Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La instruoj de embargo

ŜAJNAS, ke lia elekta malvenko de novembro 2014 revigligis la prezidanton de Usono. Triumfe elektita al la Blanka Domo en 2008 kaj disponante dum siaj du unuaj jaroj da mandato pri komforta parlamenta plimulto, li uzis tiun nur por modesta reformo de la sansistemo kaj por serio da moralpredikoj admonantaj al kompromisoj respublikanajn parlamentanojn decidintajn lin detrui.* Ekde kiam lia partio estis komplete venkita en la mezmandataj elektoj, kiam lia politika kariero finiĝas, s-ro Barack Obama faras, male, aŭdacajn decidojn. Anoncita tuj post grava interkonsento pri la klimato kun Ĉinujo kaj la amnestio por kvin milionoj da sendokumentaj enmigrintoj, lia decido restarigi la diplomatiajn rilatojn kun Havano atestas pri tio. Ĉu la usona demokratio postulas ke prezidanto jam ne devu komplezi fanatikan senatoron nek subaĉeti riĉan premgrupon por povi fari saĝan decidon?

* Vd “Ĉu eblas reformi Usonon?” [Peut-on réformer les Etats-Unis?], Le Monde diplomatique , januaro 2010.

Promesita de s-ro Obama, la forigo de la embargo trudita al Kubo en la jaro 1962 de John F. Kennedy korektus rompon de la internacia juro tiom nedefendeblan, ke ĉiuj ŝtatoj de la planedo, escepte de Israelo, ĉiujare kondamnis la faron de Vaŝingtono.* Ili certe perceptis, ke trans la virtaj pretekstoj de Usono (la homrajtoj, la esprimlibereco), pri kiuj ĉiu scias kiom ili estas respektataj ĉe la saud-araba aliancano aŭ en Guantanamo, Usono volis montri sian rabian obstinon. Ĉar tre proksime de Florido malgranda lando aŭdacis spiti, dum longa tempo preskaŭ sole, la usonan imperion. Tiun batalon de la digno, de la suvereneco definitive gajnis Davido.

* En 2013, Palaŭo, la Marŝal-Insuloj kaj Mikronezio sin detenis ĉe la ĉiujara voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj pri tiu temo.

Sed en kia stato ... Dum la embargo de Vaŝingtono ne atingis sian celon de “reĝimŝanĝo” en Havano, la kuba modelo, kiun ĝi volis ĉirkaŭdigi, estis neniigita. “Ĝi funkcias jam eĉ ne por ni”, cetere koncedis s-ro Fidel Castro en 2010, kiel akcepton de la “liberalaj” reformoj instigataj de lia frato Raúl. Post la disfalo de la sovetia bloko, de kiu la insulo dependis pri preskaŭ ĉio, la aĉetpovo de la kubanoj efektive kolapsis. La plej multaj de ili transvivas en fuŝdifekta ekonomio nur danke al ĉiama simpleco kaj sagaca kapablo elturniĝi.* En Kubo, liberaligi signifas antaŭ ĉio, en la momento, lasi la salajrulojn, kiuj estis preskaŭ ĉiuj ŝtatoficistoj, fariĝi proprietuloj de la etkomercaj entreprenoj kiuj dungas ilin.

* Vd Renaud Lambert, “Jen kiel vivas la kubanoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aprilo 2011.

En sia pravigo de sia historia decido, tuj salutata de la grandaj entreprenoj de lia lando celantaj disvolvi siajn aferojn en la insulo (American Airlines, Hilton, PepsiCo ktp), la prezidanto Obama rimarkigis, ke “provi kaŭzi la disfalon de Kubo servus nek la usonajn interesojn nek la kuban popolon. Eĉ se tio funkcius — kaj tio fiaskis dum kvindek jaroj —, ni scias, ke la landoj pli facile transformiĝas por la daŭro, kiam iliaj popoloj ne estas kondamnitaj al ĥaoso.” Do, restas nur ke Vaŝingtono, Berlino, Londono kaj Parizo apliku tiun instruon al Ruslando. Ĉu sen atendi kvindek jarojn?

Serge HALIMI.