Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La plej multaj kandidatoj por la franca prezidant-elekto proponas iel aŭ alie reformi la instituciojn de la 5-a — la aktuala — respubliko. Dum multaj delegitoj, esploristoj aŭ aktivuloj diagnozas “krizon de la demokratio”, la problemo povus montriĝi pli profunda: la rampanta instalado de nova politika reĝimo, la superregado, kies laboratorio estas Eŭropo.
PER IMPRESA inversigo, en niaj modernaj demokratioj, jam ne la elektantoj elektas kaj orientas la elektitojn, sed la gvidantoj juĝas la civitanojn. Tiel, la britoj — same kiel la francoj en 2002 (malsukceso de s-ro Lionel Jospin ĉe la unua baloto de la prezidantelekto) kaj en 2005 (“ne” en la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato) — ricevis sovaĝan psiĥanalizon post la “briteliro” de la 23-a de junio 2016. Oni povas aserti, sen timo trompiĝi, ke tia operacio — farita preskaŭ komplete pere de alte organizitaj komunikiloj — ne estus farita se la voĉdono estintus favora al restado de Britujo en la Eŭropa Unio. La principo de popola konsultado pri “tiom grava demando” ankaŭ ne estus tiom pridubigata.*
Oni ja scias: malegaleca principo ne estas principo, sed antaŭjuĝo. Tiu analizeblas dumaniere: klasa malestimo* aŭ malamo al la demokratio. La unua sento certe disfluas el la buŝo de la ĉiam subtila Alain Minc: “Tiu referendumo ne estas la venko de la popoloj super la elitoj, sed de malbone edukitaj homoj super la edukitaj.”* En neniu momento la ideo tuŝas la gvidantan klason, ke la civitanoj rifuzas la eŭropajn traktatojn ne ĉar ili estas malbone informitaj, sed male ĉar ili tiras tute logikajn instruojn el preskaŭ sesdekjara seniluziiga sperto.
La dua sento transiras la klasan limon; ĝi estas filozofia. Kontestata estas la demokratio mem, per batoj kontraŭ du fundamentaj ideoj: unuflanke, ke “la volo de la popolo estas la bazo de la aŭtoritato de la publikaj potencoj” (artikolo 21, paragrafo 3 de la Universala Deklaro de la Homrajtoj)*; aliflanke, ke ĉiuj membroj de la socio estas civitanoj kaj partoprenas en la estigo de la ĝenerala volo, kia ajn estas ilia deveno aŭ ilia socia statuso. Tiu ĉi filozofio trudita de jarcentoj da socialaj kaj politikaj bataloj estas hodiaŭ celata de grandampleksa ideologia ofensivo favore al principoj de la Eŭropa Unio.
Tiuj kiuj, kiel la eksministro Alain Juppé (La Respublikanoj), opinias, ke la “kondiĉoj” ne estas plenumitaj por referendumo en Francujo pri la eŭropaj demandoj*, aŭ kiuj, kiel la socialista ĉefministro Manuel Valls, kvalifikas la personojn, kiuj deziras tian konsulton, “sorĉist-lernantojn”*, malkaŝas sian veran zorgon: ĉar la gvidanta klaso ne certas pri pozitiva respondo, ĝi preferas ne konsulti la elektantojn. Tiel oni regas sen la subteno de la popolo, kaj samtempe eĉ organizas, per sinsekvaj traktatoj, pli kaj pli gravajn transigojn de suvereneco al Bruselo. Inter la plej decidaj estas la mona kaj buĝeta suverenecoj.
La Eŭropa Unio agas kvazaŭ rivelanto de malpravigo de la demokratio, kio okazas ankaŭ naciskale.* Jam ne temas pri krizo, sed pri progresanta ŝanĝo de politika reĝimo, ĉe kio la bruselaj instancoj estas la laboratorio. En tiu sistemo nomata “superregado”, la popolo estas jam nur unu el la fontoj de la aŭtoritato de la publikaj potencoj, konkurence kun aliaj agantoj: la merkatoj, la fakuloj, la “civila socio”. Konata estas la strategia rolo, kiun la redaktistoj de la eŭropaj traktatoj atribuas al la fakuloj (“fakulokratio”): la Komisiono, kun siaj “sendependaj” komisionanoj elektitaj pro siaj “kompetentoj”, estas la “gardisto de la traktatoj” anstataŭ la politikaj organoj kiel la ministro-konsilantaro aŭ la parlamento. Dum tiu ŝlosila elemento de la bruselaj institucioj estas regule akre kritikata, ne okazas same pri la “civila socio”, kies grandiĝanta rolo tamen ankaŭ servas por ĉirkaŭiri la demokration.
