Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Estas mito ke la vasta uzo de la angla lingvo en internaciaj organizaĵoj ebligos grandajn monŝparojn. Ekzameno de la realaj kostoj metas en perspektivon ĉi tiun aserton kiu estas bazita sur nekompleta kaj antaŭjuĝa vidpunkto. La altrudo de ununura lingvo estigas maljustaĵojn kaj erarojn, sed la lingva diverseco stimulas demokratan viglecon kaj la utiligon de rajtoj.
La lingva politiko estas la objekto de intensaj debatoj en internaciaj organizaĵoj. Kvankam estas laŭstatutaj reguloj difinantaj iliajn oficialajn lingvojn kaj laborlingvojn (ses ĉe la Unuiĝintaj Nacioj* dudek-kvar en la Eŭropa Unio*), efektiva unulingvismo laŭpaŝe regas. Preskaŭ senbedaŭre oni parolas pri nova lingvo de komunikado: la angla kiel lingvafrankao* (ELF). Delonge propagandita kiel la bedaŭrinda sed neevitebla rezulto de buĝetaj limoj, hodiaŭ oni ŝajne rigardas ĉi tiun evoluon kiel neeviteblan. La superregado de la angla nun estas integrata en la profesiajn kulturojn de internaciaj organizaĵoj, kaj ĝiaj pravigantoj eĉ asertas ke tiu lingvo fariĝis internaciigita: pro tio ke ĝi jam ne estas uzata sole de denaskaj parolantoj, ĝi nun ne minacas la lingvajn diversecon kaj egalecon.
La pravigantoj de la ELF ofte estas aliĝintoj al la doktrino de la “nova publika administrado”*, kaj insistas, ke ĝia uzo estus la plej bona metodo por malhelpi nedaŭrigeblan eksplodon de kostoj. Sed ĉi tiu argumento ne eltenas analizon. Kvankam la Eŭropa Unio havas la plej rigoran formalan sistemon rilate al laborlingvoj, ĝi elspezas proksimume 1,1 miliardojn da eŭroj ĉiujare por lingvaj servoj, kiu respondas al malpli ol 1% de la buĝeto, 0,0087% de la malneta interna produkto (MEP), 2,20 eŭroj por ĉiu enloĝanto aŭ 2,70 eŭroj por ĉiu civitano kiu havas pli ol 15 jarojn. Kvankam kostaltiĝoj antaŭvideblas, oni ne povas konsideri ekonomie nesuperebla elspezon de malpli ol 0,01% de MEP.
Cetere, la monŝparoj cititaj por pravigi la ELF-on ĝenerale estas bazitaj sur buĝetaj raportoj de la pravigantaj organizaĵoj. Ĉi tiuj ekskluzive referencas la primarajn kostojn rektajn (tradukoj, interpretaj servoj) kaj nerektajn (ĝeneralaj elspezoj ligitaj kun lingvaj servoj) imputatajn al la institucioj mem. Bazante sian argumenton sole sur ĉi tiuj kriterioj, oni povas false “pruvi” ke unulingvismo estas pli malkara ol plurlingvismo. Efektive, tamen, la reala kosto de iu lingva reĝimo povas esti komprenata nur per la enkalkulo de sekundaraj kaj implicaj pasivoj, ne nur por la organizaĵo mem, sed ankaŭ por ĉiuj koncernatoj. Redukti aŭ elimini tradukojn, ekzemple, ne forigas la neceson havi ilin. Ili devos esti faritaj aliloke kaj tial reprezentos ŝarĝon sur iu alia. Tio, kion subtenantoj de la ELF prezentas kiel malpliigon de kostoj, efektive nur estas transdono de kostoj.
