Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En apenaŭ pli ol tridek jaroj Ĉinujo sukcesis elradikigi malsategon, dum ĝi havas 20% de la tutmonda loĝantaro, sed nur 9% de la kultureblaj teroj, koncentritaj en la orienta duono de la lando, kaj konstante ŝrumpantaj. Ĝi estas la unua lando produktanto de rizo, tritiko, teo... sed la kamparanoj ne povas vivi el sia laboro kaj estas devigataj trovi aliajn aktivaĵojn aŭ elmigri en urbojn. Tiu fenomeno verŝajne akceliĝos kun la venontaj reformoj.
Sendentaj kamparanoj, kun manoj nigrigitaj pro la ter-prilaboro, kun korpoj rompitaj de la laboro kaj flego-manko; malhelaj domoj kun planko el malmoligita tero; kelkaj terpomoj kiel sola manĝaĵo... La 19-a jarcento en la Ĉinujo de la 21-a jarcento! Tiuj bildoj, filmitaj en decembro 2012 fare de la oficiala televido okaze de vizito de la prezidanto Xi Jinping en la vilaĝo Luotuowan (Hebei-regiono), aŭte tri horojn malproksime de Pekino, ja rondiris la tutan landon. Ili simbolas la forlason de la kamparoj en lando, kie la revolucia bildaro tamen valorigas la kamparanaron. For estas la tempo, kiam Mao Zedong laŭdis tiujn “centojn da milionoj da kamparanoj [kiuj] stariĝas, impetegaj, nevenkeblaj, kvazaŭ uragano” por konstrui la socialismon...
Nuntempe, kiam ili ribelas — tio okazas pli kaj pli ofte*-, la kamparanoj protestas kontraŭ la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) kaj ĝiaj lokaj gvidantoj, kiujn ili akuzas pri eksproprietigo aŭ pri kunkulpeco kun fabrikestroj senpune poluantaj grundojn kaj riverojn. Tiom, ke tio maltrankviligas la prezidanton, kies kampara turneo, naŭ monatojn post lia prezidantiĝo, celis relanĉi la agrokulturo-modernigan planon por “nova socialisma kampanjo”, laŭ la nuntempa esprimo.
Du jarojn kaj duono poste, la “socialisma kampanjo” videble ne atingis Luotuowan. Oni povas vidi tie la samajn vizaĝojn, kiuj, tamen, animiĝas tuj kiam oni parolas pri la prezidanta vizito: “Estas kvazaŭ ni renkontus la prezidanton Mao!”, ekkrias maljunulino. “Nia vilaĝo estas konata tra tuta Ĉinujo”, aldonas alia. Ĉiuj esperas, ke la turistoj sekvos la spurojn de la “prezidanto Xi”, same kiel okazis por la Granda Stiristo, kies naskiĝvilaĝo, Shaoshan, fariĝis fama pilgrimejo.
Jam, la vojon el ŝtono kaj tero anstataŭas larĝa vojo. La fortikigitaj kaj ŝtonkovritaj talusoj donas al la vilaĝo elegantan aspekton. En la supra parto, tie kie finiĝas la asfaltita vojo, aperis novaj domoj. Tiun tagon, kelkaj fortikuloj aktivas pri konstruo de proprietaĵo, ĉar la registaro promesis subvenciojn. En la malsupra parto, la lokaj regantoj permesis nur instaladon de blankaj fenestroj el polivinil-klorido (plasto), ankoraŭ volvitaj en la glubendoj de la pakumo, jen bela efekto.
