Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ parto de la gazetaro, la procezo de elpostenigo de la prezidantino Dilma Rousseff, lanĉita la 17-an de aprilo per voĉdono de la parlamento, atestas pri la forto de la juna brazila demokratio. Estas precize la malo. Per tio, ke ĝi ne reformis la politikan sistemon de la lando, la maldekstro armis la kaptilon, kiu nun fermiĝas ĉirkaŭ ĝi.
ALMENAŬ 500.000 manifestaciantoj en San-Paŭlo, preskaŭ same multaj en Rio-de-Ĵanejro, 100.000 en Braziljo. Sume preskaŭ tri milionoj da homoj okupis la stratojn en centoj da brazilaj urboj, la 13-an de marto, kaj prezentis homamason, kiun oni prezentis kiel la plej grandan mobiliziĝon post la movado Direitas Já! (“Rektajn elektojn tuj!”), kiu defiis la diktatorecon en la unua duono de la 1980-aj jaroj.
Tiu civitana ondo kontribuis al tio, ke oni resendis la militistojn en la kazernojn. Sed la protestantoj de hodiaŭ, kiuj flirtigas la flavan flagon de la nacia piedpilka teamo, ne postulas pli da rajtoj, da demokratio kaj da socia progreso. Kun krioj de Dilma for! Elpostenigo tuj!” kaj “Lula en malliberejon!”, ili postulas la faligon de prezidantino, kiu laŭdire kulpas pri “krimo de respondeco” per malobservo de la buĝeta regularo.* Tio direktiĝas ankaŭ kontraŭ ŝia antaŭulo, s-ro Luiz Inácio Lula da Silva, akuzita esti implikita en la skandalo de la operacio “Lava Jato” (“altprema lavado”): supozata deturno de miliardoj da dolaroj de Petrobras, la ŝtata petrol-giganto, profite al entreprenoj, partioj, kaj politikistoj.
Kelkajn tagojn antaŭe, la 4-an de marto, dum iom energia surstratiĝo, kiu mobilizis dekojn da policistoj kaj kiu estis raportata de ĉiuj televidoj de la lando, la prezidinto estis ĉe mateniĝo arestita en sia domo kaj senindulge kondukita al la policejo de la internacia flughaveno Cogonhas kaj tie pridemandata de la federacia juĝisto Sergio Moro, taskita pri la dosiero. Tiu juĝisto, kiu ordonis tiun impresan operacion, suspektas la prezidinton — surbaze de fidenunco — ke li ĝuis la favorojn de Odebrecht, unu el la akuzitaj entreprenoj. Mallonge post tiu provizora aresto, la prokuroro de San-Paŭlo publike postulis la “provizoran malliberigon” de “Lula”, akuzante lin je “lavado” kaj je “kaŝado de valoroj”.
La simpatiantoj de la prezidinto, kiu estas daŭre tre populara, pensas ke la juĝistoj aranĝis komunikilan linĉadon. Kaj, dum tiuj triumfas, kiuj jam de monatoj kampanjas por la elpostenigo [de la prezidantino Rousseff], la brazilaj juĝistoj alfrontas la demandon pri la laŭleĝeco de la agadoj farataj kontraŭ s-ro Lula da Silva kaj pri la valido de la proceduro “de akuzo kaj elpostenigo” lanĉita kontraŭ s-ino Rousseff, kiu siavice akuzas pri “institucia ŝtatrenverso” teksita de siaj kontraŭuloj.
