Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Revuo Esperanto 2013-2017

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2013-2017

Revuo Esperanto 2013 1

Novjara mesaĝo de la prezidanto

La sulka stilo

La iama silka vojo inspiru nin perfosi propran sulkan vojon, estimataj samsulkanoj! Tamen, se ni ekscese gravigas la fosilojn, ni riskas fariĝi... fosilioj. Volante eviti tiun riskon, multaj inter ni okupiĝas pri la metoda kaptado de celpublikoj, kiuj ne forkuros. Salutinda klopodo, kaj mi sincere salutas ĝin. Sed ĉu la malavara helpemo, kiu markas nin esperantistojn, eble tro nete enfokusigas suferantajn individuojn? Ĉu farante tion ni imitas la anglan vojon, kiu perbuĝetis siajn sukcesojn, aŭ nostalgias al la vojo franca, kiu ilin perprestiĝis? Dezirante perhelpi niaspecajn sukcesojn, ĉu ni ne devas pioniri instituciojn, kiuj servos al nia plej granda, neniam forkuronta celgrupo?

Ne forkuros la delokitoj. Ili estas la plimulto de la nuntempa homaro. Nur ni iam volos, kaj espereble trafos, efike kaj sincere diri al ili, ke ilia delokiteco gravas. Estas delokitoj ne nur la UN-rekoneblaj rifuĝintoj, kiuj perdis sian terparcelon. Ni, diference de UN, bone konas ankaŭ la multajn kulturajn delokitojn. Ekzemple Eŭropo plenplenas je ili. Iliaj personaj kaj sociaj sulkfosadoj perdis sian pracelon, malgraŭ la surpapera nebrulinteco de iliaj “hejmo, patrujo, nacio”. Ĉu la etnisma movado ne batalas por la etnoj kaj tiamaniere altraktas la problemon de delokiteco? Sendube; tamen ne ĉiajn malkongruojn oni povas forbatali. La pli ĝenerala Esperanta celo estas pace perhelpi novajn instituciojn, kiuj el la nunaj piruetoj de diversaj delokitoj fasonos novajn dancojn.

Ni atingis la novjaran momenton kaj estas en humoro danca, en iuj lokoj specife bala. Se mi kovos sloganon por esperantismo s-t-r-e-b-a, do karakterizita per Simetria, Travidebla, Reciproka, Esperanta Barometrado, evidente la nuna etoso glitigos al mi la langon, kaj mi diros: baLometrado, do mezurado per la verveco de niaj baldancantoj! Fordancu la malkongruojn de niaj delokitecoj, kaj lernu diri, kun la prapioniroj volapuke, Mondo Unu, Lingvo Unu, Menade Bal, Püki Bal, kaj benu per niaj baloj tiujn antaŭirintojn!

Pro-bal’ Bal-an-o

Alparoli en Esperanto ĉe UN — la defio

Enkonduko kaj oficiala uzo de la internacia lingvo Esperanto en kunsidoj de la tegmenta mondorganizaĵo Unuiĝintaj Nacioj estas jam malnova revo de la Esperanta movado.

Okazis tiucelaj klopodoj jam ekde la ekesto de la Ligo de Nacioj (la antaŭulo de la hodiaŭa UN) — grandparte dank’ al la agado de Edmond Privat — kies asista ĝenerala sekretario Inazo Nitobe ĉeestis la 13-an UK-n en Prago en 1921, kaj prezentis siajn observojn kadre de la fama kaj tre favora raporto “Esperanto kiel internacia helplingvo”.

Sed la vojo al la atingo de tiu celo, malgraŭ konsiderindaj subtenoj, restis barita ĝis hodiaŭ pro kontraŭstaroj diverskialaj laŭ interesoj de decidpovuloj.

Laŭ siaj statutaj celoj UEA agadas interalie por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj, por faciligo de la internacia komunikado.

En la plej altnivelaj forumoj traktantaj edukadon, kulturon, homrajtajn problemojn kaj temojn de interŝtata kunlaboro, nia asocio jam atingis pozitivajn etapajn rezultojn.

Ĉiu esperantisto povas hodiaŭ fieri pri la oficiala rilato de UEA kun la speciala agentejo de la UN-sistemo, Unesko, realiĝinta en 1954 — ĉefe dank’ al la laboro de Ivo Lapenna, same pri ĝiaj du favoraj rezolucioj pri Esperanto (1954 kaj 1985).

Pro siaj rilatoj kun Unesko ekde 1954, UEA estas en oficialaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK), unu el la ses ĉefaj organoj de UN, kaj tiel ĝi rajtas akrediti siajn reprezentantojn ĉe la oficejoj de UN en Ĝenevo, Novjorko kaj Vieno, same ĉe Unesko en Parizo, kun la eblo aktive partopreni, alparoli en eventoj de tiuj organizaĵoj. En 1985 EKOSOK asignis al UEA konsultan statuson ankaŭ rekte, sendepende de tiu ĉe Unesko, kaj ekde 1998 UEA estas en speciala konsulta rilato kun ĝi.

Alparolo dum kunsido en alia lingvo ol iu el la oficialaj de UN. La konkretaj ebloj kaj manieroj de nia laboro ĉe UN kaj Unesko estas enkadrigitaj per diversaj regularoj de UN, kiuj kaj kies aplikado estas specifaj laŭ la eventoj.

La procedura regularo de la Ĝenerala Asembleo (ĜA) de Unuiĝintaj Nacioj ebligas alparoli okaze de ĝiaj kunsidoj en iu ajn alia lingvo ol la oficialaj laborlingvoj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, rusa), kondiĉe ke tiukaze la alparolanto mem zorgas pri interpretado en unu el la ses lingvoj de ĜA. El tiu lingvo sekvos interpretado en la aliajn kvin oficialajn lingvojn de la kunsido.

Temas en tiu regularo pri lingvouzo en kunsidoj de la Ĝenerala Asembleo de UN aŭ de ĝiaj komitatoj kaj subkomitatoj, kiuj okazas en Novjorko. La eventoj, kiujn la UEA-teamo en la Ĝeneva oficejo de UN partoprenas, estas la sesioj de la Homrajta Konsilio (kiu estas organo, subordigita al ĜA), kaj la eventoj de ĝiaj organoj: Socia Forumo, Minoritata Forumo kaj organo de fakuloj pri la rajtoj de Indiĝenaj Popoloj. La diversaj reguloj, ilia aplikado loka kaj specifa al tiuj kunsidoj varias laŭ la evento. Pli strikta sekureca kontrolo okazas ĉe la aliro kaj dum la kunsido de la Homrajta Konsilio. En la forumoj pri sociaj problemoj, pri minoritatoj kaj pri indiĝenoj la reguloj de la disvolviĝo kaj agebloj de la reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj estas malpli strikte difinitaj.

Alparolo en Esperanto. Tiu ideo tutcerte jam aperis en la pensoj kaj babilado de niaj teamanoj, sed la konkreta paŝo ankoraŭ atendis sian tagon kaj eventon. Reage al antaŭa alparolo ĉe UN, ni ricevis ankaŭ kuraĝigajn vortojn de s-ro Eskil Svane (iama diplomato ĉe UN kaj kunfondinto de la Esperanto-klubo ĉe UN en Novjorko) pri uzo de Esperanto en niaj alparoloj.

Entuziasmigite, Cesco Reale proponis al la teamo temon por alparolo en Esperanto. La evento por tiu interveno estis la 5-a Forumo pri Minoritatoj, kiu okazis la 27-an kaj 28-an de novembro 2012 en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Ĉi-jare la Forumo traktis la problemojn de praktika aplikado de la Deklaracio pri la rajtoj de personoj apartenantaj al naciaj aŭ etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, kio estis adoptita per rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de UN antaŭ 20 jaroj, la 18-an de decembro 1992.

Tiuspeca dulingva alparolo devas okazi fare de du personoj. La Esperantan alparoltekston legis Stefano Keller, liajn frazojn sekvis la interpretado en la hispanan fare de Cesco Reale. La reprezentantoj de UEA parolis kadre de la punkto: “malfacilaĵoj spertitaj rilate al la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio”.

Ili atentigis pri la daŭre ekzistanta lingva diskriminacio koncerne laborpostenajn ofertojn, kio hodiaŭ estas ankoraŭ malpli priatentata kaj malaprobata ol la apero de alispecaj diskriminacioj same menciitaj en la Deklaracio pri la rajtoj de minoritatoj. Teksto de la alparolo, sonregistraĵo: http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj/

La intervenon sekvis kontaktoj kun interesiĝantoj kaj gratulantoj pri la enhavo de la alparolo kaj pri Esperanto ĝenerale. En postkunvena interparolado la sendependa fakulo de UN pri minoritatoj, s-ino Rita Izsák, gratulis pro la interveno de UEA kaj esprimis sian pozitivan vidpunkton pri Esperanto.

Laŭ la scio de la teamanoj, tiu ĉi estis la unua kaj esperinde ne la lasta esperantlingva interveno de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Multaj intervenantoj de minoritatoj menciis lingvorajtajn problemojn, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj substrekis la neceson kaj gravecon de la tradukado de la deklaracio en laŭeble plej multe da lingvoj kaj de ĝia disvastigado tutmonda.

La evento donis okazon al la komisiitoj de UEA rekontakti malnovajn konatojn el aliaj organizaĵoj kaj ekhavi novajn kontaktojn. Okazis ankaŭ laborkunsido, kiam la kvinopa UEA-teamo Nicole Margot, Verena Graf, Adrian Tanner, Cesco Reale kaj Stefano Keller pritraktis la agadon ĝenerale kaj notis gravajn demandojn kiel temojn por plua studado pri la specifeco kaj efikeco de sia laboro en la ĝeneva oficejo de la mondorganizaĵo. Raportoj de Verena Graf pri UN-eventoj kaj de Nicole Margot pri tiu team-kunsido utile servos por la plua laboro.

Jam okazis interveno ĉe UN en alia lingvo ol la oficialaj, en la 2-a Forumo pri Minoritatoj en 2009, al kio la Ĝeneva UEA-teamo invitis reprezentantinon de la Svisa Federacio de Surduloj. La gestolingvo, laŭ anonco la 20-an de novembro en Strasburgo, ĵus estis akceptita kiel oficiala lingvo de la Eŭropa Parlamento, kaj per teknikaj preparoj antaŭvideblas ekfunkciigo de rete bazita servo por gestolingva interpretado ekde 2014 dum EP-kunsidoj. En UN gestolingvoj ankoraŭ ne estas inter la oficiale uzeblaj. Tiel la gestolingva interveno en 2009 okazis kun akompano de franclingva voĉa interpretado. Video: http://goo.gl/BmZID

La teamo de UEA en Ĝenevo

[FORIGITA!: bildo]

Adrian Tanner, Nicole Margot, Stefano Keller, Verena Graf kaj Cesco Reale en la 5-a Forumo pri Minoritatoj en Ĝenevo

Fotoekspozicio “Vojoj”

En la Palaco de Nacioj en Ĝenevo okazis en la tagoj 24.9.-12.10.2012 la fotoekspozicio “Vojoj” de la ukrainia fotoartisto kaj esperantisto Eŭheno Kovtonjuk.

Pluraj fotoj rilatas Esperanton kaj ĝian 125-jariĝon. La ekspozicion malfermis la Ĝenerala Direktoro de UN en Ĝenevo, kaj liaj salutvortoj estas en la ekspozicia katalogo (www.kovtoniuk.com.ua/roads.pdf), en kiu troviĝas ankaŭ tekstoj en kaj pri Esperanto. Eŭheno Kovtonjuk estas rekonita en multaj landoj de la mondo. Pli ol deko da liaj fotoekspozicioj okazis en Ukrainio, Novjorko, Nico, Marsejlo, Bakuo kaj aliloke. La temo estis vojoj, kiuj montras niajn komunajn radikojn, la universalajn valorojn, kaj bildigas pontojn al interkompreniĝo inter malsamaj vivospertoj kaj kulturoj. En la gastlibro estas impresoj pri la ekspozicio en 16 lingvoj, inkluzive de Esperanto.

