Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La transpacifika liberkomerca traktato “estus nekompleta sen Ĉinujo”, deklaris komence de oktobro la ĉina vicministro pri financo, je ĝenerala surprizo. Ĝis nun, Vaŝingtono konsideris tiun traktaton kiel armilon por ĉirkaudigi la azian giganton. Pekino mem restis en distanco, ĉar ĝi preferis konstrui sian propran aliancon. Plej verŝajne la du ĉefurboj iros paralele.
RIFUZANTE la interkonsenton elkovitan de la fakuloj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) pri la kampkulturaj produktoj, la 31-an de julio 2014, la nova barata ĉefministro s-ro Narendra Modi deklaris al la mondo la forpason de la “doha ciklo”, kiu jam antaŭe estis mortonta.* La celo — daŭre subvencii la cerealojn — estis ĉefe interna. Sed la afero vekis atenton, kvankam Barato ne faris sian unuan vetoon, ĉar la pozicioj kontraŭ la pretendoj de la MOK fariĝas ĉiam pli multnombraj: la sojlolandoj alianciĝas laŭ siaj propraj interesoj kontraŭ la potenculoj, ĉefe Usono. La liberaliga maŝino estas grandparte blokita.
Kontraŭ tio, la okcidentaj landoj (kaj la multnaciaj konzernoj) elektis la strategion de duflankaj liberkomercaj traktatoj (Eŭropa Unio — Kanado, Usono — Sud-Koreujo, ktp) kaj precipe laŭ geografiaj zonoj: la granda transatlantika merkato (GTM) inter Usono kaj la Eŭropa Unio;* la transpacifika partnereco (TPP), konata sub la angla nomo Trans-Pacific Partnership (TPP) inter Usono kaj dek unu landoj de la Pacifika regiono ... Per tia divido de la planedo en regionojn, Vaŝingtono povas esperi regi la ludon.
Komence, en la jaro 2005, la TPP kunigis nur kvar politikajn kaj komercajn nanojn (Brunejon, Ĉilion, Nov-Zelandon, Singapuron), kiuj provis rezisti al la premrulilo de siaj najbaroj. Kvar jarojn poste, Usono revigligas la ideon kun la intenco haltigi la potencon de Ĉinujo, kiu proksimiĝis al la landoj de sudorienta Azio, per liberkomercaj traktatoj. Vaŝingtono timas perdi sian hegemonion en la regiono kaj ligas al si Aŭstralion, Malajzion, Peruon kaj Vjetnamion, poste Kanadon kaj Meksikon, kiuj estis jam ligitaj per la Nordamerika Traktato pri Liberkomerco (Alena, laŭ la franca). Sed nur en novembro 2011 Japanujo, ĝis tiam la ĉefa partnero de Ĉinujo, aliĝis al tiu vico ... “piedpinte”. De tiam, la tre naciista ĉefministro Abe Shinzo vidis en tio la okazon fortigi sian rolon de azia dekstra brako de Usono.
Tiel konturiĝas tio, kion la usonaj fakuloj nomas la “komerca traktato de la 21-a jarcento”. Se ĝi sukcesas, ĝi enhavos proksimume la duonon de la riĉaĵoj produktataj en la mondo, 35 elcentojn de la internacia komerco kaj 30 elcentojn de la loĝantaro. Tio solidigus la ekonomian alon de la “azia pivoto” difinita de s-ro Barack Obama dum sia enpotenciĝo — la milita pivoto disvolviĝas per la larĝigo de strategiaj interkonsentoj kun Filipinoj, Aŭstralio, Vjetnamujo kaj kompreneble Japanujo. Kiel emfazas Arvind Gupta, eksdirektoro de la Institute for Defence Studies and Analysis de Nov-Delhio, temas pri “ĝenerala plano cele al intensigo de la engaĝiĝo, influo kaj efiko de Usono pri la ekonomiaj, diplomatiaj, ideologiaj kaj strategiaj demandoj en la regiono”* por pritranĉi la flugilojn de Ĉinujo. La jarcento devas esti usona — kaj ne ĉina, kiel iuj imagas.
