Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

“La”, artikolo nur difina

Kontraste kun la aserto de Albert Cnudde el Francio (MONATO 2002/7, p. 7), la uzo de la artikolo en La kosmo kaj ni estas certe pravigita kaj logika. Oni uzas la artikolon kiam en nia penso komuna nomo estas difinita. Ĝi estas ankaŭ difinita, se temas pri unika persono, besto aŭ objekto en nia ĉirkaŭaĵo. Tiel uzas la difinan artikolon ĉiuj eŭropaj lingvoj kiuj havas ĝin. Tial ni diras: “La prezidanto malfermis la kunvenon”, “La reĝino vizitis malsanulejon en Bruselo”, “La suno brilas”, “Infanoj ludis sur la strato”, “Ŝi iris al la kuirejo”, “Li falis sur la grundon”, ktp.

Kontraŭe, la abstraktaj substantivoj kaj la substantivoj indikantaj materion ne bezonas la artikolon (escepte se ili estas difinitaj per komplemento). La kialo estas, ke tiuj kategorioj de substantivoj ne havas pluralon se uzataj en sia normala senco (ili estas “nenombreblaj”). Ekz.: “Mi trinkas akvon. Li havas febron. Ŝi instruas matematikon. Ĉion venkas amo.” ktp. Do, Albert Cnudde prave malaprobas la uzon de la artikolo en la regulo de Zamenhof antaŭ la vorto “logiko”, kiu estas uzata en sia ĝenerala senco. Li ankaŭ prave uzas la difinitan artikolon en “la sintaksa logiko”.

Estas certe malfacila afero. Ŝajnas al mi, ke la angloj uzas la difinan artikolon plej, kvankam ankaŭ ne tute, ĝuste. Sekvante la tiurilatan rekomendon de Zamenhof, oni devus tamen ĉiam konscii, ke ĝia neuzo antaŭ konkreta substantivo egalas la uzon de vorto kiel “iu(j)”, “ia(j)”, “kelka(j)”.

Pieter Jan DOUMEN

Belgio