Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Semajnon post semajno, la glitanta nodo de intertraktadoj iom post iom sufokas la grekan registaron. Altaj eŭropaj gvidantoj cetere klarigis al la Financial Times, ke nenia interkonsento eblos kun la ĉefministro Aleksis Cipras antaŭ ol li ne “senigas sin je la maldekstra alo de sia registaro“. Ĉu la Eŭropo, kiu predikas solidarecon, donus ĝin nur al konservativuloj?
EN ATENO, “ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉio restas sama“, kiel diras greka tradicia kanto. Kvar monatojn post la elekto-venko de Siriza, la du partioj, kiuj regis la landon post la falo de la diktatoreco, la Tutgreka Socialista Movado (Pasok) kaj la Nova Demokratio (dekstra) komplete senkreditiĝis. La unua registaro de radikala maldekstro en la historio de la lando post la “montara registaro“*, tempe de la germana okupado, ĝuas grandan popularecon.*
Sed kvankam neniu plu mencias la nomon de la “triopo“ abomenata, ĉar respondeca pri la aktuala ekonomia katastrofo, la tri institucioj — Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj Internacia Mon-Fonduso (IMF) — daŭrigas sian politikon. Minacoj, ĉantaĝoj, ultimatoj: alia “triopo“ trudas al la registaro de la nova ĉefministro Aleksis Cipras la malabundon, kiun obeeme aplikis liaj antaŭuloj.
Kun produktado de riĉaĵo kvarone amputita de 2010 kaj kvoto de senlaboreco de 27 elcentoj (pli ol 50 elcentoj por la homoj malpli ol 25-jaraj), Grekujo spertas senprecedencan socialan krizon. Sed spite al la rezulto de la elektoj de januaro 2015, kiuj donis al s-ro Cipras klaran mandaton por ĉesigi la malabundon, la Eŭropa Unio daŭre donas al la lando la rolon de la malbona lernanto punata de la severaj instruistoj de Bruselo. La celo? Malinstigi la “revemajn“ elektontojn de Hispanujo aŭ aliloke, kiuj ankoraŭ kredas je la ebleco de registaroj kontraŭaj al la germana dogmo.
La situacio memorigas Ĉilion de la komenco de la 1970-aj jaroj, kiam la usona prezidanto Richard Nixon faris ĉion por faligi la ĉilian prezidanton Salvador Allende por malebligi similajn politikojn en la usona postkorto. “Hurligu la ekonomion!“, ordonis la usona prezidanto. Kiam tio okazis, la tankoj de la generalo Augusto Pinochet anstataŭis ...
La silenta ŝtatrenverso, kiu okazas en Grekujo, ĉerpas siajn rimedojn el pli moderna instrumentujo — de la not-agentejoj tra la ECB ĝis la komunikiloj. Kiam la premilo ekfunkcias, restas al la registaro Cipras nur du opcioj: lasi sin finance strangoli, se li persiste volas apliki sian programon aŭ rezigni pri siaj promesoj kaj fali, forlasite de siaj elektintoj.
Ĝuste por eviti la transiĝon de la viruso Siriza — la esper-malsano — al la cetera Eŭropunio, la prezidanto de la ECB Mario Draghi anoncis la 22-an de januaro 2015, do tri tagojn antaŭ la grekaj elektoj, ke la interven-programo de lia institucio (la ECB aĉetas ĉiumonate por 60 milionoj da eŭroj ŝuldojn de ŝtatoj de la eŭrozono) atribuiĝos al Grekujo nur sub kondiĉoj. La malforta ĉenero de la eŭrozono, tiu kiu plej bezonas helpon, ricevos subtenon nur se ĝi submetiĝos al la brusela kuratoreco.