LA ARTIKOLO 11 de la Lisbona Traktato, valida ekde 2009, rekomendas al la eŭropaj institucioj flegi “malfermitan, travideblan kaj regulan dialogon kun la reprezentaj asocioj kaj kun la civila socio”. Alvokita por plenigi la “demokratian deficiton”, tiu “civila socio” estas tre vaste kaj tre diverse interpretata: povas temi pri agantoj de la labormerkato, neregistaraj organizaĵoj (NGO), tiel nomataj “bazaj” organizaĵoj , religiaj komunumoj.* Do, inter ili oni povas trovi sindikatojn kaj tre progresemajn asociojn, sed ankaŭ premgrupojn, mastrarajn organizaĵojn, fakulajn kabinetojn, eĉ sektojn, ktp. La “civila socio” efektive havas nenian kriterion de reprezenteco aŭ de legitimeco. Ĝi estas multforma kaj ankaŭ la regno de malegaleco, ĉar ĝiaj agantoj disponas pri ekstreme malsamaj rimedoj, laŭ la interesoj, kiujn ili defendas.
“Ekde meze de la 1990-aj jaroj, klarigas la socisciencistino Hélène Michel, “la civila socio” fariĝis plenvalida aganto de la funkciado de la Eŭropa Unio. Eĉ pli, ĝi ebligas nun legitimi la instituciojn, kiuj dialogas kun ĝi, la publikajn politikojn kiuj koncernas ĝin kaj la agantojn, kiuj difinas sin per ĝi.” Kaj ŝi aldonas: “Tamen, nek la enhavo de la “civila socio” nek la formoj de ĝia partopreno ŝajnas esti stabilaj. Tio lasas spacon por tre malsamaj uzadoj.”* Cetere la Komisiono uzas ĝin laŭ sia takso pri reprezenteco kaj taŭgeco, kio rezulte ebligas al ĝi mastri procezon, kiu kongruas kun ĝiaj celoj. Ĉu la Eŭropa Konstitucia Traktato ne estis parte la produkto de konsultoj de la “civila socio”? La dialogo, kiun Bruselo estigis kun ĝi, tamen neniel implicas ian ajn dividon de la decidpovo. Ekzemple la publika konsultado pri la granda transatlantika merkato (en la angla Tafta) de marto ĝis julio de 2014 ne lasis spurojn en Bruselo.
Tiu praktiko, kiu emfazas pozitivajn valorojn, ekzemple la spiriton de paca dialogo, trovas neatenditajn aliancanojn dekstre same kiel maldekstre: asocioj, kiuj agas kiel “Eŭropo de civitanoj”, federismaj movadoj, “Konstanta forumo de la eŭropa civila socio?, “civitanaj” platformoj, “Eŭropa komitato de asocioj de ĝenerala intereso” ktp. “Tiuj aktivuloj de “pli demokratia Eŭropo”, ĉar pli proksimaj de la civitanoj”, notas Hélène Michel, trenas post si tutan serion da NRO, kiuj aktivas en la sociaj kaj homhelpaj sektoroj kaj en la mediaj rondoj, kiuj postulas, ke ilia rolo estu vere agnoskata en la procezo.” Kvankam la asocia kaj sindikata movadoj nemalhaveble kontribuas al la socia progreso, la koncepto de “civila socio” transformas la rolon, kiun ili ludas en la radoaro de la potenco. Simile al la fakulo, kies decido anstataŭas tiun de la publikaj decidantoj, la “civila socio”, kiom ajn enigma ĝi estas, fariĝas la memproklamita proparolanto de la civitanoj. Tiu meĥanismo donas konsiderindan spacon al frenezaj subtenantoj de ĉiaj celoj, kiuj vastiĝas tra la sociaj retoj kaj la ne tre postulemaj komunikiloj, kies pretendita reprezenteco ofte mezuriĝas per enketoj (kaj ne per elekto). Kaj la popolo en ĉio ĉi? Ĝi estas jam ne pli ol premgrupo inter aliaj. En Eŭropa Unio kiu evitas la voĉdonilon, la ludo ne estas egaleca.
La superregado tute ne estas pure teĥnika, sed ideologia koncepto prenita el la anglosaksa administra scienco, precipe usona, kaj naskiĝis kun la novliberalismo. Popularigita sub la nocio de “bona regado”, ĝi celas al malpli da ŝtato, etendo de la merkato, al “bona mastrumado”.* La francoj ofte konfuzas ĝin kun “bona regado” ilustrita per la fama tabelo de Ambrogio Lorenzetti. Tiu verko de la jaro 1339, montrata en la urbodomo de Sieno (Italujo), valorigas la justecon kaj saĝecon, praktikatan sub la rigardo de la popolo. Tio estas ankoraŭ malproksima de la librotenaj obsedoj, kiuj obsedas la nunan gvidantan klason. Cetere, kiom da triamondaj landoj, de Kenjo ĝis Eburbordo, sinkis en ĥaoson post ricevi sian diplomon de “bona superregado” el la manoj de la internaciaj financ-institucioj? Oni memoras ankaŭ s-ron Dominique Strauss-Kahn, tiam ĝenerala direktoro de la Internacia Mon-Fonduso, kiu salutis la Tunizion de s-ro Zine El-Abidin Ben Ali en 2009 per vortoj, kiuj ne multe aŭguris la revolucion de januaro 2011: “La ekonomia politiko adoptita ĉi tie estas politiko sana kaj estas bona modelo sekvenda por multaj sojlolandoj.” Merkat-ekonomio, superregado kaj “civila socio” estas elementoj de la sama postdemokratia ideologia sistemo.
