Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Mallaŭtaj rivalecoj inter Usono, Rusujo kaj Ĉinujo

Influ-luktoj en dividita Centra Azio

Rigardata kiel esenca strategia demando, la regado de la eksaj sovetaj respublikoj el Azio nutris rivalecon inter la grandaj landoj. Sed la usona rapida progreso ŝajnas nedaŭra, dum estas ankoraŭ tro frue por diri, ĉu la ekonomia ekspansio de Ĉinujo ŝancelos la rusajn interesojn. La plej granda risko por la kvin landoj de la regiono, volvitaj en si mem, estas ne plu interesi.

La granda ludo de la aliancoj

Trairante Centran Azion, de la Pamiro-montoj ĝis la vastegaj kazaĥaj stepoj, eblas eksenti la tektonajn misformiĝojn, kiuj okazas kerne de Eŭroazio. En junio 2014, la pezaj aviadiloj de la US-Air Force forlasis la ludon. Ili ĉiuokaze malaperis el la flughaveno de Manas, situanta apud Biŝkeko, ĉefurbo de Kirgizujo. Usono foriras el Afganujo, almenaŭ parte, kaj fermas sian ununuran militbazon, altkoste akiritan, en Centra Azio, kiu ŝajnas esti ne plu tiom grava por ĝi.

Sur la ŝoseo kondukanta al la urbocentro de Biŝkeko, la grandega bazaro Dordoï konsistigas, de dudeko da jaroj, la pograndan merkaton de la ĉinaj produktoj por la tuta eksa USSR (Sovetunio). Rapida ĉirkaŭrigardo tra la konteneroj sufiĉas por konstati, ke la vendejoj estas nun multe malpli multnombraj. La dogana Unio kreita en 2010 iniciate de la rusa prezidanto Vladimir Putin, al kiu Kirkizujo pretiĝas aliĝi, donas seriozan baton al la varoj fabrikitaj en Ĉinujo, subite malpli konkurenckapablaj por la rusoj aŭ la kazaĥoj, kiuj sin provizas en Dordoï.

Sed la najbaroj venintaj de la Mezo-imperio daŭre ĉeestas, se taksi laŭ la nombro de ĉinaj butikoj kaj restoracioj kiuj floras en Biŝkeko. La radio de nia taksio memorigas, je horo de la novaĵoj, ke Pekino en 2016 komencos konstrui kirgizan gasodukton. Tiu peco kompletigos la reton konstruitan en Turkmenujo por ekspluati ties fabelajn tavolojn, kiuj jam provizas 51% de la ĉinaj importaĵoj de natura gaso.

Nova erao malfermiĝas por Centra Azio kaj ties sesdeko da milionoj da loĝantoj, kiu estis la scenejo de “Granda Ludo” alfrontiganta la rusan kaj la britan imperiojn en la 19-a jarcento, kaj poste de “novaGranda Ludo” kiam Usono manifestiĝis post la sendependiĝo, en 1991, de la kvin eksaj sovetaj respublikoj (Taĝikujo, Uzbekujo, Kirgizujo, Kazaĥujo kaj Turkmenujo). Tiu periodo riskas montriĝi malcerta kaj danĝera: “Malpli pro la afgana landlimo — la talilbanoj ja havas aliajn zorgojn ol konkeri Centran Azion — ol pro la nestabileco karakterizanta la regionon, kun la malfacilaj gvidanto-renovigoj kiuj anonciĝas en ĉiuj tiuj diktatoraj kaj aŭtokrataj reĝimoj, klarigas al ni Alexander Cooley, fakulo pri Centra Azio en la Barnard College de la Columbia-universitato (Nov-Jorko). La grandaj landoj riskas ne plu esti en pozicio akcepti respondecojn rilate al sekureco.” Fakte pluraj interbatiĝoj alfrontigis taĝikajn kaj kirgizajn limgardistojn. Etaj pretekstoj, tiaj kiaj riveret-deturniĝo por irigacio, povas estigi mortigajn batalojn, pro manko de fiksado de la landlimo kaj pro koncentrado de sekurec-problemoj en la Fergano-valo. Plej fekunda parto de Centra Azio, tiu ĉi koncentras pli ol kvinonon de la loĝantaro de la tuta regiono. La legenda riverego Syr-Daria kiu akvumas ĝin trairas kvar landojn, disigitajn per tre kompleksaj landlimoj, kiuj antaŭe estis simplaj administraj limoj inter respublikoj de ununura ŝtato, la USSR.

