Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Al Torento

Unua libro en la Torento-trilogio

Proksimuma verkojaro: 1930

Kreis la Esperantan tekston: Engholm

I.

Estis sabata vespero.

La taga laboro estis finita, kaj la trankvilo de ripozo eniĝis en animojn kaj lacajn korpojn en la malgranda bieno sur la montdeklivo. Kaj al la homoj, kiuj nun povis rigardi la mondon sen tuja penso pri postulata laboro, estis kvazaŭ la tuta naturo kvietiĝis kiel laborinto, kies rigidaj membroj malstreĉiĝas post peza laboro. La varmeta aero estis senmova, plena de frusomeraj bonodoroj, el la floramasoj de la ĉerizarboj venis mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj. Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj kiel revoj de laciĝinto. Okcidente ripozis la suno en kuŝejo de purpuraj, senmovaj nubetoj.

Karlo envenis en la kuirejon. Hezite li haltis ĉe la pordo kaj turnis la rigardon al la patro, kiu sidis apud la tablo.

— Ĉu vi povus prunti al mi du kronojn? li demandis mallaŭte. La patro rigardis lin silente, kvazaŭ pripensante, kaj la filo je tiu rigardo sentis iom da ĝeno pro sia dimanĉa kostumo kaj la ĵus cirumitaj ŝuoj.

— Por kio? — li fine diris.

La filo iom ruĝiĝis.

— Ĉu tio koncernas vin? Mi nur demandas.

— Eble ne. Mi nur demandas.

La filo iom kuntiris la brovojn.

— Nu ... sed vi ja scias same bone kiel mi, kien mi volas iri. Ĉu vi volas prunti la monon al mi?

— La sumeto ne tre gravas. Kaj mi ne estas avara. Sed ĉu vi ne povus uzi la monon pli bone ol por viziti dancejon? Mi nur demandas.

La filo iom deturnis la vizaĝon kaj faris movon kvazaŭ por foriri.

— Faru laŭplaĉe, mi ne postulas ... Sed cetere ... ĉu mi postulas tro multe, kiam mi volas iri al dancejo? Tagon post tago mi laboras por vi, same bone kiel iu ajn, kaj krom vestoj kaj manĝo mi ricevas preskaŭ nenion. Mi ne diras tion pro malkontento. Sed ĉu ŝajnas al vi tro postuleme, se mi volas ankaŭ iomete amuziĝi?

— Bone, bone. Vi pravas. Kaj mi ne avaras. Sed ĉu vi ne povus uzi la monon por pli bona amuzo?

— Volonte. Kion vi konsilas al mi?

— Kion? — Hm.

— Ĉu vi donos la monon aŭ ne?

— Volonte mi donos. Tamen ...

— Nu, kiel vi volas. Dio nutras la birdojn, kaj mi ne volas disputi kun vi pri afereto.

Li eliris, sed aŭdis la patron diri:

— La birdojn ja. Sed la homo devas mem zorgi pri la nutrado. Alie ... Post momento de silento la patro turnis sin al la edzino:

— Kion vi diras? Ĉu la bubo pravas aŭ ne?

— Estas malfacile diri. Sed certe la junularo bezonas iom da plezuro, ni ne devas prijuĝi el nia vidpunkto.

— Certe. Tamen estas strange. Ĉu ni en niaj junaj tagoj bezonis monon por danci kaj amuziĝi? Sed nun? Nenia amuzo, kiu ne kostas monon; kaj amuzo, kiu ne kostas iom, ne estas amuzo plu.

Nur rigardu la knabinojn, nian propran Anjon ekzemple! Kiom da mono kostas la plej etaj amuzoj al ŝi! Ŝi volas danci aŭ kunesti kun gejunuloj, same kiel Karlo. Bone, mi ne kontraŭdiras tion. Sed por povi tion, ŝi devas havi vestojn kaj ŝuojn kiel grafino. Kial? Ĉar alie la buboj ne volas danci kun ŝi! Alie ili ne invitas ŝin al kino aŭ dancejo, alie ili ne volos edziĝi al ŝi, kiam tiu tempo venos. Kaj same la junuloj rilate al la knabinoj! Junulojn, kiuj ne povas elspezi multe da mono, la knabinoj ne volas vidi. Ĉe la sovaĝuloj svatanto, laŭdire, devas pagi por la edzino. Ĉe ni ambaŭ partoj devas pagi, kaj en la daŭro multe pli ol la sovaĝuloj. Diable, kia estas la mondo! — De la malgranda bieno sur la montdeklivo la rigardo havas vastan, liberan spacon antaŭ si al okcidento kaj sudo. Okcidente estas valo kun kampetoj kaj ruĝaj dometoj en la malhela pinglarbaro. Pli malproksime oni vidas pecon da lago kun malhele blua surfaco kaj, post ĝi, arbarkovritajn montojn — monton post monto ĝis la malproksima loko, kie estas la pordoj de la sunsubiro. Sed en sudo la aspekto de la pejzaĝo ŝanĝiĝas. La valo tie larĝiĝas, kaj la malgranda rivero, kiu brue kaj ŝaŭme elfluas la lagon pli supre, fariĝas profunda kaj trankvila. Arbaro de betuloj kaj aliaj foliarboj kovras la deklivojn, la kampoj en la valo estas pli vastaj, la domoj pli grandaj kaj belaj. Post kelkaj kilometroj la valo tute forpuŝas la altrudemajn montojn kaj fariĝas vastega ebeno kun riĉaj teroj, kie somere la greno ondadas sur senfinaj kampoj.

Ĝuste ĉe la fino de la valo estas domplena loko kun grandaj konstruaĵoj kaj altegaj fumtuboj, kiuj staras tie meze en la valo kvazaŭ gigantaj postenantoj ĉe la enirejo al la montoj kaj arbaroj. Nigraj fumnuboj ŝvebas super la loko, kaj la bruegon el la uzinoj oni aŭdas je distanco de multaj kilometroj, falantan kaj altiĝantan laŭ la forto de la vento. — Per rapidaj kaj facilaj paŝoj Karlo malsupreniris la vojon al la valo. Nubeto de malkontento iom malheligis la vizaĝon, kaj li fajfis iun sovaĝan marŝon, laŭ kies takto estis facile iri kaj per kiu li samtempe forblovis iom de la momenta incito.

Laŭ la vojo floris padusaj densejoj, brilantaj kiel blanka neĝo en la juna verdaĵo. Ili eligis akran, kapturnigan odoron, kiu miksiĝis kun tiu, preskaŭ same akra, kiu venis de la freŝaj, helverdaj folioj de la betuloj. Kaj el la ombro sub arboj kaj arbustoj la aero portis pli delikatan odoron de violoj kaj konvaloj. Ĝi estis plene satigita de mil miksitaj odoroj de frusomero, de mil miksitaj sonoj de kvazaŭ en freneza ĝojo pepantaj kaj trilantaj birdetoj.

La sentoj de la junulo ensorbis la sonojn, odorojn kaj kolorojn de la vivplena naturo, kaj lia malkontento baldaŭ forflugis.

La afereto pri la du kronoj ja ne gravas, li diris al si. Ili estos haveblaj ie ajn, tutegale kie. Dio nutras la birdojn, kaj kiam printempo floras kaj sabatvespera ripozo kaj libereco donas al la tuta mondo tiun dolĉan, paradizsimilan aspekton, estus malsaĝe malheligi la humoron pro kelkaj aĉaj moneroj. Liaj trajtoj heliĝis, plenpulme li ensorbis la spicitan, vivigan aeron. La sovaĝa marŝo iom post iom mallaŭtiĝis kaj baldaŭ fariĝis moltona, gracia valso. Kaj lia rigardo, plena de junaj, printempaj revoj, direktiĝis al Torento, al fumnuboj, ĝisĉielaj fumtubegoj kaj gigantaj konstruaĵoj.

De liaj plej fruaj jaroj Torento estis objekto de liaj junaj revoj kaj sopiroj. Li vidis ĝin de sia hejmo: ruĝajn kaj grizajn domegojn, multajn domojn, la eternan fumtavolon super ĝi, aŭdis la malproksiman, difuziĝan bruadon. Kiom da beleco kaj kiom da interesaj aferoj li atribuis al tiu loko, kiun li tiam ankoraŭ ne vizitis! En aŭtunaj kaj vintraj vesperoj, kiam karbonigra nokto volvis sin ĉirkaŭ kampoj, arbaroj kaj montoj, kaj eĉ la plej konataj lokoj fariĝis malgajaj, misteraj kaj timigaj, tiam lumis brilantaj lampoj kiel malgrandaj sunoj en la malproksima Torento, kaj el unu el la konstruaĵoj eliĝis grandaj, belaj flamoj, kontraŭ la nigregrizan ĉielon.

En tiaj vesperoj li kelkfoje elŝtelis sin el ĉambro, kie la dormetanta flamo de l’ petrola lampo dissendis malfortan, difuziĝan lumon. Li alpaŝis la angulon de la domo, kaj tie li staradis, longe, longe, rigardante al la miraklaj lumoj en la malproksimo, dum la malvarma aero rigidigis liajn vangojn.

Kaj li diris al si mem, kiel bone estus, se lampoj pendus tie kaj tie sur la pinoj kaj piceoj en la peĉonigra arbaro, kie la fantazio vidas fantomon en ĉiu arbusto kaj arbeto, kaj kie oni ne povas vidi la vojon en la mallumo.

Sed ne estas tiel, kaj kredeble ne povas esti. Ĉar la arbaro kaj la kamparo estas io alia ol tiu miriga loko tie en la sudo. Lia patro ne havas monon por meti lampojn apud la solecajn vojojn, la aliaj kamparanoj ankaŭ ne. Sed en Torento oni povas tion. Tie oni en lumo de miloj da malgrandaj sunoj priridas la vintran mallumon, kiu per timo kaj malĝojo plenigas la animon de kamparana etulo.

Li fariĝis pli aĝa; sed Torento same sorĉe altiris al si liajn rigardojn. Li vidis ĝin en plena sunlumo de l’ somero, tra la molaj, senkonturaj nebulvualoj de printempaj vesperoj. Kaj ĉiam ĝi estis same interesa, same sorĉe alloga.

Tie finiĝas la senhomaj arbaroj, la sovaĝaj montoj, la malriĉaj farmetoj. Tie komenciĝas la granda, nevidita mondo, pri kiu oni povas legi en gazetoj kaj libroj, kaj pri kiu rakontas la filmoj. La granda, vera mondo estas malproksima, post la senfina ebeno en la sudo, post maroj kaj montoj. Tamen Torento apartenas al ĝi, estas ĝia lasta malgranda urbeto ĉe la enirejo al vastegaj arbaroj, kie la homoj ankoraŭ vivas tutsame kiel iliaj geavoj.

Tie malproksime okazas tiom da interesaj kaj neordinaraj aferoj! Tie estis la granda milito, de kiu la junulo memoras nur nutraĵkartojn, karbidlampojn, gigantajn rubrikojn en la gazetoj kaj senfinajn diskutadojn de la plenaĝuloj. Tie estas urbegoj kun lukso kaj mirigaĵoj de la moderna tempo, tie ŝvebas flugmaŝinoj super landoj kaj maroj, tie naĝas gigantaj ŝipoj. Tie estas grandaj diskutoj inter grandaj sinjoroj, kiuj gvidas la popolojn, estas bataloj inter popoloj, bataloj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tie estas plenplena vivo, interesaj okazoj. Sed tie ĉi, tie ĉi post la lasta posteno de la granda mondo ... Sed nun li ne pensis pri tiaj aferoj, preskaŭ tute ne pensis. Samtakte kun la melodioj, kiujn la lipoj formis, sen ke li mem rimarkis tion, neklaraj revoj kaj helaj, dolĉaj subsentoj kantis pli intensan kanton interne de li, la kanton de l’ atendo de tre juna homo. Ĝi plenigis lian tutan estaĵon per sia plensona melodio, kaj lia buŝo ridetis, kaj la okuloj briletis kvazaŭ de malforta ebrio.

Li venis sur la ŝoseon apud la rivero kaj daŭrigis suden. La aspekto de la ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝis. La vojon borderis kaŝtanarboj kun blankaj florkandeloj sur fingrosimilaj folioj. Vojeto post vojeto flankeniĝis al belaj domoj kaj dometoj kun florantaj kaj bone prizorgitaj ĝardenetoj.

Kaj baldaŭ li ne plu estis sola. Unuope kaj kelkope venis sur la vojon gejunuloj kaj aliaj homoj, ĉiuj bele vestitaj, ĉiuj kun sinteno kaj vizaĝa esprimo de sabatvespera libereco, ĉiuj irante en la sama direkto.

Kelkaj venis el apudaj domoj. Ili estis pli laŭmode vestitaj ol la aliaj, precipe la knabinoj, kaj el iliaj ŝercoj kaj liberaj ridoj, el ilia tuta sinteno oni povis tuj diveni, ke ili estas indiĝenoj kaj promenas sur hejma grundo.

Aliaj alvenis de arbaraj flankvojoj, plenaj de ŝtonoj aŭ ŝlimo, kiuj alkondukas de, Dio scias, kie. Kvankam ankaŭ tiuj estis sufiĉe bone vestitaj, oni je la unua rigardo vidis, ke ili ne apartenas al la loko. Iliaj movoj estas iom pezaj, sentenaj aŭ kvazaŭ timemaj, kelkafoje la ŝuoj portas postsignojn de dumhora marŝado trans montojn kaj marĉojn. El iliaj okuloj, el la tutaj vizaĝoj elrigardas la malriĉeco kaj subsopiro de grandaj sovaĝejoj.

Iom antaŭ la unuaj domoj de Torento ĉiuj forlasas la ŝoseon kaj suriras vojeton, kiu laŭŝajne kondukas arbaren.

Tie ĉi estas pli multe da homoj. Kelkaj iras, aliaj staras en malgrandaj grupoj kaj babilas. Tie kaj tie grupetoj da junuloj kaŝeme nestas post arbetoj kaj densejoj. Se oni alproksimiĝas, oni vidas botelon pasi el mano en manon, de buŝo al buŝo, kaj nebulecaj okuloj kaj balbutantaj voĉoj atestas pri la kaŭzo de la kaŝemo.

Subite la vojeto finiĝas antaŭ lata pordego. Super tiu estas granda ligna tabulo kun surskribo: “Popola parko”.

Karlo ekhaltis tie. Post mallonga atendo li trovis konaton, kiu pruntis al li iom da mono. Li aĉetis bileton kaj eniris.

En la mezo de la parko estas sufiĉe vasta ebeno, kiu laŭvide iam estis natura herbejeto. Nun la tero estas preskaŭ senherba, nudigita de centoj kaj centoj da piedoj, kiuj semajnon post semajno mortpremas la restantajn herbetojn. Dekstre staras granda dancpavilono, kie poluritaj blovinstrumentoj brilas kiel oro kaj eligas valson, kiu povus veki mortintojn. En la fono estas arbaro kun vojetoj, benkoj kaj tabletoj.

Iom hezite li daŭrigas iri antaŭen per mallongaj, malrapidaj paŝoj. Li havas la senton, ke centoj da okuloj rigardas lin, kaj ke ĉiuj nur tro bone vidas, ke li ne estas hejme en tiu ĉi societo sed venas de malriĉa bieno en la arbaro. Kaj certe ili vidas, ke lia kostumo estas el malkara ŝtofo kaj tute ne nova, ke lia kravato perdis sian freŝecon, ke li portas sian ĉapelon jam de unu jaro. La elegantaj junuloj de Torento vidas tion kaj eble ridetas. Tamen tio ne tre gravas. Ĉu li ne laboras same multe kiel ili? Ĉu estas lia kulpo, ke li ne akiras sufiĉe por esti dece vestita? Sed ankaŭ la elegantaj junulinoj vidas lin. Eble iliaj okuloj iom mokbrilas, eble iliaj rigardoj nur preterglitas lin senatente kaj poste restas ĉe iu, kies ekstero pli konvenas al ĝojo kaj festeno... Kaj li volas pensi la samon: Ne estas mia kulpo ... Sed li ne finas la penson. Li sentas, ke li iamaniere eraras pensante tiel. Aŭ onies ekstero permesas al oni alparoli knabinojn, danci kun ili, ŝerci, amindumi — aŭ ĝi ne permesas tion. La jako estas kia ĝi estas, la kaŭzo estas sen intereso.

Kaj la sento de malegaleco transformiĝas en neklaran senton de envio, sopiro kaj ribelemo.

Sed serĉante vojon inter la dense starantaj grupoj da homoj, li baldaŭ forgesas la malagrablon. Sencele li zigzagas tien kaj tien kaj fine atingas la arbaron ĉe la alia flanko, kie li sendecide restas, apogante la dorson kontraŭ trunko de arbo.

Tie li staras ekster la svarmanta aro, kaj la malmola arbotrunko iamaniere donas al li senton de sekureco, forto, memfido. Li pensas pri nenio. Liaj okuloj ensorbas kolorojn, liniojn, movojn, kaj liajn orelojn plenigas simfonio de mil difuziĝaj sonoj de vortoj, ridoj, flustroj, muziko, piedfrapado, kiujn li eĉ ne provas diferencigi. Kvazaŭ en sonĝo li rigardas kaj aŭskultas kaj dume forgesas sin mem kaj ĉion alian.

Kaj tiu rigardado estas lia ĉefa plezuro. Li ne tre emas danci, kaj li ne povas elspezi monon por konfitaĵoj aŭ io alia, eĉ ne deziras tion. Por li, kaj eĉ por multaj, kiuj loĝas en Torento, la nura kunesto en la popola parko estas sufiĉe da plezuro.

Sed por li, kiel por la plejmulto, la ĉefa kaŭzo de alveno estas io alia. En lia interno nestas dolĉaj-maldolĉaj sentoj de atendo, junaj, ardetantaj revoj pri renkonto. Ĉiun fojon, kiam li iris tien ĉi, li pensis: Hodiaŭ mi renkontos iun. Mi kaptos la bonan momenton. Mi ne estas knabo plu.

Kaj same nun. Iom post iom la kvazaŭ sonĝaj impresoj de l’ bolanta vivo antaŭ li pli kaj pli densiĝas en lia interno. Lia atendo, kiu dormis dum momento, revekiĝas kun nova forto. Liaj ŝvebantaj revoj revenas kaj kvazaŭ sieĝe insistas je lia atento, allogas, postulas.

La vido iom ŝanĝiĝas, fariĝas pli reala. Oni povas havi plezuron rigardante ĝin, sed tio estas plezuro de eksterulo. Ĝi kontentigas okulojn kaj orelojn, sed ne la altrudemajn revojn, ne la postulemon de juna sango. Finfine, kion valoras la nura alrigardo? La ludo de l’ vivo antaŭ li estas bela. Sed ĝi ekhavas sian plenan signifon kaj intereson nur, kiam oni mem fariĝas ano de la ludo.

Estas kvazaŭ li vidus antaŭ si riveron, kies junaj fortoj bolas kaj ŝaŭmas en printempa libero. Kiom da tremantaj atendoj kaj dolĉaj revoj briletas en knabinokuloj en la duonlumo de la frusomera nokto! Kiom da vekiĝantaj sentoj tremigas kaj batigas la junajn korojn, kiom da senmakula vivoĝojo en mole plaŭdantaj ridoj kaj en molaj movoj de junaj korpoj! Lampoj eklumas — bluaj, ruĝaj, verdaj. La homo plivigliĝas, la sentoj fariĝas pli intensaj. Ĉirkaŭe staras betularo en nokta trankvilo kaj silento, kaj tra verdaj kronoj brilas la luno kiel ora disko sur la helblua silko de la alta ĉielo.

Li ekmoviĝis kaj ree komencis zigzagi inter la homoj, tien kaj reen, kvazaŭ burdo inter floroj.

Liaj rigardoj kaŝeme serĉas iun signon de sekreta interkompreno en la okuloj de la knabinoj. Kelkafoje li renkontas iom primokan rideton el nigraj pupiloj, kiu kvazaŭ diras: Mi komprenas vian deziron, juna knabo. Sed vi estas tre juna ... Tiam li ekhontas kaj ŝajnigas nekomprenon kaj kun indiferenta mieno turnas la vizaĝon al alia flanko.

