Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Konkurado por la anstataŭo de s-ro Ban Ki-Moon ĉe la posteno de ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj estas malferma. Antaŭ la jarfino estos konata la nomo de la elektito, fine de procezo, kiu, la unuan fojon, konsistis ankaŭ el publikaj aŭdadoj. La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estis ĝenerala vicsekretario antaŭ ol prezenti sian kandidatiĝon je la antaŭa elekto, en 2006.
“LA LABORO la plej malebla en la mondo” — En 1953 la unua ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la norvego Trygve Lie (1946-1952) ja per tiuj vortoj priskribis sian postenon al sia posteulo, la svedo Dag Hammarskjöld. Laŭ la pasintaj jardekoj, la laboro ne simpliĝis. La Ĉarto de la UN precizigas, ke la ĝenerala sekretario plenumas la funkciojn de ĉefadministranto kaj de sendependa funkciulo, al kiu la ĝenerala Asembleo aŭ la Sekurec-Konsilio povas konfidi misiojn ne precizigitajn (sed implice politikajn). La nomumito povas decidi, ĉu li deziras esti pli “sekretario” aŭ “ĝenerala”.
Lia metio enhavas pezajn paradoksojn. Oni atendas de la ĝenerala sekretario, ke li respondu al la deziroj de la registaroj, kaj precipe al tiuj de la kvin konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio (Ĉinujo, Usono, Francujo, Britujo kaj Rusujo, kiun oni nomas “P5”), sed ankaŭ, ke li montriĝu senpartia. Oni postulas de li kvalifikojn konstruitajn en la sekretaĵoj de la burokratio aŭ la diplomatio, sed oni ankaŭ volas, ke li transcendu sian pasinton kaj fariĝu la proparolanto de la planedo, kaj, kial ne, rolu kvazaŭ “sekulara papo”. Li devas asisti la membro-ŝtatojn, por ke tiuj faru la plej bone informitajn decidojn, kiujn li poste devos aplikigi. Sed li ankaŭ devas influi ilian laboron kaj instigi ilin agi en la direkton, kiun li juĝas taŭga. Li mastrumas administracion de 41 081 homoj, timige kompleksan, kaj ankaŭ ĉiujn agentejojn, kiuj dependas de ĝi*. Li tamen restas dependanta de la buĝetaj kaj reglamentaj devigoj kaj limoj trudataj de la membro-ŝtatoj.
Jes ja, li disponas pri senkompara aŭtoritato por pezi sur la internacia politika agado, sed li havas neniun povon por traduki siajn ideojn en agojn, aŭ eĉ akceptigi ilin al la registaroj. Li reprezentas la mondon sed ne direktas ĝin. Hammarskjöld (1953-1961) ŝatis diri, en la pinto de la malvarma milito, ke servisto de la publikaj aferoj devas esti “politike fraŭlo” sen esti “politike virga”, tio estas ludi politikan rolon, sen rezigni pri sia senpartieco nek, kompreneble, pri la respekto al la UN-Ĉarto kaj al la internacia leĝo.
KONCERNE la elekton de la ĝenerala sekretario de la UN, ĝi havas malmulton komunan kun la cirkeca usona prezidanta elektokampanjo. Ĝi okazas ege diskrete, preskaŭ sekrete, kaj sub kuratoreco de balot-rajtantaro la plej selekteca en la mondo, ĉar ĝi konsistas nur el la 15 membroj de la Sekurec-Konsilio*; tiuj alelektas la kandidaton, kiu estos submetata al la aprobo de la 193 ŝtatoj de la ĝenerala Asembleo — formalaĵo sen surprizo, la asembleo ja ĉiam konsenteme akceptis la elekton de la Konsilio. Sed en la sino de tiu lasta povas okazi akraj debatoj, konsiderante la vetorajton de ĝiaj kvin konstantaj membroj.
Ĉi-jare, la veto estas, por Orienta Eŭropo, prezenti kandidaton, kiu ne estu rifuzita de Rusujo aŭ Usono, (la tri aliaj konstantaj membroj verŝajne ne kontraŭos kandidatiĝon de eŭropano). Se la kandidatoj de Orienta Eŭropo ne sukcesas esti akceptitaj de Vaŝingtono kaj Moskvo, reprezentanto de la grupo “Okcidenta Eŭropo kaj aliaj” kiu inkluzivas la ŝtatojn de Pacifiko, povus havi siajn ŝancojn, precipe se estas virino. La ideo de virina kandidato ja ricevas kreskantan eĥon sine de organizaĵo, kiu estis ĉiam direktata de viroj. Por 2016, la elekto de latinamerikano, afrikano aŭ aziano estas neverŝajna.
