Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lingvo

SLAVA

La pola, la lingvo de Zamenhof

La pola estis la gepatra lingvo de la kreinto de Esperanto, do estas interese kompari la du lingvojn. Zamenhof montriĝas rimarkinde malinfluita de la pola, kompare kun aliaj lingvokreintoj. Laŭ legendo, la unusola vorto kiun Zamenhof ne povas rezisti enpreni al Esperanto el la pola estas la ŝatata “kolbaso”; tiu ĉi tamen aspektas iom pli proksima al sia rusa parenco kolbasa ol al la pola kiełbasa. Tamen ekzistas aliaj elpolaj vortoj: “ĉu” sendube venas de la pola czy [ĉi].

Malvere timiga alfabeto

La pola estas okcidentslava lingvo. Ĝi skribiĝas per la romia alfabeto, sed bezonas multajn kromsignojn kaj digramojn, do povas doni pli timigan ideon pri la prononco ol la vero. Fakte ĝi skribiĝas tre foneme. Tamen iuj vortoj restas malfacile prononceblaj — ekzemple mgła [mgŭa] (nebulo), mężczyzna [menĵĉizna] (viro) aŭ la urbo Bydgoszcz [bidgoŝĉ]. Fama langotordilo estas W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie [vŝĉebĵeŝinie ĥĵonŝĉ bĵmi vtĵinie] (En [la urbo] Szczebrzeszyn la skarabo zumas en la kano). Kiel en la rusa, preskaŭ ĉiuj konsonantoj povas esti “molaj” aŭ “malmolaj”. “Molecon” indikas foje dekstrakorna supersigno super la konsonanto, foje (antaŭ vokalo) intermetita i. La akcento troviĝas plej ofte ĉe la antaŭlasta silabo.

Interesa koincido — kaj kontrasto — komune kun la itala estas ke la pola vorto por “nordo” estas północ [puŭnoc] (laŭvorte, “duono de la nokto”); la nomo por la sudo en Italio estas mezzogiorno, kiu ankaŭ signifas “tagmezo”! La nomoj de la monatoj, malkutime por eŭropa lingvo, ne estas romiaj, sed tradicie slavaj (ekz. oktobro październik, dum tiuj de la rusa estas tre rekoneblaj: oktjabrj.

Fakte timiga gramatiko

Ekzistas la samaj tri genroj kiel en la rusa. Neŭtraj substantivoj ofte finiĝas per -o; eble tiu ŝajnis al Zamenhof la plej neŭtra finaĵo por Esperantaj substantivoj. Multaj ingenraj substantivoj finiĝas per -a, kiel en tiom da aliaj hindeŭropaj lingvoj. Ne ekzistas artikoloj. Estas sep kazoj: nominativo, akuzativo, genitivo, dativo, instrumentalo kaj lokativo, kaj vokativo (malaperanta).

Simile al Esperanto, kaj malnecese laŭ iuj, la adjektivoj akordiĝas laŭ nombro kaj kazo, kaj ankaŭ laŭ genro; kaj kvankam ili kutime antaŭas siajn substantivojn*, la vortordo estas sufiĉe libera. La polaj numeraloj deklinaciiĝas (ŝanĝas siajn formojn laŭ uzmaniero). Por krei adverbojn, oni ŝanĝas la virgenran finaĵon al la neŭtra -o (aŭ -e, laŭ la vorto).

La vortordo kutime estas subjekto-verbo-komplemento, sed kiel en Esperanto estas facile ŝanĝebla.

Io iomete malfacila en la pola estas ke “ili” povas tradukiĝi per oni se temas pri aro da viroj, aŭ da viroj kaj virinoj; dum per one se temas pri aro da virinoj, aŭ de bestoj kaj aĵoj el ĉiuj tri genroj. Malsame al la rusa, pronomojn oni povas ellasi, ĉar ĉiuj personaj finaĵoj por la verboj malsamas, inkluzive en la preterito.

Ekzistas kiel en la rusa du verboj por “iri”, por irado pieda aŭ transporta, kiuj siavice dividiĝas en du verbojn por irado kutima aŭ specifa. Simile, abundas verbaj prefiksoj. Malsame al ĝi, la pola uzas vortojn por “esti” (być) kaj “havi” (mieć) en la prezenco. Verboj havas du aspektojn, kiel aliaj slavaj lingvoj, por apartigi inter finita kaj nefinita agado (plus kromuzoj). La koncepto de aspekto, kio malsamas al tiu de verbotempo (kvankam ĝi interplektiĝas kun tiu en ĉiutaga uzado), eble ekzistas en ĉiuj lingvoj, kvankam ne ĉiuj maldiskrete markas ĝin. Estas interese ke Zamenhof, konante plurajn aspektindikajn lingvojn, elektis ne indiki ĝin en Esperanto. Tio kaŭzis problemojn ĉe la participoj — ĉu ili montris nur la tri verbotempojn (-ita, -ata, -ota) aŭ ĉu kompletiĝon kontraŭ malkompletiĝo? Fine oni solvis la problemon agnoskante ke la koncepto de aspekto ja ekzistas ankaŭ en Esperanto.

La pola estas tre dolĉsona lingvo, sed ĝia komplika gramatiko mirigus parolantojn de lingvoj kiel la ĉina kaj taja!

* 1. Noto de la redaktoro: Dependa aŭ regata vorto aŭ latin-angle regimen aŭ komplemento.