Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
HERNANDO de Soto estas tre flatata homo en tiu ĉi elekta periodo de Peruo. Ekonomikisto kun pluraj premioj*, li estis proksima konsilisto de la prezidanto-diktatoro Alberto Fujimori en la 1990-aj jaroj kaj poste, en 2011, li implikiĝis en la elektokampanjo de ties filino, s-ino Keiko Fujimori. En Francujo li reprezentas la pozicion “Kontraŭ-Piketty”, preferatan de la gazeto Le Point.* Liaj laboraĵoj estas parto de la nepraj referencoj de la Agentejo de Usono por la Internacia Disvolvado (USAID) kaj de la Monda Banko. Lia amata ĉevaleto estas la rilato inter privata proprieto kaj investo en ekonomioj nomataj “eksterregulaj”. En Latinameriko, laŭ lia takso, 50 ĝis 75 elcentoj de la laboristoj faras sian agadon ekster la laŭleĝaj kadroj.* Hernando de Soto asertas ke, sen oficialaj proprietoj indaj je sia nomo la havaĵoj de tiuj agantoj estas nur “morta kapitalo” malfacile fruktigebla. Unue ĉar ne facilas ricevi kreditojn aŭ plenumi kontraktojn sen laŭleĝa adreso. Poste ĉar la “eksterleĝeco” implicas grandegajn kromkostojn, elmetas al delikto kaj al misuza okupado de terenoj, kio konsiderinde limigas investojn kaj la laborproduktivon.
LA GRAVECO de la eksterregula sektoro en la sudaj landoj klarigeblas, laŭ li, per mankhava leĝa kaj administra sistemo. Nekapablaj liveri formalajn propriet-dokumentojn, aŭ je malinstige altaj kostoj, tiuj ŝtatoj restigas la plejmalriĉulojn marĝene de la leĝo kaj blokas iliajn klopodojn de investado. Laŭ li, la malriĉeco estas do malpli ligita al malbona distribuo de la riĉaĵo ol al foresto de juraj garantioj kiuj protektas la proprieton. Hernando de Soto do defendas ekonomian liberalismon solide ankritan en la defendo de la individuaj rajtoj, en “Perua Condorcet postulas bonajn leĝojn por reformi malbonajn kutimojn”.* Tiu ĉi emo je la institucio distingas lin cetere de la novklasikaj ekonomikistoj, kiuj estas ĝenerale alergiaj pri publika interveno, kaj kiu kelkfoje alportis al li la bonvenon de sektoroj de la maldekstro, kiuj tamen malfidas la merkatekonomion.*
Necesas diri, ke en pluraj punktoj, liaj analizoj de la “subevoluo” sonas ĝuste: la juraj kaj administraj mankoj konsiderinde limigas la praktikadon de la rajtoj de la plejmalriĉuloj, konservas monopolon de la tradiciaj elitoj kaj ĝisfunde malutilas al la demokratio. Kiam oni tian administracion, tiam plej ofte estas pli simpla uzi kontraŭleĝajn vojojn. Jen argumento, kiun oni hodiaŭ komprenas favore al voĉdonado por s-ino Fujimori: estis pli komforte akiri la favorojn de la potenco dum la reĝimo de ŝia patro, kie korupto kaj klientismo estis ŝtata politiko, ol dum la registaro de la nun finiĝanta registaro de s-ro Ollanda Humala.
Sed Hernando de Soto estas fakte multe pli ol pensisto pri la “subevoluo” aŭ simpla kontraŭanto al Thomas Piketty. Liaj pozicioj pri la leĝa statuso de la indiĝenaj komunumoj de Amazonio estas pezaj minacoj por la indiĝenaj popoloj de Peruo.
Pri kio temas ĉi tie? Ekde la Konstitucio de 1920, la respublika Peruo agnoskas la laŭleĝan ekzistadon de la indiĝenaj komunumoj de Andoj kaj garantias al iliaj membroj (plej ofte grupoj de parencaj familioj) kolektivan jurisdikcion pri la teritorio kaj ties naturriĉaĵoj. En 1974, leĝo donas similajn rajtojn al la komunumoj nomataj “ennaskitaj” de la amazoniaj malaltaj teroj. Ekde tiu dato, pli ol 1.200 komunumoj de Amazonio akiris dokumentojn de kolektiva proprieto pri tiuj teroj.
