Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

FINNLANDO

La heredaĵo de orientaj ortodoksuloj

En la 16a jarcento en Karelio kaj Laponio troveblis pli ol 50 ortodoksaj monaĥejoj, fruktoj de la konverta kaj civiliza laboro de du famaj sanktigantoj Herman kaj Sergej. Iliaj ideoj kaj tradicioj laŭdire devenis de la “monaĥa promontoro” Athos en Grekio.

Dum militoj la monaĥoj rifuĝadis orienten, direkte al siaj samreligianoj slavlingvaj, ĉar okcidente pli fortis aliaj eklezio kaj lingvo. Post la unua mondmilito la antaŭe rusaj monaĥejoj tamen estis aligitaj al la finna ortodoksa eklezio, kaj post la dua mondmilito, pro la malfavoro de Sovetio, la monaĥoj ekrifuĝis okcidenten. Unue ducento da ili, el la monaĥejo Valamo, kiu situas sur insulo en la lago Ladogo, veturis al okcidenta Finnlando, serĉante novan lokon por la monaĥejo. Pro la tiuvintra frostego la glacio de Ladogo estis tiel dika, ke ili povis kunporti duonon el siaj monaĥejaj valoraĵoj: i.a. ikonojn, pordojn de la ikonostazo, sonorilojn kaj eĉ 800-kilograman lustron.

Dekoj da monaĥoj mortis

La rifuĝintoj ne tuj trovis taŭgan lokon, kaj dekoj da monaĥoj mortis dum la serĉado de tia loko, sed fine ili decidis resti en Heinävesi, inter — kaj iom sude de — la urboj Kuopio kaj Joensuu. (La lasta origina monaĥo de la malnova Valamo mortis en Heinävesi en 1981.) Ĉar Sovetio ne permesis monaĥejojn, kaj ĉar nova Valamo estis sekure fondita en Finnlando, aliaj orientaj gemonaĥoj, nome el Konevico (monaĥejo fondita en 1393 sur bordo de Ladogo), el Peĉengo (monaĥejo fondita en 1556) kaj el Lintula (monaĥinejo fondita en 1896) rifuĝis al Heinävesi. En la arbara tombejo de Nova Valamo, sub lignaj krucoj aŭ “groboj”*, kuŝas multegaj gemonaĥoj kun slavaj nomoj. La monaĥinejo Lintula nun situas kelkajn kilometrojn de Valamo, kaj antaŭ kelkaj jaroj ĝi ekhavis propran tombejon. La monaĥaro de nova Valamo nun nombras 13. Finnlando ja havas siajn proprajn ortodoksulojn, kaj povas okazi, ke iu finno ekpreferas ortodoksismon, komparinte ĝin kun sia denaska luterismo. La vivo en la monaĥejo neniam estis nur spirita: diservado, preĝado, asketismo kaj studado, sed ĉiam estis bezonataj ankaŭ ĉiaj praktikaj laboristoj, en la 14a jarcento precipe arbarhakistoj, terkultivistoj, fiŝkaptistoj kaj konstruistoj, nun ekzemple ikonpentristoj, librobindisto, komputilisto, bakisto, ekonomo, tradukisto, redaktoro, se ne paroli pri pastroj kaj kantoro.

Memstaraj monaĥejoj

Dum jarcentoj, la orientaj monaĥejoj estis ekonomie memstaraj. Donacis al ili terenon, arbaron, kamparon, artaĵojn kaj monon nobeloj kaj ŝtatoj. Ankaŭ nova Valamo provas memstare vivteni sin. Ĝi posedas 50 hektarojn da kampoj kaj 300 hektarojn da arbaro; ĝi kultivas vinberojn, kaj faras el ili vinon. Ĝin vizitas turistoj, pilgrimoj, scivolemuloj kaj homoj, kiuj serĉas kvieton kaj pacon por sia animo. Kunlabore kun la monaĥejo funkcias 200-loka restoracio, 52-lita hoteleto, 116-lita gastejo, memoraĵo- kaj libro-vendejo, kulturcentro, muzeo kaj restaŭrejo por religiaj artaĵoj. Ŝipeto Sergej somere rondveturigas la vizitantojn en la bela insularo kaj kanalaro de la apuda lagego. En la Civitana Instituto de Valamo oni povas konatiĝi kun la ortodoksaj fido, vivmaniero, muziko kaj ikonpentrado, kaj krome la instituto organizas kulturvojaĝojn al Rusio kaj pli malpli longajn kursojn, ekzemple pri rusa lingvo, japana ikebana, Esperanto, k.a. Se iu tre ekŝatas la etoson de Valamo, li aŭ ŝi rajtas ekloĝi en la proksima loĝejaro konstruita por la geamikoj de Valamo. (Pro manko de samreligianoj, ne ĉie en Finnlando eblas partopreni la ortodoksan religian vivon.)

La nova preĝejo de Valamo, dediĉita al la transfiguriĝo de Kristo, estis konstruita en 1975-1977. El la plafono pendas la grandega lustro pene kunportita el malnova Valamo en 1944. Ĝia lumo bele speguliĝas sur la polurita ŝtonplanko de la pli granda preĝeja salono, kiu aspektas kiel senmova klara akvo.

Dio estas belo kaj preĝejo devas antaŭsentigi al ni la ĉielon. La grandan salonon oni uzas somere kaj dum grandaj festoj. La malpli grandan preĝejan salonon oni uzas vintre, kiam estas malpli da diservantoj. Ĝi estas dekorita en la stilo de la 16a kaj 18a jarcentoj.

Krome Valamo havas apartan malnovan lignan preĝejon, kiun oni uzas nur somere kaj kie ĉiuj objektoj devenas el malnova Valamo. Ekde 1977 la diservoj okazas en la finna lingvo kaj la monaĥejo uzas la gregorian kalendaron.

Saliko

* 1. grobo: ligna malalta dometo sur tombo.