Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La franko-zono postrestas la ekonomian rapidan evoluon de la regiono

La francparolanta Afriko en la kaptilo de sia ununura valuto

Kunvenintaj en Parizo la 3-an de oktobro 2014, la afrikaj respondeculoj de la franko-zono konfirmis sian ŝaton de tiu mona ligilo. Tamen, grandiĝas la fendo kun la landoj, kiuj disponas propran valuton kaj spertas politikajn alternojn sen enmiksiĝo de la ekskolonia lando. Ĝi malkovras la malhelpon al disvolvado, kiun konsistigas ununura mono, sen solidarec-mekanismo nek harmoniigita politiko.

HONORAJ gastoj de la eŭropaj gvidantoj la 2-an kaj 3-an de aprilo 2014, la afrikaj ŝtatestroj estis ceremonie akceptataj ankaŭ de la usona prezidanto Barack Obama, en aŭgusto. Neniu mistero en tio: la nigra kontinento estas la dua tutmonda kresko-motoro, post Azio. Laŭ la raporto “Ekonomiaj perspektivoj en Afriko”, en 2013 la meza kreskokvoto estis proksimume 4%, pli alta ol tiu de la resto de la planedo (3%). La movado verŝajne akceliĝos, atingante preskaŭ 5% en 2014, kaj inter 5 kaj 6% en 2015*.

* Tiu raporto estas rezulto de kunlaboro inter la Banko Afrika de disvolvado (BAD) la disvolvo-centro de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) kaj la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND). www.africaneconomicoutlook.org.

Dum nia periodo de tutmondiĝo, la landoj kun rapida industriiĝo — tiel nomataj sojlolandoj — kiel Ĉinujo, Barato, Sudkoreujo, Malajzio, Turkujo aŭ Brazilo ne bezonis instigon por amase investi en Afriko. Aliaj faktoroj plifortigas ĉi tiun dinamikon: unue, la financaj transsendoj de la elmigrintoj, kiuj estis, laŭ takso de la Monda Banko, pli ol 38 miliardoj da dolaroj en 2010, transpasas de nun la sumon 26,5 miliardoj dediĉitan al la publika evolu-helpo; aliflanke, la mezaj klasoj*, kiuj estis malriĉigitaj pro la struktur-alĝustigaj planoj, retrovas sian lokon. Fine, la mastrumado pliboniĝas, kun pli bona mastrado de la ŝuldo kaj deficitoj.

* la loĝantaroj, kiuj elspezas de 2 ĝis 20 dolaroj ĉiutage por unu homo; tio estas proksimume tricent milionoj da afrikanoj.

Tiuj progresoj tamen ŝajnas ignori la landojn de la franko-zono*. Se la kresko-kvotoj estis meze 5,5% en 2013 en la Okcident-Afrika Ekonomia kaj Mona Unio (OAEMU) (Uemoa en la franca)*, oni devas relativigi tiujn nombrojn. La loĝantaro tie kreskas meze 3% jare, la kresko de la Malneta Enlanda Produkto por unu homo estas nur proksimume 2,5%. En la ekonomia kaj mona Komunumo de la Centra Afriko (EMKCA) (Cemac en la franca)*, la mezaj kreskokvotoj de la MEP kaj de la loĝantaro estas respektive 4,6% kaj 2,8%, tio estas kresko de la MEP por unu loĝanto relative malgranda*. Rezultas el tio, ke la disvolvoplanoj de iuj landoj de la franko-zono — kiel Niĝero, Malio, Burkina Faso aŭ Ĉado — limiĝas precipe je lukto kontraŭ malriĉeco, dum la Monda nutro-plano (MNP) helpas ilin. Sine de la Ekonomia Komunumo de la Okcident-Afrikaj ŝtatoj (EKOAŜ) (Cedeao en la franca), la regiona organizaĵo mandatita de la Afrika Unio por kunordigi la politikojn de ekonomia integrado de ĝiaj membroj, nek Eburbordo nek Senegalo gvidas, sed du angloparolantaj landoj. Niĝerio havas kreskokvoton 7,4% en 2013 (kontraŭ 6,2% en 2012). Ganao spertis mezan kreskon de sia produkto je 6% dum la ses lastaj jaroj, kaj ĝi devus atingi 8% en 2015, laŭ la citita raporto “Perspectives économiques en Afrique” (Ekonomiaj perspektivoj en Afriko).