Ekster la lando la internaciaj komunikiloj disvastigas la “pravan indignon” de la brazilanoj kontraŭ la korupto. “Tio ĉi ne estas ŝtatrenverso”, decidas la vespergazeto Le Monde en sia ĉefartikolo de la 30-a de marto 2016, dum la usona ĵurnalisto Chuck Todd celebris la ribelon “de tuta popolo” (NBC News, 17-an de marto 2016) kaj El Païs la agon de “heroa juĝisto” (19-an de marto 2016). Laŭ la usona ĵurnalisto Glenn Greenwald, figuro de la Snowden-afero, la grandaj gazetoj kontentiĝas per disvastigo de la “monolita, kontraŭdemokratia kaj oligarĥia retoriko” de la brazilaj komunikiloj. Kaj tiu retoriko estas “almenaŭ radikala simpligo de la okazanto kaj pli ol verŝajne propagando-kampanjo kun la celo submini maldekstran partion”.* En la ĥoro de tiu unuvoĉeco, la germana semajngazeto Der Spiegel misharmonias, parolante pri “malvarma ŝtatrenverso”: “Por la unua fojo post la fino de la armea diktatoreco, la plej granda latinamerika lando alfrontas profundan institucian krizon kiu povas detrui ĉiujn progresojn faritajn en la lastaj tridek jaroj. Parto de la opozicio kaj de la justico agas, kune kun la plej granda telekomunika entrepreno, TV Globo, en sorĉistin-ĉasado kiu celas la prezidinton Lula.”*
En tiu agado, GV Globo ne suferas grandan izolitecon. Kelkajn horojn antaŭ la komenco de la mobilizoj por la elpostenigo de la 13-a de marto, la Estadão de San-Paŭlo publikigis akran ĉefartikolon kiu instigis ĉiujn “bonajn homojn plenumi sian civitanan devon” kontraŭ la “plej malbona registaro de ĉiuj tempoj”. Tagon antaŭe, ekde mateniĝo, la radio-reto Transamerica uzis la saman registron kaj ne hezitis dum dudek kvar horoj dissendi la kontraŭregistarajn sloganojn de la kolektivo Vem Pra Rua “Surstratiĝu”, unu el la laboristaj pelfortoj de la movado. Karikaturecaj kaj trompeŝajnaj, la titolpaĝoj de la magazino Veja* frapas same kiel multaj akuzoj la prezidantinon kaj la prezidinton. “Ili scias ĉion”, “Lula gvidis la sistemon de korupto”, “Lia vico [iri en malliberejon]!” ...
La pli serioza Folha de Dourados uzas malpli agresan stilon, ekzemple ĝi rifuzas esprimi sin pri la laŭleĝeco de la elposteniga dispono. Sed, kiel rimarkigas Bia Barbosa kaj Helena Martins, “la fabrikado de la publika opinio povas pasi tra [...] pli subtila procezo. Ne necesas elŝviti malamon. Prefere teni sin je pli simplaj paroloj, laŭplaĉe ripetataj, kaj kaŝi la kontraŭajn opiniojn [...]. La [brazilaj] komunikiloj gurdas la ideon ke la korupto estas la rezulto de grupo tre decidema kaj apogas la opinion laŭ kiu ni havas la plej malbonan registaron.”*
LA DU ĈEFAJ inform-kanaloj, la “Jornal Nacional” de TV Globo kaj la “Telejornal” de ĝia konkuranto SBT, elstaras en tiu procedo. La aresto de s-ro Lula da Silva en lia hejmo okazigis multajn specialajn raportaĵojn kaj filmetojn, kiuj prisilentis aŭ malpli valorigis la argumentojn de la defendo kaj pufigis tiujn de la akuzo. Post la kruda atentigo de s-ino Rousseff al la prezidinto por ke li aliĝu al ŝia registaro, la televid-novaĵoj dissendas maŝe privatan telefon-interparoladon inter la du protagonistoj, per kiu ili pensas pruvi la kulpon de la prezidinto. Ne gravas, ke eminentaj juristoj konsideras tiujn subaŭskultajn kontraŭleĝaj kaj vidas en ili misuzon de la povo fare de la juĝisto kaj eĉ agon de perfido: la ĵurnalistoj ignoras la kritikon kaj tuj kondamnas, spitante la necesan supozigon de senkulpeco.
La raportado de la komunikiloj ridindigas la manifestaciojn por la registaro, tamen amasajn, aŭ prezentas ilin kiel “manifestaciojn de aktivuloj” obeantaj la Partion de la Laboristoj (PT), la sindikatojn aŭ sociajn movadojn. Ĝi disvastigas la bildon de Brazilo kiu leviĝas kiel unu sola homo kontraŭ korupta registaro. Sed enketo aperinta en Folha de S. Paulo (14-an de marto 2016) vidigas alian bildon: la grandega plimulto de la protestuloj estas blankuloj, kun diplomo de superaj studoj kaj apartenas al la kategorio de mezaj, altaj kaj eĉ tre altaj enspezoj, do al la elito de la brazila socio.