Vaŝingtono de nun rigardas pli orienten

La “nova Granda Ludo” evoluis laŭ la alfrontiĝoj inter grandaj landoj. Post 2001 kaj la okcidenta interveno en Afganujo, Vaŝingtono provis ludi rolon en Centra Azio. Usono komence disponis pri la konsento de s-ro Putin, la unua ŝtatestro kiu prezentis sian kondolencon al la usona popolo kaj al s-ro George W. Bush la 11-an de septembro 2001. La rilatoj iom post iom malboniĝis, precipe post 2003 kaj la usona invado en Irakon, kaj fine kun la reveno de Rusujo firmiĝinta en sia decido konservi influsferon en sia “proksima eksterlando”*. “Moskvo, prave aŭ ne, pensis ke la usonanoj volis profiti el sia ĉeesto en Afganujo por fariĝi vera aganto en Centra Azio”, konstatas Cooley. Sed tio ne estas konfirmita, ĉar la usona deziro mem instaliĝi kerne de Eŭroazio alterne variis laŭ la periodoj.

* Vd “Russie, le retour”, Manière de voir, n-ro 138, decembro 2014 — januaro 2015.

Post la alveno de la unuaj usonaj aviadiloj sur la millitbazo de Manas en 2001, Vaŝingtono sukcesis adaptiĝi al la loka kunteksto, konfidante la tre profitajn kontraktojn pri provizado de keroseno al la filoj de la kirgizaj prezidantoj, s-roj Askar Akaïev (1991-2005) kaj Kourmanbek Bakiev (2005-2010), ĝis ilia renverso*. Sed, ekde 2010, Moskvo pliigis sian premon al Biŝkek por ke ĝi forsendu la usonanojn, unue atingante, ke la militbazo fariĝu simpla loĝistika centro, kun lukontrakto renovigebla ĉiujare.

* Vd. “Mystery at Manas”, raporto de la sub-komitato por tutlanda sekureco kaj eksteraj aferoj de la usona Kongreso, Vaŝingtono, DC, decembro 2010.

Usono kontraŭvole retroiris. Sed, en la kunteksto de la refunkciigo de la rilatoj kun Moskvo establita post lia elektiĝo, la prezidanto Barack Obama ne volis eki konflikton. Kaj farinta la decidon forlasi Afganujon, Vaŝingtono ŝajnas jam rigardi aliloken... al la orienta ekstremaĵo de Eŭroazio kaj al la pacifika marbordo, kie koncentriĝas ĝiaj strategiaj kaj komercaj interesoj. Oni vidu en tiu usona reekvilibrado formon de kontinueco en ŝanĝo*: persistemo en sia volo ludi ŝlosilan rolon sur la eŭrazia kontinento, sed de nun pli oriente.

* Vd. Yves Boyer, “La stratégie de rééquilibrage des Etats-Unis vers l’Asie-Pacifique et la Chine”, noto 13/13, junio 2013, Fondation pour la recherche stratégique (Fondaĵo por strategia esploro), Parizo.

