Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

MEDICINO

Operacio sen precedenco

Eĉ dum varma somero 17-jara knabino, loĝanta en la gubernio Hejiang de la provinco Sichuan en Ĉinio, devas surhavi du vesto-tavolojn: nur tiel ŝi povas kaŝi sian sekreton. Kial? Ĉar ŝian dorson okupas ekde naskiĝo granda nevuso, sur kiu kreskas nigraj viloj.

La knabino, Wang Mei, venis al la Sichuan-a Instituto pri Haŭta Malsano kaj petis kuracon. Fakulo diagnozis, ke ŝi suferas pro “denaska pigmenta nevuso” kaj, ĉar nevuso tia aspektas kiel felo de simio aŭ apro, oni nomas ĝin “bestohaŭta nevuso”. Statistike kuŝas la eblo pri malsano tia ĉ. dekmilono. Krome, pro la grandeco de la nevuso, mankas precedenco kiel ĝin kuraci.

Psikaj problemoj

Wang Mei dum sia tuta vivo ĉagreniĝas pro la nevuso. Ĉe la lernejo, kie ŝi loĝas, ŝi banas sin kiel eble plej rapide kaj nur, kiam aliaj lernejaninoj forestas. Ĉiam ŝi portas dikajn vestaĵojn por ŝirmi la nevuson. Malgraŭ tio konas ŝian sekreton multaj lernantinoj. Pro tio Wang Mei ekhavas psikajn problemojn, kaj ŝia lerneja poentaro nestabilas.

Por ŝin kuraci ellaboris la instituto apartan programon. Unue oni per lasero forigos la vilojn. Poste, per eta smirgorado, oni altrapide atakos la nevuson. Tie, kie la rado ne povas funkcii, oni konsideros haŭtan grefton.

Wang Mei vivas en malriĉa kampara familio, kiu ne kapablas mem pagi la kuracadon. La instituto decidis rezigni pri la kosto de la operacio, tamen la familio de la knabino devas trovi pli ol 20 000 juanojn pro dumonata loĝado ĉe la instituto. Nun oni esperas, ke bonkoruloj finance subtenos la knabinon.