Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lingvo

IBERIO

La kataluna

Priskribi malplimultan lingvon eblas el pure gramatika vidpunkto. En la kazo de latinida lingvo, kiel la kataluna, tio apenaŭ interesos multajn legantojn de MONATO: tia lingvotipo estas vaste konata kaj la apartaĵojn de la kataluna ni povas konsideri sengravaj ŝiboletoj. Tamen la kataluna montriĝas aparte interesa el la vidpunkto de socilingvistiko kaj lingvoplanado. Temas sendube pri minoritata lingvo, sed precipe pli pro ĝia uzado, ol pro la kvanto de parolkapabluloj en ĝia teritorio: malfacilas konkurenci kontraŭ la hispana kaj la franca. Se al tio oni aldonas fulmrapidan tutmondiĝan procezon, alportantan ankaŭ la anglan kiel plian konkuranton en diversaj fakoj, la afero evidentiĝas komplika.

En tia malfacila situacio interesas spekti, kiel baraktas la kataluna: temas tre verŝajne pri la plej bonstata malplimulta lingvo en Eŭropo, do el la analizo de ĝiaj problemoj povus eltiriĝi plena senesperiĝo pri la estonto de minoritataj lingvoj en teknologia mondo.

Ankaŭ lingvoplanado rolas elstare. Ni analizos la subjektivan gravecon de la dialektoj en la kataluna: kiugrade la normo prefere estu unueca, tiel ke la merkato fariĝu pli vasta, kaj la lingvo sukcesu reprosperi, estas ŝlosila decido. Kaj male, ni vidos kiel eblas alpreni politikajn decidojn por vole distancigi proksimegajn parolformojn kaj faciligi la finan disfalon de la lingvo. En tia situacio lingvopolitiko montriĝas esenca, kaj ni rimarkos, kiel diversaj registaroj programas malsamajn politikojn.

Nelaste, en tiaj limsituacioj, demografio ludas centran rolon. Se estas problemoj en solidaj ŝtatoj, ĉar tio, ke eble 10 % de la loĝantaro estas alidevena, eblas senpene imagi, kio okazas, ĉe minoritatlingvanoj kun malmultaj aŭ nulaj ebloj leĝdoni kaj ricevantaj pluroble pli grandan enmigradon, krome de homoj ne ĉiam konsciaj pri tio, ke indas lerni la lingvon de la gastiganta popolo.

La kataluna estas la plej vaste parolata neŝtata lingvo en Eŭropo: ĝi superas eĉ nemalmultajn oficialajn lingvojn laŭ tiu konsidero. Ĝin denaske parolas pli ol 5 milionoj da homoj en ĉ. 10-miliona teritorio, en la eteta Andoro (kie ĝi fakte jes estas la ŝtata lingvo), la franca Nord-Katalunio kaj la oriento de la ibera duoninsulo en Hispanio: en la aŭtonomaj komunumoj de Katalunio, Valencilando, Balearaj Insuloj, Aragono kaj Murcio. Ankaŭ en urbo L’Alguer/Alghero, en Sardio, ĝi estas la denaska lingvo de ĉ. 40 % de la loĝantaro.

En Hispanio ĝi refariĝis kunoficiala lingvo en Katalunio, Valencilando kaj la Balearaj Insuloj fine de la 1970aj jaroj, kun la demokratiiĝo de la lando. En Aragono ĝi ne estas kunoficiala, sed estas instruata en preskaŭ ĉiuj lernejoj de la lima regiono, kie ĝi estas uzata (ĉ. 90 % de la 50 000-homa loĝantaro).

Historio

La historio de la lingvo similas al tiu de la ceteraj vivantaj latinidaj lingvoj de la ibera duoninsulo. La lulilo situas en la oriento de Pireneoj: same la aragona, kastilia, asturi-leona kaj galeg-portugala naskiĝis en la nordo de la duoninsulo. La kreiĝo de diversaj reĝlandoj, i.a. surbaze de tiuj lingvoj, kaj ilia konkerado kaj koloniado de sudaj teritorioj kreis kvin paralelajn lingvo-bendojn.

