Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sveno de Francujo

POR TROVI ekvivalenton al la nuna diplomatia kadukiĝo de Francujo necesas memori la ekspedicion de Suezo de la jaro 1956 kaj la militon de Alĝerio. Nek la organizado en Parizo de internacia konferenco pri la medio, nek la militecaj proklamoj de la prezidanto de la Respubliko, nek la nekorektebla memkontento de lia ministro pri eksteraj rilatoj* povas maski la svenon de Francujo.

* Laurent Fabius: BFM-rMC, 2-an de marto 2015: “Kion mi aŭdas, kaj kompreneble ne volas esti aroganta, estas ke la ekstera politiko de Francujo estas ŝatata preskaŭ ĉie en la mondo — kaj de la francoj.”

En la eŭropaj aferoj, la sekvado de la germana politiko estis ne pretervidebla dum la greka epizodo. La ministrejo pri eksteraj rilatoj ŝajnis esti malplena; kaj s-ro François Hollande limigis sian rolon al tiu de sendito de Berlino, taskita akceptigi al la greka ĉefministro Alexis Cipras la ediktojn de s-ino Angela Merkel. Eĉ en Vaŝingtono oni tiam deklaris sin surprizita de la akra konduto de la Eŭropa Unio kontraŭ Ateno.

Sed Parizo revigliĝis fronte al Usono, kiam oni eksciis, ke ties informservoj estis spionintaj la tri sinsekvajn prezidantojn de la franca respubliko, interalie s-ron Hollande ... La proparolanto de la franca registaro tuj provis malgrandigi la ofendon — Oni devas rigardi ĉion ĉi en la ĝusta mezuro. Ni ne ekzistas por rompi la diplomatiajn rilatojn” —, antaŭ ol rapidi al Vaŝingtono por tie diskuti pri la transatlantika traktato. La respondo de Francujo proksimas al ridindo”, indignis la dekstra deputito Henri Guaino. “De kelka tempo, aldonas la eksministro Pierre Lelouche, tamen fama pro sia atlantismo*, ni nur sekvas la usonan politikon.”

* Tendenco favori ĉiajn rilatojn de Eŭropo kun Usono. -vl

Ĉiukaze tiu aliĝo al la usona politiko fariĝas plej harstariga ĉe la rilatoj inter Parizo kaj Saud-Arabujo, tiom ke ĝi foje eĉ agacas la usonan mastron. Francujo ne sukcesis malebligi la interkonsenton de julio 2015 inter la kvin grandaj potenclandoj kaj Irano, kion deziris Rijado, Tel-Avivo kaj la usonaj respublikanaj novkonservativuloj (kiuj defias s-ron Barack Obama), ĉar ĝi ree aliĝis al la usona poltiko, kun rimarkebla malemo (vidu la artikolon de Olivier Zajec). Kaj, en la kazo de Sirio, ĝia deziro “puni” s-ron Bachar Al-Assad devenas malpli de la terureco de la damaska reĝimo ol de la franca deziro komplezi la golfajn monarĥiojn, kiuj decidis faligi lin. Speciale Saud-Arabujo. Nu, tiu reĝlando, lulilo kaj bankisto de la sunaisma integrismo en la mondo*, ĉefa plenumanto de la mortiga subpremado de la ŝijaistoj en Bahrejno kaj Jemeno, batalas kontraŭ la plej multaj homrajtoj, kiujn Francujo deklaras ege defendi aliloke.*

* Vd Nabil Mouline: “Surenchère traditionaliste en terre d’islam” [Vetkuro al tradiciismo en islamaj regionoj”], Le Monde diplomatique, marto 2015.
* Vd “Impunité saoudienne” [“Saud-araba senpuneco”], Le Monde diplomatique, marto 2012.

La decido de Parizo favori Saud-Arabujon ne estas unuavice la sekvo de analiza eraro. Oni celas inciti la paranojon de la monarĥoj kiuj timas esti enŝlosataj de Irano kaj de ties aliancanoj, por vendi al ili kelkajn kromajn armilojn. Jen farite: La 13-an de oktobro ĉi-jare, kiam la ĉefministro Manuel Valls, revene de Riado, sendis tweet-mesaĝon “Francujo — Saud-Arabujo: 10 miliardoj da eŭroj da kontraktoj! La registaro mobiliziĝas por niaj entreprenoj kaj la dungo.”

Serge HALIMI.