La nova politiko de Usono en Centra Azio baziĝas grandparte sur ĝia rigardo al “nova silka vojo”, iniciato, kiu celas jam en 1999, “krei regionon, ekonomie vivan kaj interkonektitan, tra Afganujo kaj la landoj de centra kaj suda Azio*, por certigi ties stabilecon. Temas pri stimuli la komercajn interŝanĝojn, helpante interalie la konstruadon de infrastrukturoj. Sed al la projekto mankas kohereco same kiel realismo. Ekzemple, la elektra linio Casa-1000, kiu ligas Kirgizujon, Taĝikujon, Afganujon kaj Pakistanon, suferas pro la malbona stato de la reto en la du unuaj kaj pro la manko de “strategio por sekurigi la infrastrukturon*. Inter la kvin eksaj sovetaj respublikoj, la politikaj rilatoj restas malfacilaj de post ilia sendependiĝo, kaj la ekonomiaj interŝanĝoj estas ankoraŭ tre limigitaj. Pli sude, Pakistano malproksimiĝas de Usono, kiu siaflanke ne havas ekonomiajn rilatojn kun Irano. Sed ambaŭ landoj estas nemalhaveblaj por krei veran regionan partnerecon.

* Stephen Kaufman, “‘New silk road’ vision offers Afghanistan a brighter future”, IIP Digital, ministrejo de la usonaj eksterlandaj aferoj, 28-a de oktobro 2013, http://iipdigital.usembassy.gov.
* Eugene Imas, “The new silk road to nowhere”, The Diplomat, 18-a de decembro 2013, http://thediplomat.com.

Kvankam Kabulo kaj Vaŝingtono subskribis en septembro, post longa malcerta periodo, interkonsenton pri la plurestado de usonaj trupoj, la estonto de Afganujo restas plej necerta (Vidu en la sama n-ro: Camelia Entekhabifard, “Afganujo ne kredas je paco”). Sed aliaj faktoroj ankoraŭ devas esti enkalkulataj por taksi la estontan enmiksiĝon de Usono: la revivigo de la “milito kontraŭ terorismo”, la situacio en Pakistano aŭ la evoluo de la rilatoj kun Moskvo, nun konsiderinde damaĝitaj de la ukraina krizo.

Tri monatojn antaŭ la ceremonio de foriro de la usonaj trupoj en Kirgizujo, la 9-an de junio 2014, la rusa giganta naftoindustriisto Rosneft subskribis kun Biŝkek interkonsenton por akiro de 51% de la akcioj de la internacia flughaveno de Manas. Kia simbolo! Kial petrolkompanio akiras la regadon de lando, kiu havas neniun naftotavolon? Rosneft, estrata de s-ro Igor Setchine, unu el la plej proksimaj kunaborantoj de s-ro Putin, promesis investi unu miliardon da dolaroj, por fari el Kirgizujo loĝistikan platformon...

Tiu interkonsento-protokolo aldoniĝas al kontraktoj subskribitaj de aliaj rusaj publikaj kompanioj, tiaj kiaj Gazprom, Inter RAORusHydro, en la sektoroj de gas- kaj hidroelektro-distribuo. La motivoj estas pli geopolitikaj ol komercaj: “Kiu povis deziri aĉeti Kyrgyzgaz, eĉ kontraŭ 1 simbola dolaro, kiel faris Gazprom, kiam oni scias kiom la entrepreno estas senfina puto, kaj ke niaj samlandanoj ne pagas siajn gasfakturojn?”, sin demandas kirgiza altfunkciulo, kiu postulas anonimecon.

La proksima historio de Kirkizujo instruis al la regantoj, ke preferindas ne oponi al tio, kion Moskvo konsideras kiel siajn fundamentajn interesojn. La prezidanto Bakiev falis, en aprilo 2010, grandparte ĉar li ignoris tiun principon. La nesingardema ŝtatestro tre multekoste pagis la proponon, kiun li faris al la usonanoj, malfermi armean trejnobazon en Batken, en la sudo, dum li ne aŭskultis la petojn de Moskvo koncerne la disponigon de dua rusa militbazo.