En la sociaj retoj, pluraj kliŝoj resumas la specon de tiu “ribelo”, ekz-e tiu paro kiu manifestacias kun servistino kiu puŝas la infanĉareton de ilia ideto, tiuj manifestaciantoj kun glaso da ĉampano en la mano, aŭ tiu afiŝo fiere svingata de juna protestantino: “Fia Dilma” Mia familio ne sukcesas dungi domservistojn, ĉar ĝi ne povas pagi la socialajn ŝarĝojn” — klara aludo al la rajtoj, kiujn la registaro de Rousseff en 2013 donis al la ses milionoj da domdungitoj en la lando.
Se oni citas la kontraŭkoruptajn kaj kontraŭregistarajn sloganojn, kiujn la “bonaj homoj” skandas, montriĝas ke ili ne elstaras per progresismo: plendoj kontraŭ la impostoj, rifuzo de sociala politiko, akuzoj kontraŭ la publika instruado — kvalifikata kiel “fabriko de idiotoj” aŭ kiel marksista bastiono —, atakoj kontraŭ la malriĉuloj kaj la elektantoj malbone informitaj kaj instrumentataj de la PT, rasistaj karikaturoj, kaj eĉ alvokoj por interveno de la armeo ...
Tiu protesta ondo, kiu donis al si kiel simbolon gigantan plastan anason, kiun oni vidas televide en la tuta mondo, estas fakte la simbolo de la Federacio de la Industriistoj de la Ŝtato San-Paŭlo (Fiesp) kaj pli similas al la “marŝoj de la familio kun Dio kaj por la libereco”, kiuj okazis antaŭ la puĉo de 1964, ol al civitana kaj demokratia vekiĝo. Tiutempe tiuj marŝoj kontraŭis la progresajn reformojn de la prezidanto João Goulart, akuzita je komunista konspiro. Hodiaŭ, la celo, malantaŭ la batalo kontraŭ la korupto, estas detrui la PT kaj entombigi la (magrajn) atingojn de la “lulismo”. Unu el la agantoj de la kontestado kontraŭ Rousseff, la juna Kim Kataguiri, elstara figuro de la Movimento Brasil Livre (“Movado Brazilo Libera”), rezignis pri ĉia reteniĝo: “Oni ne kontentiĝu per elsangigo de la PT, oni devas pafi kuglon en ĝian kapon.”*
Dum la atakoj de la grandaj komunikiloj jam ne mirigas, la novaĵo estas la sursceniĝo de la jura potenco. Kia ajn estas la grado de implikeco de la prezidinto, la ofensivo de la justico semas dubon pri la senpartieco de la juĝistoj kaj nutras la suspekton de politikiĝo de parto de la publika ministrejo. Ĉu estas vere hazardo, ke la juraj proceduroj kontraŭ s-ro Lula da Silva komenciĝis kelkajn tagojn post kiam tiu anoncis sian kandidatiĝon por la venontaj prezidant-elektoj? Ankaŭ la rapidaj kaj arbitraj metodoj de la juĝisto Moro, la idolo de la manifestaciantoj por elpostenigo [de la prezidantino], levas demandojn: selekta likado al la gazetaro, rompo de la sekreto de jura esplorado, disvastigo de telefonaj subaŭskultaĵoj, amasa uzado de intertraktitaj konfesoj, impresaj arestoj, ktp.