Kelkafoje rigardoj ekbriletas kvazaŭ de iu interna lumo, kaŝita sub mallevitaj okulharoj, kelkafoje renkontas lin infane klara rigardo, kiu rememorigas pri silenta fonto en dormanta arbaro. Tiam li ekhaltas, konfuziĝas, atendas. Ŝi komprenis lian senvortan demandon, li — ŝian neaŭdeblan respondon. Li restas, sed vane atendas novan rigardon de samsento. Kion ŝi do deziras? Ke li alparolu ŝin? Sed kion diri? Ke li petu pri danco? Kiamaniere danci kun tia gracia, molmembra estaĵo? Sendecide li movas la piedojn. Ĉu resti, ĉu foriri? Ankoraŭfoje li karesas ŝin per reva, petanta rigardo, deturnas sin kaj iras for ... Post kelka tempo li revenis al la rifuĝejo ĉe la arbo. La ĉirkaŭrigardado ne interesis lin plu. Lacamiene li plenŝtopis sian pipon, bruligis ĝin kaj ĉirkaŭvolvis sin per nubo de fumo.

Subite iu tuŝis lian ŝultron. Turninte la kapon, li rekonis bonan kamaradon, filon de najbaro.

— Kion vi primeditas? — tiu diris kun ŝerca seriozeco. Mi vidis vin tie ĉi jam antaŭ du horoj, kaj same vi staris kiel nun, senmova kaj silenta kaj tutsola kiel tomboŝtono de riĉulo. Ĉu estas la bubinoj, kiuj turmentas vin? Lasu ilin! Venos jam la tempo, kiam ili suĉos la medolon el viaj ostoj. Anstataŭe venu kun mi, ni sidas kelkaj ĉe tableto tute apude! Ni mendos kafon por varmigi nin; cetere ni havas guteton da fortigaĵo.

Vole-nevole Karlo ridetis kaj vole-nevole ekĝojis je la apero de tiu junulo, iom pli aĝa ol li mem. Li estis iom fortika sed samtempe lia vizaĝo esprimis elkoran bonecon. Kaj estis io alia ĉe li, kio forte ligis Karlon al li. Li havis la senton kaj ankaŭ spertis tion, ke Bertil estas homo, kiu scias stari sur propraj piedoj, kaj al kiu nenia situacio estas tute nesolvebla.

— Nu, ĉu vi venos?

— Volonte mi venus; sed statas malbone en la monujo, kaj ...

— Frenezulo! Kiu demandis pri mono? Mi demandis, ĉu vi volas trinki kafon kun ni. Ĉu mi ankaŭ devas respondi? Nu, venu do! Li metis sian brakon ĉirkaŭ la dorson de Karlo kaj ŝovis lin antaŭ si. Iom ĝenite sed kun sento de interna varmo Karlo akceptis la proponon.

Ili aliĝis al la atendantaj kamaradoj. Kafo estis alportata, kaj ili komencis trinki kaj manĝi kukojn. Post eltrinko ili kun silenta interkonsento replenigis la tasojn duone. Bertil dum momento ekzamenis la ĉirkaŭon kaj poste elpoŝigis botelon kaj rapide kaj lerte plenplenigis la tasojn per brando. Al Karlo la partopreno de malpermesita trinkado estis tute nova kaj vole-nevole li ĉirkaŭrigardis kun iom da maltrankvilo. Sed ekzamenante la apudajn tablojn, li vidis tie kaj tie duone kaŝitajn botelojn kaj vizaĝojn kun varma koloro, aŭdis voĉojn de nenormala vigleco.

La eltrovo iamaniere kontentigis lin.

— Ni ne estas la solaj, — li diris signife kaj iom gaje.

— Ĉu vi opiniis tion? — demandis Bertil kun brua rido. — La homoj estas kneditaj el unu pasto.

Post la unua gluto la humoro tuj pliboniĝis. Certe la brando sola ne efikis tion, pli kredeble la scio, ke ili sidas tie ĉi kaj trinkas brandon sur loko, kie tio estas malpermesita.

Ili trinkas, ŝercas, ridas. Bluaj, verdaj kaj ruĝaj lampoj lumas sur ridantajn vizaĝojn kaj profunde verdajn foliamasojn. Muziko tondras, homoj bruas. Tra la vualo de bonsentiga ebrieto la tuta vivo aspektas kiel paradiza estado.

Subite iu diras, ke oni dancu. La propono estas tuj akceptata. Oni pagas, kaj kune ili iras al la pavilono.

Sed tie Bertil iom posteniĝas kaj elpoŝigas sian pipon. Karlo rimarkas tion, kaj ĝi ŝajnas al li kvazaŭ rompeto de la bona humoro.

— Ĉu vi ne dancos?

— Pardonu! Mi havas tro pezajn piedojn. Sed mi atendos kaj dume alrigardos, kiel furiozas la junularo.

Karlo paŝis pluen. Ĝuste ĉe la enirejo al la pavilono li subite trovis sin antaŭ knabino, kiu staris tute sola kaj ŝajne enpensiĝinta. Sen pripensi, ĉu li kuraĝu aŭ ne, li tuj levis la ĉapelon kaj petis pri danco. Kaj ŝi levis la okulojn, klinetis la kapon senvorte kaj prenis lian brakon.

Ĉio okazis tiel rapide kaj senkonsidere, ke li konsciiĝis pri sia faro nur, kiam li estis paginta la eniron kaj ili jam staris sur la planko de la dancejo. Sed estis jam tro malfrue pripensi, ĉu li agis malsprite aŭ ne. Kaj ili enmiksiĝis inter la kirle moviĝantajn parojn.

Unue li iom miris pri sia neatendita kuraĝo, sed baldaŭ li interne priridetis sin mem. Kial li antaŭe estis tiel malsprite senkuraĝa antaŭ tiu unua paŝo de alproksimiĝo? Kvankam la afero havis la freŝecon de io tute nova, li jam rigardis ĝin kiel sufiĉe simplan kaj facilan entreprenon. Nu, ĉu liaj paŝoj estas sufiĉe lertaj kaj ĉu li gvidas ŝin kiel bona kavaliro, pri tio li ne kuraĝis pensi. Sufiĉos, se ŝi ne primokos lin.

Nur post la danco venis en lian kapon, ke li ankaŭ devas diri ion al ŝi. Li balbutis ion ne tre elektitan, kio ŝajne lasis ŝin tute indiferenta, eble eĉ fortimigis ŝin, ĉar ŝi diris, ke ŝi nun devas iri hejmen. Sed tiam ree eksonis la muziko, kaj li denove petis pri permeso, kaj post momento da hezito ŝi konsentis.

Sed poste ŝi diris “bonan nokton” kaj volis foriri.

— Jam ... ? — li diris malgaje. — Post tiuj mallongaj minutoj! ... Ĉu vi ne permesas, ke mi akompanu vin hejmen?

— Se vi bonvolas, jes.

Subite Karlo ekmemoris pri Bertil kaj la aliaj kamaradoj kaj ŝtele rigardis flanken. Bertil staris sur la sama loko, trankvile sorbante sian pipon. Ĉu li ne priridas? Karlo renkontis lian rigardon, seriozan kaj enpensiĝintan, kaj ŝajnis al li, ke Bertil klinetas la kapon kvazaŭ dirante. Iru vi! Mi jam trovos la vojon al la hejmo.

Kaj ili ekiris. Li komencis paroli, komence iom hezite, poste pli flue, kaj baldaŭ li mem miris pri sia parolpovo, pri kiu li antaŭe ne sciis. Verdire li parolis nur pri la plej ĉiutagaj aferoj, aferoj tiel ridinde malgravaj, ke neniam estus veninta en lian kapon paroli pri tiaj al iu kamarado almenaŭ ne tiel serioze, kiel li nun traktis ilin. Sed li havis la senton, ke la vortoj kaj frazoj per si mem ne tre gravas kaj ke ili havas iun tute alian signifon ol ordinare kaj mirige esprimas ĝuste tion, kion li interne sentas kaj volas diri.

Ŝi loĝis apud Torento, kaj baldaŭ ili staris antaŭ malnovega dometo, iom flanke de la vojo. Tute proksime leviĝis la altfornoj kiel grizaj, polvaj gigantoj ĝuste kie staris la lastaj kaŝtanarboj de la vojo. Ĉirkaŭ la griziĝinta trunkdometo staris kelkaj betuloj, plej proksime du-tri vegetantaj pomarboj kaj vera densejo de siringoj.

Ili ekhaltis, kaj ŝi donis al li la manon kaj dankis pro la akompano. Sed tio ne tre plaĉis al li.

— Kial eniri? Estos dimanĉo morgaŭ — hodiaŭ, mi volas diri — kaj vi havos tempon por ripozi. Restu ankoraŭ momenton! Kaj kun ŝia mano en la sia li daŭrigis la flustradon. Vidante benketon, kiu staris en laŭbo, kiun formis la siringoj, li milde kuntiris ŝin tien, sidigis ŝin kaj mem prenis lokon apud ŝi. Iom hezite li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. Kvazaŭ en sonĝo li rigardis ŝian vizaĝon, ŝiajn grizverdajn okulojn kun ilia interna lumeto, ŝiajn belformajn, maldikajn lipojn, kiuj kvazaŭ altiris lin. Kaj lia kapo pli kaj pli proksimiĝis al ŝia.

Sed subite ŝi rektigis sin kaj kun milda perforto deligis lian brakon de sia talio.

— Lasu tion! — ŝi diris kaj rigardis lin kun serioza mieno. — Mi devas eniri.

Ili eliris el la laŭbo, kaj denove ŝi donis sian manon por adiaŭo.

— Ĉu vi koleras je mi? — Karlo demandis iom konfuzite. — Ne. Sed mi devas eniri.

— Se vi ne koleras je mi ... ĉu mi povos ree renkonti vin...? Ŝi rigardis lin kvazaŭ ekzamenante, kvazaŭ ŝi volas rigardi en lian animon, kaj poste la animo en ŝiaj okuloj ŝajnis malproksimiĝi kaj forfandiĝi, kvazaŭ ŝi ne rigardas plu eksteren sed en sin mem.

Post momento ŝiaj okuloj reviviĝis, kaj ŝajnis al li, ke estas esprimo de doloro en la vizaĝo.

— Estos pli bone, ke ni ne renkontos nin.

— Kial? Ĉu mi do malplaĉas al vi?

— Ne, tute ne. Tamen ... estos plej bone por vi, se vi ne renkontos min plu.

— Vi nur ŝercas. Aŭ mi tamen malplaĉas al vi? Mi tre ĝojus, se mi povus ree renkonti vin. Kial vi ne volas?

— Mi volus. Kaj vi ne malplaĉas al mi, mi asertas. Tamen mi ne povos.

Sed liaj rigardoj petegis kaj karesis kaj ne volis lasi ŝin sen promeso.

— Diru, kial!

— Se mi nur povus! Sed mi ne povas. Sed fine ŝi ŝajnis rezigni antaŭ liaj petantaj rigardoj, kaj je lia demando, ĉu li morgaŭ vespere revidos ŝin en la parko, ŝi klinis la kapon kaj movis la lipojn kiel por diri jes. Poste ŝi premis lian manon kaj senvorte forlasis lin.

II.

Post kelkhora, sensonĝa dormo Karlo vekiĝis tute refreŝigita. Larĝa, varmkolora strio de sunlumo enfalis tra la fenestreto de la subtegmenta malgranda ĉambro, kie li kaj unu pli juna frato kuŝis. Estis ankoraŭ frue. La frato dormis trankvile. En la kuirejo, kiu estis rekte sube, estis tute silente. Verŝajne la gepatroj kaj la gefratoj ankoraŭ dormis.

Dum kelka tempo li restis en la lito, rigardante la moviĝon de la sunstrio sur la kontraŭa muro kaj pensante pri sia nokta aventuro.

Enjo ŝi nomiĝas. Ĉu ŝi estas bela? Li provis rememorigi ŝian vizaĝon — la okulojn, la harojn, la nazon, la buŝon. Sed vane. Li nur povis memori, ke la okuloj havis iun grizverdan koloron kaj kvazaŭ lumetis de interna brileto, ke ŝiaj lipoj estis maldikaj kaj kunpremitaj. Ŝajnis al li, ke li povas tute klare vidi ŝian vizaĝon, sed tamen li tute ne povis diris, kiel ŝi aspektis.

Sed kial ŝi tiel strange kondutis? Kial ŝi ne volis renkonti lin plu? Li neniel povis trovi akcepteblan kaŭzon kaj fine supozis, ke ŝia konduto estis iu stranga maniero fari sin interesa. Eble la virinoj estas tiaj, li pensis. Diras ion, sed pensas kaj deziras ion tute alian. Pri tio li ja aŭdis, pri tio li legis en noveloj de gazetoj, tion li mem vidis en la kino. Sed ĉu la homoj, la aŭtoroj kaj la filmoj diras la veron tiurilate? Li tute ne meditis pri tio pli frue, kaj eĉ nun li ne povis konvinkiĝi pri la praveco de la asertoj.

Tamen — ĉu oni povus alimaniere klarigi ŝian strangan konduton? Kiam li volis kisi ŝin kaj ŝi protestis, ŝi eble deziris ĝuste tion, ke li kisu ŝin? Kaj ĉar li ne kisis ŝin, ŝi trovis lin malkuraĝa kaj malsaĝa? Eble.

Povas esti, ke ili estas tiaj. Se la virinoj esprimas iun deziron, oni do devas fari la malon por esti kompleza al ili. Stranga afero. Sed eble ili kredas, ke tiaj mistifikoj faras ilin interesaj, aŭ ili tute simple trovas plezuron en stranga sinteno.

Li ne povis solvi la problemon, sed decidis ekzameni ĝin pli bone venontan vesperon.

Nun li aŭdis bruon el la kuirejo. Kredeble la patrino pretigas la kafon. Li levis sin, vestis sin duone kaj malsupreniris por lavi sin.

La patrino rigardis lin mirigite.

— Vi estas jam sur la piedoj? Ĉu vi ne revenis tre malfrue? — Ne tre.

La patro komencis movi sin sub la kovrilo, levis la kapon kaj post larĝa oscedo diris:

— Estas bonege. Surmetu alian veston kaj akompanu panjon en la brutejon! Anjo kredeble dormos ĝis tagmezo. Ŝi iris hieraŭ vespere al la popolparko en Torento, kaj post la tiea nokta ekzercado ŝi certe ne estas vekebla. Sed kie estis vi? — Ankaŭ mi estis tie. Sed mi ne vidis ŝin.

— Ankaŭ vi! Verdire la dancejoj estas kvazaŭ daŭrigaj lernejoj. La tuta infanaro kuras tien. Espereble ili tie enkapigas, kion ili malakceptis en la popola lernejo. Ĉu ne? Sed post tiuj akraĵoj li trankviliĝis kaj komencis tiel detale eldemandi Karlon pri la parko kaj la vivo tie, ke oni povus supozi, ke li mem havas grandan deziron iri tien. Kaj eble li havis, malgraŭ sia grumblado. Sed li ne estis plu juna.

La tutan tagon lia interno estis plena de helaj revoj pri la renkonto en la venonta vespero, kaj ŝajnis al li, ke la suno multe pli malrapide ol ordinare faras sian vojon trans la ĉielon. Sed iom post iom alia penso komencis maltrankviligi lin. Kiamaniere havigi iom da mono?

Li kalkulis la restantajn monerojn. Ili sufiĉos por eniro kaj por tri dancbiletoj. Sed se li renkontus ŝin jam antaŭ la enirejo? Tiam estus malĝentile ne pagi eniron ankaŭ por ŝi. Kaj poste li devus inviti ŝin al kafo aŭ almenaŭ aĉeti iujn dolĉaĵojn.

Eble la patro donus monon, se li demandus. Sed li ne volis demandi, ne pro timo de grumblado, sed pro fiereco. Se la patro ne volas kompreni la aferon, estas pli bone lasi lin en trankvilo kaj provi aliajn vojojn.

Posttagmeze li fine iris la mallongan vojon al la najbara bieno kaj trovis sian amikon eksterdome, kuŝantan sur la herbo.

Li klarigis al li sian bezonon.

— Kompreneble mi pruntos monon al vi, respondis Bertil. Mi bone komprenas vian staton. Kaj ne zorgu pri la repago, ĝi ne estas urĝa!

Li silentis momenton kaj poste daŭrigis per mallaŭta voĉo:

— Mi malŝatas enmiksiĝi en aferojn de aliaj homoj. Tamen, se vi ne koleriĝus, mi volus doni konsileton al vi.

— Mi ne koleriĝos. Diru!

— Nu do, estu iom singarda rilate al la junulinoj! Se vi iros kun knabino, vi ne devas lasi vian prudenton hejme. Vi povos trovi bonan knabinon, sed ankaŭ iun kun aliaj kvalitoj. Ili estas de diversaj specoj. Kaj pro tio estas plej bone iomete atenti pri ili — kaj ankaŭ pri si mem.

— Bone. Sed mi ne intencas fariĝi patro.

— Kompreneble ne. Neniuj junuloj deziras tion, tamen sufiĉe multaj fariĝas. Tio ne dependas nur de bonaj intencoj. Nu, kaj krom tio ekzistas tie en Torento kelkaj aĉulinoj, kvazaŭ ĉiesulinoj, kiuj povas esti danĝeraj. Vi komprenas? Kelkaj aspektas sufiĉe freŝaj por trompi novulon.

Karlo ruĝiĝis kaj diris iom ĝenite:

— Mi komprenas vian bonan volon. Sed mi ne volas postkuri ĉiujn knabinojn, kaj mi ne volas fari bestaĵojn. Do ...

— Vidu, nun vi tamen iomete koleriĝis. Sed tio ne gravas. Kaj mi kredas al vi. Sed pri venontaj okazoj oni ne povas anticipe decidi. Kaj kompreneble mi ne trudas miajn konsiletojn al vi.

— Ĉu vi do mem spertis? Rideto ekludis ĉirkaŭ la lipoj de Bertil, kaj liaj bluaj okuloj brilis bonkore en lia sunbrunigita vizaĝo.

— Mi spertis nenion. Tiaj aferoj ne interesas min tre. Sed ĉar mi laboras en Torento, mi aŭdis sufiĉe multe pri tio kaj tio, pri tiu kaj tiu. Kaj mi havas bonajn okulojn. La homoj estas kneditaj el unu pasto. Unu fojon li, alian fojon mi. Ĉiu estas kapabla fari malsaĝaĵon. Tial estas bone, se oni almenaŭ provas konservi iom da prudento.

— Kion vi do opinias pri tiu knabino, pri Enjo?

— Mi nenion opinias. Mi vidis ŝin kelkafoje, sed scias nenion pri ŝi. Ŝi aspektas serioza; tio estas la sola, kion mi povas opinii. Rimarku, aspektas. Se ŝi ĉagrenos vin, vi ne diru, ke mi asertis, ke ŝi estas serioza.

— Nu, nu, estas tute bone, kaj mi ne koleras. Se tentulinoj venos, mi rememoros viajn konsilojn. Ĉu vi mem iros al la parko hodiaŭ?

— Ne, mi ja estis tie hieraŭ. Sufiĉas. Hodiaŭ vespere mi iros sur la lagon por meti hokarfadenon por la perkoj. Tia kaptado estas pli interesa.

Kaj Karlo foriris. Venis la vespero. Post la manĝo li intencis diri, kien li iros. Sed rigardante la sulkajn, lacajn vizaĝojn de la patro kaj patrino, li ekhavis la senton, ke tio estus sensenca. Ili tamen ne komprenus, ne volus kompreni. Ili nur demandus pri kaŭzo, grumblus aŭ mokus. Kial do paroli? Se ili tute ne havas komprenon por li kaj liaj aferoj, estas pli bone, ke li restigas siajn pensojn kaj inklinojn en sia interno.

Kaj, sen diri ion ajn, ili ŝtele forlasis la hejmon. En la trankvilo de la sunsubiro li ree iris la vojon al sudo. La ĉiutagaj kaj ne tre gajaj impresoj el la hejmo baldaŭ estis forviŝataj de la nova sento, kiu tute okupis lian animon kaj kvazaŭ plenigis ĝin per plenakorda interna kanto.

Kiam li alvenis, li povis trovi Enjon nek ekster la parko nek interne.

Estas ankoraŭ tre frue, li pensis. Ŝi tuj venos. Kaj dum li atendis, li sencele kaj senintence iradis tien kaj reen en la parko, kvazaŭ pelate de interna maltrankvilo. La bolantan vivon li ne priatentis. Ĝi ne interesis lin plu. Li rimarkis tiun ŝanĝiĝon en si mem kaj ridetis, Kiamaniere koncernas min tiu foira vivo? li demandis sin mem. Neniel! De kiam li renkontis ŝin, estis pasintaj nur iom pli ol dudek horoj. Ĉu vere nur tiom? Ŝajnis al li, ke estas longa, longa tempo de tiam. Ne nur pro la atendado. Li sentis, kvazaŭ li mem ŝanĝiĝis kaj pliaĝiĝis. Hodiaŭ li estas juna viro, hieraŭ li estis granda knabo.

