Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum la cirkul-facileco de la ĝihadistoj substrekas la nesufiĉon de la rimedoj je la servo de la justico, la registaro respondas per plia aŭtoritata interveno en la justico-aferoj, kaj per plilongigo de la urĝo-stato.
FRONTE al la kresko de terorismo, la debato inter libereco kaj sekureco senprecedence intensiĝas en la demokratioj, kies fundamentoj estas minacataj. Sekve de la atakoj de la 11-a de septembro 2001 sur la usona teritorio, jam estis proklamita la “milito kontraŭ terorismo”. Usono tiam adoptis la leĝonPatriot Act, kiu permesas ekzemple malliberigi dum nedeterminita daŭro eksterlandanojn, sen preciza akuzo, pro simpla suspekto de partopreno en terorisma aktivado aŭ de ligoj kun terorisma organizaĵo. Tiel naskiĝis la malliberejo de Guantanamo, kun siaj centoj da malliberigitoj kvalifikitaj “malamikaj batalantoj”, viktimoj de plej kruelaj traktadoj dum senlima daŭro.
Multaj landoj de ĉiuj kontinentoj imitis Usonon, starigante esceptajn leĝojn kaj praktikojn, kiuj estigis multajn devojiĝojn. Tamen la mondo ne fariĝis pli sekura pro tio, kaj la hazardmortigaj atencoj ne malaperis, sed daŭre plimultiĝis.
En tiu leĝfara altiĝanta febro Francujo ne estis la lasta. Ekde 1986, post ondo da atencoj atribuitaj al Action Directe, escepto-reĝimo estis starigita, metante la bazojn de la franca kontraŭterorisma leĝaro: specifaj krimdifinoj kaj procedurreguloj, plilongigita enfermodaŭro, fortigitaj polico-povoj, specialigita juĝistaro, speciala kortumo. De post tiam, pli ol dekkvino da tekstoj celantaj pllifortikigi la sistemon amasiĝis. La 22-an de julio 1996 estis adoptita leĝo, kiu difinas kiel aŭtonoman krimon la tre flekseblan nocion ‘asocio de krimuloj’ “en rilato kun terorisma entrepreno”. Tiun disponon la juĝisto Marc Trévidic kvalifikas “ege efika ilo, sed ankaŭ latente danĝera por la individuaj liberecoj*”.
En la kunteksto de la post-11-a-de-septembro, leĝo celanta la islamisman minacon kaj prezentata kiel portempa, voĉdonita la 15-an de novembro 2001, estis definitivigita per leĝo de la 18-a de marto 2003. Ĝi enhavas disponojn faciligantajn la hejmo-traserĉadojn aŭ la kontrolojn de la havenaj kaj flug-havenaj zonoj, kaj devigas la komunikentreprenojn konservi kaj komuniki siajn donitaĵojn. Tiujn kontrol-rimedojn kompletigis kaj plifortikigis la leĝo de la 9-a de marto 2004, tiel nomata “leĝo Perben 2”, pri lukto kontraŭ terorismo kaj grand-krimeco, kaj poste leĝo de la 23-a de januaro 2006, sekvanta la atencojn de Londono en julio 2005. Tiu lasta, ekzemple, permesas intensan disvolvadon de videokontrolo kaj aliron al la administraj sliparoj, kaj plilongigas la unuan enfermo-daŭron de kvar ĝis ses tagoj, en kazo de “risko detuja terorisma ago en Francujo aŭ eksterlande”.
Pli proksime, la leĝo de la 13-a de novembro 2014, celanta respondi al la timoj estigitaj de la “solecaj lupoj” post la atenco okazinta ses monatojn antaŭe en la juda Muzeo de Bruselo, kreis la krimon “individua terorisma entrepreno”. Kun tiu teksto aperas nova dinamiko, kreskintaj povoj estas donitaj al la administracio kaj al la registaro, kun enkonduko de administra portempa malpermeso eliri la teritorion, laŭdecide de la ministro pri internaj aferoj, aŭ administra malpermeso eniri la francan teritorion, kaze de minaco, kontraŭ ĉiu eksterlandano kutime neloĝanta en Francujo.
La atencoj de la 7-a kaj 9-a de januaro 2015 estis siaflanke sekvataj de adopto de leĝo pri informado*, kies celo estis plifortikigi la rimedojn de la sekretaj servoj, laŭleĝigante aparte trudemajn procedojn jam delonge uzatajn. Tiu teksto, laŭ la registaro, devis ebligi pli bone enkadrigi la agadojn de la servoj. Sed la vasteco de ĝia apliko-kampo, kritikata de la defendantoj de la homrajtoj, male lasas al ili pli da libereco por fari, sen juĝista kontrolo, grandskalan deĵor-observadon, kiu povas koncerni ne nur la celatajn individuojn, sed ankaŭ ilian ĉirkaŭaĵon.