Supre same kiel malsupre, la maljunuloj, ofte tre maljunaj, estas la plimulto, kaj preskaŭ nur virinoj. Plimulto de la viroj forlasis la vilaĝon por labori enurbe. Laŭ la vilaĝestro, kvazaŭ ĉiuj ĉeestantaj loĝantoj ricevas nur la minimuman pension, ĉirkaŭ 110 juanojn monate (apenaŭ 16 eŭrojn). La malplej maljunaj kaj la plej bravaj do daŭrigas kulturi sian terpecon. Iuj vartas la idojn de siaj gefiloj ekzilitaj en urbo, kiel s-ino Wang (ŝi ne volas diri sian personan nomon), kiu aspektas privilegiito, kun sia plurmua* kampo kaj sia triporka bredejo. Ĉiuj vivas danke al la mono sendita de filo, filino, edzo, frato, kiu revenas nur unufojon ĉiujare.
Malproksime de maldiskretaj oreloj, s-ino Wang, pli juna kaj malpli emociigita ol siaj najbarinoj pro la prezidanta vizito, asertas senhezite: “Sincere dirite, krom la vojo, la vizito de la prezidanto ŝanĝis nenion; necesas ĉiam labori same intense.” En tiu ĉi parto de Hebei-provinco, la vilaĝoj ŝvitas malriĉecon. Sur tre etaj terpecoj, oni ankoraŭ mane kulturas. Kelkaj kamparanoj daŭre tiras plugilon alkroĉitan ĉe ilia frunto per leda rimeno, same kiel en eŭropa Mezepoko.
Malgraŭ tio, la kelkaj pli junaj virinoj renkontitaj ĉe la enirejo de alia vilaĝo ne revas pri foriro. Sidantaj sur benko, ili babilas atendante ke la infanoj revenos de la lernejo, unu vestita per tre mallonga jupo, nigraj kalsonŝtrumpoj, supra vesto lumĵetanta, la alia portanta ruĝan kalsonon kaj puntan tunikon similan al tiuj portataj de la prezentantinoj de televidaj ludoj. Signo de tiu epoko (kaj de la sperto): aliloke ne plu aperas kiel eldorado: “Mi ne studis, diras la unua. kion mi povos fari enurbe? Purigistino? Mi estas same bone ĉi tie”. Ja ŝi kun ŝia najbarino pliigas siajn enspezojn danke al la plukado de medicinaj plantoj en la montaro: “ili bone vendiĝas, kaj, kiam oni trovas bonan lokon, oni povas gajni ĝis 60 aŭ 70 juanojn tage.” Por kamparanaj familioj, kiuj meze disponas pri malpli ol 700 juanoj monate, tio estas preskaŭ riĉego.
Sed ne ĉiuj havas bonŝancon havi lokan patentitan produktadon, kiel la Taiping houkui (“teo de la simia reĝo”), klasigita inter la plej bonaj naciaj teoj depost 2004. Eta vilaĝo de Anhui-regiono, sur la krudaj deklivoj de la Flava Monto, alirebla nur per minibuso, Taiping gajnis valoregan enspezfonton. Por s-ino Kan Qinling, kiu finis la plukadon antaŭ kelkaj tagoj, “la laboro estas daŭre same intensa, sed ĉio ŝanĝiĝis depost la klasigo”. Ŝi eĉ planas, ke ŝia filo povos forlasi sian laboron pri elektroniko en la urbo, ĉar “ĉi tie lia estonteco jam estas certa.”: la “magia teo” pasis de 160 juanoj kilograme en 1992 al 6 000 juanoj (ĉirkaŭ 850 eŭroj) en 2014. Ĉi-jare, ĝia prezo iom malaltiĝis, neatendite viktimo de la “lukto kontraŭ korupto de la prezidanto Xi”, laŭ s-ino Kan. Ĉar la ŝtatfunkciuloj estis petataj trinki pli ordinaran teon kaj rifuzi la donacojn, la mendoj malpliiĝis. Signo de relativa abundeco, la malaltaj domoj el ligno estis anstataŭitaj de unuetaĝaj konstruaĵoj, kovritaj per blanka ceramikaĵo. La estetiko ne altiĝis, sed la komforto de la familioj, certe jes.
