Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Ne tiel simple

Interesa estis la artikolo de Stefan Maul pri la sukceso de Le Pen en la baloto pri la prezidanteco, sed ĝi tamen meritas kelkajn rimarkojn. Efektive tiu granda sukceso estis skandala; ĝi estis ŝoko, stuporo, fakte granda honto, kvankam neniu gazeto kuraĝis titoli tion “La honto”, kiel decus. Tamen se la legantoj plu observis la evoluon de balotado, ili scias, ke por la rebaloto 85 % voĉdonis kontraŭ Le Pen (ne por Chirac [ŝirák]). Kaj por la asembleo Front National, Nacia Fronto (NF) (la nazia partio), refalis al 11 % de la voĉoj, kaj danke al la diskutinda distriktosistemo, neniu NF-deputito sidos en la nova dekstra asembleo. Kio okazis? La antaŭa asembleo decidis, ke la du elektoj (ŝtatprezidanto kaj asembleo) okazu sinsekve, ĉar oni bone scias, ke kiu gajnas la prezidantan, tiu gajnas ankaŭ la asemblean.

Principe kaj laŭ la (misaj) prognozoj devis okazi duelo inter Chirac kaj Jospin [ĵospén], inter dekstro kaj maldekstro, sed ... Estis ĝenerala malkontento kaj dekstre kaj maldekstre, ĉefe pro nekongruado, dekstra prezidanto kaj maldekstra asembleo ... Krome, tiu stulta sistemo, heredaĵo de De Gaulle [de gol], tralasis 16 kandidatojn. Vera kaĉo! Kio rezultis el ĉio tio? Maldekstre 12 % de trockiistoj (nur negativa baloto). Kaj la persona ambicio de Chevènement [ŝevenemán] (6 % da voĉoj), kio kaŭzis la falon de Jospin. Sed Chevènement pagis poste: li perdis sian deputitecon, kiun li tenis 30 jarojn.

Oni ĝenerale preteratentis la gravecon de trockiistoj. Estas protestosinteno, kiu antaŭe iris al la franca Komunista Partio. Sed la fakto, ke la franca Komunista Partio estis en la registaro signis ĝian malvenkon. Preskaŭ ĝian morton. La civitanoj voĉdonis aliloke por protesti. Sed la plua evoluo estis antaŭvidebla. Je la rebaloto prezidanta ĉiuj demokratoj voĉdonis kontraŭ Le Pen, ĉirkaŭ 85 % kaj verŝajne pli multe, ĉar multaj ne volis voĉdoni por Chirac. Kaj Chirac tre demagoge ekspluatis tiun situacion, bazante sian kampanjon sur tiu falsa cifero, promesante ion ajn kaj apogante sin sur la nova partio Unio por la prezidenta majoritato, kiu eĉ ne ekzistas kaj ne havas statuton.

Konkludo: la rezulto de la krizo, la ĝenerala malkontento kaj la timo pro la “naŭza bestaĉo” (la bête immonde) kondukis al triumfo de la dekstra partio. La malvenko de socialdemokratoj, dum Le Pen restas je la sama punkto kiel antaŭe: vana vulgara blekado kaj ludo je martireco. Nun ni atendas la sekvon de la dekstraj promesoj pri sekureco, malpli da impostoj por riĉuloj, ktp ...

Georges LAGRANGE

Francio