Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Libroj

Tuŝa kelkloke

Jam la trian fojon mi legas ĝin. Memorspertoj. Libro en kiu, inter homoj fremdaj, rolas movade konata paro. Nenia fikcio, ne romano, ne memoraĵo aŭ konfeso. Do kio?

Enhave, alternas en ĝi malfacilaj kaj leĝeraj partaĵoj. Jen konsideroj revoluciaj kaj militaj, historiaj kaj politikaj, religiaj kaj moralaj, filozofiaj, artaj, socialaj – pri ekzistadismo kaj japana batalarto, pri scienco aŭ teologio, pri katedralo kaj “nova orientado de la fido”, pri artfalsistoj kaj pri sakramento, pri suicido, pri kulposento, pri feliĉo, eĉ pri Dio, pekado, la Kalvaria Vojo kaj geedziĝo. Pri ĉio ĉi ion surprizan ni trovas. Pri artfalsado, ekzemple: la kialon, la kaŭzon, la artistan “pravon”; kaj, ĉiam kun adekvate impona stilo, la diferencon inter veraj kaj pseŭdaj krimoj, inter vera artaĵo kaj pastiĉo, inter fandado de kanonoj kaj de kloŝoj. Jen rakontado pri travivaĵoj kun amikoj kaj malamikoj, kun du putinoj, kun virinoj amataj, kun gepatroj diversaj – erotikaĵoj, scenoj pri rivaloj, kaj otelaj tentoj.

Sed la aŭtoro ne intencis verki erotikan romanon, li volis ja krei novan ĝenron. Kaj sukcese! Li elfosas la originon de siaj opinioj: “kial li pensas kion li pensas?” Dum li elserĉas la fundamentajn ideojn, la impulsojn, kiuj determinas liajn konvinkiĝojn, lia ekzameno kondukas lin al memoraĵoj pri spertoj, kiuj aktivigis lian inteligenton. Kaj li miras: tiuj spertoj estis seksaj.

La ĝenro “memorspertoj” traktas do la ekeston de konvinkoj, esploras pri estiĝo de vidpunktoj. Ĝi spuras la disvolviĝon de la intelekto, de la persona pensado. Efektive, temas pri internaj kontraŭdiroj de junulo, kiu serĉas sian vojon. Tiu ĝenro havas siajn postulojn: la aŭtora elekto ne estas sen konsekvencoj. “La ĝenro memorsperta havas sencon, nur se ĝi apogiĝas sur spertoj realaj kaj aŭtentaj ĝis la plej etaj detaloj. Ĉia falso, ĉia poezia imago deflankiga, endubigus la memanalizon. La leganto devas senti, ke ĉio, kion rakontas la aŭtoro, okazis precize, kiel ĝi estas elmetita.”

Konsciendas, ke leganto aktive partoprenas: legado estas interago kun la verkinto. Ne senriska! Foliumante, mi ekvidas mencion de franca filmo A bout de souffle, kaj mi ridetas, rememorante ies aludon al ĝi per about the suffle – nuntempe ĉiuj ja parolas la anglan, ĉu ne? Sed pri kio pensis tiu persono, tiel misprononcante la titolon? Kion signifis tiu vorto por li? Sed ne deviu ni. Senŝerce! Riskoj ja ekzistas.

Min surprizas kaj mirigas ĉiam denove, kiom ni, legantoj, povas miskompreni la celon de libro, maltrafi ties esencon, tordi la verkistan strebon aŭ pretervidi lian intencon. Tial la aŭtoro ripetas kaj insistas, ne sen kaŭzo, ke li ne verkis romanon. “Mia celo ne estis rakonti mian entute banalan vivon. Preskaŭ ĉiuj amoris, tro multaj batalis, multaj senhejmiĝas. Mi ne estas elstara escepto, nek heroo de nekredeblaj aventuroj.” Espereble, oni ne kritikos misinterprete ĉi tiun brilan laboraĵon, penozan kaj seriozan, konvinkan kaj riĉan, restontan en la memoro kaj relegotrudan.

La verko priskribas la itineron de juna fremdulo en la franca socio. Fakte, en tiu libro temas, en matura lingvo, pri la genezo kaj malvolviĝo de la intelekta perspektivo homa. La teksto eksponas ĉion, kio progresigas la pensadon de la protagonisto, montras la dialektikan evoluon de ties mondrigardo. “Elekti? Ĉu iam oni elektas? Neniu konas sin” (p. 114). “La malgranda vitofolio trudita antaŭ la homan seksorganon estas la granda obstaklo al la kompreno de ni mem” (p. 150).

La aŭtoro fakas en filozofio. Li argumentas per scienco. Li estas sanskritisto kaj citas latine. Kaj obstinulo li estas ĉe ajna persistado, kiu ŝajnas al li necesa. Li montras kaj demonstras, kiel la okcidenta scienco konstruiĝis pro teologiaj motivoj kaj sekve estas ankaŭ nur kredo: kvankam ĝi supozas sin opona al religio, ĝi mem fakte estas religia sekto. “Ne estas pli da teoria certeco en scienco ol en arto”, laŭ la aŭtoro. Dume, unu el la grandaj kvalitoj de lia verko estas la vereco.

Per tiu nova atingo Eugène de Zilah superis sin mem. Ilustrita per deko da bildoj de Cavelan [kavlán], lia verko klare, same kiel Vivi sur barko, ne estas romano. Tion konfirmas la impona nombro de piednotoj. Per sia kompetenta verkado nia aŭtoro pruvas la kapablon de Esperanto konkurenci kun naciaj beletroj laŭ la estetikaj kriterioj de la ekstera literatura mondo. Stilo riĉa, kun vortoj trafaj kiel “memstiraj raketkapoj”, aŭ trufe gustumindaj – vortumoj trofeaj kaj triumfaj. Li, evidente, neniam “gargaras sin per nekomprenitaj vortoj” por “rekraĉi ilin propralingven”.

Kaj kiu pravas estas libro altklasa. Ĝi estas eble ete kontesta kaj ribela, sed certe edifa kaj instrua, dokta kaj inteligenta, erudicia kaj prudenta. Ĉu saĝumita kaj eĉ sprita? Jes, relegu nur! Elsaltos floretoj. (Kaj bobeloj da oksigeno! Kiujn vi ne rimarkis unuafoje pro la balaa superondo, ia cunamo de seriozo kaj homeco, alfluo de demandoj.) Ĝi ne estas distra verko, tamen kor- kaj kac-tuŝa kelkloke. Ĝi estas libro kiu postdaŭras. Nepre. Libro detale verema, valorega, profunda kaj konstrua, pintnivela. Certe, iam mi entreprenos kvaran tralegon. “La erudicio donas samajn ĝojojn kiel la ĉasado kaj nenia kompatinda besto suferas pro tio.”

Sed kie la pravo, finfine? Kaj ... kiu pravus – kion tiu savus? “La eroj de puzlo lokiĝis ĝuste, sed ne mi lokis ilin. Kiu? Kio?” (p. 90). Eŭgeno aplikis tiun frazon al sia vivo, al sia rilato kun Madlena, sed eblus samiel – ĉu prave? – uzi ĝin pri lia libro.

Christian DECLERCK

Eugène de Zilah: Kaj kiu pravas. Eld. Pro Esperanto, Vieno, 2002. 291 paĝoj.