Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum Ĉinujo provas alfronti la krizon valorigante la konsumadon kaj malfermante sian financan sektoron, la senorda agitado de la registaro igis la “internacian financon” maltrankviliĝi ĉi-somere. Ne certas, ĉu la registaro sukcesos mastrumi “mildan surteriĝon” de la ekonomio. Politike, la prezidanto Xi Jinping mastras ĉiujn mekanismojn de regado. Ĉu tio sufiĉos por kvietigi la malkontenton?
ĈU KONVENAS konsideri s-ron Xi Jinping, prezidanton de la Popola Respubliko Ĉinujo (PRĈ) de du jaroj, kiel novan ruĝan princon, inda heredanto de Mao Zedong? Tion ja sugestas kelkaj komentistoj de Eŭropo kaj Usono, sekve de lia stiloŝanĝo post lia enpotenciĝo en marto 2013: persona antaŭsinmetiĝo, pli rekta kaj alirebla tono, kaj pli sincera kaj simpla sinteno. Oni multe parolis pri nova “kulto de personeco” ĉirkaŭ la figuro de Xi Dada (Oĉjo Xi).
Tio, kio timigas la eksterlandajn analizistojn, ne tiom estas la provoj forbalai la ĵargonon kaj severecon kutimajn sine de la kolektiva direkcio de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) favore al senkompleksa kaj unuecigita enkorpiĝo de la aŭtoritato de la Partio en la persono de la prezidanto. Sed ja estas la amaskomunikila trudkampanjo favore al lia persono, kiun li profitas: Laŭ China Media Project, kritika observejo de la ĉinaj amasinformiloj de la Hongkonga Universitato, dum la du unuaj jaroj de iliaj respektivaj mandatoj, lia nomo aperis duoble pli ofte ol tiu de lia antaŭulo, s-ro Hu Jintao, en la ĉefa sekcio de la Ĵurnalo de la popolo, ĉefa organo de la Partio*. La zorge organizitaj enscenigoj de s-ro Xi ludanta piedpilkon, pafanta per fusilo, mem tenanta sian pluvombrelon; aŭ ĉirkaŭiranta por viziti restoracion de farĉitaj bulkoj, kaj precipe de homamasoj lin adorantaj, montras, ke tiu filo de komunista heroo Xi Zhongxun ne estas kontraŭ la mobilizado de homamasoj laŭ la Mao-maniero.
Krome, de kelkaj monatoj, la bruegaj deklaroj kontraŭ la enŝteliĝo de la “okcidentaj valoroj” estis sur la frontpaĝoj de gazetaro, aparte kiam la ministro pri edukado Yuan Guiren protestis kontraŭ la importitaj lernolibroj, kiuj glorigas plurpartiismon kaj miskreditigas socialismon, deklarante, ke necesas “ĉiel eviti disvastigi la okcidentajn valorojn en la lernejojn*”. Aldoniĝas kritikoj kontraŭ usonaj entreprenoj (inter kiuj Cisco, Apple, Microsoft, Google kaj Intel), akuzataj esti “antaŭ-taĉmentoj de la usona registaro*”. La ĉina prezidanto, opiniante, same kiel siaj antaŭuloj kaj kiel multaj intelektuloj, ke rapida kaj senkondiĉa demokratiigo de la lando povus esti katastrofa, esprimas esencisman vidadon de la “ĉinaj karakterizoj”: laŭ li, ĝia historio kaj ĝia socio igas lian landon kaj la demokratan plurpartiismon neakordigeblaj. Dum parolado farita antaŭ la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo, li klarigis, ke “Ĉinujo jam eksperimentis multajn politikajn sistemojn, [ke] neniu taŭge funkciis kaj [ke] ili povus eĉ produkti katastrofajn rezultojn se oni reenkondukus ilin*”.