La ukrainia krizo ankaŭ ŝanĝis la situacion en Centra Azio*. “La regionaj regantoj memoris kiom Moskvo povis minaci ilin. Aliflanke, Moskvo ŝanĝis sian sintenon kaj subite postulis, pli malpli oficiale, ke Kirkizujo kaj Taĝikujo aliĝu al ĝia eŭrazia ekonomia Unio* por ne esti tute ridindigita, post la perdo de Ukrainujo”, klarigas al ni la politologo Parviz Mullodjanov, en Duŝanbeo. Tiu projekto de ekonomia kaj eventuale politika integrado, realiĝas sen entuziasmo. “Ni ne estas kontraŭ la ideo de integrado, tute male. Sed tiu ĉi okazas laŭ la nuraj voloj de Rusujo”, bedaŭras la konsilanto de alta politika respondeculo de Kazaĥujo. Post la forlaso de Ukrainujo kaj la timo, kiun inspiris en Centra Azio la reago de Moskvo, la estonto de la Eŭrazia Ekonomia Unio ŝajnas tre malpreciza.

* Vd. “Russia-Ukraine crisis alarms Central Asian strongmen”, Eurasianet, 4-a de marto 2014, www.eurasianet.org.
* Kreita en 2010 inter Rusujo, Kazaĥujo kaj Belorusujo, la dogana Unio transformiĝis en Ekonomia Komuna Spaco en 2012. Ĝi fandiĝos la 1-an de januaro 2015 en la Eŭrazia Ekonomia Unio, kies fondo-traktato estis subskribita en Astana la 29-an de majo 2014.

Kazaĥujo malgraŭ tio montriĝis la plej entuziasma je la ideo de regiona integrado sub la aŭtoritato de sia aŭtokrata prezidanto Noursoultan Nazarbaïev. Tiu granda disvolvanto de la eŭrazia ideo de post 1994 ankaŭ devas prikonsideri la gravecon de la rusa aŭ rusparolanta malplimulto en sia lando (proksimume kvarono de la hodiaŭa loĝantaro). Sed, kvar jarojn post la kreado de la dogana Unio, la kazaĥoj plendas ke diversaj obstakloj malhelpas al ili aliron al la rusa merkato, kiu teorie estas ununura merkato. “Problemo ankaŭ estas, ke ambaŭ ekonomioj estas laŭdimensie tre malsamaj: Kazaĥujo pezas dekoble malpli ol Rusujo, kaj ĝiaj entreprenoj ne estas sufiĉe konkurenckapablaj, ĉar ili de preskaŭ dudek jaroj prosperas kvazaŭ oligopoloj”, klarigas la financa fakulo Jean-Christophe Lermusiaux, kiu longtempe laboris en la vasta centr-azia respubliko.

Ĉiujare Moskvo perdas iom da tereno

Rusujo ofte prefere uzas punojn pli ol rekompencojn kaj ne sukcesas kaŝi sian malestimon al siaj najbaroj. Fine de aŭgusto 2014, s-ro Putin kolerigis sian ĉefan aliancanon, esprimante la opinion, ke la prezidanto de Kazaĥujo “kreis ŝtaton sur teritorio kiu neniam havis ŝtaton”. S-ro Nazarbaïev ne aprezis, vidante en tiu formulo vualitan minacon, kaj respondante, ke lia lando ne partoprenos en “organizaĵo, kiu konsistigas minacon por ĝia sendependeco”. Kazaĥujo cetere sindetenis, okaze de la voĉdono en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la valideco de la referendumo organizita en Krimeo.

Moskvo ankoraŭ malpli sukcesas pluteni en sia influsfero Uzbekujon kaj Turkmenujon, kiuj ne havas komunan landlimon kun Rusujo kaj kies riĉaĵoj, aparte hidrokarbono, permesas al ili lasi sin flatadi de aliaj landoj. Eĉ la sperto kaj kono de la tereno ne ebligas al Rusujo provizi la sekurecajn garantiojn, kiujn la reĝimoj de la regiono tiom bezonas. Okaze de la perfortaĵoj inter uzbekoj kaj kirgizoj de junio 2010 en Och, en la sudo de Kirgizujo, kiuj kaŭzis preskaŭ kvincent mortojn en tri tagoj, nek Rusujo, nek la Organizaĵo de la traktato de kolektiva sekureco (OTKS)*, kiun ĝi ja mastrumas, intervenis por kvietigi la mortigan febron. Tamen, la tuta sekureco de la tumultema Fergano-valo ja estis koncernata*.

