Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Vivi plu: kial? kiel?

Jen antaŭ ni ankoraŭ du libroj de Gudrun Pausewang, tradukitaj el la germana kaj eldonitaj de Nora Caragea. Malgraŭ tio ke la temoj de la libroj estas tute diversaj, en mia percepto ili facile unuiĝas sub unu ĝenerala demando pri la esenco de homa ekzisto. Vivi plu: kial? kiel?

Kial iuj maljunuloj grumblas kaj trudas sin al pli junaj, postulante zorgojn aŭ tedante per siaj konsiloj? Aŭ indiferentas kaj apatias? Kaj eĉ alvokas morton kaj mortas, estante ankoraŭ vivkapablaj fizike?

Tio ne estas demandoj por infanoj, al kiuj estas adresita la libro La avo en la ĉareto. Sed antaŭ ol tiuj demandoj povas veni al iliaj kapoj, la junaj legantoj jam ricevas respondon el tiu ĉi simpla rakonto, preskaŭ fabelforma: senti sin bezonata al aliaj kaj kapabla lerni ion novan — jen estas fontoj por plu vivi. Retrovo de tiuj fontoj denove faras la homon vivema kaj feliĉa.

“Kial plu vivi?” demandas sin kripla malforta avo, suferanta pro fizikaj doloroj. “Mi satiĝis je ĉio ... Ĉu mi ne spertis ĉion, kion oni povas sperti?” (p. 10). Kaj li elektas sinmortigon.

Survoje al sia mortigejo — la montopinto kun granda abismo — li renkontas diversajn homojn, kiuj ne multe interesiĝas pri lia sanstato, sed bezonas lian saĝecon, sperton, kapablojn — kaj post ĉiu tiu renkonto aperas kvazaŭ nova hoketo, kroĉanta la avon al la vivo. Nun klaras, kial plu vivi: por konsili al Astedia pri tio, kiel plibongustigi fromaĝojn; por kanti la trian voĉon en la kanto de la du paŝtistoj kaj gitarludi kun Rufino; por prognozi veteron al Antonio kaj trinki kun li glaseton da mosto; por “povi helpi al multaj malsanuloj”, sed ne nur al la infaneto de Rosalina; por iĝi baptopatro de la unua infano de Izabela kaj Izidoro; kaj por ... por ... ĉesigi ploregon de sia propra nepo Pepito, tiu sindona, kuraĝa knabeto, kiu, streĉante lastajn infanajn fortojn, trenis tra ŝtonoj kaj rokoj la ĉareton kun la avo al la abismo.

Kara Pepito, la samaĝulo de la leganto! Via rolo estis la plej grava. Vi donacis al la avo la belegan vivplenan “promenadon”, kiu redemonstris al li bonkorecon de la homoj kaj belecon de la naturo. En kurtaj ripozpaŭzoj dum la penega grimpado vi sentrude montris al la avo — kiu ŝajnis esti tute indiferenta — kiel skribi kelkajn “hazardajn” literojn, kaj ĉe la montopinto li subite trovis sin kapabla skribi sian propran nomon — kaj “eksentis emon pri legado”. Kaj per via obeemo, penado, toleremo, persisto vi pruvis vian amon al la homo fizike malforta, sed tre kara kaj bezonata unuavice por vi mem ... Vi venkis en tiu danĝera ludo.

“Do, bone, — la avo diras, — vi igas min cedi ... Ni prokrastu la aferon pri ĉi tie ĝis post la baptofesto de la infano de Izabela kaj Izidoro. Aŭ ĝis pli poste. Se entute.” (p. 61)

Kaj jen — kun ĝojkrio Pepito ĉirkaŭbrakis sian avon, sursaltis la ĉareton kaj kaŭriĝis malantaŭ li, dume ili jam ruliĝis malsupren laŭ la deklivo ... “Tamen valoras ankoraŭ! — la avo trumpetis. — Holadihoooooooo!” (p. 62)

Inge Stejneke desegnis por la libro multajn ĉarmajn ilustraĵojn, kiuj — malgraŭ tio ke senkoloraj kaj sensonaj — helpas kapti buntecon kaj variajn melodiojn de la plenĝoja vivo. Jen Rufino en sia kabano, jen Rosalina en sia ĝardeneto, jen Antonio kun siaj lamoj, jen gajaj infanetoj, bruantaj kaj dancantaj, puŝas la ĉareton supren. Kaj jen — plej kortuŝe — ripozkuŝas en aroma herbaro, sub blua aperta ĉielo, en altmonta trankvilo du feliĉaj homoj — la avo kaj la nepo ...

“Kial vivi plu?” estas demando, kiam ŝajnas, ke ĉio jam estas traspertita. “Kiel vivi plu?” estas demando, kiu bonvenas laŭeble pli frue. Sed preferindas, se jam en infaneco estus renkontita necesa libro, enhavanta la respondon.

Kuniberto (Kuniberto kaj Kilevamba) ne renkontis tiaspecan libron en sia infaneco, kaj tial li ne sciis, ke se vi havas revon, vi devas ĝin realigi. Kiam Kuniberto estis eta knabo, li deziris esti piloto, sed kiam li plenkreskis, li iĝis vendisto de paperaĵoj. Sed la sorton ne eblas eviti — se, kompreneble, ne rifuzi ĝin tutkonscie. La plenaĝa Kuniberto renkontas ne la libron, sed vivan junulinon Kilevamba, kiu scias tute certe, ke li povas iĝi piloto. Eĉ pli — li povas iĝi homhelpanto, kaj lia vivo pleniĝos je tute aliaj valoroj.

