Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Por la maldekstro, la batalo ne ĉesas post la venko en la urnoj. La alpreno de funkcioj malfermas novajn batalojn, des li akrajn ju pli la projekto estas ambicia. Ĉar la konservativaj fortoj ne malarmas, ili uzas sian povon por rezisti, konspiri kaj korupti. La latinamerikaj progresemuloj ja sciis tion, kiam ili lanĉis la sturmon kontraŭ la bastionoj de la novliberala ŝtato en la 2000-aj jaroj. Post ondo da grandegaj sukcesoj, ili estas nun alfrontitaj al doloraj malvenkoj, pri kiuj ili parte kulpas mem ([Gregory Wilpert: “Ŝtorm-anonco en Venezuelo”]->art ). Ĉu tiuj malsukcesoj povas neniigi la sociajn atingojn en landoj kiuj profunde ŝanĝiĝis ([Angeline Montoya: Transseksismo, Argentino ĉe la pinto]->art ), aŭ anestezi la konsciojn vekitajn al politiko ([Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier: “La bolivara revolucio ĉe sia bazo”]->art )? Certe ne. Sed ĉu la maldekstro povas prepari venontajn venkojn sen provi kompreni la malfacilaĵojn, kiuj hodiaŭ premas ĝin ([Renaud Lambert: Salvo de malvenkoj por la maldekstro — Kial Latinameriko paneas?]-> )?
LA REVOLUCIOJ similas malpli al senfinaj liftoj ol al ondoj kiuj ruliĝas sur la plaĝon. Ili leviĝas, avancas, ŝajnas halti en sia moviĝo, poste refalas, antaŭ ol denove leviĝi. La etapoj de tiu konstanta moviĝo dependas de la forto de la popolaj mobiliziĝoj, kiuj determinas la estontecon de nia kontinento. Nu, la progresemaj fortoj troviĝas alfrontitaj al diversaj malfacilaĵoj, kiujn ili devas superi. Mi identigas ĉi tie sep.
La unua koncernas la demokration, kiun nia politika familio longtempe konsideris malkomfortan ponton inter la aktuala socio kaj la socialismo. La latinamerika maldekstro pruvis, ke tia vido estas erara: la demokratio ne nur donas al ni metodon, sed ankaŭ la kadron nepran por la socia transformado. La regionaj revoluciaj procezoj de la lastaj jaroj impetis per la fortiĝo de la kapabloj de aŭtonoma organiziĝo de la socio, per la subteno de ĝia partopreno kaj de ĝia engaĝiĝo en la kolektivaj aferoj. Tio ne estas hazardo.
Tiu koncepto de demokratio kiel la spaco mem de la revolucio tamen implicas ke oni reinventu ĝin. Oni ne kontentiĝo per fosilia koncepto veninta el la nordaj landoj. Ne: la demokratio, kiun ni reinventas en Latinameriko volas esti pleba, demokratio de la strato. Fine, la vera socialismo karakteriziĝas per la absoluta radikaligo de la demokratio: sen la laborlokoj, en la registaro kaj en la parlamento, en la ĉiutaga vivo. Sen tia procezo, ĉia batalo celanta ŝanĝi la mondon, ĉu ĝi pasas tra la urnoj aŭ tra la armiloj, oscilos inter reformismo kaj oportunismo.
Alia demando, same malnova kiel la maldekstro: ĉu ni devas preni la potencon aŭ konstrui novan, malproksiman de la unua? Ni, de la malnova skolo, ĉiam opiniis, ke nia celo estas la enpotenciĝo, kelkfoje forgesante, ke ĉia ŝtato, kiom ajn demokratia, estiĝas kiel monopolo de la komuneco, de la universaleco. Nu, alpreni tiun monopolon tian kia ĝi estiĝis, signifas anstataŭigi unu burokratismon per alia.
Ĉu do necesas rezigni pri enpotenciĝo? Iuj defendis tiun ideon. Ili enfermiĝis en etaj komunumoj, kaj volis konstrui la socialismon etskale; ili dediĉis sin al la batalo kontraŭ la malbona manĝo; ili naskis cirkvitojn de nekomercaj interŝanĝoj, bazitaj sur interŝanĝo de havaĵoj, ktp. Sed ili forgesis unu aferon: per tio, ke oni tenas sin for de la potenco, tiu ankoraŭ ne malaperas. Ĝi daŭre ekzistas, monopoligita de la ĉiamaj oligarĥaroj. La problemo, sur teoria nivelo, venas el la fakto, ke la ŝtato ekzistas ne nur materie. Ĝia ekzisto kompreneble konkretiĝas ĉirkaŭ serio da institucioj, da normoj, da proceduroj. Sed ĝi ankaŭ strukturas la interhomajn rilatojn. Ĝi aranĝas la manieron en kiu ni ĉiuj kolektive perceptas ĉion kio interligas nin: la vojojn, la edukadon, la komercon, la sanon, tute same kiel la logikajn kaj moralajn rezonadojn. Se la ŝtato tiel produktas la preskribojn, laŭ kiuj ni kondukas niajn vivojn sentante nin membroj de historia komunumo kvankam ni loĝas centojn da kilometrojn unu de la alia, kompreneble ni devas alpreni ĝin! Kiel la revolucia maldekstro povus rezigni pri tia instrumento? Tio tamen ne signifas ke ĝi povu kontentiĝi per alpreno de la potenco. Ĝi devas transformi ĝin kaj demokratiigi la decidojn. Sen tio la maldekstro naskos novan eliton, kiu reproduktos la kondutojn de la malnova.