* Arigante Rusujon, Belorusujon, Armenion, Kazaĥujon, Kirgizujon kaj Taĝikujon.
* Vd. Alexei Malashenko, “Russia and the crisis in Osh”, Carnegie Moscow Center, 15-a de junio 2010.

Malgraŭ ke Rusujo disponas pri rimedoj kaj relajsoj en la regiono, pri iu politika kapitalo kaj konfidokapitalo ĉe la loĝantaroj kaj la regantaj rondoj, pri kultura proksimeco pro kundivido de la lingvo, ĝi perdas terenon jaron post jaro. Kaj tio des pli, ke la kvin landoj de Centra Azio lertas ekvilibri ĝian potencon per tiu de Usono, de Eŭropo, Sudkoreujo, Japanujo... kaj precipe de Ĉinujo.

Ĉi tiu lasta aperis nur malfrue sur la centr-aziaj radaroj. “Komence de la 1990-aj jaroj, oni pensis, ke Irano aŭ Turkujo fariĝos novaj potencaj agantoj en la regiono. Ambaŭ malsukcesis, kaj Ĉinujo, tute forestanta ĝis la 1980-aj jaroj, estas ja en tiu komenco de la 21-a jarcento, fariĝonta la granda lando la plej potenca en Centra Azio”, rimarkas Thierry Keliner, aŭtoro de doktora disertacio pri Ĉinujo kaj Centra Azio*. Por tri el la kvin landoj de la zono, ĝi fariĝis la unua komerca partnero, antaŭ Rusujo, dum ĝi atingas la duan rangon en Uzbekujo kaj en Kazaĥujo.

* Thierry Kellner, L’Occident de la Chine. Pékin et la nouvelle Asie centrale (1991-2001), Presses universitaires de France, Parizo, 2008.
Kirgiza kaj taĝika naftodukto laŭ la volo de Pekino

La engaĝiĝo de la ekonomie dua plej potenca lando en la mondo estas impona. En septembro 2013, la prezidanto Xi Jinping faris dektagan turneon en la regiono, subskribante tiuokaze kontraktojn kaj pruntodonojn, por la “eta sumo” kvindeko da miliardoj da dolaroj. Li kreskigis ĝis sesdek kvin miliardoj da kubaj metroj jare siajn estontajn aĉetojn de gaso el Turkmenujo, kies gas-rezervoj estas laŭdire la kvaraj plej grandaj de la planedo. Dum la sama vojaĝo, li akiris 8,33% de la akcioj de la granda naftotavolo de Kashagan, en la kazaĥa parto de la Kaspia Maro. Li ankaŭ anoncis konstruon de rafinejo aŭ de novaj branĉoj por la naftodukto trairanta la teritoriojn de Kirgizujo kaj Taĝikujo, ebligante al ili malpli dependi de la uzbeka gaso, kiun Taŝkento regule rifuzas al ili. S-ro Xi okaze de tiu vojaĝo testis la ideon de “ekonomia zono de la silka vojo”, koncepto ankoraŭ difinota sed havanta grandan potencialan estontecon.

En tiu ĉi kadro, Pekino investas ankaŭ en la infrastrukturoj, aparte tiuj de transporto. Ĝia strategio celas havigi al si “pacan najbararon, necesa kondiĉo por la plua modernigo de Ĉinujo kaj por ties potenciĝo. Ekde la komenco, la sekureco estis lokita en la kerno de ĝia politiko en Centra Azio. Des pli, ke Pekino timas la separatismon de la ujguroj en sia islama turklingva provinco Xinjiang, kiu apudas la zonon. Poste aldoniĝis la zorgo de prienergia sekureco”, klarigas Kellner.

