Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Nun pli ol iam ajn necesas, por savi la eŭropan projekton, liberigi ĝin el la eŭropisma dogmo kaj repensi ĝin” skribas Hubert Védrine en vigla libreto, samtempe kritika kaj programa*. La franca eksministro pri eksterlandaj aferoj siavice formulas la verdikton de “ekzisteca krizo” de la eŭropa konstruado, minacata pri diseriĝo. Tiu homo, apartenanta al la regorondoj, subteninta la “jes” al la eŭropa konstitucia traktato en 2005, kulpigas malpli la grandajn malamikojn de la komunuma projekto (marĝenaj laŭ li) ol tiujn, kiuj estas supozataj antaŭenigi ĝin. Ilia arogeco laŭ li ja kaŭzas la rifuzon, fare de la popoloj, de Unio fariĝinta objekto de malŝatego. “La elitoj kaj la eŭropismaj gvidantoj, kiuj ĝis nun neniam konsideris inventaro-rajton pri sia bilanco, kaj reagas kvazaŭ insultitaj je plej eta kritiko, (...), devas akcepti historian kompromison kun la popoloj, des pli, ke ne ekzistas demokratia vojo al federismo, nek per referendumo nek tra la parlamentoj.”
Védrine tiel pledas por paŭzo de la integrado kaj proponas, ke la ŝtatoj dezirantaj daŭrigi la aventuron kunvenu por fari bilancon kaj konsideri la estontecon. Ja la registaroj, kaj ne la bruselaj institucioj, estas vokataj agi, kun celo establi novan dividon de roloj inter la Unio kaj la membro-ŝtatoj. Ja, “Konstruiĝis iom post iom, skribas la ekskonsilisto de la prezidinto François Mitterrand, juro-burokrata “komplekso” Komisiono / eŭropa Parlamento / Kortumo, kiu turnigas radoaron kun kliko-efiko, pli kaj pli malproksime de la demokratia legitimeco”.
Se Védrine enterigas (provizore?) federismon, li reasertas la rolon de la Nord-atlantika Alianco por la defendo de la Malnova Kontinento kaj subtenas la ekonomiajn orientiĝojn de la eŭrozono. Tiun opinion ne kundividas la greka deputito Costas Lapavistas kaj la germana ekonomikisto Heiner Flassbeck, kiuj, pristudinte la grekan kazon, konstatas “la malsukceson de la ekonomia kaj mona Unio [EMU]”. En kolektiva verko*, ili proponas por Ateno scenarojn por eliri el la eŭro kaj, pli larĝe, el la ideologio, kiu, laŭ ili, implicas la politikojn de obseda redukto de la publika ŝuldo. La aŭtoroj apogas sian rezonadon sur multaj datumoj kaj sur vera programo de “socia kaj nacia regenero”. Frédéric Lordon tiel remetas la grekan kazon en pli larĝan pensadon: “Kial eŭro?”, “Ĉu Eŭropo povas fariĝi demokratia politika komunumo?” La verko akuzas “la monan temperamenton” (Lordon) de Berlino, kies interesoj orientas la planadon kaj la vivon de la EMU. Védrine aliĝas al la aŭtoroj de “Eŭro, B-plano” pri la neceso submeti al referendumo la refondon de la eŭropaj traktatoj.
Profesoro pri internaciaj rilatoj ĉe la universitato de Bruselo, Mario Telo pristudas la krizon de la eŭropa Unio tra la prismo de la ĵusaj evoluoj de regionismo, tio estas de la regionaj interkonsentoj okazintaj sur ĉiuj kontinentoj, fare de pli aŭ malpli vastaj ŝtatogrupoj*. En nova geopolitika situacio, markita de la stariĝo de plurpolusa mondo kaj de la financa krizo de 2008, la regiona kunlaborado fariĝas laŭ li “nestabila, kontestata, pli politika, pli konkurenc-kapabla, kaj ankaŭ ambigua”. Krom la eŭropa Unio, la aŭtoro pristudas la afrikan Union, la Asocion de Sud-Orient-Aziaj Nacioj, la Merkosudon... Laŭ la aŭtoro, la estonto de tiuj organizaĵoj dependas de la hegemoniaj rekonstruadoj (por la eŭropa Unio, kiaj rilatoj kun Vaŝingtono?) kaj de la konstruado de “internacia demokratia legitimeco”. La kompara pripensado estas stimula kaj substrekas la karakteron “ege politikan” de la nuna periodo, sed la aŭtoro limigas la rolon de la popoloj je “partopreno”, kiu implicas neniun rekonkeron de la potenco perdita profite al la merkatoj kaj la teknokratioj, kiuj ilin firmigas.
Anne-Cécile ROBERT