[FORIGITA!: bildo]

Eŭheno Kovtonjuk donas klarigojn al la vizitantoj

[FORIGITA!: bildo]

Eŭheno kun la filino Mila, kiu helpas aranĝi la ekspoziciojn

Tutmondaj KER-ekzamenoj denove en 2013

Post la granda sukceso de la 1-a Tutmonda Ekzamentago (9-a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis aranĝi similan tagon en la jaro 2013. La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ekstera mondo estas ripetendaj. La dato de la 2-a sesio estas la 8-a de junio 2013.

La unua Tutmonda Ekzamentago, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj, elvokis grandan intereson de la amaskomunikiloj en pluraj urboj, kie aperis televidaj novaĵoj, informartikoloj kaj raportoj, kaj dum la aranĝo, kaj pri la festaj disdonoj de la atestiloj.

Krom la informado al la ne-esperantista medio la ekzamen kampanjo multe stimulis la esperantistaron al konscia kaj sistema lernado de la lingvo, profundigo de la konoj pri gramatiko, leksiko kaj lingvouzo.

Kresko de la intereso pri kurs- kaj testmaterialoj observeblis en la porinstruista portalo www.edukado.net kaj pri la samo raportis pluraj kursgvidantoj.

En deko da lokoj oni nun atendas eblojn por la okazigo de parola sesio, simile al tia, kia — kiel donaco de UEA kaj edukado.net pro la plej multnombra partopreno en junio 2012 — povis okazi en Moskvo komence de decembro. Kadre de tiu sesio 25 esperantistoj havis la eblon ekzameniĝi antaŭ la alveturintaj komisionanoj Katalin Kováts kaj Renato Corsetti.

Ĉar vojaĝigo de ekzamenkomisiono kostas multe, la hungara ekzamencentro ebligis al la ekzamenkomisiono de UEA organizi retajn parolsesiojn, kun utiligo de skajpo aŭ aliaj modernaj rimedoj.

Danke al tiuj novaj formoj por la Dua Tutmonda Ekzamentago, kvankam en la plimulto de lokoj daŭre estos nur la skriba, montriĝos eblo ankaŭ por parolaj sesioj en la teknike bone ekipitaj lokoj.

Katalin Kováts, la iniciatinto kaj organizanto de la ekzamenkampanjo jam komencis la preparlaborojn, kaj atendas la sinanoncojn de tiuj personoj kaj lokoj, kiuj pretos al kunlaboro kaj okazigo de ekzamensesio la 8-an de junio 2013.

Pliaj informoj troveblas inter la anoncoj de la retejo www.edukado.net, aŭ eblas peti ilin ĉe la retadreso k...@edukado.net.

Katalin Kováts

[FORIGITA!: bildo]

Grupfoto kun la 16 C1-niveluloj en Moskvo komence de decembro 2012

Lingva ĉielarko en Odeso

La 10-11-an de novembro okazis en Odeso la laŭvica, jam sesa lingva festivalo “Ĉielarko de lingvoj”.

Ĝia iniciatinto estas la odesa junulara Esperanto-klubo “Verdaĵo”. La celo de la festivalo estis prezenti la samvalorecon de ĉiuj lingvoj de la mondo, montri ilian vastan buntan diversecon, dum ĉiu estas siaspece unika, kaj esprimas neforigeblan parton de la komuna spirita riĉeco de la homaro.

Ĉi-jare nia “lingva ĉielarko” estis aparte multkolora. Estis prezentitaj la lingvoj belorusa, bulgara, cigana, ĉeĥa, ĉuvaŝa, daria, Esperanto, franca, gagaŭza, germana, greka, hebrea, hinda, hispana, hungara, itala, japana, kartvela, korea, latina, latva, moldava, nederlanda, okcitana, persa, puŝtua, rusa, serbo-kroata, slovaka, turka kaj turkmena.

Ĉiuj lingvoj (krom Esperanto kaj la latina) estis prezentitaj de siaj naturaj portantoj.

La tago finiĝis per koncerto de nia fama kaj amata jOmO — Jean-Marc Leclercq, kiu speciale venis el Francio por partopreni la du lingvajn festivalojn: en Odeso kaj en Jalto. La festivalo daŭris du tagojn. En la dua tago, dimanĉe, okazis konkursoj de poliglotoj de lernejaj kaj studentaj teamoj. Partoprenis 5 studentaj kaj 9 lernejaj teamoj.

La premiojn por la prezentantoj kaj por la venkintoj de la poliglotaj konkursoj disponigis la Departemento de la ŝtata administrado de la odesa regiono.

La sekva lingva festivalo en Odeso estas planata por 2014.

Tatiana Auderskaja

Impona lingva festivalo en Moskvo

La 7-a Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun partopreno de ĉirkaŭ 1400 homoj sukcese okazis en la rusia ĉefurbo la 18-an de novembro 2012, en grandioza altlernejo, nuntempe unu el la plej prestiĝaj en la lando — la Nacia Esplora Universitato la “Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE), situanta en la centro de Moskvo.

La programo daŭris de la 11-a ĝis la 21-a kaj strukture estis la kutima: Solena Malfermo kun parado de programkontribuantoj kaj kelkaj koncertaj numeroj, la 7 paraleloj de programeroj (sume 70 lingvoj, prezentataj po dufoje, 20 lingvistikaj prelegoj kaj 10 naci-kulturaj eventoj) kaj la Solena fermo kun granda koncerto kaj enmanigo de diplomoj kaj aliaj premioj.

MLF-7 estis neordinara evento de kelkaj vidpunktoj. Unue, la laŭ la grandeco komparebla MLF-6 jam okazis en la komenco de la sama jaro — la 12-an de februaro 2012 en la Rusia Universitato de Interpopola Amikeco (RUDN). Due, unuan fojon je nia dispono por la malfermo, aŭtoraj koncertoj kaj fermo estis aparta duetaĝa konstruaĵo — la Kultura Centro de NIU VŜE, kun du koncertaj salonoj kun 250 kaj 500 sidlokoj, kaj por la baza programo tri etaĝoj de la ĉefa studkonstruaĵo, kun 30 klasĉambroj kaj teknikaĵoj. Trie, la ritmo de la preparlaboroj kaj la disvolviĝo de la aranĝo estis perfekte akurataj. En la preparon ni engaĝis novan elementon por la debutantoj — la modelajn lingvoprezentadojn fare de niaj plej spertaj kaj talentaj instruantoj. Kvare, estis lanĉita nova solenaĵo — havigo de la titolo “Honora partoprenanto de la Moskva Lingva Festivalo” — al la aktivuloj, kiuj 7 fojojn seninterrompe kontribuis al la organizado de la festivalo aŭ al la programo mem. Kaj laste, sed ne balaste: okaze de la 125-jariĝo de Esperanto estis organizita eksterordinare riĉa kaj varia Esperanta programo.

En la Solena Malfermo kaj la direktoro de la MLF en sia salutvorto, kaj la geanoncistoj dum la parado de la lingvoprezentantoj emfazis, ke la lingvajn festivalojn lanĉis kaj organizas esperantistoj, kaj ke tiu ĉi festivalo estas dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto. Bele prezentis sin la 6-membra teamo de la esperantistoj-programkontribuantoj.

La unuan fojon en la festivala historio la kvar prezentadojn de la lingvo Esperanto faris kvar diversaj homoj, kaj tiuj estas vere elstaraj esperantistoj: la eldonisto de “REGo” (“Rusia Esperanta Gazeto”) Georgij Kokolija (Moskvo), la mondfama literaturisto Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), la interretĵurnalisto, lingvisto Vjaĉeslav Ivanov (Sankt-Peterburgo) kaj la akademiano, gramatikisto Paŭlo Moĵajev (Ukrainio). La multrimedan prelegon “125 jaroj al la internacia lingvo Esperanto: historiaj paĝoj” okazigis la sciencisto, verkisto kaj socia aganto Nikolao Gudskov. Horan koncerton “Esperanto+” prezentis la tradukisto kaj kanzonisto Paŭlo Moĵajev, kantanta ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj.

Alia speciala evento ĉi-festivale estis Esperanta Gastejo kun la temo: “Konatiĝu: esperantistoj!”, kiun gvidis Irina Gonĉarova. Tien kunvenis ĉiuj menciitaj eminentaj festivalanoj, aliaj esperantistoj kaj kelkdekoj da scivolemuloj el la publiko, por pasigi kune 40 minutojn en amika, neformala etoso, konatiĝante, kantante kaj festante la jubileon de Esperanto. Unu el la honoraj gastoj — la ambasadoro de Germanio en Rusio, la esperantisto Ulrich Brandenburg — flamigis la tri ciferformajn kandeletojn 1-2-5 okaze de la glora datreveno.

La scenaro de la solena fermo kun elstare bonkvalita koncerto temis pri la historio de MLF, do, pri tio kiel aperis en Moskvo la Junulara Esperanta Klubo “EK MASI”, la Esperanto-kursaro “FaRo”, la kluba agado por la Eŭropa Tago de Lingvoj kaj... la lingvaj festivaloj. Inter la ceteraj art-programeroj kantis en Esperanto Oĉjo Ĉajka kaj Paŭlo Moĵajev.

La tutan tagon funkciis Esperanto-stando kun ekspozicio de libroj, tradukitaj al Esperanto de diverslingvaj literaturoj, kie oni povis informiĝi pri la Esperantaj movado kaj kulturo. Tie (kaj ankaŭ ĉe la akceptejoj) ĉiuj Esperante parolantaj ĉeestantoj povis preni, donace, okaze de la E-jubileo, la bone videblan blankan insignon kun la verda steleto kaj la vortoj: “Mi parolas Esperante”, kiun la prenintoj devis porti dum la festivalo, kaj eĉ esperantistoj mem surpriziĝis kiom multaj ili estis! Bonega reklamo, ĉu ne?

Sed la plej grava kaj efika estas la fakto, ke tiu ĉi festo — la Moskva Internacia Lingva Festivalo — de pli ol mil homoj aspirata, atendata kaj amata — estas ideo kaj laboro de esperantistoj. Ne eblos forgesi pri niaj prifestivalaj retpaĝaroj, grupoj kaj eventoj en sociaj retoj, la multkoloraj afiŝoj kaj flugfolioj, la bela verdkolora programo, sen kiu ajna homo neeviteble perdiĝus en la festivalo. Ĉie oni povis legi kaj aŭdi: la eventon organizas la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”.

Irina Gonĉarova direktoro de MLF, gvidanto de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI

[FORIGITA!: bildo]

La solena malfermo

Viglan agadon en Israelo spronas la Azia Kongreso kaj la 125-jara Jubileo

“Ĉu Israelo ne troviĝas en Eŭropo?” estis la reago de pluraj aktivuloj de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado de UEA), kiam antaŭ tri jaroj la novaliĝinta Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) invitis la sepan Azian Kongreson al tiu fora angulo de Azio: ĝis tiam la plej okcidenta Azia Kongreso okazis en Nepalo.

Tamen, dum la sesa Azia Kongreso en Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la jaro 2013 en Israelo. Tiu decido spronis tujan entuziasmon en ELI. Oni ekplanis kiel ripeti la pozitivan sperton de la UK en Tel Avivo en la jaro 2000. La konstanta organiza teamo de la jam famiĝantaj Israelaj Kongresoj komencis labori, kvazaŭ temus pri landa kongreso iom pli granda ol kutime. Por ne kolizii kun la UK, kaj por eviti la someran varmon, la kongreso okazos meze de aprilo (18-22.4.2013), kaj kiel kongresurbo estis elektita Jerusalemo. Tiu elekto ebligos konvenan turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭ-kongreso en la norda parto, duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude dum la kongreso, kaj post-kongreso ĉe la Morta Maro, la sudo kaj Jordanio. La riĉa turisma programo reflektas ankaŭ la kongresan temon: “Ekologio de paco — kunvivado de homo, medio kaj naturo”. Por la distra teamo estis kontraktitaj Kajto kaj denove jOmO, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso.

