Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post dek naŭ venkoj el la dudek balotoj organizitaj ekde la elekto de Hugo Chávez, en 1998, la termino “malvenko” preskaŭ malaperis el la vortaro de la venezuela maldekstro. Ĉu ĝia malvenko kontraŭ la dekstro en la parlament-elektoj de decembro 2015 forprenas al ĝi la regadon de la lando?
LA REZULTOJ de la parlament-elektoj de la lasta 6-a de decembro en Venezuelo estas detruaj por la prezidanto Nicolás Maduro kaj la bolivara revolucio. La opozicio ricevis 67 elcentojn de la seĝoj en la Nacia Asembleo, do 112 el 167. Tiu dutriona plimulto certigas potencojn de ne okazinta amplekso post la unua elekto al la prezidanteco de Hugo Chávez, la 6-an de decembro 1998.
Seke batita, la Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo (PSUV) kaj ĝiaj aliancanoj tamen sukcesis akiri 41,6 elcentojn de la voĉoj, do 5,6 milionojn da elektintoj, dum la dekstra koalicio, la Platformo de Demokratia Unueco (Mesa de la Unidad Democrática, MUD) akiris 54,4 elcentojn, do 7,5 milionojn. Kompare kun la prezidantelekto de 2013 la opozicio gajnis 400.000 voĉojn, tie, kie la ĉavistoj perdis 2 milionojn. Ke la dekstro triumfis, estas do malpli la rezulto de ĝia altiro-povo ol de la tediĝo de granda parto de la bolivara elektantaro, kiu preferis iri fiŝkapti ol iri al la urnoj.*
Multaj venezuelanoj koncedas: ilia sindeteno punas antaŭ ĉio teruran ekonomian krizon, markitan de preskaŭ 200-elcenta inflacio, de konstantaj malabundoj kaj plurhoraj atendovicoj por akiri plej necesajn produktojn — almenaŭ tiujn, kies prezo estas regata de la registaro.*
Neniam dum la lastaj dek sep jaroj — kun la escepto de la mallonga periodo de la fiaskinta ŝtatrenverso de 2002 — la opozicio tiom proksimiĝis al sia celo renversi la bolivaran revolucion. Por atingi tion komplete, ĝi nun metas la manon sur ĉiuj leviloj de la administracio. Venezuelo malsamas ol la plej multaj parlamentaj demokratioj per sia ŝtato disbranĉita en kvin branĉojn: krom la leĝdona, plenuma kaj justica potenco ĝi disponas pri instanco taskita kontroli la elektojn kaj pri “civitana potenco”, kiu inkludas la funkciojn, kiuj en Francujo estas konataj sub la nomo de ĝenerala kontrolisto de financoj, de ĝenerala prokuroro kaj de peranto de la respubliko. Escepte de la membroj de la plenuma potenco [ĉefe la registaro, -vl], la respondeculoj de tiuj diversaj branĉoj de la potenco estas elektataj de la Nacia Asembleo. Tio signifas, ke la aktualaj okupantoj de tiuj postenoj apartenas ankoraŭ al la malnova ĉavista plimulto.
La venezuela konstitucio ne donas senlimajn prerogativojn al la deputitoj, eĉ se ili havas du trionojn de la seĝoj: la registaron numumas la prezidanto. Por ekregi la landon, la aktuala plimulto devas do elekti inter tri eblecoj. La plej radikala estus la okazigo de konstituciiga asembleo por reskribi la konstitucion de 1999, kaj la nova teksto estus poste submetenda al referendumo. La dua, apenaŭ malpli drasta, konsistus en okazigo de konstitucia reformo por modifi la bazan leĝon en kelkaj gravaj punktoj, por faciligi la potenco-prenon de la nacia asembleo super la aliaj branĉoj de la ŝtato — kondiĉe, ankaŭ tie, ke tio akirus la aprobon de la popolo. Fine, la delegitoj de la MUD povas provi eksigi la ĉefajn gvidantojn de la rivalaj institucioj: la prezidanton, kompreneble, sed ankaŭ la membrojn de la Supera Kortumo, de la publika ministrejo, de la Nacia Konsilantaroj pri Elektoj (NKE), ktp.
Ĉiu el tiuj eblecoj estas alte riska por la novaj fortuloj de la Asembleo. Unue, sufiĉus ke unu sola deputito de la opozicio demisias aŭ transiras al la malamiko por ke la dekstro perdu sian dutrionan plimulton kaj vidu siajn klopodojn vanigitaj. Tian eventualecon oni povas tiom malpli ekskludi, ke la MUD, koalicio malhomogena, konsistas el dek du partioj, el kiuj iuj montras reciproke ĉiam pli akran malamon. Certiĝi pri senmanka disciplino de ĝiaj deputitoj ne facilos. Konsidere la longan historion de traktadoj kaj ŝanĝoj de aliancoj en la nacia asembleo, inkluzive inter por- kaj kontraŭ-registaraj grupoj, ja penseblas ke la PSUV sukcesos difekti la superplimulton de la MUD.
El la tri opcioj, kiujn donas la konstitucio de 1999 (kontraŭ kiu granda parto de la opozicio siatempe protestis!), la plej simpla por la dekstro estus provi faligi unu post la alia la kapojn de la ŝtato, unue tiujn de la membroj de la Supera Kortumo, ĉar ili havas la povon validi aŭ ne la eksigajn procedurojn. Tamen necesus, ke la ĝenerala prokuroro akceptu akuzon kontraŭ la plej alta jurisdikcio de la lando. Nu, la prokuroro estas adepto de s-ro Maduro ...
