Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Baza Esperanta Radikaro

Meze de anoncoj aŭ efektivaj aperigoj de grandaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj, Wouter Pilger favoras la publikon de Esperanto-uzantoj per ĉi negranda, sed valora poŝformata libreto, dediĉita ĉefe al lernantoj kun denaskaj lingvoj, por kiuj ne ekzistas vortaroj, aŭ al finintoj de unuagrada kurso, por kiuj konsultado de granda vortaro estus efektive peza. Temas pri vortaro, kiu difinas Esperanto-vorton per aliaj Esperanto-vortoj. Ĉu ne jam ekzistas PIV por tio? Aŭ la Reta Vortaro? Certe, sed PIV ne estas enpoŝe kunportebla kaj komforte konsultebla ĉiuminute, kaj la Reta Vortaro bezonas sammomentan retaliron. Krome la dimensio de PIV ofte permesas detalan difinon, dum por la ordinara uzanto oportunus pli skema, pli simpla; kaj plurfoje en la PIV-a difino estas uzataj vortoj multe malpli oftaj kaj do malpli konataj ol la difinata vorto mem.

Male, la Baza Esperanta Radikaro (BER) strebas al simpleco, ne perdante kompletecon. Ni ekzemplu per la vorto “lukti”: en PIV: 1. batali per la sola korpa forto, sen armiloj (sekvas tri ekzemploj kaj unu resendo al “barakti”). 2. (f) Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton (sekvas kvar ekzemploj). Sume, dek kolumnaj linioj. En BER: batali sen armiloj (ankaŭ kiel sporto); pene provi venki malfacilaĵojn. Sume: unu kaj duona linio. Por kompreni la difinon en BER ne necesas koni la vortojn “klopodi” kaj “rezultato”, kaj tamen BER eĉ mencias la sporton, forgesitan en PIV eĉ en la ekzemploj. Ĉe “ronki”: en PIV: 1. eligi bruon dormante, plejofte pro vibrado de la palata velo 2. eligi, ekster la dormo, bruon similan (kun pluraj ekzemploj). En BER: (tre) aŭdeble spiri dum dormo. Ne estas dubo, pri tio, kiu el la du difinoj estas pli facile uzebla...

La aŭtoro atentigas, ke ne temas pri difinoj de unuopaj vortoj, sed simple pri helpilo por povi kompreni vorton mergitan en la ĉirkaŭtekston. La aŭtoro mem deklaras, ke kelkfoje li klarigis la signifon “pli sugestante ol difinante”; nu, la sugestoj estas ĉiam trafaj. Kompreneble, ian bazon de la leksiko la uzanto devas jam havi, ekzemple provizon de kelkcent radikoj; la verketo lin kondukas al ĉ. 2700. Ne nur: sed troviĝas ankaŭ la plej uzataj mallongigoj, kiel s-ro, d-ro, kiujn (nekredeble!) en PIV oni tute ne trovas. Kvankam la titolo temas pri radikaro, la kapvortoj estas gramatike starantaj vortoj, do radikoj ĉiu kun sia ĉefa finaĵo, krom se temas pri gramatikaj finaĵoj aŭ prefiksoj aŭ sufiksoj.

La vortelekto kompreneble ne estas hazarda. La aŭtoro kunmetas difinojn pri la vortoj de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio, listo ĝenerale neglektata de la ordinaraj uzantoj kaj atentata preskaŭ nur de vortaristoj; al ĝi li aldonas kelkcenton da aliaj, nun abunde uzataj. Li indikas, en kiu el la naŭ grupoj de la Baza Radikaro Oficiala la vorto estas, laŭ la divido pri utileco kaj uzateco, kun specifa atentigo pri la unuaj mil, kiuj devus fariĝi nepraĵo por ĉiuj. En la komenco estas ankaŭ sinteza kolekto de la gramatikaj finaĵoj kaj de la prefiksoj kaj sufiksoj por ekzempli la vortkonstruon; sed aldone, se mencii nur la kapvortojn -a, -e, -i, en la vortaro mem estas ne malmultaj ekzemploj pri la uzado de la adjektivo, de la adverbo, de la verbigo el adjektivaj kaj verbaj radikoj. Kaj ĉiuj estas prenitaj el la ordinara lingvo nuntempa, ja sen leksikaj aŭ frazkonstruaj virtuozaĵoj, sed kun la konscio, ke la ekspluato de iuj lingvaj latentoj, kiu povis aspekti avangardaĵo en la tempo de la PIV-apero, nun fluas el la buŝo eĉ de freŝaj studintoj aŭ unuafojaj partoprenintoj de junula renkontiĝo.

Sume: tre utila libreto por bazlernintoj kaj instruistoj (precipe rektametodaj); ĉi-lastaj profitos ankaŭ je la kvarpaĝa postparolo.

Carlo MINNAJA

Wouter F. Pilger: Baza Esperanta Radikaro. Eld: UEA, Rotterdam, 2001. 160 paĝoj, kudre binditaj.