Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

UKRAINIO

Katastrofoj: ĉu kunkulpas Kuĉma?

Finiĝis por Ukrainio nigra somero — en julio kvar katastrofoj forprenis ĉ. 150 vivojn. Kulpas ĉefe malbona administrado kaj organizado de soci-kultura kaj ekonomia vivo; kulpas ne hazardo sed politiko. Rezulte la registaro, pro sinsekvo de katastrofoj, apenaŭ povas kaŝi sian konfuziĝon.

La 7an de julio pereis en la minejo “Ukrainio” 35 ministoj, la 21an pereis ses, la 31an pliaj 20. Pasintjare, en orienta parto de la lando, pereis 300 ministoj: ĉi-jare jam 150. Laŭ statistiko, ĉiu miliono da tunoj da karbo forprenas kvar vivojn.

Plue, en okcidenta parto de la lando, la 27an de julio kolektiĝis miloj da homoj en armea flughaveno en la urbo Lviv pro aerspektaklo. Tamen, dum familianoj ĝuis la tagon, ekzamenante flugmaŝinojn starantajn sur la tero, subite sur iliajn kapojn falis ĉasaviadilo Su-27 (fabrikita en Rusio). Virino, kiu restis viva, poste rakontis: “Nin frapis aerondo, surdigis bruego; ni sentis, ke super ni io flugas. Ŝajnis, ke pasis sufiĉe longa tempo, ĝis mi trovis kuraĝon malfermi la okulojn. Tiam ŝoko. Ĉirkaŭe neniu: nur karnopecoj”. Entute 86 homoj pereis kaj pli ol 1000 estis severe vunditaj.

Unua reeĥo

Nun laboras ŝtata komisiono por esplori, kiu kulpas. Kial pilotoj trejniĝis en meza parto de la lando kaj venis speciale pro la spektaklo? Kial ili flugis tiom proksime al spektantoj? Intertempe la prezidanto de Ukrainio, Leonid Kuĉma, ordonis, ke oni kreu ordon en la ministrejoj pri defendo kaj pri energio. Sed tio estas nura unua reeĥo al la katastrofoj. La ĉefa kialo de ĉiuj paneoj kaŝiĝas en malbonega administrado de la ukraina politika kaj publika vivo, kio permesas al respondeculoj senrespondece agi.

Se la usona prezidanto post la eventoj de septembro 2001 rikoltis fidon kaj subtenon de sia popolo, la situacio en Ukrainio estas tute mala. La opozicio nomas la ukrainan kapulon kunaŭtoro de la tragedioj: la prezidanto ne nur estras la registaron sed ankaŭ influas parlamenton kaj administras direktorojn de uzinoj kaj mezlernejoj. Tiu estas sistemo apenaŭ efika, ĉar la vera respondeculo restas ununura: la prezidanto mem.