Unu horo pasis; sed ŝi tamen ne venis, kaj li komencis riproĉi ŝin en siaj pensoj. Ĉu ankaŭ tio estas knabina artifiko? Ĉu eble estas plezuro al ŝi turmenteti lin tiamaniere? Dum sia vagado li okaze ekhaltis ĉe grupeto da viroj, kelkaj tre junaj, kelkaj pli aĝaj. Ili diskutis pri iuj sociaj aferoj, sufiĉe vigle, sed bonorde kaj ne tre laŭte. Laŭŝajne ili tute malatentis la dancadon kaj la aliajn plezurojn de la loko. Karlo aŭskultis la frazojn kaj iom scivoleme rigardis la vizaĝojn. Estis iom pli da inteligento kaj energio en tiuj vizaĝoj ol en la granda homamaso.

Li konis kelkajn laŭvide, ĉar li jam antaŭe renkontis ilin tie ĉi. Preskaŭ ĉiam ili diskutadis, unu ĉiam portis pakon da gazetoj kaj libretoj sub la brako, preskaŭ neniam li vidis ilin danci. Li scias, ke ili estas radikaluloj, kiuj propagandas por iuj laboristaj ideoj, kiujn li tre malmulte konas.

Li ne havis intereson por tiaj aferoj, sed tamen li dum kelka tempo restis ĉe la grupeto, ĉar iel la homoj mem interesis lin kaj plaĉis al li.

La viro kun la gazetoj kelkafoje observis lin dum momento. Subite li alpaŝis kun gazeto en la mano.

— Aĉetu gazeton! — li diris kun voĉo, kiu duone petis, duone postulis.

Karlo skuis la kapon kaj komprenigis, ke mankas al li mono.

La viro mezuris lin per ekzamena rigardo.

— Eble vi diras la veron. Sed se vi promesas, ke vi legos ĝin, mi donacos al vi numeron. Se vi renkontos min post semajno, vi diros, kiel la enhavo plaĉis al vi. Ĉu konsentite?

Karlo ne emis legi la gazeton; sed, por liberiĝi de la homo, li murmuris “jes” kaj akceptis. Pro nura ĝentileco al la grupanoj li dum momento rigardis la unuan paĝon, sed vidis preskaŭ nur la titolon: “La Flamo”, en krudaj kaj kvazaŭ energiradiantaj literoj.

La moltona krepusketo de la hela nokto jam volvis sin ĉirkaŭ la loko, kaj ree oni lumigis la lampojn. Karlo jam perdis la esperon renkonti Enjon, kiam li fine vidis ŝin ĉe la enirejo. Kun batanta koro li rapidis tien, rigardante al la flankoj por vidi, ĉu iu konato vidas lin.

Lia rigardo renkontis ŝian, kaj kiam li donis al ŝi sian manon, li havis la senton, ke ĝi tremetas inter ŝiaj etaj fingroj.

— Ĉu vi longe atendis min?

— Jes, tre longe. Sed tio ne gravas. Ili foriris de la enirejo kaj komencis vageti sur la vojetoj en la eksteraj partoj de la parko. Ambaŭ silentis, kaj Karlo ŝtele rigardis ŝian vizaĝon. Tia ŝi do aspektas, ne tute laŭ lia imago, sed tamen sufiĉe bela.

Enjo eksentis lian rigardon.

— Kial vi okulumas min tiel?

— Vi aspektas tre serioza, — li respondis, memorante la vortojn de Bertil, kiuj laŭŝajne estis tute pravaj.

— Ĉu tio malplaĉas al vi?

— Ne, kontraŭe. Sed la plej multaj knabinoj ne estas tiaj. Poste ili ree silentis. Ŝajne ŝi enpensiĝis kaj preskaŭ forgesis lin. Li, siaflanke, kredis sian silenton malĝentila, sed vane provis trovi ion por diri. Fine li proponis al ŝi danci aŭ trinki kafon.

— Mi ne tre ŝatas. Se vi ne kontraŭas, mi preferas eliri el la parko kaj fari promeneton.

Li iomete miris pri ŝia propono, sed ĝoje konsentis forlasi la parkon. Ekstere homaj rigardoj ne tiel ĝenos ilin, kaj li havos ŝin pli por si mem.

Veninte sur la grandan vojon ili senvorte sed kvazaŭ interkonsentinte suriris alian ŝoseon, kiu kondukis okcidenten, rekte en densan, malhelan pice-arbaron. Tie estis neniuj domoj je distanco de multaj kilometroj, kaj ili ne bezonis timi scivolemajn rigardojn de konatoj aŭ aliaj.

Kiam Torento estis malaperinta post kurbiĝo de la vojo, Enjo komencis paroli. Ŝi demandis pri li memori lia hejmo, lia laboro kaj aliaj ĉiutagaj aferoj. Li respondis mallonge — paroli pri si mem kaj sia sufiĉe malriĉa hejmo iom ĝenis lin. Anstataŭ plie rakonti li demandis ŝin per similaj frazoj. Tiam ŝi rakontis, ke ŝia patro estas mortinta, kaj ke ŝi loĝas kune kun la patrino kaj unu frato en la dometo, kie li jam estis. La patrino komencas maljuniĝi kaj estas malsanema. La frato, unu jaron pli juna ol Enjo, laboras en la lamenejo. Multe li ne akiras, sed la familio tamen povas honeste vivi.

Vole-nevole li ekrigardis al ŝiaj vestoj. Tute per si mem venis en lian kapon la penso, ke la vestoj de lia kunulino estas rezulto de laboro de tiu juna familiestro, kiu eble ne povas reteni por si mem sufiĉe da mono por aĉeti bonan kostumon. Kaj plaĉis al li, kiam li trovis, ke ŝiaj vestoj estas modestaj, eĉ uzitaj. Certe ŝi ne estis postulinta pli ol necese. Kaj kion fari? Ŝi ja ne povas iri nuda.

Tiaj etaj kaj malgravaj konfidaĵoj iom post iom pli proksimigis ŝin al li. La estaĵo de liaj junaj revoj fariĝis pli reala pli simila al li mem. Kaj samtempe liaj en la ĉielo ŝvebintaj revoj surteriĝis kaj transformiĝis en senton de trankviliga feliĉo. Ili estis jam sufiĉe malproksime de Torento, kaj ŝi proponis, ke ili reiru. Sed tio ne plaĉis al li, kaj li serĉis iun pretekston por iri pli foren.

— Ĉu vi scias pri la Martira fonto? Ĝi devas esti ie proksime.

— Jes, ĝi estas tute apude, cent metrojn de la vojo. Ĉu vi deziras vidi ĝin? Li jesis, kaj ili forlasis la vojon kaj eniris en la arbaron, — ŝi antaŭe por montri la direkton. Baldaŭ ili staris ĉe la rando de la malgranda fonto, kiu kuŝis nigra kaj trankvila en densejo de junaj, alttrunkaj tremoloj. Nur la plaŭdeto de la elfluanta akvo aŭdiĝis en la noktomeza silento, sonanta kiel preskaŭ nerimarkebla susurado inter ŝtonoj kaj herbetoj.

Per kelkaj vortoj ŝi rakontis la legendon pri la fonto. Antaŭ preskaŭ mil jaroj oni ŝtonmortigis tie ĉi, laŭdire, la unuan kristanan misiiston de tiu ĉi provinco. Kie li mortis, elŝprucis tiu fonto el la tero.

Li eksidis sur la tero, ŝi sur ŝtono kelkajn paŝojn de li. Senvorte li rigardis ŝin, la fonton kaj la forfluantan akvostrieton, kiu spegule briletis en la nokta lumo.

Stranga sento ekkaptis lin. Mil jaroj! Kiom da tempo, kiom da tagoj kaj noktoj! Sed certe la somera nokto same silente kaj kviete kiel nun envolvis la teron per siaj helaj, molaj vualoj. Eble la malamikaj homoj ĝuste dum tia nokto mortbatis la kompatindan predikiston. Sed same molsone kiel nun susuris la elfluanta akvo, ĉar kredeble ĝi ekzistis jam antaŭe, same dolĉe venis odoroj de herboj, floroj kaj folioj, same pale lumetis la du-tri apenaŭ videblaj steloj sur la hela ĉielo. Aŭ povas esti, ke la tuta afero estas nura diraĵo. Eble ŝteliris junulo kaj junulino al la silenta bosko kun la plaŭdanta fonteto por flustri unu al la alia la hezitemajn vortojn, kiujn fortimigis la akra lumo de la tago.

Antaŭ mil jaroj ... Post mil jaroj ... Ĉu la lando tiam samsame ripozos en kvieto de la somera noktomezo ... ĉu junulo kaj junulino same ŝteliros la vojon ĉi tien? ... Tio estas revoj, malsaĝaj revoj, li subite pensis. Sed tiel fortaj estis tiuj revoj, ke ankaŭ la nuno aspektis kvazaŭ revo, kiam liaj pensoj provis reveni al la realeco. Estinteco, nuno kaj estonteco ŝajnis al li kvazaŭ kunfandiĝi en unu, pri kiu li ne scias plu, kio estas reala kaj kio nur revo.

Kaj en ankoraŭ daŭranta revo li ekstaris, proksimiĝis al la knabino, prenis ŝian manon kaj heziteme karesis ĝin. Li enrigardis en la okulojn antaŭ si, kiuj lumetis kvazaŭ io eterne juna, eterne estanta, revo sed tamen ne revo. Kaj, sen mem scii pri tio, li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj lia kapo kliniĝis.

— Lasu tion! — subite sonis stranga, mallaŭta voĉo en lia orelo. La strangeco de la tono efikis je li kiel surverŝita malvarma akvo. Li plene elreviĝis, ekhontis kaj faris paŝon malantaŭen. Sed post momento li levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis lin, milda kaj senriproĉa, sed kun tiel stranga esprimo, kvazaŭ ŝi rigardus al io malproksimega aŭ en la plej internajn kaŝejojn de si mem.

— Mi petas vin, — ŝi diris post momento, — ne faru alproksimiĝon al mi! Alie mi devas forlasi vin. Ĉu vi promesas tion? Li rigardis ŝin konfuzite, demande, preskaŭ kun ioma kolereto. Kion ŝi do volas, tiu stranga estaĵo? Sed se ŝi parolas sincere kaj serioze, se ŝi forirus ... Ne, ne tiel!

— Jes, mi promesas. Kaj pardonu, se mi estis malĝentila, malsaĝa!

— Ne, ne, ne tiel. Vi miskomprenas ... kaj mi ne povas klarigi. Sed sufiĉos, se vi tenos vian promeson. Ĉu vi scias, ke vi tre plaĉas al mi? Ne tiel, kiel junulo ordinare plaĉas al knabino aŭ male; estas io alia. Ŝajnas al mi, ke vi estas pli molkora ol la plejmulto, pli sentema. Mi havas la senton, ke vi iel similas al mi mem, ke vi eble povus kompreni min ... ... Mi estas absolute tutsola en la mondo. Patrino kaj frato, jes ... sed pro tio ankoraŭ pli sola. Pli bone estus, se ili ne estus. Al neniu mi povas paroli, la homoj ne komprenas kaj ne volas kompreni alian homon. Sed kun vi mi povas samsenti. Al vi mi ankaŭ ne povas paroli ... sed estas bone iri kune kun vi kaj babileti, estas trankvilige. Sed forgesu, ke mi estas knabino ... rigardu min kiel kamaradinon, fratinon! Tiel estos pli bone.

Li konsterniĝis, sed samtempe estis tuŝata. Ŝajnis al li, ke ŝi parolis tute sincere, ke la larmoj, kiuj briletis en ŝiaj okuloj, kaj la dolora esprimo de la vizaĝo ne povas mensogi.

— Kara, ne ploru! Kaj se vi volas esti kiel kamaradino, se mi estu kiel bona kamarado al vi — kial ne diri, kion turmentas kaj afliktas vin? Ĉu mi ne estas same sola kiel vi? Gepatroj, gefratoj — kio? Ĉu mia vivo ne estas same soleca kaj senĝoja malgraŭ tio? Sed ŝi viŝis la okulojn kaj levis sin kaj provis rideti.

— Ni ne fariĝu sentimentalaj! Estas tempo reiri.

*

Super verdaj kronoj brilis la suno sur serena, lumplena ĉielo. Ĝiaj radioj filtriĝis tra la densa branĉaro kaj faris orajn vojetojn inter verdaj pingletoj kaj brunaj trunkoj kaj sur la molverdaj muskejoj ĉe la piedoj de la arboj. En araneaj retoj sur arbetoj kaj branĉoj brilegis stelaro de gutetoj kiel multkoloraj sunetoj.

Malrapide kaj per silentaj paŝoj li iris sur la pinglokovrita vojeto, kiu serpentumis inter trunkegoj, borderita de mirteloj, vakcinioj kaj solece kreskantaj arbarfloretoj.

Kiom da fojoj li jam paŝis tiel, rigardante la matenan belecon! Kiom da fojoj li vizitis la solecajn kaŝejojn inter rokoj kaj arbegoj, en marĉoj kaj densejoj! Kiom da delikataj, infanaj revoj naskiĝis tie ĉi en la sensona silento aŭ dum la multvoĉa simfonio de trilantaj birdetoj! Sed neniam li vidis la arbaron tiel bela kiel nun.

Kvankam tuŝita de homa mano, ĝi ankoraŭ staras kiel pura, senmakula paradizo, kie la malbonoj kaj malbelaĵoj de la homa mondo ne havas lokon, — freŝa kaj plenvive juna, kvazaŭ ĵus elirinta el la mano de la kreinto.

Ho, kiel bela estas la mondo de liaj junaj revoj! Sed de malproksime vokas lin alia mondo, kaj tiu voko fariĝas pli kaj pli forta. Tie ĉi regas la eterne samsama paradiza trankvilo kaj beleco. Tie regas la intensa vivo de ago kaj laboro, tie loĝas la multaj kunfratoj, al kiuj li tamen apartenas. Eble ekzistas malbelaĵoj kaj malbonoj tie, sed la plej altan feliĉon oni iam akiros, iam ... La sentoj kaj pensoj vokas kaj vokas en lia interno kaj li komprenas, ke li ne povos rezisti, eble eĉ ne volas. Sed tiu sensona silento de l’ arbaro, tiu pureco de juna paradizo — kie estos ĝi? Estis al li, kvazaŭ li diras adiaŭon al la mondo de sia infanaĝo por baldaŭ iri en la alian, grandan mondon, kiu revigas kaj allogas sed samtempe timigas. Sed al ĝi li apartenas, tien li iros. Kaj se mankos tiu ĉi paradizo, li kreos alian! Kaj tie estas ŝi! Ree liaj pensoj kaj sopiroj komencis ĉirkaŭŝvebi ŝin, konstruante el malpeza materialo de helaj esperoj la domon de venonta feliĉo.

Li iris por trovi knabinon, por amindumi, por kisi ŝin, por trankviligi la voĉon de juna sango. Nenion pli. Sed nun li estis preskaŭ forgesinta tion. La travivaĵo de l’ pasinta nokto restigis en lia animo ion novan, antaŭe ne sentitan, kion li ne povis klarigi al si mem, sed kio pli kaj pli plenigis lin kaj preskaŭ ŝajnis al li kiel sola senco de la vivo. — — —

Tagoj pasis.

La loko, kie li laboris, ne estis konvena por fari multan monon. Branĉoplenaj piceoj kaj longaj, sed maldikaj pinoj, postulis sufiĉe da laboro, sed donis malmulte da ligno. Kiam li strie senŝeligis la trunkojn, la rezino fluis kvazaŭ maldensa suko kaj algluiĝis al la manoj. Kaj la manoj siavice algluiĝis al la tenilo de l’ hakilo tiel forte, ke li kelkafoje apenaŭ povis liberiĝi de ĝi sen disŝiri la haŭton. Kvankam liaj manoj estis sufiĉe fortaj kaj kalaj, estiĝis sur ili grandaj vezikoj, kiuj je ĉiu hakilbato doloris kiel brulvundoj. Poste ili disŝiriĝis, lasante la subhaŭton senŝirma, kaj tiam li manovris la hakilon, kvazaŭ ĝi estus iu terura objekto, kiun li preskaŭ ne kuraĝas tuŝi. La tagoj estis longaj. Je la sepa aŭ pli frue li foriris kun paketo da buterpano en unu poŝo kaj botelo da lakto en alia. Dum la tuta tago li vidis neniun, estis tutsola kun si mem, siaj pensoj kaj sopiroj. Poste li revenis ĉirkaŭ la kvina vespere, laca kaj sentante sin kvazaŭ ermito, kiu post longa tempo elvenas el sia rifuĝejo kaj kun timigitaj okuloj rigardas la homojn kaj la domojn. Kaj hejme oni postulis de li plian laboron, en la brutejo, sur la kampoj aŭ aliloke.

Nur post la sunsubiro li havis iom da tempo por si mem. La cetera parto de la familio restis en la kuirejo kaj preparis sin por enlitiĝo. Li iris supren en la mansardon, kie li eksidis ĉe la fenestro kaj rigardis okcidenten, al la densaj arbaroj, ombroplenaj valoj kaj la malproksimaj bluetaj montoj sub la helflavaj spacoj de la nokta ĉielo. Sed tiam li estis tro laca por ion fari aŭ eĉ por klare pensi. En lia cerbo estis kvazaŭ densa nebulo, tra kiu la pensoj ne trovis vojon. En plena konscio estis nun la sopiroj je estado pli bona ol tiu ĉi, de nun ankaŭ je tiu kunfratino en la soleco, kiun li hazarde estis trovinta. Tiel li sidis, ĝis la okuloj per si mem fermiĝis kaj li vole-nevole devis enlitiĝi.

Unu vesperon li rememoris pri la gazeto, kiun li ricevis sed poste tute forgesis. Li elprenis ĝin el la poŝo, kie ĝi ankoraŭ restis, kaj komencis legi ĝin. Kial ne? Ĉar li promesis, li ja devas legi ĝin; cetere, iom da legado povas esti same bona aŭ same sensenca, kiel rigardado al la okcidentaj montoj kaj duma revado pri ĉio kaj nenio.

Estis sukplenaj vortoj kaj esprimoj, prenitaj el la vortaro de ordinaraj laboristoj kaj pri kies senco li ne povis dubi. Li iom miris, ke oni rajtas diri tiajn aferojn pri la superuloj de diversaj specoj, kaj, se oni rajtas, ke ekzistas homoj, kiuj kuraĝas diri ilin. Kelkaloke estis tiel, aliloke temis pri pli subtilaj aferoj kaj tie estis sufiĉe da fremdaj vortoj, kies signifon li ne tre bone komprenis. Sed la sencon de tiuj subtilaĵoj li kredis kompreni. Temis pri bena, feliĉa estonteco al la malriĉuloj kaj mizeruloj. Ĉiu rajtas vivi feliĉe. Ĉar la superuloj ignoras tiun rajton, oni devas iamaniere repreni ĝin kaj realigi la pacon kaj fratecon sur la tero ... Lia kapo iom post iom kliniĝis, la palpebroj peziĝis, kaj post kelka tempo li dormis kun la kapo sur la brakoj antaŭ si.

La sopiro je Enjo terure plilongigis la tagojn, kaj en la vasta, libera arbaro li sentis sin kvazaŭ inter karceraj muroj. Tio kune kun la abomeno al la teda kaj cetere malbone pagata laboro subite donis pli realan formon al liaj revoj kaj malklaraj intencoj.

En la fino de la semajno, vendrede, li renkontis Bertilon. Kiel dirite, tiu laboris en Torento, kaj renkonti lin estis al Karlo kvazaŭ ricevi salutojn de ŝi, kiu loĝas tie. Kaj li preskaŭ sentis iom da envio al la amiko, kiu ĉiutage estas en la plenviva loko, laborante kune kun multaj homoj, kiuj per babilado kaj ŝerco mallongigas la tempon kaj faciligas la laboron. Kaj subite kaj senpripense liaj kaŝitaj deziroj prenis konkretan formon.

— Ĉu vi kredas, ke mi povus trovi laboron en Torento?

— Eble. Certe mi ne scias. Ĉu vi do intencas meti hakilon kaj segilon flanken?

— Se mi trovos ion pli bonan, jes.

— Bone. Se vi deziras, mi demandos morgaŭ, kaj morgaŭ vespere vi havos respondon.

Fruvespere la postan tagon venis Bertil al la hejmo de Karlo. Karlo ĵus estis veninta el la arbaro kaj kune kun la tuta familio sidis ĉe la kuireja tablo kaj trinkis kafon. Bertil komunikis al li, ke oni akceptos lin. Li povos komenci lundon matene.

