bone funkcias ĉe la malpli altaj niveloj. Li citas kiel ekzemplon la konkurenc-politikon, mastrumatan de la Komisiono, kies aŭtoritaton li kontribuis plifortigi, malcentralizante samtempe ĝian aplikadon. Necesas ankaŭ esti pragmata: ja “se oni klare afiŝas la celon de vera federaciismo, iuj dirus de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, oni riskas perdi la subtenon de tiuj, kiuj konsentus antaŭeniri, sed ne ĝis tiu grado”.

Ĉi tiu modera tono konvenas al ŝtat-respondeculo. Ĝi ankaŭ respondas al ofta inklino ĉe la eŭropo-subtenantoj. La termino “federaciisto” estas ambigua, povas esti diverse interpretita kaj estas okazo de debatoj en landoj kiel Francujo, kaj (eĉ pli) Britujo. Apenaŭ estinte nomumita nova prezidanto de la Komisiono, meze de julio 2014, s-ro Jean-Claude Juncker tiel tuj certigis al la britaj konservativuloj, ke li ne volas havi “Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo*

* Reuters, 8-a de julio 2014.

En Bruselo, la gvidantoj uzas la terminon troŝpareme, kaj scias, ke eblas esti federaciisto sen laŭte anonci tion. “Mi ne estas federaciisto pro religio, precizigas la centrista eŭropa deputitino Sylvie Goulard. Mi preferas eviti kaptilajn diskutojn tiutemajn. Prefere oni eliru el la enhavo, demandu sin, kion oni volas fari kune en Eŭropo, kaj inventu la institucian sistemon, kiu plej bone konvenas.” Kondiĉe tamen memori tion, kion tiu eksa altfunkciulino nomas “la evoluo de la mondo”, kiu malfortigas la publikan potencon de la malnovaj ŝtatoj de la kontinento. “Ni bezonas ŝanĝi la registar-skalon kaj ne daŭrigi kun la limoj kaj rivalecoj de la naci-ŝtatoj”, ŝi klarigas. “Necesas, ke Eŭropo aŭdigu unu voĉon se ĝi volas pezi en la mondo, fronte al Ĉinujo kaj Barato”.

La kanzono estas konata, ripetata de la opini-farantoj de jardekoj. Kun tre relativa sukceso ĉe la loĝantaroj, se taksi laŭ la forta sindeteno (57,42%), kiu markis la eŭropajn elektojn de 2014 kaj la sukceso de la kontraŭeŭropaj partioj — Partio por sendependo de Britujo (UKIP), la Nacia Fronto en Francujo kaj la 5-stela Movado (M5S) en Italujo.

Sed tiuj, kiuj imagas la federaciistojn senkuraĝigitaj de tiuj baloto-rezultoj malbone konas ilin. La seninteresiĝo de la civitanoj, preskaŭ nedisigebla de la eŭropa konstruado, ne surprizas ilin, nek vere maltrankviligas ilin. “La granda problemo ne estas la kontraŭ-eŭropistoj, klarigas s-ino Emma Bonino, eksa eŭropa komisionano kaj eksa itala ministro pri eksteraj aferoj. Estas la indiferentuloj, la eŭrop-apatiuloj, kiuj formas la plimulton. Ilin ja ni devas revenigi al Eŭropo. Tio, kio zorgigas min, estas la timemo de la respondoj de la eŭropo-subtenantoj. Necesas defendi la Union, kaj eĉ akcepti la neceson iri plu antaŭen en la integradon.” S-ino Bonino tiel proponas “malpezan federacion ĉirkaŭ kelkaj ŝlosilaj sektoroj (eksteraj aferoj, defendo, esploro), sed ne “Super-Ŝtaton”. La vojirado de tiu “ĉiam pli intimaunio” promesita de la traktatoj estas ja serpentuma.

Post la dua mondmilito, la federaciistoj imagas fondi novan politikan ordon en nova socio. Morala forto animas aktivulojn kiuj, kiel la italo Altiero Spinelli, suferis la turmenton de faŝismo kaj enkadrigas sian agadon en la kontinueco de la Rezistado. Por Spinelli kaj Ernesto Rossi, kunaŭtoroj de la fama manifesto “Por libera kaj unuiĝinta Eŭropo”, redaktita en 1941, dum ekzilado sur la insulo Ventotene, la nacio estas senhelpe asociita al naciismo kaj al milito; ties rekonsidero do malfortigus la reakciajn fortojn de la socio. Spinelli ankaŭ fondis en Italujo la Movimento federalista europeo (MFE), kiu aliĝas al transnacia asocio, la Union européenne des fédérallistes (UEF), fondita en 1946.