Male, estas la beleco de la vilaĝo kiu kaŭzis, se ne la riĉecon, almenaŭ la dinamismon de Zhaji, alia vilaĝo en Anhui-regiono, du horojn for de la urbo Huangshan, de kie amaso da turistoj ekiras surgrimpi la Flavan Monton*. Kun siaj domoj kies tegmentoj similas ĉevalkapojn, la vilaĝo ĉarmis plurajn pekinajn pentristojn kaj eĉ francan antropologon, Julien Minet, kiu riparis domon konstruitan antaŭ ses cent jaroj de te-negocisto. Konstruita en la Ming-epoko*, meze de verdantaj montetoj, la vilaĝo konservis siajn stratetojn kaj ŝtonojn poluritajn de la tempo, siajn butikojn ambaŭflanke de la rivero, kie virinoj ankoraŭ lavas per batiloj tukojn, siajn templojn. Zhaji ricevis la titolon “turisma vilaĝo”. Ĉiam malfacile alirebla, ĝi ne estas invadita de vizitantoj, sed ofertas sufiĉajn aktiveblojn al la loĝantoj, kiuj kombinas laboron sur la kampoj kaj komercon.
“Mi okupiĝas pri turismo”, laŭtas la tre energia s-ino Zha Yuehung. Kun sia edzo, ĉeestanta sed silenta, ŝi sukcesis interŝanĝi sian malnovan domon, kie ankoraŭ loĝas ŝia bopatrino, kontraŭ alia tute nova, enhavanta ses ĉambrojn, ĉiujn ekipitajn per banĉambro. “Nia gastejo ne estas oficiala”, ŝi precizigas, subkomprenigante, ke ili faras “aranĝojn” kun la lokaj aŭtoritatuloj. Tamen, nek ŝiaj gastĉambroj, nek ŝiaj kulturaĵoj (rizo, teo, maizo) enspezigas sufiĉe. “Nia plej granda enspez-fonto estas la mono sendita de niaj filinoj, kiuj laboras en Ŝanhajo.”
Neniu tia providenca donaco por ŝia bofratino, s-ino Ye Huinjin, kiu aŭskultas trikante. Hodiaŭ estas ŝia libertago; ŝi laboras kiel kudristino en vestofabriko de Hefei, ĉefurbo de la provinco. “Estas lacige, sed mi ricevas 3 000 juanojn monate [445 eŭroj], kio estas bona salajro.” Kaj, precipe, ŝia filino tiel povas viziti la liceon de la granda urbo, “la plej bona liceo el Anhui, tio estas kroma ŝanco sukcesi la ekzamenon por eniri universitaton”, la faman gaokao, necesan por kvalifikita laboro en la urbo.
S-ino Ye tranoktas en la dormejo de la fabriko. Ŝia filino, kiu dormas en la liceo, venas al ŝi la semajnfinon. Kaj la edzo, li restas en la vilaĝo por zorgi pri siaj gepatroj kaj sia filo, kiu, internulo en la mezlernejo de la distrikto, hejmenvenas ĉiun sabaton. La tuta familio do kunvenas nur dufoje jare: je la printempo-festo kaj la somera ferio, tio estas entute malpli ol du semajnojn. Tiel vivas multaj kamparanaj familioj: disigitaj de la sorto. Tro malaltaj enspezoj kaj misfunkciantaj publikaj servoj, aparte pri edukado, devigas unu el la gepatroj, kelkfoje ambaŭ, ekziliĝi. De post la reformoj de 1979, 247 milionoj da ĉinoj estis devigataj migri al urbo. La plimulto vivas tie en malfacilaj kondiĉoj: tiuj “internaj migrantoj” ne havas saman statuson, nek samajn socialajn avantaĝojn (loĝado, edukado, sano...) kiel la urbanoj. Kaj, jen novaĵo: iuj rezignas pri la urbo, tuj kiam eblas.