* Vd Demba Moussa Dembélé, “La afrika franko, ĉu malaperonta?”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2010.
* Benino, Burkina Faso, Eburbordo, Gvineo Bisaŭa, Malio, Niĝero, Senegalo kaj Togo.
* Kameruno, Centra Afriko, Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo kaj Ĉado.
* www.cemac.int
Anakronisma valuto

LA MALFACILAĴOJ de la franko-zono estas imputeblaj je ekonomiaj kaj financaj politikoj stumpigitaj, malkompletaj kaj misfunkciaj. Unue, la konservo de la afrika franko post la sendependiĝoj de 1960 necesigus tiun de la federaciaj strukturoj de la Franca Okcidenta Afriko (FOA) kaj de la Franca Ekvatora Afriko (FEA). Male, la junaj ŝtatoj forigis tiun integradon, metante inter si doganajn limojn. Tiuj nuligis la profitojn de la ununura valuto favoranta komercon inter la ŝtatojn, kiuj ĝin kunuzas. Kompare, pli ol 60% de la eŭropaj interŝanĝoj estas intereŭropaj, kontraŭ apenaŭ 13% por la landoj de la frankozono en Afriko*. La malkonstruo de la federaciaj strukturoj de la franca kolonia imperio en Afriko estus devinta akompani la forigon de la afrika franko, tiel ke ĉiu lando povu havigi al si propran valuton. Tiel okazis en la britaj ekskolonioj, kun abolo de la okcident-afrika pundo kaj de la elsendo-kaso de Orienta Afriko, en 1977. Ĉu estas imagebla la abolo de la Maastricht-kontrakto, kun daŭriganta eŭro?

* Banque africaine de dévoloppement (Banko Afrika de Disvolvado), “Impact des unions monétaires sur les échanges commerciaux”, julio 2013.

La konservo de la afrika franko kreis ekonomian medion maltaŭgan por ĉia disvolvo-strategio. Tiu manko de perspektivoj en plene mutacianta Afriko favoras malstabilecon kaj konfliktojn. Antaŭnelonge, Eburburdo, Gvineo Bisaŭa, Malio kaj Centr-Afriko estis scenejo de perfortaĵoj, kiuj fluigis sangon en la regiono. Francujo, apogata de Usono, aliflanke instrumentigis tiujn krizojn por plifortigi sian arme-ĉeeston en tiuj landoj. En tiu kunteksto, la strategioj de ekonomia integrado de la OAEMU kaj de la EMKCA estis kondamnitaj je malsukceso. La nemalhaveblaj antaŭkondiĉoj de la vivipovo de mona unio estis ja ignorataj: oni trovas neniun solidarec-mekanismon, nek ununuran merkaton, nek politikan union.

Duarange de la strukturaj nelogikaĵoj de la frankozono estas la fiksa kurzo de la komuna valuto, fiksita al la eŭro, je nivelo evidente tro alta*. Oficiale temas pri protekti la stabilecon de la mono, ĝian konverteblon kaj ĝian liberan translokigon en Francujon tra la mekanismo de la valutmerkata regado starigita en 1993. Sed tiu aranĝo precipe funkcias avantaĝe al la francaj entreprenoj, kiuj havas kvazaŭmonopolon pri la ekonomia aktivado de la zono: Bouygues, Areva, Total, Bolloré, Eiffage, Orange (Sonatel), BNP Paribas (BICI), Société générale, Air France, ktp. La publika sektoro ne estas malpli koncernata. Ekzemple, la Franca Agentejo por Disvolvalo (FAD), pruntodonis al Senegalo, kadre de ĝia Plano Senegalo Elmerga (PSE), 58 miliardojn da afrikaj frankoj (88,5 milionoj da eŭroj) por la konstruo de la aŭtovojo-peco de Diamniadio ĝis la estonta flughaveno, en la ĉirkaŭaĵo de Dakaro (vidu “En Dakaro, ...”). La kontrakto estis atribuata al Eiffage sen adjudiko. La FAD pagos rekte al tiu kompanio la prunton, kiun la senegalaj impostpagantoj repagos. Por fari “komercan geston”, Eiffage ricevis por tridek jaroj la taskon mastrumadi la aŭtovojan pagejon; ĝi verŝajne rehejmenigos la profitojn en Francujon. Tiel komprenata, la PSE similas helpon por la reganta teamo; ĝi lulas la senegalanojn en siaj revoj, sen ligo kun la realo.

