Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ ties iniciatantoj, la starigo de unio de la kapital-merkatoj antaŭ 2019 devas plibonigi la financadon de la entreprenoj kaj stimuli investadon en la eŭropa Unio. Sed tiu projekto, defendata de la banko-premgrupo kaj taksata kiel prioritato de la nova Eŭropa Komisiono, igas nin timi la revenon de la financa krizo.
APENAŬ sep jarojn post unu el la plej gravaj krizoj de la ekonomia historio, la trajno de la financa malreguligo denove ekmoviĝas. La angoro, kiu premis la bankomastrojn en la aŭtuno 2008 estas nur nepreciza memoraĵo, same kiel la malfavoraj opinioj kontraŭ la “akciigo” kaj aliaj financaj akrobataĵoj. En Eŭropo, jam estas tempo “faligi la barilojn por faciligi liberan cirkuladon de kapitaloj inter la dudek ok membro-ŝtatoj*”, laŭ la nova eŭropa Komisaro pri financaj servoj, s-ro Jonathan Hill. Por realigi tiun ambicion, la eŭropa Komisiono enskribis en sia listo de prioritatoj la unio de la kapital-merkatoj (UKM). Ĝia agadplano, malkaŝita en septembro 2015, enhavas iompostioman aplikadon ĝis 2019 tra aro da iniciatoj: konsultiĝoj kun la industri-gvidantoj, konsekvenco-taksado, revizioj de direktivoj kaj novaj leĝoproponoj.
Al tiuj, kiujn plia malreguligo de la sektoro lasas dubantaj, Bruselo proponas bone ellaboritan argumentaron. Ĉar, kiel klarigas s-ro Hill, “la plej grava risko-faktoro por la stabileco estas foresto de kresko”, gravegas stimuli investon. Sed nek la etaj kaj mezaj entreprenoj (EME), kiuj estas la esenco de la produktiva teksaĵo, nek la infrastrukturaj projektoj avidaj je kapitaloj sukcesas laŭ li trovi taŭgajn financadojn. Kaŭzo estas la blokitaj tradiciaj cirkvitoj. Bankoj ne emas prunti, kaj la publikaj instancoj estas malhelpataj de la buĝetaj trudoj. Konkludo: necesas adopti serion de reformoj celantaj organizi kreskantan uzon de la merkat-financo.
Kelkaj rimedoj destinitaj al la entreprenoj celas simpligi la formalaĵojn, normigi la taksadon de ilia pagokapablo kaj, precipe, disvolvi la “privatajn investojn”. Tiuj ĉi ebligas al la nekvotitaj societoj ne peti bankojn sed turni sin al investistoj — fakaj fondusoj, asekuroj — por akiri financadon laŭ proceduro malpli strikta, kiu reduktas la kontrolon de la merkat-aŭtoritatuloj kaj la devigajn inform-diskonigojn. Tiu merkato de la privata investo travivas grandegan disvolviĝon: ĝi povus, en la venontaj jaroj, ampleksi 60 miliardojn da eŭroj, el kiuj 10 ĝis 15 miliardoj en Francujo (7,5 miliardoj en 2013).
La francaj gvidantoj enkadriĝas en tiu procezo de “senperantiĝo”, alivorte la uzo de nebankaj financadoj. La Macron-leĝo, por stimuli la aktivecon, favoras “inter-entreprenajn” kreditojn, tio estas la kreditoj donitaj de la societoj mem, sen iri tra bankoj... kaj evitante ĉian reguligon.
ALIAJ iniciatoj faciligas la reaĉeton fare de investistoj de entrepren-ŝuldoj posedataj de bankoj. La Komisiono proponas imposte instigi la instituciajn investistojn (pensio-fondusoj kaj asekurkompanioj, inter aliaj), senpere akiri ŝuldojn de nekvotitaj entreprenoj; pli profitdona, ĉar pli riska, ol la tradicia ŝtata prunto. En Francujo, La banko Société Générale tiel vendis al Axa (asekurkompanio) 80% de siaj alpruntoj por pli ol 5-jara daŭro donitaj al etaj kaj mezaj entreprenoj aŭ mezmerkato-entreprenoj (EME-MME), kaj konservis nur 20% en sia bilanco. La bankoj Crédit Agricole, BNP-Paribas, Natixis, agas same kun aliaj asekurkompanioj.
