Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Unua versio de tiu ĉi artikolo aperis en The Nation (Novjorko) la 15-an de septembro 2014.
Ni vidas nun la plej danĝeran alfrontiĝon inter Ruslando kaj Usono de pluraj jardekoj, sendube de la kuba raketokrizo de 1962. La interna milito en Ukrainujo, lanĉita de la kontraŭleĝa ŝanĝo de la registaro en Kievo lastan februaron, povus konduki al fronta batalo inter la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) kaj Ruslando. Tia scenaro, dum longa tempo nepensebla, fariĝas ja pensebla nun. Kaj pluraj elementoj indikas, ke tiu ĉi nova malvarma milito estos ankoraŭ pli danĝera ol la unua — kiun la planedo transvivis nur apenaŭ.*
La centro de la streĉiĝo jam ne situas en Berlino, sed ĉe la landlimo de Ruslando mem. En Ukrainujo, vivgrava regiono por Moskvo, la malbonaj kalkuloj, la akcidentoj kaj la provokoj ludos pli gravan rolon ol tiuj, pri kiuj la mondo estis atestanto antaŭ kelkaj jardekoj en Germanujo. La mistera detruo, lastan julion, de malajzia pasaĝer-aviadilo, kiu surflugis la orienton de la lando ŝajnas esti tre malbona antaŭsigno, tute same kiel la minacoj kontraŭ rusa homhelpa kamionaro kiu direktiĝas al Donbaso.
Pli grave: la agantoj de tiu ĉi nova malvarma milito povus pli facile cedi al la ĉarmo de atomarmilo. Iuj moskvaj milit-strategiistoj anoncas ke, se la okcidentaj konvenciaj trupoj, laŭ sia nombro multe pli nombraj, rekte minacas Rusujon, tiu uzos taktikajn atomarmilojn. La ĉirkaŭbarado de la lando, kiun la NATO aktuale praktikas, kun militbazoj kaj kontraŭraketaj sistemoj, faras tian rebaton des pli logika.
La foresto de reguloj de sinreteno, similaj al tiuj kiujn la du tendaroj, precipe ekde la raketokrizo, trudis al si reciproke, estas kroma faktoro de risko. La necesa reciproka moderiĝo stumblas super suspektoj, antaŭjuĝoj, miskomprenoj kaj eraraj informoj, same en Moskvo kiel en Vaŝingtono. Henry Kissinger* rimarkigas, ke “la diabligo de Vladimir Putin ne povas esti politiko: ĝi simple liveras alibion por foresto de politiko”. Mi mem kredas, ke tiu diabligo spegulas la rezignon je ĉia serioza analizo, je ĉia ellaborado de senchava politiko.
Fine, la nova malvarma milito estos des pli danĝera, ĉar nenia efika opozicio ekzistas en Usono. Malmultas la usonanoj kiuj malkonsentas pri la fatala ekstera politiko de sia registaro. Neniu influhava persono subtenas nin, kaj ni ne estas organizitaj. Neniel komparebla kun la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam ni batalis favore al tio, kion oni nomis tiam la “malstreĉiĝo”. Ni estis tiam ja malplimulto, sed malplimulto substanca kun alte situantaj aliancanoj, inkluzive de la Kongreso kaj en la ŝtatdepartemento*. La grandaj gazetoj, la radioj kaj la televidoj sciemis pri nia vidpunkto. Ni apogis nin sur popola bazo kaj eĉ sur premgrupo en Vaŝingtono, la American Committee on East-West Accord, kie sidis mastroj, politikaj personecoj, konataj universitatanoj kaj ŝtatistoj kun la formato de ekzemple George Kennan*
Hodiaŭ ni havas neniom da tio. Ni disponas pri nenia aliro al la registaro de Obama kaj praktike pri nenia al la Kongreso, kiu fariĝis dupartia bastiono de politika alfrontiĝo. La grandaj komunikiloj ignoras nin. Ekde la krizo en Ukrainujo, nek la ĉefartikolistoj nek la famuloj de la New York Times, de la Washington Post aŭ de la Wall Street Journal konigis niajn ideojn. Tiuj aperis nek en la televido MSNBC nek en Fox News, kies tendencaj analizoj malmulte diferencas: ĉio estas ĉiam “la kulpo de la rusoj”. Ni ja publikigis en la “alternativaj” komunikiloj, sed oni konsideras ilin ne fidindaj aŭ ja sensignifaj en Vaŝingtono. El mia longa vivo mi ne memoras same grandan mankon de demokratia debato dum komparebla krizo.