Influi la decidantojn

SED NE ĈIUJ aspiras al grandega ŝanĝo, kiu necesigus novan institucian federacian kadron. Aliaj tendencoj, privilegiante la vojon de interŝtata kunlaborado (United Europe Movement, de Winston Churchill) aŭ tiun de la merkato (Eŭropa ligo de ekonomia kunlaboro, de Paul Van Zeeland), pretendas desegni la estonton de la kontinento. La eŭropa afero kristaligas malsamajn atendojn kaj tiel povas kunigi maldekstrajn same kiel dekstrajn homojn — kun varia sukceso laŭ la landoj kaj ties rilato al la naci-ŝtato.

Kun la malvarma milito venas tempo de la unuaj elreviĝoj*. Ĝuante la subtenon de Usono, la ĉefaj federaciistaj organizaĵoj, inter kiuj la Eŭropa Movado (Mouvement européen), fondita en 1948 por tegmenti la diversajn eŭropo-subtenantajn strukturojn, nerezisteble inklinas al la okcidenta flanko — kaj konsekvence al la establita ordo. Iom post iom, la eŭropa konstruado uzas la vojon, ne de “tuta konstruado”, sed de “konkretaj realigaĵoj kreantaj unue faktan solidarecon”, laŭ la fama formulo de Robert Schuman en ties deklaracio de la 9-a de majo 1950, enkonduko al la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) kreita en 1952. La projekto de Eŭropa Politika Komunumo, subtenata de la federaciistoj, estas fine forlasita, samtempe kiel tiu de Eŭropa Defendo Komunumo, rifuzita en aŭgusto 1954 fare de la francaj parlamentanoj.

* Bertrand Vayssière, Vers une Europe fédérale? Les espoirs et les actions fédéralistes au sortir de la seconde guerre mondiale, Peter Lang, Bruselo, 2006.

Pragmata vojo ekaperas, pli proksima de la planoj de Jean Monnet, kiu, por antaŭeniri al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, fidas pli la agadon de kleraj malplimultoj ol la demokratiajn decidojn. Ne kapablante ŝanĝi la politikajn naciajn ludojn, la eŭrop-favoraj rondoj akompanas pli ol impulsas la antaŭenpaŝojn de la eŭropa integriĝo plenumitajn de ŝtatestroj kaj registarestroj. Ne povante naski popolajn mobilizojn, ili dividas sian tempon inter eduka laboro al la publika opinio kaj influado al la decidantoj. Samtempe kiel la Unio progresas, la dividoj malfortiĝas, kaj paciĝas la teoriaj debatoj.

Ekde tiam, la eŭropsubtenantaj organizaĵoj provas ĉefe vivigi transnacian publikan spacon. Malavare financataj de la eŭropaj institucioj aŭ de la naciaj institucioj, ili aktive relajsas la diskursojn kaj agojn de la Unio ĉe difinitaj publikoj, kiel ekzemple la studentoj. Iuj grupoj formitaj post la milito restas aktivaj. Tiel, la UEF anoncas tridek mil aliĝantojn apartenantajn al strukturoj situantaj en dudeko da landoj. La Internacia Eŭropa Movado konsistigas platformon arigantan tridek ok naciajn asociojn (inter kiuj la Mouvement Européen France, kun du mil okcent membroj en 2013) kaj tridek tri internaciajn asociojn (inter kiuj la Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj (EKS)). Inter ĝiaj lastaj iniciatoj estas Eŭropo Plus, kiu asociigas tutan aron da neregistaraj organizaĵoj. “Publika spaco por travidebla kaj inkluziva debato, kreita de kaj por la civila socio, por koncepti regeneradon de la eŭropa projekto”, Eŭropo Plus volas “strebi relanĉi kaj fortigi la eŭropan debaton kaj la dialogon inter la civila socio kaj institucioj malfermaj kaj respondecaj” — tia ĵargono estas ofta en Bruselo.

La Spinelli-grupo estis lanĉita en 2010 por provi revigligi la federaciisman batalon, mobilizante eŭropajn deputitojn kaj diverspartiajn personecojn. Kvankam sufiĉe malbone redaktita, la manifesto “Ekstaru Eŭropo!”, publikigita en ses lingvoj fare de du ties animantoj, spegulas la mensostaton de tiu rondo. La ekologiisto Daniel Cohn-Bendit kaj la liberalulo Guy Verhofstadt tiel asertas kiel nediskuteblan la principon, ke: Eŭropo ne kulpas pro la malkontento, kiun ĝi inspiras. La “vera kaŭzo” de la krizo laŭ ili estas la rifuzo de la politikaj gvidantoj starigi federacian eŭropon, kiu ebligus laŭ ili savi la eŭrozonon kaj aperigi “potencan Eŭropon” sur la internacia scenejo*.