LA GREKOJ estas obstinaj. Ili voĉdonis por Siriza kaj tiel devigis la prezidanton de la eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem admoni ilin: “La grekoj devas kompreni, ke la plej grandaj problemoj de ilia ekonomio ne malaperis pro la nura fakto, ke elektoj okazis“ (Reuters, 27-a de januaro 2015). “Ni ne povas fari escepton por iu aŭ alia lando“, konfirmis s-ino Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la IMF (The New York Times, 17-an de januaro 2015), dum s-ro Benoît Coeuré, membro de la direktorejo de la ECB, aldonis pli klare: “Grekujo devas pagi, jen la reguloj de la eŭropa ludo“ (The New York Times, 31-an de januaro kaj 1-an de februaro 2015).
Semajnon poste, s-ro Draghi demonstris, ke oni ankaŭ scias “hurligi la ekonomion“ ene de la eŭrozono: sen la plej eta pravigo, li fermis la ĉefan fonton de financiĝo de la grekaj bankoj; ĝi estis anstataŭita de la Emergency Liquidity Assistance (ELA), pli kosta kaj kiu renovigendas ĉiun semajnon. Mallonge, li pendigis damoklan glavon super la kapon de la grekaj gvidantoj. Krome, la not-agentejo Moody’s anoncis, ke la venko de Siriza “negative influas la kresko-perspektivojn“ de la ekonomio (Reuters, 27-an de januaro 2015).
La scenaro de la Grexit (eliro de Grekujo el la eŭrozono) kaj de la nepagipovo revenis sur la tagordon. Apenaŭ kvardek ok horojn post la januaraj elektoj, la prezidanto de la germana Instituto pri Ekonomia Esplorado, s-ro Marcel Fratzscher, eksa ekonomikisto ĉe la ECB, klarigis, ke s-ro Cipras ludas “tre danĝeran rolon“: “Se la grekoj komencas kredi, ke li estas vere serioza, oni povus sperti amasan kapitalfuĝon kaj sturmon al la bankoj. Ni alvenis ĉe la punkto, kie eliro el la eŭro fariĝas ebla“ (Reuters, 28-an de januaro 2015). Perfekta ekzemplo de memrealiga profetaĵo, kiu kondukis al pligraviĝo de la ekonomia situacio de Ateno.
Siriza disponis pri limigita agospaco. S-ro Cipras estis elektita por intertrakti pri la kondiĉoj ligitaj kun la “helpo“, kiun lia lando ĝuis, sed en la kadro de la eŭrozono, ĉar la ideo de eliro ne havis subtenon de la plimulto de la loĝantaro. Tiu estis konvinkita de la grekaj kaj internaciaj komunikiloj, ke Grexit sekvigus katastrofon de biblia amplekso. Sed la partopreno en la unueca mono tuŝas aliajn kordojn, kiuj estas ĉi tie ege sentemaj.
Ekde sia sendependiĝo, en la jaro 1822, Grekujo ŝanceliĝis inter sia pasinteco en la Otomana Imperio kaj la “eŭropaniĝo“ — celo kiu, en la okuloj de la elitoj kaj de la tuta loĝantaro, ĉiam signifis moderniĝon de la lando kaj ĝian eliron el la subevoluo. La partopreno en la “malmola kerno“ de Eŭropo estis vidata kiel realigo de tiu nacia idealo. Dum la elektokampanjo la kandidatoj de Siriza sentis sin do devigataj aserti, ke la eliro el la eŭro estas tabua.
En la centro de la intertraktadoj inter la Cipras-registaro kaj la institucioj estis la demando pri la kondiĉoj fiksitaj de la kreditoroj: la famaj memorandoj kiuj, de 2010, devigas Atenon apliki katastrofajn politikojn de malabundo kaj de superimpostado. Pli ol 90 elcentoj de la pagoj de la kreditoroj tamen revenas al ili rekte — kelkfoje jam sekvatage! —, ĉar ili estas dediĉitaj al la repago de la ŝuldo. Kiel la financministro Janis Varufakis resumis, kiu postulas novan interkonsenton kun la kreditoroj, “Grekujo pasigis tiuj ĉi kvin lastajn jarojn vivanta por la sekva pruntedono kvazaŭ drogemulo kiu atendas sian venontan dozon“ (1-an de februaro 2015).