La elekto de 2006, al kiu mi mem prezentiĝis (por fini dua, post s-ro Ban Ki-Moon, inter la sep kandidatoj), estis markita de senprecedenca elmontrado de la kandidatoj: renkontiĝo kun regionaj grupoj, parolado ĉe la jara pintkunveno de la afrika Unio, analizoj de la baloto sur la Interreto, opinienketoj, ĉefartikoloj, kaj eĉ debato sur la kanalo British Broadcasting Corporation (BBC) — la elektito ne partoprenis ĝin, kio konfirmas la marĝenan efikon de publika kampanjo.
Ekde la komenco, la sudkorea kandidato afiŝis siajn ambiciojn vizitante ĉiun el la dek kvin membro-landoj de la Konsilio kaj promesante al la plej malriĉaj el ili dulandajn interkonsentojn pri helpo al disvolviĝo, kiujn neniu el siaj rivaloj havis la rimedojn egali. Sud-Koreujo estis la sola lando kiu realigis longan kampanjon, bone organizitan kaj financitan, kun la rezulto, ke ĝia kandidato venkis. Tio montras, ke ĉarmo-operacio taŭge alcelita ne estas senutila, kondiĉe ke neniu el la kvin konstantaj membroj oponas al la kandidato.
La ĝenerala sekretario ne estas elektita pro sia vidado, sia programo, sia elokventeco, siaj kapabloj aŭ sia karismo. Temas pri politika posteno, kies atribuo obeas al politikaj kriterioj, starigitaj ĉefe de la P5*. Fakte, la elektitoj estas rigardataj kiel “la malplej neakcepteblaj” el ĉiuj disponeblaj kandidatoj. Pli ol unu fojon, oni ĝojis, ke la elektito ne estigos grandan reagon se, hazarde, li falus el la ŝipo. La P5 ĉiam preferis la profilon “sekretario” al la “ĝenerala”, kaj tio ne baldaŭ ŝanĝiĝos. La fakto, ke nun la kandidatoj montras sin al la publiko estas iel refreŝiga; tamen, la kandidato aprobita de Vaŝingtono kaj Moskvo ekiros nepre kun konsiderinda, eble eĉ neakceptebla, avantaĝo, kompare kun ĉiu alia kanditato. La elektoprocezo devas komenciĝi en julio por finiĝi en septembro aŭ en oktobro. Neniu dubo, ke la P5 deziras la nomumon de fleksebla sekretario, kiu ne riskas ribeli. La historio tamen montras ke eĉ konsento-homo povas foje ribeli kaj plene plenumi sian mandaton. Oni memoras la ganaanon, Kofi Annan (1997- 2006), kiu, post la fino de la malvarma milito, konsiderinde etendis la “aŭtoritaton de la parolo” propra al sia funkcio. Li pledis por la moraleco de intervenoj, vokis ĉiujn sekvi la voĉon de sia konscienco kaj admonis la ŝtatojn liberiĝi el la “jugo de la suvereneco” por plenumi sian respondecon pri protekto de la civilaj loĝantaroj*.
En februaro 1998, kiam Usono minacis bombardi Irakon pro tio, ke Saddam Hussein rifuzis kunlabori kun inspekto-misioj de la UN, s-ro Annan, je granda bedaŭro de la kvin konstantaj membroj, ensaltis aviadilon ĝis Bagdado kaj sukcesis solvi la krizon. Tiu sukceso ve estis mallonga, sed, trairante la limojn, kiujn donis al li la mastroj, li montris, ke ĝenerala sekretario povas ludi unuarangan rolon.
Li ja havas la povon starigi la demandojn pri la tiklaj temoj, sed havas neniun povon dikti la bonajn respondojn. La fama parolado de s-ro Annan pri la eksterlandaj intervenoj, eldirita antaŭ la ĝenerala Asembleo en 1999, ĝermigis ĉiajn pripensaĵojn en la pensfabrikoj kaj sub la plumo de la ĉefartikolistoj, sed havis neniun konkretan efikon. Kvankam la Unuiĝintaj Nacioj estas perceptataj kiel la ejo de la internacia laŭleĝeco, la deklaroj de ties ĝenerala sekretario havas malpli da efiko al la sinteno de la registaroj, ol tiuj de la papo al la nasko-regado.
Nenio povas plenumiĝi sen la subteno de registaroj, de kiuj la ĝenerala sekretario rajtus, cetere, denunci la agadon aŭ neagon pri tiu aŭ tiu ĉi temo. Li do ne povas permesi al si plej etan ĉagrenan reagon, kiu misefikus lian kapablon ricevi ilian kunlaboron pri aliaj dosieroj. S-ro Annan iam citis tiun malnovan ganaan proverbon: “Neniam frapu homon ĉe la kapo dum viaj fingroj estas kaptitaj inter liaj dentoj.”