Tria demando: tiu de la konkero de la hegemonio — komprenata kiel intelekta, morala, etika, logika kaj organiza gvidado — de aparta socia bloko super la cetera socio? Ĉia transformo de la fortrilatoj ene de la ŝtato postulas antaŭan modifadon de la parametroj de logika percepto de la socio; laŭ kiu ĉiu ordigas la mondon, ankaŭ sur morala nivelo.
Antaŭ 2000, ĉio iris plej bone en la plej bona mondo. La privatigo de la naturresursoj senmanke certigos la bonan vivon de ĉiuj, tiel oni promesis. Tiu konvinko ordigis la ĉiutagan vivon; ĝi difinis ĉies horizonton de liaj ambicioj.
Iom post iom tiu intelekta konstruaĵo fariĝis netolerebla. Ĝi ne estis plu kredinda, ĉar ĝi ne kongruis kun la mondo tia, kia la homoj perceptis ĝin. Ĉiuj ĉi ide-fortoj, kiuj organizis la ĉiutagan vivon, estis dubigitaj. Tiu ĉi momento de simbola rompo, en kiu la komuna senco modifiĝas, faris la homojn akceptemaj pri novaj projektoj. Tiam aperis Hugo Chávez (Venezuelo), s-roj Rafael Correa (Ekvadoro), Luiz Inácio da Silva (Brazilo) kaj Evo Morales (Bolivio). Ili ne falis el la ĉielo, sed aperis kune kun la ŝanceliĝo. Tamen, transformi la kulturajn parametrojn ne sufiĉas: pli aŭ malpli frue tiu procezo devas konduki al fortoprovo, al venko kontraŭ la kontraŭulo por ebligi la novan hegemonion elradii kaj solidiĝi.
KIE NI TROVIĜAS hodiaŭ? Dum la lastaj jaroj, intensa kolektiva debato transformis tutaĵon de revoluciaj ideoj en konkretan forton. Sed ni nun eniris en fazon de ekstreme danĝera stagnado. Ni devas relanĉi la militon de la ideoj; ni ne povas permesi al ni perdi la flagon de espero. Revolucio, tio estas moviĝanta espero. Ni atingis multon. Sed tio ne sufiĉas. La batalo por la hegemonio refariĝis decida.
En multaj landoj de Latinameriko, ni, kiuj politike aktivis en la universitatoj, en la sindikatoj, en la asocioj, ni devis dediĉi nin al mastrumado de la registaroj. Tio estis nepra, sed tio kondukis nin al forlaso de nia ariergardo. Ni devas ree engaĝiĝi nin tie. Ni devas memori, ke sindikata gvidanto ĉekape de sia sindikata konfederacio same valoras kiel ministro. Ni ne forlasu la socialan fronton. Ni faris tiun eraron en Bolivio. Nu, ĝuste tie la dekstro provas reorganizi sin.
Alia malfacilaĵo: kiam ni estas en la opozicio, la esenca afero estas produkti ideojn kiuj generas esperon kaj enkarnigi ilin. Ekde kiam ni estas en la potenco, ĉio ĉi restas necesa, sed oni devas ankaŭ montri sin kapabla mastrumi la ekonomion. La respondo de la latinamerikaj revoluciuloj al tiu defio determinos ilian sorton.
La heroaj cikloj de la mobiliziĝo ne estas eternaj. Ili havas periodojn de malakceliĝo kiuj povas daŭri semajnojn, monatojn, jarojn. Tio estas la momento por zorgi pri la ĉiutaga vivo, pri konkretaj rezultoj; la momento, en kiu la homoj turnas sin al la politikaj gvidantoj por diri al ili: “Mi multe batalis. Mi oferis min. Sed ankaŭ mi ŝatus rikolti la fruktojn de tiu ĉi revolucio. Kie estas mia trinkakvo, mia lernejo, mia malsanulejo?” En tiu ĉi preciza momento ni devas povi montri la alian vizaĝon de la revoluciulo: tiun de la bona mastrumanto. Ni devos montri nin je la alteco de tiu postulo dum la transira etapo, kiu komenciĝas.