Sed ĉar la nerepago de la ŝuldo egalas al “kredit-evento“, do al ia bankroto, la malblokado de la dozo estas tre potenca ĉantaĝ-armilo en la manoj de la kreditoroj. Teorie, ĉar la kreditoroj bezonas repagon, oni povus imagi, ke Ateno disponas ankaŭ pri grava levilo por la intertraktadoj. Sed la ekfunkciado de tiu levilo kondukus la ECB al interrompo de la financado de la grekaj bankoj, kio sekvigos la revenon al la draĥmo (do al eliro el la eŭro).
Do, nenio miriga, ke, apenaŭ tri semajnojn post la elektoj, la dek ok financministroj de la eŭrozono sendis ultimaton al la dek-naŭa membro de la eŭropa familio: la greka registaro devas apliki la programon transdonitan de siaj antaŭuloj aŭ rezigni pri siaj devoj kaj trovi la monon aliloke. En tiu kazo, konkludis la New York Times, “multaj agantoj de la financmerkato pensas, ke Grekujo havas apenaŭ alian elekton ol forlasi la eŭron“ (16-an de februaro 2015).
Por eskapi el la strangolaj ultimatoj, la greka registaro petis kvarmonatan “batalhalton“. Ĝi ne postulis la pagon de 7,2 miliardoj da eŭroj, sed esperis ke, dum la daŭro de la halto, la du partioj alvenos al interkonsento, kiu inkludos disponojn por disvolvi la ekonomion kaj poste solvi la ŝuldoproblemon. Estus mallerte faligi la grekan registaron tuj; la kreditoroj do akceptis.
Ateno pensis ke ĝi povas kalkuli — almenaŭ provizore — pri la sumoj kiuj eniros ĝiajn kasojn. La registaro esperis disponi, en la rezervoj de la Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco, pri 1,2 miliardoj da eŭroj ne uzitaj en la procezo de rekapitaligo de la grekaj bankoj, kaj pri 1,9 miliardoj kiujn la ECB gajnis per la grekaj obligacioj kaj promesis redoni al Ateno. Sed meze de marto la ECB anoncis ke ĝi ne redonos tiujn gajnojn, dum la ministroj de la eŭrogrupo decidis ne nur ne pagi la sumon, sed transigi ĝin al Luksemburgo, kvazaŭ oni timus ke la grekoj fariĝus bankrabistoj! Sensperta, kaj ĉar ĝi ne atendis tiajn manovrojn, la skipo de s-ro Cipras konsentis sen postuli garantiojn. “Ni eraris, ke ni ne postulis skriban interkonsenton“, koncedis la ĉefministro en intervjuo de la televido Star, la 27-an de aprilo 2015.
La registaro daŭre ĝuis grandan popularecon, spite al la koncedoj al kiuj ĝi konsentis: ne reveni pri la privatigoj deciditaj de la antaŭa registaro, prokrasti la altigon de la minimuma salajro, ankoraŭ plialtigi la aldonvalora imposto (AVI). Berlino do lanĉis operacion kun la celo senkreditigi ĝin. Fine de februaro, la Spiegel publikigis artikolon pri la “torditaj rilatoj inter Varufakis kaj Schäuble“ (27-an de februaro 2015). Unu el la tri aŭtoroj estis Nikolaus Blome, antaŭ nelonge transirinta de Bild al la Spiegel, kaj heroo de la kampanjo, kiun en la jaro 2010 Bild faris kontraŭ la “pigraj grekoj“.* La germana financministro Wolfgang Schäuble, kiu — okazo tre malofta en la Eŭropa Unio, sed ankaŭ en la internacia diplomatio — publike ironiis pri sia greka kolego, kiun li kvalifikis “stulte naiva“ (10-an de marto 2015), estis prezentata de la germana semajnulo kiel bonvola Sizifo, bedaŭranta ke Grekujo estas kondamnita al fiasko kaj al forlaso de la eŭrozono. Escepte se, la artikolo subkomprenigis, s-ro Varufakis estus forigita el siaj funkcioj.