* Daniel Cohn-Bendit kaj Guy Verhofstadt, Debout l’Europe! Manifeste pour une révolution postnationale en Europe, Actes Sud — André Versaille, Arles — Bruselo, 2012.

Sed la leganto ne trovos precizigojn pri la konkreta formo de tiu revata Eŭropo: oni nur divenas, ke la Komisiono estus ĝia forta regpotenco, kun sia prezidanto elektita ĉu rekte de la civitanoj aŭ de la eŭropa Parlamento, kaj ke konstitucio-donanta asembleo estus kreata. Laŭ la aŭtoroj, la ŝtatestroj kaj registarestroj, por ne endanĝerigi la estontecon de la kontinento kaj “tiun de la planedo”, ne havas alian elekteblecon ol konduki siajn kuncivitanojn sur la vojo de “postnacia revolucio”: “Ne eblas kompromiso, diras la aŭtoroj. Aŭ ni elektas starigi federacian Eŭropon, la Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo, aŭ ni ĉiuj refalos en niajn naciismajn kutimajn agmanierojn”. Federismo aŭ morto!

Pli ol tiuj grupoj aŭ la eŭropaj partioj — kiuj, plejparte restas malplenaj ŝeloj-, la pens-fabrikoj elfaras la eŭropan debaton. Per siaj orientigaj notoj (policy briefs) kaj raportoj destinitaj al la publikaj decidantoj, ili diskutas — prefere en la angla — pri la politiko de la Unio. Tie floradas la fakuloj ŝatataj de la Komisiono kaj de la ĵurnalistoj. Bruegel, Centre for European Policy Studies (CEPS), Friends of Europe (FOE), en Bruselo; Centre for European Reform (CER) kaj Nia Eŭropo, en Londono aŭ Parizo: ĉiuj disponas pri konsiderindaj esplor-teamoj kaj rimedoj.

La CEPS, ekzemple, havas sesdek esploristojn kaj helpesploristojn, kaj anoncas enspezojn de 7,6 milionoj da eŭroj en 2013, kontraŭ kvardek kvin esploristoj kaj 3,9 milionoj da eŭroj por Bruegel. La mono venas de projekto-alvokoj de la eŭropaj institucioj, de kontribuoj de ŝtatoj aŭ grandaj entreprenoj. Aŭ de influhavaj patronoj: la vicgrafo Etienne Davignon prezidas la FOE; s-ro Jean-Claude Trichet, eksprezidanto de la Eŭropa Centra Banko, prezidas Bruegel.

Preter siaj eventualaj malkonsentoj, aktivuloj, fakuloj kaj politikaj agantoj engaĝitaj en tiuj strukturoj, kiuj enloĝas la bruselan mikrokosmon, kundividas la konvinkon, ke la eŭropa konstruado devas pluiri, kaj ke tiu konsidero dominas ĉiujn aliajn. Sed tia certeco ne sufiĉas por kaŝi la diplomatiajn diverĝojn, kiuj malhelpas Eŭropon paroli “unuvoĉe” okaze de la internaciaj konfliktoj aŭ krizoj en najbaraj landoj, kaj malhelpas eĉ pli malaperigi la barilojn de la lingvo, de la kulturo, kaj transpasi la disdividon de la politikaj vivoj de ĉiu lando, kontraŭ kiu kolizias la aspiro al transnacia demokratio.

Sed kia demokratio do proponas Bruselo? La antaŭnelonga elekto de s- ro Juncker kiel prezidanto de la Komisiono prilumas la kontribuon de la eŭropa Parlamento al la formado de la “ĝenerala intereso”. La kandidatiĝo de la konservativa eks-ĉefministro de Luksemburgo — imposta paradizo de la Unio — kaj eksa prezidanto de la Eŭrogrupo, kiu gvidis la malabundo-politikojn, ricevis subtenon samtempe de la eŭropaj deputitoj kristan-demokratiaj (Eŭropa Popola Partio, EPP), social-demokratiaj (Progresema Alianco de socialistoj kaj demokratoj, S&D) kaj liberalaj (Alianco de la liberaluloj kaj demokatoj por Eŭropo, ALDE).