La patro mirigite rigardis al Bertil, poste al Karlo. Unue li ŝajnis ne kompreni, poste li ridetis iom sarkasme.

— Ŝajnas, ke vi fariĝis plenkreskulo! — li turnis sin al la filo.

— Jes, mi demandis pri laboro en Torento. Ĉu vi malkontentas pri tio?

— Kontentas, malkontentas! Sensencaĵo! Ĉu vi ne komencis jam iri vian propran vojon? Iru do, pro Diablo!

— Ne koleru! Kiom mi akiras per hakado? Vi ja scias mem! Tie mi akiros duoble pli multe. Do mi povos doni al vi tiom multe kiom nun, kaj krom tio mi vestos min mem kaj reste havos iom por aliaj bezonetoj. Ĉu vi povas diri, ke tio estas malprudenta?

— Kial malprudenta? Vi ja vizitis lernejon dum ses jaroj kaj dekdu pliaj semajnoj. Vi do devas scii kalkuli. Kaj ĉar vi krom tio nun atingis la aĝon, kiam vi komencas mem decidi pri viaj faroj, vi memkompreneble ne povas agi alie ol prudente. Ĉu ne? Kion mi do povus diri kontraŭ vi? Oni invitis Bertilon trinki kafon. Li eksidis inter la aliaj, kaj oni trinkis kaj babiletis. La patro mem silentis dum tempeto, poste li neatendite turnis sin al Bertil.

— Karlo diris, ke li akiros tiom kaj tiom. Ĉu vere? Kiom vi akiras? Bertil diris la proksimuman tagan akiron. La patro balancis la kapon kaj ŝajnis enpensiĝi.

— Bona sumo! — li diris post momento. — En la arbaro oni devas labori du ĝis tri tagojn por akiri tiom. Estas granda diferenco. Kaj kiom oni devas labori sur la tero por tiom akiri per grajno kaj lakto! Aj, aj, aj, tion oni eĉ ne povas elkalkuli ... Mi konas la aferojn. Kaj konservu mian konsilon, — li turnis sin al Bertil kaj Karlo: Neniam fariĝu terkulturistoj, antaŭ ĉio ne fariĝu lufarmistoj kiel mi! Tiu ĉi profesio estas la plej mizera en la mondo. Sed kiam mi estis juna, ne ekzistis multe da industrio; due, mi ne komprenis la aferojn. Kaj nun mi estas tro maljuna por ŝanĝi. Sed ĉiu juna homo, kiu havas siajn kvin sensojn en sana stato, ne povas heziti pri tio, kion li faru. Tia estas mia opinio.

III.

Nova vivo komenciĝis. En la unuaj momentoj la brua kaj plenvive pulsanta vivo en kaj ekster la uzinoj iomete timigis lin. Rapide turniĝantaj radoj, klakantaj transmisioj, tondra bruo de gigantaj lameniloj kaj ĉiea tintego de fero kontraŭ fero vekis en li ian senton de danĝero. Sed post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la Torentaj uzinoj, kaj la impresoj el la silentaj arbaroj forviŝiĝis aŭ senrimarke kaŝiĝis en lia submemoro.

Stranga, kreviga ĝojo plenigis lian bruston, kiam li post du semajnoj ricevis sian unuan salajron. Neniam li ricevis tiom da mono por tiom da laboro. Kun preskaŭ febra ĝojo li rapidis al la ekipejo kaj aĉetis helan somerĉapelon, belkoloran kravaton kaj kelkajn aliajn necesaĵojn. Ĉe la muro malantaŭ la vendotablo pendis longa vico da helaj someraj kostumoj, kiuj sorĉe altiris al si lian rigardon. La komercisto rigardis lin kun afabla rideto, duone malfermis la palpebrojn kaj iomete klinis sian kapon al la flanko.

— Belaj kostumoj, supera kvalito kaj malaltaj prezoj. Ĉu vi permesas, ke mi elserĉu unu por vi? Li demandis pri la prezoj, sed je la respondo li skuis la kapon.

— Poste, sed ne nun. Mi ne havas monon. Sed la mieno de la vendisto fariĝis ankoraŭ pli afabla.

— Ne tre gravas. Vi pagu, kiom vi povas kaj volas poste vi laŭplaĉe depagos posemajne. Estas tre facile aranĝi la aferon. — Mi ne ŝatas tiun sistemon, — respondis Karlo, sed li sentis, ke li duone mensogas. — Kiam mi aĉetas objekton, mi volas, ke ĝi ankaŭ fariĝu mia, entute kaj ne nur parte.

— Mi komprenas vin. Estas ja tute natura penso sed tamen naiva. Vidu, la mondo nun estas alia ol antaŭ dudek jaroj, ho, tute alia ol antaŭ dek jaroj. La mondo estas plena de bonaj kaj benindaj aferoj, objektoj kiuj parte ekzistis jam pli frue, sed kiuj tiam estis haveblaj nur por la riĉuloj. Sed ĉu ne malpli riĉaj homoj aŭ eĉ malriĉaj ankaŭ rajtas posedi la nuntempajn benindaĵojn? Kompreneble, jes! Sed kiamaniere? Mi deziris havi aŭtomobilon. Sed mi estis malriĉa same kiel vi, kaj devus ŝpari dek, dek-kvin jarojn por havigi ĝin. Kaj se mi provus ŝpari, mi certe malsukcesus, disdonante la monon por mil aliaj malgrandaĵoj. Nu, mi aĉetis depage, kaj mi tute ne bedaŭras tion, sed kontraŭe benas la bonan sistemon. Unue, mi havas la aŭton jam nun; due, mi estas devigita ŝpari monon por la fiksitaj depagoj.

Kaj same la laboristoj. Verdire, ili akiras relative bonan salajron. Sed tiom kaj tiom la junuloj devas lasi en la hejmo aŭ en loĝejo kaj restoracio, tiom kaj tiom por aliaj bezonataj aferoj. Kiom poste restas? Se juna laboristo volus aĉeti kostumon per ŝparita mono, li en plej bona okazo povus aĉeti la someran kostumon aŭtune kaj la vintran — printempe. Ĉu vi vizitis, ekzemple, la popolan parkon? Tie vi povas vidi tre bone kaj dece vestitajn junulojn. Ĉu vi kredas, ke la kostumoj plene apartenas al la junuloj? Se jes, vi tre eraras. Jes, verdire kelkaj; sed multaj, multaj estos plene pagitaj nur venontan kristnaskon aŭ eĉ pli poste. Kaj mi tute ne riproĉas ilin pro tio. Ili estas honestaj homoj, kaj mi ricevos mian monon. Kaj ili, siaflanke, tre gaje dancas kaj amuzas sin kaj tute ne pensas pri tio, ke la kostumoj ne estas plene pagitaj. Ĉu ne? La mono cirkuladas rapide, kaj la ĉefa afero estas, ke oni povu iomete ĝui de la benindaĵoj de nia tempo.

Tiu mallonga prelego en moderna socia ekonomio iom mirigis Karlon. La ideoj ŝajnis al li iomete strangaj, kaj li ne aprobis ilin tute. Sed cetere li ne multe zorgis pri la diritaĵo. Pli grava estis la demando, ĉu li aĉetu la kostumon aŭ ne. Li ja povus fari tion, — sed kion dirus la patro? Eble tiom da novaj vestaĵoj estus tro multe al li en unu tago. Kaj li decidis atendi almenaŭ ĝis venonta sabato.

Li diris tion, kaj la komercisto same afable rigardis lin. — Bone, tute kiel vi deziras. Mi estos je via servo, kiam ajn vi deziros.

Li silentis dum momento kaj poste li diris, kvazaŭ liaj pensoj estus irintaj en alian direkton:

— Sentiĝas bone, kiam semajno da laboro finiĝis kaj sabata vespero proksimiĝas, ĉu ne? Tiam oni bezonas kaj meritas iom da ripozo, iom da amuzo. Vi iros al la popola parko vespere, ĉu ne? Aŭ ĉu vi ne ŝatas danci kaj amuziĝi? Karlo ne sciis, kion respondi al tiu demando, kiu ŝajnis al li iom tro intima.

— Eble, mi ne scias ...

— Malsaĝa estas tiu, kiu diras, ke la junularo ne devas amuziĝi! Sufiĉe frue venos la tempo de seriozeco. Ho, bela estas la vivo en junaj tagoj! Iri en gajan societon en la dancejo, gvidi la junajn, belvestitajn fraŭlinojn ĉe danco, akompani belulinon al la pordo de trankvile dormantaj gepatroj ... Malsaĝuloj riproĉas la junularon, sed laŭ mia opinio la gejunuloj plene pravas, kiam ili volas ĝui la printempon de la vivo. Tio ne estas peko, tio ne malbonigas ilin. Kontraŭe.

Ree li silentis, nun dum iom pli longa tempo. Sed subite li ŝajnis ekmemori pri siaj devoj kiel ĝentila komercisto.

— Sed mi babilas kaj forgesas mian devon. Pardonu! Kion vi do diris? Ĉu vi ne deziras, ke mi elserĉu kostumon por vi hodiaŭ? Karlo estis forgesinta la patron kaj pensis nur pri la vespera renkontiĝo en la parko, vidis antaŭ si la gajajn kaj belvestitajn gejunulojn, vidis sin mem apud Enjo ... kaj je la demando liaj revoj densiĝis je vortoj.

— Mi ne scias ... sed mi povus ja. Ĉu hodiaŭ, ĉu post semajno — povas esti egale ...

— Same pensas mi. Kion oni povas fari hodiaŭ, oni ne prokrastu ĝis morgaŭ, diras bona proverbo. — Li alrigardis Karlon bonkore, mezuris lian staturon per la okuloj kaj alportis kostumon. — Kun rideto de kontento la patro akceptis la monon, pri kiu ili pli frue interkonsentis. Kiam li vidis la novan kostumon, li grumbletis ion nekompreneblan, sed ne riproĉis. Lia mieno diris: Vi fariĝis sendependa kaj malŝatas mian konsilon. Mi ne volas disputi kun vi. Agu do, kiel plaĉas al vi! Karlo sentis lian penson, kaj iamaniere ĝi iomete doloris lin. Estis al li, kvazaŭ li de nun disiĝas de la patro kaj de la familio kaj staras tute sola en la mondo.

Vespere li iris al la parko por renkonti Enjon. Post la promenado al la Martira fonto li kunestis kun ŝi ankoraŭ du fojojn. Ili iris la saman solecan vojon, same interparolis pri kelkaj ĉiutagaĵoj, kaj li pli kaj pli intimiĝis kun ŝi. Same ili flankeniĝis de la ŝoseo, atingis la fonton kaj tie eksidis. Tiam la vortoj mutiĝis, silente kaj senmove ili rigardis unu la alian. Kvazaŭ en sonĝo li vidis antaŭ si ŝiajn harojn, okulojn, buŝon. La ardo en lia juna koro reflamiĝis, kaj li volis levi sin por ĉirkaŭbraki tiun gracian, molforman kolon, karesi la abundan, blondetan hararon, kisi la briletantajn okulojn kaj la maldikajn, belajn lipojn.

Sed io retenis lin. Estis kvazaŭ ŝi vidus liajn pensojn kaj kvazaŭ ŝia mieno demandus, ĉu li ne rememoras sian promeson. Li vidis la seriozecon de ŝiaj rigardoj kaj respektis ĝin, ĉar li tro alte estimis ŝin por fari ion, kio ne plaĉus al ŝi. Tiel ili restis silentaj kaj senmovaj, kaj al li estis kvazaŭ inter ili stariĝus nevidebla muro, kiu senkompate disigas ilin unu de la alia. Liaj rigardoj serĉis ŝiajn, petis klarigon. Kaj ŝajnis al li, ke ŝiaj okuloj respondis: Mi komprenas vin, kaj mi tre ŝatas vin, sed tio ne povas esti. Estis kvazaŭ ili tra dika fera krado tuŝus kaj premus la manojn unu de la alia, kunigitaj kaj tamen disigitaj.

Larmoj aperis en iliaj okuloj, kaj senintence li ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi. Kaj same kiel antaŭe ŝi provis rideti kaj diris sian: — Ni ne estu sentimentalaj! Estas tempo iri hejmen. Veninte hejmen li insultis sin, pro la malsprita afero kun tiu nekomprenebla knabino. Li ja volis ŝerci, gaji kaj amindumi kaj li ja sciis, ke ŝi ne volas tion. Aŭ ĉu ŝi artifikas? Sed ne povas esti. Sed kial li do iris kun ŝi, ĉu li tamen atendis ŝian favoron? Nu, alian fojon li trovos alian knabinon.

Sed la postan matenon li jam forgesis tiun decidon, kaj lia unua penso post la vekiĝo flugis al la dometo inter la siringaj arbustegoj, kie ŝi nun ellitiĝas por prepari kafon al la frato. Ree li sopiris kaj revis, kaj la estonta semajno ŝajnis al li senfine longa.

Li laboris en grupo de ŝarĝistoj, kaj dum la tagoj li ne trovis multan tempon por meditado. Sed kiam vesperiĝis kaj li forlasis la bruplenan Torenton por iri hejmen al la trankvila bieno en la arbaro, liaj pensoj koncentriĝis ĉirkaŭ ŝi, kaj la moviĝema fantazio de la revanta junulo kreis belajn konstruaĵojn por la estonteco. Ŝi jam fariĝis centro de lia interna vivo, io de kio li ne povis kaj ne volis plu liberiĝi. — Li alvenis al la parko, kaj kiel kutime li devis longe atendi ŝin. Dume li ĉirkaŭpromenis, tie kaj tie parolante kelkajn vortojn kun la novaj konatoj el Torento. La novaj vestoj donis al li senton de memstareco kaj egaleco kun ili, kaj por la unua fojo li sentis sin plene hejme en tiu ĉi societo.

Okaze li renkontis junulon, kun kiu li kelkafoje interparolis dum manĝopaŭzoj. Tiu junulo, Andreo, estis elektristo. Li estis tre inteligenta kaj legis multe. Kiam li parolis pri legitaĵo aŭ pri ideoj proponitaj de aliaj, li preskaŭ ĉiam kontraŭdiris kaj cetere ŝajnis havi proprajn opiniojn pri ĉiuj aferoj.

Baldaŭ Bertil aliĝis al la duopo, kaj ili eksidis ĉe tableto por trinki kafon. Karlo tempon post tempo rigardis al la enirejo kaj vivis en siaj propraj pensoj. Nur malmulte li atentis pri la interparolo de Andreo kaj Bertil. Sed iom post iom ĝi kaptis lian intereson.

— Vi tamen devas konsenti pri tio, ke la homoj estas la plej stultaj estaĵoj en la tuta mondo, — diris Andreo al Bertil. — Ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas laŭ la grado de ilia pretendita prudentiĝo. Ili parolas pri frateco. Kio estas ĝi? Idolo farita el teorioj! La doktrino de frateco estas nova religio, kiu mistifikas la homojn same kiel la malnova. Frateco en kutima senco apartenas al la mondo de intelektaj fantazioj kaj tute ne korespondas al la reala vivo. Ĉiu deziras por si mem kiel eble plej grandan pecon da mono kaj pano, kiel eble plej grandan porcion da ĝuaĵoj. Tia estas la vero pri la homoj. Rigardu nin mem! Ĉu ni ne volontege akceptus dudek kronojn potage, aŭ kiom ajn pli, se ni povus akiri tiom? Ni farus tion; ĉiu homo farus tion, mi povas veti, kvankam ni ĉiuj tre bone scias, ke ekzistas multegaj fratoj, kiel oni tiel bele nomas la malriĉajn samvivanojn, kiuj devas vivteni sin kaj grandan familion per kvinono de tiu sumo. Mi povas veti, ke la plej multaj prenus la monon sen eĉ pensi pri la kompatindaj fratoj kaj tamen same serioze kiel antaŭe farus siajn litaniojn al la idolo de frateco. Jen! Same rilate la interpopolan paciĝon, kiu estas iu subidolo de frateco. oni faras belajn frazojn, kiujn oni ankaŭ sincere kredas. Sed la reala vivo estas io alia. Ĉu la pacemuloj ne faras militservon — pro timo de puno aŭ pro aliaj kaŭzoj — ĉu la tiamaj pacemuloj ne iris al la frontoj, kiam eksplodis la granda milito? Ĉu la pacemaj fratoj ne laboras tre volonte en la mortigilaj fabrikoj, kiam tio estas je ilia propra avantaĝo? Same en rilatoj inter la seksoj. Rigardu nur tien! Kial ili estas tiel belvestitaj, kial ili venis tien ĉi? La idolana regularo diras: ni portas belajn vestojn, ĉar tio estas klara rajto de ĉiu, kiu honeste plenumas sian oficon en la socio; esti bone kaj bele vestita — pri laboristoj, kompreneble — signifas nur efektiviĝon de la frateco. Ni iras al dancejo, ĉar estas nia plena rajto amuziĝi, ankaŭ la pli kaj pli komuna amuziĝo atestas pri la efektiviĝo de la frateco.

Tiel diras la regularo de la idolanoj. Sed kion diras la reala vivo? Jene: Ni portas belajn vestojn, ĉar tio treege plaĉas al ni kaj niaj enspezoj ja permesas tion. Se kelkaj ne povas esti vestitaj kiel ni — ni bedaŭras, sed tio ja ne estas nia afero. Per niaj vestoj ni akiras la respekton de aliaj homoj, precipe de junaj homoj de la alia sekso. Por trovi ilin, ni venis tien ĉi. La amuziĝo estas ja sufiĉe gaja afero, sed ververe ĝi estas nur prologo al pli gravaj aferoj. Sed ĉar tiu prologo estas neevitebla, oni devas scii amuziĝi kaj precipe amuzi la kunulon aŭ kunulinon kun granda sperto kaj konvena gusto. Tial la belaj vestoj, tial la gajaj ridoj, tial la decaj vortoj, tial la lertaj paŝoj en la danco. Nur por akiri la plej bongustan pecon da ĝuaĵo! Kompreneble ne ĉiam, sed en la plej multaj okazoj.

Vidu, la homoj vivas duone en la ŝajnmondo de intelektaj fantazioj, duone en la reala mondo de naturaj instinktoj. La lasta estas la sole vera, sed la homoj hontas pri siaj naturaj inklinoj kiel la unua virino pri sia nudeco. Ili kovras ilin per vestoj el fantaziaj, ne ekzistantaj ŝtofoj, kaj tiel adoras tiujn vestojn, ke ili fine kredas, ke la fantazio estas pli reala ol la realeco mem. La kredo de la homoj apartenas al la idoloj faritaj el teorioj, sed la instinktoj apartenas al la reala vivo. El tio devenas la konflikto inter diroj kaj agoj, la tuta hipokriteco de la nuna socio, la malfeliĉoj de ĉiuj specoj.

Karlo rigardis la bene tranĉitan profilon de la apude sidanta parolanto, miris kaj konsterniĝis.

— Mi kredis vin socialisto. Ĉu vi ne estas? Ĉu vi ne kredas, ke frateco estas ebla?

— Mi estis. Sed kiamaniere mi nun povus esti? Mi pli ŝatas la realecon ol mondon de fantomoj. En la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj. Kaj ĉiu pretendas, ke ĝi sola pravas. Laŭ mia opinio tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto, pacemulo kaj militisto, religiano kaj ateisto. Tia homo estus socialisto en la vera senco de la vorto. Sed kredeble tia homo ne estas ebla. Vere la homo estas salamandra, sed tio superas eĉ la plej altan kapablon. Mi malŝatas vortfantomojn, tial mi ne povas konfesi iun ajn religion.

Frateco ... ekzistas unu speco de frateco, kaj tiu estas la sole vera, ĉar ĝi apartenas al la realeco. Kiam vi renkontas ĉifonulon, al kiu ĉio mankas, kaj tiam diras al vi mem, ke tiu mizerulo estas kompatinda diablo, kiu bezonas tason da kafo aŭ pecon da pano, kaj pro tio donas al li iom da mano — tio estas frateco. Se vi kondutas bone al la homoj, ĉar ŝajnas al vi, ke tia konduto estas memkomprenebla afero — tio estas frateco. Sed tio estas io tute alia ol la idolana frateco. — La temoj estis iom fremdaj al Karlo kaj kelkaj vortoj sufiĉe novaj, sed li sukcesis kapti la sencon de la pensoj. Nun li iom hezite kaj necerte demandis:

— Ĉu vi do volas diri, ke tia frateco aŭ boneco — la vortoj estas ja egalaj — apartenas al tio, kion vi nomas naturaj instinktoj? Andreo ŝajnis iom surprizita je la demando, sed post momento da silento respondis:

— Povas esti. Alie oni ne povas klarigi ĝin. Verdire ĝi estas bela, sed sendube ĝi estas la plej malgranda kaj plej malforta el la homaj instinktoj. Ĉiuokaze ĝi havas neniun gravecon en la nuna tempo.

