Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Enirinte la Sirian batalkampon la rusa armeo intencas elmontri sian kapablon plenumi siajn regionajn aliancojn kaj defendi siajn strategiajn interesojn. Reasertante malnovan kunlaboradon kun la reĝimo de S-ro Baŝar Al-Asad, prezidanto Vladimir Putin esperas pli influi la rearanĝon de Proksim-Oriento. Sed li ankaŭ riskas malkovrigi la limojn de la rusa potenco.
La ekapero en la Proksim-Orienta ĉielo de aviadiloj Sukhoï SU-34 kaj de misiloj Kalibr pafitaj de Kaspia maro ŝanĝis — almenaŭ portempe — la fortokomparon sur la Siria batalkampo. La intenseco de bombadoj ebligis la registarajn trupojn rekomenci ofensivon. Tiu taktita subteno de S-ro Vladimir Putin al S-ro Baŝar Al-Asad ne vere estas surprizo: Sirio estas la lasta restaĵo de la rusa ĉeestado en Proksim-Oriento, simbolo de pasinta grandeco. Ĝia senĉesa subteno al reĝimo Siria igis Kremlon ludi decidigan rolon, dum somero 2013, en la organizado de dismuntigo de ĝia kemia armilaro por eviti Okcidentan intervenon*. Ĝi malpravigas tiujn, kiuj opiniante, ke ĝi ne plu havas interesojn preter la postsoveta spaco, asertis klasifiki Rusion inter la simplajn “regionajn potencojn”.
Ekde la unuaj armilaj kontraktoj konsentitaj en 1956, Sirio havis tre intimajn rilatojn kun USSR, kiuj ankoraŭ pli fortiĝis dum la epoko de Unuiĝinta Araba Respubliko kun Egiptio (1958-1961), kaj post la ekregado de la partio Baas, kiu laŭdis “araban socialismon”, en 1963. Antaŭ sia morto en 2000, prezidanto Hafez Al-Asad ordonis al sia filo Baŝar nepre konservi tiun rilaton fundamentan por gardi sian klanon kiel reganton de la ŝtato.
Cetere, ekde la aliancoŝanĝo de Egiptio kaj la perdo de la instalaĵoj en Aleksandrio kaj Marsa Matrouh en 1977, la Siria haveno de Tartous restis la sola rifuĝejo por la rusaj ŝipoj krozantaj en Mediteraneo. Ĉi lastajn monatojn ilia ĉeesto estis pli forta ĉe la Siria marproksimo; eĉ estis videbla en septembro Dmitri Donskoï, nuklea submarŝipo de klaso Typhoon*, la plej granda misillanĉanto iam konstruita.
La helpo de Rusio al Sirio pliiĝis ekde la komenco de la “araba printempo”. La disfalo de la Tunizia, Egipta kaj Libia reĝimoj, kaj la diseriĝo de Irako, sekvitaj de apero de la Organizaĵo de Islamisma Ŝtato (OIŜ) en 2014, konvinkis Moskvon, ke ĝi devas daŭrigi sian subtenon al S-ro Baŝar Al-Asad, kaj plifortigi siajn poziciojn en la regiono. La ĝenerala malstabileco kaj la nekomprenebleco de la Okcidentaj politikoj, ĉefe tiu de Usono, instigas iujn registarojn diversigi siajn partnerojn. Francio vendis armilamasojn al la landoj de la Golfo, Rusio ĵus subskribis ekonomiajn, armilajn kaj teknikajn kontraktojn kun Egiptio, Irako kaj Jordanio. Saud-Arabio ne plu hezitas financi la aĉeton de rusaj armiloj de Egiptio, kaj la Sauda suverena fonduso decidis komence de julio investi 10 miliardojn da dolaroj en Rusio*.
Pluraj arabaj politikestroj kaj oficiroj asertis al ni sian nostalgion de la epoko de prezidanto Ĝamal Abdel Naser*, tio estas la jaroj 1950-1960, kiam la ideologia konkurenco inter USSR kaj Okcidento lasis al araboj spacon por manovri. Cetere ne pro hazardo la nuna prezidanto de Egiptio S-ro Abdel Fatah Al-Sissi elvokis per laŭdegaj vortoj sian faman antaŭulon dum la balotokampanjo en 2014. Frue kaj senhezite vetinta por la nova fortulo de Kairo — denove akceptita en Moskvo fine de aŭgusto 2015 — S-ro Putin renodis malnovajn rilatojn; tio, kio ebligis lin subskribi armilvendan konsenton por 3 miliardoj da eŭroj.
