Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La voĉo de Francujo enfosita sub la bomboj

Iam estis lando. Ĝi ne estis potencega lando, sed, en mondo dividita en du tendaroj, ĝi proklamis samtempe sian ligitecon al la okcidenta tendaro kaj sian rifuzon de vasaleco. En Pnom-peno en 1965, la prezidanto Charles de Gaulle publike mallaŭdis la senelirejan usonan intervenon en Vjetnamujo; en Parizo en junio 1967, li kondamnis la israelan atakon kontraŭ ties arabaj najbaroj. Longtempe poste, la eĥo de tiu voĉo ankoraŭ resonis.

Ĉiu memoras la flaman paroladon de la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Dominique de Villepin ĉe la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, la 14-an de februaro 2003. Francujo, li avertis, oponos sian vetoon al rezolucio, kiu permesus militan intervenon kontraŭ Irako. Post la paso de pli ol jardeko, dekmiloj da mortintoj, iraka ŝtato sendirekta, tiu alparolado nun ankoraŭ sonoras trafa.

Tamen, tio estis nur cignokanto. Timigita de sia propra aŭdaco, la prezidanto Jacques Chirac kelkajn semajnojn poste akceptis la usonan okupadon de Irako, kaj klopodis por restarigi la pontojn kun Vaŝingtono. Lia posteulo, s-ro Nicolas Sarkozy, akcelis la iron al vasaliĝo: Francujo aliĝis al la integrita komandejo de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj sin proklamis fidela aliancano de Usono, tiam ankoraŭ gvidata de s-ro George W. Bush.

Sed estas socialista prezidanto, kiu finis la voj-turniĝon al la submetiĝo. Sendante trupojn en Malion kaj en Centrafrikon, dum lia ministro pri defendo proponis rekomenci en Libio, reprenante la argumentojn de Tel-Aviv dum la Gaza-milito de la somero 2014; s-ro François Hollande implikis la landon en la “mondan militon kontraŭ terorismo”.

Por konfirmi sian statuson de armeestro, sen hezito nek debato en la Parlamento — krom diskuto sen voĉdono, post la decido-, li provizis armilojn al la iraka registaro, dum ne plu estis ĉefministro en Bagdado. Kaj, la 19-an de septembro, li sendis la francajn ĉasaviadilojn Rafale, malantaŭ la usonaj F-16-aviadiloj.

Asertante sian ago-aŭtonomecon en la detaloj — la elekto de la frap-celoj-, la prezidanto de la Respubliko blinde akceptas la strategiajn celojn de Vaŝingtono. Li tamen ne estas senscia, ke la ŝtato-koalicio kreita por batali kontraŭ la Organizo de la Islama Ŝtato estas stranga miksaĵo, kaj ke la finaj celoj de la usona interveno restas malprecizaj (Vd artikolon “Milito kontraŭ terorismo, 3-a akto”)

La regantoj reprenas malnovan refrenon: laŭ ili, batalante en Irako (ducent kvindek francaj armeaj konsilistoj troviĝas surloke, laŭ iuj*), Francujo sin protektas kontraŭ la “terorisma minaco” — kvankam reale tiaj enmiksiĝoj emas legitimigi kaj unuigi la ĝihadajn grupojn en ilia batalo kontraŭ la Okcidento. Privilegiante la militan elekton, Parizo rezignas aŭdigi sin. De nun, la bruo de bomboj kovras la voĉon de Francujo.

* Vd Philippe Leymarie, “Hollande, l’Irakien”, Défense en ligne, 17-a de septembro 2014, http://blog.mondediplo.net

Alain GRESH