Tion faris tiuj du junuloj, renkontitaj en la malnova malhela domo de la tofu-produktanto, kie ili diskutas, atendante la turistojn. Tuj, ili kondukas nin aliflanke de la rivero por montri sian realigaĵon: laŭmoda kafejo, luma, hela, ekipita per vifio, kun eblo mendi kafon aŭ smuzion (fruktokompoto). “Ni ne malfermis ĉi tiun ejon por gajni monon, klarigas la plej aĝa, la dudek-naŭ-jara s-ro Zha Zhi, sed por ke la junuloj povu renkontiĝi.” La malpli-ol-35-jaruloj estas nur deko en la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵo.
Kiam ni lin renkontas, s-ro Zha Zhi ripozas inter du altkvalitaj feritendaroj por infanoj de la urboj, kiujn li organizas por pekina ĉefo. Vestita per okcidentaj marko-vestoj, li ne bedaŭras ke li forlasis pekinon: “Ĉi tie la vivkvalito estas pli bona. Ni ja ne estas tre multnombraj, sed multaj el miaj amikoj, kiuj devis foriri revas nun pri reveno. Mi sentas min pioniro.”
Kelkajn kilometrojn for de tie, en la vilaĝo Hou An, s-ino Zhu Yayou, 28-jara, kun ĝinzo ŝirita ĉe la genuo kaj ornamita per briliantoj, akompanata de knabeto, jam realigis la revon: “Jam antaŭ kvar jaroj mi revenis de Hefei.” Diplomita pri informadiko, ŝi laboris “en alilanda entrepreno”, ja pruvo pri ŝia socia sukceso. Sed ŝi deziris eduki sian filon, anstataŭ lasi lin ĉe la geavoj, kiel faras plimulto de la migrantoj. Ŝia vilaĝo ofertas neniun dungo-eblecon, do ŝi ĵetis sin en la elektronikan komercon (e-komerco) per Taobao, la ĉefa ĉina entrepreno de perinterreta vendo, posedata de la fama grupo Alibaba. Ŝi ĉion forlasis por instaliĝi en sia vilaĝa tutnova domo, kun salono sur teretaĝo rigardanta al la ĝardeno kaj kuirejo ekipita laŭ okcidenta maniero, sed ankaŭ, konforme al la tradicio, ekstera forno sur kiu ŝia patrino preparas la manĝon, en korto kie kokinoj libere moviĝas. Sur la dua etaĝo troviĝas la oficejo: komputilo, eta profesia foto-ateliero kaj kelkaj stokitaj produktoj. S-ino Zhu vendas virinajn vestojn. Ŝi selektas la fabrikojn, petas specimenojn kaj mem fariĝas modelulo por prezenti sur la retejo la robojn, pantalonojn kaj t-ĉemizojn. De decembro 2014, ŝi pliampleksigis la gamon, surfante sur la ondo de ekologia manĝaĵo (ekologia agrokulturo), kiu allogas la urbajn mez-klasojn: ŝi tiel vendas ovojn, kokidojn, teon. Kaj tio funkcias.
En 2014, la perinterretaj transakcioj subite multiĝis en la tuta ĉina teritorio, transpasante 12 000 miliardojn da juanoj (1 725 miliardoj da eŭroj), tio estas 20% pli ol la antaŭan jaron*. La akcela konstruado de transporto-infrastrukturoj (fervojaj rapidlinioj, ŝoseoj, ktp...) ebligas rapidan alsendon de la produktoj. S-ino Zhu asertas gajni nun inter 6 000 kaj 7 000 juanojn (inter 890 kaj 1 037 eŭroj) monate, la duoblon de tio, kion ŝi gajnis en Hefei. Ŝi eĉ povas permesi al si iri aŭte “al la kinejo kaj la karaokeo de la distrikto” kun sia edzo kaj amikoj.