Rusio esperas fortikigi sian influon ŝirmante sin sub la internacia juro, kiel substrekis S-ro Putin, kiam, en lia parolado antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 28-an de septembro, li proponis kunordigi per rezolucio “la klopodojn de ĉiuj organizaĵoj, kiuj alfrontas la ”Islamisman Ŝtaton“”: “Ne estas dirinda, ke ĉiun helpon al suverenaj ŝtatoj oni ne devas trudi sed proponi, ja en la plej strikta respekto al la ĉarto de UN. La plej grava afero estas, laŭ mi, kontribui al restariĝo de ŝtataj strukturoj en Libio, subteni la novan Irakan registaron, kaj alporti multnacian helpon al la leĝa Siria registaro.*.” Sen pretendi retrovi la saman lokon, kiun havis Sovetunio en internaciaj rilatoj, Rusio revenas en Proksim-Orienton. Sed ĝi devas alfronti paradokson. Iuflanke S-ro Al-Asad ne havas grandan popularecon en multaj arabaj landoj, kaj tiu alianco fakte ranĝas Rusion flanke al Irano, Libana Hizbulaho kaj Irakaj ŝijaismaj milicioj en regiona batalo, kiun la sunaismaj kontraŭuloj pli kaj pli prezentas, kiel religian. Sed aliflanke, se S-ro Putin volas elmontri tiom al la rusa opinio, kiom al siaj regionaj partneroj, sian potencon kaj kapablecon helpi siajn amikojn, li ne povas montri malfortecon “liverante” S-ron Al-Asad.
Ĉu eblas imagi interkonsentan solvon de la konflikto? Laŭ la Moskva vidpunkto tio eblus se la Okcidentaj landoj konsentus, ke S-ro Asad restu kiel estro almenaŭ por tempodaŭro difinenda. S-ro Putin tion subdiris dum estra kunveno de Organizaĵo de Traktato por Komuna Sekureco (OTKS)* en Duŝanbo, Taĝikio, la 15-an de septembro: “Nepre necesas ankaŭ pensi pri politikaj reformoj en tiu lando, kiel kompromiso. Kaj ni scias, ke Prezidanto Assad estas preta kundividi la regon de la ŝtato kun la sanaj fortoj de opozicio*.” Tiu etapo ebligus la estiĝo de Siria koalicio, kiu enhavus parton de la opozicio kapablan disiĝi el ĝihadismaj movadoj. Poste la prezidanto povus lasi sian seĝon “memvole” al rimarkindulo akceptinda, tiel de la ĉefaj politikaj fortoj de la lando, kiel de la fremdaj agantoj.
Tiu scenaro ŝajnas nun tre neprobabla, sed ĝi jam estis pridiskutita — eĉ malvolonte — en la kancelarioj. Se ĝi efektiviĝus, Rusio povus aperi kiel pacforto, kiu ludis siajn atutojn en la taŭga momento. Interveno “laŭ la peto de la Siria registaro” ebligus ĝin retrovi la rolon de geopolitika kontraŭpezo ludita de USSR dum la malvarma milito, kaj tiun de protektanto de la regionaj malplimultoj- rolon, kiun la cara Rusio pretendis ludi por la Orientaj kristanoj.
Sed la ŝakludo disvolviĝas sur pli vasta tereno ol la regiona. Fakte aperas en la fono la konjekto de interŝanĝo de Sirio kontraŭ Dombaso, Ukraina regiono disŝirata inter postulantoj de unuiĝo kun Rusio kaj fideluloj al registaro de Kievo. Alivorte, se Usono kaj ĝiaj aliancanoj pli konsiderus la rusajn interesojn en Sirio, Moskvo povus esti pli komprenema pri Ukrainio. Jam konsento okazis fine de septembro pere de Eŭropa Unio pri gasprezo akceptebla de ambaŭ Kievo kaj la firmao Gazprom, kiu renkontas malfacilaĵojn por akiri novajn kontraktojn*. Kvankam la kompleta plenumo de la interkonsentoj Minsko I kaj II — respektive subskribitaj en septembro 2014 kaj februaro 2015 — restas tute necerta, la lasta renkonto en Parizo, komence de oktobro, ebligis antaŭvidi daŭran interpacon en Dombaso, kun vera retiriĝo de gravaj armiloj, dum cetere la du partioj akceptis malfruigi la lokajn balotadojn por aranĝi instituciecan solvon.