Tiu periodo de fiksiĝo de la lingvaj limoj okazis inter la 9a kaj la 13a jarcento. Indas citi du grandajn saltojn: la konkeron de suda Katalunio dum la 12a jarcento kaj tiu de Balearoj kaj Valencilando dum la 13a. Tiutempe la novaj teritorioj estis verŝajne entute arabaj kaj islamaj, ĉefe ekde la 11a jarcento, kaj la militoj aparte kruelaj: post la konkero de Minorko, ekzemple, la tuta loĝantaro estis sklavigita, vendita sur la kontinento kaj renovigita de kontinentaj koloniantoj. Krome, la islama loĝantaro, abunde postrestinta, ĉefe en Valencilando, apenaŭ apostatis aŭ translingviĝis. Malgraŭ tio, ke ĝi plu tie estis plimulta dum preskaŭ tri jarcentoj, ĝi lasis nemultajn spurojn en la lingvo: tute ne tiel, kiel oni povus konjekti, se ĝi estus konsistiginta la ĉefan substraton de la nuna loĝantaro. En la 17a jarcento islamanoj estis terure forpelitaj (Valencilando perdis tiam verŝajne trionon de sia loĝantaro) kaj la nunaj valencianoj estas entute posteuloj de la mezepokaj koloniantoj, ĉefe katalunaj. Ankaŭ influoj mozarabaj (sud-iberiaj latinidaj lingvoj) estas apenaŭ percepteblaj, malkiel ekzemple en la meza kaj suda portugala.

Tiu historio de la lingvo, ligita al perfortoj, facile plu spureblas nuntempe en la dialektoj: dum la transiro de la kataluna al la aragona en Pireneoj estas treege kontinua (tiel ke estas fakaj disputoj, ĉu limdialekton oni atribuu al unu aŭ alia), la lingva limo sude estas surprize tranĉa: en Valencilando mem, ekzemple, kie okcidente oni parolas hispane kaj oriente katalune, transirante de vilaĝo al alia, oni konstatas gradojn de katalunlingveco de 70-80 % kaj senpere de 0-5 %. Male, la dialekta transiro norde-sude, en la kataluna, estas tre laŭgrada — oriente-okcidente, tuj evidenta.

Dialektoj

Parolante pri sia lingvo, katalunoj ofte insiste atentigas pri la dialekta diverseco: ne pro tio, ke ili tre malsamas (la hispana parolata en la duoninsulo multe pli diversas), sed pro ia sociologia abomeno de centralizismo. Por paroli pri kia estas la kataluna, indas tion fari surbaze de ĝiaj lokaj variantoj.

Kiel dirite, ekzistas du grandaj dialektaroj: orienta kaj okcidenta. La malsamecoj estas ĉefe fonetikaj, kvankam ekzistas nombro da karakterizaj vortoj: la okcidentaj ofte estas iom pli similaj al tiuj de la ceteraj duoninsulaj latinidaj lingvoj, verŝajne pro komuna antaŭromia iberi-eŭska substrato kontraste al kelta, oriente. Ekzemplo estas la vorto “spegulo”: okcidente: espill (hispana espejo, portugala espelho), oriente: mirall (okcitana: miralh, franca miroir).

La ĉefa malsamo kuŝas en la vokalsistemo. Ĝi estas principe sep-membra: ĝi distingas inter vastaj kaj malvastaj e kaj o (kiel en la portugala, franca kaj itala, kaj malkiel en la hispana); en Balearoj ekzistas plia akcenta vokalo /ə/, meza, kiu fariĝis vasta e en la kontinenta oriento. La senakcentaj vokaloj sekvas regulan fonologian procezon nomatan reduktiĝo: ne ekzistas tie vastec-distingo. Sed en oriento, tiu procezo evoluis: senakcentaj a kaj e konfuziĝas en mezan vokalon /ə/, dum ambaŭ o konfuziĝas kun u: xocolata (ĉokolado) estas prononcata ĉokolata okcidente kaj ŝukulatə oriente. Do, se okcidente estas kvin-vokala sistemo en la senakcentaj vokaloj, oriente fariĝis nur tri.