Tamen, de la revoj de s-ro Obama ĝis la realo estas longa vojo. Lia printempa rondvojaĝo ĉe siaj plej proksimaj aliancanoj (Japanujo, Malajzio, Filipinoj kaj Sud-Koreujo) malblokis neniun dosieron. La intertraktadoj ne estos finitaj antaŭ la duonmandataj elektoj en Usono (vd ...) kaj eĉ ne ĝis la jarfino.
Tamen la usonanoj ne ŝparas la rimedojn. Laŭ la aŭstralia esploristino Patricia Ranald, Vaŝingtono mobilizis ne malpli ol sescent konsilistojn por subteni la oficialajn intertraktistojn. La granda publiko siaflanke devas pene kvazaŭ fiŝkapti informojn pri tio, kio estas tamen prezentata kiel “la plej vasta libera merkato de la mondo”. La enhavo de la diskutoj restus sekreta sen la tenaca laboro de neregistaraj organizaĵoj kiel Electronic Frontier Foundation, Public Citizen kaj multaj ceteraj, kaj de retaj piratoj kiel WikiLeaks. La ministro pri ekstera komerco de Malajzio, post la senfruktaj intertraktadoj lastan novembron, rekonis: “Tio estos tre malfacila [atingi interkonsenton]. Tio, kion WikiLeaks lastatempe malkaŝis, ne povas helpi la procezon.”*
Laŭ tiuj dokumentoj, praktike neniu kampo de la vivo restas ekster la atingo de la multnaciaj konzernoj. La TPP volas klasike elradikigi la restantajn doganaĵojn, sed ankaŭ ellabori komunajn normojn pri ĉiuj produktoj (nutraĵaj, fitosanaj, industriaj ...), pri la servoj (bankoj, ŝparkasoj, pensio-kasoj, asekuroj, ktp), pri la intelekta proprieto, pri la regulado de disputoj pere de tiuj famaj escepto-tribunaloj, kiuj ebligas al la privataj gigantoj ataki la decidojn de registaro.*
Pri la rajtoj je intelekta proprieto la apetito de la grandaj grupoj ŝajnas senlima. Ekzemple, por la patentoj “en posedo de la entreprenoj, Usono proponas naŭdek kvin jarojn da ekskluzivaj rajtoj [kaj eĉ] cent dudek jarojn, se la laboraĵoj ne estis publikigitaj”.* Tio signifus en la medicina kampo, la finon de la samspecaj medikamentoj (la plej multaj patentoj estas nun validaj dum dudek jaroj). La ajatoloj de la merkato postulas eĉ ke la patentsistemo aplikiĝu “al la metodoj de diagnozo (...), de kuracado kaj de ĥirurgiaj operacioj por homoj kaj bestoj”. La teĥnikoj de koroperacioj, ekzemple, aŭ la novaj protokoloj por eltrovo kaj kuracado de kancero estus do submetotaj al pago de patentaĵoj por la uzantoj! Pro la efiko de la batalo, la kazo de la ĥirurgiaj operacioj ŝajnas esti malaperinta el la laste konata teksto*. Sed tute ne certas, ke Usono ne plu moviĝos tiurilate.
Oni povus same citi la patentigon de naturaj plantoj, la malaperon de disponoj por kontroli la kapitalojn, de etikedado de nutraj produktoj kaj precipe de gene modifitaj organismoj (GMO). La listo, senfina, similas al inventaro de Prevert.* Tamen, eĉ la plej liberalaj registaroj grumblas, tiom la leĝo de la plejfortulo dispremas la interesojn de iliaj propraj kapitalistaj grupoj. Kanado rifuzas iujn etendojn de la rajto je intelekta proprieto. La Aŭstralia Medicina Asocio (AMA), kiu grupigas la profesiulojn de la sansistemo, petis la registaron rifuzi ĉian engaĝiĝon kiu “malgrandigus la rajton de la aŭstralia registaro disvolvi sanpolitikon konforman al la naciaj bezonoj”*, en la kampo de medikamentoj, de laŭspureblo de la nutraj produktoj kaj de la batalo kontraŭ tabakismo. En la momento, Sidneo ne cedis al la usonaj postuloj. En Vjetnamujo, la registaro volis protekti siajn teksaĵproduktojn kaj ŝuojn. Singapuro, Malajzio kaj Brunejo kontraŭas la enmeton de klaŭzoj pri la regulado de malkonsentoj inter investistoj kaj ŝtatoj.