Restanta ekster la demandoj de interna politiko, atentanta montri neniun koloniemon, kaj disponanta pri konsiderindaj financaj kapabloj, Ĉinujo fariĝis neignorebla. “Rusujo jam ne plu kapablas diri “ne” à ĝi en la regiono”, observas Konstantin Siroïejkine, de la Instituto por strategiaj analizoj de Kazaĥujo. “Tamen, la disput-temoj en Centra Azio fariĝas pli kaj pli multnombraj, aldonas tiu fakulo pri Ĉinujo. Ĝiaj aĉetoj de centrazia gaso ekzemple donis al Pekino la rimedojn por negoci siajn kontraktojn kun Moskvo en fortika pozicio, kaj sekve malkreskigi la prezojn.”

Nuntempe, Rusujo tro bezonas Ĉinujon, en sia geopolitika batalo kun Okcidento, por ĝin mistrakti en Centra Azio. La subskribo la 21-an de marto 2014, de kontrakto ampleksanta 400 milliardojn da dolaroj por liverado al Ĉinujo, dum tridek jaroj, de tridek ok miliardoj da kubaj metroj da gaso jare havas grandegan signifon por Moskvo. Temas pri montri al Okcidento, ke Rusujo povus vivi sen ĝi, vendante sian produktaĵon al Ĉinujo kaj ĝenerale al Azio.

De 2013, la ĉina prezidanto disvolvas sian propran “novan silkan vojon”. Fervoja linio jam ligas en dudek du tagoj Chongqing kun Duisburg en Germanujo, tra Kazaĥujo kaj Rusujo*. Kvankam la transportata kvanto estas ankoraŭ sensignifa kompare kun la surmara transporto, tiu kontinenta vojo estas jam uzata de grandaj okcidentaj kompanioj, kiaj Hewlett- PackardBayerische Motoren Werke (BMW).

* Vd. Shawn Donnan, “Geopolitics cast shadow over new silk road”, Financial Times, Londono, 17-a de oktobro 2014.

Neniu havas iluziojn en Moskvo pri la estonteco de la ĉino-rusa alianco. Rusujo nun partoprenas nur 3,5% en la monda produktado de riĉaĵoj kaj devas laŭeble agi teame kun Pekino por plurealigi siajn strategiajn planojn. Tial ĝi estas cedema kaj afiŝas en Centra Azio sian bonvolemon al la ĉinaj interesoj. Moskvo opinias ankaŭ tre grava la Organizaĵon de Kunlaborado de Ŝanhajo (OKŜ)*, kiu prezentiĝas kiel potenciale forta rondo, kun aspekto de kontraŭ-okcidenta klubo. Arigante kelkajn el la plej grandaj energi-produktantoj el la mondo, ĝi kovras la plej loĝatan parton de nia planedo.

* La OKŜ arigas Rusujon, Ĉinujon, Kazaĥujon, Kirgizujon, Tadĝikujon kaj Uzbekujon. Afganujo, Barato, Irano, Mongolio kaj Pakistano havas statuson de observantoj. Belorusujo, Turkujo kaj Sri Lanko estas dialogo-partneroj.

Usono, kiu malinteresiĝas pri la regiono, Rusujo, kiu ne havas la rimedojn por siaj ambicioj, Ĉinujo, kiu ŝajnas triumfi sed malemas investi trans la ekonomia kampo: jen geopolitika ĉirkaŭaĵo de Centra Azio, kiu ne vere favoras stabiligon de ŝtatoj, kie la reĝimoj estas aŭtokrataj, aŭ eĉ diktatoraj, kaj bazataj sur malfortaj klano-ekvilibroj. Pluraj konfliktoj koviĝas, kaj la venontaj gvidanto-renovigoj estos certe malfacilaj, ĉefe en Uzbekujo. Korupto kaj malriĉeco kreas pli kaj pli fekundan teron por disvolvado de radikala islamismo.