Ankaŭ la esprimata volo de s-ro Xi mastrumi la armeajn aferojn maltrankviligas. Same kiel lia stragegio konsistanta loki siajn proksimulojn je ŝlosilaj postenoj de defendo, kaj lia senkompleksa agresemo al la ekstero. Atestas pri tio la aktivaĵoj kaj postuloj en la sudo de la ĉina maro, kiuj kontrastas kun la singardemo de la regantoj depost Deng Xiaoping, kies taktiko estis aspekti modesta kaj neniam prezenti sin kiel gvidiston.
Pasintan jaron, okaze de sia vizito en Francujo, s-ro Xi malimplice anoncis la potenciĝon de Ĉinujo referencante al citaĵo de Napoleono: “’Ĉinujo estas dormanta leono, kiu tremigos la mondon kiam ĝi vekiĝos’. Nu, la ĉina leono jam vekiĝis, sed ĝi estas pacema, simpatia kaj civilizita.” Sed li precizigis sian intencon “aŭdigi la voĉon de Ĉinujo kaj injekti pli da ĉinaj elementoj en la internaciajn normojn*”.
La simpla stilo, la antaŭenigo de forta gvidanto, kaj la kulto de personeco memorigas la epokon de Mao. Krome, same kiel Mao siatempe, s-ro Xi havas opinion pri ĉio, eĉ pri demandoj senrilataj kun politiko: religio, edukado, dormo aŭ la pretenda tro granda voluptemo de la socio. Li aparte imponis la mensojn en decembro 2014, kiam li publike mallaŭdis la vulgarecon de la arto-mondo; li proponis, ke la artistoj estu “ĉiujare sendataj [sur la kamparon] por vivi en kontakto kun la homamasoj”, cele “akiri konvenan vidpunkton pri arto”* por poste pli bone servi la socialistajn valorojn, same kiel en la epoko de la kultura Revolucio kaj sendado de la edukita junularo sur la kamparon.
La prezidanto do ne hezitas ĉerpi el la frapfrazoj kaj aforismoj de la Ruĝa Libreto por konduki sian politikon, kion lia falinta rivalo, s-ro Bo Xilai (enkarcerigita pro korupto), ankaŭ tre sukcese faris antaŭ kelkaj jaroj en Ĉongĉingo. Li tiel relanĉis la “Amaso-linion”, principon de popola partoprenado ŝatata de Mao, laŭ kiu la disaj ideoj de la ordinaraj ĉinoj devas esti kolektataj kaj koncentrataj de la komunistaj kadruloj tra multaj ir-revenoj. Lia ĉefa kampanjo por lukto kontraŭ korupto celas “mortigi la tigrojn kaj dispremi la muŝojn”, tio estas la altrangulaj kadruloj kaj la malaltaj kadruloj. Pli ol ducent mil ŝtatfunkciuloj ja estis jure persekutataj. S-ro Zhou Yongkang, eksa responsulo pri la interna sekureco, estas la plej altranga ĉina gvidanto kondamnita, depost la proceso de la Fikvaropo*: li estis kondamnita je dumviva mallibereco komence de junio 2015. Neniu, eĉ inter la princoj aŭ gefiloj de eksgvidantoj de la Partio, ŝajnas indulgata. Kvarcent mil aliaj estis jam sankciitaj.
SAMTEMPE la represio plifortikiĝis. Pasintan jaron, preskaŭ mil homoj, el la “civila socio” (advokatoj, feministaj aktivulinoj, responsuloj de asocioj...) estis arestitaj, laŭ Chinese Human Right Defenders, — tion oni ne vidis depost la represio de 1989. La Interret-aliro signife malboniĝis en la lastaj monatoj, kun pli limigita ol iam ajn aliro al Google kaj Gmail, al kio aldoniĝas sporada blokado de la VPN (Virtual private networks, virtualaj privataj retoj), la ĉefa savilo de la ĉinaj interretanoj kaj de la eksterlandanoj en Ĉinujo, kiuj bezonas liberan aliron al la tutmonda Teksaĵo (sociaj retoj, grandaj amasinformiloj, sciencaj revuoj, ktp.). Oni konstatas klaran rigidiĝon de la cenzuro kontraŭ interretanoj, ĵurnalistoj, artistoj, instruistoj, intelektuloj.