Tamen tiu interŝanĝa logiko malbone kaŝas la sakstraton en kiu troviĝas la Rusoj. En sia parolado antaŭ la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, S-ro Putin riproĉis anojn de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), ke ili “estigis de ekstere perarmilan revolucion, kiu transformiĝis al enlanda milito”. Li tamen defendis la interkonsentojn: “Oni ne garantios la Ukrainan tutecon per minacoj kaj armila forto. Nepre necesas agnoski la interesojn kaj rajtojn de la loĝantoj de Dombaso, respekti ilian elekton, akordiĝi kun ili.”
En Sirio la necerteco restas nun kompleta pri post-Asad kaj pri kia koalicio eblas. Ĉiu aganto de la konflikto vidas solvon laŭ sia vidpunkto. Moskvo daŭre pliigas sian militistan kaj teknikan helpon. La fluo de armiloj pligrandiĝas, same la soldataroj. La rekta interveno de la rusaj aviadiloj necesigas ampleksan loĝistikon. Ĉar la malamikaj grupoj estas nur je kelkdekaj kilometroj, la aerbazo de Latakio protektendas per atakhelikopteroj Mi-24, kaj tankoj tie lokiĝas. Oficialaj fontoj aludas pri du mil soldatoj, kaj la militistoj taksas tiun nombron “sufiĉa”*. Sed tio ĉio povas esti nur trompŝirmilo, ĉar oni mezuris en Krimeo la malfacilecon koni la veran nombron da Rusaj soldatoj alsenditaj. Kompense, nenio nova pri la ĉeesto de konsilistoj: troviĝas Rusaj militistaj fakuloj en Proksim-Oriento ekde la mez-1950-aj jaroj.
Povas esti, ke la rolo de tiuj soldatoj limiĝas al protekto de la ĉefaj bazoj de la Siria armeo kaj al specialaj operacioj. La Rusa socio ne forgesis la “limigitan kontingenton” unue senditan al Afganio, nek la enmarĉiĝon, kiu sekvis (1979-89) kaj faris, laŭ la oficialaj nombroj, dek-kvin mil mortojn (kaj ankaŭ kvindek mil vunditojn) ĉe la soveta flanko kaj ĉirkaŭ unu kaj duonon milionon ĉe la Afgana. La propagandistoj de OIŜ ne maltrafis rememorigi, ke tiu katastrofa milito kontribuis al la falo de Sovetunio. Kvaronjarcenton poste, la populareco de S-ro Putin ne pligrandiĝus per grundinterveno en Sirio.
Laŭ la Okcidentaj estroj, la ĉefa celo de Kremlo ne estas frakasi OIŜ-on, sed pli daŭrigi la regadon de S-ro Al-Asad. La bombadoj fakte celas diversajn grupojn de la Siria opozicio, inkluzive Fronton Al-Nosra, devenintan de Al-Qaida. Dume en Moskvo oni esperas, ke la lukto kontraŭ OIŜ instigos la aliajn koncernatajn landojn duobligi siajn penadojn kaj kuniĝi al Rusio en ĝia “milito kontraŭ ekstremismo”. Tamen internacia koalicio probable ne naskiĝos. Fakte oni vidas teknikan kunordigon por eviti dumflugajn incidentojn. Ankaŭ neverŝajna rivala koalicio al tiu gvidita de Usono, kiun aludas la Rusaj komunikiloj, kiu kunigus Rusion, Iranon kaj Ĉinion. Pekino rifuzas interveni ekstere de siaj landlimoj, kaj Teherano sekvas siajn proprajn celojn — eĉ se oni vidis en Moskvo la potencan generalon Ghassem Soleimani, komandanton de la forto Al-Qods, la trupunuo de la Gardoj de la Revolucio, kiu batalas en Irako kaj Sirio. Maltrankvila pro tiu reproksimiĝo, kaj ĉefe timanta, ke Hezbulaho reutiligu armilojn danke al ŝijaisma akso alianca de Rusoj, la Israela ĉefministro Benjamin Netanjahou akiris certigon de S-ro Putin.