La lanĉo en 2014 de la nova programo “Erasmus” por edukado, trejnado, gejunuloj kaj la sporto montras la perversajn efikojn de tia transdono. Kontraŭe al la lingvaj reguloj de la Eŭropa Unio, la Kondiĉaro por la programo estis unue eldonita nur en la angla kaj ne estis tradukita ĝis post la templimo por la depono de la unua serio de petoj, kvazaŭ la ELF jam estis oficiale agnoskita. La dokumento estis poste tradukita, laŭeble, pli-malpli amplekse, en kelkajn lingvojn (sed ne ĉiujn) kaj de diversaj organizaĵoj (ministerioj, universitatoj, asocioj, komercaj anonimaj societoj). La enhavo estis nur parte tradukita kaj la tradukoj variis de unu lingvo al alia kaj foje kontraŭdiris unu la alian tiel, ke estis malfacile identigi la plej fidindan informon. Sekve, la komenca manko de kompetentaj tradukoj estigis konfuzon kaj multiĝon de kostoj. La anglaparolantoj, aliflanke, profitis de la situacio ĉar ili havis facilan aliron al la rimedoj por peti subvenciojn kaj al la ŝancoj proponataj de la programo.
Se ni plivastigas la komparativan analizon inter unulingvismo kaj plurlingvismo al komunikado ambaŭsence (paroli, kaj kompreni la aliulon), la diferenco de kostoj eksplodas. Denove, estas la Eŭropa Unio kiu proponas la plej evidentan ekzemplon. Aktuale, ĝiaj dokumentoj estas oficiale tradukataj en dudek-kvar lingvojn, kaj ĉiu civitano povas elekti la lingvon per kiu li aŭ ŝi komunikos kun la institucioj de la Unio. Tio ebligas rektan komunikadon por ĉiuj kaj ankaŭ ebligas al ĉiu eŭropano, se tiu volas, partopreni debatojn pri gravaj financaj kaj politikaj demandoj. Ĉi tiu plurlingva politiko tial estas la garantianto de la demokrata procedo mem. Lastaj esploroj indikas ke, se la angla estus la sola lingvo de la Unio, tiam, por ke ĉiu lando intervenu en debatoj kaj juste partoprenu en la komuna agado de la Unio, la kosto por akiri la necesajn lingvokapablojn estus ĉirkau 48 eŭroj por unu eŭropa civitano ĉiun jaron. Eĉ sen konsidero pri la fakto, ke tiu lernado okupus konsiderindan tempon kaj ke mankas indikoj ke la popoloj povus esti persvaditaj fari tion, la sumo estas multe pli ol la 2,70 eŭroj de la aktuala eŭropa plurlingvismo, eĉ se tio havas mankojn* .
Anekdoto bone resumas la financan koston de eraroj kaj proksimumoj en la uzo de la angla, kaj ankaŭ la pli politikaj malfacilaĵoj en la komprenado, esprimado kaj intertraktado ligitaj al la uzo de “trudita” lingvo. En marto 2013, en intervjuo kun la brita ĵurnalo Financial Times, oni demandis al la prezidanto de la Eŭrogrupo, la nederlandano Jeroen Dijsselbloem, ĉu la savplano por Cipro de la EU povus esti konsiderata kiel “a template” (ŝablono) por similaj estontaj krizoj. Lia respondo, kiu implicis ke ĝi efektive povus esti ŝablono, kontraŭe al la pozicio de la Eŭrogrupo, kaŭzis falojn de la eŭrokurzo kaj bankaj akcioj. Sed lia deklaro estis bazita sur miskompreno. S-ro Dijsselbloem ne sciis la signifon de la angla vorto “template”, tial li miskomprenis la demandon kaj respondis erare.
Kvankam la ciferoj kontraŭdiras la entutajn ekonomiajn avantaĝojn de unulingvismo, ĝia avantaĝo por la britoj kaj la irlandanoj estas nedisputebla. Denaskaj parolantoj ĝuas privilegian pozicion en kampoj kiel tradukado, interpretado, redaktado, edukado kaj la produktado de edukaj rimedoj. Pro tio, ke ilia lingvo estas la referencopunkto, ili ekhavas la kapablon elstari pri la evoluigo de agadoj en la kampoj kovritaj de la koncerna organizaĵo, kaj pli malkare. Ĉi tiu strategia avantaĝo efektive kunportas grandajn monŝparojn kiuj povas esti investitaj aliloke kaj sekve estigas grandajn ĉenreagojn. Pro tio ke ĝi neniam estas kompensita, ĉi tiu fenomeno rompas la ekvilibron inter landoj kaj la egaleco inter eŭropaj civitanoj kiuj estas ĉe la koro de la plurlandaj politikoj. En 2001, la British Council taksis la valoron de la produktoj ligitaj al la angla lingvo je 13 miliardoj da eŭroj*. En 2005, raporto komisiita de la Haut Conseil de l’évaluation de l’école* detale ekzamenis tiun ciferon. Enkalkulinte la kreskon de la nominala malneta interna produkto (MEP), multobligajn efikojn kaj enspezojn kreitajn, la monvaloro de la ĉefaj merkatoj estis taksita je 8,4 miliardoj da eŭroj, la tempo kaj peno ŝparitaj pri la tradukado kaj interpretado je 2,2 miliardoj kaj la monŝparoj rilate al la instruado de fremdaj lingvoj 6,4 miliardoj. En 2014, ĉi tiu transdona efiko por Britio, pro la superrega pozicio de la angla, estis retaksita je 21 miliardoj da eŭroj.