La principo de kolektiva gvidado ellaborita de Deng estas forlasita — tiu lasta kreis labor-dividon sine de la Politburo, favorante konkurencon inter tendencoj kaj konstruon de koalicioj ene de la Partio por eviti la elstariĝon de nova “forta homo”. S-ro Xi, male, kumulas la funkciojn — ĝenerala sekretario de la ĈKP, prezidanto de la centra armea Komisiono, sed ankaŭ estrado de pluraj organoj taskitaj pri la nacia sekureco kaj la interreta/ elektronika sekureco. La prezidanto nepre aperas kiel la plej aŭtoritatema gvidanto depost Mao.
Kvankam la referencoj al la Granda Kondukanto ne mankas, gravas distingi la elementojn de la maoismo, kiuj estas firme forigitaj. Oni neniel trovas en la politiko de s-ro Xi la uzon de la kamparanoj kiel politika bazo, nek la izolismon, nek la rifuzon de la mondaj institucioj kaj de privata proprieto, nek la subtenon al la perarmila revolucio, nek la ikon-rompismon aŭ forĵeton de la ĉinaj tradicioj, inter kiuj la konfucea penso. Kiam li svingas la mentoran figuron de Mao, s-ro Xi volas gajni popularecon, revigligante la moralan legitimecon de la ĈKP kaj apogante sin sur la prestiĝo, kiun konservis la eksa gvidanto ĉe multaj ĉinoj. Ja Mao estas ofte asociita en la okcidenta imagaĵo, al malsatego, katastrofa ekonomia politiko, persekutoj kaj detrua ideologia volontismo, sed en Ĉinujo li prefere elvokas la naciajn potencon kaj dignon, la honestecon, la sociekonomian egalecon kaj interseksan egalecon, kaj la industrian progreson. Laŭ opinienketo, ja mendita en decembro 2013 de Global Times, gazeto proksima de la Partio, 85% de la pridemanditaj ĉinoj opiniis, ke la sukcesoj de Mao superas liajn erarojn kaj malsukcesojn.
La pozicio de“forta homo” de la nuna ĉina prezidanto prenas pli da signifo se oni konsideras ĝin en la kunteksto de profunda krizo kaj de la neceso modernigi, kiu trudas la regantan teamon. S-ro Xi ja klopodas sin prezenti kiel la savanto de la ĉina nacio, tiel respondante al forta postulo formulita de la novkonservativuloj, kiel la historiisto Xiao Gongqin*, de la komenco de la 1990-aj jaroj. Por allogi la loĝantaron, li mobilizas la komunik-teknikojn ellaboritajn en Eŭropo kaj Usono, kiuj baziĝas sur la personigo de la povo kaj la karismo, kaj ankaŭ tiujn de la kulto de personeco laŭ la soveta maniero. Li tiel prezentiĝas kiel juĝisto sufiĉe potenca kaj firme volema por sanigi la ĈKP-on en la momento, kiam parto de la loĝantaro opinias skandalo la grandajn malegalecojn kaj la riĉecon de la partiaj kadruloj kaj iliaj proksimuloj. Atestas pri tio la cent kvindek mil popolribeloj ĉiujare nombrataj, kaj la debatoj sur la ĉina teksaĵo. S-ro Xi sin montras do kvazaŭ “monaĥo de Shaolin”, lerta kaj potenca punanto, oportune alvenanta por helpi la Popolan Respublikon kaj Komunistan Partion, kiuj estas detruotaj per korupto, sed ankaŭ per polucio, terorismo, nestabileco en Tibeto, en Xinjiang kaj en Hongkongo, per malfortiĝo de la ekonomia kresko, ktp.