Estas malklare, kial kaj kiam tiu diferenco ekestis. La tradicia skolo asertas, ke la orientan redukton de /a/ kaj /e/ kaŭzis substrato kaj ĝi tiel longas, kiel la lingvo mem. Modernuloj taksas, ke ĝi aperis nur en la 13a jarcento. La redukto de /o/ al /u/ laŭdire nur ekokazis en la 16a jarcento: ĝi fakte ne plene trafis la tutan orienton, ĉar ĝi ne okazas en Majorko, kvankam jes en la ceteraj pli malgrandaj insuloj.

Oriento ĉiam montriĝis la plej noviĝema: la plimultaj evoluoj originis tie kaj vastiĝis okcidenten kaj suden: ekzemple la nedistingo de /b/ kaj /v/ (ĝenerala nur en Katalunio, kaj ankoraŭ tie ekzistanta komence de la 20a jarcento en sudaj vilaĝoj), aŭ la uzado de perfekta paseo surbaze de la helpverbo “iri”. La okcidentaj dialektoj estas pli proksimaj al la skriba lingvo kaj al tiu de la mezepoko. Sed tiujn diferencojn oni neniel devas troigi: ekzistas neniuj interkompreniĝaj problemoj inter orientanoj kaj okcidentanoj; fakte estas sole fojaj malfacilaĵoj ĉe kontinentanoj aŭdantaj por la unua fojo Balearojn, pro certa loka evoluo de la insularaj vokaltembroj kaj iom apartaj konsonantaj asimiliĝoj kaj disimiliĝoj. Aliflanke, la prozan mezepokan katalunan povas sen granda peno legi kiu ajn mezlernejano.

En la kataluna televido estas aparta zorgo, ke en la novaĵ-programoj estu reprezentataj ĉiuj kvin dialektoj, kvankam la filmoj estas dublitaj nur al la centra (barcelona). La valencia televido uzas nur la tiean dialekton, kaj la filmoj preskaŭ ekskluzive estas dublitaj en ... la hispanan. Kaj tiu estas en Valencilando ankaŭ la lingvo de la plej spektataj distraj programoj. La dekstra registaro ŝajne konsideras la katalunan ia latino taŭga nur por la novaĵoj — aŭ tio laŭ ili sufiĉas, por kaŝi sian kunlaboron kun la lingvo-anstataŭa procezo. Krome, jam en 1991 la televidestroj publikigis liston de malpermesitaj katalunismoj kaj maldungis la tutan teamon de kontrolistoj de la televido: la kataluna uzata de la tiea televido estas ne nur malmulta, sed aparte disdialektema.

Ankaŭ skribe la normo difinas diversajn dialektajn variaĵojn, pro tiu aludita kontraŭstaro de centralizismo. La plej karakteriza estas la unua persono de la singularo de la prezenco:

[...]

La plej arkaika formo estas la baleara, kiu kontinente unue evoluis al la nuna valencia formo kaj poste al la nunaj kataluniaj; la nord-kataluna ŝuldiĝas al okcitana influo.

Kiel dirite, kaj malgraŭ ĉiaj zorgoj, la diferencoj estas apenaŭaj. Amuzemuloj povas klopodi trovi la etetajn ŝanĝojn inter la oficialaj tradukoj de la hispana konstitucio fare de la katalunia kaj valencia aŭtonomaj komunumoj ĉe www.parlament-cat.es/consti.htm kaj public1.pre.gva.es/dogv pdf/Constitucio.pdf#pagemode=bookmarks

Socilingvistiko

Kiel Kebekio, la Kataluna Landaro estas paradizo por socilingvistoj kaj fakuloj pri lingvo-kontaktoj. Verŝajne la plimulto de la eŭropanoj ne estas alkutimiĝinta al pluropaj konversacioj, kie parolantoj ŝanĝas la uzatan lingvon meze de frazo fiksinte la rigardon sur unu kaj alia homo. Aŭ pri dialogoj, kie ĉiu uzas sian propran lingvon, ne altrudante al la alparolato la aktivan uzadon de fremda idiomo. Tiaj aferoj estas ĉiutagaĵoj en Katalunio.

