Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

SANO

Verdaj kuraciloj

Tro malmulte kredas litovoj je kuracherboj, asertas la 58-jara Jadvyga Balvociute el norda Litovio. “Se ili estus pli paciencaj kaj regule uzus kuracherbajn teojn, multajn sanproblemojn ili povus solvi sen ĥemiaj kuraciloj”, diras Jadvyga.

La herbulino, kiu loĝas en fora arbaro, preskaŭ ĉiutage akceptas gastojn kaj respondas telefondemandojn. Plej ofte homoj volas saniĝi de tusado: Jadvyga proponas herboteon ne aĉeteblan ĉe apotekoj, ĉar la herboj ne estas enskribitaj en oficiala listo de kuracherboj de Litovio.

Kontraŭ artikaj problemoj la herbulino rekomendas teon preparitan laŭ la dolororigino kaj sangopremo de la suferanto. Ofte virinoj helpon petas por kontraŭi la alkoholismon de siaj edzoj. Jadvyga atentigas, ke efikos kuracado nur, se la edzo mem al tio strebos. Krome ŝi neniam diras, ke ŝi pli kapablas ol kuracistoj: “Mi ĉiam estas nur post ili. Por mi estas pli simple ion proponi, kiam veninta persono jam scias sian diagnozon”.

Ekologia bieno

Jadvyga studis farmacion en Kaunas kaj laboris kiel apotekistino. Pro familiaj kialoj ŝi forlasis la urbon kaj starigis ekologian bienon kaj okupiĝis pri natura potenco. Nun, maje-junie, ŝi kolektas herbojn el apudaj herbejoj, arbaroj kaj propra tereno. Dekojn da kilogramoj ŝi kolektas, el kiuj ŝi preparas siajn teojn, antaŭ ol ilin dissendi tra la lando.

Ŝi mem ĉiutage trinkas mentan teon, kiu laŭ Jadvyga estingas soifon kaj kapdoloron kaj plibonigas aktivon de hepato kaj la digesta sistemo. Ŝi revas, ke iam litovoj akceptos la potencon de herboj, kaj apud la domo ŝi aranĝis ekspozicion pri la verdaj kuraciloj.