En mondo, kiu havas plu nur unu grandpotencan landon, la gvidanto devas pluteni reton de rilatoj, kiu permesas al li certigi la pluvivon de la organizaĵo sen malbonigi sian propran honestecon kaj sendependon. La voĉoj, kiuj leviĝas en Usono por ordoni al li labori je ĝia servo — postulo, kiun ili ne povintus formuli tiel dum la malvarma milito — trudas al li konstantan ekvilibro-ekzercon inter la usonaj interesoj kaj tiuj de la aliaj membro-ŝtatoj. Paradokse, li estas ofte pli utila al Vaŝingtono kiam li afiŝas sian sendependon rilate al ili.
La kontrolo, pli kaj pli ĉikanema, kiun la membroŝtatoj aplikas al la administrado de la buĝetoj ankaŭ malfortigas la aŭtoritaton de la ĝenerala sekretario. S-ro Annan kaj lia antaŭulo, Boutros Boutros-Ghali (1992-1996), ekiniciatis ambiciajn administrajn reformojn, sen tamen solvi la problemojn de procedura kaj reglamenta inercio en la kampoj sub kuratoreco de la registaroj. Fronte al ĉi-lastaj, neniu ĝenerala sekretario povis iam ajn praktiki realan aŭtonomion: la Organizaĵo funkcias sen ambasadoj nek inform-servoj, kaj ĉiu provo akiri tiajn atributojn estas firme rifuzita de la membro-ŝtatoj. La influzono de la ĝenerala sekretario neniam superbordiĝas sur iliajn limojn nek iliajn trezorejojn.
Jes ja, la venonta gvidanto disponos pri nekontestebla diplomatia legitimeco, kaj pri eĉ pli granda amaskomunikila eĥo. Sed liaj politikaj povoj restos larĝe sub la nivelo planita de la UN-Ĉarto*. Por sin trudi, la venonta ĝenerala sekretario devos mastri la administradon de la teamoj kaj la buĝetojn, montri altajn kapablojn pri diplomatio kaj teksi lojaleco-ligilojn kun la eksteraj protagonistoj, aparte la neregistaraj organizaĵoj, la negocisto-grupoj kaj la ĵurnalistoj.
La ĝenerala sekretario devos ankaŭ konvinki la naciojn de la Sudo suferantajn pri malriĉeco kaj malstabileco, ke iliaj interesoj estos defendataj sub lia mandato, tamen samtempe daŭrigante intiman kunlaboradon kun la nordaj potenculoj. Li devos samtempe submetiĝi al la povoj de la sekurec-Konsilio kaj esti atentema al la petoj foje pasiaj de la ĝenerala Asembleo. Fine, li devos proponi al membro-ŝtatoj politikajn celojn atingeblajn kaj plenumi sian mandaton per la rimedoj, kiujn ili bonvolos provizi al li.
MIA KONVINKO estas, ke la UN bezonas esti reformata, ne pro ĝiaj malsukcesoj, sed ĉar ĝiaj sukcesoj estas sufiĉe gravaj por pravigi, ke oni investu por ĝia estonto. Por tio, la ĝenerala sekretario devos unue konstrui propran vidadon rilate al la amplekso de sia tasko kaj al la limoj de sia funkciio, koncepti kaj esprimi ideon pri la mutacioj imaginindaj- sen ĉesi dume plenumi la konkretan laboron.
Plej verŝajne, la UN restos pli koncentrita en la geografiaj zonoj, kie ĝi ĝis nun estis nekontesteble efika: kunordiganto de la helpoj dum la ĉefaj homaraj krizoj, plej bona garantianto por kontroli la respekton de la pac-interkonsentoj. Ĉiufoje kiam estos necese administri paciĝantan teritorion, atendante eblan politikan solvon, la mondo sin turnos al la UN, nura ento kapabla transcendi la interesojn de loka povo por agi nome de ĉiuj.
Mi supozas, ke ĝi ne kondukos militajn intervenojn — escepte kadre de pactenaj operacioj-, eĉ se ĝia leĝdona aparato restas la unua fonto de legitimeco por militaj agoj. La armea forto ne estante la plej taŭga rimedo por evoluigi landon (kiel diris Talleyrand*, “Oni povas ĉion fari per bajonetoj, escepte sidiĝi sur ili”), paco estos la esenca celo.
Mi ne vidas alian organizaĵon kapabla cetere ŝtopi la fendojn, kiuj trakuras la fasadon de la “internacia komunumo”, tiuj mem tra kiuj disvastiĝas la plagoj de la 21-a jarcento — de la malboniĝo de nia hommedio ĝis la tutplanedaj epidemioj, kaj la malrespekto de la homrajtoj kaj la terorismo.
Tia povus esti la arkitekturo. Sed domo ne estas hejmo. Estos la tasko de la nova ĝenerala sekretario konduki la Organizaĵon en tiun direkton... Jes ja, malebla laboro.
SHASHI THAROOR