La bezono informi la tutan Esperantujon inspiris la rapidan konstruon de nova retejo por ELI en la somero de 2011. En aparta paĝo (http://www.esperanto.org.il/ak2013.html) iom post iom akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso: unua kaj dua bultenoj, turisma programo, reta aliĝilo kaj listo de aliĝintoj. La ministerio pri turismo helpis produkti la materialon prezentatan dum la UK kaj IJK en Hanojo: mil flugfolioj kaj granda staranta afiŝo, kiun oni vidis dum la Movada Foiro kaj kurioze ankaŭ dum la Aŭkcio, kiam Humphrey Tonkin ofertis la kongres-numeron unu (aĉetis ĝin finnino). Ankaŭ la junularo vigle aktivas pro la organizado de la 69-a IJK, kiu koincide okazos samjare en Israelo.

Plian instigon donis la jubilea jaro. Kiel flagŝipan projekton por la 125-a jubileo ELI decidis verki hebrean version de la filmo La Universala Lingvo, reĝisorita de Sam Green, cele al ĝia prezentado en la Israela televido. Post kelkaj monatoj da laboro la teamo (traduko: Amri Wandel, subtitoloj kaj teknika redaktado: Gian Piero Savio) kompletigis la laboron. Malnetaĵo estis projekciita en la Israela Kongreso en majo, kaj la finprodukton ni proponis al la populara programo “Roim Olam” (Novaĵoj el la mondo), kiu siatempe verkis bonegan raportaĵon pri la UK en Tel Avivo (http://www.youtube.com/watch?v=VtRDlqya5rw). Feliĉe la redaktoro de tiu programo, Yaakov Ahimeir, bone memoris la raportaĵon de la jaro 2000 kaj tuj ekŝatis la ideon elsendi la filmon en la 125-jubilea dato, la 26-a de julio. Bedaŭrinde pro neatenditaj gravaj novaĵoj la elsendo estis plurfoje prokrastita, ĝis fine fiksita en alia grava dato por Esperanto: la 15-a de decembro. En la prezentado de la raportaĵo la redaktoro salutis en Esperanto kaj menciis la datrevenon de Zamenhof, la jubilean jaron kaj la Azian Kongreson en Jerusalemo. En la Zamenhofa Vespero kaj Landa Kunveno okazanta en Tel Avivo tri tagojn poste, la ĉeestantoj aŭdis detalan raporton pri la agado de ELI dum la jaro kaj pri la planoj por la Azia Kongreso. Oni elektis novan estraron kaj spektis varian artan programon. Fine okazis vigla debato pri la estonta agado.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

La mondfama monumento de Jerusalemo — la moskeo Omar (“Kupolo de la Roko”) en la Templo-Monto, vizitota de la kongresanoj.

KAEST 2012 — edukado kiel la ĉeftemo

“Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj” estis la ĉeftemo de KAEST 2012 — Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. La konferenco, kies organizadon ekde la jaro 2010 prizorgas E@I, okazis inter 15 kaj 18 nov en Slovakio, en Modra-Harmónia, nur 25 km de la ĉefurbo, kaj partoprenis ĝin 45 personoj el 11 landoj.

La ĉefa parto de la programo konsistis el fakaj prelegoj en Esperanto. Tamen estis tempo kaj loko por multo pli: interkona vespero, vingustumado, diskutoj, praktika scienco, trejnado pri Vikipedio, kinejo, ekskurso...

La prelegoj okazis en du paralelaj blokoj: “ĉeftemaj” kaj “alitemaj”. Tiel havis lokon kaj spacon ankaŭ homoj, kiujn eble ne tiom interesis la ĉefa temo, aŭ mem volis prezenti interesan temon de alia fako. Ĉi-jare do, samkiel en 2010, okazis pli ol 30 prelegoj pri diversaj temoj.

Plej multaj prelegoj tamen rekte rilatis al Esperanto (la projekto Muzaiko, instruado de Esperanto al triaaĝuloj, prezento de Herzberg k.s.), aliaj temis pri fungoj, grotoj, slavaj lingvoj ktp.

Ne eblas nomi ĉiujn, jen almenaŭ kelkaj prezentitaj aŭtoroj kaj temoj: Blahuš, Marek: Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj; Malovec, Miroslav: Problemoj de pedagogia terminaro; Kóródy, Zsófia: Lingvoinstruado ne (nur) per kreto; Demeyere, Bart: Pri projektoj ViVo (http://kono.be/vivo) kaj Kono (kono.be); Marček, Stano: Esperanto per rekta metodo en 32 lingvoj; Markovo, Vinko: La eduka rolo de SAT. Ĉi-jare okazis ankaŭ du interesaj distancaj teleprelegoj, realigitaj el Nederlando kaj Ĉilio: Katalin Kováts: RITE* kaj Liberaj Studoj ĉe www.edukado.net kaj José Antonio Vergara: Senco kaj estunteco de ISAE.

* Reta Instruista Trejnado ĉe edukado.net

La temon ligitan al edukado elektis E@I intence, ĉar dum la lastaj jaroj ĝi komencis pli kaj pli okupiĝi pri instruado kaj edukado (ne nur per interreto, sed ankaŭ fizike, ekz. pere de SES, sed ankaŭ pere de siaj trejnadoj, prelegoj kaj seminarioj).

Krom pri Esperanto E@I realigas la retejon por instrui la slovakan lingvon (slovake.eu) kaj la nun pretigatan por la germana lingvo (deutsch.info). Ĝi estas aktiva ankaŭ en la instruado pri uzado de modernaj teknologioj, komputiloj kaj kontribuado al Vikipedio.

Ĝuste pro la longdaŭra rilato kun la Vikipedia movado okazis dum la ĉi-jara KAEST ankaŭ trejnseminario pri Vikipedio en du grupoj — por komencantoj kaj spertuloj. Oficiala partnero de KAEST iĝis la organizo Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenská republika), ĉe kies fondiĝo staris tri esperantistoj kaj kies prezidanto Michal Matúšov instruis dum la trejnado, oficiale subvenciita (kaj finance kaj materiale) rekte de la vikimedia fondaĵo kaj apudalandaj Vikimedioj. Speciale por la aranĝo E@I pretigis sian novan eldonaĵon, la DVD Vikipedio en Esperanto — eksterreta eldono 2012. Temas pri eksterreta eldono de la aktuala stato de Vikipedio de oktobro 2012 en Esperanto, kun pli ol 170 000 artikoloj. La diskon ricevis ĉiu partoprenanto, nun ĝi aĉeteblas kontraŭ 3 EUR (2 EUR por libroservoj).

Al la programo per siaj prelegoj grave kontribuis ankaŭ estraranoj de ILEI, kiuj antaŭ la aranĝo havis sian estrarkunsidon.

La tekstoj de la kontribuaĵoj aperos en preparata prelegkolekto. Senpage ĝin ricevos ĉiu partopreninto, kaj aldone ĝi aĉeteblos en libroservoj. Kaj post du jaroj — en 2014 — okazos la sekva KAEST.

Detalajn informojn kaj kompletan liston de la prelegoj eblas trovi ĉe http://kaest.ikso.net.

La organizantoj kore dankas al ĉiuj, kiuj subtenis la aranĝon.

Peter Baláž

Michal Matúšov prelegas pri Esperanta Viki-kantaro kaj pri la Esperanta muziko.

ILEI kaeste, feste, senhalte kaj alte

Kunvenis kvin el la naŭ estraranoj de ILEI tra du tagoj en Modra, Slovakio, skajpantaj kun alikontinentuloj. Tuja temo estis la sekva Konferenco de ILEI, pri kio legu sur la paĝo 13.

Sekvis vasta diskuto (cerbo-ŝtormado) pri agad-planoj, task-dividoj kaj prioritataj projektoj por la novestrara mandato. La estraranoj pretigos trijaran laborplanon por la periodo ekde la konferenco 2013 ĝis tiu en 2016.

La prioritataj projektoj estas:

  • Konkretigo de skemo kaj postularo por modula programo de instruista trejnado, prezentebla al ALTE (Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo).
  • Fortigo de eksteraj rilatoj kaj liga videbleco, ĉe FIPLV, ALTE kaj Unesko, prepare al la 60-jara jubileo de la rezolucio de Montevideo.
  • Plia laboro por permesi publikan lanĉon de la multlingva retejo.
  • Daŭrigo de la regiona agado en Azio, Latinameriko kaj Afriko.
  • Planoj altiri financan subtenon de ekstermovadaj fontoj por projektoj.
  • Apogado al instruistoj per materialoj (filmoj, interagaj retejoj k.s.), i.a. kunlabore kun edukado.net, lernu.net, mondeto.com kaj aliaj.
  • Avangardi en rilatoj inter ILEI kaj UEA, specife pri la Strategia Vizio kaj la Laborplano, kiu fontos el ĝi.
  • Eldoni serion de dulingvaj varbiloj pri la eduka valoro de Esperanto.

La liga buĝeto por 2013 estis konsentita kaj nun estas rete privoĉdonata ĉe nia komitato. La sumo de la spezoj altiĝis je ĉ. 20% kompare kun 2012, la planata deficito falis ĝis €3 100. Simile voĉdonata estas statutmodifo kaj reformo de la niveloj en la ekzamenoj de UEA/ILEI, prepare al sesio en Senegalo komence de januaro 2013.

Tuj poste ekis KAEST, en kies malfermo ILEI inter aliaj salutis: “La temo de KAEST ‘Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj’ estas proksima al la koro de ILEI — tial ni grupe partoprenas kaj kontribuas. La temo enfokusigas la rilaton inter du organizoj: E@I scias liveri modernan lern-teknologion; egale gravas, ke ILEI liveru modernan pedagogian enhavon kaj aliron, kiu pli plene ekspluatu la novajn eblojn de la komputika epoko.”

ILEI okazigis komunan kunsidon kun estraranoj de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista) pri temoj de komuna intereso, kun skajpa partopreno de ĝia prezidanto José Antonio Vergara el Ĉilio kaj skajpskribe kun la ILEI-estraranino Arko en Ĉinio. Simila kunsido okazis kun la komputista organizo E@I. Kvin tagoj da intensa laborado, ja kun perspektiva debato, sed ankaŭ konkretaj rezultoj.

En la postaj semajnoj la prezidanto de ILEI partoprenis tri jubileajn Zamenhof-festojn, en Budapeŝto, Bydgoszcz kaj Varsovio, kie en simpozio li i.a. kritike esploris la aserton, ke “Esperanto estas facila lingvo”, konkludante ke eblas progresi tra la fruaj stadioj pli rapide ol en aliaj lingvoj, por frue havi praktike uzeblan komunikilon, kaj pli baldaŭ atingi alt-nivelajn pensprocezojn, kiel analizado, taksado kaj kreado; ĉar la bezono por bazaj procezoj (memorigo, kompreno) signife malplias por Esperanto — tamen kiel tuto la lingvo ne tiom simplas, kiom ni volus kredi kaj aserti.

Stefan MacGill

[FORIGITA!: bildo]

ILEI-estraranoj dum sia kunsido antaŭ KAEST.

[FORIGITA!: bildo]

Zsófia Kóródy prezentas la centron ICH en Herzberg.

ILEI kaj ALTE

Per sia vicprezidanto, Zsófia Kóródy, ILEI estis reprezentata ankaŭ en la 42-a Konferenco de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo) en novembro en München, Germanio.

