Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
DIKEGA viro, en makulita subĉemizo, sidanta senenergie sur kanapo antaŭ pico kaj bierskatoloj. En Svisujo, tiu afiŝo de la oponantoj al la popola iniciato “Por senkondiĉa baza enspezo” estos montrinta la viglecon de la fantasmoj asociitaj al la nenionfarado de la malriĉuloj. Moke, la viro portis kronon el orumita kartono. La aŭtoroj de la iniciato ja organizis disdonojn de kartonaj kronoj en la stacidomoj, igante tiun objekton la simbolo de la povo, kiun garantiata enspezo, laŭ ili, povus redoni al ĉiu pri la propra vivo. La 5-an de junio, ilia utopio estis rifuzita de 77% (kun partopren-kvoto 46,4%). Ĝi tamen trovis iom pli da subtenantoj (ĉirkaŭ 35%) en la kantono Bazelo urba, la kantono Ĝenevo kaj la kantono Ĵuraso. Kelkaj kvartaloj de Zuriko kaj Ĝenevo eĉ plimulte voĉdonis “jes”.
La teksto submetita al la voĉdonantoj precizigis nek sumon, nek financo-manieron. Estis nur indikite, ke la baza enspezo, pagota al ĉiu civitano sendepende de lia salajrita laboro, devas “ebligi al la tuta loĝantaro digne vivi kaj partopreni la publikan vivon.” Tamen, ekde la komenco de la kampanjo, ĝiaj iniciatintoj elvokis la sumon 2 500 svisaj frankoj (2290 eŭroj) por ĉiu plenkreskulo kaj 625 frankoj por ĉiu infano. Tiu sumo estas apenaŭ supera al la malriĉo-sojlo (2 200 frankoj) en lando, kie la vivkosto estas tre alta.Ĝi povus sufiĉi por studentoj vivantaj en kunloĝado en malgranda urbo, sed certe ne “por sola kaj malsana persono en Zuriko aŭ Ĝenevo”, substrekas Benito Perez, kun-ĉefredaktoro de la maldekstra ĵurnalo Le Courrier. Tiuj du urboj estas inter la kvin plej multekostaj en la mondo, laŭ la klasifiko 2016 de la Ekonomist Intelligence Unit. Krome, la malsan-asekuro, tute privata* (la laboristoj kotizas nur por senlaboreco kaj la emeritpensioj), povas sola uzi la tutan buĝeton.
La iniciato naskiĝis en 2012 en ĝermana Svislando, sekvante la sukceson de la filmo de Enno Schmidt kaj Daniel Häni Le revenu de base. Une impulsion culturelle, diskonigata per la Interreto*. “La ĝenerala malstabiligo observata en la najbara Germanujo post la reformo “Hartz 4”, en 2005, ankaŭ ludis rolon”, indikas s-ro Julien Dubouchet Corthay, membro de la svisa sekcio de la Tutmonda Reto por la Baza Enspezo (angle: Basic Income Earth Network, BIEN). La Federacia Konsilio, la svisa registaro, decidis kontraŭ ĝi, citante ĝian koston kaj ĝian danĝerecon por la ekonomio. La Verduloj estis la sola partio, kiu subtenis la tekston. La aŭtonomio de la kantonaj parti-sekcioj tamen permesis al iuj kampanji por la “jes”. Tion faris notinde ĉiuj maldekstraj partioj en Ĝenevo, de la socialistoj ĝis la trockistoj.
La kampanjo estis do kondukita ekster la aparatoj, kun multaj brilaj sukcesoj. Okaze de la tekstodepono, la 5-an de oktobro 2013, rikoltinte la cent mil subskribojn necesajn por je ĝi estu submetata al la popolo, ties iniciatintoj elverŝis sur la Federacian placon en Berno ok milionojn da kvin-centimaj flavaj moneroj, tio estas unu por ĉiu loĝanto de la lando. La 14-an de majo 2016, ili rekomencis, kunmetante en Ĝenevo okmil-kvadrat-metrojn vastan afiŝon, sur kiu estis skribita “la plej granda demando el la mondo”: “Kion vi farus, se via enspezo estus garantiata?”, tiel enirante en la Guinness-libro de Rekordoj.
“SINCERE, kio estas pli eksmoda ol la Guinness Libro?”, veas s-ro Dubouchet Corthay, tamen konstatante, ke ĉirkaŭ li, tiuj sensaciaj agoj frapis la mensojn. Aŭtoro, jam en 2000, de doktoriĝa disertacio en ekonomiko pri la baza enspezo, kaj cetere aktivulo en la svisa socialista Partio, li observas la nov-konvertitojn kun miksitaj perplekseco kaj intereso. “Mankas al ili politika kulturo; multaj estas sindetenistoj, eĉ foje komplotistoj. Sed la maldekstraj partioj, kiuj provas vane plilarĝigi sian bazon por kontraŭ-kapitalismaj projektoj, ne povas facilanime forbalai ilian novan fervoron kaj mobiliz-kapablon.”
La elvokitaj financmanieroj, kiel eta imposto pri ĉiuj financaj transakcioj — de la bankkartaj pagoj ĝis la altfrekvencaj borsaj operacioj-, lasas lin skeptika. Nur la ideon de origina depago el la produkto de la entreprenoj, antaŭ la divido inter salajroj kaj profitoj, li trovas taŭga. Li bedaŭras la singardemon de la aŭtoroj de la iniciato, kiuj strebis trankviligi anstataŭ akcepti ĝian konfliktan karakteron. “En tiu ĉi lando, homoj kiuj voĉdonas estas plejofte maljunaj kaj facile maltrankviliĝas, pravigas s-ro Ralph Kundig, prezidanto de BIEN-Svisujo. radikala kampanjo ne estus doninta pli bonajn rezultojn.”
LA BAZA ENSPEZO ne havis iun ajn ŝancon. Escepte pri la iniciato “Kontraŭ la troigaj laborpagoj”, aprobita de 68% en 2013, svisoj ne montriĝis sociale tre progresemaj ĉi-lastajn jarojn. Ili rifuzis (66,5%), en 2012, pason de kvar ĝis ses semajnoj da pagita ferio, kaj je 73%, en 2014, la starigon de minimuma malneta salajro je 4 000 frankoj (3660 eŭroj). Perez observas “identigon de la interesoj de la lando kun la interesoj de la mastraro”, kaj ankaŭ la konvinkon, ke necesas “eĉ pli da liberalismo por savi la svisan escepton, kiu sen tio riskas esti englutita de la eŭropa krizo kaj la fino de la banka sekreto”.
La kampanjo estis tamen vigla. Artikoloj, opini-esprimoj, publikaj kunvenoj kaj televidaj elsendoj multiĝis. La retejo de la ĵurnalo Le Temps superis ĉiujn rekordojn de vizitoj kiam ĝi invitis siajn legantojn dialogi kun s-ro Kundig, la 25-an de majo. Same kiel la iniciato “Por Svisujo sen armeo”, en 1989 (rifuzita de 64%), tiu pri la baza enspezo celis antaŭ ĉio malfermi debaton de socio; tion ĝi larĝe sukcesis.
Mona CHOLLET