Ĉu tio donas argumentojn al la kritikantoj de la Unio, kiuj mallaŭdas la koluzion regantan tiun mondon? La eŭropa deputito Jo Leinen, prezidanto de la Eŭropa Movado, respondas, ne sen inciteco: “La grandaj eŭropaj partioj alianciĝis ja por firmigi la povon de la Parlamento en tiu nomumo. S-ro Juncker kondukis kampanjon: lia grupo, la EPP, estis la unua. Sed tio ne signifas, ke en la estontaj jaroj ni konsentos pri la aplikendaj politikoj.” Tiu vidpunkto estas kundividita, ankaŭ de personecoj el la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (UEM) aŭ de la Fronto de Maldekstro en Francujo.

Ĉu ministrejo pri financoj de la Unio?

JES JA, la konflikto ne temas pri la funkciad-regulo de la brusela demokratio. La nombrado de la voĉdonoj, sur la retejo VoteWatch Europe okaze de la lasta mandat-periodo (2009-2014), montras konverĝon de la politikaj linioj de la tri menciitaj ĉefaj grupoj. Preskaŭ 70% de la enkalkulitaj voĉdonoj kunigas la EPP kaj la S&D. La direktoro de Nia Eŭropo, s-ro Yves Bertoncini, kunaŭtoro de raporto pri la temo*, nuancigas tiun konstaton: “Pro la proporcia unuvica balotmaniero, unusola granda partio ne povas ricevi la plimulton de la sidlokoj. Do dekstra aŭ maldekstra koalicio ne eblas.” La grandaj partioj sekve devas intertrakti por trovi komunajn poziciojn. “Multaj tekstoj atingas interkonsenton, inkluzive inter la “eŭroskeptikaj” partioj, daŭrigas s-ro Bertoncini. Sed ankaŭ ekzistas fortaj malkonsentoj pri temoj kiel la intertraktado de granda transatlantika merkato*.”

* Yves Bertoncini kaj Thierry Chopin, “Des visages sur des clivages. Les élections européennes de mai 2014”, Fondation Robert Schuman- Notre Europe — Institut Jacques Delors, Parizo-Berlino-Bruselo, aprilo 2014.
* Vd nian dosieron “Les puissants redessinent le monde”, Le Monde diplomatique, junio 2014.

Entute, ne la dekstra-maldekstra fendo dominas la politikan vivon de tiu instanco, sed ja la malakordo inter eŭropemaj kaj kontraŭeŭropemaj homoj. La balotmaniero ne estas la sola kialo. La foresto de partia interpretado ankaŭ rezultas el la ideologia evoluo de la social-demokratiaj partioj, iom post iom aliĝintaj al la preskriboj de la merkat-ekonomio kaj pretaj, en kelkaj landoj, partopreni registaron kune kun konservativuloj — laŭ la ekzemplo de la “granda koalicio” gvidata de s-ino Angela Merkel en Germanujo. Kaj tiu interkonsento resendas al esenca karakterizo de la Unio: civitanoj povas interveni pri ĉiuj temoj, escepte de la kadro de la liberalaj politikoj — tio estas, fakte, la ĉefaĵo-, protektata kaj eterne konservata de la traktatoj*.

* Vd. Bernard Cassen, “Le fiasco de l’opération “chefs de file” au Parlement européen”, Mémoire des luttes, 2-a de aŭgusto 2014, www.medelu.org.

La projekto “plifortigi la ekonomian regadon” de la eŭrozono povus de nun fariĝi la levilo de la pli evoluinta unio al kiu aspiras la federaciistoj. Iniciatoj jam estis deciditaj, kiel la “eŭropa semestro” celante plifortigi la kunordigon de la ekonomiaj kaj buĝetaj politikoj de la membro-ŝtatoj sub la aŭtoritato de la Komisiono. Sed ilin oni taksas nesufiĉaj por protekti la unusolan valuton kontraŭ la novaj skuoj kaj kompensi la malekvilibrojn inter landoj. Pli konata sub la nomo “eŭropa buĝeta pakto”, la traktato pri stabileco, kunordigado kaj regado (TSKR), subskribita la 2-an de marto 2012*, devigas la ŝtatojn respekti “buĝetan disciplinon”. La Komisiono tamen aplikas nur moralan premon al la politikoj kondukataj de la ŝtatoj, pere de rekomendoj.

* Vd Raoul Marc Jennar, “Traité flou, conséquences limpides”, Le Monde diplomatique, oktobro 2012.