Ni ne rozkolorigu la situacion: kiam du lingvoj konkurencas en la sama teritorio por la samaj funkcioj, konflikto estas neevitebla. Ĝi tamen tute ne plu estas perforta, kiel vi povis konstati en la supraj ekzemploj: nur en Valencilando, kie la kataluna spertas gravan danĝeron de malapero en kelkaj regionoj sudaj kaj marbordaj, kaj la hispanismaj fortoj estas multe pli ekstreme konservativaj, la konflikto de tempo al tempo evidentiĝas tia.

La kataluna estis dum pluraj jarcentoj lingvo persekutata. En norda Katalunio estis devizoj en la lernejoj, kiel soyez propres, parlez français (estu puraj, parolu france) aŭ il est défendu de cracher par terre et de parler catalan (estas malpermesite kraĉi surplanken kaj paroli katalune). Trans la ŝtata limo, la plej oftaj ekvivalentaj homofobiaj perloj estis habla en cristiano (parolu kristane) aŭ habla la lengua del imperio (parolu la imperian lingvon). En Hispanio, por citi ridindan ekzemplon, estis leĝo malpermesanta paroli telefone en la kataluna; sed estas multegaj aliaj tre malridigaj. Ĉio ĉi tamen ne malhelpis, ke en 2001 unue la reĝo de Hispanio kaj poste la ministro pri kleriĝo senhonte asertis, ke la hispana neniam estis altrudita kaj ke la katalunan oni neniam malpermesis aŭ kontraŭstaris: akuta atako de reviziismo de la nun reganta hispana dekstro, heredinto de frankismo — kaj pri aferoj tiel freŝdataj, ke milionoj da katalunoj tro bone memoras. Malgraŭ la protestoj laŭtaj kaj reaj, nek unu nek la alia malkonfesis siajn eldirojn.

Hispanaj politikistoj bedaŭrinde ne ĝuas la monopolon de demagogio: en Francio elstaris antaŭ nelonge la diskutoj, ĉu la korsikan oni povas starigi kiel devigan studobjekton en la tieaj lernejoj. La starpunkto de la Konstitucia Konsilio (2002-01-17) estas, ke tia elpaŝo kontraŭus la francan ĉefleĝon: sekve oni ne povas devige instrui la korsikan, bretonan, okcitanan, eŭskan aŭ katalunan ... sed jes la anglan.

Kompreneble danke al tiaj politikoj, Nord-Katalunio estas sendube la loko, kie la kataluna plej malbone fartas. Post 350 jaroj da premado, laŭdire 35 % de la homoj parolas ĝin (ĉefe maljunuloj kaj vilaĝanoj), kaj el ili nur duono asertas ofte ĝin uzi. Entute 55 % ĝin komprenas. Kvankam eble plej ofte oni ne plu konsideras ĝin ĵargono, ĝi ankoraŭ ne estas akceptata kiel plenrajta lingvo.