Kiel la ĉeftemon ĝi traktis la ellaboradon kaj efektivigon de lingvaj testoj por junaj lernantoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Post la fondiĝo de speciala interesgrupo en ALTE por instruista trejnado, tiu ĉi kunsido estis tre grava kaj taŭga eblo por konsultiĝi kun samfakuloj, spertiĝi pri agadoj en aliaj landoj kaj diskuti ekz. pri la temo: Kion lingvoinstruistoj devas scii pri lingvotestado. Eblis ankaŭ detale rakonti al ALTE-funkciuloj pri la celoj de la ligo, pri instruista trejnado kaj pri la mondskala agado de ILEI. En la laborgrupoj Zsófia ne nur kontribuis al la diskutado pri aktualaj temoj per siaj spertoj en instruado kaj ekzamenado en Esperanto, sed mem proponis novajn temojn por estontaj kunsidoj.

Zsófia Kóródy

La alia revuo de UEA

Lastatempe atingis nian redakcion jarkolekto de la revuo LPLPLanguage Problems and Language Planning / Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado. Ni petis la ĉefredaktoron Humphrey Tonkin klarigi la celojn kaj historion de tiu ĉi grava revuo.

LPLP estas eldonata sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED), kiu estas la esplora fako de UEA. Jam de jaroj CED laboras por stimuli esplorojn kaj studojn pri la fono de Esperanto — la lingvaj, politikaj kaj sociaj cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin; la alternativaj aliroj al internacia lingva komunikado; la respekto al lingvaj homaj rajtoj, al egaleco inter la lingvoj, al lingva demokrateco. Interalie, CED organizas la ĉiujarajn Esperantologiajn Konferencojn en la Universalaj Kongresoj — kaj ĝi respondecas pri tiu ĉi revuo.

Kiuspecaj artikoloj aperas en ĝi?

La revuo aperas tri fojojn jare, kun amplekso de entute 300 paĝoj, do proksimume 100 paĝoj en ĉiu numero. La plej aktuala numero (la tria de 2012) enhavas artikolojn pri neegalaj lingvaj rajtoj en la nordiaj landoj, pri la nuna stato de la debato pri la franca lingvo en Kebekio (Kanado), pri postrestoj de la germana lingvo en Venezuelo, pri dulingvismo kaj multlingvismo en Nederlando kaj pri la vivo kaj verkoj de André Martinet, elstara lingvisto kaj interlingvisto franca. Antaŭaj numeroj de 2012 enhavas interalie artikolojn pri la fenomeno de denaskaj esperantistoj (de Sabine Fiedler) kaj pri similecoj inter la situacio de Esperanto kaj tiu de minoritataj lingvoj en la diversaj landoj (de Kimura Goro).

Ni rimarkas, ke la artikoloj estas en pluraj lingvoj.

Jes. En la jarkolekto 2012, el 14 artikoloj 4 estis en aliaj lingvoj ol la angla (fakte la franca kaj la hispana). Aperas ampleksa resumo en Esperanto por ĉiu artikolo, plus resumo en unu plia lingvo (ekzemple, en 2012, la ĉina, tetuna [parolata en Timor-Leste], germana, hispana, islanda). Nia redakta politiko estas multlingva, kaj ni faras nian eblon variigi la lingvojn de niaj artikoloj — sed bedaŭrinde la angla lingvo fariĝas pli kaj pli superrega en la internacia scienca mondo. Tre malmultaj internaciaj fakaj revuoj nun akceptas artikolojn en lingvoj aliaj ol la angla.

Kian reputacion havas LPLP inter tiuj revuoj?

Tre altan. Kiam ĝi fondiĝis (unue kiel La Monda Lingvo-Problemo, poste kiel LPLP) ĝi estis unu inter tri socilingvistikaj revuoj, kiuj pritraktis lingvo-planadon kaj rilatajn temojn. Hodiaŭ ekzistas multaj tiaj revuoj, sed LPLP restas inter la plej konataj kaj plej multe citataj de fakuloj. Ĝi estas indeksata de ĉiuj ĉefaj resumaj servoj kaj estas trovebla aŭ alirebla en pli-malpli ĉiu granda esplorbiblioteko tra la mondo.

Ŝajne ĝi regule publikigas almenaŭ unu artikolon en ĉiu numero pri interlingvistiko aŭ esperantologio.

Jes. Jen unu el ĝiaj ĉefaj celoj: trakti la fenomenon Esperanto kaj interlingvistiko tute same kiel ĉiujn aliajn lingvajn fenomenojn. Tiuj artikoloj estas notataj kaj legataj de tiuj, kiuj uzas nian revuon, kaj tiel ili komprenas, ke la internacilingva demando estas tute normala aspekto de la lingva scienco.

Ĉu vi sola redaktas la revuon, aŭ ĉu vi havas teamon de kunlaborantoj?

Mi estas la ĉefredaktoro, sed min helpas redaktora teamo: Probal Dasgupta, Mark Fettes kaj Sabine Fiedler. Frank Nuessel kaj Federico Gobbo estas niaj recenzaj redaktoroj (ni regule aperigas ankaŭ recenzojn). Ni krome havas redaktan komitaton, en kiu troviĝas pluraj monde konataj nomoj (Ammon, Edwards, Fishman, Grin, Mazrui, Phillipson, Reagan, Skutnabb-Kangas kaj aliaj) kaj pluraj esperantistaj nomoj (Blanke, Jordan, Julià, Kuznecov, Liu, van Oostendorp). Mi lastatempe informis la redakcion, ke mi planas baldaŭ retiriĝi el la ĉefredaktoreco. Komisiono prezidata de Sabine Fiedler nun serĉas posteulon.

Kiom longe vi okupis tiun postenon?

Ni kreis la postenon de ĉefredaktoro nur lastatempe, sed mia rekta ligiteco al la revuo datiĝas de la mezaj 1980-aj jaroj, kiam mi dum iom da tempo rolis kiel administra redaktoro kaj poste kiel kunredaktoro. Mia antaŭulo estis Richard Wood. Poste mi kunlaboris kun Klaus Schubert kaj kun Marc van Oostendorp.

Kiel la revuo estas eldonata?

Ĝi estas eldonata de unu el la plej grandaj lingvistikaj eldonejoj, Benjamins, en Amsterdamo, kiu pagas ĉiujn ĝiajn rektajn kostojn, kvankam la redaktan laboron ni faras plejparte sen kompenso.

Kion la esperantistoj povas fari por helpi?

Unuavice aboni la revuon. Ĝi ne estas malmultekosta (€70 jare), sed, kompare kun fakaj libroj pri lingvistiko, la prezo ne estas alta. Benjamins eldonas ĝin, ĉar tio estas ekonomie subtenebla; sekve, abonado gravas. Se vi ne abonas ĝin, legu ĝin papere aŭ elektronike en via biblioteko: ju pli multe tiaj revuoj estas uzataj, des pli sekuraj estas la daŭraj abonoj. Se vi mem verkas fakajn artikolojn, citu ĝin: la nombro de citoj de difinita revuo estas unu maniero kalkuli ĝian kvaliton. Kaj — plej grave — la revuo helpos klerigi vin pri la fono de la laboro por Esperanto. Vi ne povas konvinke paroli pri solvado de lingvaj problemoj, se vi ne bone komprenas la problemojn, kiujn vi klopodas solvi.

TEJO tutmonde

La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO sukcese aktivas — raporto pri “ĜA de FoJE

Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) estas Platformo de Junularaj Organizoj en Eŭropo, konsistanta el ĉirkaŭ 100 naciaj junularaj konsilioj kaj Internaciaj Ne-Registaraj Junularaj Organizoj. Ĝi kunigas dekojn da milionoj da junuloj el la tuta Eŭropo por strebi por la rajtoj de la eŭropa junularo.

En FoJE estas multaj kaj diversaj organizoj, kiuj laboras kune por esti la voĉo de la junularo en Eŭropo. La baza celo estas plifortigi la junulojn rilate al aktiva partopreno en la socio por plibonigado de sia vivo. FoJE laboras por pozitive influi la politikajn temojn, kiuj koncernas la junulojn en Eŭropo, tre sukcese, ĉar ĝi influas decidojn de eŭropuniaj kaj eŭropaj instancoj, kaj ne nur.

La Ĝenerala Asembleo (ĜA) de FoJE okazas ĉiun duan jaron en malsama eŭropa urbo. Ĉi-jare, en Mariboro, partoprenis la eventon 30 naciaj junularaj konsilioj kaj 35 internaciaj Ne-Registaraj Junularaj Organizoj — al kiuj apartenas ankaŭ TEJO. Kiel plenrajta membroorganizo TEJO havas la rajton sendi reprezentantojn por voĉdoni en ĜA de FoJE kaj partopreni en la kunvenoj, kiuj okazas kadre de la Asembleo. Tie, la delegitoj Nico Huurman, Veronika Poór kaj mi, Krishna Sivillà, de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO, havis la eblon labori kune kun neesperantistoj en aktiva kaj gvida junulara etoso.

ĜA aprobis 2 novajn politikajn dokumentojn kiel oficialan pozicion de FoJE. La unua, pri Junularaj Rajtoj, celas pritrakti junularajn rajtojn sur la bazo de bonaj praktikoj kaj rigardas estontajn agadojn (FoJE alvokas la kreon de aparta Konvencio pri tio, kaj defendas la celon adopti rajto-bazitan vidpunkton en la junulara politiko antaŭ la eŭropaj registaroj). Due, estis aprobita la pozicia dokumento de FoJE pri la kampanjo nomita “AmuJunularanFuturon” (angle LoveYouthFuture). La pozicia dokumento alvokas volontulojn, aktivulojn, junulojn kaj politikistojn agi por mobilizi kaj premi instituciojn, entreprenojn kaj registarojn por investi en la junularon. La celo de la teksto estas entiri junulojn en ĉiujn politikajn areojn kaj certigi ke ili estu en la kerno de la tagordo de la Eŭropa Unio. TEJO voĉdonis favore al ĉi tiuj politikaj dokumentoj kaj sukcesis enirigi amendon en la unuan. La amendo proponita de TEJO — kiu estis vaste aprobita de la Asembleo — celis aldoni al la listo de junularaj rajtoj de la politika dokumento pri Junularaj Rajtoj, en la paragrafo “Rajto de Libereco de Parolo kaj Informado”, la kursivigitan proponon de la frazo “Rajto lerni vian denaskan lingvon kaj lingvon kiu ebligas justan internacian komunikadon”.

ĜA ankaŭ elektis novan estraron por la venontaj du jaroj. Tial, jam antaŭ la evento kaj dum ĝi la volontuloj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO intervjuis la plimulton de la estraraj kandidatoj, por elekti la plej favorajn por la Esperanto-movado. Estis taksitaj precipe ilia eventuala subteno al TEJO kaj ilia inklino al la kultura riĉeco de la lingva diverseco, homaj rajtoj de lingvaj minoritatoj kaj egalrajta aliro al internaciaj rondoj. La Prezidanto elektita de ĜA, ekzemple, kapablas paroli 8 lingvojn (kelkajn el ili minoritatajn), lia unua fremdlingvo estis Esperanto — tamen, malgraŭ tio li ne sufiĉe memoras por paroli ĝin–, kaj montriĝis favora al TEJO.

Flanke de la oficiala programo estis renkontiĝo de la volontuloj de TEJO kun delegitoj de la Islanda Junulara Nacia Konsilio, por ekscii kiel funkcias ilia organizo, kiom da junuloj ili atingas, kiom da ili estas en Rejkjaviko, kaj por peti dissendi al ili komunikon pri la okazonta UK kun programo por junuloj. Kiel konkludo, la partopreno en ĉi tiu evento fare de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO estis tre fruktodona el la politika kaj kunlabora vidpunktoj, kaj TEJO vidiĝis al multaj homoj, kiuj reprezentas la junularan energion de la kontinento. Multe da novaj kontaktoj estis faritaj, kaj la malnovaj kontaktoj estis priflegitaj. Multaj homoj tie havis aŭ ekhavis bonan impreson pri TEJO kaj la Esperanto-movado.