* Unu eŭro valoras 655,95 afrikajn frankojn.

Paradokso: la landoj de la frankozono devas pagi ĉiujn tiujn afablaĵojn donitajn al Francujo, elspezante siajn deviz-rezervojn en la kasoj de la franca fisko. Parizo tiam povas investi tiujn rezervojn (dekoj da miliardoj da eŭroj) en fiskaj promeskambioj destinitaj garantii la pruntojn, kiujn ĝi akiras por financi sian propran publikan deficiton.

Triarange de la valutaj malkongruoj de la frankozono estas la alta nivelo de interezoj praktikataj. La francaj bankoj aplikas interez-kvotojn je 5 aŭ 6% al la pruntoj donitaj al la registaroj de la frankozono por financi iliajn importaĵojn de petrolo, nutraĵoj, ekipaĵoj, ktp. Kun, krome, komercaj pruntoj donitaj al la negocistoj kaj entreprenoj, kiuj povas atingi 18% — kontraŭ 5% en Etiopio-, ĉu ni miru pri la malforta rolo de la bankoj en la landoj de la frankozono? Tiuj eksterordinaraj kvotoj kontrastas kun la universala praktiko de tre malaltaj kvotoj destinitaj relanĉi la mondan ekonomion, kiu apenaŭ eliras el la ekonomia kaj financa krizo la plej ruiniga el sia historio de post la katastrofo de 1929.

Tia sistemo povas nur generi strukturajn buĝetdeficitojn, troan dependecon de la importaĵoj kaj amasan kapitalfuĝon. Gardanto de la buĝeta rigoro kaj valuta ortodokseco, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) ne nur akceptas tiajn misfunkciojn, sed plifortigas ilin per programoj de struktura alĝustigo. Tio surprizas nur tiujn, kiuj forgesis, ke de s-ro Pierre-Paul Schweitzer ĝis s-ino Christine Lagarde, tra s-roj Jacques de Larosière, Michel Camdessus kaj Dominique Strauss-Kahn, Francujo ĉiam zorgis nomumigi kiel ĝeneralajn direktorojn de la IMF teknokratojn, kiuj jam distingiĝis kiel gardistoj de la franca ortodokseco ĝis en ties eksaj kolonioj. Ĉu ne estas s-ro Camdessus, kiu prezidis la masivan devaluton je 50% de la afrika franko truditan de Parizo en 1994*?

* S-ro Michel Camdessus estis direktoro de la IMF de 1987 ĝis 2000. Vd “L’Afrique noire happée par le marché mondial”, Le Monde diplomatique, marto 1994.
Kiuj konverĝo-politikoj?

TIUJ ILOJ de la franca dominado ankaŭ ebligas al la afrikaj elitoj senpune riĉiĝi danke al la importaĵoj kaj alproprigi al si publikajn fondusojn, kiujn ili facile povas eksporti al Francujo, ĝuante eksterordinaran vivnivelon hejme. Komplicoj de la instituciigita ekspluatado de siaj landoj, la afrikaj gvidantoj des pli akceptas la valutajn regulojn, ke iliaj francaj samranguloj, el ĉiuj partioj, ĉiam ebligis al ili senfinan politikan regdaŭron. Félix Houphouët-Boigny restis prezidanto de Eburbordo de la landa sendependiĝo en 1960 ĝis sia vivofino en 1993. La listo de la francparolantaj gvidantoj “ne detronigeblaj” longas: s-roj Denis Sassou Nguesso en Kongo, Blaise Compaoré en Burkina Faso, Idris Déby en Ĉado, Paul Biya en Kameruno...