Pro la poluado, la urbaj vivkondiĉoj kaj la ekonomia malrapidiĝo, la movado por “nova kampara rekonstruo” spertas duan junecon. La Profesoro Wen Tiejun estas la iniciatanto de tiu tendenco komencita en la 1990-aj jaroj. Direktoro de la altlernejo pri agrokultura ekonomio kaj kampara disvolvado en la prestiĝa Renmin-Universitato de Pekino, ano de la ŝtata komisiono por protektado de hommedio, konsilisto ĉe la Banko de Agrokulturo, li estas samtempe perfekte integrita en la socio kaj publike engaĝita en alternativaj agadoj. Ni renkontis lin en unu el la novaj elegantaj kvartaloj de la pekina ĉirkaŭurbo: kun basbal-kaskedo surkape kaj nigraj okulvitroj, li aspektas kiel usona profesoro. Ŝercante, li sin prezentas kiel “konservativulon” ĉar li batalas por ke la kamparanoj “konservu siajn terojn”. Noviganto, li volas tute forĵeti la liberalajn teoriojn. “Kial ni devus havi farmojn laŭ la usona maniero, kiuj respondas nek al nia historio, nek al la realo de la lando [etaj terpecoj]?, li demandas. Tradicie, la kamparanoj ĉiam havis plurajn okupojn, ne nur agrokulturon.”
Kvankam ne formale apartenanta al tiu tendenco, la arkitekto Wang Shu, kiu ricevis la Pritzker-premion (simila al Nobel-premio pri arkitekturo) en 2012, tamen defendas proksimajn ideojn. Laŭ li, la malapero de la kleruloj loĝantaj sur la kamparo kaŭzas kadukiĝon de la tradicia kulturo samtempe kiel la elradikiĝon de miloj da vilaĝoj. For de ĉia nostalgio pro mita pasinteco, li revas pri “urbo-vilaĝoj”, laŭ lia esprimo, kie kampara kulturo kaj urba kulturo pliriĉigos unu la alian. Necesas, laŭ li, ŝanĝi la direkton kaj “konstrui alian socion, ne bazitan nur sur la heredeco kun ties vertikala hierarkio kaj sociaj klasoj, sed ankaŭ horizontala — kio estas la esenco de la kampara kulturo*”. Li konsideras la projekton konstrui arkitektan altlernejon ekster urbo.
Eĉ pli radikala, la pekina artisto Ou Ning instaliĝis en la Ming-vilaĝo Bishan (Anhui-provinco), kie li ambicias fondi la “Komunumon de Bishan”, reference al la “Komunumo de Parizo, sed ne al la maoisma komunumo”, li precizigas. Grafisto, dizajnisto, komisaro de grandaj ekspozicioj pri aktuala arto, kreinto de la revuo Tian Nan, artisto agnoskita en Ĉinujo same kiel eksterlande, li estus povinta trankvile iri de festivalo al alia, ricevante juanojn kaj dolarojn grandkvante. Sed li ne volas vivi en sia veziko. “La ĉinaj gvidantoj aplikis okcidentajn politikajn solvojn: la eŭropa komunismo, kaj, nuntempe, la liberalismo veninta de Usono. Ambaŭ kaŭzis senfinajn problemojn. Estas nun tempo por la ĉinaj intelektuloj repripensi la signifon de disvolvado.” Disvolvado, kie kulturo ne estu privilegio de kelkaj homoj en urboj.
Kiam ni renkontas lin, en Bishan, li estas aktive preparanta sian edziĝon, kiu okazos post du tagoj. Tamen, li prenas tempon por klarigi sian projekton, vizitigi la librovendejon, kiun li kreis en belega templo de la prapatroj kun la ĉefo de la plej fama librejo de Nankino — ja simbolo, eĉ se la klientoj pli ofte estas la turistoj ol la ordinaraj loĝantoj. Poste ni iras al lia lasta realigaĵo, la Lernejo de la plugistoj, miksaĵo de moderna kafejo (kun vifio), de butiko de kamparanaj manfaritaj objektoj (sen profito) kaj de prelegejo pri la agrokulturaj demandoj, kie oni ekspozicias malnovajn ilojn, fotojn, ktp...