Mi taksas ke estas mia devo memorigi ke ĉia medalo havas du flankojn, kaj klarigi la vidpunkton de Moskvo pri la krizo en Ukrainujo. Tio alportas al mi senĉesajn atakojn — inkluzive en la publikigaĵoj nomataj maldekstraj. Laŭ ili mi estas ĉe la kapo de “apologiistoj” de Putin, lia “utila idioto”, lia “plej bona amiko” kaj, eĉ pli fie, lia “botlekanto”. Mi ĉiam ricevis kritikojn, precipe dum miaj dudek jaroj kiel komentisto por CBC News. Sed neniam mi estis la celo de tiom personaj kaj tiom kalumniaj atakoj.
Iuj de iliaj aŭtoroj — aŭ tiuj kiuj inspiras ilin — estas la ĉampionoj de la eksterlanda politiko farata de Vaŝingtono en tiuj ĉi du lastaj jardekoj, kaj kiu kondukis al la krizo en Ukrainujo. Ili nigrigas nin, ĉar ili provas kaŝi sian komplicecon en la okazanta katastrofo. Tiuj nov-makartiistoj* volas sufoki la demokratian debaton per tio, ke ili fitraktas nin en la plej vidataj informaj elsendoj, la grandaj gazetoj kaj ĉe la politikaj decidantoj. Kaj entute ili sukcesas.
Tio signifas, ke en la realo, ni, la disidentoj, estas la veraj demokratoj de la lando, la veraj patriotoj de ĝia sekureco. Ni ne volas silentigi tiujn militemulojn; ni volas debati kun ili. Ni devas komprenigi al ili, ke la nuna ekstera politiko de Usono povas havi katastrofajn sekvojn por la sekureco de nia lando kiel por la resto de la mondo. La danĝeroj kaj la kosto de nova daŭrema malvarma milito refalos sur la vivo de niaj infanoj kaj de niaj infanidoj. Tiu senrespondeca politiko jam senigas Vaŝingtonon je tiu esenca partnero, kiu estas Moskvo en tiom viv-esencaj kampoj por nia sekureco kiel Irano, Sirio kaj Afganio, la atoma nedistribuado aŭ la internacia terorismo.
Sed oni devas ankaŭ diri, ke ni parte respondecas pri la malekvilibro, eĉ la neekzisto, de la debato. Mankas organiziteco kaj solidareco. Iuj personoj private samopinias kun ni, sen iam ajn esprimi sin en tiu senco. Tamen, en nia demokratio, kie la kosto de la disidenteco estas relative modesta, la silento jam ne estas patriota opcio.
Oni instruis al ni, ke la moderigo de la pensado kaj de la lingvo estas ĉiam la plej bona solvo. Sed en krizo tiom grava, la moderigo havas nenian valoron. Ĝi transformiĝas en konformismon, kaj la konformismo en komplicecon. Mi memoras diskuton pri tiu demando inter sovetiaj disidentoj, kiam mi estis inter ili en Moskvo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Iuj el ili antaŭ nelonge kvalifikis nin “usonaj disidentoj”. Analogio malperfekta: miaj sovetiaj amikoj havis multe malpli da eblecoj eniri disidentecon kaj riskis multe pli. Sed analogio tamen instrua. La sovetiaj disidentoj protestis kontraŭ nefleksiĝema doktrina ortodokseco, kontraŭ misuzaj privilegioj kaj kontraŭ skleroza politika pensado. Sekve, la sovetiaj instancoj kaj la komunikiloj denuncis en ili herezulojn. Ekde la 1990-aj jaroj kaj la Clinton-registaro, ideoj tre malmulte saĝaj koncerne la eksteran politikon rigidiĝis en dupartia ortodokseco. Nu, la natura respondo al ĉia ortodokseco estas la herezo. Do, mi diras al miaj amikoj: “Ni estu herezaj, sen zorgi pri personaj konsekvencoj, en la espero ke aliaj venos aliĝi al ni, kiel tio ofte okazis en la historio.”
La plej kuraĝiga perspektivo, kiun mi povas doni al miaj aliancanoj, estas memorigi al ili, ke ofte la ŝanĝoj komenciĝas kiel herezoj. Aŭ, por citi Miĥaelon Gorbaĉovo, kiu komentis sian batalon interne de nomenklaturo ankoraŭ pli rigida ol la nia: “Ĉia novo en filozofio komenciĝas per herezo, kaj en politiko per opinio de malplimulto.” Koncerne la patriotismon, ni aŭdu Woodrow Wilson*: “La plej granda patrioto estas kelkfoje tiu, kiu persistas en la direkto, kiun li opinias justa, eĉ se li vidas la duonan mondon kontraŭ si.”
Stefen F. COHEN.