Sub la influo de la “nova publika administrado”, buĝetaj zorgoj inundas la debaton pri lingvaj aranĝoj. Sed la afero estas antaŭ ĉio politika. Jam en 1998, Boutros Boutros-Ghali, siatempa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj tiutempe prezidanto de la Internacia Organizaĵo por Franclingvaj Landoj (OIF), difinis la naturon de la afero: “La unua kialo de nia pozicio pri plurlingvismo estas la respekto al la egaleco de ŝtatoj. Ni ĉiuj scias, ke truddevigi internaciajn oficialulojn, diplomatojn kaj ministrojn paroli en lingvo kiu estas fremda por ili metas ilin en malavantaĝan pozicion. Tio forprenas al ili la kapablon nuanci kaj rafini tiel, ke ili devas cedi avantaĝojn al tiuj por kiuj la lingvo estas denaska. Ankaŭ, kiel ni ĉiuj scias, konceptoj kiuj ŝajnas similaj ofte estas malsamaj de unu civilizacio al alia. Vortoj esprimas iun kulturon, iun pensmanieron kaj mondkoncepton. Pro ĉiuj tiuj kialoj, mi kredas ke, ĝuste kiel la demokratio en unu lando estas bazita sur plurismo, la demokratio inter landoj devus esti bazita sur plurlingvismo.”*
La analizo de la retejoj de internaciaj organizaĵoj montras, ke la plejmulto estas afliktata de unulingvismo* kaj ĝiaj kulturaj kaj konceptaj implicoj. El la tridek malcentralizitaj agentejoj de la Eŭropa Unio, dudek unu prezentas siajn retejojn nur en la angla, kvin havas kelkajn lingvojn sed kun plimulto de anglalingvaj paĝoj, kaj kvar estas vere plurlingvaj. En kampoj tiel diversaj kiel tiuj kovrataj de la Eŭropa Banka Aŭtoritato (EBA), la Agentejo por la Kunlaboro de Reguligantoj de la Energio (ACER) kaj la Eŭropa Agentejo pri la Defendo (EDA), necesas scio pri la angla por aliri iliajn informojn. Eĉ sen mencii la regulajn raportojn pri la islamista minaco en Eŭropo kiujn Eŭropolo publikigas sole en la angla.
Tutmonde, estas nedisputeblaj signoj de kultura kaj koncepta hegemonio. Ni scias ke la Internacia Monfonduso (IMF) kaj la Monda Banko estas, ekde la 1980aj jaroj, konstruintaj formon de evoluado fonditan sur la novliberalisma ideologio kiun ili aplikas sendistinge en Latinameriko, Sudorienta Azio kaj hodiaŭ en Suda Eŭropo. Oni ne povas ne maltrankvili pri la laŭpaŝa transiro de la internacia kriminala justico al modelo kiu donas la prioritaton al la precedenca juro de la kutimjuro* Kaj estas multaj similaj ekzemploj. La malfido de civitanoj al plurlandaj institucioj estas tute komprenebla. Simbolo pri iu vizio pri la mondo, unulingvismo estas grava indikilo de la tutmonda geopolitika ekvilibro. Limigi ĝin montrus, ke landoj kapablas agi kune kaj harmonie kun respekto por siaj diferencoj.
Dominique HOPPE
Dominique Hoppe estas la prezidanto de la Assemblée des fonctionnaires francophones des organisations internationales (Affoi).