Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

AŬSTRIO

Tabuaj tabuloj

Karintio, la plej suda aŭstra federacia regiono, estas dulingva: en la suda parto vivas parte slovenoj, en la norda ĉefe germanoj. Tial loknomaj tabuloj ĉe la limo de kelkaj vilaĝoj kaj urboj estas dulingvaj, sed ne ĉiuj.

Antaŭ kelkaj jaroj sloveno veturis tro rapide tra iu sudkarintia vilaĝo kaj estis punita de la polico. Li protestis ĉe la juĝejo, asertante, ke la loknoma ŝildo estas kontraŭleĝa, ĉar en la vilaĝo vivas ankaŭ slovenoj, kaj tial la ŝildo estu dulingva. La juĝejo, kiel la plej supra aŭstra instanco, konkludis, ke ĉiu loko, kie vivas pli ol 10% da slovenoj, havu dulingvan loknoman tabulon.

Sekvis akra disputo inter la karintia estro Haider [hajda] kaj la prezidanto de la konstitucia juĝejo Adamovich [adámoviĉ]: enmiksiĝis ankaŭ aliaj aŭstraj kaj slovenaj politikistoj.

Ankaŭ en la aŭstra ĉefurbo Vieno vivas ne nur germanoj, sed slovakoj, ĉeĥoj, hungaroj kaj multaj aliaj minoritatoj. Ĉu la viena loknoma ŝildo estu dek- aŭ dudek-lingva? La bildo montras unu proponon: pliaj videblas je http://www.gemi.at/Ortstafeln/Ortstafeln.htm.

Walter KLAG