Tiuj ĉi estas celataj de la ekonomikisto. En 2009, grandaj indiĝenaj mobiliziĝoj okazis en la urbo Bagua, en la nordo de la lando. Temis pri serio da dekretoj kiuj minacis la integrecon de la indiĝenaj grundoj de Amazonio. Alfrontiĝoj saldiĝis per tridek tri mortintoj inter la civiluloj kaj la policistoj, kaj proksimume ducent vunditoj. Tiuj mobiliziĝoj sukcesis cedigi la registaron kaj signifis historian venkon por la amazoniaj federacioj.
Hernando de Soto kaptas la okazon por estigi “dokumentfilmon” kiu prezentas lian interpreton de la tragedio: laŭ li, la perfortaĵoj de Sagua esprimis la frustriĝon de la indianoj, kiuj restas “malriĉaj”, kvankam ili sidas sur amaso da oro. La leĝaro estas eĉ “diskriminacia”, asertas li, ĉar ĝi malebligas al ili akiri individuan proprieton, la nepra Sezamo por plene eniri en la merkatekonomion kaj ... por riĉiĝi. Laŭ li, la kolektivaj rajtoj de tiuj loĝantaroj, kiujn li kvalifikas je simplaj “paperpecoj” sen jura valoro, kondukas al “eksterleĝeco” same kiel al sovaĝa minej-ekspluatado.
KE LA TERITORIAJ rajtoj de la komunumoj estas delikataj, mankhavaj, pro malbone aplikata leĝaro kaj pro arĥaika administrado, tion neniu kontestas. Tamen ne eblas asocii ilin al la eksterregula sektoro, kion implicite faras Hernando de Soto. Tiu rajtoj estas konstitucie agnoskataj kaj internacie ratifitaj en la kadro de la konvencio n-ro 169 de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO).
Cetere, kiam li asertas, ke la komunuma reĝimo estas eksteruza, ĉar la indianoj prilaboras siajn parcelojn individue kaj ne plu kolektivisme”, li malpravas nur duone. Ĉar tiu kolektivismo neniam ekzistis. Kvankam certaj unuopaj taskoj estas farataj per komuna laboro, la kampkulturo, ĉasado kaj fiŝkaptado estas personaj agadoj same kiel la akiritaj profitoj. En la praktiko, la proprieto estas komuna; la uzado de la resursoj, familia aŭ individua.* La “natura socialismo” de la indiano estas mito, kiun Hernando de Soto kundividas, sed pro malsamaj kialoj, kun la por-indianaj marksistaj intelektuloj komence de la 20-a jarcento.
Krome, la Konstitucio ne difinas la manierojn de okupado de la teritorio kaj de ekspluatado de la resursoj. La komunumoj fakte “estas aŭtonomaj en sia organizo, en sia komuna laboro kaj en la uzado kaj libera disponigo de iliaj grundoj same kiel [pri] ekonomio kaj administrado.” (artikolo 89). Malĝustas diri, ke la leĝo “diskriminacias” la indianojn, ĉar ĝi atribuas al ili nur rajton je kolektiva proprieto. Tiuj loĝantaroj povas revendi parcelojn de tereno, se ili deziras, kaj iuj faras tion. La bona demando, kiun Hernando de Soto ne metas al si, estas, kial granda nombro de ili rifuzas tion.
La respondo troviĝas eble en la fakto, ke iuj grupoj tre bone divenas la perversajn efikojn de liberaligo de la grundo. Dum la rasismo kaj la dominado estas ĉiutaga sperto, la liberigo liveras al la elito belan okazon konkeri teritorion. Krom ilia dispono pri la necesaj ekonomiaj resursoj, ilia kono de la lokaj politikaj kaj administraj retoj donas al ili sekuran avantaĝon. Ĝuste tio okazis komence de la 19-a jarcento, kun la preteksto aboli la ekspluatadon de la indianoj, Simono Bolivaro dissolvis la terojn de la indiĝenaj komunumoj de Andoj en individuajn parcelojn.* Tiuj parceloj estis rapide sorbitaj de grandaj kampkulturaj monopoloj gvidataj de kelkaj haciendados (grund-proprietuloj), kiuj malaperis nur kun la perua kampreformo en 1969.