Sed la ĉefa propono de la Komisiono koncernas la disvolvadon de akciigo de banko-pruntoj. Per tiu tekniko, bankoj revendas siajn kreditojn sur la kapital-merkatoj laŭ formo de financaj valorpaperoj, kio ebligas al ili liberiĝi el siaj riskoj, enkasigante la makleraĵojn ricevitajn okaze de la atribuo de la pruntoj. Tion facile faris la bankoj meze de la 2000-aj jaroj, transdonante al la investistoj la nemoveblaĵajn pruntojn de la usonaj familioj transformitajn en akciojn. Sed la akciigo senresponsigas la bankojn (transdonante la riskon al aliaj) kaj pliintensigas ne nur la kompleksecon, sed ankaŭ la interkonektecon de la financaj merkatoj, tiel ke, en 2008, kiam okazis la krizo de la subprime, tiu inĝenierado favoris samtempe eksplodon de la veziko kaj disvastigon de la krizo tra la mondo.
Konscia pri la aŭdaco de la propono, la Komisiono postulas “altkvalitan akciigon”, pli “travideblan”... Sed, praktike, la bankaj premgrupoj laboras por la adopto de minimumaj normoj. Kaj sukcese: s-ro Hill jam anoncis, ke li ne oponos fleksebligon de la reguloj, kiuj devigas la bankojn gardi en sia bilanco parton de la riskoj de la akciigitaj kreditoj.
En la okuloj de la eŭropaj aŭtoritatuloj, la usona sistemo dominata de la merkatoj estas modelo de efikeco... kaj garantio de sekureco por la entreprenoj. “La pli granda dependeco el la bank-pruntoj igas la eŭropan ekonomion, aparte la EME, pli fragilaj kaze de streĉiĝo de banko-kredito, kiel ekzemple dum la financa krizo”, tre serioze klarigas la Komisiono en sia Verda Libro*. Ili tiel iom rapide forgesas, ke tiun krizon kaŭzis precize la merkat-financo kaj ties malreguligo.
Cetere, la subtenantoj de la liberaligo penas konvinki. Ili klarigas, ke, paŭsante la eŭropan financan sistemon sur la anglo-saksaj normoj, la unio de la kapital-merkatoj ebligos “daŭrigeblan revenon al kresko kaj al dungo-kreado” kaj plibonigon de “la aliro al financado, precipe por la etaj kaj mezaj entreprenoj”*. S-ro Gerhard Huemer dubas pri tio. “Por la grandega plimulto de la etaj entreprenoj, observas tiu respondeculo pri esploro ĉe la Eŭropa Asocio de metiistoj kaj de la EME, la banka kredito restos la ĉefa financofonto. La unio de la kapital-merkatoj ne povas kompensi la misfunkciadon de la banka financado*.” La Brookings Institution, usona centrisma pens-fabriko, konsideras siaflanke, ke “la avantaĝoj de la unio de la kapital-merkatoj por la EME estas multe tro alttaksitaj*”.
S-ro Hill mem konfesas, ke li troigis la profiton de sia projekto por la etaj entreprenoj, cele flatlogi la kredemulojn — komprenu: la eŭropajn civitanojn. “Se oni insistas pri la EME en la eŭropa debato, li malkaŝas antaŭ selektita aŭskultantaro, estas ĉar ili estas perceptataj kiel grava elemento de la ekonomio, kaj estas pli facile konvinki la publikon kun proponoj kiuj plifortigas ilin*”. La neregistara organizaĵo Finance Watch kaj la asocio de la germanaj kooperativaj bankoj publike mallaŭdas, siaflanke, klopodon celantan plifortigi la profitdonecon de la eŭropaj grandaj bankoj*.
La UKM-projekto havos kiel kroman konsekvencon la ĝeneraligon de la sistemo “ombro-financo” (shadow banking system), kiu ludis tiom decidan rolon en la krizo de 2008. Tiu esprimo estas uzata por la financado de ekonomio fare de agantoj nesubmetataj al tiel striktaj normoj kiel bankoj — maniero ĉirkaŭiri la bankan prudento-regularon, uzante la financajn merkatojn. Asocii la asekurkompaniojn, pensiofondusojn kaj aliajn spekulaciajn fondusojn al la financado de ekonomio signifas preni kroman riskon: tiuj investistoj ne havas la sperton necesan por taksi la kvaliton de la pruntoj. Por mildigi tiun miskonon, ili anstataŭas fakecon kaj proksimecon de la pruntantoj per risko-kalkuloj, kiuj, pasintece, montriĝis nekapablaj enkonsideri la neatenditajn returniĝojn de la financaj merkatoj. Eksplodo de kredit-veziko havus konsekvencojn des pli gravajn, ke la investistoj ne povus, diference de la bankoj, profiti la sav-rimedojn aplikatajn de la centraj bankoj.