Restas kvara ebleco, por kiu eĉ ne necesas la nacia asembleo: lanĉi revokan referendumon kontraŭ la prezidanto. Ĉar la ekonomia krizo malaltigis lian kvoton de populareco, multaj el liaj kontraŭuloj pensas, ke tio estas la plej bona metodo por forigi lin antaŭ la fino de lia mandato, en januaro 2019. Sed ankaŭ tiu ebleco ne estus facila: necesus kunigi la subtenon de 20 elcentoj de la enskribitaj elektantoj por malfermi la referenduman procezon. La lastan fojon, kiam la opozicio provis uzi tiun vojon, kontraŭ la prezidanto Chávez en 2004, ĝi devis dum monatoj batali por kolekti la du milionojn kaj duono da necesaj subskriboj. De tiam, la elektantaro ankoraŭ konsiderinde pli grandiĝis; ne nur pro demografiaj kaŭzoj, sed ankaŭ ĉar la CNE registris vastan parton de la loĝantaro, kiu ĝis tiam ankoraŭ ne voĉdonis. La nombro da necesaj subskriboj por lanĉi referendumon atingas nun kvar milionojn. Eĉ kontraŭ prezidanto malpopulara, mobilizi sufiĉe da libervoluloj por kolekti la subskribojn montriĝos peniga tasko.
La opozicio (nuntempe plimulta en la asembleo) tamen ne estas sen armiloj. Ĝi povas tuj komenci senvalidigi plurajn progresecajn leĝojn de la Chávez-erao, kion iuj ĝiaj proparolantoj jam anoncis. Inter la prioritataj celoj troviĝas certe la kampara reformo de 2001, kiu impostas ne uzatajn terojn kaj malebligas ke unu sola persono posedas surfacon pli grandan ol 5.000 hektaroj;* la leĝo pri laboro de 2013, kiu malpermesas ekzemple amasajn maldungojn kaj reduktas la laborsemajnon de kvardek kvar horoj al kvardek horoj; la leĝo pri respondeco de la komunikiloj de 2004, kiu enkondukas kontrolon de la enhavo kaj favoras la disvolvadon de la triasektoraj komunukiloj nomataj “komunumaj”;* kaj la leĝo de enkadrigo de prezoj. Sekvus kelkaj multflankaj interkonsentoj — ekzemple la programo de petrola helpo al Karibio, PetroCaribe* —, la venezuelan financadon de la internacia televido TeleSur, la publikaj sumoj pagataj al la socialaj programoj kaj al la grandaj ŝtataj entreprenoj, ekzemple la telefonkompanio, kiun la dekstrularo revas reprivatigi. Tamen antaŭ ĉio la opozicio volas adoptigi amnestion favore al tiuj, kiujn ĝi kvalifikas kiel “politikajn malliberulojn”, kondamnitajn pro korupto aŭ pro incito al perforto, kiel s-ro Leopoldo López.*
En la intereso de la lando estus plej urĝe ripari la sistemon de kontrolado de la ŝanĝkvotoj, kies misoj ebligis al la aferistoj fari veran ekonomian militon kontraŭ la registaro de Maduro. Sed la dekstro ne ŝajnas senti urĝon por okupiĝi pri tiu temo. Kial modifi sistemon, kiu havas la avantaĝon ke ĝi ĉiam pli malfortigas la prezidanton? Cetere, tuŝi la ŝanĝkvoton kaj devaluti entenas la riskon ke ĝi rapide iom pligravigas la malfacilaĵojn de la loĝantaro; scenaro, pri kiu la opozicio neniel ŝatus porti la respondecon.*
Estas eksterdube, ke Venezuelo staras antaŭ tempo de grandaj konfliktoj. La dektro rekonkeris pilieron de la potenco, per kiu ĝi klopodos por detrui la kiom eble plej grandan nombron da atingoj el la Chávez-tempo. Sed ĝia agospaco restas limigita, ĉefe fronte al bolivara movado, kiu neniom perdis da sia potenco, ene de la ŝtato same kiel en la loĝantaro (vidu Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier: La bolivara revolucio ĉe sia bazo.) La fortoj de rezistado al restaŭrado de la novliberalismo estas tiom pli viglaj, ke la fortoj de la ĉavismo troviĝas aktuale en procezo de plena renoviĝo kaj de reorganiziĝo post sia frapa elekto-fiasko.
Ekde la anonco de la rezultoj, s-ro Maduro kaj la sociaj movadoj el kiuj konsistas la ĉavisma galaksio, organizas serion da renkontiĝoj kun la celo “prepari la renaskiĝon de la bolivara revolucio, de malsupre ĝis la supro”, laŭ la vortoj de la prezidanto (decembro 2015). Ankaŭ la disidentoj aŭdigas sin, nome la eksministroj Hector Navarro (supera instruado), Jorge Giordani (planado) kaj Miguel Rodríguez Torres (internaj aferoj); ili formulas samtempe kritikojn kaj konstruemajn proponojn por amendi la registaran politikon. Strataj asembleoj ankaŭ organiziĝas, en kiuj ĉiuj ĉavistoj prezentas sian analizon de la kaŭzoj de la malvenko. Fine, la registaro kunvokis al semajno de kunveno de ĉiuj reprezentantoj de la komunumaj konsilantaroj kaj de la komunumoj. (vidu Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier: La bolivara revolucio ĉe sia bazo.) La efiko de tia aktiveco dependos de la maniero laŭ kiu la registaro realigos la proponojn formulitajn de la sociaj movadoj, speciale en la ekonomia sfero ...
Gregory WILPERT.