Vidu, la laboristoj nomas sin sklavoj, kaj verdire ili estas tiaj, — ne nur ili, sed la plej multaj el la homoj. Ne en ekonomia senco, tio estas duaranga demando, sed spirite. Rigardu la vizaĝojn de la homoj! Ĉu vi ne vidas, ke iliaj esprimoj estas teksitaj el plej pura sklaveco sub la idoloj, kiuj loĝas en libroj kaj gazetoj kaj antaŭ ĉio en la propraj cerboj de la homoj? Por renkonti unu vizaĝon, kiu esprimas liberecon kaj memstarecon, vi devas serĉi inter miloj da homoj.

Rigardu la gejunulojn tie ĉi! Vi ja scias, kial ili alvenis, t. e. la plej multaj, ĉar kredeble la sama deziro loĝas en via propra brusto. Sed ili hontas pro la natura instinkto, ĉar ili havas idolon, kies nomo estas moralo. Pro tio ili provas kaŝi siajn pensojn kaj dezirojn, kvazaŭ ili estus krimuloj. Supozu, ke ĉiuj iliaj pensoj kaj deziroj subite prenus materian formon kaj fariĝus videblaj! La tuta societo en sama momento neniiĝus pro honto! Kaj tamen ili kuraĝas paroli pri rajtoj! Ba! Nur sklavoj parolas pri rajtoj. Libera homo ne konas rajtojn, li konas nur la vivon kaj siajn proprajn dezirojn. — Tiuj ideoj, tute novaj al Karlo, konsternis lin. Li volis kontraŭdiri kaj demandi, sed ne havis sufiĉe klaran koncepton pri la pensoj de Andreo, nek pri sia propra opinio. Tial li silentis kaj enpensiĝis. Sed la vortoj restis en lia memoro kaj donis al li objekton por meditado dum tagoj kaj semajnoj.

Kiam Bertil subite ekparolis, li levis la okulojn al li. Hazarde lia rigardo dum momento ripozis ĉe la vestoj de tiu, kaj subita penso frapis lin. Bertil ne estis vestita kiel la plimulto el la junuloj. Li estis bone vestita, tamen estis iu diferenco, eble eleganteco mankis. Karlo ne povis tute klarigi al si la diferencon sed konstatis ke, vidante la amikon, li vidis preskaŭ nur la personon kaj nur hazarde rimarkis la kostumon. Certe li impresus bone, eĉ se li portus malbonan kostumon. Kaj la elegantaj junuloj kaj junulinoj tute apude? Rigardante ilin, li preskaŭ ne rimarkis la personojn, nur belkolorajn robojn kaj mantelojn, zorge gladitajn kostumojn, kolorajn, atentopostulantajn tuketojn en la brustpoŝoj de la sinjoroj. Se oni forprenus de ili tiujn vestojn kaj anstataŭe surmetus pli ĉiutagajn ... kio tiam restus? Kredeble la memcerteco de junuloj kaj junulinoj tiam forflugus, kaj poste ili estus nur ... nu, kio? En la uzinoj ili estas laboristoj, labormaŝinoj; sed kio ili estus tie ĉi? Kaj subite li sentis skueton de ekhonto. Ĉu ankaŭ li mem estas preskaŭ nur kostumo? Antaŭe li sentis sin fremda kaj timema kaj timis la okulojn de rigardantoj. Hodiaŭ tiu sento estis for, kaj li rigardis sin egalulo de la aliaj. Ĉu ankaŭ lia valoro kiel homo konsistas plejparte nur el la kvalito de la kostumo? — Ŝajnigante distrecon, li prenis la krie verdkoloran tuketon el sia brustpoŝo, viŝis la buŝon kaj poste kaŝis ĝin en la fundo de flanka poŝo. — — Hodiaŭ ili iris suden, preterpasis Torenton kaj la stacidomon kaj sekvis la ŝoseon, ĝis ili atingis la randon de la granda ebeno. Tie ili eksidis sur la herbo sub kelkaj betuloj apud la vojo.

Norde kuŝis Torento kvazaŭ duone dormanta en la nokta trankvilo. Malrapide kaj ombrosimile la fumo eliĝis el la brikaj tubegoj kaj iom post iom disiĝis en la senventa aero, restanta en la alto kiel maldensa travidebla vualo. Oriente de la uzinoj kuŝis la kvartaloj de laboristaj domoj kiel unutone pentritaj kaj plensimetrie metitaj lignaj kubetoj de tute samaj formo kaj grandeco. Tiam kaj tiam ekaŭdiĝis malforta brueto, kiam porcio da ferŝtono estis deŝarĝita ĉe la supro de la rostfornoj kaj la vagoneto poste rapidis malsupren sur sia relparo. Griza kaj fulgokolora kuŝis Torento kontraŭ la fono de bluetaj montoj kaj helverdaj betularoj. Vidita en medio de plensomera abundeco ĝi nun ŝajnis al Karlo iomete ĉiutageca kaj teda.

Sed sude etendiĝis la vastega ebeno, en preskaŭ nevidebla malproksimo borderita de montoj aŭ arbaroj, kiuj aspektis kiel etaj strioj de blua fumo ĉe la rando de la ĉielo. Tie kaj tie vilaĝoj aŭ solecaj domoj dormis inter la senfinaj kampoj de verda greno, tie kaj tie en malproksimo preĝejaj turoj leviĝis el la verdaĵo de ĉirkaŭaj arboj. En la mezo de la ebeno kuŝis la rivero kiel helgriza rubando sur verda robo.

Liaj okuloj ensorbis la vidon de la vasta tero kaj provis penetri ĝis la bluaj strietoj ĉe la horizonto. Unuafoje Torento ŝajnis al li malgranda kaj enuiga. Jes, kiel malgranda ja estas Torento! Kiel vasta kaj riĉa la mondo! Kaj kvazaŭ respondon al siaj propraj pensoj li aŭdis apud si la voĉon de Enjo:

— Ho, kiel vasta estas la mondo! Kaj tamen oni devas resti en tiu ĉi loko, resti kaj iom post iom sufokiĝi. Se mi nur povus flugi for ... Li elreviĝis kaj rigardis al ŝi. Ŝi ŝajnis laca kaj ĉagrenita, kaj li eksentis kompaton al ŝi, sed samtempe sentis ŝian doloron kiel sian propran.

— Kaj mi akompanus vin ... Ĉu vi ne volus foriri kune kun mi? Ŝi rigardis lin kvazaŭ demande kaj diris per mallaŭta voĉo:

— Ĉu vi estas mia amiko?

— Kial vi demandas tion? — li flustris kun iom da riproĉo en la tono. Vi ja scias, ke mi estas via amiko, ke mi amas vin. Ŝiaj lipoj ektremetis kaj ŝi mallevis la okulojn, sed subite kaptis lian manon kaj forte premis ĝin.

— Mi kredas vin kaj konfidas je vi. Sed ne parolu pri amo! ... Mi ĝojas, ke mi renkontis vin ... kaj samtempe bedaŭras. Via amikeco havas por mi pli grandan valoron ol vi povas kompreni. Se vi iam estos tutsola en la mondo, senamika, senforta, tiam vi eble komprenos min. Sed samtempe mi sentas, ke mi misuzas vian amikecon, ke mi estas malhonesta, ke mi trompas vin. Vidu, vi donas tiom al mi, la nura kunesto kun vi estas al mi la plej granda feliĉo, ĉar vi sentas kiel mi kaj eble povus kompreni min. Sed kiom mi donas al vi? Neniom. Mia feliĉo estas en la momentoj de trankvila kunesto kun vi, en la negrava babilado kaj en la sento de via bonkoreco. Sed vi esperas venontan feliĉon ... kiu ne venos. Mi ŝatas vin pli ol vi kredas, kaj mi kredas, ke viaj vortoj kaj pensoj estas pli ol momenta ludo de sentoj. Tial mia kunesto kun vi estas malhonesta, trompa! Ĉar neniam mi povos fariĝi via. Neniam ... Ĉu vi povas pardoni min? Li rigardis ŝin konsternite kaj tuŝite, kaj la lastaj mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel frapo, sed li ne povis kredi, ke ili estas sinceraj.

— Ne parolu pri pardono! Mi ne havas rajtojn je vi, kaj la horoj kune kun vi donis al mi tiom da feliĉo kiom al vi. Sed ĉu vi do volas iri for de mi? Kial? ... Mi volis paroli al vi sed ne povis ... eble nun ... Kiam vi venis en mian vivon, ĉio aliiĝis kaj ekhavis novan sencon, pri kiu mi antaŭe tute ne sciis. Nur nun mi komprenas, kiel malplena mia vivo antaŭe estis, kial ĝi kelkafoje ŝajnis al mi teda kaj senenhava. Vi ne povas imagi, kiom mi dum la lastaj semajnoj pensis kaj revis pri vi, pri ni, pri estontaj tagoj de ĝojo kaj feliĉo. De miaj plej junaj jaroj mi ĉiam revis pri Torento kaj pri la granda mondo, kaj mi pensis ke, kiam mi estos pli aĝa, mi iros tien por trovi pli feliĉan vivon ol tiu de mia arbara hejmo. Ĉar mi kredis, ke tie ĉi kaj tie en la granda mondo troviĝos la vera feliĉo. Nun mi jam duone venis tien ĉi. Verdire estas pli bone, pli komforte ol en la sovaĝejo. Tamen, al la mondo de miaj junaj revoj la loko ne tute similas. Sed mi trovis vin, kaj vi fariĝis mia plej bela revo pri la vivo kaj la mondo. Dum la lastaj tagoj mi ofte diris al mi mem: la vivo ankoraŭ estas malbela kaj malbona. Do ni devas fari ĝin pli bela, pli bona, pli simila al niaj deziroj. Vidu, kiel riĉa estas la vivo! Ekzistas sufiĉe da materialo por konstrui novan kaj pli bonan homan vivadon. Ni faru tion, ni faru tion! Tiel mi pensis. Tia estis mia revo, sen kiu la vivo estus nenio ... Kaj vi diras, ke ĝi neniam realiĝos? Kial? ...

— Ĝi ne povas realiĝi. Pardonu, ke mi iam cedis je via peto pri renkonto! Sed tempo pasos, baldaŭ vi forgesos tiun ĉi revon, trovos novan, trovos la feliĉon. Sed diru, ĉu vi estas malkontenta je mi?

— Kiel mi povus esti? Sed mi ne kredas, ke vi diras la veron. Eble vi kredas, ke vi diras la veron; sed post kelka tempo vi trovos, ke vi eraris.

Ŝi skuetis la kapon, ridetis en fremda, stranga maniero, kaj ŝajnis enreviĝi. Ŝi nenion respondis kaj, ne sciante kion diri, Karlo ekkuŝis sur la herbo kaj bruligis sian pipon.

Dume li rigardis al ŝi, kaj subite la vortoj de Andreo reaperis en lia memoro. Ĉu li pravis? Kial ŝi estas tiel stranga, ĉu eble tio ankaŭ estas sklaveco sub iu idolo, kiun li ne konas? Se ŝi ne estus sklavino, sed nur sekvus la vokon de siaj deziroj — kiel pli simpla, kiel pli bona estus ĉio. La vivo estas simpla kaj facila, li pensis, sed la homoj malfaciligas ĝin, ŝatas kurbajn vojojn kaj kurbajn verojn.

Dum mallonga momento li kredis senti iom da malŝato al ŝi, kaj liaj lipoj malestime kurbiĝis. Kaj mallaŭte sed iom akrete li diris, kvazaŭ al si mem:

— Ni estas sklavoj ... Ŝi subite rektiĝis kaj rigardis lin kun stranga esprimo.

— Kion vi volas diri?

— Jes, sklavoj de niaj pensoj, de niaj opinioj. La vivo havas sufiĉe da feliĉo por ni. Ni nur bezonas etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la homo estas malsaĝa. Li rifuzas etendi sian manon kaj poste plendas pri la krueleco de la vivo ... Li eksilentis kaj rigardis ŝin kaj provis rideti kun esprimo de viro, kiu konas la vivon.

— Mi komprenas, kion vi volas diri, kaj mi pardonas vin. Vi eraras. Certe mi estas sklavino, kaj certe vi estas sklavo, kaj sendube ni estas tio, eĉ en multe pli profunda senco ol tiu, pri kiu vi aludas. Sed vi eraras en via penso, ĉar vi ne komprenas. Karlo iomete ruĝiĝis, sed demandis:

— Mi ne komprenas. Bone. Kial vi do ne klarigas, por ke mi komprenu?

— Jes, mi klarigos kaj vi komprenos ... sed ne hodiaŭ, ne hodiaŭ. Iun venontan fojon. Aŭ ĉu ni ne renkontos nin plu?

— Jes ... Pardonu, mi estas malsaĝa! Kaj la ioma malestimo tuj malaperis kiel neĝo en printempa suno.

IV.

Lia interno similis al nuda tero sub influo de printempa suno. Unue Torento estis iom fremda al li, sed baldaŭ li kutimiĝis, kaj la novaj impresoj ŝajnis al li sufiĉe ĉiutagaj. Sed post mallonga tempo estis al li, kvazaŭ li vekiĝus el sonĝo, kaj tiam li vidis multon, kion li antaŭe ne vidis, faris eltrovojn en aferoj, kiujn li kredis jam tute esploritaj. Lia vidkapablo pliakriĝis, lia mensa vivo plivigliĝis.

Kiam li unue estis inter la laboristoj, li rigardis ilin en tute ordinara maniero. Ili estis al li nur laboristoj kaj kamaradoj en laboro, ne pli. Kiel tiaj ili ne povis tre interesi liajn pensojn. Sed nun li subite ekvidis ilin el alia vidpunkto.

Li ne sciis mem, kiamaniere la penso venis en lian kapon, ĉu ĝi naskiĝis tie, ĉu li trovis ĝin en iu gazeto aŭ aŭdis ĝin de iu kamarado. Sed subite li demandis sin mem: Kiun sencon havas la vivo de ĉiuj tiuj homoj, kiun sencon ili mem donas al siaj vivoj? Kaj li trovis nur unu respondon: La senco de iliaj vivoj estas nur — vivi, vivteni sin kaj laŭeble ĝui de tio, kion akirita mono kaj favoraj cirkonstancoj donas al ili. Kaj per unu fojo tia vivo, kiu antaŭe ŝajnis al li tute natura, fariĝis teda, senenhava, abomeninda. Kaj li mem? Ĉu ankaŭ li ne havas antaŭ si senfinan perspektivon de tute simila vivo, senfinan ĉenon, en kiu ĉiu ero estas tago de peza, maŝinsimile farita laboro? Tamen ne li kontraŭdiris al sia propra demando.

Se li devos trapasi vivon, kiu ekstere plene similos al tiu de centoj da aliaj, li tamen trapasos ĝin kune kun ŝi. Eble la ekstera diferenco ne estos tre granda. Sed la interna estos grandega.

Sed eble ankaŭ ili havas iun sekretan ĝojon, kiu lumigas ilian vivon kaj donas al ili forton elteni la malfacilaĵojn? Eble kelkaj el ili havas amon, kiu similas al tiu de li mem, eble kelkaj havas alian ĝojon, kvankam ili ne parolas pri ĝi? Li observis kaj esploris la vizaĝojn, sed ne trovis, kion li serĉis. Li rememoris la vortojn de Andreo, ke la esprimoj de homaj vizaĝoj estas teksitaj el sklaveco sub idoloj. Sed al li ŝajnis, ke oni pli prave povus diri, ke ili estas teksitaj el laceco, inerteco kaj samtempe el obstina sed sencela vivovolo.

Laŭvide ilia vivo estis sufiĉe senenhava; sed ŝajne ili ne rimarkis tion, ne rimarkis kiel riĉa estas la vivo kaj kiel malplena kaj mizera ilia propra estado. Kelkafoje unu aŭ alia plendetis pri mizera vivo, pri sklaveco de laboristoj kaj sinjoreco de riĉuloj, sed post momento li estis forgesinta tion.

Ŝajne manĝaĵo, dormo, la vivo en la hejmo, dancejo, kino, kartludado kaj diversaj aliaj amuzetoj estis al ili sufiĉe da feliĉo. Nu, kion alian ili do povus deziri, kio alia estus havebla? Kaj en lia memoro revekiĝis vortoj kaj frazoj el tiu gazeto, super kiu li iam endormiĝis. Justeco, paco, frateco — ĉu tiuj kaj aliaj similaj aferoj ne povus entuziasmigi ilin kaj doni iom da senco al ilia mizera vivo? Li iris al la vendanto de “La Flamo”, interparolis kun li, ricevis prunte pakon da libroj kaj gazetoj kaj dum tri semajnoj — en vesperoj kaj noktoj — li pli multe legis ol en sia tuta antaŭa vivo. Li komencis aĉeti kaj legi ĉiutagajn gazetojn kaj fine, kvankam nur pere, trovis kontakton kun la granda mondo, pri kiu li antaŭe tiel ofte revis. La gazetisto invitis lin al kunveno de la Flamanoj. Li akceptis kaj trovis tie kelkajn viglajn junulojn, kiuj kun intereso kaj granda entuziasmo diskutis pri reformado de socio kaj pensmaniero.

— Ĉu vi estas la solaj socialistoj en Torento? — li demandis. La alparolito brue ekridis.

— Jes, jes, vi pravas! Sed vi estas novulo. Preskaŭ ĉiuj laboristoj estas ja socialistoj. Sed kiaj! Ba! Ili estas fidelaj balotantoj, ili scias preni la ĝustan balotilon kaj meti ĝin en la urnon. Tio estas ilia socialismo. Kaj laŭdeva legado de la partia gazeto, ankaŭ tio pli malpli apartenas al iliaj kvalitoj. Sed pri homaj rajtoj, pri realigo de tiuj rajtoj, pri laboro por la granda ideo — pri tio ili nenion scias. Kaj por eviti tiajn malfacilajn aferojn, ili dungas gvidantojn kaj donas al ili bonan salajron, por ke ili okupu sin pri la plibonigo de la socio. Bone elpensita afero, sed bedaŭrinde ne tre efika. — Post kelktempa interparolo kaj diskutado li ekflamiĝis kaj aliĝis al ilia malgranda grupo. Ilia revo pri la estonteco fariĝis la lia, kaj en lia interno la revo pri duopo de feliĉaj homoj kaj pri tutopo de feliĉa homaro preskaŭ kunfandiĝis.

Kelkafoje li parolis al Bertil pri tiaj aferoj. Kaj tiu ridetis bonvoleme: — Jes, jes, eble ĝi estas bona afero, oni ne povas scii, kio okazos. Sed por diri la veron, mi ne povas tre konfidi al la bona volo de la homoj kaj fariĝi akciulo en la societo por plibonigo de la homaro por tiamaniere akiri iom da posedaĵo. Tio ŝajnas al mi sufiĉe kurba vojo, kiu postulas pli da tempo ol mi disponas. Mi kredas, ke mi povos mem aranĝi miajn aferojn same bone kaj antaŭ ĉio multe pli rapide.

— Sed vi ne komprenas ... La frateco ...

— Ĉu vi do volas diri, ke mi estas ies malamiko? Absolute ne! Mi estas same bona frato al la homoj kiel ili al mi, kelkafoje eĉ iom pli bona. Kion ili do povus postuli de mi? — Kaj kun solida trankvilo li iris sian propran vojon kiel antaŭe.

Li provis paroli kun Andreo, sed Andreo skuetis la ŝultrojn kaj ridetis sarkasme:

— Ĉu mi ne jam diris al vi, ke tio estas idolaj aferoj, kiuj nur dispartigas vin de la reala vivo? Ekzistas bonaj pensoj en diversaj doktrinaroj, ankaŭ en socialismo. Sed ne estas necese fariĝi idolano por kompreni ilin; oni komprenas ilin eĉ pli bone, se oni vidas ilin el sia propra vidpunkto. Peco da tero aŭ eĉ nur peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.

Li parolis al Enjo pri sia aliĝo al la grupo kaj pri la ideoj, kiuj okupis lian menson; sed ŝi ne montris grandan intereson. Al liaj asertoj, demandoj kaj proponoj ŝi respondis mallonge kaj abrupte, kvazaŭ ŝi pensus pri tute aliaj aferoj.

*

Vesperon en la mezo de julio ili ree sidis sub la betuloj ĉe la rando de la granda ebeno. De kampoj kaj herbejoj la aero portis odoron de falĉita kaj sekiĝanta fojno. La sekalejoj komencis flaviĝi, kaj sub la serena, plentrankvila ĉielo hirundidoj ekzercadis siajn flugilojn en la lastaj lumfluoj de la subiranta suno. Ankoraŭ estis plena somero, sed la maturiĝo kaj matureco vekis senteton pri flaviĝo kaj disfalo.

