Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Kies “ruĝa” akvo fluas?

En la artikolo pri Britio (“Ekfluas la ruĝa akvo”, MONATO 2002/7, p. 10) Paul Gubbins efektive tuŝis kaj misprezentis temojn rilatajn al aliaj landoj.

Se entute konvenas apliki terminon “pudeli” al digna registarestro, estas britaj maldekstremuloj kaj oportunistoj, antaŭ kiuj Tony Blair [teŭni blea] devas manovri, sed ne antaŭ Bush. Samkiel Margaret Thatcher [mágaret faĉe] kaj aliaj klarvidaj kaj respondecaj politikistoj, Blair rekonas danĝeron kaj gravecon de milito kun pan-islamismo, milito ne en citiloj (kiel en la artikolo). Do nature Blair vidas amikon ne en Irako kaj en Sadam Husajn [sadám husájn], sed en Usono — tradicia fidinda aliancano de Britio.

Menciante pri “buĉado fare de Israelo en Palestino”, Gubbins ripetas fi-mensogon gurdatan de amaskomunikiloj. Perfidita de ĉiuj okcident-eŭropaj landoj, estas ĝuste Israelo, kiu estas daŭre buĉata en nekonvencia milito je ekstermo, kiun islamaj najbaroj efektivigas per manoj de palestinaj teroristoj kaj sabotuloj.

Neniam, neniu lando estis tiom longe provokata — kaj tamen toleranta kaj ne respondanta per plenforta plendetrua kontraŭatako. Estante la sola okcident-tipa civilizita demokratia lando en la regiono kun plej forta armeo, Israelo estas devigata batali por sia elvivo kun ligitaj manoj. La “justa” internacia komunumo lasas Israelon sanganta sen rajto respondi kaj ekstermi la malamikojn, kiel farus iu ajn alia lando post la unua aŭ dua provoko — ne post dekoj!

La mur-skribaĉoj de la 30aj jaroj en Eŭropo “Judoj, for en Palestinon!” nun transformiĝis en kriojn “Judoj, for el Palestino!”. La israela popolo tamen ne plu emas sekvi la direktojn de la “internacia komunumo”. Kaj honestaj homoj, ĉie, kie ili dume restas, venos helpi, kaj ne lasos Israelon perei.

Aleksandro GOFEN

Usono