Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Japana komikso

La tero dezertiĝis, la homaro degeneris. Ekzistas nur kvin subteraj urbegoj, sur diversaj kontinentoj. La homoj estas regataj de maŝinoj. La heroo de nia historio, la “duaklasa astronaŭto” Masato, amas la belan knabinon Tanami, kiu estas mupio: amorfa vivaĵo, kiu transprenis homan formon. La registaro jam neniigis ĉiujn mupiojn krom Tanami. Laŭ ordono de Haleluja, la reganta maŝino, Masato mortigu la mupion. Sed “homoj restis homoj” kaj Masato preferas fuĝi kun ŝi. Ili trovas subtenanton ...

Mangao estas japandevana vorto kaj signifas komikan desegnaĵon. Tezuka Osamu (1928-1989) estas ties inventinto kaj unua granda majstro de tiu literatura ĝenro. Tiu ĉi libro estas la dua parto Futuro de naŭvoluma serio La flambirdo. Tiu ĉefrolanta birdo estas la fama fenikso, kiu ĉiam denove resurektas el sia cindro. La ĉina esprimo feng estas eventuale iel etimologie parenca al fenikso.

Senriproĉa estas la traduko de Konisi Gaku. Mi trovis nenian gravan eraron, kvankam la teknika aranĝo de la esperanta eldono, aŭ ĝenerale japanaj komiksoj, estas malfacila: la japana lingvo kutime skribiĝas de supre suben en linio, kaj la sekva linio situas maldekstre. Tial oni malfermas japanan libron inverse al esperantaj libroj, nome la unua paĝo lokiĝas en la lasta paĝo de esperanta libro. Por adapti la rakontfluon al la esperanta bildorakonto kun horizontala linio oni devis speguli ĉiun paĝon. Tiun laboron faris la eldona teamo per uzo de komputila bildolegilo, kompreneble post rajtigo de la kopirajto-posedanto.

La legado estas amuza sed, tamen, pensiga. Mi kore rekomendas la libron, ankaŭ kiel donacon!

Walter KLAG

Tezuka Osamu: La flambirdo. El la japana tradukis Konisi Gaku. Eld. Japana Esperanta Librokooperativo, Toyonaka-si 2001. 296 paĝoj, broŝurita. ISBN 4-88887-019-5.