Ili babiletis kiel kutime; sed subite ŝi diris kun mallaŭta kaj tremetanta voĉo:

— Niaj vojoj jam disiĝos, kaj verŝajne ni ne renkontos nin plu. Tial mi devas paroli al vi, ne por justigi min, sed por peti pri via pardono ... Li ekmoviĝis kvazaŭ de skueto kaj sentis, kvazaŭ fortegaj manoj kunpremus lian bruston. Lia revo, lia revo ... ĉu ĝi estos frakasata, neniigata kiel eĉ la plej belaj sonĝoj estas neniigataj de la matena vekiĝo?

— Mi volus, ke mi povus disiĝi de vi sen ĉagrenaj vortoj. Eble estus plej bone tiel. Sed vi estis tro sincera kaj tro serioza en viaj rilatoj al mi, kaj vi fariĝis vera amiko de mi. Mi tre ŝatas vin, ja, eble tro. Pro tio mi ne povas alie ol paroli. Mi faris krimon kontraŭ vi; vere, ĝi ne estis intenca, sed devenis de mia troa malforto, tamen ĝi estas krimo. Provu pardoni vian malfeliĉan Enjon! Li rigardis ŝin terurite, sentante la proksimiĝon de io monstra kaj fantoma, kio kun nevideblaj brakoj kaj manoj kaptos lian animon kaj premos kaj turmentos ĝin ĝismorte.

Ŝiaj okuloj rigardis al li, sed estis, kvazaŭ ŝi ne vidas lin. Kun fantomece trankvila voĉo ŝi daŭrigis, kvazaŭ parolante al si mem:

— Mi faris grandan krimon, kiam mi iam promesis renkonti vin. Mi ne havis rajton fari tion. Vidu, mi jam estis la amatino de alia, kaj nun mi portas lian infanon sub mia koro ... Ŝi eksilentis kaj subite boris siajn dentojn en la lipojn, dum ŝia rigardo fariĝis akra kaj stranga kiel tiu de frenezulo. Liaj okuloj per unu fojo pleniĝis per larmoj, kiuj en grandaj gutoj disfluis laŭ liaj vangoj. Ŝi sidis kvazaŭ ŝtoniĝinta, sen vorto, sen ĝemo, sen suspiro. Estis kvazaŭ ŝi eĉ ne spirus. Nur la fluantaj larmoj atestis pri vivo.

La mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel subitega ekvido de proksima kaj blindiga fulmo, kaj li ekskuiĝis kvazaŭ de profunda ektimego. Poste ili ŝajnis korpiĝi kaj staris inter ŝi kaj li kiel minacantaj monstroj de iu terura sonĝo. Li sentis iun blindan kaj fortegan deziron alsalti al ŝi kaj disŝiri, bati, frakasi ŝin. Sed senpove li restis sur la sama loko, sen kapablo movi sin aŭ vortigi la kaoson de sia interno.

Sed tio ĉi estas ja freneziĝo, sonĝo de frenezulo, venis subite en lian kapon. Li ekrigardis ŝin per streĉitaj okuloj, kvazaŭ li atendus vekiĝon kaj finiĝon de la sonĝo. Sed antaŭ li restis samsame la senmova figuro de la juna knabino, kun pala vizaĝo, kunmorditaj lipoj kaj silente fluantaj larmoj.

Tamen, iom post iom la kaoso ordiĝis, la sentoj iom klariĝis. Ho, ne estis sonĝo nek freneziĝo, estis nur nuda vero, nepridubebla realeco. Kaj li eksentis strangan malfortiĝon, kvazaŭ li estus perdonta la konscion.

Kion nun fari? Ĉu senvorte forlasi ŝin, iri hejmen? Kion alian li do povus fari? Li ekrigardis al ŝi dum momento. Ho, tamen ... tamen ... tiu revo ... perdita, frakasita ... Kaj ondo de doloro kaj kompato trafluis lian internon kaj purigis ĝin de kolero kaj difuziĝaj, frenezigaj pensoj. Ŝia doloro plenigis lin mem, kaj subite li sentis, ke liaj vangoj malsekiĝis je larmoj.

Instinkte kaj sen pensi pri tio, li etendis sian brakon kaj lia tremanta mano konsoleme tuŝetis ŝian hararon. Li tiris ŝian kapon al sia brusto, karesis mallerte la malsekajn, ardantajn vangojn kaj kisis la larmplenajn okulojn. Ŝi ne kontraŭstaris, kaj nur iom post iom li konsciiĝis pri siaj agoj.

Li rektigis sin kaj provis ordigi siajn pensojn. Ho, fine li do kisis kaj karesis ŝin, sian prirevitan amatinon ... Sed dum kiaj cirkonstancoj! Ankoraŭ li sidas apud ŝi, tenas ŝian manon en sia, apogas ŝian dorson per la alia brako. Strange, strange ... ŝi estis la amatino de alia, portas estiĝantan estaĵeton en sia juna malforta korpo ... kaj ŝi estis lia revo pri la vivo ... strange, nekompreneble. Kial li ne koleras je ŝi, insultas ŝin, batas ŝin? Ĉu li estas malkuraĝa, senforta, sen vira fiero? Ne, ne, estu kiel ajn, ŝi tamen estis lia plej bela revo, kaj ankoraŭ ŝi estas lia malfeliĉa fratino. — Subite li ekvekiĝis. Brua signalo de rapide preterpasanta aŭtomobilo tondris sur la alia flanko de la kaŝantaj arbustoj kaj arboj. Nebuleto de strata polvo ekleviĝis kaj poste malrapide malleviĝis, restante kiel griza tavoleto sur folioj kaj herboj. Aŭdiĝis raŭkaj, fortaj voĉoj de junuloj kaj kverantaj voĉoj de ridetantaj junulinoj, kaj post momento kelkaj paroj sur bicikloj preterveturis. Kaj ree regis silento.

Tiu memorigo pri homoj kaj mondo ekster ili mem plene vekis lin el lia stranga stato. Dum tiuj momentoj de doloro la mondo kaj la homoj ne ekzistis por li. Ekzistis nur ŝi kaj li kaj tiu doloro, kiu samtempe disigis kaj kunligis ilin. Doloro pro farita, neriparebla ago kaj neevitebla disiĝo kaj samtempe stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro, kiu same turmentis ilin ambaŭ. Ĉu ŝi estis malhonesta aŭ ne — pri tio li ne pensis plu. Ŝajnis al li, ke ili estas samsortanoj, same turmentitaj, same prirabitaj ĝis nudeco kaj mizero. Tial la nura kunesto kun ŝi estis kvazaŭ konsolo.

Nun li ekmemoris pri la ekstera mondo, kaj suspiro de laceco kaj rezigno eliĝis el lia brusto. Kial ĝi do ekzistas, tiu mondo kun tiuj homoj, fremdaj kaj sen komprenemo? Se ĝi ne estus! Sed ĝi estas; kaj iliaj vojo disiĝos, kaj post kelkaj horoj lia revo kaj la terura vekiĝo el ĝi estos nura memoro — sed turmentanta kaj neforviŝebla memoro, kiun li kunportos inter la homoj, kiuj ne scias nek scios pri la nevortigeblaj ĝojo kaj doloro de lia interno.

Li ree turnis sin al ŝi.

— Kara, malfeliĉa ... ĉu vi ne volas paroli al mi? Ŝi estis forviŝinta la larmojn kaj aspektis preskaŭ kiel ordinare, nur la okuloj brilis kun neordinare klara kaj kvazaŭ purigita lumo.

— Jes, mi parolos ... Mi ne scias, ĉu mi estas pli malĉasta kaj pli malbona ol aliaj knabinoj. Ŝajnas ankoraŭ al mi, ke ne. Eble pli malsaĝa, jes, eble ... ... Vi iam parolis pri sklaveco, pri rajtoj, pri libereco. Vi kredis, ke tio estas nova al mi. Ho, se nur estus tiel! ... jam antaŭ jaroj mi konatiĝis kun tiu postulo kaj eksentis ĝin en mi mem. Ankaŭ mi estis inter la homoj de la nova tempo, kiuj provas faligi la idolojn kaj elradikigi la hipokritecon, kiuj laboras por elĉeniĝo, por libereco. Mi aŭdis paroladojn pri la liberiĝo, mi legis pri ĝi, pensis pri ĝi. Miaj pensoj kaj sentoj diris: jes, estos bone tiel. Sed mi ne provis realigi tiun elĉeniĝon rilate al mi mem. Eble mi timis ĝin, hontis, malkuraĝis ... ... Ĝis kiam mi renkontis tiun viron. Ankaŭ li parolis pri elĉeniĝo, pri epoko de liberaj homoj. Li parolis pli bele ol mi ĝis tiam aŭdis, eldiris miajn proprajn pensojn kaj sopirojn. Mi forgesis la homojn, mian hejmon. Mia malkuraĝo foriĝis, kaj senkondiĉe kaj kiel libera homo mi fariĝis lia.

Ĉu mi amis lin? Tiam ŝajnis al mi, ke jes. Sed ne estis tiel. Ne lin mi amis, sed mian revon pri liberiĝo. Kaj cetere mi nur obeis al miaj deziroj.

Estas strange. Mi havas kaj havos ankoraŭ pli da ĉagreno pro tio. Tamen ŝajnas ankoraŭ al mi, ke mi pravis. Kaj tamen ne pravis, ĉar mi fariĝis ja sencele malfeliĉa. Liberiĝo ŝajnas al mi bona, malgraŭ ĉio. Sed por esti libera, la homo devas esti saĝa kaj ĉiurilate pli perfekta ol la sklavo ... Alie la homo ree fariĝas sklavo, meze de sia libereco, sklavo sub la sekvoj de sia malbone kaj malsaĝe uzita libereco. Nun mi komprenas tion, tiam ne.

Mi estis feliĉa, vivis en la nuno kaj ne pensis pri estonteco. Kio ajn okazos — ni estis ja homoj, kiuj komprenis unu la alian kaj la respondecon de libera homo. Sed unu matenon mi ricevis leteron, senditan de li el havena urbo ĝuste antaŭ enŝipiĝo al Ameriko. Li skribis kelkajn frazojn pri la bela fruprintempo, dankis elkore pro la bela neforgesebla tempo, kiun li pasigis kune kun mi. Tiu memoro estos ĉiam al li plej bela memoro. Kaj fine li deziris al mi feliĉon kaj ĝojon, “bedaŭrinde mi kredeble neniam havos la feliĉon rerenkonti vin, ĉar verŝajne mi ne revenos al tiu ĉi lando.” Tri tagojn antaŭ la ricevo de tiu letero mi kunestis kun li. Tiam li eĉ ne aludis pri disiĝo. Kaj nun ... Ĉu vi komprenas? Mi ne estis la kaŭzo de lia foriro, ĉar eĉ pli frue ol mi unue renkontis lin, li certe prizorgis enmigropermeson kaj pasporton, kvankam nek mi nek aliaj sciis pri tio. Sed eble li rigardis min ludilo por momenta distro ... ... Mia bela revo pri la libereco polviĝis. Ne pro tio, ke mi eble naskos infanon, sed pro tio, ke li foriris kiel fia ŝtelisto. Se li nur estus dirinta antaŭe: “Mi ne povas resti kun vi plu, mi devas iri for, tial adiaŭ!” Tiam mi estus dirinta al li: “Bone, vi estas libera kiel mi. Mi portos mian sorton, kaj vi ŝuldos al mi nenion.” — Sed tiel! Mi enfalis en abismon de nigraj pensoj, kaj por la unua fojo, pensante pri patrino kaj frato, mi ektimis la sekvojn de mia libereco. Por la unua fojo mi komprenis la sentojn de mia patrino, kiam ŝi sciiĝos pri tio. Noktiĝis ĉirkaŭ mi. Unue mi preskaŭ freneziĝis kaj ne sciis kion fari, ĉu iri en la riveron por foriĝi aŭ al la dancejo por havigi alian patron al mia infano? Ĉu vi komprenas? Sklavino! Du semajnoj pasis, kaj iom post iom mi sukcesis trankviligi min mem. Vi mem estas la kaŭzo de via malfeliĉo, mi provis diri al mi. Vi volis esti libera, kaj vi estis. Do portu nun vian sorton kiel libera homo! Sed fariĝis solece en mia interno kaj solece ĉirkaŭ mi. Mi fariĝis tutsola en la mondo, pli sola ol se mi estus orfa kaj senfrata. Kaj post tiuj du semajnoj mi iris al la dancejo, ne por delogi junulon, ne por amuziĝi, nur por ion fari kaj por rigardi homajn vizaĝojn. Miajn paŝojn kondukis la sama deziro aŭ sopiro, kiu kondukas la paŝojn de resaniĝanto, kiu post longaj semajnoj en la lito estas altirata al homoj kaj vivplenaj lokoj. Ĉu vi komprenas? Sed kiel fremdulino mi venis, kiel fremdulino rigardis la homojn kaj la gajecon, kiel fremdulino mi volis foriri.

Kaj tiam vi venis. Stranga sento ekkaptis min, kiam mi vidis vin. Estus sensence diri, ke vi plaĉis al mi. Pri tiaj aferoj mi ne povis pensi tiam. Estis io tute alia. Ĉu iam okazis al vi, kiam vi estis pli juna, eble preskaŭ infano, ke vi revis pri renkonto kun homo, ĉu samseksa aŭ male, kiu plene komprenos vin kaj en ĉio sentos kaj pensos same kiel vi mem? Tiamaniere mi ofte revis, kiam mi estis infanino, kaj la soleco fariĝis preskaŭ ne eltenebla. Sed kiam mi fariĝis pli aĝa, tiuj revoj iom post iom malaperis, eble transformiĝis laŭ la vera aspekto de la mondo. Kiam vi venis, estis al mi, kvazaŭ unu el tiuj revofiguroj de miaj knabinetaj jaroj subite estus aperinta antaŭ mi. Mi sentis, ke tie staras junulo, kiu ĉiam povus frate kaj plene kompreni min, eĉ en mia plej profunda doloro, kaj kies nura ĉeesto povus esti plej trankviliga konsolo. Estis nur revekiĝinta infanorevo. Tamen ĝi estis pli forta ol mia racio. En tempoj de profunda doloro la homo eble fariĝas kiel infano, kaj de longe forgesitaj pensoj kaj revoj ree viviĝas.

Mi provis kontraŭstari kaj esti saĝa, kiam vi petis pri renkonto, sed mi malsukcesis. Mi estis fariĝinta infanino, senforta, helposerĉanta — ja, eble sentimentala. Mi diris al mi, ke mi agas freneze kaj malhoneste, kaj mi hontis pri mi mem. Tamen mi konsentis al viaj petoj.

Kaj vi fariĝis konsolo al mi. Vi helpis al mi porti mian sorton, kvankam vi mem ne sciis pri tio. Mi ja ne parolis al vi. Tamen, ho, se vi nur scius, kiom mi parolis al vi en la solecaj horoj de senfine longaj semajnoj! Revoj! Jes, ja, kaj tamen konsolo ... Amiko, frato, ĉu vi povas pardoni min? — Krepusketo estis envolvinta la grandan ebenon en nokta senkontura nebuleto; la sonoj de la tago estis formortintaj. Kaj en lia interno estis sento, kiu similis al tiu nokta silento, trankviliga kaj forgesiga kiel kvieto de sankta ejo. Ŝia flustra parolado estis ĉesinta kaj la silento milde forviŝis dolorigajn pensojn kaj kvazaŭ purigis la internon de ĉio malbona kaj malinda. Ŝajnis al li kvazaŭ malsanktigo rompi tiun sensonecon.

— Ne diru tiel, vi estas ja mia amikino, — li flustris mallaŭte.

Senvorte ŝi premis lian manon kaj poste ekstaris. Ili returnis sin al Torento.

Veninte al ŝia hejmo ili dum kelkaj momentoj restis sub la siringaj arbustegoj. El malproksimo aŭdiĝis la muziko de la dancejo, kaj dum momento li vidis interne la homplenan lokon, kie juna vivo bolas kiel ŝaŭmanta printempa rivero. Lipoj ridas, okuloj briletas kaj serĉadas, demandas senvorte, respondas senvorte. Lampoj brilas: ruĝaj, flavaj, verdaj. Junaj voĉoj kveradas kaj flustradas, kaj parope gejunuloj promenas sur solecaj vojetoj ... Kaj li miris pri si mem. Kiel ĉio ĉi povis interesi lin?

— Kaj nun ... poste? — li fine flustris demande. — Kio okazos al vi, kion diros via patrino, via frato? Ŝi ektremis.

— Eble fariĝos nebone. Sed mi portos mian sorton. Dankon, amiko! De nun ni ne vidos nin plu, ne povos. Vi ja komprenas.

— Jes ... sed kiel vi povos elteni ĉion? Se mi nur povus helpi al vi ... Sed kiel? ... Aŭtune mi iros fari mian militservon. Mi skribos kelkajn leterojn al vi, donos mian adreson. Sendu vorteton por ke mi sciu pri via sorto! Mi ne povos mildigi ĝin; sed miaj pensoj restos ĉe vi. Eble estas sensence diri tiel ... tamen ... Ili rigardis longe unu la alian kaj senvorte disiĝis.

V.

Matene kaj vespere li preteriras la dometon, kie ŝi loĝas. Ĝi kuŝas nur cent paŝojn flanke de la ŝoseo, kaj li do povas vidi ĝin sufiĉe bone, kelkafoje eĉ distingi vizaĝojn malantaŭ la fenestretoj, jen ŝian, jen tiun de la frato, jen tiun de la patrino. Preterpasante li vole-nevole turnetas siajn rigardojn tien, kvazaŭ li ankoraŭ estus plena je atendo kaj juna espero. Sed postan momenton la okuloj malleviĝas, kaj frosteca, preskaŭ nerimarkebla rideto ekludas ĉirkaŭ liaj kunpremitaj lipoj. Kial rigardi malantaŭen? Tie estas nur la ruba grundo de frakasitaj revoj kaj polvigita ĝojo. Tie kreskos nenio krom la kardoj kaj urtikoj de amaraj memoroj.

Kelkafoje li vidas ŝin iranta trans la korteton aŭ staranta antaŭ la pordo, okupita de iu laboreto. Se ŝi ekvidas lin, ŝi alrigardas al li dum momento kaj subite estas al li, kvazaŭ ŝi vokus lin kaj etendus siajn manojn al li. Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin aŭ li nur estus unu el la centoj da ĉiutagaj preterpasantoj, al kiuj ŝi neniel rilatas. Tiam li eksentas piketon en la interno, kvazaŭ li estus perdinta ŝin denove. Sed lia penso tuj diras: Devas ja esti tiel. Ĉu ŝi povus agi alie? Kaj vi — ĉu vi povus akcepti ŝin, se ŝi volus reveni al vi kaj fariĝi via? Ĉu vi povus akcepti la infanon de ŝia estinta amanto? Sed liaj sentoj intervenas. Tamen vi amis ŝin, tamen vi amis ŝin, ili dolorige kantas en lia senluma interno. Kaj la pensoj respondas: Tio estis, sed ne estas plu.

Li provas dispartigi kaj analizi siajn sentojn kaj pensojn kaj paroli racie al si mem por tiamaniere forigi ŝin el sia konscio kaj samtempe forigi sian doloron. Tio ne sukcesas. Kiam li volas kapti siajn sentojn, ili tuj disfluas kiel akvo inter la fingroj, kaj li ne povas difini kaj fiksi ilian enhavon. Unu estas certa: li ne koleras je ŝi. Kontraŭe, li tre kompatas ŝin. Sed ĉu li ankoraŭ amas ŝin, aŭ ĉu liaj maldolĉaj sentoj estas nur doloroj pro perditaj revoj? Al tiuj demandoj li ne povas aŭ ne kuraĝas klare respondi. Unu fojon li diras: Jes, mi ankoraŭ amas ŝin, kvankam mia amo estas sensenca kaj senespera. Kiel mi povus forgesi ŝin? Sed alian fojon li respondas tute male: Ne, mi ne amas ŝin, kaj por mia trankvilo mi devas forgesi ŝin kiel eble plej baldaŭ. Kiel mi povus ami tian knabinon? Kelkafoje li hontas pro si mem. Kial vi ne koleras je ŝi? li furiozetas kontraŭ si mem. Ŝi perfidis vin, ŝi estis malhonesta. Verdire ŝi estas kompatinda, sed tio ne estas via afero. Forgesu ŝin, kaj iom post iom la tempo forviŝos tiun makulon el via interna vivo. Vi devas fariĝi vireca kaj ne doni vin mem kiel ludilon al infanaj sentoj. Tia estas la vivo, tiaj estas la homoj. Komprenu tion, kaj agu laŭ ĝi. Ekzistas aliaj junulinoj, restas ankoraŭ belaj travivaĵoj. Sed ne revu. Adaptiĝu al la vivo, kia ĝi estas.