Estas multaj similaj ebloj por reprezenti TEJOn, do se ankaŭ vi ŝatus partopreni tiujn eventojn, skribu al k...@tejo.org.

Krishna Sivillà

En la blogo de la prezidanto de Eŭropa Junulara Forumo troviĝas ankaŭ Esperanta alparolo (http://curly4yfjpresident.blogspot.fi/2012/10/wednesday-10-th-october-2012-campaign.html).

335 aliĝis al Rejkjaviko

La 19-an de decembro la 98-a UK en Rejkjaviko havis 335 aliĝintojn el 43 landoj.

Sur la unua loko estis Germanio kun 31 aliĝintoj, sekvata de Francio kaj Japanio (resp. 26 kaj 23). Krome, minimume 10 aliĝintojn liveris Nederlando (20), Brazilo (16), Islando kaj Usono (po 15), Aŭstrio, Pollando kaj Svedio (po 12), Britio (11), kaj Kanado (10).

Informoj kaj invito al la 46-a Konferenco de ILEI

Datoj: 12-18 julio 2013, semajnon antaŭ la UK, kun posta vetureblo al Rejkjaviko en Islando.

Loko: En Germanio, Esperanto-urbo Herzberg am Harz (ekde 2006 oficiale: la Esperanto-urbo), alloga urboparto Sieber, en idilie bela valo de la Harz-montaro.

Loĝado kaj manĝoj: En 3-stela Esperanto-hotelo kaj restoracio Zum Pass, Haus Iris (tuj apud la konferencejo) por €32 aŭ €38 nokte, kun matenmanĝo. Plie en variprezaj feriodomoj (multaj en Sieber, iuj en Herzberg aŭ la regiono). Malaltkostaj manĝebloj troveblas.

Konferencejo: Komunuma centro de la vilaĝo, kapabla akcepti 150 personojn, kun podio kaj bufedo. Krome uzeblas lernejaj klasĉambroj en tuja apudeco. Ĉio en Sieber estas facile atingebla piede, ankaŭ aliro al arbaraj promenoj.

Transporto: De ĉiuj grandurbaj flughavenoj (ekz. Frankfurt, Dortmund, Berlin, Hamburg, Hannover, Leipzig); per trajno ĉ. 3-4 horoj; ene de Eŭropo kaj en Germanio per oftaj rapidtrajnoj.

Konferenca temo: “Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj”. La loĝantaro en multaj landoj maljuniĝas. Kulturaj kaj klerigaj ofertoj por ĉiuj generacioj aperas ekz. en la eŭropa programo Dumviva Lernado, el kiu ankaŭ Esperanto-projektoj ricevadas subvenciojn. Kion ni lernu el tiuj projektoj? Kiun strategion ILEI ellaboru kaj sekvu, kiujn metodojn ni uzu por realigi Esperanto-instruadon de frua infanaĝo ĝis la t.n. tria generacio? Kiel ni kunlaboru kun neesperantistaj fakaj asocioj, institucioj ktp.?

Kotizoj: Malaltaj, de jaroj ne altigitaj, kun distingo inter A- kaj B-landoj. Inter € 30 kaj €45 por B-landanoj, inter €50 kaj €70 por A-landanoj — por ILEI-membroj. Nemembroj pagas iom pli, junuloj kaj handikapuloj malpli. La unua paglimdato estas la 31-a de marto 2013. Premiaj rabatoj por aliĝintoj ĝis la 31-a de januaro 2013! 50% por la kvindeka kaj 100% por la centa aliĝintoj. Loĝado, manĝado, ekskursoj kaj aliaj servoj pagendas aparte, kaj la prezoj estas en la reta aliĝilo.

Somera Lernejo: Okazos paralele en la apuda lernejo Somera Arbara Lernejo (SALO 8) kun junuloj inter 10- kaj 18-jaraj. Ĝi servos ankaŭ kiel nove starigita ILEI-lernejo. Instruistoj el la konferenco tie povos gvidi lecionojn, kun ebloj por spekteblaj model-lecionoj.

Pliaj informoj kaj reta aliĝilo ĉe: http://ilei-konferenco. esperanto-urbo.de

Bonvenon!

Esperanto-Kulturpremio de la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen

13-a premiito: Floréal Martorell el Tuluzo

Dum kultura matineo en la urbobiblioteko de Aalen la FAME-Fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj kaj la urbo Aalen laŭdis la meritojn de Floréal Martorell por la Esperanto-kulturo kaj precipe ĝian muzikan flankon.

Substrekante la gravecon de la muzika kulturo en Esperanto la kultur-urbestro de Aalen, Wolf-Dietrich Fehrenbacher, tre kore bonvenigis la 80 gastojn, kiuj estis venintoj por kunfesti la honorigon. Li memorigis, ke dum pli ol 20 jaroj Germana Esperanto-Biblioteko hejmas kaj prosperas en la urbo, kaj same longe jam instancoj de la urbo kaj FAME bone kunlaboras por antaŭenigi la idearon de Esperanto, al kio ĉiam grave kontribuas ankaŭ la muziko, kvazaŭ ĝia heroldo.

Feliĉe la plej taŭga kaj kompetenta laŭdanto por tiu fako pretis klarigi al la publiko la meritojn de la elektita premiito, Floréal Martorell: DJ Kunar mem estas muzikisto (kaj amiko de Flo), krome la GEA-komisiito por moderna Esperanto-muziko; li do profunde povis paroli pri la grava rolo de muziko por la movado kaj speciale ĝia junularo. Elokvente li sukcesis montri kial ĝuste Flo meritas ricevi tiun kulturpremion de la FAME-fondaĵo.

Kontraste al aliaj kulturoj, en Esperantujo la lingvo kaj ĝia uzantaro evoluis sur skriba, ne parola bazo. Nur poste, el la identeco de la aplikantoj, kiuj uzis la lingvon en ĉiu ajn kampo, ekestis la Esperanto-kulturo. Dum longa tempo la muziko montris sin precipe en popolkantoj. Nur en la 70-aj jaroj de la antaŭa jarcento kreiĝis pli kaj pli da alia populara muziko; kaj post la 80-aj jaroj ankaŭ la rokmuziko alvenis en Esperantujon.

Ĝuste tiun evoluigon de rokmuziko grave akcelis kaj ebligis la franco Floréal Martorell, kiu en la jubilea jaro 1987 komencis lerni Esperanton. Tre baldaŭ li naskis asocion por Esperanto-rokmuziko, kiu fondiĝis en 1988 sub la nomo kaj marko EUROKKA. Du jarojn poste li fondis propran eldon-firmaon, nome Vinilkosmon en la vilaĝo Donneville ĉe Tuluzo, kiu tuj avancis al centra rolulo en la merkato de moderna Esperanto-muziko.

La laŭdanto tre bele ilustris, kial muziko estas tiel grava en kaj por la Esperanto-kulturo. Muziko ebligas komunan travivaĵon per aŭskultado (ĉu sole, ĉu komune), dancado, kantado; ĝi instigas al aktivado, videbligas emociojn, por ke eksteruloj povu kapti la sentatan etoson. Tio estas kaptebla ankaŭ por eksteruloj, kiuj (ankoraŭ) ne regas la lingvon. Tipaj trajtoj de la laboro por kaj en Esperanto montriĝas ankaŭ en la muzika agado: sensalajra, libervola engaĝiĝo dum libera tempo malfaciligas la daŭrecon. Ofte plej bonaj klopodoj finiĝas tro frue. Ne tiel ĉe Flo! Laŭ la devizo Zamenhofa li ne ĉesis, sed ĉiam iris obstine antaŭen.

Ni tre ĝojas, ke Flo ne devos atendi ĝis la nepoj lin benos, ĉar la Esperanto-Kulturpremio substrekis kaj agnoskis la valoron de lia multjara laboro. Dum kvarona jarcento senĉese (kaj preskaŭ senprofite) li laboregas en la kampo de la Esperanto-kulturo, kaj sen li eble ni tute ne havus Esperanto-muzikon en la nuna formo kun pli ol cent bonkvalitaj diskoj, muzikaj festivaloj ktp. Se oni celas skizi la amplekson de la vivoverko de Flo, oni rigardu en la katalogon de Vinilkosmo: en ĝi listiĝas 46 propraj produktaĵoj kaj eldonaĵoj de Vinilkosmo, kaj entute 115 kompaktdisk-titoloj. Ke ĉio ĉi ne eblis sen giganta persona engaĝiĝo, tio estas fakto evidenta. Ke liaj dankvortoj donas liston preskaŭ senfinan de kunlaborantoj, al kiuj li emas transdoni sian dankon, tio nur substrekas lian personan modestecon.

Precipe la multajn germanajn gastojn kore tre tuŝis la parolado de Flo, kiu komencis: “Por mi estas emocie, veni ĉi tien kiel amika gasto en frateca etoso...”; ĉar la sorto de lia familio estas ligita al Germanio. En la dua mondmilito, la patro de lia patrino, hispana respublikano, kiu troviĝis en franca internulejo por hispanaj rifuĝintoj, estis forportita de la nazioj al la koncentrejo Mauthausen kaj pereis tie.

Ni do ne miru, ke la tuta muzika laboro de Flo en EUROKKA kaj Vinilkosmo por la Esperanto-kulturo celas rekte (tion li mem eksplikis en siaj dankvortoj) al interkompreniĝo, unuiĝo kaj paco inter la popoloj en la tuta mondo, kio evidente tre bele kongruas kun la celoj de la FAME-Fondaĵo, kiu tial kune kun la urbo Aalen solene distingis la muzikiston Floréal Martorell per la 13-a Esperanto-Kulturpremio de Aalen, ligita al monpremio de trimil eŭroj.

Utho Maier

Recenzoj

Bunteco kolora kaj lingva

Kato Koloro / Kot Kolor / Colour the Cat / Die Katze, die hieß Farbe. Miriam Rodríguez Hernández. Moises Gutierrez Raimundez. Ilustraĵoj de Renata Kaczyńska-Łuba. En Esperanton trad. Przemysław Wierzbowski. En la anglan trad. Agnieszka Hejn kaj Guy Johnston. En la germanan trad. Waldemar Kowalewski. Białystok: PRO100, 2011. 20p. 31cm. Bind. Ilus. ISBN 9788393162505. Prezo: € 12,00

Ĉiam plaĉas al mi recenzi libron por infanoj. Estas okazo por plezure reeniri la porinfanan mondon, kaj des pli feliĉiga estas tia ekskurso, kiam apude sidas juna infano. Apud mi sidas mia nepineto, kaj al ŝi mi entuziasme prezentas la libron recenzatan.

Tuj atentokapta estas la granda pluŝa kato oranĝkolora, kiu beligas la kovrilon de la A4-formata libro. Karesinvita pelto, lignaj okuloj kaj ŝnuretaj lipharoj kaptas la atenton, kaj oni ne bezonas multan sperton pri infanoj por diveni, ke la unua ago de malgranda mano estas karesi la besteton.