La marĝenigo de la popola suvereneco per la superregado klarigas la facilon per kiu la eŭropaj gvidantoj, kaj nome la francaj, ĉirkaŭiras la verdikton de la urnoj: ilia legitimeco venas nur parte de la elektantoj. Tio povas klarigi la konsterno, kiun kaŭzis la konduto de Britujo, kiu ne nur konsultis la popolon, sed ankaŭ volas respekti ties volon ...
Ĉu la konfidokrizo, kiu tuŝas la Eŭropan Union, kaj eĉ la grandiĝanta rifuzo de tiu unio, povus trovi solvon en la alveno de “eŭropa popolo”, kiu elektus siajn reprezentantojn por la bruselaj institucioj? S-ro Emmanuel Macron, tiam franca ministro pri ekonomio, proponis organizi eŭropan referendumon; la ekologiista deputitino Eva Joly siavice proponis elekti eŭropan konstitucion. Tio estis jam la ambicio de la socialdemokratoj Oskar Lafontaine (Germanujo) kaj Jean-Luc Mélenchon (Francujo) en 2006. Sed tiaj projektoj antaŭkondiĉas, ke jena demando estas solvita: ĉu la naciaj popoloj akceptas sian propran malfondiĝon en pli granda tutaĵo? Ĉu ekzistas “eŭropa politika komunumo” agnoskita kiel tia de la loĝantoj de la Unio, kiu igus ili akcepti la verdikton de komunaj institucioj regataj de la principo de plimulto? La rezulto de la lastaj referendumoj (“briteliro” en Britujo, rifuzo de la traktato pri asociigo de Ukrainujo, fare de Nederlando) pensigas, ke la nacioŝtato por la plej multaj popoloj de Eŭropo restas la legitima kadro de la demokratio. Relative nerimarkita simbolo de tiu problemo: la 19-an de januaro 2006 la Eŭropa Parlamento voĉdone decidis rezolucion, kiu postulis ke oni trovu rimedon por ĉirkaŭiri la francan kaj nederlandan referendumojn pri la eŭropa konstitucia traktato ...
La superregado fronte atakas la popolan suverenecon kaj tiel reformulas la demandon de demokratio tia, kia ĝi aperis kun la klerismo en la 18-a jarcento. La gvidaj klasoj, denove kutimiĝintaj regi inter si, simptome konfuzas “popolismon” kaj demagogion. La atento al la popolaj postuloj estas perceptata kiel kruda klientismo, dum la senbrida defendo de la dominantaj interesoj estas prezentata kiel le lasta atingo de la moderneco. Oni povas saĝe pensi, ke pli strikta kontrolado de la popoloj al siaj registaroj kondukus al tute aliaj politikoj ol la nuntempaj. Pro tio, same kiel en 1789, la demokratio, malgraŭ siaj malperfektaĵoj, restas postulo esence revolucia, en Francujo same kiel en multaj landoj de la Eŭropa Unio enfermitaj de la superregado. Konsideri, ke remeti la demokration en la unuan rangon kondukus al novaj formoj de tiraneco kaj de demagogio signifas atribui al la civitanoj pli nigrajn intencojn ol tiuj, kiuj animas la gvidan personaron kaj ties klasa malestimo.
LA DEMOKRATIO estis ĉiam objekto de pasiaj debatoj, en kiuj la maldekstro ofte akuzas tiun ĉi, ke ĝi estas “burĝa” reĝimo, ke ĝi neas la perfortecon de la sociaj rilatoj per la ludo de teoria egaleco de la civitanoj. Tamen restas, ke la transigo de la suvereneco de la reĝo al la nacio estis konsiderata, ankaŭ de Karlo Markso mem, kiel io kio iras en la direkto de la historio; unu el la fontoj de la divido inter dekstro kaj maldekstro troviĝas cetere en la Franca Revolucio: maldekstre de la prezidanto de la kunsido eksidis tiuj, kiuj dubindigis la monarĥion. Poste, la movadoj naskitaj el la kritiko de la kapitalismo, almenaŭ en Francujo, defendis la politikajn rajtojn akiritajn post 1789 kaj postulis la disponojn necesajn por konkretigi la ideon de demokratio: edukadon, sociajn rajtojn, sindikatajn kaj laboristajn liberecojn ... Tio estis la senco de la respublikana debato, kiun faris la socialisto Jean Jaurès por la publika lernejo, la laikeco aŭ la imposto pri enspezo. Tio ne malhelpis lin, kiel marksiston, batali por starigo de alia ekonomia sistemo: la socialismo.
En la Eŭropo de tiu ĉi jarmil-komenco vekiĝas ne la “maldekstra popolo”, sed simple la popolo. Pro tio la “ne” estis larĝe plimulta en 2005 (la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato), sed la maldekstro tre malplimulta en 2007 (prezidantelekto en Francujo). Ne nur la socia krizo, la ekstrema grandiĝo de la malegalecoj kaj de la maljustaĵoj hodiaŭ antaŭsignas kataklismon*, sed tute same la cedoj de la popola suvereneco, kiu ebligis ilin.
Anne-Cécile ROBERT.