Kompreneble, oni ĉiam vidas sur la kampoj kurbitajn kamparanojn, semantajn maizon aŭ manfalĉantajn kolzo-kampojn. La virinoj daŭre renkontiĝas ĉe la lavejo tuj post la sunleviĝo, laŭte babilantaj kaj forte frapantaj la tukojn. Tamen kelkaj loĝantoj pasiiĝis por la aventuro, kiel s-ro Yao Linian, la ekslernejestro, kun helbluaj pantalono kaj veŝto, kiun oni renkontas matene, kun ĵurnalo enmane. Li nin promenigas en la strato-implikaĵo de la vilaĝo, montrante la antikvan “strateton de la kleruloj”, penetrante en la renovigataj domoj, sufiĉe fiera pro tio ke liaj fotoj ekspoziciiĝis en la artgalerio de Ou Ning. Oni ankaŭ renkontas s-ron Qian Shi’an, ĉarpentisto, poeto, eksmilitisto, kiu imagis ĝardenon kun kvardeko da arbustoj kaj dekoj da flor-variaĵoj. Li partoprenas en la Lernejo de la plugistoj. “Estanta 71-jara, ŝajnas al mi ke mi juniĝas” li gaje diras, proponante al ni manĝi nudelojn el batatoj kaj lotus-radikojn en lia modesta domo.
S-ro Wang Shouchang delonge atendis ĉi tiun renoviĝon. Tiu, kiun oni ĉi tie kromnomas “la historiisto” havas neniun universitatan diplomon. Li kulturis rizon dum sia tuta vivo, sed li havas enciklopedian scion pri Bishan. Longe antaŭ la alveno de Ou Ning, li inventaris la vilaĝan heredaĵon, delikate desegnante — “por miaj infanoj”, li precizigas — la plej rimarkindajn domojn kaj pejzaĝojn, inter kiuj kelkaj jam malaperis. Nun liaj skizoj estas eldonitaj kaj oni konsultas lin pri la historio de la vilaĝo. Li delikate prizorgas la librojn de la librejo, konsilas la kliento-kamparanojn, kiuj vintre eniras ĝin. Li ĝojas pro la alveno de dancisto-grupo, de nankina esploristo aŭ de entreprenisto, kiu planas krei aktivaĵojn. Kelkaj familioj malfermis gastoĉambrojn... “Homoj venas, aprezas, kaj mi pli kaj pli sentas min fiera”, diras ankaŭ vilaĝanino, ekslaboristino en uzino de la distrikto.
Por atingi novan etapon, Ou Ning serĉas entreprenistojn samopiniantajn kiel li, kaj monon por lanĉi novajn aktivaĵojn. Komence, la loka registaro subtenis lin. Sed kiam li komencis rifuzi la pagejon ĉe la vilaĝ-enirejo kaj la multiĝon de butikoj de suveniroj, kiuj neniel rilatas al la kamparana laboro, la rilatoj kun la registaro malpliboniĝis.
Neniel certas, ke ĉiuj loĝantoj de Bishan, kiuj precipe volas pli bone vivi kaj gajni monon, ĉiuj samopinias. Kelkaj el la renkontataj personoj ne hezitas citi la ekzemplon de Hongcun, dek kilometrojn for de tie: vilaĝo malplenigita el sia loĝantaro, renovigita kaj eĉ parte rekonstruita laŭ la antikva maniero, al kiu kelkaj loĝantoj estis petitaj reveni por animi tiun artefaritan “turisman vilaĝon”. Malproksimas la kultura kaj politika projekto de “memorganiziĝo de la popolo, de interhelpo kaj interŝanĝoj” imagita de Ou Ning. Nuntempe, la intelektuloj, kiuj instaliĝas sur kamparo, laŭ la granda ĉina tradicio de la mandarenoj — aŭ laŭ tiu, pli aŭtoritatema, de la maoa doktrino-, restas marĝenaj. Sed la debato etendiĝas, ĝis ĉe la konsilistoj de la registaro (Vd La limoj de la malkolektivigo)...
Martine BULARD