Tiel li parolis al si mem, sed la parolo ne havis grandan efikon. Senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus polvigi ĉiun ĝojon kaj eĉ la kapablon fariĝi ĝoja, lian tutan mensan vivon.

La semajnoj pasis limake malrapide. Estis al li, kvazaŭ li irus en aŭtuna nebulo, griza, trista kaj mortosilenta. Neniu vivosigno, neniu esperigo, pri suno kaj printempo oni ne povas eĉ revi. Kiel velkintaj folioj liaj esperoj je la vivo unu post alia disiĝis de lia animo, falis teren kaj dissolviĝis.

Sed dume li pensis: Vi estas juna kaj ankoraŭ havas la tutan vivon antaŭ vi. Estus naive rezigni kaj tute malesperi pro tiu afero. Forgesu la pasintecon kaj serĉu ion alian! Kelkafoje li vizitis la dancejon; sed tio ne donis plezuron al li. Li provis devigi sin proksimiĝi al la junulinoj por trovi amuzon kaj forgeson, sed li ne sukcesis. Kio komuna ligas min al ili kaj ilin al mi? li pensis. Nenio! Kiel antaŭe li vizitis la kunvenojn de la radikala societo, sed la paroladoj kaj diskutoj ne povis interesi lin plu. Kiel kaj kiom ĉio ĉi povus koncerni min? Ĉu tiuj alte ŝvebantaj kaj verdire belaj teorioj povus doni al mi feliĉon? Ĉu eĉ la realigo de tiuj teorioj povus fari tion? Unu afero estas la teorioj, alia la vivo. Mi vivas mian propran vivon, sola, unuopa; en la regno de teorioj ĉiuj estas egalaj, kaj diferencoj ne ekzistas. Povas esti, ke la teorioj estas taŭgaj por materia vivo, por ekstera vivo sed por la interna vivo ili havas neniun valoron.

Kaj tamen la anoj de tiu societo nomas sin individuistoj! Ĉu ili ne vidas la paradokson? Kaj ĉu povas ekzisti io pli individueca ol la sentoj kaj pensoj de individuo? Kaj ĉu tiuj sentoj kaj pensoj ne estas pli gravaj rilate al vivo de homo ol centoj da teorioj, eĉ pli gravaj ol la realigo de la teorioj? Andreo estas pli prava. Povas esti, ke li estas ekstrema, tamen estas senco en lia opinio.

Li demandis la gazetvendiston, la plej kleran en la grupo, pri tiuj aferoj, ĉar interesis lin scii, ĉu ili mem aŭ almenaŭ iuj el ili estas konsciaj pri la diferenco inter teorioj kaj vivo.

La malgranda homo rigardis lin momente, kaj liaj okuloj ekbriletis en sia profundaj kavoj.

— Vi faras grandan demandon. La homoj ankoraŭ ne komprenas tiujn aferojn. Ĉu ili iam komprenos, mi ne scias. Sed ni esperu. Vere la interna vivo de homo estas pli grava ol ĉiuj teorioj en la mondo, ĉar ĝi sola estas la vivo mem. La ekstera vivo, kutimoj, sociordo ktp. estas nur spegulbildo de la internoj de la homoj. Sed tion oni ne komprenas. Kontraŭe, oni plej ofte pretendas, ke eksteraj plibonigoj donos la feliĉon al la homoj. Kiel vi diras, la homoj ankoraŭ estas idolanoj. Ili pli konfidas al objektoj kaj eksteraj aferoj ol al si mem, al siaj propraj internoj. Veraj individuistoj ankoraŭ ne ekzistas. Jes, ekzistas, sed eble unu po dekmilo da homoj. Kaj vi demandas, ĉu restos tiel. Kiu povas diri? Tio estas demando, kiun nur la venonteco solvos.

Vi ankoraŭ estas juna, kaj viaj sentoj ankoraŭ estas plene vivaj. Tial vi demandas tiel. Sed post kelkaj jaroj vi eble ne demandos plu. La homoj plejparte ne havas multe da sentoj. Tial ni havas tiom da teorioj. La teorioj ne donas grandan profiton, sed aliflanke ili ankaŭ ne donas doloron. Ili estas tute konvenaj por senanima tempo ... Kaj dume ni laboru laŭpove!

— Sed via laboro koncernas ja nur eksterajn aferojn! Ĉu mi akiras du kronojn aŭ kvin aŭ dek potage, povas esti tute indiferente. Mi ne diras, ke ĝi estas, sed povas esti. Ĉar en homa vivo ekzistas ĉagrenoj kaj afliktoj, kiujn la plej alta salajro kaj la plej luksa vivo ne povas mildigi.

— Jes. Sed tion vi diras, ĉar vi ankoraŭ estas tre juna, ĉar viaj sentoj ankoraŭ ne velkis, ĉar vi eble estas tre bona homo.

Li silentis dum momento kaj rigardis Karlon serioze, kaj ree liaj profundaj okuloj ekbriletis kiel fosforo en mallumo.

— Sed ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj el niaj samvivanoj ne povas kaj ne havas rajton trankviligi sian malsaton, ke milionoj da homoj sur la tero ne havas alian hejmon ol la vojojn, ke milionoj da homoj estas subpremitaj kiel sklavoj kaj al la tiel nomataj superuloj ne havas alian valoron aŭ ekzistrajton ol tiun, kiun donas la ciferoj en la kaslibroj? Mi pensas ne nur pri blankuloj, sed ankaŭ pri negroj, hindoj, ĉinoj kaj aliaj, kiuj ankaŭ estas niaj samvivanoj. Ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj da homoj estas devigataj mortigi unu la alian per la plej bruta mortigado, kiu povas ekzisti? Ĉu estas indiferente al vi, se milionoj da infanoj venos en la mondon nur por esti maljuste traktataj kaj fariĝi tute similaj al la homoj de nia tempo? Li parolis mallaŭte kaj trankvile, sed kun iu interna ardo, kiu tamen ne povis esti nura revoluciemo. Karlo rigardis senmove la malgrandan homon, kaj subite li ekhavis strangan, nedifineblan senton, kiu preskaŭ venigis larmojn en liajn okulojn. — —

La somero pasis, kaj li estis sola kun siaj pensoj kaj perditaj revoj. Al neniu li parolis pri sia travivaĵo, kaj malmulte li parolis pri aliaj aferoj. La peza laboro plifortigis liajn muskolojn, lia korpo fariĝis fortika kaj tendena. Liaj trajtoj maturiĝis kaj malmoliĝis, la esprimo de la okuloj profundiĝis.

*

Iun aŭtunan matenon li sidis en vagonaro, kiu portis lin kaj kelkajn kamaradojn suden al la ĉefurbo.

Torento kaj la bluaj montoj estis malaperintaj ĉe la horizonto. Sur ambaŭ flankoj de la fervojo etendis sin la vasta ebeno.

Antaŭ liaj okuloj rapide preterglitas avenaj kampoj kun rikoltantoj, ĉevaloj kaj rikoltaj maŝinoj. Jen proksimiĝas verda ejo kun arego da bovinoj, kiuj flegme sin paŝtas aŭ ripozas en la matena trankvilo. Jen venas stoplejoj kun ĉevaloj kaj plugantoj aŭ peze kaj malrapide marŝantaj traktoroj. Tie kaj tie kuŝas ruĝaj domoj kaj vilaĝoj dissemitaj sur la vastaj teroj. Tie kaj tie vidiĝas por momento blankaj preĝejoj kun silentaj tombejoj kiel memorigoj pri la nenieco de homa laboro kaj penado. Sed ree venas kampoj kun homoj, kiuj salute svingas siajn manojn al la veturantoj kaj ridas kaj gajas, kvazaŭ preĝejoj kaj tombejoj nenie ekzistus. La blua strieto en la sudo proksimiĝas kaj grandiĝas, kaj baldaŭ li povas pli klare distingi tiun regionon, kiun li antaŭe vidis nur de malproksime.

De malproksime ... Li memoras la kvietan vesperon, kiam li sidis kun Enjo sub la betuloj apud la norda rando de la ebeno. Nur du monatoj pasis de tiam. Tamen kiel longa estis tiu tempo. Bone, ke ĝi fine estas pasinta. Sed la memoroj restas, restos. Li iras al la granda mondo, kiu troviĝas ie en la malproksimo, kaj ĉion hejman li jam forlasis, ĉion — krom la memoroj. Eble ili iom post iom paliĝos en la brua vivo de la kazerno, sur la stratoj de la granda urbo. Paliĝos sed ne foriĝos. La trajno trapasas grandajn vilaĝojn kaj grandajn urbojn kun belaj domegoj kaj aroj da fumantaj tubegoj. Kelkafoje li momente ekkaptas la vidon de larĝa strato kie homoj iras kaj intermiksiĝas kiel formikoj sur formikovojo en la arbaro. En la senĉese moviĝanta kaj fluanta homamaso la aŭtomobiloj glitas glate kaj rapide kiel glitbobenoj en giganta teksilo.

Tiam kaj tiam liaj pensoj returniĝas al la hejmo kaj al Torento, kiu ŝajnas pli kaj pli malgranda al li. Kiam li kiel infano unue iris al Torento, ĝi ŝajnis al li la plej granda kaj mirinda loko en la mondo. Nun ĝi jam fariĝis malgranda loko ĉe la limo de la mondo. Nun li iras al la vere granda mondo.

Sed estas tutsama afero, li subite pensas. Li mem estas nur iom pli aĝa, la mondo fariĝis iom pli granda, la vojaĝo celas iom pli vastan kaj gigantan Torenton, kie la fluo de homaj vivoj ŝaŭmas kaj bruas pli intense ol alie.

Liaj kamaradoj ŝercas kaj ridegas, manĝas, fumas, kartludas kaj faras grandan bruon. Kompreneble ili ne tre ŝatas iri en la kazernojn, tio estas ja per si mem diabla afero. Sed aliflanke la grandurbo havos plezurojn, kiuj eble dum kelkaj horoj donos kompenson por la malagrablaĵoj dum tagoj kaj semajnoj. Do, kial ne? Antaŭe li mem pensis kun malŝato kaj abomeno pri tiu tempo, kiam oni sklavigos lin per uniformo kaj ordonoj. Sed nun estas iel alie. Dum la vintra sklaveco li eble povos iomete forgesi, eble la memoroj iomete paliĝos. Kaj cetere li ja havos okazon vidi, kia estas la granda mondo, al kiu li antaŭe tiel sopiris. Do, kial ne?

*

En malnovega, senluma kaj falema domaĉo en la plej malnova parto de la urbo loĝas lia kuzo kaj ties edzino. En sabataj vesperoj, kiam li ricevas forpermeson ĝis la dimanĉa noktomezo, li iras tien. Tra kurbaj kaj mallarĝaj mezepokaj stratoj kun grupoj da kriantaj kaj kverelantaj transportistoj kaj havenlaboristoj li hezite serĉas sian vojon al la strato kaj domo, kies nomon kaj numeron li zorge fiksis en sia memoro.

La loko plenigas lin per melankolio kaj neklara abomeno. Kiel kadukaj estas la domoj, kiel mallarĝaj kaj senlumaj la ĉambroj! Suno mankas, aero mankas, eble ankaŭ nutraĵoj, kaj ĉiuj ŝajnas vivi nur duonan vivon: la ludantaj infanoj sur la stratoj, la floroj kaj fantomaj vizaĝoj post la malgrandaj fenestroj, la vegetantaj arbetoj en la salonolarĝa pargeto. Plenvivaj estas nur la krudaj kaj raŭkaj voĉoj de la duonebriaj laboristoj. Kvazaŭ tondrado en la ĉielaj spacoj iliaj sonokaskadoj ruliĝas inter la grizaj domaĉoj kaj plenigas la tristajn stratetojn per la timiga, pratempe sovaĝa vivo.

La kuzo laboras en iu malproksima sukerfabriko, same lia edzino. Kiam unu venas hejmen, la alia jam foriris aŭ post ses-sep horoj foriros. Tiu, kiu estas hejme, dormas dum kelkaj horoj kaj preparas manĝon por si mem kaj por la alia. Tiel pasas ilia vivo.

Al Karlo ĝi ŝajnas kiel terura sonĝo. Kiamaniere homoj povas pasigi sian vivon tiel? li demandas sin mem. Se li estus devigita vivi tiel, li certe forkurus el la urbo. Sed strange, ili mem ne ŝajnas kompreni sian sorton, tiu vivmaniero laŭvide ŝajnas tute memkomprenebla al ili. Verdire ili estas fervoraj komunistoj, verdire ili kelkafoje plendas pri la mizera vivo. Sed tio estas nur momentaj kaj maloftaj erupcioj. Ĝenerale ili ŝajnas sufiĉe kontentaj, eĉ gajaj kaj vivavidaj, same kiel la laboristoj en Torento aŭ la lufarmetantoj en la profundaj arbaroj. Tuj kiam li alvenas, li forĵetas la uniformon en angulon kaj surmetas civilan kostumon, enbuŝigas iom da manĝaĵo kaj tason da kafo kaj poste iras en la urbon, Horon post horo ĝis malfrua nokto li iras sur la stratoj, aŭskultas, rigardas, meditas, ensorbas per ĉiuj sentoj la vivon de tiu monstra estaĵo, kiu estas la grandurbo.

La perfekta soleco en la senfine fluanta homotorento unue tre plaĉis al li. Cent miloj da homoj preterpasas onin, sed ĉiu zorgas nur pri si mem. Kion unu pensas kaj sentas, estas absolute indiferenta al la alia, kaj se iu vidas onin, oni estas al li nura ombro, kiu preterglitas sur lia vojo. Tian perfektan solecon li ne trovis eĉ en la arbaroj. Tiutempe li malŝatis la solecon. Nun ĝi ŝajnas al li bona afero.

Komence li malmulte pensis pri Enjo. La sennombraj kaj intensaj impresoj de ĉio nova ne lasis lokon al ŝi en lia interno. Sed iom post iom li kutimiĝis al la grandurbo, kaj ĝi ŝajnis al li kiel giganta maŝino, kiu unue imponegas, sed en la daŭro fariĝas seninteresa. Ree li komencis malŝati la solecon. Kio mi do estas en tiu homomaro? li kelkafoje demandis al si mem. Nura ombro, ombro kiu sencele kaj maŝine moviĝas inter miliono da aliaj ombroj.

Tiam la bildo de Enjo komencis reviviĝi en lia interno. Ree li sentis doloron pro sia perdita revo. Sed strange, samtempe ĝi estis kvazaŭ konsolo al li. Ekzistis tamen unu homo, kvankam por eterne disigita de li, kiu eble pensis pri li, kaj al kiu li estis pli ol nura ombro.

Li ekmemoris la promeson skribi al ŝi, sed hezitis plenumi ĝin. Ĉu ne estus sensence, sentimentale? Sed aliflanke ŝi estis kompatinda, sola, senespera. Eble signeto de kompato kaj kompreno donus iom da konsolo al ŝi.

En la komenco de la vintro li fine sendis al ŝi mallongan leteron. Post kelkaj tagoj li ricevis respondon. Estis sabata vespero, kaj li jam pretigis sin por foriro el la kazerno, kiam la letero atingis lin. Lia unua penso estis disŝiri la koverton kaj tuj legi ĝin, sed ĉirkaŭrigardinte en la homplena koridoro, kie duonvestitaj junuloj bruadis kaj kondutis kiel petolemaj bovoj, li metis ĝin en la poŝon kaj rapidis al la loĝejo de sia kuzo. Neniu estis hejme, kaj la malvasta ĉambreto ŝajnis al li kiel oazo de silento kaj trankvilo en la senĉesa bruado de la urbo. Ekstere eĥis la voĉoj de maristoj, havenlaboristoj kaj aliaj fortuloj, kaj tiam kaj tiam akra sono de frakasitaj boteloj tranĉis la aeron. Sed tamen estis relative trankvile.

Li bruligis sian pipon, eksidis apud la fenestro kaj malfermis la koverton. Li ekridetis preskaŭ petole kaj diris al si mem: “Nun mi imagu, ke ni sidas ĉe la Martira fonto, kaj ke vi parolas al mi pri viaj zorgoj kaj doloroj.” Kaj li komencis legi:

Amiko!

Mi dankas vin! Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi dum la pasintaj monatoj, kiom mi deziris ricevi kelkajn vortojn de vi.

Post nia disiĝo mi fariĝis soleca ... Mi ja diris al vi, ke mi portos mian sorton. Jes, mi portis, portas kaj portos ĝin. Tamen ... Post via foriro mi komencis esperi. Hodiaŭ mi ricevos leteron, mi pensis ĉiumatene. Sed semajnoj pasis, monatoj pasis. Fine mi komencis honti pri mi mem. Kia mi do estas, ke mi povus atendi signon de amikeco de homo, al kiu mi tiamaniere kondutis? Mi soliĝis ankoraŭ pli kaj kredis, ke vi estas forgesinta min. Nu, kial vi ne forgesu? Estus ja nur bone por vi, kaj mi ne devus esti ĉagrenita pro tio.

Estis strange al mi, kiam mi legis viajn bonajn, fratajn vortojn. Mi ja neniel meritis ilin, kontraŭe, kaj mi demandis min, ĉu estas vere, ke ekzistas homo, kiu komprenas kaj kompatas, kvankam li devus malŝati. Pardonu, eble mi fariĝas sentimentala! Mia patrino nun scias ĉion. Fine mi ne povis silenti plu kaj parolis al ŝi. Ho, kiel mi timis ŝiajn larmojn, ŝian korŝiran doloron. Estis preskaŭ neeble eligi la vortojn. Sed ŝi ne ploris, ne ĝemis, nur rigardis min longe kaj iom kolere kaj poste diris: “Aĉa bubino, tion mi povis antaŭvidi jam de longe. Kaj kiu estas la patro? Ĉu li estas en tia stato, ke li povas pagi? Aŭ ĉu li edziĝos al vi?” Mi ne povis klarigi la aferon al ŝi, ŝi ja ne estus kompreninta min, kaj tial mi nur diris, ke li estas for kaj neniam revenos. Tiam ŝi komencis lamenti, sed ne pro mi kaj la naskiĝonto nek pro si mem. Nur pro la mono ŝi lamentis. Mi asertis, ke mi laboros kaj honeste vivtenos la infanon kaj min mem. Jes, jes, tion ŝi kredis. Sed tamen “estas terure perdi tiom da mono, kiun li laŭleĝe ŝuldas al vi, kaj kiun li devus pagi, se li ne estus en alia lando”.

Tuj kiam mia frato venis hejmen, ŝi sciigis ĉion al li. Li rigardis min scivoleme, preskaŭ iom rikane, sed diris nenion.

Do — vi komprenas. Se ili ĉagreniĝas, ili ĉagreniĝas pro mono. Kiam mi ekkomprenis tion, mi liberiĝis de peza ŝarĝo kaj preskaŭ gajiĝis interne. Sed samtempe ili fariĝis plene fremdaj al mi. Kaj mi estas fremdulino en tiu ĉi domo. Eble estis tiel jam antaŭe, estis ĉiam, kvankam mi ne kredis aŭ ne volis kredi tion. Kaj same la filo al la patrino, kaj ŝi al li.

Strange. Ĉu la homoj ĝenerale vivas tiel?

Tamen estas multe pli facile nun ol antaŭe. Se mi nur restos sana, ĉio ordiĝos. — —

Li enpoŝigis la leteron kaj meditis pri ĝia enhavo. Ĝi ja ne estis ĝojiga, kontraŭe. Tamen ĝi iamaniere kuraĝigis kaj fortigis lin. Finfine ŝi estas brava knabino. Kvankam juna kaj malforta, ŝi scias porti sian sorton. Vere, ŝi mem estis kaŭzo de la malfeliĉo. Sed kiom da homoj estas sufiĉe kuraĝaj kaj honestaj por porti la malfeliĉojn, kiujn ili kaŭzis al si mem? Ordinare ili malesperas, lamentas kaj kulpigas aliajn homojn aŭ la vivon aŭ eĉ Dion pri siaj ĉagrenoj kaj doloroj.

La kuzo envenis kun envolvita botelo en la mano. Karlo rapide ŝanĝis kostumon kaj volis foriri. Sed la kuzo haltigis lin.