Antaŭ la renkontiĝo kun Kilevamba “io tia tute ne interesis lin” (p. 10). Sed ŝi, kun sia celiteco, certeco kaj simpla, klara logiko, kiun povas sendube akcepti nur infanoj aŭ puranimaj plenaĝuloj, ŝi kvazaŭ malkovris al Kuniberto lin mem: “Vi estas tiel simpatia homo, sed vi kondutas kvazaŭ ne ekzistus io pli grava, ol viaj paperaĵoj kaj viaj poŝtmarkoj!”

Tamen plej gravaj estas la homoj. “Kaj mi diru ion al vi: Vi povas esti bonega helpanto por la homoj! — Sed mi ja ne estas kuracisto, — mirigite diris Kuniberto. — Ĉiu povas esti homhelpanto!, — Kilevamba diris” (p. 10). Kaj tio renversis la trankvilan kaj monotonan vivon de Kuniberto. Hejmenveninte li faligis sin sur seĝon kaj tiel profunde enpensiĝis, ke li forgesis enlitiĝi vespere. Dum la tuta nokto li restis sidanta kaj meditis. La sekvantan matenon li skribis sur grandan blankan paperon: HODIAŬ MIA VENDEJO RESTAS FERMITA (p. 12). Do, li iĝis homhelpanto.

Ekkredi sin mem al Kuniberto helpis la amo, la amo vekis en li fortojn kaj kuraĝon. Li sekvas la ekzemplon de la juna Kilevamba, kiu ne konas dubojn aŭ hezitojn, kiu preferas perei, ol perfidi sian revon, sian libervole elektitan devon esti homhelpanto — kuraci, manĝigi, prizorgi, savflegi la mortantojn. Kuniberto kaj Kilevamba kune estas nevenkebla forto — ili savas de la malsatmorto loĝantaron de la tuta insulo!

Jes, eblas diri, ke en la vivo ĉio estas multe pli komplika. Ke la intrigo estas tro naiva, primitivigita. Jes — sed estas nome tio, kio necesas por paroli kun 7-12-jaraj infanoj pri tre seriozaj problemoj. Pri la fideleco al sia revo. Pri la elekto de la vivovojo. Pri la kapablo draste ŝanĝi sian vivon, komencinte ĉion de la nulo. Pri la forto neglekti socian opinion pro la amo kaj la altaj idealoj. Pri tio, ke la amo estas pli valora, ol rasaj baroj. Pri tio, ke necesas multon scipovi, por inde helpi al aliuloj. Pri tio, ke se vi petas por aliaj, oni helpos ankaŭ vin. Kaj pri multo-multo kroma ... Unuvorte, pri tio, kiel vivi plu.

La libro estas interesa por infanoj — ja ĝi estas verkita en la aventura ĝenro, la eventoj evoluas rapide, la intrigo estas atentokapta.

La libro estas scidona el etna kaj geografia vidpunktoj (ni jam renkontis tiun valoran trajton de la libroj de Gudrun Pausewang, leginte la libron La infanoj en la arboj). Eble, kelkloke mankas glosoj. Verŝajne, ne ĉiuj infanoj scias, kio estas karobo aŭ polpo (p. 67). Tamen ial en la apudaj linioj venas klarigo pri manga kompoto: “Mangoj estas grandaj flavaj sukoplenaj fruktoj, kiuj kreskas sur arboj”. En la sama manĝopriskribo ĉeestas ankaŭ senkomenta orikteropa ŝinko, sed pri la bestoj iom poste (p. 88) oni trovas ne nur detalan priskribon, sed ankaŭ la naturecan bildon (p. 89).

La libro enhavas 20 plenpaĝajn ilustraĵojn de Friedrich Kohlsaat — precizajn, klarajn, invitantajn plu legi por ekscii, kio do okazas ĉe ĉiu bildo. Ju pli vi “enviviĝas” en la intrigon, des pli vi harmoniiĝas kun la ilustraĵoj — jen amuzaj, jen klarigaj, jen klerigaj.

Fine, la libro estas tradukita de Nora Caragea al bona, simpla, ĝusta Esperanto, preskaŭ senriproĉa. Tamen, por mencii ion, ni notu kelkajn lingvajn malglataĵojn. Ekzemple, laŭ PV la verbo labori estas netransitiva, do, la frazo “Tie oni povos labori ion saĝan” (p. 65) estas erara. Se paroli pri semantiko, kiel kompreni la vorton loko en la frazo “De supre ili povis vidi precize, ke ekzistas malmultaj lokoj en Vajvatio. Sed ĉirkaŭ ĉiu vilaĝo ekzistas multaj kampoj kaj ĝardenoj” (p. 63). Verŝajne, loĝlokoj, ĉu?

Konklude, ni danku al Nora Caragea, ke ŝi venigis en literaturan Esperantujon la interesan germanan verkistinon Gudrun Pausewang, kiu bone edukas kaj klerigas niajn infanojn, rakontante al ili, ke en la mondo vivas homoj de diversaj rasoj kaj kulturoj, aĝoj kaj kleroj, ke la mondo estas varia, problema kaj bonplena kaj ke ĉiu povas trovi en ĝi sian indan lokon.

Irina GONĈAROVA

Gudrun Pausewang: La avo en la ĉareto. Tradukis kaj eldonis Nora Caragea. Bildoj de Inge Stejneke. Frankfurt am Main, 1999. 63 paĝoj.

Gudrun Pausewang: Kuniberto kaj Kilevamba. Tradukis kaj eldonis Nora Caragea. Bildoj de Friedrich Kohlsaat. Frankfurt am Main, 2001. 109 paĝoj.