Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Turismo

EŬROPO

Turismi kun la karto EURO<26 en la poŝo

La moderna vivo jam ne penseblas sen iuj kartoj en la poŝo. Iuj atestas pri membreco, aliajn oni uzas por senmona pagado aŭ kontraŭ ili akiras diversajn varojn je favoraj prezoj en la vendejoj.

EURO<26 estas havinda karto, kiun povas ricevi gejunuloj en la aĝo 14-26 jaroj sendepende de sia statuso. Do, sen aparta konfirmilo ĝin povas akiri lernantoj, studentoj, junaj laboristoj, senlaboruloj.

La menciitan karton iniciatis skotaj entuziasmuloj en la jaro 1987. Danke al la unuaj pozitivaj rezultoj, en la jaro 1991 la Eŭropa Konsilio proponis al siaj membroj, ke ili subtenu la disvastigon de tiu karto en ties landoj. Hodiaŭ EURO<26 uzeblas en trideko da eŭropaj landoj. Pli ol 3,5 milionoj da junuloj en pli ol 220 000 lokoj en Eŭropo akiras diversajn avantaĝojn per tiu karto.

La karto EURO<26 ebligas al gejunuloj avantaĝojn jam en la loko, kie ili mem loĝas. Tio diferencigas ĝin de aliaj kartoj por gejunuloj. La reto entenas diversajn rabatojn en la sfero de: edukado (komputadaj kursoj, aŭtolernejoj, lingvaj kursoj kaj aliaj), kulturo (muzeoj, teatro, festivaloj, koncertoj, ktp), turismo (hoteloj, junulargastejoj, kampadejoj, privata loĝado, organizado de vojaĝoj), transporto (diversaj aviadil- kaj aŭtobus-kompanioj, pluraj naciaj fervojretoj, ŝiplinioj), komerco (nutrado, modo, librovendejoj, komputikaĵoj), sporto kaj memstreĉado (sportvendejoj, sportaj centroj, enirbiletoj por diversaj sportaj matĉoj), gastejoj (rapidaj restoracioj, kafejoj) kaj aliaj servoj (frizistoj, florvendejoj, oraĵumejoj, ŝuejoj kaj aliaj).

La karto en Kroatio

En tiu lando EURO<26 uzeblas ekde la 1a de februaro 1999. Pri la disvastigo de la karto kaj pri la vico de ties avantaĝoj zorgas Kroata Junulargasteja Asocio (HFHS) (vidu www.nncomp.com/hfhs). Gejunuloj povas ricevi la karton en ĉiuj regionaj centroj de HFHS kaj en deko da aliaj lokoj. Ĝi havas subtenon de la Ŝtata Instituto pri Protekto de Familioj, Patrineco kaj Junularo. En Kroatio oni povas uzi EURO<26 en pli ol 1300 lokoj en kvindeko da urboj. Menciindas, ke en la listo estas ĉiuj kroataj naciaj naturparkoj, multaj muzeoj, kiuj disponigas rabaton de 50-100 %, naciaj teatroj, diversaj kulturaj manifestaĵoj (Opatija, Šibenik, Dubrovnik, Zagreb). Rabaton de 25 % oni povas ricevi ĉe la ŝiplinioj de Jadrolinija, ĉe kelkaj aŭtobusaj kompanioj kaj ĉe la nacia fervoja reto.

Se vi deziras ekscii pli multe pri la avantaĝoj kaj disvastiĝo de la karto en via propra lando kaj dise tra Eŭropo vizitu la TTT-paĝon www.euro26.org.

Por la posedantoj de EURO<26 en pluraj landoj aperas periodaj informiloj, gazetoj, flugfolioj kaj oni organizas informkampanjojn, koncertojn kaj aliajn.

La kroataj organizantoj aranĝas ĉiujare foto-konkurson kun valoraj premioj (i.a. somerumado ĉe la kroata marbordo en junulargastejoj) kaj someran kampadejon meze de aŭgusto en Zadar.

Pro ĉio ĉi ne hezitu, informiĝu pri la avantaĝoj en via loĝloko kaj lando, kaj nepre pri la rabatoj en la landoj, kiujn vi planas viziti. Vi rapide rimarkos, ke posedante EURO<26 vi povos ŝpari multon. Komencu jam hodiaŭ!