— Restu momenton, — li diris, kaj la tuta vizaĝo heliĝis de bonvolemo. — Mi aĉetis botelon da brando. La kafo tuj estos preta, kaj ni trinkos guteton.

Karlo restis. La elkora bonvolemo de lia kuzo la unuan fojon efikis je li, kaj li komencis babili kun li, eĉ iomete gajiĝis. En la daŭro de duona horo ili pli intimiĝis ol dum la tuta antaŭa tempo.

— Sed mi ne komprenas, kiamaniere vi povas vivi tiel, — diris Karlo, kiam ili sidis trinkante. — Vi laboras manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj. Tio estas ja via tuta vivo. Vi ambaŭ same. Ĉu vi ne havas la senton, ke io mankas, ke via hejmo estas nur duona hejmo, nura loĝejo. Eble mi ne komprenas la urban vivon, sed al mi tio ŝajnas stranga.

Lia kuzo ekridetis.

— Povas ŝajni stranga al vi. Sed kion fari? Eble ni povus vivteni nin per mia salajro. Sed neniom restus. Kaj la homo ne povas vivi nur de pano. Oni devas adaptiĝi al la cirkonstancoj. Ĉar mia edzino ankaŭ laboras, ni povas akiri iom pli. Ni aĉetis iom da mebloj, aĉetis bonan gramofonon, ni povas kelkafoje iri en kinon, kaj printempe ni espereble sukcesos aĉeti motorbiciklon. Kiam oni loĝas meze en la urbo, oni volas kelkafoje vidi iom da vera naturo kaj enspiri iom da pura aero. Pro tio ni aĉetos ĝin. Kelkafoje ni povas inviti amikojn por kelkhora kunesto. Kaj tiel plu. Ĉion ĉi ni ne povus nur per mia salajro, aŭ almenaŭ nur post longa tempo. Verdire estas ja malgrandaĵoj. Sed iel la homoj bezonas tiajn malgrandaĵojn, kiuj tamen donas iom da lumo al la vivo. — Tiu ĉi mallonga kaj ne tre grava interparolo donis novan nutraĵon al la pensoj de Karlo, kaj li komencis rigardi la urbanojn en iel alia maniero ol antaŭe. Ili ne nur laboras, manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj sed ili havas sentojn, pensojn kaj dezirojn kiel aliaj homoj. Kaj ĉiu el tiuj centmiloj da ombroj sur la bulvardoj portas sian propran sorton, sian ŝarĝon da malfeliĉoj kaj zorgoj, eble ankaŭ iom da ĝojo kaj feliĉo. Eterne, senĉese fluanta torento el homsortoj. Ili do ne estas nuraj ombroj. Tamen, ĉu ne ombroj unu al la alia?

*

Kara Enjo!

Jam pasis la novjara festo, kaj post kelka tempo mi liberiĝos. Kion mi tiam faros, mi ankoraŭ ne scias. Mi ne tre emas reveni hejmen. Estas al mi, kvazaŭ mi ne plu apartenus al la lokoj de mia junaĝo, kvazaŭ ĉiuj ligiloj estus tranĉitaj kaj mi devus resti fremdulo, se mi revenus. Aliflanke mi ankaŭ ne ŝatas la urbon, ĉar ankaŭ ĝi estas fremda al mi kaj kredeble restos tia. Sed iamaniere ĝi altiras min. Ne la urbo per si mem, sed tiu giganta rivero de homoj kaj homsortoj. Ankaŭ mi estas ja akvero en la granda fluo. Kaj — ĉu ne ĉiuj apartenas al ĝi, kvankam pli malpli? Eĉ la loĝantoj en la malproksimaj, profundaj arbaroj kaj intermontaj valoj! Almenaŭ ŝajnas al mi, ke devus esti tiel. Mi volas rigardi tiun riveron kaj mediti pri ĝi. Tial mi restos, se mi trovos laboron. Kiel fremdaj la homoj estas unu al la alia! Kiel etaj kaj kutimecaj iliaj pensoj kaj sentoj! En tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj. Kun kiom el ili mi povus paroli, kiel mi parolas kun vi? Eble kun du aŭ tri. Kompreneble mi ne konas ĉiujn kaj ne povas certe diri, sed oni ja renkontas unu la alian, aŭskultas diskutojn kaj babilojn, rigardas vizaĝojn. La plej multaj certe estas sufiĉe bonaj homoj. Se mi volas pruntepreni moneron, ili volonte donas al mi, se ili povas. Se mi parolas al ili pri sporto, amuzoj, vetero kaj aliaj ĉiutagaj aferoj, ili montras intereson kaj respondas kun bonkora mieno. Sed tie estas ilia limo. Aŭ ĉu ili ne kuraĝas paroli pri aliaj aferoj, hontetas pro sentoj kaj pensoj, kiuj ne apartenas al la kutimoj? Ekzistas kelkaj dekoj da socialistoj de diversaj partioj. Kun ili mi povas paroli pri forigo de la militoj, pri plibonigo de la socio, pri popolklerigo kaj aliaj tiaj aferoj. Ĉiuj estas sufiĉe inteligentaj kaj viglaj. Sed nur teorioj kaj pli malpli komunaj sentoj rilate la sociajn aferojn ligas unu al la alia. Teorie ili estas fratoj, reale ili estas fremduloj unu al la alia. Kaj mi komencas kredi, ke la malfeliĉoj de la homaro, militoj kaj interbataloj de diversaj specoj pleje dependas de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. Mi iam diris tion, kiam mi diskutis kun kelkaj el tiuj junuloj. Ili diris, ke mi estas naiva, kaj klarigis al mi, ke ĉiuj sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. Mi povus kompreni tion, se homa feliĉo konsistus nur el bona salajro, bona loĝejo, bonaj vestoj, bonaj lernejoj ktp. Kompreneble ĉio ĉi estas bonaj kaj atingindaj aferoj. Tamen, ili ne povos multe proksimigi la homojn unu al la aliaj. Aŭ ĉu la homoj estas tiaj, ke tiaj aferoj signifas al ili plenan feliĉon, ĉu ili ne deziras ion alian? Se estas tiel, mi restos izolulo. Se estas tiel, mia amiko Bertil estas la plej saĝa homo en la mondo. Sed bedaŭrinde mi ne povas kaj ne povos rigardi la mondon kiel li.

Kelkafoje mi hontas pri mi mem. Mi malbenas la militojn, malbenas la militservon. Kial mi do ne foriras, rifuzas lerni tiun sovaĝulan metion? Stranga afero, kiun mi mem ne povas kompreni. Mi deziras fari tion kaj havas neniujn skrupulojn; kontraŭe, mi scias, ke mia obeemo al la leĝo estas silenta konsento pri senfina mortigo. Kaj tamen ne foriras! Kial? ... Eble la aliaj sentas la samon. Almenaŭ ili diras same kiel mi. Sed ankaŭ ili restas. Se milito okazus, ili same dezirus rifuzi. Certe. Tamen ili ne rifuzus, sed irus en la militon. Kial? ... Tio certe ne dependas de ekonomia sistemo, sed de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. La homoj havas multajn komunajn aferojn, sed pri la komuneco de la homoj mem neniu pensas, eble revemaj izoluloj ...

*

Hazarde li trovis laboron tuj post la liberiĝo el la kazerno. Tiam li luis ĉambreton en urboparto, kiu limiĝis al la kamparo. Poste li nur malofte vizitis la hejmon de sia kuzo, kaj aliajn konatojn li ne havis. Vespere li legis aŭ promenadis sur la stratoj, rigardante kaj meditante. Kelkafoje kaptis lin sopiro al la kamparo, al la arbaroj. Kiam li en freŝaj, printempaj matenoj iris al sia laboro, li tiam kaj tiam subite ekpensis: Nun sonas la kantoj de ludantaj tetroj tra la arbara trankvilo, la neĝo degelis kaj la torento dancas kun blanka ŝaŭmo sur ĝia supro, la aeron plenigas odoro de vekiĝanta tero. Kial mi iras tie ĉi? Li ricevis leterojn de Enjo kaj skribis al ŝi, sed ne tre ofte. Ŝia infano naskiĝis, ŝi estas sana kaj brave laboras. Do, ĉio estas en ordo, kiel ŝi iom seke esprimas sin.

La somero pasis. En la aŭtuno ŝi skribis al li pri la morto de sia patrino. Estis longa letero, pli personeca ol la lastaj, kiujn ŝi skribis.

“ ... Kaj nun mi do estas sola kun mia knabeto kaj mia frato. Por kiom longa tempo, mi ne scias. Sed espereble mi sukcesos aranĝi la aferojn, eĉ se mi devos forlasi la domon.

Mi estas sola kun miaj pensoj; la sola, al kiu mi povas paroli, estas vi, kaj estas ja malofte, ke mi sendas kelkajn vortojn al vi. Sed ne, mi tamen mensogas. Mi ankaŭ parolas al mia knabeto. Eble estas naive, li ja ne povas kompreni miajn senvortajn parolojn, miajn revojn pri la vivo. Sed eble li iam komprenos. Strangaj sentoj kelkafoje ekkaptas min. Mi rigardas mian infanon, kaj subite mi demandas: Kio estas vi? Kio estas vi? Kaj mi ektremas de timeto kaj feliĉo, kiam mi respondas: Tie en la liteto dormetas la estonteco, kaj mi mem estas ĝia patrino kaj vartistino. Per mia sango, per miaj sentoj kaj pensoj mi nutros ĝin. Iom post iom ĝi vekiĝos. Venos nova tago. Kaj kia ĝi estos? Ho, mi ne scias, povas nur revi pri tio. Pro tio mi timetas kaj estas feliĉa. Sed mi nutros ĝin per miaj plej belaj revoj, miaj plej bonaj sentoj, miaj plej bonaj vortoj, miaj plej bonaj agoj. Kiel mi iam revis pri estonteco, pri liberiĝo kaj elĉeniĝo, kiu per si mem venos kaj donos al ni la sopiratan feliĉon! Jes, ĝi venos, sed ĝi estas infano, kiu ĵus naskiĝis, kaj kies gepatroj kaj nutrantoj ni mem estas. Ni estas ligiloj inter pasinteco kaj estonteco. Ni portis doloron pro pasintaj eraroj kaj malbonoj, pro propraj eraroj kaj nekomprenoj. Tial ni komprenas aŭ devus kompreni, kaj el vera kompreno devas kreski la estonteco, la elĉeniĝo... Eble mi ŝajnas al vi naiva, ja, eble mi estas. Tamen, mi ne povas alie. Iam mi kredis, ke mi komprenas la grandajn doktrinojn. Ne, mi ne komprenis nek komprenas.

Mi fariĝis fremdulino en la mondo. Mia mondo estas en mi mem, kaj ĝia estonteco estas infaneto, kiu ankoraŭ dormetas kaj atendas la tagiĝon ...”

VI.

Li iradas sur la stratoj de la granda urbo, rigardas kaj meditas. Estas vespero, la mateno de la granda urbo. La malforta lumo de la subiranta suno jam forpaliĝis sur la senfinaj dezertoj de tegmenta lado. Krepuskiĝas. Kaj subite ekbrilas en la krepusketo la milmil artefaritaj sunoj de tiu ĉi artefarita mondo. La urbo vekiĝas. La vivo plivigliĝas, okuloj ekbrilas en la lumo de nova tago de ĝojo kaj amuzo. La milvoĉa ĥoro de susurantaj kaj trumpetantaj aŭtoj kantadas sian himnon al la vekiĝo de nova tago en tiu mondo, kiun la homa penso kreis laŭ sia deziro.

Tiel li pensas. Ĉiu lampo en la nokto estas malgranda suno, kiun la homo lumigis al si mem, kopio kaj samtempe parteto de la granda lumfonto en la vastaj malproksimaj spacoj, sen kiu nia tero estus morta kaj glacia. Tiu povo faris el la homo tion, kio li estas. La fontoj de varmo kaj lumo, kiujn la homo kreis al si mem, fortigis lian konfidon al si mem. Kiam la homo lumigis siajn malgrandajn sunojn en la tera nokto, li mem fariĝis kreanto kaj dio. Li ne vidas, ke tiu kredo nur estas nova maniero akcepti la varmon kaj lumon, kiujn la granda suno mem dissendas al ni jam de la lumplena mateno de l’ pratempo. Li ne konas la grandan interrilaton, konas nur sian propran povon kaj siajn proprajn malgrandajn lumojn. La sunkulto de la pratempoj malaperis, nun oni adoras nur la malgrandajn lampojn.

Eble pro tio la moderna homo vivas plej intense post la vespero. La urbo estas vigla dum la tago, tamen la taga vivo estas sonĝeca, similas al la agoj de dormiranto, La okuloj de la homoj estas pezaj kaj nebulecaj. Nur kiam vesperiĝas kaj ĉiuj stratoj brilas en la lumo de la malgrandaj sunoj, kiujn la homo mem kreis, komenciĝas la vera vivo. Tiam la okuloj klariĝas kiel post saniga dormo, la voĉoj fariĝas sonoraj kaj matene freŝaj, la paŝoj fariĝas facilaj kiel en gaja danco. La homo estas en sia propra mondo, ĝojas pro la tago, kiun li mem kreis.

Tiaj estas la mateno kaj sunleviĝo de la granda urbo. La tiea povo kaj beleco estas la sola povo kaj beleco, kiun ili konas. Veran matenon kaj veran sunleviĝon ili neniam vidis. Se ili nur unu fojon vidus la orientan ĉielon heliĝi, vidus kiel la noktotrankvila aero subite viviĝas, kiel la helaj nubetoj komencas movi sin kaj rapidi okcidenten, vidus kiel nebuloj leviĝas de kampoj kaj golfetoj, kiel la trankvilaj akvoj komencas moviĝi, vidus la florojn turni sin orienten kaj malfermi siajn kronojn al varmo kaj lumo, vidus la kantistojn de la verdaj arbaroj kaj aŭdus iliajn bonvenohimnojn ĉe la reveno de l’ radianta vivopatrino — se ili nur unu fojon vidus tion per sendormaj okuloj, ili ne povus forgesi ĝin pro sia propra nokta mateniĝo. Sed eble ili ne komprenus.

Kiam la mateno venas, ĉio vivanta pleniĝas de la vekiĝa ĝojo. La homo iras al sia laboro kaj la infano al sia ludo. Sed en tiu nokta mateno ĉiuj iras tien, kien la hazardo gvidas ilin, vagante senhejme kiel almozulo, kiu ĉe tagiĝo vagas de domo al domo, petante pri peco da pano. Ili rapidas de elmontrejo al elmontrejo, de strato al strato, en sentrankvila serĉado de loko, kie iliaj sentoj satiĝos kaj ili gajnos novan forton.

Li venas al granda kafejo apud parketo. Kiel ĉiam la loko estas plena de homoj. Ili staradas unuope kaj grupe; sidas sur sofoj, iradas tien kaj reen. Dum li zigzagas inter ili, li ekzamenas la vizaĝojn, unue indiferente, poste kun la sento, ke li serĉas ion, ke io mankas ĉe tiuj homoj. Iliaj okuloj rigardadas al la ĉenoj da bluaj, ruĝaj kaj flavaj lampetoj, la okuloj streĉitaj por aŭdi la sonojn de la tondranta muziko. Sed la vizaĝoj? Ili estas senesprimaj — malgraŭ la ridetoj, malgraŭ la miena ludado, malgraŭ ĉiuj briletantaj okuloj. Ne ekzistas atendo tie, ne kontento nek abomeno, ne ĝojo nek doloro. Ĉu belaj ĉu malbelaj, ĉu sanaj ĉu malsanaj — ili ĉiuj memorigas pri verko de skulptisto, kiu bone konis la proporciojn kaj la teknikon sed ne povis enigi eĉ la plej etan fajreron de vivo en sian kreitaĵon. Sufokanta indiferento elradias de ĉiuj.

Kio do mankas? Ĉu la homa animo? Tiu animo, kiu aŭskultas por trovi la sencon de ĉiuj diferencaj sonoj, kiu rigardas por eltrovi la signifon de la objektoj, kiu iradas por atingi celon.

Tiuj alvenis sen scio pri kialo, ili aŭskultas kaj ridas, sed senkaŭze, nur pro malnova kutimo, nur ĉar ili de sia junaĝo vidis aliajn fari tiel. Iliaj rigardoj vagas kaj vidas, sed senimpulse, senesprimaj kaj malplene brilantaj kiel tiuj de blindulo. Ili iradas, sed ne scias kial, ne scias kien. Ĉio estas kiel maŝineca kaj nekonscia ripetado de io, kion ili jam multfoje faris: eble iam en junaĝo por renkonti amatinon, por renkonti amikon, por enspiri la pli puran aeron de la parko, por rigardi la vivon. Eble neniam estis celado en iliaj agoj; eble ili dekomence faris nur tion, kion ili vidis aliajn fari. Eble ilia tuta vivo estas nur sensenca imitado de tiu de la gepatroj. Iliaj gepatroj vivis, laboris, fartis bone aŭ malbone, amis kaj geedziĝis, ekhavis infanojn, vivis sian tempon kaj fine mortis. Ĉu la vivo de tiuj ĉi ne estas senpensa imitado de tio, nura ripetado de agoj, kiuj ne havas sencon al ili, agoj kiuj ne naskiĝis en la propra konscio kaj ne influas al ĝi? — Kelkafoje li subite vekiĝis el tiuj nigraj pensoj kaj sentoj kaj diris al si mem: Tamen vi certe eraras. Ĉiu devas esti homo kiel vi mem, ĉiu havas siajn revojn kaj sentojn, pri kiuj vi ne scias. Sed ili estas fremdaj al vi, kaj vi al ili. Kion vi vidas, estas nur la rebrilo de via propra interno.

*

Vespera vento ludetas inter herboj kaj junaj folioj. La floroj de la kaŝtanarboj briletas kiel blankaj kandeloj en la profunda verdaĵo de la densaj kronoj. Super Torento etendas sin kiel antaŭ jaroj tavolo da nigra fumo, el la uzinoj venas bruo de laborantaj maŝinoj kaj iloj. Norde staras la montoj kun malhelaj arbaroj kaj eterna silento kaj trankvilo.

Fine li do estas hejme. Ree estas juna somero, ree la vivo ekfloras kiel antaŭe, ree gejunuloj revas dolĉajn revojn pri vivo kaj feliĉo. Strange. Kaj li mem? Hezite li suriras la vojeton al la dometo inter la siringoj, alvenas al la pordo kaj eniras.

Ŝi sidas apud la fenestro kaj riparas ŝtrumpetojn. Sur la planko ludas ŝia knabeto. Stranga sento de hezito kaj honteto ekkaptis lin. Kial li envenis tien ĉi? Ĉu ne estas freneze? Kiam ŝi ekvidas lin, ŝi paliĝas, restas senmova dum momento, sed poste aliras al li, donas sian manon kaj diras bonvenon. Li rigardas ŝin, senintence liaj okuloj serĉas ŝiajn kiel iam antaŭe. Sed poste li konsterniĝas. Kion fari, kion diri?

— Vi ne atendis min? Ŝiaj okuloj malleviĝas kaj ŝi silentas hezite. Sed post momento ŝi rigardas al li, sincere kaj serioze, kaj diras mallaŭte:

— Jes, mi atendis ... kelkafoje, kiam mi estis tre sola. Sed mi ne kuraĝis esperi, ke vi iam vizitos min... Duonreve lia rigardo restas ĉe ŝi. Ankoraŭ ŝi estas la sama Enjo, ankoraŭ lumeto briletas en la profundoj de la okuloj. Ŝiaj trajtoj nur maturiĝis kaj puriĝis. Sed kiom da tempo pasis de tiam ... kiom da sentoj kaj pensoj nestis en lia interno de tiam kaj ĝis nun ...

— Kaj ĉu vi nun volas akompani min? — li daŭrigas per mallaŭta voĉo, kvazaŭ meditante.

Ŝi ekrigardas al li demande, nekomprenante. Sed subite ŝi komprenas. Ŝiaj lipoj ektremas kaj ŝi montras al la infano.

— Vi ja scias. Kiel vi povus? ...

— Jes, mi scias ... — Li rigardas la knabeton medite kaj dume daŭrigas: — Jes, kial ne? La estonteco, pri kiu vi iam skribis ... jen, ni devas bone flegi ĝin. Ĉu vi ne volas? Li ne estos fremdulo al ni, ni ne estos fremduloj al li. Ĉu vi ne volas tion? Ŝi prenis liajn manojn kaj longe rigardis lin. En iliaj okuloj reviviĝis doloroj kaj esperoj de pasintaj jaroj, reviviĝis kaj foriĝis kiel nebuletoj de juna mateno.

— Jes ... Kaj nun la estonteco fariĝis nuno ...