Translime la aferoj radikale malsimilas, eĉ en la plej malfavoraj lokoj por la lingvo: la gradon de kompreno en Katalunio, Valencilando kaj Balearoj, laŭ la oficiala popolnombrado, estas respektive 95 %, 90 % kaj 94 %. Tio ne rezultas de plia simileco de la kataluna kaj la hispana: temas pri ne interkompreneblaj lingvoj kaj, male, almenaŭ leksike la kataluna pli similas al la franca (komparu: menjar/manger/manĝi kaj comer, taula/table/tablo kaj mesa, fam/faim/malsato kaj hambre, ktp). La kaŭzoj estas historiaj kaj sociologiaj: nuntempe, en la lingve plej sentema lando, Katalunio, estas preskaŭ tabuo, aserti sin nekomprenanta la katalunan. Tial estas klare, ke tiuj oficialaj statistikoj estas pufitaj — sed tio montriĝas konvena por ĉiuj: politikistoj kaj hispanlingvanoj povas aserti, ke ili faris siajn hejmtaskojn, kaj ke montriĝas “integriĝemo” (ŝlosila vorto en la loka politiko), dum katalunlingvanoj povas resti trankvilaj, ĉar la lingvo ŝajne antaŭeniras.

La situacio estas fakte multe pli kompleksa kaj nuancita. Se konsideri la ĝustajn parametrojn (nome efektiva uzado kaj kvalito de la lingvo), la afero tute ne estas tiel kontentiga.

Se analizi la nombron de lingvokapablaj infanoj laŭ la popolnombradoj, konstateblas ekstrema malplimultiĝo de la kataluna en la sudaj valenciaj urboj, same kiel en la sudaj balearaj insuloj Ejviso kaj Formentero. En la unua kazo, parton kaŭzis amasa alveno de kastililingvaj enmigrintoj, sed ankaŭ multnombra perdo de la lingvotransdono dum la faŝisma diktaturo (komparado de la parolkapablo laŭ aĝogrupoj tion evidentigas). Katastrofa lingvopolitiko en la lastaj du jardekoj en Valencilando (el kiu ni iom menciis la televidan) neniel helpos renversadon de tiu tendenco.

En Balearoj, tre apartas la eksterordinara migra fluo de la lastaj jaroj, ĉefe de germanaj kaj britaj pensiuloj, kiu aldoniĝas al tiu de la hispanlingvanoj dum la reĝimo de Franco. Laŭ la statistikoj de 2001 19 % de la loĝantaro estas eksterhispana (30 % en Ejviso). De 1996 al 2001 la loĝantaro kreskis je 120 000 (sume, 875 000 homoj), el kiuj 110 000 enmigrintoj: 35 % el Hispanio kaj 65 % ekster ĝi. Laŭ tiaj kreskoj estas facile prognozi lingvan disfalon.

Ĉu turnpunkto en Katalunio?

Tia situacio similas al tiu, kiu okazis en Katalunio dum la 1950aj kaj 60aj jaroj, kvankam tiam la alvenintoj estis preskaŭ ekskluzive el Hispanio. Dum la 20a jarcento, la loĝantaro triobliĝis: de 2- ĝi fariĝis 6,2-miliona. De 1900 al 1980 la lando ricevis 2 350 000 enmigrintojn, kaj konkrete en la pinta periodo 1955-1975 la loĝantaro kreskis je 2 milionoj, el kiuj pli ol duono pro migrofluoj. En 1970 38 % de la loĝantaro naskiĝis ekster Katalunio. Resume: 75 % de la nuna loĝantaro almenaŭ parte devenas de la 20-jarcenta enmigrado.

Tiuj grandegaj ŝanĝoj kompreneble profunde skuis la lingvan situacion. Katalunianoj (kaj hispanianoj) kredas, ke la lando estas ĉefe katalunlingva, sed tio malcertas laŭ la socilingvistikaj esploroj: ŝajne ne pli ol 51-52 % de la loĝantaro estas tia.

Ekzistas multaj kaj detalaj socilingvistikaj studoj, sed ĵus aperis la unuaj rezultoj de aparte interesa esploro pri la intergeneracia lingvotransdonado. Surbaze de memstara enketo, la aŭtoroj malkovris, ke 60,5 % de la homoj inter 15 kaj 24-jaraĝaj parolas hispane kun la patro (dum ĉe pli-ol-65-jaruloj temas pri 47 %): do larĝa plimulto de la baldaŭ naskonta generacio uzas la hispanan hejme.

