Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia vidpunkto

Natura detruo

“La naturo rebatas.” Tiel reagis multaj, kiam en aŭgusto katastrofaj inundoj de riveroj Vultavo, Elbo, Danubo kaj iliaj brakoj damaĝis multegajn urbojn kaj vilaĝojn en meza kaj orienta Eŭropo. La diluvo ne nur detruis kelkajn milojn da loĝejoj sed gravege damaĝis la famajn historiajn kernojn de Prago en Ĉeĥio kaj Dresdeno en Germanio. Kiom da kulturaj valoraĵoj ekstermiĝis per akvomasoj kaj (eĉ pli terure) venena ŝlimo, tion oni vidos nur post monatoj.

Sed ĉu vere la naturo rebatis? Aliaj, ankaŭ fakuloj, atentigas ke inundoj okazas ĉiam denove, sendepende de homaj agoj. Efektive tiujn ĉi inundojn kaŭzis ekstreme fortegaj kaj longdaŭraj pluvegoj, kiuj estigis nekutime grandan kaj rapidegan ŝveladon de riveroj. Homo kapablas regi la naturon en multaj sferoj, sed (ĝis nun) ne povas malhelpi pluvon. Ni povas nur protekti nin kontraŭ akvo, jen per individua ombrelo, jen per digoj laŭlonge de danĝeraj riveroj — sed ĝuste tiuj digoj jam estas unu el la homfaritaj kialoj de inundoj.

Asfaltita tero

En la dense loĝata Eŭropo ni asfaltis kaj betonis nian teron, tiel ke akvo ne plu povas eniri ĝin kaj tra kanaloj devas flui en riverojn. Tiujn ni armis per digoj kaj tiel rabis al ili naturajn elfluejojn al vastaj kampoj, marĉoj kaj ebenoj. En la aktuala okazo digoj ne estis sufiĉe altaj aŭ tro malfortikaj por malhelpi la katastrofon. Sed tiuj ĉi homaj misfaroj estas nur kelkaj el multaj, kiuj kaŭzas ke naturaj fenomenoj iĝas katastrofoj. Pli kaj pli multaj sciencistoj intertempe konfirmas ekzemple, ke poluado de l’ atmosfero per venenaj gasoj el industrio, hejtiloj kaj, precipe, aŭtomobiloj kaj avioj kaŭzas plivarmiĝon tutmondan kun la sekvo, ke ne nur degelas polusaj glaĉeroj, altiĝas marniveloj kaj dezertiĝas fruktodonaj teritorioj, sed ke ankaŭ draste ŝanĝiĝas la klimato en multaj kontinentoj.

Tamen la registaro de Usono, unu el la plej grandaj poluantoj, spitas sciencajn ekkonojn kaj kontestas ilin, obstine rifuzante la konatan Kioto-protokolon, laŭ kiu aliaj ŝtatoj devigas sin, redukti poluadon por malhelpi klimatan katastrofon. Sed ĉiuj el ni pli aĝaj ol 50-jaraj facile povas konfirmi per propraj spertoj, ke la usona prezidanto malpravas. Kiam mi estis infano, ĉiuvintre ni havis multajn neĝon kaj froston, tiel ke dum multaj semajnoj seninterrompe ni povis sledi kaj glitkuri sur glacio de lageto. Jam miaj infanoj ne plu tiom kontinue povis ĝui tiujn vintrajn amuzojn, kaj miaj genepoj ja konas neĝon kaj glacion, sed sledi ili ofte povas nur dum unu tago, ĉar la postan neĝo jam fordegelas. Glitkuri ofte ili povas nur en stadiono kun artefarita glacio. Miaj infanaĝaj someroj kutime havis kontinue agrablan temperaturon de ĉ. 25 gradoj C, kun okazaj fulmotondroj.

Veter-kapricoj

Sed nun en meza Eŭropo, kie mi loĝas, veter-kapricoj estas pli kaj pli multaj. La temperaturo en somero ne malofte superas 30 gradojn — kaj ĵus ni spertis en Rio de Ĵanejro, ke dum la tiea vintro anstataŭ ĉ. 15 gradoj estis ŝvitigaj 32 gradoj C. Unu el la sekvoj de tiu altiĝo de temperaturo en meza Eŭropo estas, ke ordinaraj ŝtormoj (de pli fruaj tempoj) nun fariĝas veraj tempestoj kun terura detruforto, kiu faligas kompletajn arbarojn kaj sentegmentigas domojn, ke ordinaraj fulmotondroj fariĝas ekstremaj naturkatastrofoj kun diluvoj.

Renaturigado

Kiel ĉiam, ankaŭ post la nuna inundego oni esploras kialojn kaj kaŭzojn kaj diskutas solvojn de problemoj homfaritaj, por malhelpi estontajn teruraĵojn. Unu grava rimedo estus, redoni al riveroj naturajn elfluejojn, kiujn per digoj, asfaltado kaj betonado ni rabis al ili. En multaj regionoj de Eŭropo tion devus fari ne nur tiuj landoj, kiuj plej multe suferas inundojn, sed precipe najbaraj landoj, kie fluas superaj partoj de riveroj. Sed kial tiuj ŝtatoj elspezu sian monon, se el tio profitos (nur) najbaraj landoj? Solvi la problemon oni povas kaj devas tuteŭrope.

Sed ho ve! Kiam antaŭ du jaroj simila inundego de rivero Odro damaĝis vastajn partojn de orienta Germanio kaj Pollando, oni promesis renaturigi la riveron. Ĝis hodiaŭ oni faris absolute nenion. Ĉu eble nun, kiam pro homa misuzo de naturo ni detruis grandan parton de nia kulturo en Prago kaj Dresdeno, ni estos pli prudentaj?