Mia juna nepino ne konfidis al mi sian opinion pri la libro, sed la fakto, ke mi devis plurfoje senpaŭze legi ĝin, konvinkis min, ke ĝi al ŝi ege plaĉas. Malmole bindita, la libro estas solida kaj promesas longdaŭran sidadon sur hejma librobreto. La rakonto estas mallonga sed tre ĉarma, kaj akompanas ĝin grandaj, buntaj kaj tre allogaj bildoj, presitaj sur bonkvalita glacea papero. La ĉefrolulo de la rakonto, malgranda blinda kato, scivolas pri koloroj. La rakonto sekvas ĝiajn aventurojn dum ĝi kuraĝas vagadi kaj esplori la mondon. Survoje la kateto renkontas amikajn bestojn diverskolorajn, ekzemple, “Blanka! Kaj kia estas tiu koloro?” demandas la malgranda kato. “Ĝi estas tre malvarma koloro, kiel neĝo”, respondas blanka urso. Scivolante pri sia propra koloro, la kateto demandas la renkontitojn — ĉiu besto priskribas la koloron de la kato laŭ sia propra vidpunkto, sed la rezulto estas por la kato tre kontentiga. La rakonto estas kortuŝa kaj pensiga; eĉ oni povus diri “ronroniga”.

Ĝi estas prezentita kvarlingve, tradukita en kvar lingvojn fare de lingvaj spertuloj. Elektu do vian legolingvon el la pola, Esperanto, la angla aŭ la germana. La belajn ilustraĵojn desegnis lernantoj en arta klaso. Ĝi do estas “multkolora” libro laŭ pluraj vidpunktoj — kaj ĝuste kiel la mondon beligas diversaj koloroj, la libron beligas ne nur la ilustraĵoj sed ankaŭ la lingva bunteco. Kaj, granda pluso, se vi volas enkonduki al malgrandaj infanoj de vi konataj plurajn lingvojn en facila kaj ĝuebla maniero — jen tute taŭga libro kiu atendas vin.

Angela Tellier

Duona Kajto ankoraŭ bone flugas

Duope. Kajto. Drachten: Windrose Music, 2011. 48min. Kun tekstobroŝuro. KD. Prezo: € 9,90

Nanne Kalma estas heroo de la frisa lingvokomunumo, ĉar li verkas novajn kantojn en tiu malgranda lingvo kaj revivigas multajn tradiciajn kantojn (aparte maristajn). Dum jardekoj Nanne kantas en la frisa, la nederlanda, la angla kaj en Esperanto. Liaj melodioj ĉiam spegulas la guston de popolmuziko: nome ili facile kanteblas kaj memorindas.

Nanne Kalma estas heroo de la internacia lingvo Esperanto, ĉar li verkas novajn kantojn kaj kreas multajn brilajn melodiojn por jam verkitaj poemoj. La unua KD de Kajto estis unu el la unuaj KD-oj en Esperanto. Kiu povus forgesi la brilan kantaron Eŭropa trilogio (en la KD Tohuvabohuo)? Kiom da esperantistoj jam konas kaj kantas kanonojn verkitajn de Nanne?

Ankaŭ la kantoj de tiu ĉi freŝa Kajto-KD estas alloge kanteblaj. La melodioj plejparte estas simple ĉarmaj; do ili vokas al kunkantado. Dum multaj koncertoj de Kajto la aŭskultantaro invitiĝas kunkanti; kaj hejme por posedantoj de tiu ĉi KD, kiu povos kontraŭstari kunkantadon?

Kompreneble multaj esperantistoj scias ke Kajto estis kvaropo dum ĉirkaŭ du jardekoj kaj nun la grupo aperas kiel duopo. Temas pri du padoj muzikaj kaj la devoj de la du duonoj sekvi sian propran vojon. Memevidente ekzistis du celoj inter la kvaropo: la originala grupo konsistis el du dancigemuloj kaj du aŭskultigemuloj.

La alia duono de la antaŭa kvaropo kiu nomiĝis “Kajto” daŭre ludas dancigan muzikon kiel “Kapriolo” (vidu recenzon de ĝia unua KD en Esperanto 12/2010). La kombinaĵo de tiu ĉi Kajto-disko kun la Kapriolo-disko donus impreson de la evoluo de la origina kvaropo.

Kompreneble tiu ĉi freŝa Kajto-albumo memstare sukcesas por tiuj kiuj amas belajn kanzonojn. La belegaj voĉoj de Nanne kaj Ankie kiel ĉiam kreas kortuŝajn harmoniojn. Ankie brile interpretas ĉiujn tekstojn, aparte la amkantojn— oni aŭdas ŝian grandaniman rideton kiu plenplenigas ĉiun silabon. Nanne bone komprenas ke la klara voĉo de Ankie tre bone prezentas liajn melodiojn kaj tekstojn. Li aldonas kantatajn harmoniojn kaj aranĝas la aliajn akompanajn instrumentojn. Ne ĉiuj kantoj estas Parnasaj: Ne permesas Panjo estas simple amuza afero sen ajna poeta celo. Kelkaj kantoj estas nekredeble optimismaj kaj ĝojoplenaj. Sendube la tekstoj de Rave kun vi kaj La lageto de mia vivo povos helpi iun ajn kiu flirtas kun deprimo. Aŭdante tiujn kantojn (kaj aliajn) oni aŭdas Amon. Kompreneble amo invitas florojn (kaj reciproke); rozo kaj lonicero estas la temoj de du belaj kanzonoj. Kaj danke al la mirakloj de postmoderna sonstudio ni povas aŭskulti Ankie kaj Nanne kantantajn multvoĉe kun si mem, eĉ multlingve!

Kvankam la plejparto de la kantoj estas pure esperantlingvaj, la plej kortuŝaj aldonas aliajn lingvojn. Estu vi mem kantiĝas kelkfoje en Esperanto antaŭ ol la frazo aperas en la nederlanda kaj poste en la frisa; la kombinaĵo de la tri lingvoj estas ege profunda. Plaĉus al mi aŭdi la saman kanton kun dekoj da lingvoj kiel la fama Kajto-kanto Ne kliniĝu el la fenestro. Feliĉege la fina kanto en tiu ĉi KD enhavas nekredeble multe da lingvoj. La ege simpla teksto Mi amas vin aŭdiĝas en dek ok lingvoj. Kia finaĵo de amo-plena albumo!

Miko Sloper

Filologia perlo

Historia vortaro de Esperanto 1887-1888. Gonçalo Neves. Bad Bellingen: Iltis, 2011. 113p. 30cm. ISBN/ISSN 9783932807961/18660622. Prezo: € 23,10

La unua penso kiun oni havas trafoliumante ĉi tiun verkon, estas “sed kial presi ion tian niatempe?”. La celo de ĉi tiu ero de la serio “Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik” estas dokumenti la unuan aperon de ĉiu vorto uzita en Esperanto ĝis la fino de 1888, do de la unuaj 17 monatoj post la apero de la Unua Libro. La plej logika procedo estus skani la tutan tekstaron, optike signo-rekonigi la unuopajn dokumentojn kaj publikigi ilin interrete kun efika serĉilo (ekzemple ĉe tekstaro.com). Tio ne rezultigus ĉi tiun vortareton, kiu estas filologia perlo, sed plenumus kelkajn el ĝiaj celoj kaj multe plifaciligus produkti ĝin kaj similajn verkojn.

La vortara aranĝo esence estas tiu de PIV, nur kun indikoj de preciza trovloko anstataŭ difinoj. Ĉio estas inkluzivita, do ankaŭ vortoj neniam poste uzitaj; tiujn oni trovas precipe en la lernolibro de Leopold Einstein de septembro 1888. Ŝajne la sola loko kie Neves tentiĝis diveni iom tro multe, estas ĉe soz/o, kiun li opinias ebla preseraro de soc/o, sed la prononco kaj ortografio de la germana Soße (aŭ Sosze) tamen sugestas ke la intencita formo de la vorto hodiaŭ konata kiel saŭco efektive estis sozo. — Entute valorega kontribueto al nia leksikografio.

Jens Stengaard Larse

Esperanta retmaklerejo

Se oni serĉas en Interreto ion interesan pri Esperanto, oni trovas plurajn forgesitajn retpaĝojn aŭ efemerajn notojn en Facebook, Twitter kaj Ipernity. Malmultaj esperantistoj uzas Interreton por ricevi kontaktojn kun aliaj esperantistoj.

Tio povus ŝanĝiĝi per uzado de la senkosta maklerejo pri Esperanto-interesiĝoj de Frank Merla, www.per.esocom.de.

Estas konkretaj individuaj entreprenoj listigitaj en per.esocom.de. Oni povas el la bunta kaj vere internacia fasko da proponoj elekti ion, kio plaĉas por kunfari. Se ne enestas io taŭga por la leganto, li/ŝi havas la eblon enmeti senkostan anonceton, en kiu oni povas priskribi kion oni serĉas aŭ proponas: oni skribu retleteron al i...@per.esocom.de kaj Frank Merla enmetos vian deziron. Vi helpos al li, se vi skribos pri via projekto laŭ la skemo de la retejo: kategorio, oferto/serĉo, kaŝnomo/nomo, detaloj.

La avantaĝoj de tiu maniero rete publikigi vian deziron en html-formo estas, ke via retpoŝtadreso restas kodita, do ne tiel facile skanebla per retrobotoj, kiuj liveras retpoŝtadresojn al spamsenduloj, kaj la enskriboj ne estas subenŝovitaj, kiel en modernaj blogecaj retejoj. Vi konstatos, ke la kategorioj estas alfabete ordigitaj kaj la kvanto de la enskriboj restas supervidebla.

Frank Merla

La 20-a “Semajno” en Hispanio

Kutime la unua oktobra semajno estas rezervita por tradicia Esperanto-aranĝo en Hispanio. La ĉi-jara jubilea 20-a Esperanto-Semajno de la kulturo kaj turismo okazis de la 6-a ĝis la 13-a de oktobro en la ĉemara urbo “Cambrils”, 16 km sude de Taragono.

La aranĝon organizas grupeto da entuziasmaj esperantistoj el Barcelono kaj Sabadell, sub la gvido de Luis Serrano Pérez. Dum la Semajno li ankaŭ prizorgas libroservon.

Ĉi-foje la aranĝo atingis rekordan nombron da partoprenantoj: 144 el 13 landoj. Ni loĝis en granda kvarstela hotelo “Cambrils” proksime de la plaĝo, kiu etendiĝas 18 kilometrojn laŭ la maro. Multaj profitis la posttagmezajn paŭzojn por promenadi laŭ ĝi kaj bani sin en Mediteraneo. La vetero en tiu ĉi sezono estas ĉiam agrable varma. Ankaŭ la hotela naĝejo ĉiutage plenplenis de hotelgastoj. Nia aranĝo estis la lasta de tiu ĉi sezono dum kiu la hotelo funkciis.

La dimanĉan inaŭguron ĉeestis kaj bonvenigis nin la urbestrino de Cambrils kaj du membroj de la urbestraro. Nome de UEA salutis Barbara Pietrzak el Pollando. Ŝi poste prelegis pri la 125-jariĝo de la Unua Libro. La saman temon oni pritraktis ankaŭ en debato, kiun gvidis Luis Serrano. Ĉiutage (krom la tuttaga ekskurso) Rodica Todor el Rumanio animis kun granda sukceso la Esperanto-kurson. Pro ŝiaj profesiaj psikologiaj spertoj la kurso fariĝis interesa kaj sekvis ĝin multaj entuziasmaj lingvoŝatantoj. Ŝi eĉ havis ideon krei komunan libron pri la temo: “Kial restas multaj personoj ĉiamaj komencantoj kaj kiamaniere ni povus solvi tiun fenomenon?”