En tiuj kondiĉoj, ne estas mirige, ke la francparolantaj afrikaj landoj ne sentas blovi venton de ŝanĝo forbalaantan la kontinenton, sed male, estas scenejo de puĉoj, kaperado, korupto kaj ĉiuspecaj fikomercoj je skalo ne atingita ĉe la najbaroj.

La reguloj de la frankozono devas do esti reformitaj profunde. Unue, abolo de la konverteblo de la afrika franko estas necesa por la ekonomia ekflugo. Hodiaŭ starigita kiel evidentaĵo, la konverteblo de la valutoj tamen ne estas deviga. Ĉinujo, ekzemple, ne permesas la liberaligadon de sia valut-merkato, kaj ĝia valuto, la juano, ne estas libere konvertebla.

Due, la politiko de fiksa valut-kurzo estas stultaĵo, kiun oni devas fini. Depost la abolo de la ornormo kaj de la fiksaj valut-kurzoj en 1972 fare de la usona prezidanto Richard Nixon, plejmulte de la valut-kurzoj estas fluktuaj. Same, la strategio de plej multaj landoj estas teni ĉe la plej malalta nivelo kiel eble la kurzon de sia valuto, por kreskigi sian konkurenc-kapablon kaj la kvanton de siaj eksportaĵoj. En tiu kadro okazas tio, kion oni kutimas nomila “milito de valutoj” inter industriaj landoj kaj sojlo-landoj. Tute logike, la afrika franko ne estas escepto. Ĝi devus, minimume, esti fiksita ne ekskluzive al la eŭro, sed al aro da valutoj elektitaj inter tiuj de la ĉefaj komercaj partneroj de la frankozonaj landoj (eŭro, dolaro kaj juano).

Por artikigi tiujn reformojn en Okcidenta Afriko, la plej taŭga kadro povus esti la EKOAŜ. Bedaŭrinde, Francujo konsideras ĝin plene dediĉita al la interesoj de la anglosaksaj landoj kaj privilegias la OAEMU kaj la EMKCA, du organizojn kreitajn de la frankozonaj landoj kun la malprudenta espero ĉirkaŭdigi la britan, usonan kaj niĝerian influon en tio, kion oni konsideras kiel francan rezervitan terenon.

Restas tamen, ke la EKOAŜ estas la organizaĵo mandatita de la Afrika Unio por konduki en Okcidenta Afriko la ekonomiajn kaj financajn konverĝo-politikojn necesajn por adopti komunan eksteran tarifon (KET). Per tiu rimedo oni celas realigi doganan union, antaŭkondiĉon de sukcesa ekonomia integrado, sekvatan de politika unio de la landoj de la regiono, kiu estas mem antaŭkondiĉo por la kreado de okcident-afrika valuto.

Komuna mono implicas impostajn kaj valutajn politikojn deciditajn laŭ centraliza maniero, kiuj mem necesigas politikan integradon. Necesos krome diskuti la enhavon de la konverĝo-politikoj, por ne estigi socialajn streĉojn.

La laŭmoda ŝerco en la intelektaj rondoj de Lagoso (Niĝerio) estas, ke du grandaj landoj kunekistas ene de la EKOAŜ: Niĝerio kaj Francujo. La prezidanto de Niĝerio, s-ro Goodluck Jonathan, bone tion komprenis. S-ro Pierre Moscovici, tiama franca ministro pri ekonomio kaj financoj, estis la ununura neafrika invitito al la sepa asociita ministra kunveno de la Konferenco de la afrikaj ministroj pri financoj, kiu okazis en Abuja (Niĝerio) de la 25-a ĝis 30-a de marto 2014.

Sanou MBAYE