Sed la rezistado ŝajnas esti plej forta en Japanujo. Subvencioj, normoj, kvotoj kaj doganaĵoj estas seriozaj baroj, kiujn la japanoj ne volas tiom facile forigi pro la belaj okuloj de Usono. Certe, la ĉefministro Abe anoncis sian akcepton de intertraktadoj kun tiom pli da entuziasmo kaj bruo kiom li male restis pri tio diskreta dum la elektoj de 2012, kiuj venigis lin en la potencon. La TPP estas “nia lasta ŝanco, lanĉis li, lirike, dum sia gazetara konferenco. “Maltrafi tiun okazon signifus tutsimple puŝi Japanujon ekster la lokojn de monda potenco”.*
Intertempe la diskutoj stumblas super la kvin japanaj “sanktaj bovinoj”: rizo, tritiko, bov- kaj pork-viando, sukero, laktoproduktoj — do kvincent okdek ses produktoj protektataj de kvota sistemo. La importoj de rizo ne povas esti pli ol 5 ĝis 8 elcentoj de la interna konsumado, trans tio la registaro trudas doganaĵojn kiuj povas atingi ĝis 780 elcentojn; por tritiko aŭ laktoproduktoj, tiuj atingas 252 elcentojn. Ne necesas diri ke ilia forigo fariĝas politika akrobataĵo. La Liberaldemokrata Partio (LDP), en la potenco, restas plimulta kun rezervo, ĉar la kamparanoj kaj iliaj familioj estas unu el ĝiaj elektaj bazoj. Tamen ne tre verŝajnas ke s-ro Abe rezignos. Li vidas efektive la okazon por Japanujo retrovi en Azio la lokon, kiun Pekino forprenis de ĝi — kaj ĝuste per fortigo de la naciisma retoriko li esperas trudi la reformojn, kiujn neniu potenco ĝis nun sukcesis realigi, en la kampkulturo same kiel en la industrio. La disponoj faritaj por relanĉi la ekonomian maŝinon — la famaj “abenomics” — ne funkcias*, la ĉefministro efektive vetas pri la alveno de rektaj eksterlandaj investoj (REKI) por kompensi la delokadojn de la grandaj japanaj grupoj kaj modernigi maljuniĝantan produktad-aparaton: la REKI estas nur 4 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ mezume 20 elcentoj en la landoj de la Organizaĵo pri ekonomiaj kunlaborado kaj disvolvado (OEKD).
Kroma miraklo atendata de la TPP: la malfermo de triaj merkatoj por kreskigi la eksportojn, precipe en la atoma kaj fervoja kampoj (pro tio la intenco de Mitsubishi alianciĝi kun la franca Alstom, sed ankaŭ kaj ĉefe por la milita materialo, kies eksporto estis ĝis nun malpermesata. Ĉu s-ro Abe intertraktos ekzemple pri malaltigo de la doganaĵoj pri laktaj produktoj aŭ pri bovviando kontraŭ la aliro al eksteraj aŭtomobilmerkatoj? La kompromiso estas en la etoso. La japana registaro ne kaŝas sian intencon uzi la diskutatan liberkomercan traktaton kun la Eŭropa Unio por cedigi siajn kampkulturistojn (pli emaj akcepti la eŭropajn nutraĵajn normojn ol tiujn de Usono), ricevi eŭropan malfermon por siaj veturiloj kaj, pro siaj ricevitaj rezultoj, postuli de Usono malaltigon de ĝiaj doganaĵoj pri ŝarĝaŭtoj (25 elcentoj). Tio similas al bilarda ludo je tri randoj. Kompreneble, kun tia aliro la TPP ne estas por morgaŭ. Kaj, ĉe la usona flanko, ne certas ke la projekto facile pasos en la Kongreso: la respublikanoj estas plimulte kontraŭ ĝi, pro ĝisosta malamo al s-ro Obama, kaj parto de la demokratoj ankaŭ.