Kvina faktoro perturbas niajn revoluciajn procezojn: la kontraŭeco inter la ekonomia kaj socia bonstato kaj la konservado de la patrino Tero. Mallonge, la fama debato pri la “minerala ekspluatismo”, laŭmoda en Latinameriko. Ekvadoro, Venezuelo kaj Bolivio suferas tiurilate je peza heredaĵo. En la kazo de Bolivio, ĉio devenas el la jaro 1570, kiam la vicreĝo Francisco de Toledo dekretis la devigan laboron en la Cerro Rico, la montaro kiu tronas super la urbo Potosi. Li transformis tiam Bolivion en produktanton de krudmaterialoj destinitaj por la metropolo. Jam de kvarcent kvindek jaroj la internacia labordivido trudis ĝuste tiun rolon al la lando same kiel al la cetera Latinameriko. Sed niaj socioj karakteriziĝas ankaŭ per rekordaj kvotoj de malriĉeco kaj de malegaleco; kaj per la materiaj bezonoj de niaj loĝantaroj, kiuj estis forlasitaj al sia sorto.
DO, KION FARI? Ni povus zorgi nur por kontentigi niajn materiajn bezonojn, sen pensi pri la medio nek pri la kulturo. Tiam ni havus bonajn rezultojn, sed ni perfidus la indiĝenan heredaĵon, kiu nutras nian vidon al la estonteco. Ni ankaŭ ne povas nur protekti la arbojn kaj lasi nian loĝantaron en la mizero — ĉar la vivkondiĉoj de la indiĝenaj popoloj estas neniel idiliaj: temas pri kolonia ekstrema malriĉeco konstruita dum la lastaj kvincent jaroj. Tamen ĝuste al tio instigas nin tio, kion mi nomas kolonia ekologiismo: “Karaj latinamerikanoj, ĉesu revi pri progreso”, diras ĝi al ni; “se vi deziras fari ion por la homaro, oferu vin al protekto de la arboj. Ni, en la Nordo, ni zorgos por detrui ilin per produktado kaj per ellasado de karbona gaso tra la mondo.” Mallonge, ke la Sudaj landoj financu la median plusvaloron per interrompado de sia disvolviĝo kaj per rezigno je sia estonteco.
Iuj el niaj kamaradoj de la Altiplano loĝas en ŝtondomoj; ili devas piediri kvin horojn por atingi la plej proksiman lernejon; ili dormas la tutan tagon, ĉar ili ne havas sufiĉe por manĝi. Oni klarigu al mi: kian ekonomion de konoj oni konstruas en tiaj kondiĉoj? Ĉu eliri el la “minerala ekspluatismo”? Jes, sen ajna dubo. Sed ne per reveno al la ŝtonepoko. La transiro implicas ke ni uzu niajn naturresursojn por krei la kondiĉojn — kulturajn, politikajn kaj materiajn — kiuj ebligas al la loĝantaro transiri al alia ekonomia modelo.
Sesa malfacilaĵo: tian logikon ne rimarkas tiu maldekstro, kiu kritikas la latinamerikajn progresemajn registarojn riproĉante al ili ke ili ne konstruis la komunismon en kelkaj semajnoj. Dum ĝi zorgas pri sia matena fitness, aŭ dum seminarioj larĝanime financataj de eksterlande, ĝi primokas nian malkapablon mortbati la mondmerkaton aŭ instali de unu tago al alia (kaj per dekreto!) la “bonan vivadon”. Tiuj salon-radikaluloj ludas la utilajn idiotojn de la novliberalismo per sia eĥo de ties kanzoneto pri la neevitebla fiasko de la revolucioj. Ili ne proponas konkretajn disponojn, formulas nenian proponon radikantan en la sociaj movadoj aŭ kapablan progresigi la revoluciajn fortojn. Kiel mezkvalitaj korifeoj de la nova imperia ofensivo, ili metas sian pseŭdo-radikalecon en la servon de dominantoj, kies sola celo estas vidi nian fiaskon.
Lasta defio: la ŝtato. Mondskale la novliberalismo havis du grandajn fazojn. La unua komenciĝis en la 1980-aj jaroj, kun la enpotenciĝo de Ronald Reagan en Usono kaj de Margaret Thatcher en Britujo. Ĝi etendiĝis ĝis proksimume 2005. En tiu periodo la novliberalismo uzis la ŝtaton por privatigi la publikajn riĉaĵojn kaj doni al si ideologian legitimecon.
Ni troviĝas nun en dua fazo. La naciaj ŝtatoj perdis sian utilon en la ideoj de la novliberaluloj, kiuj klopodas por malmunti ilin. Unue per subteno al formado kaj mobilizado de politikaj opozicioj, kaj per kreado de zonoj, en kiuj la ŝtatoj ne estas plu suverenaj (aŭtonomaj regionoj, okupataj teritorioj, ktp). Poste per tio, ke ili malfortigas ilian buĝetan kaj monan suverenecon, ekzemple tra la meĥanismo de la ŝuldo, kiel observeblas en Grekujo. La defendo de la ŝtato — metita en la servon de nova socia bloko — devas do fariĝi unu el la prioritatoj de la maldekstro.
Alvaro GARCÍA LINERA.