Ege interese montriĝas fari la demandon en la inversa direkto: kiun lingvon oni parolas kun la gefiloj — kaj kompari ĝin kun la lingvo uzata kun la gepatroj. Evidentiĝas forta lingvoŝanĝo en du generacioj en la direkton de la kataluna. Tamen la aŭtoroj estas singardemaj kaj atentigas, ke necesas atendi 15-20 jarojn por analizi, kion faros la generacio sub 24 jaroj. Krome aliaj socilingvistoj rimarkas reuzadon de la hispana, kiam la gefiloj fariĝis dek-jaraj.

Aparte atentinda estas la kvalito de la lingvo, se ĝi sukcesos gluti tiun lavangon de novaj parolantoj: estas apenaŭ penseble, ke ĝi ne evoluos en la direkton de la hispana pro tiu nova substrato ... kaj ankaŭ pro la denaskaj katalunlingvanoj mem, kies ĉiutaga aŭskultado kaj aktiva uzado de la hispana, kaŭzas neeviteblajn lingvajn likegojn. Fakte multaj lingvistoj pli aŭ malpli akre aŭ ĉagrene rimarkis la hispaniĝon de la kataluna en ĉiuj kampoj, kaj tre speciale en la fonetiko kaj leksiko. Fonetike, ekzemple, jam ne maloftas televidaj kaj radiaj ĵurnalistoj kun fortega hispana parolmaniero (senvoĉigo de /z/, /ĵ/ kaj /ĝ/, /lj/ iĝas /j/, nedistingo de vokalvasteco, ktp!): tio por kelkaj estas nepre maltaŭga por profesiuloj de komunikado; sed tio, ke ĝi ne starigas koruson da veoj aŭ plendoj povas montri ian bonvolemon kaj akceptemon de la plimulto de la loĝantaro — la purismaj reagoj de la 70aj jaroj delonge sinkas en forgeso. Leksike, la enkonduko de hispanaj vortoj aŭ parolturnoj kaj la perdo de distingoj mankantaj en la hispana (ekzemple por “nenio” kaj “neniom”, aŭ nemalgranda stoko da pronomoj) estas tre senteblaj. La novaj generacioj jam studis ĉefe katalune en la elementa kaj meza lernejoj, sed por multaj junaj loĝantoj de la barcelona ĉirkaŭurbo tio ne sufiĉas por flue kaj senĝene povi esprimi sin katalune. Tio ankaŭ montriĝas nesufiĉa por haltigi evidentan kaj rapidan lingvoevoluon. Ĝuste iel la grado de akceptemo antaŭ tiaj ŝanĝoj starigis foje iom akran diskuton en la katalunaj intelektulaj rondoj antaŭ 10-15 jaroj inter partianoj de la kataluna light kaj de la normaro fiksiĝinta komence de la jarcento.

La kataluna, do, travivas interesan turnpunkton, kie eble estos decidita ĝia sorto, almenaŭ por la venonta duonjarcento. Ĝia situacio forte malsamas en la diversaj regionoj, kie ĝi estas parolata, kaj ties diferencoj kreskis en la lastaj 25 jaroj. En Katalunio, kie ĝi pli bone fartas, la lingvo tamen riskas finfine fariĝi minoritata, kaj ĝi jam fakte estas tia inter la pli juna parto de la loĝantaro. La ŝajna transpreno de la kataluna fare de parto de la hispanlingvanoj tamen certe lasos profundan spuron en la lingvo mem. La lingvo eble staras antaŭ la malfacilega decido, ĉu purisme “morti starante” aŭ toleri lavangon de hispanismoj. Plimulto de la parolantoj ŝajne jam akceptis tiun duan eblon. La lingvo tamen devas ankoraŭ skermi kun novaj situacioj, kiel la teknologia revolucio aŭ la alveno de nova generacio de enmigrintoj, ĉefe el Magrebo kaj Sud-Ameriko.