La decidoj sekvantaj la atencojn de la 13-a de novembro 2015 estas plia kaj alarmiga paŝo. La Parlamento voĉdonis, rapide kaj kvazaŭ-unuanime, trimonatan plilongigon de la urĝostato, kiu donas al la administracioj larĝan paletron de trudagoj: elirmalpermeso, traserĉado je kiu ajn horo, pli intensa kontrolo de Interreto, fermo de publikaj ejoj, malpermeso manifestacii, trudita restado, kun devigo resti hejme dekdu horojn sinsekve, plivastigata uzo de la elektronika kontrolado, malfondo de asocioj aŭ de grupoj, kies aktivaĵoj minacas al la publika ordo... Ĉiu el tiuj decidoj enhavas riskojn de devojiĝoj. Ekzemple traserĉado povos okazi nokte ĉe personoj senrilataj al terorisma ago; La trudita hejmrestado estas permesita kiam ekzistas minacoj bazitaj “sur seriozaj konjektoj”, kio restas tre malpreciza; iuj manifestacioj estas malpermesitaj ne pro la motivo de terorismo-danĝero, sed pro aliaj nekonfesataj konsideroj.
La tuto enkadriĝas en forta tendenco forigi la juĝiston, kiu tamen estas la esenca garantio de la individuaj liberecoj. Aldoniĝas la projekto enmeti en la Konstitucion artikolon rilatan al iu krizostato aŭ urĝostato, kaj fine larĝigita ebleco forpreni la ŝtatanecon de dunaciuloj naskitaj en Francujo. Ĉi tiu lasta decido, sen reala utilo, havas katastrofan simbolan efikon.
Por pravigi tiujn iniciatojn, la prezidanto de la Respubliko, adoptas militeman sintenon kaj reprenas la bush-ajn esprimojn “milito kontraŭ terorismo” kaj “elradikigo de la teroristoj”. Tia sinteno estas samtempe neefika por tio, kion oni simple nomu, sen uzi militan neutilan lingvaĵon, ‘lukto kontraŭ terorismo’, kaj danĝera por la liberecoj. Infera radaro kondukas, post ĉiu mortigo, panike adopti dispoziciojn tiom kontraŭproduktaj kiom nelegitimaj.
Kie haltos tiu ĉiamplia proponado, se oni konsideras, ke jam deputitoj de la socialista Partio kaj de la Respublikanoj aktivas favore al kontrolado de la amasinformiloj? Leĝo fariĝis nura ilo de politika komunikado; ĝi ebligas trankviligi, ne sen demagogio kaj kaŝitaj balotaj celoj, publikan opinion prave hororigitan kaj ŝokitan, restante sur la kampo de emocio, anstataŭ konduki la necesan pripensadon.
Sekureco estas esenca libereco, kaj estas devo de la ŝtato certigi la protekton de la civitanoj. Sed ĝi faru ĝin per taŭgaj kaj efikaj rimedoj. Ĉi-rilate, la starigo de urĝostato estis verŝajne prava por dekdutaga periodo, estas mirkonsterne konstati, ke la Parlamento ne sin demandis pri taŭgeco de ĝia plilongigo por tri monatoj. La blanketo donita por tiom longa daŭro malrespektas la respublikan tradicion de proporcieco kaj de kontrolo kaze de esceptaj decidoj. Ĝi multon rivelas pri la perdo de niaj demokratiaj fiksmarkoj.
Ĉiuj tiuj tordoj de liberecoj estas des pli bedaŭrindaj, ke la atencoj ne havas sian originon en nesufiĉo da subpremaj leĝoj, sed ja pliĝuste en la misfunkciado de la sekretaj servoj de polico kaj justico, pro manko de financaj, teknikaj kaj homaj rimedoj. Tiujn rimedojn oni devas plifortigi, kiel delonge tion petas la profesiuloj de la lukto kontraŭ terorismo.
La ĉefaj viktimoj de la sekurecaj devojiĝoj verŝajne estos la civitanoj mem, ĉar atencoj kontraŭ ilia privata vivo kaj liberecoj multiĝas. Terorisma ago celas estigi teroron kaj timigi loĝantaron. Ĝiaj aŭtoroj provas malstabiligi kaj malfortigi la demokratiojn, senkreditigante iliajn universalajn valorojn: libereco kaj humaneco. Sin liberigi, eĉ iomete, el la reguloj de la juro-ŝtato signifas doni al ili venkon.
Racia analizo male devigas konduki la lukton kun la necesa firmeco, sed respekteme al la fundamentaj rajtoj. Oni memorigu la vortojn ĉiam aktualajn de s-ro Kofi Annan, kiam li estis ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN): “La homrajtoj ne povas esti oferitaj profite al la lukto kontraŭ terorismo. Ne estas malakordeblo inter la defendo de la homrajtoj kaj la lukto kontraŭ terorismo. Male, la morala principo, kiu estas la bazo de la homrajtoj, tiu de profunda respekto al la digno de ĉiu individuo, estas unu el niaj plej potencaj armiloj por batali kontraŭ terorismo*.”
Oni ne forgesu, ke adopto de tiaj decidoj kondukas al la publika mallaŭdo de la plej elmetitaj personoj, kiuj, kontraŭ la serĉata efiko, riskas tiam enfali en ekstremismon. Klimato de suspektemo instaliĝas, kontribuanta iom post iom al difektado de la socia ligo kaj kreanta novajn streĉojn. Ĉiu civitano havas respondecon ne cedi al la timo-reflekso, kaj kompreni ke lia sekureco ne estos protektata per atenco kontraŭ la liberecoj.
Patrick BAUDOUIN