Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

SUD-ORIENTA EŬROPO

Baldaŭ libera komerco en Balkanio

“Ĝis la fino de 2002 ekfunkcios zono de libera komerco inter la landoj de sud-orienta Eŭropo”, prognozis la aŭstra eksa vickanceliero Erhard Busek, nuna speciala kunordiganto de la Stabilecpakto por tiu parto de Eŭropo. Lia prognozo baziĝas sur la subskribitaj aŭ baldaŭ subskribotaj duflankaj traktatoj pri libera komerco inter ĉiuj landoj de la regiono. Jam estas subskribitaj naŭ, kaj pri aliaj naŭ la intertraktoj plu daŭras, li komunikis.

Busek menciis kiel problemon tri landparojn, ĉe kiuj la intertraktoj ankoraŭ ne komenciĝis — inter Rumanio kaj Albanio, inter Rumanio kaj Bosnio-Hercegovino kaj inter Bulgario kaj Albanio.

Tiu prognozo de la speciala kunordiganto estis farita dum renkontiĝo de ministroj el Balkanio rilate liberigon kaj faciligon de la komerco enkadre de Labortablo 2 “Ekonomia rekonstruo, evoluo kaj kunlaboro” de la Stabilecpakto pri sud-orienta Eŭropo, kiu okazis en Sofio. Partoprenis registaraj reprezentantoj de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Jugoslavio, Kroatio, Makedonio, Moldavio kaj Rumanio. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de Eŭropa Unio, Turkio, Svislando kaj de Monda Banko.

Erhard Busek memorigis, ke okcidenta Eŭropo havas sian riĉaĵon ne rezulte de registara mono, sed rezulte de eksporto kaj de libera komerco, kaj deklaris, ke la saman skemon oni devas apliki ankaŭ en Balkanio. Li promesis, ke infrastrukturaj projektoj, financotaj de la Stabilecpakto, plu funkcios. La projekto pri konstruo de ponto inter Bulgario kaj Rumanio trans la rivero Danubo, inter Vidin kaj Kalafat, eĉ antaŭas la tempoplanojn. Ties konstruado komenciĝos en 2003. Aliaj du konstruprojektoj de la Stabilecpakto en Bulgario estas la plivastigo de la flughaveno de Sofio kaj de la haveno de Lom ĉe Danubo. Baldaŭ Bulgario kaj Jugoslavio prezentos al la Stabilecpakto por financado komunan projekton pri plilarĝigo de la vojo inter Sofio kaj Niš, la ĉefa vojo inter la du landoj.

La speciala kunordiganto komunikis, ke la landoj de sud-orienta Eŭropo perdas unu milionon da usonaj dolaroj jare pro nepagataj impostoj kaj akcizoj je cigaredoj. Li rekomendis, ke oni ŝanĝu la leĝaron, plialtigu la monpunojn kaj aktivigu la kunlaboron inter la doganaj kaj landlimaj administrejoj de la Balkan-landoj samkiel inter la cigaredaj firmaoj. La informoj pri la damaĝoj rezulte de eksterleĝa eksporto kaj importo de cigaredoj aperis unuafoje en la renkontiĝo de reprezentantoj de la doganejoj en la regiono, kiu okazis en majo 2002 en Priština, Kosovo.

Busek memorigis, ke estas konataj multaj faktoj, kiuj atribuas grandan respondecon de sud-orienta Eŭropo pri la monda krimeco. En la landoj de tiu regiono estas multaj krimaj fenomenoj, kiujn oni devas energie kontraŭbatali — vasta korupto, transporto kaj vendo de narkotaĵoj kaj armiloj, komerco de homoj. Li certas, ke kaŭzoj por tio estas la daŭrantaj malperfektaĵoj en la ŝtata administracio de la landoj, la malaltaj enspezoj de la loĝantaro samkiel la malstabila politika situacio.

Nikolaj Vasilev, bulgara ministro pri ekonomio, informis, ke Bulgario ĉi-momente estas lando kun malpliiĝinta korupto, kiu povas helpi al la aliaj sud-orient-eŭropaj landoj tiurilate.

En marto 2000 okazis monda konferenco de kreditantoj por la Stabilecpakto pri sud-orienta Eŭropo, kiu promesis por realigo de projektoj en Balkanio 2,4 miliardojn da usonaj dolaroj. Per tiu sumo oni ĝis nun realigis 244 rapidajn projektojn en la regiono. La projektoj kaj iniciatoj, kiuj ricevis financadon, estis pretigitaj enkadre de tri tabloj de la Stabilecpakto — “Demokratio kaj homaj rajtoj”, “Ekonomia rekonstruo kaj sekureco” kaj “Sekureco”.

Evgeni GEORGIEV