Gian Carlo Fighiera el Italio prezentis la verkon de Victor Hugo La Belulino, la Monstro kaj Nia Damo. La geedza paro Michèle kaj Hubert de Meyere el Belgio klarigis kiel plibonigi sian Esperanto-lingvoscion per prelegoj. Josée Boccadifuoco el Francio rakontis la kortuŝan biografion de siaj gepatroj Rememoro de milito. Profesoroj Jurate Bušiene kaj Aldis Bušs el Latvio prelegis pri la baltaj landoj: Litovio, Latvio kaj Estonio. Pri sia lando ili montris film-fragmentojn el la kultura kaj festa vivo, kaj rakontis pri la sistemo de instruado en Latvio. Krome ni eksciis kio estas hipofeo — planto kun oranĝaj beroj, enhavantaj multe da vitamino C. Manfred Sona el Germanio enkondukis kaj klarigis la temon: “Baza enspezo senkondiĉa”. Ĝi estus bona rimedo por forigi malriĉecon kaj doni kondiĉojn, por ke ĉiu povu vivi digne. Lia prelego instigis al vigla diskutado. La prezidanto de HEF (Hispana E-Federacio) José Antonio del Bario rememorigis gravajn hispanajn esperantistojn de antaŭ la hispana intercivitana milito. Pro la ĉiutaga vespera hotela programo ne eblis okazigi kelkajn el niaj vesperaj programeroj. Tial iuj pli frue enlitiĝis, aliaj profitis dancadon, spektis flamenkan prezenton kaj magiaĵojn. Tamen ni ĝuis la du interkonajn vesperojn kun hispana ŝaŭmvino “Cava” kaj vesperon kun “cremat” (bruligita rumo kun aldonaj spicaĵoj).

La premio “Ada Sikorska” estis ĉifoje aljuĝita al Vilhemo Lutermano, kiu multe laboras por Esperanto. Li organizas la retforumon MAS, redaktas Esperanto-version de Le monde diplomatique kaj eldonas Esperanto-librojn. Li loĝas en Kubo, pro tio li ne povis transpreni la premion persone.

Jam kutimaj estas unu tuttaga kaj du duontagaj ekskursoj. Dum la unua duontaga ni vizitis la Esperanto-muzeon en Pau d’Ordal kaj la vinkelon Massana. Tie ni gustumis kaj povis aĉeti diversspecajn vinojn. La dua duontaga ekskurso celis la monaĥejon de Escornabou. Ĝi estis plurfoje renovigita, kaj nun servas kiel muzeo. Apuda rigardejo donis la eblon observi la belan kaj vastan ĉirkaŭaĵon. La tuttaga ekskurso estis iom nekutima. Unue ni vizitis planetarion en la urbo Castelló. Poste atendis nin surprizo. Ĉiuj 90 ekskursantoj estis invititaj al la hispana specialaĵo “paella”, kiun antaŭ niaj okuloj preparis s-ro Conejero en sia hejmo. La afabla akcepto fare de la familio estis por ni vere agrabla surprizo. Ni ankaŭ gustumis kelkajn fruktojn el la ĝardeno de la gastigantoj.

La Semajno estis sukcesa, la vetero favora, la hotela manĝo abunda, la etoso gaja kaj amika. Koran dankon al niaj fervoraj organizantoj kaj kunhelpantoj pro la bona laboro, kiu ebligis al ni ĉeesti tiun ĉi ŝatatan aŭtunan eventon. Ĝis revido venontjare denove en Katalunio.

Liba Gabalda

Internacia simpozio pri apliko de Esperanto

En Karlovo-Sopot, Bulgario, okazis en la tagoj 15–22 jun 2012 la kvara internacia simpozio “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA-2012).

Organizis ĝin Bulgara Esperanto-Asocio, AIS-Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista kaj Regiona Estraro de Sciencteknika Asocio en Bulgario. La altaj protektantoj estis la urbestro de Karlovo d-ro Emil Kabaivanov kaj la urbestro de Sopot Veselin Liĉev.

Kiel la oficialaj lingvoj de la simpozio funkciis Esperanto kaj la bulgara, sed kiel la laborlingvoj ankaŭ la naciaj lingvoj de neesperantistoj, kun tradukado el kaj al Esperanto. La simpozio solene inaŭguriĝis en la Solena Halo de la urbodomo de Karlovo. Ĉeestis reprezentantoj de oficialaj instancoj, universitatoj, sciencaj organizaĵoj kaj amaskomunikiloj.

Dum la simpozio prelegis prof. Renato Corsetti kaj Roberto Pigro (pri lingvistiko), prof. Christer Kiselman (Kiel plej bone faldi triangulon), prof. Boĵidar Leonov (Apliko de Esperanto en la patenta agado), Colo Petkov (Naturkuracado per mineraloj), inĝ. Nikola Uzunov (Neologismoj en Esperanto) kaj aliaj. Interesaj estis la diskutoj gvidataj de d-ro Michael Cwik ekz. pri “Kian Eŭropon ni volas kaj kiel?”, “Solidareco en la Eŭropa Unio, sed kiamaniere?”, “Kiamaniere garantii la kulturajn kaj lingvajn identecojn en mult-kultura ĉirkaŭaĵo?”

Okazis ankaŭ religia seminario “La rolo de la religio por la edukado de la juna generacio”, kiun partoprenis reprezentantoj de diversaj religioj, substrekante la rolon de la religio eduki la junularon obei la noblajn principojn de la religiaj etiko, moralo, toleremo kaj kunlaboro inter la kredantoj, sendepende de ilia religia aparteneco.

La simpozio estis baza aranĝo en la programo de BEA por celebri “125 jarojn Esperanto” kaj kontribuis al propagando pri Esperanto kaj plialtigo de la intereso flanke de la oficialaj instancoj al la internacia faka Esperanto-agado. Ĝi sukcese plenumis sian celon prezenti antaŭ la neesperantistaro kaj oficialuloj, ke Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter esperantistoj, sed ke ĝi povas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj simpozioj.

Boĵidar Leonov

Aperis reta Tutmonda Esperanto-Adresaro

La 1-an de novembro la fondaĵo Esperanto Internacia lanĉis novan retan adresaron por la Esperanto-mondo. La ĉefa ideo estas doni al Esperanto-uzantoj praktikan rimedon por kontakti unu la alian kaj por serĉi kolegojn aŭ helpontojn iukampe. Esperanto Internacia estas memstara fakfondaĵo pri Esperanto-informado kaj -instruado, fondita en 2010. Ĝi subtenas plurajn E-projektojn, i.a. en Meza Ameriko kaj Afriko.

La adresaro efektive estas pluevoluigo de jamaj projektoj: ĝi kombinas diversajn ideojn, do ĝi ne nur servas por kontakti unu la aliajn, sed oni povas ankaŭ serĉi laŭ specifaj kriterioj. Tio permesas uzi la adresaron samtempe por la serĉado de korespondamikoj (rete, poŝte, skajpe kaj alimaniere), sed ankaŭ por trovi helpon dum vojaĝoj. En la “turisma sekcio” ekzemple eblas serĉi kontaktojn dum vojaĝo, senkostajn tranokteblojn, urbogvidanton, hotelperanton. Fine eblas serĉi laŭ hobioj aŭ interesoj, por ekzemple trovi fakulon pri iu specifa temo.

La profilo laŭ la deziro de la personoj povas enhavi ankaŭ informojn pri lingvo-konoj. La tuta uzo de la adresaro estas senkosta, sed oni povas subteni la projektagadon per amikiĝo al la fondaĵo Esperanto Internacia. Amikoj havas ankaŭ etajn avantaĝojn en la uzado de la adresaro, ĉar ili ekzemple povas vidi la kontaktinformojn (stratadreson, telefonnumerojn), se la koncernatoj tion permesis.

La adresaro kompreneble helpas nur se la informoj estas laŭeble kompletaj, do estus taŭge zorge plenigi la propran profilon. Intertempe pli ol 250 homoj aliĝis al la adresaro. La adreso estas www.adresaro.org.

Menciindas, ke skribante al a...@adresaro.org oni ankaŭ povas peti paperan formularon por registriĝi ĉe la adresaro. Tio permesas, ke ankaŭ personoj, kiuj ne havas retpoŝtadreson aŭ malofte uzas ĝin, povas registriĝi.

La kreon de la adresaro iniciatis kaj idee realigis Martin Schäffer, internacia Esperanto-aktivulo, komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio. La programadon de la paĝo prizorgis Dima Ŝevĉenko, fama rusa aktivulo.

Martin Schäffer

Aŭtuna renkontiĝo en Norda Francio

La 17-an/18-an de novembro okazis en la komforta feriejo Stella-maris de la marborda urbo Stella-Plage la 24-a nordfrancia aŭtuna semajnfina kunveno de esperantistoj, la Eŭropa Rendevuo. Aliĝis cento da personoj el sep landoj.

En la sabata posttagmeza inaŭguro la 17 regionaj sukcesintoj de la junia tutmonda KER-ekzamentago solene ricevis sian diplomon de Katalin Kováts, kiu poste gvidis preparkurson por la sekva grava ekzameno por 26 personoj. Okazis ankaŭ kursoj por komencantoj, progresantoj kaj literaturŝatantoj, gvidataj de Claude Jausions, Sylvain Lelarge kaj Daniel Moirand. Jacques Yvart koncertis sabate vespere. Dimanĉe matene post la kursoj la partoprenantoj povis elekti inter la Esperanto-meso, celebrata de la juna pastro, dominikano Benoît Ente, kun piana kaj kanta akompano de Lucy Adam, la plej fama kantistino de la poldevena komunumo, aŭ la vizito al la strando kaj al la apuda urbo Le Touquet kaj ĝia samtaga granda salono de libroj. La dimanĉan posttagmezan programon kronis tri prelegoj de la familio Kováts-Lelarge. Katalin, Sylvain kaj ilia filo Marteno (11-jara).

Dum la du tagoj eblis aĉeti librojn en la libroservo de FEL kaj viziti artan ekspozicion kun la skulptaĵoj kaj pentraĵoj de ĉeestantaj esperantistoj.

Notindas substreki, ke la profito de la lastaj du jaraj Eŭropaj Rendevuoj kaj la donacoj de pluraj francaj esperantistoj kaj Esperanto-societoj (Esperanto-France, fervojistoj...) ebligis komplete renovigi la tombon de nia elstara leksikologo Emile Grosjean-Maupin en la tombejo de la vilaĝo Hernicourt-Saint-Martin (Pas-de-Calais).

Sekvontjare, la 16-17-an de novembro 2013, ni festos la 25-an datrevenon de tiu tradicia aranĝo, en kiu oni ankaŭ bonege manĝas. Venu jubilei kun ni eĉ kelkajn tagojn antaŭe, por viziti niajn mondajn mirindaĵojn: la ĵus inaŭguritan grandiozan muzeon Le Louvre en Lens, kaj ĉi ties kortuŝan karbo-minejan regionon, mondan heredaĵon, agnoskitan de Unesko.

Edmond kaj Arlette Plutniak

Nova lernejo en Ĉeĥio

Baroka kastelo en la nordmoravia vilaĝo Bartošovice gastigis la unuan Internacian Esperanto-Lernejon, organizitan meze de novembro de la radio Verda Stacio.

En la inaŭgura vespero la kursanojn bonvenigis per kantoj en Esperanto grupo da infanoj el la loka bazlernejo. La vilaĝestrino Kateřina Křenková rakontis pri la historio de la kastelo kaj vilaĝo, kaj la direktorino de la lernejo Žana Mahďáková deziris al ĉiuj sukceson dum la studado. Sekve oni komune tostis per bongusta frukta trinkaĵo, kaj manĝis freŝbakitajn moraviajn kukojn.

15 komencantoj kaj 11 progresintoj el tri landoj eluzis la eblon interkonatiĝi kaj lerni Esperanton laŭ rekta metodo de la slovaka instruisto Stano Marček en la moderne ekipita klaso de la lernejo. Fine de la lecionoj oni kantis Esperantajn kantojn kun gitara akompano de Stano. Li ankaŭ prelegis pri kuracaj plantoj kaj faris karaokeon kun la muzikgrupo Team, kies manaĝero li estis.

