Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

FILMARTO

Odoraĉas la fiŝo — almenaŭ en Rusio

Polaj kritikistoj alte taksis la filmon de la ukraina reĝisoro Jurij Iljenko Preĝo por hetmano Mazepa. Dum la 29a kinosomero en Pollando la filmo ricevis premion “Ora Fiŝo de Insko-2002”. Orumitan statueton ricevis filo de la reĝisoro, Filipo, kiu ludis unu el la ĉefroloj. La filmo, laŭ la opinio de la ĵurio, montras la veran ukrainan animon: la filmo fariĝis kulmino de la naŭtaga kinosomero.

Preĝo por hetmano Mazepa jam estis montrata dum la ĉi-jara Berlina Internacia Kinofestivalo kaj ĝi aperos en la aŭtuno en la ukraina kinomerkato. Bedaŭrinde en la najbara Rusio la filmo estas duonoficiale malpermesita: la ministro pri kulturo, Miĥail Ŝvidkoj (etna ukraino), rekomendis al kinistoj ne spektigi la filmon, ĉar ĝi minacas la ukrainan-rusan interrilaton.

Altbuĝeta filmo

En la plej altbuĝeta ukraina filmo de la lasta jardeko temas pri la t.n. Norda Milito (1700-1721) inter Svedio kaj Rusio. Kiam la sveda reĝo Karlo la 12a kondukis sian armeon en Ukrainion, ukraina militgvidanto, hetmano Ivan Mazepa, nuligis antaŭan aliancon kun caro Petro la Granda kaj aliĝis al la svedoj kontraŭ la rusa caro.

La rusa gazetaro atakis la filmon, ĉar oni konsideris kaj konsideras la hetmanon perfidulo: tia malindas esti prezentata en kinoreto. Krome, la rusa caro Petro la 1a estas montrata kiel sadisto, tirano kaj sodomiulo, sekse perfortanta soldatojn. Sed tion la reĝisoro Iljenko ĉerpis el la literaturo de la rusaj verkistoj Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin kaj Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj, kiuj detale pristudis la rusan caran epokon.

Aldone nepras mencii, ke la rolon de hetmano Ivan Mazepa ludis la eksa ukraina ministro pri kulturo, Bohdan Stupka.