La strategio de s-ro Xi estas prezenti sin kiel providencan homon, similan kiel Mao, por ebligi al Ĉinujo trairi malfacilajn tempojn. Li tiel insistas pri la ideo, ke la lando trairas senprecedencan krizon: “La tasko, kiun nia lando devas plenumi por la reformo, la evoluado kaj la stabiligo de la lando estas pli peza ol iam ajn, kaj la konfliktoj, danĝeroj kaj defioj estas pli multnombraj ol iam”, li deklaris antaŭ la Politburo en oktobro 2014*.
Por respondi al tiu urĝeca situacio, li monopoligas kelkajn elementojn de la maoisma repertuaro, samtempe asertante sin moderna gvidanto. La gazetaro amuze ridetis pri la enretigo de la “eta ruĝa programaro” por inteligentaj telefonoj, moderna speco de “ruĝa libreto”, kiu kunigas la pensojn kaj ŝatatajn poemojn de s-ro Xi*. Ĝia akcepto ebligas malrekte taksi la akcepton kiun al ĝi rezervas la ĉina loĝantaro. Iuj vidas en ĝi la ombron de nova Kultura Revolucio, sed la programaro ricevis noton 3,5 (el 5) de siaj uzantoj kaj troviĝas inter la kvin unuaj edukaj programaroj plej elŝutataj en Ĉinujo. Tio estas des pli grava, ke la duono de la loĝantaro uzas inteligentan telefonon. Tiun iom fantazian indikilon konfirmas enketo de la Pew Research Center: 92% de la pridemanditaj ĉinoj en 2014 diras ke ili fidas sian prezidanton, tio estas 10% pli ol por lia antaŭulo Hu Jintao*.
KOMPRENEBLE, la opinienketoj estas ofte nefidindaj. Sed la rezultoj substrekas la abismon, kiu disigas la manieron laŭ kiu la ĉinoj taksas siajn gvidantojn, de la rigardo de la eksteraj observantoj. Tio, kio igas s-ron Xi populara en la rigardo de diversaj partoj de la socio, estas liaj klopodoj por pli trudi Ĉinujon sur la internacian scenejon (tio plaĉas al granda parto de la junularo) kaj ankaŭ lia impona lukto kontraŭ la korupto, kiu rompas la bildon de netuŝeblaj kadruloj de la Partio, kaj impresas kvazaŭ alproksimiĝo de la gvidantoj al la ordinaraj civitanoj. Ja la mezaj kaj superaj klasoj estas verŝajne pli sentemaj al lia volo daŭrigi kaj profundigi la ekonomian reformon. Sed kondiĉe ke la malaltiĝo de la kresko ne konkretiĝos per nuligo de iliaj akiritaj avantaĝoj*.
La nuna ĝenerala sekretario de la ĈKP efektive ne nuligis la alelekton, radikale kontraŭ-maoisman, de la kapitalistaj entreprenistoj sine de la Partio, kiun la eksreganto Jiang Zemin formaligis laŭ la formo de la “tri reprezentadoj*”. Sed temas nun por li antaŭenigi propran penson prefere ol tiun de siaj antaŭuloj, por marki la historion per novaj frapfrazoj kiaj “la ĉina revo” kaj “la kvar ĝeneralaj celoj”, nome la kompleta konstruo de modere prospera socio, la profundigo de la reformo, la juro-ŝtato kaj la disciplino en la Partio.
Tio devos loki lin pli alten ol s-roj Jiang Zemin (1989-2002) kaj Hu Jintao (2002-2012), sur la nivelon de la gvidantoj similaj al Mao kaj Deng. La anoncitaj grandaj reformoj de la sola-infano-politiko (naski duan infanon estas nun permesita kiam unu el la gepatroj estas mem sola infano) kaj de la tendaroj por perlabora reedukado (ilia forigo estis anoncita), kiuj aperis sur la gazetaj frontpaĝoj en 2013, ne estis, ĝis nun, tiom radikalaj kiom antaŭvidite. Necesas ĉiuokaze eviti ĝeneraligojn, ĉar la komencitaj reformoj de s-ro Xi iras laŭ la direkto de pli granda malfermiĝo al la merkato kaj al konkurenco, sed certe ne de reiro al maoisma planado.
Emilie FRENKIEL