Dum tralikoj, mallumaj antaŭdiroj kaj minacoj multiĝis, s-ro Dijsselbloem antaŭenmetis novan peonon, deklarante en la New York Times ke la eŭrogrupo esploras la eventualan aplikon de la kipra modelo al Grekujo, do limigon de la kapitalmovoj kaj redukton de la deponoj (19-an de marto 2015) ... Jen anonco, kiun oni povas interpreti apenaŭ alie ol kiel provon — senfruktan — provoki bankan panikon. Dum la ECB kaj s-ro Draghi ankoraŭ pli streĉis la glitan nodon, per plia limigo de la eblecoj por la grekaj bankoj financiĝi, Bild publikigis pseŭdan raportaĵon pri panika sceno en Ateno kaj ne hezitis deturni banalan foton de pensiuloj kiuj vicostaris antaŭ banko por ricevi sian pension (31-an de marto 2015).
Fine de aprilo, la operacio de Berlino portis siajn unuajn fruktojn. S-ro Varufakis estis anstataŭigita de sia viculo Euklide Cakalotos por la intertraktadoj kun la kreditoroj. “La registaro devas alfronti novtipan ŝtatrenverson, tiam deklaris s-ro Varufakis. Niaj atakantoj ne estas plu, kiel en 1967, la tankoj, sed la bankoj“ (21-an de aprilo 2015).
En la momento, la silenta ŝtatrenverso tuŝis nur ministron. Sed la tempo laboras por la kreditoroj. Tiuj postulas la aplikadon de la novliberala recepto. Ĉiu kun sia obsedo. La ideologiistoj de la IMF postulas la malreguligadon de la labormerkato kaj la laŭleĝigon de la amasaj maldungoj, kiujn ili promesis al la grekaj oligarĥoj, kiuj estas la proprietuloj de la bankoj. La Eŭropa Komisiono, per aliaj vortoj Berlino, postulas la daŭrigon de la privatigoj, kiuj povas interesi la germanajn entreprenojn, kaj je plej malalta kosto. En la senĉesa listo de la skandalaj vendoj elstaras tiu, farita de la greka ŝtato en 2013, de dudek ok konstruaĵoj kiujn ĝi daŭre uzas. Dum la venontaj dudek jaroj, Ateno devos pagi 600 milionojn da eŭroj da luprezo al la novaj proprietuloj, do preskaŭ la trioblon de la sumo kiujn ĝi ricevis per la vendo — kaj kiu revenis rekte al la kreditoroj ...
En pozicio de malforteco, forlasita de tiuj, kies subtenon ĝi esperis (ekz-e Francujo), la greka registaro ne povas solvi la gravan problemon, kiun la lando alfrontas: ŝuldon ne elteneblan. La propono organizi internacian konferencon similan al tiu de 1953, kiu sendevigis Germanujon pagi la plej grandan parton de la militaj kompensaĵoj kaj tiel malfermis la vojon al la ekonomia miraklo*, dronis en maro da minacoj kaj da ultimatoj. S-ro Cipras klopodas por akiri pli bonan interkonsenton ol la antaŭaj, sed tiu estos certe malproksima de liaj anoncoj kaj de la programo, por kiu la grekoj voĉdonis. S-ro Jyrki Katainen, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, estis pri tio tre klara tuj post la grekaj elektoj: “Ni ne ŝanĝos la politikon laŭ elektoj“ (28-an de januaro 2015).
Ĉu la elektoj havas do sencon, se lando kiu respektas la esencon de siaj promesoj ne havas la rajton modifi sian politikon pri io ajn? La novnazioj de Ora Aŭroro disponas pri tuja respondo. Ĉu eblas ekskludi, ke ili profitas pri malsukceso de la Cipras-registaro same kiel la apogantoj de s-ro Schäuble en Ateno?
Stelios KULOGLU.