La vicsekretariino de ILEI Magdalena Feifičová prelegis pri Baza Esperanto-Kurso (BEK). Ŝi montris kiel rapide ellerni kaj memori la tabelvortojn.

Paŭlo Kaščák, la ĉeforganizanto, prezentis la radion Verda Stacio (www.verdastacio.net) kaj instruis kiel aŭskulti ankaŭ aliajn radiostaciojn, kiuj elsendas en Esperanto.

En solenaĵa salono de la kastelo kantis por la kursanoj kaj por la civitanoj de Bartošovice la hungara kantistino Anjo Amika.

Tre plaĉis al ĉiuj promeno en la natura rezervejo Poodří laŭ “instrua pado”. La gvidanto informis pri la tie vivantaj kreskaĵoj kaj animaloj. En la bela suna aŭtuna tago videblis la sanatorio Klimkovice kaj la montopintoj Lysá hora kaj Radhošť en la montaro Beskydy.

Memore al la 1-a Internacia Esperanta Lernejo okazis sur la korto de la lernejo komuna plantado de Esperanto-tilio.

Sincerajn dankojn meritas la organizantoj Paŭlo Kaščák kaj lia “dekstra mano” Rostislav Čubok, la instruistoj, la kuiristinoj, kiuj preparis bongustajn “kastelajn” manĝaĵojn kaj al la loka televido, kiu produktis kaj elsendis filmon pri la lernejo: http://verdastacio.wix.com/lernejo#!televido. Al la venontjara IEL en Bartošovice (9-13 okt 2013) jam eblas aliĝi ĉe http://verdastacio.wix.com/lernejo#!aliĝilo.

Jana Křížková

La amuza Meksika

Inter la 16-a kaj la 19-a de novembro okazis la 12-a Meksika Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo “Esperanto — 125 jarojn kunigante popolojn, fratigante kulturojn” en la meksika kolonia urbo Querétaro, kiu troviĝas en la centro de la lando.

Temis pri rekorda evento, ĉar neniam antaŭe tiom multaj homoj partoprenis la landan Esperanto-kongreson. Estis entute 73 aliĝoj el 3 landoj: Brazilo, Usono kaj Meksiko. Ĉeestis Esperanto-parolantoj el 16 diversaj meksikaj urboj de 9 meksikaj subŝtatoj.

La kongreson gastigis du gravaj universitatoj, en kiuj lokaj aktivuloj instruas la lingvon: la Lingva Fakultato de la Aŭtonoma Universitato de Querétaro (UAQ), la plej grava en Querétaro, kaj la Universitato pri la Ideoj.

Vendrede dum la interkona vespero la homoj povis eksenti la Esperanto-etoson. Por multaj ĝi estis la unua kongrespartopreno.

Sabate okazis la inaŭguro. Ĝin honorigis ankaŭ la direktorino de la Lingva Fakultato. Post la voĉlego de salutmesaĝoj (Probal Dasgupta, Renato Corsetti, Stefan MacGill, Katalin Kováts k.a.) la prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio (MEF) oficiale malfermis la kongreson. Poste sekvis prelegoj pri diversaj temoj, kaj vespere kunsidis la ĝenerala asembleo, en kiu elektiĝis nova estraro de MEF. Ĝin denove prezidos Mallely Martínez. Krome elektiĝis David López, Morayma Martínez, Ulises Franco kaj Erika Juárez.

Dimanĉe en la Universitato pri la Ideoj okazis kunsidoj de la meksika ILEI-sekcio kaj de Meksika Esperanto-Junularo, kie oni faris planojn por la estonteco, post kio oni povis partopreni prelegojn, staĝojn kaj laborgrupojn. Vespere prezentiĝis la kultura programo kun elstaraj gastoj. Lunde, post la fermo, la kongresanoj havis la okazon viziti la tiel nomatan magian vilaĝon San Bernal, kie troviĝas la tria plej granda monolito de la mondo “Peña de Bernal”.

Estis belega kongreso kun multaj partoprenantoj (ĉefe junaj), aŭ kiel skribas la nova kongresano Armando Aguayo en tvitero: “La 12-a Meksika Esperanto-kongreso estis amuzega! Mi neniam forgesos ĝin”.

Jam nun estas klare, ke la venonta Meksika Esperanto-kongreso okazos en la ĉefurbo de Meksiko meze de novembro 2013. La meksikanoj certe tre ĝojus bonvenigi pli multajn gastojn el eksterlando.

Martin Schäffer kaj Mallely Martínez

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

  • Historie riĉa, moderna universitato en Nord-Karolino
  • 8 tagoj de intensa lernado de Esperanto
  • Tri niveloj: post-baza, meza kaj supera
  • Internaciaj instruistaro kaj studentaro
  • Riĉaj vesperaj kaj semajnfinaj programoj

NASK okazos en la ĉefurbo Raleigh, Nord-Karolino, ĝuste antaŭ la usona Landa Kongreso, samloke. Oni povas resti por la Kongreso kaj aliĝi ĉe http://esperanto-usa.org. La instruistoj pretigas studprogramon, kiu emfazos la aktivan uzadon de Esperanto kaj enprofundiĝon en la Esperantan kulturon.

Datoj: 26 junio – 5 julio 2013.

Loko: Universitato William Peace, Raleigh, Nord-Karolino.

Instruistoj: István Ertl (Luksemburgo/Hungario), Derek Roff (Usono), Lee Miller (Usono).

Tuta kosto (kurso, loĝado, manĝo) je rabatita prezo antaŭ 22 marto: 725 USD.

Speciala kotizo por plentempaj studentoj, instruistoj kaj latinamerikanoj. Trovu pli da informoj en http://esperanto.org/nask/ aŭ skribu al la kunordiganto: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512, Usono. ☎ (+1) (360) 754-4563; e...@aol.com.

Forpasoj

Dao Anh Kha (1923-2012) forpasis la 6-an de decembro en Hanojo. Li naskiĝis la 15-an de decembro 1923, en la Zamenhof-tago, kaj e-istiĝis en 1947. Li estis kunfondinto de Vjetnama Pacdefenda E-ista Asocio en 1956 kaj ekde tiam ĝis 1990 ĝia ĝenerala sekretario. En 1995 VPEA prenis la nomon Vjetnama E-Asocio kaj elektis lin honora prezidanto. Ekde 1999 li estis konsilanto de VEA pri trejnado de junaj aktivuloj. Laŭ lia iniciato la 2-a Azia Kongreso de E-o okazis en Hanojo en 1999. Ekde 1956 Dao Anh Kha gvidis centojn da ĉiugradaj E-kursoj. Li estis redaktoro de Informado el Vjetnamio de 1956 ĝis 1975. En 1957 aperis la duvoluma Memlernolibro de Esperanto, verkita de li kun Nguyen Hai Trung. Li estis fekunda tradukisto el kaj al la vjetnama lingvo. Inter liaj esperantigoj elstaras Elektitaj poemoj de To Huu (1962), elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Nguyen Trai (1962) kaj Tagkajero en prizono de Ho Chi Minh (1964). Al la vjetnama li tradukis i.a. verkojn de Ŝekspiro; lia traduko de Hamleto estis plurfoje reeldonita. Li verkis poezion ankaŭ originale, kaj artikolojn kaj eseojn pri literaturaj kaj movadaj temoj. Ekde 1999 li estis ĉefredaktoro de la kolektiva verko Vortaro de komparaj proverboj vjetnama-angla-franca-Esperanto. En 2001 Dao Anh Kha estis elektita kiel Honora Membro de UEA kaj en 2004 li fariĝis membro de la Akademio de E-o.

Anna-Liisa Heikkinen (1938-2012) forpasis la 18-an de novembro en Helsinko (Finnlando). Ŝi estis delegito de UEA 1999-2011 kaj regula membro de Societo Zamenhof.

Nel van Iperen-de Vries (1914-2012) forpasis la 24-an de septembro en Utreĥto (Nederlando). Ŝi estis aktiva E-instruisto, dumviva membro de UEA, fakdelegito pri kristanismo kaj honora membro de KELI.

Bodil Kühlmann (1921-2012) mortis la 14-an de julio en Kopenhago. Ŝi redaktis Dansk E-Blad 1957-1972 kaj estis LKK-ano de la 41-a kaj 60-a UK-oj en Kopenhago (resp. 1956 kaj 1975). Pro longa aktivado ŝi estis honora membro de la fama Konversacia E-Klubo.

Manuel López Serna (1918-2012) mortis la 9-an de septembro en Rafal (Hispanio). Li e-istiĝis en 1936 kaj instruis E-on ankaŭ al siaj gefiloj. En 1971 li kunorganizis la 31-an kongreson de Hispana E-Federacio en Alicante. Li estis peranto de SAT 1952-1957.

Henning Olsen (1930-2012), em. fervoja oficisto, forpasis la 27-an de oktobro en Næstved (Danio). Li estis dumviva membro de UEA. Krom en la loka movado, li estis aktiva en la fervojista E-movado kaj fakdelegito pri fervojoj.

Michel Pilger (1978-2012), denaska esperantisto, forpasis la 19-an de novembro en Lelystad (Nederlando).

Eléus Leonardo de Sá (1922-2011), em. militisto, mortis aprile 2011. Membro de UEA ekde 1959, li estis ekde 1967 delegito kaj fakdelegito pri maklerado, framasonismo kaj tria-aĝuloj.

Heinz Schindler (1920-2012), em. fervoja oficisto, mortis la 27-an de septembro en Schwelm (Germanio), kie li estis delegito. En 1959 li aliĝis al UEA kaj IFEF, kaj partoprenis poste en preskaŭ ĉiu UK kaj IFEF-kongreso. Kun sia edzino, ankaŭ aktiva e-isto, li vizitis dekojn da landoj en ĉiu kontinento. En 1999 li ricevis la Premion Deguĉi pro sia subteno al la E-movado en malriĉaj landoj. Li estis dumviva membro de UEA, regula membro de Societo Zamenhof kaj honora membro de IFEF kaj de ĝia germana sekcio.

François Simonnet (1940-2012), denaska e-isto, forpasis la 22-an de novembro en Sens (Francio). Lingvisto kaj poligloto, li instruis, krom en Francio, en universitatoj en Pollando, Israelo, Rusio, Egiptio kaj plej longe (1971-1976) en la Universitato de Sajgono (nun Ho-Chi-Minh-Urbo). Li kunlaboris en la projekto pri aŭtomata tradukado DLT de la nederlanda firmao BSO. Li estis asociita docento de AIS kaj sekretario de la asocio Libero por lingvoj. Simonnet estis dumviva membro de UEA, fakdelegito pri la franca kaj E-o, kaj ekde 2004 membro de la Akademio de E-o.

Aleksandr Ŝevĉenko (1957-2012) mortis la 24-an de novembro en Moskvo. Li e-istiĝis en 1979 kaj aktivis en la sovetia movado kiel organizanto de amasaranĝoj kaj kiel kunlaboranto pri eldonado de politikaĵoj en E-o. Ekde 1982 li estis redaktoro de la novaĵagentejo Novosti (APN). Ekde 1987 li estris unu el la redakcioj de la eldonejo Progreso, prizorgante i.a. la eldonon de bildstrioj pri la rusa historio, la reeldonon de La danĝera lingvo (1990) de Ulrich Lins kaj la eldonon de la almanakoj Impeto ’89 kaj Impeto ’91. En 1992 li fondis kun sia edzino la eldonejon Impeto, kiu dum 20 jaroj produktis 257 librojn, el kiuj 136 en aŭ pri E-o.

Domenico Trombetta (1933-2012) mortis la 19-an de oktobro en Mestre (Italio). Li agis kiel instruisto kaj ekzamenanto. Li ankaŭ ofte subtenis Italan E-Federacion kaj Italan E-Instituton, kaj estis mecenato de la Afrika Agado de UEA.