Okaze de prelego en julio 2014, la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB), s-ro Mario Draghi, citis kiel ekzemplon la Internacian Mon-Fonduson, kiu demonstris, ke “La disciplino trudita de la supernaciaj aŭtoritatuloj povas ebligi pli facile orienti la debaton al la nacinivelaj reformoj”. Kaj sekve helpi registaron akceptigi ilin al sia popolo*. La antaŭulo de s-ro Draghi, s-ro Trichet*, montriĝis ankoraŭ pli firma en parolado farita ĉe la fino de lia mandato. Proponante kreadon de “ministrejo pri financoj de la Unio” taskita pri la “kontrolado de la buĝetaj politikoj kaj de la politikoj rilataj al konkurenckapablo”, li imagis situacion, kie lando “danĝere devojiĝus”, tio estas ne sukcesus adopti la necesajn reformojn*. En tiu hipotezo, “escepta federaciismo”permesus al la gvidantoj de la eŭrozono apliki rektan influon kaj, eventuale, “mem adopti” la necesajn decidojn. La eŭropanoj spertis antaŭguston de tiu “escepta federaciismo” kiam, en novembro 2011, la eŭropaj gvidantoj decidis eksigi la grekan ĉefministron, s-ron Georges Papandréou, kaj la italan prezidanton de la konsilio, s-ron Silvio Berlusconi.

* Mario Draghi, “Memorial lecture in honour of Tommaso Padoa-Schioppa”, Londono, 9-a de julio 2014.
* Vd Antoine Dumini kaj François Ruffin, “Enquête dans le temple de l’euro”, Le Monde diplomatique, novembro 2011.
* Jean-Claude Trichet, “Construire l’Europe, bâtir ses institutions”, Aĥeno, 2-a de junio 2011.

Iuj konsideras la eblecon akompani ĉi tiun plifortigon de la ekonomia regado per eta dozo da demokratio. Jen estas la signifo de la alvoko lanĉita de la Glienicker Gruppe. La dek unu germanaj fakuloj — ekonomikistoj, juristoj kaj politikologoj — kiuj konsistigas ĝin proponas novan traktaton starigantan “eŭro-Union”, kun ekonomia registaro kun reala buĝeta kompetenteco*. “Ni bezonas registaron je la nivelo de la eŭrozono, kiu kapablas fari decidojn por protekti la unusolan valuton, klarigas s-ro Jakob von Weiszäcker, ekonomikisto kiu lanĉis la iniciaton. Ni pli malpli frue alvenos al tiu solvo. Ĉar necesas demokratia kontrolo de tiu registaro, ni tial bezonas Parlamenton de la eŭrozono.” Tiu Parlamento do debatus pri la agado de registaro, kiu povus interveni en la decidoj de ĉiu ŝtato; sed ĝi ne povus interveni pri la mona politiko, ekskluziva privilegio de la sendependa centra Banko.

* Die Zeit, Hamburgo, 10-a de oktobro 2013.

La ideo de tia traktato estis bonvenigita en Francujo, per publikigado de “Manifesto por politika Eŭro-Unio”, portata de la ekonomikisto Thomas Piketty kaj la historiisto Pierre Rosanvallon, kaj de kreado de Eiffel-Grupo kuniganta dek-duo da personecoj, inter kiuj s-ino Goulard kaj s-ino Laurence Boone — antaŭ nelonge promociigita ekonomia kaj financa konsilisto de la prezidanto François Hollande, post posteno en la Bank of America. Tiu grupo imagas nenion alian ol la starigon de “politika komunumo de la eŭro”. Tia esprimo povas surprizi, ĉar tia komunumo ne ekzistas — kaj ne povas esti dekretita.

Ĉu “plifortigi la regadon” havos kiel celon restarigi la privilegiojn de la publika potenco, forlasitajn de la ŝtatoj? Tiuj, kiuj pensas tion malbone konas la eŭropan juron kaj la intencojn de la decidantoj de la Malnova Kontinento. S-ro Monti koncedas, ke la eŭropa integrado reduktis la agliberecon de la publikaj povoj kaj sendis al muzeo grandajn partojn de la ekonomia politiko. Laŭ li, tio estas bona. “Vi diras al mi, ke estas malpli da elekteblecoj, ĉar la gamo de la eblaj elektoj estis reduktita. Sed mia tezo estas, ke tiuj, kiuj restas estas veraj elektoj, dum fari konkurencajn devalutojn, uzi altan inflacion aŭ lasi la ŝuldon libere evolui, estis nur manieroj eviti konflikton, prokrasti la solvon de problemoj” — por kontentigi la hodiaŭajn klientarojn, malprofite al la estontaj generacioj. Tiel prezentita, la eŭropa integriĝo havas almenaŭ unu virton: ĝi malfermas niajn okulojn pri la celo, kiun ĝi hodiaŭ havas.

Antoine SCHWARTZ.