LA AMAZONIAJ komunumoj restas vivaj ankoraŭ nuntempe, eble ankaŭ ĉar ili konsideras la vivtenadon rajto kaj ne rezulto de konkurenco inter siaj membroj. La komunumo estas la komuna fonduso el kiu ĉiu povas plenrajte ĉerpi la necesajn vivrimedojn, kondiĉe ke li plenumas parton de la mastrumado de la komunumaj aferoj dum la ĝeneralaj asembleoj. La indianoj diras hodiaŭ, ke ili celas “integran”* regadon de la teritorio kiu entenu la multspececon de siaj elementoj. Ĉar la naturo ne estas inercia maso al kiu oni agas, sed kompleksa tutaĵo kun kiu oni interagas.*
Emfazi tian kontinuecon inter naturo kaj kulturo — anstataŭ ilian neeviteblan kontraŭecon — povas hodiaŭ ŝajni relative banala. Sed ĝi estas renverso de perspektivo grandparte devena el la konceptoj de la indiana mondo kaj poste popularigita de pluraj antropologiistoj*, kaj al kiu abunde aliĝas la nuntempaj ekologiaj movadoj. Tio signifas, ke la ekonomia politiko de Hernando de Soto ne havas la monopolon pri la valoroj kaj pri tio, kio la “bone vivi” povas esti.
La malfido, kiun la ekonomikisto montras pri la kolektiva mastrumado de la teroj, klarigeblas per lia proksimeco al tendenco kiu defendas la koncepton de “tragedio de la komunaj havaĵoj”* — teorio laŭ kiu kolektivo ne povas racie plenumi la mastrumadon de maloftaj resursoj, ĉar la personaj interesoj nepre kondukos al troekspluatado. Pro tio li facile taksas la indianajn gvidantojn je korupto. Laŭ li, nur individuaj rajtoj je proprieto, submetitaj al specifaj regularoj, estus ekologie elteneblaj.
Estus interese klarigi la ekologiajn bonaĵojn de privatigo de la naturresursoj al la trideko da komunumoj de la regionoj de Amazonio kaj de Loreto kiuj, ekde februaro 2016, estis dekretitaj zonoj de sansistema urĝostato. Likoj ĉe oledukto ekvivalentaj al proksimume 4.500 bareloj da petrolo, ligitaj kun la aktivecoj de la entrepreno Petroperú, kaŭzis senprecedencan median kaj homan katastrofon. Tiu evento almenaŭ ebligis al la indianaj federacioj memorigi pri la esenca rolo de la indiĝenaj komunumoj en la protektado de la teritorio.*
Tiuj komunumoj en la realo priloĝas nur malgrandan parton de la vastaj spacoj origine okupataj de la indianoj. Tio ebligis la leĝon de 1974, do rekrei malgrandajn teritoriajn insularojn surbaze de grupigoj, kiujn la sinsekvaj koloniaj agantoj faris. Tio estas malproksima de “integra” restarigo de la tradiciaj teritorioj, kion volas la indianaj federacioj, sed tio estas jam tro por la ekonomikisto — dum pli ol 80 elcentoj de la amazonia teritorio estas submetitaj al koncesioj pri forstoj, gaso kaj petrolo.
La politika kunteksto estas plej favora al Hernando de Soto. Kia ajn estas la rezulto de la elekto de junio, li scias, ke la estonta registaro agos laŭ liaj principoj.* Fidela al sia ĉefo Alberto Fujimori — de tie li ankoraŭ havas la “politikan kuraĝon” — li oficiale enprenis la kampanjo-skipon de ties filino Keiko post ties venko en la unua baloto. Sed tio ne malebligis lin diri ke li pretas labori kun s-ro Pedro Kuczynski, se la vento turniĝos tiufavore. Tiu mesaĝo tuj ĝojigis la eksbankiston de Wall Street pro la ebla kunlaborado ...
Raphaël COLLIAUX.