Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Antaŭ 28 jaroj turkaj trupoj invadis Kipron. Rezulte disiĝis la insulo en du etnajn partojn: grekan en la sudo kaj turkan en la nordo. En la ĉefurbo Nikosio okaze de la datreveno — la 20an de julio — oni publikigis deklarojn pri la estonteco de Kipro.
En 1974 Ankaro sendis al Kipro 35 000 soldatojn, post kiam kipraj oficiroj grekaj provis per puĉo aneksi Kipron al Grekio, en kiu tiam regis diktatora reĝimo de “nigraj koloneloj”. Poste Sud-Kipro, sub la nomo Respubliko Kipro, membriĝis en Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj intertraktis pri eniro en Eŭropan Union (EU); Respubliko Nord-Kipro estis oficiale agnoskita nur de Turkio, kiu havas norde 30 000 soldatojn.
Dum longa tempo Glavkos Klerides, estro de la kipraj grekoj, kaj Rauf Denktasch [denktaŝ], estro de la kipraj turkoj, provis interkonsenti pri regulado de la konflikto. Tamen eĉ sub peranteco de Kofi Annan, la ĝenerala sekretario de UN, ili ne sukcesis atingi kompromison.
Komence de la nuna jaro, la 16an de januaro, la estroj de ambaŭ kipraj etnaj komunumoj denove komencis intertrakti pri la estonteco de la dispartigita Kipro. Tiu provo interkonsenti grave distingiĝas de ĉiuj antaŭaj. Ĉi-foje la diplomata maratono estas tempe limigata, ĉar ligata al la plilarĝigo de Eŭropa Unio en 2004.
Tamen ambaŭ partioj kulpigas unu la alian pri malemo cedi. Deklaris Klerides: “Ni konsentis fari la plej dolorigajn cedojn, sed la turkaj estroj, kiel ĉiam, ne deziras reciproki.” Siaparte Denktasch insistis pri senkondiĉa agnosko de la Respubliko Nord-Kipro kiel neŝanĝebla kondiĉo. Krome li konsentis pridiskuti la estigon de konfederacio kun la suda parto de la insulo; nur poste li proponis intertrakti pri aliĝo de Kipro al EU. Se tio ne estos plenumita, Turkio minacos aneksi Nord-Kipron.
La reprezentantoj de greka Kipro proponas krei en la insulo federacion kun vastegaj rajtigoj kaj aŭtonomio de ambaŭ partoj: ili intencas eniri EU-on en 2004 sendepende de la fino de la intertraktoj. Respubliko Kipro jam delonge celas eniri Eŭropan Union kaj nun okupas unuan lokon en la fina konkurso pri aliĝontaj landoj. Tio rilatas tamen nur al la greka parto de la insulo. La internacie neagnoskata turka respubliko Nord-Kipro entute ne estas konsiderata.
Fine de 2002 klariĝos la sekvoj. Eblas tri variantoj. Varianto unua kaj plej favora: en EU-on eniras reunuiĝinta Kipro. Tiuokaze venki la socialan kaj ekonomian malegalecon de ambaŭ partoj de la insulo estiĝos afero de la tempo kaj de teknikaj paŝoj.
Aliĝo de reunuiĝinta Kipro al EU ne eblas sen solvo de la komplikaj interrilatoj inter Grekio, Turkio kaj EU. La esperoj de Ankaro eniri la lastan vagonon de la plilarĝiĝo-trajno fiaskos. Bruselo kulpigas Turkion pri multaj malobservoj de la homaj rajtoj kaj pri korupto.
Tamen, se Ankaro ne atingos ĝis la fino de la nuna jaro klarecon pri la dato de la komenco de oficialaj intertraktoj pri eniro en la Union, ĝi povos malhelpi la eniron de Kipro.
Varianto dua: nur la greka parto de la insulo eniras la Union. Tiuokaze Turkio povus aneksi la turkan parton de Kipro, kio tuj rompus rilatojn inter Ankaro kaj Bruselo. Sekvus amasa elmigro de turkaj kipranoj kaj loĝigo de ties teritorioj fare de kurdoj kaj turkoj el Turkio.
Varianto tria: la intertraktoj pri reunuiĝo de Kipro malsukcesas kaj EU ĉesigas eniron de Kipro en la Union. Tiuokaze fine de 2002 Grekio rifuzus subskribi kontraktojn pri aliĝo de la ceteraj naŭ kandidato-ŝtatoj al la EU. Rezulte la tuta EU-plilarĝigo malsukcesus.
En EU oni apenaŭ kuraĝas pensi pri tiu ĉi koŝmaro. Lastatempe Eŭropa Unio komencis aktivi en la norda parto de la insulo. Tie Bruselo strebas kompensi la informan izoladon, en kiu dum jardekoj vivas la turka loĝantaro: temas ĉefe pri forigo de mitoj pri insidemo de EU, kiu laŭdire klopodas “aĉeti” la lojalecon de kipraj turkoj.
Evgeni GEORGIEV