“Ĉiu restu fleksebla pri siaj partnerecoj”

Neniu el la grandaj landoj ŝajnas disponi pri sufiĉa aŭtoritato, aŭ pri sufiĉa volo ĝin uzi, por esti aŭskultata kaze de grava sekureca krizo. Kiel trovi interkonsenton, kaze de grava krizo ekigita de novaj etnaj alfrontiĝoj aŭ de kriza prezidanta renovigo? “Ĉiu devas resti fleksebla pri siaj regionaj partnerecoj” kaj eviti enfermi sin en principojn ekskluzivantajn kunlaboron kun tiu aŭ tiu granda lando influa en la regiono, opinias Cooler*. Evidente, la malboniĝo de la ruso-usonaj rilatoj ne instigas al optimismo. Kaj koncerne la Pekin-Moskvan akordon, tute ne certas, ke ĝi daŭre restos sennuba.

* Vd. Alexander Cooley, Great Games, Local Rules: The New Great Power Contest in Central Asia, Oxford University Press, 2012.

Laŭ multaj specialistoj, la okazantan geopolitikan gliton klarigas la alfrontiĝo inter grandaj landoj. “La ludo inter Vaŝingtono kaj Moskvo, kies avataron oni nun povas vidi en Ukrainujo, kaŭzas profundan retropuŝon de Rusujo al Eŭrazio. Jam en la 19-a jarcento, la malvenko en Krimeo kondukis Rusujon al konkero de Centra Azio. Hodiaŭ ĉar ĝi ŝajnas perdi Ukrainujon, Rusujo povus denove voli fortikigi siajn poziciojn en la eŭrazia kontinento, en Centra Azio. Mi ne certas ĉu, finfine, Vaŝingtono ne favoras tion”, opinias ekzemple Chokan Laumulin, kazaĥa fakulo de la Cambridge Central Asia Forum en Londono.

En tiu kunteksto, la rolo de la centraziaj respublikoj povos montriĝi decida por la regiona stabileco. Pli ol iam ajn, la politikaj decidantoj kaj iliaj konsilantoj strebas ekvilibri la ambiciojn de granda lando per tiuj de alia. En Duŝanbeo, Sayfullo Safarov, de la Centro por strategiaj esploroj, klarigis lastan someron, dum Taĝikujo senentuziasme prepariĝis baldaŭ eniri en la eŭrazia ekonomian Union deciditan de Moskvo, ke la lando, kio ajn okazas, “neniam devas forlasi sian ekvilibran politikon en la ludo de la grandaj landoj ĉirkaŭ ĝi. Pristudi kion signifas por ni la integrado en la eŭrazia ekonomia Unio egalas konsideri la manieron, laŭ kiu tiu integrado estas akordigebla kun niaj fundamentaj strategiaj interesoj”. Depost sia sendependiĝo, tiuj landoj lernis mastrumi tiun ekvilibro-ludon.

Régis GENTÉ

Komuna historio, diverĝaj vojoj

La kvin landoj de Centra Azio spertas ekonomiajn kaj politikajn evoluojn tre diverĝajn de post sia sendependiĝo en 1991. Ĉi tiuj popoloj, kiuj parolas turkajn lingvojn (escepte de la Taĝikoj iranoparolantaj) tamen havas longan komunan pasintecon, aparte depost ilia iom-post-ioma integrado al la rusa Imperio en la 19-a jarcento. Uzbekujo, la plej loĝata lando, kun 30 milionoj da loĝantoj (el 66 milionoj entute), restis agrokultura, dum grava gasa kaj petrola rento profitas al Turkmenujo kaj Kazaĥujo, kiu realigas la du trionojn de la malneta enlanda produkto de la tuta regiono. La mono transsendita de la elmigrintoj konsistigas esencan parton de la enspezoj en Kirgizujo (ĉirkaŭ 35%) kaj en Taĝikujo (cirkaŭ 50%). Heredintoj de kompleksaj landlimoj arbitre desegnitaj en 1936 de USSR, tiuj landoj nutras teritoriajn konfliktojn kaj malmulte komercas inter si. La rivalecoj inter politikaj gvidantoj pliigas la malkonkordon inter Turkmenujo, neŭtrala depost 1995, Uzbekujo, tre sendependa, kaj la tri aliaj landoj, kiuj realproksimiĝis al Moskvo.

R.G.