Oni povus kredi, ke kreskanta uzo de la kapital-merkatoj kondukas al redukti la influon — por ne diri la mastradon — de la bankoj al la eŭropa ekonomio. Sed tiam, kial ili montriĝas tiom favoraj al la UKM-projekto? Tutsimple ĉar ili mem kontribuas, kaj masive, al la shadow banking system. Ili ne nur pruntas; ili ankaŭ ĉeestas sur la financaj merkatoj. Tiuj aktivaĵoj ebligas al ili ĉirkaŭiri la regularojn aplikeblajn al la tradicia banka kredito, ĉefe danke al kelkaj kompleksaj produktoj, kiuj interŝanĝiĝas sur merkatoj tiel nomataj “eksterborsaj” (angle: off exchange/ over the counter), sen reguligo kaj sen travidebleco.
Por financi tiujn kelkfoje ege spekulaciajn aktivaĵojn, la bankoj bezonas freŝan monon. Ili de nun povos turniĝi al la Eŭropa Centra Banko (ECB), kiu decidis akcepti la akciigitajn kreditojn kiel garantion interŝanĝe kun likidaĵoj*. Tiu subteno de la ECB al la akciigo pretendas stimuli la krediton al la “reala ekonomio”. Ĉio igas nin pensi, ke ĝi nutros precipe la “ombro-financon”: la likidaĵoj ricevitaj de la ECB donos al la bankoj okazon realigi novajn profitojn, ekzemple dediĉante ilin al spekulaciaj aktivaĵoj*. Tiel naskiĝas la financaj vezikoj, kaj tiel ili krevas: la financado-sistemo bazita sur la akciigo estas des pli rompiĝema, ke, kaze de krizo, la akciigitaj aktivoj ne plu estos akceptitaj kiel garantio, lasante la bankojn sen financado, kiel oni vidis kun la subprime. La projekto de unio de la kapital-merkatoj promesas tiel transformi la grandajn “universalajn” bankojn en financajn prokrasto-bombojn.
Protektita de la rigardoj de la publiko per la teknikeco de la temo, la eŭropa Komisiono trankvile kunigas la ingrediencojn de nova grava krizo. Tio des pli, ke la disvolvado de la unio de la kapitalmerkatoj enkadriĝas en kunteksto de nuligo de la magraj progresoj faritaj depost 2008. Kadre de agadplano por la UKM, la Komisiono prezidata de s-ro Jean-Claude Juncker lanĉis en oktobro 2015 konsultiĝon por identigi la “regulojn, kiuj malhelpas la kapablon de ekonomio sin financi kaj kreski” kaj aliajn “senutilajn reglamentajn ŝarĝojn”*. La imposto pri financaj transakcioj, nun intertraktata inter dek unu eŭropaj landoj, povos fariĝi severe kritikata.
Diskuteblaj profitoj, konsiderinde grandaj riskoj: la UKM akumulas la handikapojn. Ties fundamento mem baziĝas sur erara diagnozo, ĉar la Komisiono ekde la komenco ne konsideras unu el la ĉefaj kaŭzoj de la ekonomia stagnado en la eŭropa teritorio: la politikoj de buĝeta kaj salajra malabundo. Kiel montras multaj enketoj, inter aliaj tiu de la ECB ĉe etaj kaj mezaj entreprenoj*, la entreprenoj ne investas manke de perspektivoj, sekve de ne sufiĉa postulo, deprimita fare de la malabundaj politikoj.
Restas la demando: kial akceli tiun projekton riskoplenan, kun malcertaj konsekvencoj? Eble temas pri signalo destinita trankviligi Britujon kaj eviti la “Brexit”, instigante ĝin resti en la eŭropa areo. Homoj, nepre ĉagrenaj, substrekos la neklarajn ligojn kiujn s-roj Juncker kaj Hill havas kun la financaj medioj. La unua estis registarestro de unu el la ĉefaj impost-paradizo, Luksemburgo, de 1995 ĝis 2013, dum la dua fondis premgrupo-entreprenon specialiĝintan pri financo, Quiller Consultants, kiu interalie laboris por la HSBC-banko en la kerno de la City*. La volo de la Komisiono kaj de la ECB — tre engaĝita en tiu projekto — flegi la profitdonecon de la eŭropaj bankaj ĉampionoj fronte al la tutmonda konkurenco ankaŭ ludas rolon. Kvazaŭ por fortigi la bildon de Eŭropo je la servo de la bankoj kaj pravigi la germanan dramiston Bertolt Brecht, kiu skribis en Antigone (1948): “La memoro de la homaro por siaj pasintaj suferoj estas mirige mallonga.”
Frédéric LEMAIRE kaj Dominique PLIHON