Tio ne malhelpas Ĉinujon preni tiujn manovrojn serioze. Christian Edwards, oficiala kronikisto de la oficiala agentejo Xinhua, esprimas sin tre rekte: “Kaŝita en la koverto de la TPP troviĝas la ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj de maŝino por trudi reguligan kadron de usona maniero, laŭ la bezonoj kaj eĉ la kapricoj de la ĉefaj eksportindustrioj de Usono, kiuj pagas milionojn da dolaroj en la fondusojn de elektokampanjo por certiĝi pri garantio de profitoj.”* Ie kaj tie aperis deklaroj, kiuj komprenigis, ke Pekino povus aliĝi al la intertraktadoj. Kelkaj ĉinaj ekonomikistoj estas konvinkitaj ke tio ebligus akceli la ondon de reformoj kaj de privatigoj planitaj de la prezidanto Xi Jinping kaj lia skipo, kaj pacigi la rilatojn kun Vaŝingtono.
El ekonomia vidpunkto la ĉina potenco neniel kontraŭas etendon de la kampoj elmetitaj al la liberkomerco. Sed ĝi provas resti reganto de la movado kaj konservi la rimedojn de interveno, precipe en la informadaj teĥnikaroj kaj en la kapitalregado. El geopolitika vidpunkto ĝi ne volas enŝoviĝi en diskuton, en kiu la akso Vaŝingtono-Tokio subfosus (aŭ ĉiukaze malgrandigus) ĝian povon.
Ĝi do pretigis sian propran projekton, Integra Regiona Ekonomia Partnereco (Regional Comprehensive Economic Partnership, RCEP), kun la dek landoj de la Asocio de Nacioj de Sud-Orienta Azio (ANSOA, aŭ Anase laŭ la franca aŭ ASEAN laŭ la angla) — do Birmo, Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamujo, kaj kun Japanujo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Barato kaj Sud-Koreujo — tiuj ĉi lastaj ne partoprenas en la TPP. Pekino atentigas, ke tiuj ĉi landoj kune havas la duonon de la monda loĝantaro kaj trionon de la monda komerco. La interparoladoj jam komenciĝis, kun aparta atento por Sud-Koreujo. En tiklaj rilatoj kun Japanujo pro teritoria disputo pri la insuloj Dokdo/Takeŝima kaj pro la reviziismo de s-ro Abe, Sud-Koreujo, maltrankvila pro la malrapidiĝo de sia ekonomia kresko, proksimiĝis al Pekino, spite al siaj malkonsentoj pri Nord-Koreujo. La ĉina prezidanto nun urĝas sian najbaron subskribi novan interkonsenton pri duflanka liberkomerco antaŭ la forumo de la Ekonomia Kunlaborado Azio-Pacifiko, kiu venontan novembron kunvenigos en Pekino la ANASE, ĉiujn landojn koncernatajn de la TPP, Meksikon kaj Ruslandon — interkonsento kun Sud-Koreujo, tradicia usona aliancano, estus bona elirpunkto por la ĉinaj gvidantoj.
Por eviti duflankan interparoladon kun Vaŝingtono kaj por doni ian brilon al sia projekto, s-ro Xi aldonis al siaj komercaj ambicioj grandan paroladon pri la renaskiĝo de la “Silkaj vojoj”, reference al la karavanoj kiuj, ekde la 2-a jarcento antaŭ Kristo, trairis la centran Azion aŭ, poste, la marojn por ligi Ĉinujon kun Eŭropo. Mare, la ĉinaj agmarĝenoj ŝajnas esti malgrandaj. Tere, la prezidanto Xi faris rondvojaĝon al Kazaĥujo, al Kirgizujo, al Turkmenujo kaj al Uzbekujo, fine de 2013. En marto de 2014 li eĉ vizitis la finstacion de fervojo, kiu ligas Duisburgon, en Germanujo, kun Chongqing, en Ĉinujo (en dek ses tagoj, kontraŭ monato perŝipe), tra Ruslando, Belorusujo kaj Pollando. Li faras pli kaj pli da traktatoj kun Ruslando. Ĉu tiu moderna vizio de la mitaj “silkaj vojoj” sufiĉos por kontraŭstari la “azian pivoton” de Usono?
Martine BULARD.