Proksima de la Partio de la Brazila Socialdemokratio (PSDB, dekstra), kiu neniam digestis sian malvenkon en la prezidant-elekto de 2014, la federacia juĝisto de Paranao diras ke li sekvas la operacion “Puraj Manoj” de italaj juĝistoj en la 1990-aj jaroj kaj nur pene kaŝas siajn intencojn: rompi la ikonon de la brazila maldekstro. Li klarigis jam en artikolo aperinta en 2004, ke necesas konservi “la intereson de la publiko alta [...] kaj la politikajn gvidantojn en la defendo, tiel ke oni povu akiri “la apogon de la publika opinio al la juraj agoj kaj samtempe malebligi ke la persekutataj personoj malhelpu la laboron de la juĝistoj”. Kun la risko “makuli ilian honoron”, ĉar “la reklamo sekvas pravajn celojn ne atingeblajn per aliaj rimedoj”.*
Por la opozicio, kiu vere ne ŝatas la ideon ke la ĥarisma ekssindikatisto revenu sur la politikan scenejon, la pruvo je kulpo de s-ro Lula da Silva estus nekredebla bonaĵo. Ĉar, dum la malpopulareco de s-ino Rousseff donas al la aliaj grandaj partoj ĉiajn ŝancojn, la kandidatiĝo de “Lula” povas denove neniigi ilin. “La voĉo de la strato ne estas nepre tiu kiu esprimiĝas en la urnoj”, memorigas deputitino de la PT. “Vi povas eksigi Dilma-n, aldonas loĝantino de popola kvartalo de Rio-de-Ĵanejro, kaj poste kio? Per kiu anstataŭigi ŝin? Ŝi servas kiel propeka kapro. Ĉiu ŝtelas en Brazilo, kaj ankaŭ mi kredas, ke Lula ŝtelis. Kiu ne faris tion? Sed lia registaro tre plibonigis la vivon de la malriĉuloj.”*
Ĉiukaze la okazantaj enketoj alportas ĉiutage siajn malkaŝojn, kiuj makulas ĉiujn partiojn. Ili montras, kiom “la korupto de la brazila politika klaso — ankaŭ ene de la PT — estas ĝeneraliĝinta”, notas Greenwald, kiu konstatas: “La brazilaj plutokratoj, la komunikiloj kaj la mezaj kaj superaj klasoj instrumentigas la korupton por sukcesi tion, kion ili per demokratiaj manieroj ne sukcesis: venki la PT.”
Malantaŭ tiu morala krucmilito kontraŭ la registaro kaj kontraŭ la korupto evidente kaŝiĝas aliaj celoj: elekto-ambicioj de iuj, intenco de la oligarĥoj konservi siajn privilegiojn, entombigi la socialajn atingojn, privatigi la mastrumadon de la submaraj petrolrezervoj antaŭ nelonge malkovritaj (la pré-sal); timo, antaŭ ĉio, esti kaptita de la enketo “Lava Jato” ... Pri tio, la advokato kaj politikisto Ciro Gomes emfazas, ke “la koalicio PSDB-PMDB* volas [...] la finon aŭ la morton de “Lava Jato”. La brazila demokratio devas scii, ke Rodrigo Janot [la ĝenerala prokuroro de la Respubliko] trovis ĝis mil kontoj en Svislando apartenantaj al ĉiuj partioj [de la opozicio]. Iliaj reprezentantoj renkontiĝas ĉe manĝoj, dum kiuj oni parolas pri kiel rapidigi la procezon de elpostenigo de Dilma, por poste anonci la finon de “Lava Jato”, kiu [danĝere] proksimiĝas al ili”.
S-roj Eduardo Cunha, prezidanto de la parlamento, kaj Michel Temer, vicprezidanto, alvokita por gvidi la landon en kazo de elpostenigo de prezidantino, estas ambaŭ cititaj en la afero Petrobras. Pri ili, aŭ pri la proksimume 300 parlamentanoj akuzitaj je korupto kaj pri aliaj deliktoj en la kadro de “Lava Jato” (inter ili 36 el la 38 membroj de la komisiono pri elpostenigo, kiuj voĉdonis por tiu proceduro), la komunikiloj silentas kaj indulgas.
La PT portas sendube grandan parton de respondeco pri la krizo, kiu hodiaŭ trairas Brazilon. Ĉar ĝi preterlasis amendi la politikan sistemon, ĝi troviĝas nun kaptita en sia propra kaptilo.
Laurent DELCOURT.