Iasence OIŜ servis la interesojn de Rusio, ebligante ĝin montri al siaj amikoj, ke ĝi daŭre povas havi decidigan rolon. Tiel Moskvo povas pruvi sin, kiel protektanton de islamaj ŝtatoj en centra Azio pere de la “Rusa NATO”, tio estas OTKS. Pli ol iam ajn post la fino de USSR, ĝi montras sian decidiĝon por gardi stabilecon en la koro de “Eurazio”* kaj protekti siajn aliancanojn de ekstera danĝero. Dum longe tiu danĝero estis la afganaj talibanoj, nun aldoniĝas OIŜ, kiu instaliĝas laŭlonge de la sudaj landlimoj de centra Azio, kaj sukcesas enŝoviĝi en ĝin.
Ekde sia kreiĝo OIŜ difinis Rusion, kiel unu el siaj malamikoj. En 2014 ĝi publikigis dokumenton avertantan ĝian prezidanton: “Via trono jam ŝanĉeliĝas kaj frakasiĝos pro nia alveno... Vladimir Putin, la aviadilojn, kiujn vi sendis al Baŝar, kun helpo de Alaho, ni resendos al vi!” Ĝi eĉ promesis “liberigi Ĉeĉenion kaj Kaŭkazion”. Tia projekto ŝajnas ja ambicia, sed la ĝihadistoj fakte povas plifortigi sian influon en la norda Kaŭkazio, en kiu daŭre okazas kontestado de la centra potenco kaj sociaj kaj ekonomiaj malfacilaĵoj. Cetere oni povas antaŭvidi provojn de atencoj, kiel jam okazis ĉe la Rusa ambasadejo en Damasko la 19-an de majo, la 20-an de septembro kaj la 13-an de oktobro 2015, kaj atakoj povas disvolviĝi ĝis Rusio mem. En 1979 la decido pri interveno okazis grupece, dum kunveno de la politikburoo de la centra komitato de la komunista partio de Sovetunio (KPSU). Leonid Breĵnev lasis sin konvikiĝi de siaj kolegoj. La tiuepoka ĉefo de KGB, Juri Andropov, estonta ĝenerala sekretario de KPSU, unue kontraŭis, antaŭ ol siavice li konsentis.
Nun ni scias, kiu decidas kaj kiel: kvankam la senato devis konfirmi trupsendon al fremda lando per unuanima voĉdono, la 30-an de septembro, S-ro Putin mem decidas pri ĉio, laŭ sia propra takso de la situacio. Foje, liaj decidoj ŝajnas havi fortan emocian fonon, sen sufiĉa esploro de eblaj konsekvencoj.
Oni memoras en Rusio la krizon pri Kubo en 1962: la tiama estro de USSR, Nikita Ĥruŝĉov, subite decidis sendi al Kubo sovetajn misilojn — tio, kion li nomis “enmeti erinacon en la Usonan kalsonon”. Iom poste li asertis, ke li pridiskutis tion kun siaj kolegoj, tamen oni scias, ke li decidis sola, kaj liaj ĉirkaŭuloj estis nur informitaj pri tio*. La tre vigla reago de Vaŝingtono, kiu dekretis blokadon de la insulo kaj minacis invadi ĝin*, devigis Moskvon al retropaŝo. La afero severe damaĝis la aŭtoritaton de la soveta estro ĉe liaj kunuloj.
En la okuloj de multaj, S-ro Putin ŝajnas pli decidema kaj pli efika ol lia Usona samrangulo Barack Obama. Li tion denove elmontrus per sia rego de la Siria afero, havante unu plifruan trafon ol siaj rival-partneroj. Sed oni scias kio okazas el militaj venkoj supozitaj ĉieldonacoj: ili ofte estas sekvataj de enmarĉiĝo, kaj eĉ de kompleta retreto. De unu jaro, la bombadoj, kvankam multaj, apenaŭ retroirigis OIŜ-on. Rusio sukcesos pri sia reiro al Proksim-Oriento nur se ĝi sukcesas krei la kondiĉojn por internacia politika solvo.
Alexeï MALACHENKO